PRI LA AŬTORO

Laŭ Ŝe (1899–1966) estis ĉina moderna romanisto kaj dramisto, kiu naskiĝis en Pekino. Elkreskinte en malriĉa manĉura familio, en 1913 li sukcese ekzameniĝis kaj eniris en la Pekinan Normalan Lernejon, kiu donis al siaj studentoj senpagajn nutron kaj loĝon. Post sia diplomitiĝo en 1918 li estis sendita labori unue kiel estro de elementa lernejo kaj poste kiel ĉinlingva instruisto de mezgrada lernejo. En la jaroj 1924–1930 laŭinvite li instruis kiel lekciisto de la ĉina lingvo en la Kolegio de Orientalismaj Studoj, Londona Universitato. Dum sia restado en Anglujo li verkis La Filozofio de Laŭ-Ĝango kaj aliajn du romanojn. Post sia reveno en Ĉinion en la printempo de 1930 li instruis en la fakultato pro la ĉina literaturo unue de Universitato Ĉjilu en Ĝjinan kaj poste de la Ŝandong-a Universitato en Ĉingdao. En la somero de 1936 li eksiĝis de la instrua laboro kaj sin okupis ekskluzive je verkado. Dum la sep jaroj de la universitata instruado Laŭ Ŝe verkis Kamelo Ŝjangzi kaj plurajn aliajn romanojn, dekojn da noveloj kaj multajn eseojn, prozaĵojn ktp. En novembro de 1937 pro la Kontraŭjapana Rezistmilito li forlasis sian hejmon kaj veturis al Uhan, kaj en 1938 alvenis en Ĉongĉing per vojo nerekta. Dum la ok jaroj de la milito (1937–1945) li direktis la efektivan laboron de la tutlanda Rezistada Asocio de Verkistoj kaj Artistoj kaj samtempe verkis Restanta Nebulo kaj aliajn dramojn kaj multajn popularajn literaturaĵojn, novelojn, eseojn, traktaĵojn, poemojn ktp. ankaŭ la du unuaj ĉapitroj de la romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento, kiu spegulas la mizeran vivon kaj la persistan batalon de la popolo en la malamik-okupitaj regionoj, estis verkitaj en tiu tempo.

En marto de 1946 Laŭ Ŝe laŭinvite forveturis en Usonon por fari tie prelegojn, kaj revenis en sian patrujon fine de 1949. Post la fondiĝo de la Popola Respubliko lia fervoro por verkado pliardiĝis, kaj li verkis unu post alia dudek tri dramojn, inter kiuj estas Drakbarba Kanalo, Tetrinjejo, kaj pro tio ricevis la honoran titolon “Popola Artisto”. Laŭ Ŝe siatempe ankaŭ funkciis kiel membro de la Kultura kaj Eduka Komisiono en la Administra Konsilantaro de la Centra Popola Registaro, vicprezidanto de la Tutlanda Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj, prezidanto de la Pekina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj, ktp. en 1966, post la komenciĝo de la “Kultura Revolucio”, Laŭ Ŝe suferis severan persekutadon kaj tragike mortis la 24an de aŭgusto, en sia 67-a jaro.

Laŭ Ŝe postlasis al ni riĉegan verkaron. Kamelo Ŝjangzi estas lia ĉefverko. Kamelo Ŝjangzi estas elstara romano, kiun verkis en 1936 Laŭ Ŝe, fama ĉina verkisto sur la fono de la malnova Pekino en la tridekaj jaroj de la lasta jarcento. La romano priskribas la tragikan sorton de sia heroo, la rikiŝisto Kamelo Ŝjangzi, kaj per tio montras la mallumon kaj putrecon de la malnova socio kaj la kruelan detruon al homoj. La romano havas riĉajn lokajn kolorojn kaj spiras fortan viv-odoron.

Mi elektis kaj tradukis lian verkon Kamelo Ŝjangzi tial, ĉar mi multe respektas lin pro lia nobla persona karaktero. Mi legis lian romanon Kamelo Ŝjangzi jam en mia juneco kun granda ŝato.

Tradukinto


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo