XIII

Pro la neĝbrilo la ĉielo ŝajnis lumiĝi pli frue ol ordinare. Kaj ĉar multaj familioj jam aĉetis al si kokojn kaj ilin bredis por la Novjaro, la kokokrioj pluroble pli multiĝis ol ordinar. La ĉie aŭdiĝanta kokeriko kaj la freŝe falinta neĝo kvazaŭ aoncis la alvenon de jaro de abundeco.

Ŝjangzi apenaŭ dormis tutnokte. Nur en la fruaj horoj de la mateno li sukcesis dormeti kelkan tempon; tio estis tia malkvieta duondormo, kvazaŭ li balanciĝus supren kaj malsupren sur ondoj. Ju pli longe li kuŝis, des pli malvarma li sin sentis kaj, kiam la kokoj komencis krii, li simple ne povis plu tion elteni. Ne volante ĝeni Laŭ-Ĉeng, li kuntiris la krurojn kaj kovris sian buŝon per la litkovrilo, por malpli aŭdebligi sian tusadon, sed li ankoraŭ ne kuraĝis leviĝi. Li kuŝis plu, atendante malpacience. Finfine eklumis la ĉielo kaj de la stratoj aŭdiĝis radknarado de ĉaroj kaj diroj de iliaj veturigisj li sidiĝis. Ĉar sidante li ankoraŭ sentis in malvarma, li do leviĝis, butonumis sian jakon kaj malfermis tre mallarĝe la pordon por elrigardi eksteren. La neĝo estis ankoraŭ ne dika – probable ĉesis neĝi jam ĉe la noktomezo. La vetero ŝajne jam sereniĝis, sed la ĉielo estis grizeca kaj neklara, kaj eĉ sur la neĝo vidiĝis pala grizeca ombro. Liajn unuajn rigardojn kaptis la grandaj piedsignoj, kiujn li faris en la lasta nokto. Kvankam ili estis kovritaj de freŝa neĝo, tamen la kavoj estis ankoraŭ klare videblaj.

Parte por trovi ion por fari, parte por forigi la piedsignojn, li silente prenis balailon el angulo de la ĉambro kaj eliris por forbalai la neĝon. La neĝo estis peza, kaj estis ne facile ĝin forbalai. Ne povante trovi grandan bambuan balailon, li devis kliniĝi tre malsupren kaj pene batalis. Li forbalais la supran tavolon, sed restis ankoraŭ kelkaj neĝgrajnegoj, kiuj kvazaŭ algluiĝis al la tero. Li rektigis sin por ripozo du fojojn dum la balaado de la tuta korto kaj fine amasigis la neĝon ĉe la bazo de du malgrandaj salikoj. Li ŝvitetis, iom varmiĝis kaj sentis sin iom vigliĝinta. Li fari piedfrapojn por forigi la neĝerojn de la ŝuoj kaj elblovis longan, blankan spiraĵon.

Revenite en la ĉambron, li remetis la balailon en ĝian lokon kaj decidis kunruli sian ligaĵon. Laŭ-Ĉeng, kiu jam vekiĝis, estis oscedanta. Apenaŭ li refermis sian buŝon. li jam murmuris: “Ĉu jam malfrue?” poste li frotis al si la okulojn por forpeli la dormemon kaj elprenis cigaredon el la poŝo de sia pelta jako. Farinte du suĉojn, li plene vekiĝis. “Ne foriru ankoraŭ, Ŝjangzi. Atendu ĝis mi alportos iom da bolinta akvo kaj ni trinku kruĉon da varma teo. Dum la nokto certe vi multe suferis.!”

“Lasu min iri alporti la akvon.” Ŝjangzi afable sin proponis. Sed, apenaŭ li tion eldiris, la teruro de la pasinta nokto ree kaptis lin kaj subite lia koro konvulsie kunpremiĝis.

“Ne, lasu min iri. Vi ja estas mia gasto!” Tion dirinte, Laŭ-Ĉeng rapide metis sur sin la veston sen butonumado; poste li ligis sian ĉifonan peltjakon per tolzono kaj eliris kun cigaredo inter siaj lipoj. “Ha, vi jam balais la korton! Brave! Vi nepre devas resti ĉi tie por tetrinkado!”

Ŝjangzi eksentis sin iom pli facila.

Post kelka tempo Laŭ-Ĉeng revenis kun du grandaj bovloj da dolĉa kaĉo kaj kun oni ne scias kiom da malgrandaj “ĉeval-hufaj” kuketoj kaj ringformaj pastofritaĵoj. “Mi ne pretigis teon, ni unue prenu iom da kaĉo. Venu do, manĝu. Se ne sufiĉe, mi aĉetos iom pli aŭ prenos iom ja kredito. Tiuj, kiuj faras pezan laboron, ne devas limigi sian nutraĵon. Manĝu do!”

Nun jam plene tagiĝis kaj la ĉambro fariĝis luma. Tenante ĉiu sian bovlon ambaŭmane ili ŝmace sorbis la dolĉan kaĉon. Neniu diris ion ajn kaj, tuj kaj tute, la kuketoj kaj fritaĵoj jam estis formanĝitaj.

“Nu, kiel al vi?” Laŭ-Ĉeng penis eligi per dentpinglo sezaman grajnon el inter siaj dentoj.

“Mi devas tuj foriri.” Ŝjangzi rigardis sian litaĵon sur la planko.

“Rakontu al mi, kio okazis. Ĝis nun mi ankoraŭ tute ne komprenas, kio efektive okazis al vi.” Laŭ-Ĉeng proponis al li cigaredon, sed Ŝjangzi skuis sian kapon.

Prinpensinte momenton, li eksentis la honton kaŝi ion nediritan antaŭ Laŭ-Ĉeng. Kaj tial, heziteme kaj babute, li rakontis la tutan okazintaĵon de la pasinta nokto. Kvamkam tio kostis al li grandan penon, tamen efektive li rakontis sufiĉe detale kaj preterlasis neniun gravan fakton.

Dum kelka tempo kun buŝo tordita Laŭ-Ĉeng digestis lian rakonton en silento. “Laŭ mi vi prefere iru trovi s-ron Caŭ. Vi ne povas lasi la aferon tiel pasi, nek lasi vian monon resti tiel perdita. Ĉu vi ne menciis, ke s-ro Caŭ diris al vi, ke vi tuj forkuru, se la afero montriĝos danĝera? Tio ja ne estis via kulpo, ke la detektivo kaptis vin tuj kiam vi eltaksiiĝis. La kaŭzo ne estis, ke vi perfidis vian mastron, sed ke la damna detektivo venis tiel rapide; tiam vi ne povis ne antaŭ ĉio savi vian vivon. Laŭ mi vi en tio neniel kulpas kontraŭ li. Iru trovi s-ron Caŭ kaj rakontu al li la tutan okazintaĵon de la komenco ĝis la fino. Mi pensias, ke li kredeble ne riproĉos vin, kaj, se bonŝance, li eble kompensos al vi la perditan monon! Iru, restigu vian litaĵon ĉi tie kaj serĉu lin pli frue. La tago estas mallona, la suno leviĝas nur je la oka. Rapidu kaj tuj ekiru!”

En la koro de Ŝjangzi ekmoviĝis la pensoj. Kvankam li ankoraŭ iom sentis sin kulpa kontraŭ s-ro Caŭ, tamen li trovis en la parolo de Laŭ-Ĉeng ian pravecon – kiam la detektivo minacis lin per la pafilo, kiel li povus zorgi pri la afero de s-ro Caŭ?

“Iru tuj!” Laŭ-Ĉeng denove uriĝis lin. “La lastan nokton mi vidis, ke vi perdis iom da saĝo. Neniu povas garantii havi klaran kaponj en cirkonstancoj neordinaraj. La konsilo, kiun mi nun donas al vi, certe pruviĝos bona. Mi estas iom pli aĝa ol vi, kaj estas pli sperta pri la mondo. Iru tuj! Jen jam aperas la suno!”

La matena sunbrilo, reflektita de la neĝo, banis la tutan urbon en lumo. Inter la hela blua ĉielo supre kaj la glima blanka neĝo sube, ĉio radiis oran brilon tiel blindigan, ke oni preskaŭ ne povis malfermi la okulojn. Apenaŭ Ŝjangzi ekintencis foriri, iu frapis je la pordego. Laŭ-Ĉeng eliris por vidi, kiu tio estas, kaj kriis de tie: “Ŝjangzi, iu serĉas vin.”

Tio estis Ŭang Er el la domo de s-ro Zŭo. Li estis faranta piedfrapojn por forigi la neĝon de siaj ŝuoj kaj el lia nazo, ruĝa de malvarmo, fluaĵo estis gutanta. Vidante, ke Ŝjangzi elvenis, Laŭ-Ĉeng proponis al ili ambaŭ: “Ni iru en la ĉambron kaj sidiĝu,” La tri viroj kune eniris en lian ĉambron.

“Nu, estas tiel.” Ŭang Er frotis al si la manojn. “Mi venas por gardi la domon. Kiel mi povas eniri en ĝin? La pordego estas ŝlosita. Brr! Estas vere malvarme post la neĝo! Hodiaŭ frumatene gesinjoroj Caŭ jam forveturis al Tjanĝin, aŭ eble al Ŝanhajo – tion mi scias ne certe. S-ro Zŭo sendis min ĉi tien por gardi la domon. Brr, kia malvarmo!”

Ŝjangzi subite ekhavis ploremon. Ĝuste kiam li ekvolis sekvi la konsilon de Laŭ-Ĉeng, s-ro Caŭ forveturis. Kvazaŭ ŝtoniĝinta li staris senmove kelkan tempon. Poste li demandis: “Ĉu s-ro Caŭ ne diris ion pri mi?”

“Nu, ne. jam antaŭ la mateniĝo ili leviĝis en tia granda hasteco, ke ili simple ne povis diri ion ajn. La trajno, nu, forveturis je la sepa kaj kvardek. Nu, kiel do mi povas eniri en tiun najbaran korton?” Ŭang Er estis en hastemo.

“Transsaltu la muron!” Ŝjangzi ĵetis rigardon al Laŭ-Ĉeng, kvazaŭ per tio signante, ke li transdonas Ŭang Er al tiu, kaj li levis sian kunrulitan litaĵon.

“Kien vi iros?” demandis Laŭ-Ĉeng.

“Al Rikiŝejo Harmonio. Mi havas neniun alian lokon por aliri.” Tiu ĉi frazo plene esprimis la amarecon, honton kaj malesperon en la koro de Ŝjangzi. Al li jam restis nenio alia por fari, ol kapitulaci. Ĉiuj vojoj estis al li fermitaj, li povis nur travadi la blankan neĝon al la nigra turo – Huniŭ. Liaj memrespekto kaj superemo, liaj lojaleco kaj honesteco, ĉiuj estis tute senutilaj, ĉar la sorto destinis al li vivi nur la hundan vivon.

Laŭ-Ĉeng sekvis lian parolon: “Iru vian vojon. Jen estas Ŭang Er, kiu estu atestanto, ke vi tuŝis neniun objekton apartenantan al Caŭ-familio. Iru do, kaj kiam ajn vi preterpasos ĉi tie, eniru en mian ĉambronj por iomk babili. Se mi estos aŭdinta pri iu bona laboro, mi rekomendos vin por ĝi. Post kiam vi foriros, mi helpos Ŭang Er eniri en la najbaran domon. Ĉu tie estas karbo?”

“Karbo kaj brulligno estas en budo en la postkorto.” Ŝjangzi surŝultrigis sian litaĵo.

La neĝo sur la stratoj ne estis plu tiel blanka. Kompaktigite sur la pavimo de la ĉarradoj, ĝi aspektis pli malpli kiel glacio. Sur la kotaj vojoj, ĉevalhufoj postlasis tie kaj tie nigrajn signojn sur la blankaĵo – kiel domaĝe! Kun vaka koro Ŝjangzi marŝis antaŭen portante sian litaĵon surŝultre. Per unu spiro li venis rekte al Rikiŝejo Harmonio. Li ne kuraĝis halti ĉe la pordego, ĉar li sciis, ke se li haltus, li ne plu havus la kuraĝon iri internen. Tial li paŝis rekte internen kun vizaĝo flamanta.

Li jam elpensis, kion li diros al Huniŭ: “Jen mi estas. Volu agi kun mi, kiel al vi plaĉas. Estos por mi egale, kion ajn vi faros – mi estas en senelirejo!” Sed kiam li ekvidis ŝin, li tamen neniel povis eldiri la vortojn, kvankam li jam plurfoje ripetis ilin en la koro. Lia lango ne obeis lin.

Huniŭ ĵus ellitiĝis. Ŝiaj haroj estis distaŭzitaj, ŝiaj palpebroj estis iom ŝvelintaj. Kaj ŝia nigra vizaĝo estis kovrita de blankaj frostaknoj, ĝuste kiel frostiĝinta senplumigita kokino.

“Ha, vi revenas!” ŝi kriis ameme, kaj ŝiaj okuloj briliĝis.

“Luigu al mi rikiŝon!” Ŝjangzi tenis la kapon klinita, kaj liaj okuloj estis fiksitaj sur la nedegelinta neĝo sur siaj ŝuantaŭoj.

“Diru al la maljunulo,” ŝi respondis en mallaŭta voĉo kaj buŝosignis en la direkto de la orienta ĉambro.

Kvara sinjoro Liŭ estis trinkanta teon. Antaŭ li staris granda blanka forno, el kiu flamoj gaje saltis alten je pluraj coloj, vidante Ŝjangzi enveni, li diris duone kolere, duone ŝerce: “Ĉu vi ankoraŭ vivas, he?” vi jam forgesis min, mi supozas! Nu, kiom da tempo pasis de kiam vi forlasis min? Kiel prosperas via laboro? Ĉu vi jam aĉetis al vi rikiŝon?”

Ŝjangzi skuis la kapon. Doloro akre ektranĉis lian koron. “Mi ankoraŭ bezonas lui rikiŝon, Kvara Sinjoro.”

“Hm, denove vi perdis la laboron! Nu, bone, iru kaj mem elektu al vi iun.”

Li verŝis teon en tason. “Sed unue trinku tason da teo.”

Ŝjangzi levis la tason kaj trinkis glutonj post gluto. Li staris antaŭ la forno, kaj ĝia fajra varmo kaj la broge varma teo igis lin eksenti ioman dormemon.

Apenaŭ li demetis la tason kaj estis preta eliri, la maljunulo haltigis lin.

“Atendu momenton. Kial esti tiel hastema? Vi ja venis en la ĝusta tempo. La dudeksepa estas mia naskiĝtago. Mi intencas starigi provizoran celebrejon en la korto kaj aranĝi festbankedon. Vi do halpu al mi kelkajn tagojn kaj dume ne tiru rikiŝon. Tiuj uloj,” Kvara Sinjoro Liŭ montris al la korto, “ĉiuj ne estas fidindaj. Mi ne volas, ke ili faru fuŝadon, do mi petas vin helpi al mi. Ne atendu, ke mi ion tasku al vi, sed faru, kion ajn vi trovos farenda. Nun unue vi forbalau la neĝon. Por la tagmanĝo, mi regalos vin per viandsupo.”

“Mi tuj faros, Kvara Sinjoro!” Ŝjangzi decidis flankenmeti siajn zorgojn kaj ĉagrenon. Reveninte ĉi tien, li devas doni sin al la dispono de la maljunulo kaj lia filino. Estas tute egale, kion ajn ili farigu per li, ĉar li jam rezignaciis pri sia sorto.

“Ĉu mi ne diris al vi,” trovinte la okazon oportuna, Huniŭ envenis en la ĉambron, “ke Ŝjangzi estas la plej bona, dum la aliaj estas pli-malpli sentaŭgaj?”

Kvara Sinjoro Liŭ ekridetis, kaj Ŝjangzi klinis la kapon pli malalten.

“Venu ĉi tien, Ŝjangzi!” Huniŭ elvokis lin el la ĉambro. “Unue mi donos al vi monon por aĉeti balailojn. Aĉetu bambuajn, pli taŭgajn por balai la neĝon. Rapidu, hodiaŭ oni venos por starigi markezon kiel la naskiĝtagan celebrejon.”

Ŝi kondukis lin en sian ĉambron, kie ŝi, kalkulante monon, flustris al li: “Mienu pli vigle kam penu plaĉi al la maljunulo! Nia afero nun havos ŝancon.”

Ŝjangzi diris nenion, nek koleriĝis. Li sentis, ke li jam fariĝis apatia por ĉio en la mondo, kaj lia menso ne plu funkcias. Li deziris nur treni sian vivon de tago al tago. Se estos manĝaĵo kaj trinkaĵo, li manĝu kaj trinku: se estos laboro, li ĝin faru. Se li sin senĉese okupos per io, la tago pasos rapide. Estus eĉ pli bone, se li sekvus la ekzemplon de azeno, kiu por turni muelŝtonon ĉiam pene rondiras ĉirkaŭ la muelilo, sciante nenion pri la mondo. Li konsciis ankaŭ, ke kiel ajn estos, li neniam povos esti feliĉa. Kvankam li rifuzis pensi, paroli kaj koleriĝi, tamen li ĉiam sentis sin korpremata. Laborante li povis forgesi tion portempe, sed, kiam ajn li havis senokupan tempeton, li sentis, ke io mola kaj sengusta, sed granda kaj sufoka, kvazaŭ spongo, blokadas lian koron. Kun tio ĉi lin sufokanta, li devigis sin labori, esperante fariĝi tute elĉerpita, tiel ke li povu fali en lacan dormon. Siajn noktojn li donis al sonĝoj, kaj siajn tagojn al laboro, kvazaŭ li estus mortinto laborkapabla. Li balais negon, faris aĉetojn, mendis gaslampojn, lavis rikiŝojn, movis tablojn kaj seĝojn, manĝis la manĝaĵon donitan de Kvara Sinjjoro Liŭ kaj dormis, tute ne sciante, pro kio li laboras, nenion dirante, nek pensante, sed nur malklare sentante la premon de tio sponga.

La neĝo sur la tero estis forbalaita kaj tiu sur la tegmentoj iom post iom fordegelis. Kun krioj “supren ni iru!” la homoj, kiuj venis por starigi la markezon, grimpis sur la tegmenton por fari la framon. Laŭ la mendo la varma markezo devos esti tiel granda, kiel la areo de la tuta korto, kun tegmentorandoj, balustradoj kaj vitraj fenestroj triflanke. Interne de ĝi devos esti vitraj vandoj kaj pentritaj ekranoj, kaj la stangoj devos esti kovritaj per ruĝaj tukoj. La ĉefpordo kaj flankaj pordoj devos esti dekoraciitaj per ruĝaj silkaĵgloboj; la kuirejo devos esti starigita en la postkorto. Kvara Sinjoro Liŭ decidis fari al si vere grandan celebradon, ĉar tio estis la sesdeknaŭa datreveno de lia naskiĝo. La unua paŝo estis, kompreneble, konstruigi belan celeberjon. Ĉar la vintraj tagoj estas mallongaj, la konstruistoj havis tempon nur por starigi la framon kaj la balustradojn kaj surmeti la tolon. La internaj dekoracioj kaj la ruĝaj silkaĵgloboj sur la pordoj devis esti prokrastitaj por la sekvanta mateno. Tio ĉi furiozigis Kvaran Sinjoron Liŭ, kiu tiel forte koleris kontraŭ la markezistoj, ke li eĉ ruĝiĝis ĝis la tempioj. Kaj pro tio li sendis Ŝjangzi por certigi la ĝustatempan venon de la gaslampoj kaj la kuiristoj. En efektiveco al la du aferoj estis neeble okazi io ajn neatendita, sed la maljunulo estis maltrankvila kaj timis pri tio.

Apenaŭ Ŝjangzi revenis post la plenumo de la komisio, Kvara Sinjoro Liŭ denove ordonis lin iri prunti tri aŭ kvar kompletojn da maĝangoj, ĉar en la grandioza tago oni nepre devos bone hazardludi kun siaj amikoj. Poste li estis sendita por prunti gramofonon, ĉar naskiĝtaga festo postulas gajan bruadon. La kruroj de Ŝjangzi senhalte laboradis ĝis dekunua tiunokte. Kutimante je rikiŝotirado, li trovis paŝado kun malplenaj manoj eĉ pli laciga, ol kurado. Dum la revena vojo post la lasta komisio li, eĉ li, jam apenaŭ povis levi siajn piedojn.

“Brava knabo estas vi! Vere bona! Se mi havus filon kiel vi, mi preferus vivi pli mallonge je kelkaj jaroj. Ripozu. Morgaŭ estos okupoplena tago.”

Huniŭ, kiu staris apude, multesignifa palpebrumis al Ŝjangzi.

La sekvantan matenon la markezistoj venis por daŭrigi la laboron. La pentritaj ekranoj estis pendigitaj. La bildoj sur ili prezentas “Tre Herooj Batalas kun Lju Bu”, “La Batalo ĉe Ĉangbanpo”, “Bruligo de la Tendaro” kaj aliajn scenojn el Romano pri la Tri Regnoj. La figuroj estas pentritaj kiel sur la scenejo kaj rajdas sur ĉevalo kaj svingas glavon aŭ lancon. Maljunulo Liŭ, streĉante sian kolon, trarigardis ilin ĉiujn, kaj estis tre kontenta.

Tuj poste la meblistoj venis kaj meblis la celebrejon per ok tabloj kaj ok kompletoj da seĝoj kaj taburetoj. La seĝtegaĝoj kaj la taburet-kusenoj ĉiuj estis helruĝaj kaj broditaj per floroj. La altaro al la Dio de Longviveco estus starigita en la halo, kun klozoneaj incensiloj kaj kandelingoj. Antaŭ ĝi oni metis kvar ruĝajn tapiŝetojn. Maljunulo Liŭ sendis Ŝjangzi aĉeti pomojn. Kaj Huniŭ ŝovis al li en la manon du juanojn por aĉeti longvivecajn persikojn kaj longvivecajn vermiĉelojn. Ŝi diris al li, ke ĉiu persiko devas havi sur si unu el la figuroj de la Ok Senmortuloj, kaj ke tiuj ĉi estu lia persona donaco.

Ŝjangzi aĉetis la pomojn kaj metis ilin sur la altaron. Baldaŭ alvenis ankaŭ la longvivecaj persikoj kaj vermiĉeloj, kiujn li metis malantaŭ la pomoj. La persikoj, ruĝe kolorigitaj ĉe la pintoj, ĉiu surhavis unu el la figuroj de la Ok Senmortuloj sur sia supro kaj estis treege okulplaĉa.

“Tiuj ĉi estas de Ŝjangzi. Vidu, kiel zorgema li estas” Huniŭ kantis laŭdon pri li en la orelojn de sia patro, kaj la maljunulo ekridetis al Ŝjangzi.

En la mezo de la malantaŭa muro ankoraŭ mankis la granda ideografiaĵo “longviveco”. Laŭkutime, ĝi devas esti donacita de amikoj kaj la gastiganto ne bezonas zorgi pri ĝi. Donacita de amikoj kaj la gastiganto ne bezonas zorgi pri ĝi. Tamen ĝis nun ankoraŭ neniu sendis tion kaj Kvara Sinjoro Liŭ, kiu estis kolerema, estis preta refoje furioziĝi. “Mi ĉiam la unua pensis kaj zorgis pri alies festaĵoj kaj funebraĵoj,” li kolere diris. “Nun, kiam venas mia vico, ili eĉ ne sin montris kaj lasis min en senhelpeco, malhonoron al iliaj patrinoj!”

“Morgaŭ estos nur la dudeksesa, kial do tiel malpacienciĝi?” Huniŭ laŭte diris, por lin trankviligi.

“Mi preferas fari ĉion preta per unu fojo. Vidante, ke oni tiel iom-post-iome faras aferojn, mi sentas agacon! He, Ŝjangzi, la gaslampoj nepre estu pendigitaj hodiaŭ. Se ili ne sendos ilin ĉi tien ĝis la kvara horo, mi senhaŭtigos ilin vivaj!”

“Ŝjangzi, vi do iru ilin urĝi!” Huniŭ intence montris sian konfidon al li kaj ĉiam taskis ion al li ĉe la alesto de sia patro. Aŭdinte la ordonon, Ŝjangzi diris nenion kaj tuj foriris por ĝin plenumi.

“Eble ne decas por mi tiel diri, paĉjo,” rimarkis Huniŭ, tordante sian buŝon.

“Se vi havus filon, li devus simili al mi aŭ al Ŝjangzi. Sed bedaŭrinde mi naskiĝis knabino, kaj kontraŭ tio nun ekzistas nenia helpo. Fakte ne estus malbone, se vi alprenus Ŝjangzi kiel vian adoptan filon. Rigardu lin, tuttage li ellasas eĉ ne unu furzon, sed ĉion li bone plenumas!”

Kvara Sinjoro Liŭ ne respondis, io okupis liajn pensojn. “Kie estas la gramofono?” li demandis poste. “Kantigu ĝin!”

Ĉiu sono el tiu eluzita gramofono, pruntita oni ne scias de kie, estis tiel orelŝira, kiel akra krio de kato, kiam oni piedpremas ĝian voston. Sed en tio Kvara Sinjoro Liŭ ne trovis ion malplaĉan – li volis nur ian bruon.

Posttagmeze ĉio jam estis preta kaj ili atendis nur la kuiriston, kiu promesis veni la sekvantan tagon. Kvara sinjoro Liŭ pririgardis ĉiun objekton kaj, vidante ĉie ruĝon kaj verdon en gaja heleco, li kontente balancis la kapon. Tiuvespere li invitis la kontiston de Karbobutiko Tjanŝun teni la kontojn por li. Tiu sinjoro el Ŝanŝji-provinco, kies familia nomo estis Feng, estis bona librotenanto. S-ro Feng tuj venis sl li por iom pririgardi la aferon, kaj diris al Ŝjangzi, ke li aĉetu al li du ruĝajn kontolibrojn kaj rulon da ruĝa papero. Li tranĉis la paperon en pecojn kaj skribis kelkajn grandaj ideografiaĵojn “longviveco”, kiujn li algluis tie kaj tie. La granda skrupluemo de s-ro Feng tre plaĉis al Kvara Sinjoro Liŭ, kaj tiu tuj proponis inviti du aliajn por ludi maĝangon. Sed s-ro Feng, kiu sciis, kia timinda manĝang-ludanto estas la maljunulo, ne kuraĝis eĥi.

Iom kolera, ke s-ro Feng ne akceptis lian proponon, Kvara Sinjoro Liŭ vokis kelkajn rikiŝistojn en la ĉambron.

“Monludon! Ĉu vi havas kuraĝon al tio?” Li demandis.

Ili ĉiuj volus ludi, sed ludi kun li neniu kuraĝis, ĉar ĉiuj sciis, ke li antaŭe iam tenis monludejon.

“Vi sentaŭguloj! Vane vi vivas ĝis nun!” li eksplodis de kolero. “Kiam mi estis en via aĝo, mi kuraĝis ludi eĉ sen unu kupra monero en mia poŝo. Mi neniam hezitis ĝis mi perdis la ludon. Nu, komencu!”

“Ĉu ni povus ludi por kupraj moneroj?” iu rikiŝisto prove demandis.

“Tenu viajn kuprajn monerojn en la poŝo. Kvara Liŭ ne volas sin okupi je infanaĵoj!” La maljunulo malplenigis la tetason per unu longa gluto kaj palpis sian kalvanj kapon. “Ba! Lasu tion. Eĉ se vi invitos min, mi ne ludos. Nun foriru kaj diru al la aliaj, ke morgaŭ posttagmeze venos gastoj, do ĉiuj rikiŝoj devos reveni antaŭ la kvara. Mi ne toleros, ke post tiu horo vi kun viaj rikiŝoj en- kaj elŝoviĝu inter la homoj. Morgaŭ mi ne postulos rikiŝan lupagon, sed ĉiuj rikiŝoj devos reveni antaŭ la kvara. Vi ĝuos senpagan tagon de rikiŝotirado, do estu dankemaj kaj havu bondeziron al mi en via koro!

“Postmorgaŭ, en mia naskiĝtago, neniu tiru rikiŝon. Je la oka kaj duono matene, mi unue vin regalos per ses grandaj bovloj, du sepcolaj pladoj, kvar malgrandaj pladoj kaj unu viandsupa samovarpoto. Neniu povos diri, ke mi ne dece traktas vin. Vi ĉiuj portu longan robon, kaj kiu sin montros en mallonga jako, mi piedbate pelos lin for! Post kim vi finos vian manĝon, tuj for el mia celebrejo, por ke mi povu regali miajn parencojn kaj amikojn. Ili havos tri grandegajn bovlojn, ses malvarm-viandajn pladojn, ses varmajn pladojn, kvar grandajn pladojn kaj unu viandsupan samovarpoton. Nun mi anticipe diras tion ĉi al vi, por ke vi tiama ne avide direktu viajn okulojn al ili. Parencoj kaj amikoj ja estas parencoj kaj amikoj.

“Mi ne postulos de vi ion ajn. Tiuj kun homa koro donos al mi dek kuprajn monerojn kiel donacon kaj mi ne trovos tion tro malmulta. Se iu el vi nur koŭtoos al mi tri fojojn sen doni al mi eĉ unu kupran moneron, mi ankaŭ tion akceptos. Sed vi devos dece konduti. Ĉu vi komprenas? Tiuj, kiuj volos vespermanĝi ĉi tie, devos reveni post la sesa. La manĝrestaĵoj estos tute viaj. Sed vi nepre ne frue revenu. Ĉu komprenite?

“Morgaŭ iuj el ni laboros je la nokta skipo, Kvara Sinjoro,” rimarkis iu mezaĝa rikiŝisto. “Kiel ili povus reveni kun siaj rikiŝoj antaŭ la kvara?”

“Tiuj je la nokta skipo povos reveni post la dekunua. Estas grave, ke vi vin ne ŝovu tien kaj reen inter miaj gastoj. Vi estas rikiŝistoj, kaj Kvara Sinjoro Liŭ ja ne estas via kolego. Ĉu komprenite?”

Neniu havis ion ajn por diri, tamen, ne povante trovi ian pretekston por digne foriri, ili staris tie embarasite. La patro de Kvara Sinjoro Liŭ vekis iom da indigno en ĉies koro. Kvankam unu senlupaga tago estos por ili profitodona, tamen, ne volante ricevi senpagan manĝon, ĉiu devos fordoni almenaŭ kvardek kuprajn monerojn kiel donacon. Cetere, la maljunulo parolis tiel ofende, kvazaŭ dum lia naskiĝtago ili ĉiuj devus sin kaŝi kiel musoj.

Kaj krome, li malpermesis ili tiri rikiŝojn en la tago dudeksepa, nome en la tempo laborplena ĝuste antaŭ la Novjaro. Kvara Sinjoro Liŭ povos volonte fordoni unutagan enspezon, sed senfare sidadi kun li ili ne volos – tio estos por ili tro granda perdo! Ili staris tie, ne kuraĝante esprimi la koleron kaj, certe, ne bondezirante al li en la koro.

Huniŭ ektiris Ŝjangzi, kaj li sekvis ŝin eksteren.

Tiam ili ĉiuj kvazaŭ trovis objekton, sur kiun ili povus verŝi sian koleron, kaj fikse rigardis lian dorson forigantan. Dum la lastaj du tagoj ili sentis, ke Ŝjangzi fariĝis fidela hundo de Liŭ-familio, al kiu li ĉiamaniere flataĉas, diligente kaj peneme laborante kiel ilia lakeo.

Ŝjangzi persone ja tute ne havis inklinon al tio. Li helpis Liŭ-familion en iliaj aferoj nur por malpliigi sian doloron en la koro. En la vesperoj li ĉiam estis silenta, ĉar, estis nenio por diri. La aliaj, ne sciante pri tio, pensis, ke por ricevi favoron de Kvara Sinjoro Liŭ li intence apartigas sin de ili. Kaj tio, kio plej agacis ilin, estis la aparta favoro kaj prizorgo de Huniŭ al Ŝjangzi. La maljunulo ne permesos ilin eniri en lian naskiĝtagan celebrejon, dum Ŝjangzi povos festi la tutan tagon. Estante samaj rikiŝistoj, kial do ili estas dividitaj en rangojn altan kaj malaltan? Jen rigardu, f-ino Liŭ denove vokis Ŝjangzi eksteren. Ĉies okuloj sekvis lin kaj, pelate de scivolemo, ili ankaŭ eliris. F-ino Liŭ estis parolanta kun Ŝjangzi sub la gaslampo. Ili ĉiuj komprene balancis la kapon unu al alia.


Notoj:

  1. Sesdeknaŭa: En la malnova Ĉinio oni opiniis la ciferon naŭ la plej grava, tial oni faris pli grandan celebradon al tiuj naskiĝaj datrevnoj kun la cifero naŭ.
  2. Romano pri la Tri Regnoj: Fama ĉina historia romano pri la periodo de la Tri Regnoj (220-280), verkita de Lŭo Gŭanĝong (ĉ.1330-ĉ. 1400).
  3. Longvivecaj persikoj: Vaporumitaj persikformaj pastaĵoj faritaj speciale por celebri naskiĝan datrevenon.
  4. Longvivecaj vermiĉeloj: Ĉinoj ŝatas manĝi vermiĉelojn en naskiĝtagon de familiano opiniante, ke la longaj vermiĉeloj simbolas longan vivon.
  5. Ok Senmortuloj: Legendaj figuroj, ĉiu el kiuj havis siajn magiajn rimedojn. Inter la ĉina popolo cirkulas la diro “la Ok Senmortuloj montras ĉiu sian lertaĵon transirante la maro”.
  6. Tio aludas la malparolemecon.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo