XVII

Ŝjangzi iom post iom malkovris, kio okazis al Rikiŝejo Harmonio. Kvara Sinjoro Liŭ jam forvenis iujn el siaj rikiŝoj, kaj la ceterajn li cedis al alia fame konata rikiŝoposedanto en la okcidenta urboparo. Ŝjangzi konjetis, ke en sia alta aĝo la maljunulo trovis la negocadon tro peza por si sen la helpo de sia filino, kaj decidis forcedi la rikiŝejon. Kun la mono li foriris ien por ĝui la vivon, sed kien, Ŝjangzi ne povis eltrovi.

Li ne sciis, ĉu li devas ĝoji aŭ ne pro tiu ĉi novaĵo. Nun kiam la patro de Huniŭ jam forlasis ŝin, ŝia plano vaniĝis, kaj tial li povas konservi sian peronan dignon kaj vivi honestan vivon sin apogante sur neniu alia. Aliflanke, estas tre domaĝe pri la posedaĵo de Kvara Sinjoro Liŭ. Neniu scias, kiel li fordiboĉas sian monon, Ŝjangzi kaj Huniŭ ja tuŝis neniun kupran moneron el ĝi. Kaj tamen, kio okazis jam okazis; li ne dediĉis al tio multe da pensoj, por ne paroli pri kordoloro pro tio. Li pensis, ke liaj muskoloj estas al lia dispono kaj, se nur li volas labori, nutraĵo ne mankos al li. Li do diris la novaĵon al Huniŭ senemocie kaj simple. Sed ŝi ja terure ekscitiĝis, ĉar ŝi tuj ekkomprenis, kion tio signifas – ŝi estas perdita! Ĉio estas perdita! Dum sia tuta vivo ŝi estos nur edzino de rikiŝisto! Neniam ŝi povos eskapi el tiu ĉi granda miksa korto! Antaŭe ŝi pensis, ke sia patro eble refoje edziĝos, sed ŝi tute ne atendis, ke li povos forĵeti ŝin tiamaniere. Se li refoje edziĝos, pensis ŝi, ŝi batalos kontraŭ li por akiri parton el lia riĉaĵo kaj, se eble, ŝi interligiĝos kun sia duonpatrino por akiri iom pli da bono… Kaj rimedojn ŝi povos trovi, se nur la maljunulo plu tenos la rikiŝejon. Estas nekredeble, ke li faris tiel firman kaj malican decidon ŝanĝi la posedaĵon en kontantan monon kaj poste kaŝiĝi. Antaŭe, kiam ŝi kverelis kun li, ŝi pensis, ke baldaŭ ŝi povos repaciĝi kun li, ĉar ŝi opiniis, ke ŝi estas nemankigebla por la rikiŝejo. Kaj tamen, kontraŭ ĉia atendo, la maljunulo jam definitive fermis la rikiŝejon!

La printempo jam komencis pulsi en la naturo. La burĝonoj sur la arboj jam ŝveliĝis en roza koloro. Sed en tiu ĉi granda korto estis neniu arbo, nek floro. Unue la printempa vento desegnis multajn punktojn sur la glacio en la korto, elblovante odoraĉon el la malpura tero kaj kirle pelis la diversajn forĵetaĵojn en murangulojn. Al la homoj ĉi-tieaj ĉiu sezono alportis ĉagrenojn. Nur nun la maljunuloj kuraĝis eliri por ĝui la sunan kareson; nur nun la junaj knabinoj forviŝis iom el la fulgo de sur sia nazo kaj tiel malkovriĝis iom da ruĝflava haŭto; nur nun la virinoj kuraĝis lasi la infanojn ludi en la korto per kajtoj faritaj el ŝirita papero, kun siaj malpuraj manoj liberaj de frostfendetoj. Sed la kaĉodona stacio jam fermiĝis, oni ne plu vendis grenon je kredito, kaj la filantropoj ĉesis doni almozojn, kvazaŭ ili ĉiuj jam lasus la malriĉulojn al la printempa vento kaj la suno!

Nun la juna tritiko estis ankoraŭ verda kiel herbo, la grenprovizo jam estis en nesufiĉeco kaj kiel kutime la prezoj de grenoj altiĝis. Ĉar la tago pli longiĝis, eĉ la maljunuloj ne povis frue enlitiĝi por trompi sian malplenan stomakon per sonĝoj. La reveno de la printempo nur plimultigis la malfacilaĵojn en tiu ĉi korto. La pedikoj, kiuj travivis la vintron, estis tiel aŭdacaj, ke iafoje ili eĉ rampis el la vatitaj vestoj de la infanoj kaj maljunuloj por ĝui la printempan sunon.

Huniŭ rigardis la glacion degelantan en la korto, vidis la ĉifonajn vestojn, floris la miksajn varmetajn odoraĉojn, aŭdis la veojn de la maljunuloj kaj la plorojn de la infanoj, kaj la koro al ŝi premiĝis. En la vintro ĉiu kaŝis sin dome, la malpuraĵoj englaciiĝis; sed nun oni eliris el la domoj kaj aĵoj montris sian originan formon; eĉ de la muroj el rompitaj brikoj defalis la tero, kvazaŭ la muroj atendus disfalon en la unua pluva tago. La korto, kiu estis plenplena de la mikskoloraj floroj de mizero, aspektis pluroble pli malbela ol en la vintro. Fi! Nur nun ŝi ekkonsciis, ke ĝuste ĉi tie ŝi devas ĉiam vivi dum sia resta vivdaŭro. Ŝia kelka sumo da mono estas baldaŭ elĉerpiĝonta kaj Ŝjangzi estas nenio alia ol rikiŝotiristo!

Restiginte Ŝjangzi hejme por gardi la domon, ŝi vizitis sian onklinon loĝantan en Nanjŭan, por informiĝi pri sia patro. La onklino diris, ke la maljunulo ja vizitis ŝin ĉirkaŭ la dekdua de la unua monato. Li venis por esprimi al ŝi sian dankon kaj diris al ŝi, ke li intencas vojaĝi al Tjanĝin aŭ Ŝanhajo por turisma celo. Se li neniam forveturas el Pekino aliloken en sia vivo, li diris, li ne povas esti kalkulata kiel vera viro. Dum li havas ankoraŭ spiron en si, li devas fari turisman vojaĝon al diversaj lokoj. Cetere, li ja hontas plu resti en la urbo, ĉar lia filino jam perdigis al li la vizaĝon. Tio estis ĉio, kion la onklino povis diri, kaj ŝia konkludo estis eĉ pli simpla: eble li efektive forlasis la rubon, eble tio estis nur mensogo kaj nun li kaŝas sin ie en la urbo – kaj kie, neniu scias!

Reveninte hejmen, ŝi ĵetis sin sur la brikliton kaj ploris fortan ploron – sen ia ajn hipokriteco aŭ trompemo. Ŝi plorsi ĝis ŝiaj okuloj ŝvelis. Ĉesinte plori, ŝi viŝis al si la larmojn kaj diris al Ŝjangzi: “Nu, brava obstinulo, ĉio estu laŭ via volo! Mi faris la eraran veton. Nun mi alkroĉiĝas al vi, kaj mi havas nenion pli por diri. Jen cent juanoj, iru aĉeti al vi rikiŝon!”

Fakte ŝi ankoraŭ sekrete retenis kelkan sumon ĉe si. Ŝia origina plano estis aĉeti du rikiŝojn, unu al Ŝjangzi por tirado, la alia por luigo. Sed ŝi ŝanĝis sian decidon. Ŝi aĉetis nur unu al Ŝjangzi por tiri kaj retenis ĉe si la restan sumon. Havante monon en sia mano, ŝi konservis sian povo super li. Ŝi ne volis elspezi la tutan sumon pro timo, ke li forlasos ŝin post la aĉeto de la rikiŝoj. Cetere, la tiamaniera foriro de la maljunulo sentigis al ŝi, ke neniu estas fidinda. Kiu povus scii, kion alportos la morgaŭa tago. Estas preferinde, ke ŝi ĝuu la vivplezuron dum ŝi povas, kaj pro tio ŝi bezonas monon por aĉeti ĉion, kion ŝi deziras, precipe frandaĵojn kiujn ŝi manĝas inter la regulaj manĝoj. Ili povas vivi el la laborenspezoj de Ŝjangzi – li ja estas unuaranga rikiŝisto – kaj kun ŝia sumeto da mono kiel aldona poŝmono ili povas vivi sufiĉe bone dum kelka tempo. Mono ne daŭras por ĉiam, nek la homo estas nemorta! Edziniĝi al rikiŝisto – krom tio ŝi havas nenian alternativon – ja estas por ŝi humiliĝo, kaj ŝi ne povas plijunuligi sin petante de li monon ĉiutage. Tiu ĉi decido iom ĝojigis ŝin, ĉar, kvankam ŝi sciis, ke la estonteco estos malhela, tamen almenaŭ portempe ŝi povas teni rekte sian kapon. Tio estas kiel vojirado ĉe sunsubiro: la malproksima ĉielo jam malheliĝis, tamen estas ankoraŭ lumo sufiĉa al ŝi por fari kelkajin pluajn paŝojn.

Ŝjangzi ne disputis kun ŝi. li kontentiĝis per aĉeto de propra rikiŝo, per kiu  ĉiun tagon li povs perlabori ses aŭ sep ĝjaŭojn – enspezo sufiĉa por ilia vivteno, kaj pro tio li eĉ iom ĝojiĝis. Ĉiuj suferoj, kiujn li elportis en la pasinteco, ja estis ekskluzive por aĉeti rikiŝon. Nun kiam li jam povas denove aĉeti rikiŝon, kion alian do li povus deziri? Kompreneble, vivteni du personojn per unu rikiŝo signifas neniom da mono restanta, kaj kiam la rikiŝo eluziĝos, ili havos neniom da ŝparaĵo por aĉeti novan. Tio estas afero riska. Sed kial direkti la pensojn al tiom malproksima estonteco? Aĉeti rikiŝon vere estas sufiĉe malfacile, do li nun devas esti kontenta.

Ĝuste tiam unu el iliaj najbaroj, Erĉjangzi, volis forvendi sian rikiŝon. En la pasinta somero li vendis sian deknaŭjaran filinon Ŝjaŭfuzi (Eta Feliĉo) al iu oficiro por du cent juanoj. Dum kelka tempo li sin montris riĉa kaj reaĉetis ĉion, kion li lombardis, kaj farigis kelkajn novajn vestojn, tiel ke la tuta familio vestiĝis sufiĉe bone. Lia edzino estis la plej malalta virino en la korto, kaj ankaŭ la plej malbela kun konveksa frunto, altaj vangostoj, kalva kapo, lentugoplena vizaĝo kaj elstarantaj dentoj; vidante ŝin, oni sentis naŭzon. Kvankam ŝiaj okuloj estis ruĝaj de plorado pro ŝia filino, tamen ankaŭ ŝi portis sian novan bluan robon.

Li havis eksplodeman temperamenton. Vendinte sian filinon, li ofte iris drinki; kaj post drinkado, kun larmoj en la okuloj, li estis aparte koleriĝema kaj kverelema. Kaj tial, por lia edzino, nova vesto kaj sufiĉe bonaj manĝaĵoj tute ne estis kompenso, ĉar ŝi ricevis pli multajn batojn ol iam ajn antaŭe. Erĉjangzi, kiu estis pli-ol-kvardekjara, decidis ne plu tiri rikiŝon. Li aĉetis paron da korboj kaj havigis al si portovekton, por kolporti melonojn, fruktojn, ternuksojn kaj cigardojn. Post du-monata kolportado li faris proksimuman kalkulon kaj trovis, ke li ne nur suferis perdon, sed eĉ perdis multon. Kutimante al rikiŝotirado, li ne sciis fari negocojn. Rikiŝotirado estis simpla afero porti aŭ ne porti klientojn, dum kolportado postulis artifikecon kaj li nje estis lerta en ĝi. Ĉiuj rikiŝistoj kutime faris aĉetojn je kredito, kaj li trovis nedeca rifuzi kredite vendi varojn al siaj malnovaj kamaradoj; sed estis ne facile repreni sian monon. Li ne povis trovi bonan aĉetantojn, kaj ĉiuj liaj klientoj ĉiel eviti pagi sian ŝuldon, kaj pro tio neeviteble li perdis monon. Tio afliktis lin tiom forte, ke li drinkis eĉ pli multe. Ebriiĝinte li ofte malpaciĝis kiun policanoj aŭ, reveninte hejmen, elverŝis sian koleron sur siajn edzinon kaj infanojn. Alkoholaĵo estis ĝuste la kaŭzo, ke li ofendis policanojn kaj batis sian edzinon. Malebriiĝinte li amare bedaŭris sian monon, kiun li akiris per vendo de sia filino, kaj ke ebriiĝinte li batis homojn, treege hontigis lin. En tiaj tempoj li do kuŝis en la lito tutan tagon, penante forgesi sian ĉagrenon en sonĝoj.

Li decidis ne plu fari kolportadon kaj reveni al la rikiŝotirado. Li ne povis tiel fordiboĉi sian monon. Do li aĉetis rikiŝon. Ebriiĝinte li agis tute malprudente; kiam li estis sobramensa, li amis alpreni gravan mienon kaj fari aferojn en granda maniero. Kun nova rikiŝo kaj en elegantaj vestoj, li rigardis sin kiel altklasa rikiŝisto, kiu devas trinki bonan teon kaj tiri elegantajn klientojn. Ĉe rikiŝoparkadejo, por paradi per siaj rikiŝo kaj blankaj vestoj. Li staradis babilante kun aliaj, sed neniam konkuris kun aliaj por akiri klienton. Li jen per sia nova blutola polvoforigilo frapetis la rikiŝon, jen piedbatis la teron per siaj novaj nigratolaj ŝuoj kun blankaj plandumoj, jen rigardis la pinton de sia nazo kaj staris tie kun rideto, atendante, ke iu venu kaj laŭdu lian rikiŝon, kaj poste komencis senfinan konversacion. Li povis tiel senfare pasigi unu aŭ du tutajn tagojn. Eĉ kiam li havis bonan klienton, liaj kruroj perfidis lian aspekton – li ne povis rapide kuri! – kaj tio treege deprimis lin. En sia afliktiĝo li nature ekpensis pri sia filino, kaj tiam restis al li nenio alia por fari, ol iri drinki. Tiamaniere li elspezis sian tutan monon kaj ĉio, kio restis al li, estis la rikiŝo.

Ĉirkaŭ la vintrokomenco li denove ebriiĝis. Tuj kiam li revenis hejmen, liaj filoj – unu estis dektrijara, la alia dekunujara – tuj provis forkuri de li. Furioziĝinte li donis al ili po unu piedbaton. Kiam lia edzino diris ion, li alkuris al ŝi kaj piedbatis ŝin en la ventron. Longan tempon ŝi kuŝis sur la planko, tute ne kapabla paroli. Freneze la du knaboj ekprenis la pastoplatigan rulbastonon kaj la karboŝovelilon kaj atakis sian patron. En la miksbatalo la virino estis piedpremita ankoraŭ kelkajn fojojn. Najbaroj enkuris kaj perforte kuŝigis kaj senmovigis Erĉjangzi sur la briklito, dume la du knaboj ploris super sia patrino. Ŝi revenis al la vivo, sed neniam plu povis stari surpiede. La trian de la dekdua monato lunkalendara ŝi ĉesis spiri, ankoraŭ portante la bluan robon, aĉetitan per la mono, kiun ŝi ricevis por la vendo de sia filino. Ŝia gepatra familio, koleriĝinte, minacis akuzi Erĉjangzi ĉe la juĝejo kaj nur post interveno de amikoj la du partioj venis al kompromiso. Erĉjangzi promesis dece enterigi ŝin kaj doni al ŝiaj gepatroj dek kvin juanojn. Tial li lombardis sian rikiŝon por sesdek juanoj. Post la novjara tago li intencis forvendi ĝin, ĉar li ne havis la esperon ĝin reaĉeti. Foje en ebrio li ekpensis pri vendo de unu el siaj filoj, sed neniu volis aĉeti. Li eĉ iris al la edzo de sia filino Ŝjaŭfuzi, por peti helpon, sed tiu rifuzis rekoni tian “bopatron” kaj, kompreneble, volis diri nenion al li. Ŝjangzi sciis la historion de tiu ĉi rikiŝo kaj ne havis la inklinon ĝin aĉeti. Estas multaj rikiŝoj por vendo, kial elekti nepre tiun ĉi, kiu, aĉetita je la kosto de filino kaj lombardita pro la mortigo de edzino, ja havas malbenon sur si? Huniŭ vidis tion ne tiamaniere. Ŝi pensis, ke ŝi povos aĉeti ĝin por nur iom pli ol okdek juanoj kaj tio estos bona negoco. Ĝi estas uzita nur ses monatojn kaj eĉ la pneŭmatikoj ankoraŭ ne ŝanĝis la koloron. Kaj plie, ĝi estas bona fabrikaĵo, vera produkto de la fabriko Deceng en la okcidenta urbo. Ĝi efektive estas malkara, ĉar eĉ duone nova rikiŝo kostus kvindek ĝis sesdek juanojn! Ŝi ja ne povas lasi tian negocon forgliti el ŝiaj manoj. Cetere, ŝi sciis ankaŭ, ke nun, kiam ĵus forpasis la Novjaro, mono estas nesufiĉa al ĉiu kaj Erĉjangzi ne povos altigi la prezon, ĉar li tiom urĝe bezonas kontanton. Ŝi persone iris pririgardi la rikiŝon, marĉandis kun Erĉjangzi kaj donis al li la monon. Ĉio, kion Ŝjangzi povis fari, estis atendi tiri la rikiŝon; li ne povis diri ion ajn kontraŭ tio, ĉar la mono ne estis lia.

Li detale ekzamenis la rikiŝon kaj konfesis, ke ĝi estas vere bona, fortika. Kaj tamen, malgraŭ tio, li sentis sin iom maltrankvila. Kio plej malplaĉis al li, estis la nigre farbita kaleŝaĵo kaj la blankaj ornamaĵoj el kupronikela alojo. Erĉjangzi siatempe opiniis eleganta la kombinon de la du koloroj, sed Ŝjangzi trovis ĝin malgajiga, tiel funebreca. Li intencis ŝanĝi la blankajn metalornamaĵojn je bronzkoloraj aŭ laktokoloraj, por iom gajigi la kolortonon; sed li ne proponis tion ĉi al Huniŭ, ne volante aŭskulti ŝian malaprobon. Kiam li tiris tiun ĉi rikiŝon eksteren, ĝi altiris ĉies atenton kaj iuj eĉ nomis ĝin “juna vidvino”. Tio ĉagrenis Ŝjangzi, kaj li penis ne pensi pri ĝi, sed ĝi, tuttage sekvante lin ĉie, nervozigis lin tiel, ke li ĉiam havis la antaŭsenton, ke plimalpli baldaŭ povos okazi io malbona. Iafoje la subita ekpenso pri la mizera sorto de Erĉjangzi naskis en li la senton, ke li kvazaŭ tiras ne rikiŝon, sed ĉerkon. Kaj de tempo al tempo ŝajnis al li, ke li eĉ vidas ombrojn de fantomoj ĉirkaŭ ĝi. Kaj tamen okazis nenio malbona de kiam li komencis tiri tiun ĉi rikiŝon, kvankam timo ĉiam regis lian koron. La vetero fariĝis pli kaj pli varma. Demetinte la vatitajn vestojn oni jam preskaŭ ne bezonis subŝtofitajn vestojn – sufiĉis sensubŝtofaj ĉemizo kaj pantalono, ĉar Bejping havas tiel malongan printempon. La tagoj estis tede kaj lacige longaj por ĉiu homo. Frumatene Ŝjangzi eliris kaj nur je la kvara aŭ kvina posttagmeze li jam sentis sin laca. Tamen la suno ankoraŭ staris alte sur la ĉielo. Li ne volis plu tiri, ne reveni hejmen. Li vagis kun sendecidaj paŝoj, de tempo al tempo farante longan oscedon.

Se Ŝjangzi sentis sin laca kaj tedita de la longaj tagoj, Huniŭ estis eĉ pli soleca en la hejmo. Vintre ŝi povis sidi sin varmigante apud la forno kaj aŭskultante la ventfajfadon kaj, kvankam tedita, ŝi tamen povis sin konsoli per la penso, ke estas pli bone resti hejme. Nun la forno estis translokita eksteren sub la tegmentorando, kaj estis nenio por fari endome. La korto estis malpurega kaj spiris odoraĉon, eĉ sen unu herbo kreskanta en ĝi. Ŝi ne konfidis siajn najbarojn, tiel ke, kiam ŝi eliris por aĉeti ion, ŝi devis tuj reveni rekte hejmen, ne kuraĝante pasumi eĉ unu momenton. Ŝi estis kvazaŭ abelo enfermita en ĉambro, vidanta la sunlumon eksteran, sed ne povanta elflugi por ĝin ĝui. Ŝi havis nenion komunan kun la aliaj virinoj tieaj. Ĉiuj ties babiloj temis pri vivbagateloj de la najbaroj kaj elvokis nenian interesonj ĉe ŝi, kiu kutimis al senbridaj, krudaj paroloj. Ilia malfeliĉo orginis el ilia mizera vivo, ĉiu malgranda afero povis ilin larmigi; la ŝia devenis de ŝia malkontento kontraŭ sia sorto kaj, havante neniom da larmoj por verŝi, ŝi preferus liberigi sin de sia ĉagreno per kverelo kun iu. Ĉar ili kaj ŝi ne povis sin reciproke kompreni, plej bone estis, ke ĉiu zorgu pri sia afero kaj ne parolu unu kun la alia. Nur ĉirkaŭ la mezo de la kvara monato ŝi finfine povis trovi kunulinon. La filino de Erĉjangzi revenis. Ŝia “viro” estis oficiro, kiu starigis al si simplan hejmon kie ajn li restadis, elspezante nur cent aŭ ducent juanojn por aĉeti junan knabinon, grandan littabulon kaj du seĝojn, kiuj ebligis al li plezure vivi portempe. Kiam lia trupo transmoviĝis aliloken, li tuj foriris, lasante la knabinon kaj littabulon post si.

Tiu ĉi elspezo ja ne povis esti kalkulata kiel granda por unu aŭ du jaroj, ĉar dungi servistinon por fari la lavadon, flikadon, kuiradon ktp eĉ kostus al li proksimume dek juanojn monate. “Edziĝi” al knabino signifis, ke li havas ne nur servistinon, sed ankaŭ virinon por kundormi, kaj li povis esti certa, ke ŝi havas nenian venerean malsanon. Se ŝi plaĉis al li, li aĉetis al ŝi robon el flordesegna ŝtofo, elspezante ĉirkaŭ unu juanon; se ne, li lasis ŝin resti hejme tute nuda kaj tiam ŝi estis senhelpa kontraŭ tio. Kiam li foriris aliloken kun la trupo, li postlasis la littabulon kaj seĝojn, tute ne domaĝante ilin, ĉar ŝi tiam devis trovi rimedojn por pagi la domlupagon de la lastaj du monatoj, kiun eble ne kovros la mono, ricevita por la vendo de la mebloj.

Ŝjaŭfuzi vendis la littabulon, pagis la domlupagon kaj revenis hejmen kun nenio alia krom la robo el flordesegna ŝtofo kaj paro da arĝentaj orelringoj. Post kiam Erĉjangzi forvendis la rikiŝon kaj repagis la sumon, kontraŭ kiu li antaŭe lombardis ĝin, kune kun la interezo, al li restis nur ĉirkaŭ dudek juanoj. Iafoje li sentis, ke li, kiu perdis la edzinon en sia meza aĝo, estis tre kompatinda; kaj ĉar neniu alia montris kompaton al li, li do drinkis sola por ŝin konsoli. En tiaj tempoj li kvazaŭ havis malamon kontraŭ la mono kaj senbride elspezis ĝin. En aliaj tempoj li sentis, ke li devas perlabori kiel eble plej multe kaj bone prizorgi siajn filojn, por ke ili povu havi ian estontecon. Tiam li aĉetis grandan amason da manĝaĵoj por ili. Kun larmoj en la okuloj li rigardadis ilin lupe manĝegi kaj murmuradis al si: “Malfeliĉaj senpatrinaj infanoj! Mizersortaj infanoj! Via patro ŝvitas sangan ŝviton ja por vi! Mi ne estas patro malbona. Ne gravas, ĉu mi satiĝas aŭ ne; antaŭ ĉio vi devas havi sufiĉon por vin nutri. Manĝu! Nur ne forgesu min, kiam vi plenkreskos, kaj tio estas ĉio!” Ankaŭ en tiaj tempoj li elspezis multon, kaj tiel la dudek juanoj iom post iom elĉerpiĝis. Kiam li estis senmona, precipe post kiam li drinkis kaj malbonhumoriĝis, li malzorgis la knabojn eĉ dum pluraj tagoj. Tiam ili estis devigitaj iel perlabori kelkajn kuprajn monerojn por plenigi sian stomakon. Ili laboris kiel servoknaboj ĉe geedziĝaj kaj funebraj solenoj, vendis eluzitajn metal- kaj paperpecojn, kolektitajn el rubĉaroj kaj iafoje perlaboris sufiĉe da mono por aĉeti kelkajn platkukojn, iafoje nur unu ĝinon da malgrandaj batatoj, kiujn ili englutis kun iliaj ŝelo kaj radikoj. Iafoje, havante nur unu kupran moneron inter si, ili povis aĉeti nenion alian ol kelkajn ternuksojn aŭ rostitajn fazeolojn, kiuj, kvankam ne satigaj, tamen povis esti maĉatatj pli longe.

Kiam Ŝjaŭfuzi revenis, ili ĉirkaŭprenis po unu el ŝiaj kruroj kaj nur ridetis al ŝi senparole, larme. La patrino jam mortis, la pliaĝa fratino nun devis ilin patrini!

Erĉjangzi montris sin indiferenta pri la reveno de sia filino. Tio signifis ankoraŭ unu buŝon atendantan manĝi. Sed, vidante la ĝojon de siaj filoj, li cedis, pensante, ke lia familio ja bezonas virinon por fari kuiradon kaj lavadon. Li do decidis lasi la aferon iri libere sian vojon.

Ŝjaŭfuzi estis ne malbela. Kvankam antaŭe ŝi estis malgrasa kaj malaltkreska, sed dum ŝi vivis kun la oficiro, ŝi fariĝis pli peza kaj eĉ kreskis iom pli alten. Ŝi ne havis aparte okulfrapajn belaĵojn, sed ŝiaj ronda vizaĝo kaj regulformaj brovoj kaj okuloj donis al ŝi sanecan aspekton. Ŝi havis mallongan supren lipon, kiu, antaŭ ol ŝi ekridetis aŭ kolergrimacis, ĉiam unue leviĝis, tiel ke montriĝis ŝiaj blankaj dentoj. Tiuj ĉi dentoj aparte plaĉis al la oficiro. Kiam ili montriĝis, ŝia iom stulta, senhelpa mieno donis al ŝi infanecan, iom amindan aspekton. Kiel ĉiuj aliaj beletaj knabinoj el malriĉaj familioj, per tia aspetko ŝi similis al floro, kiu, ekhavinte ian ajn koloron aŭ aromon, estis tuj deŝirita kaj sendita al la bazaro.

Ĝenerale Huniŭ ne volis paroli kun siaj najbaroj, sed ŝi rigardis Ŝjaŭfuzi kiel sian amikinon. Unue, Ŝjaŭfuzi estis beleta; due, ŝi havis tiun robon el importita flordesegna ŝtofo; trie, edziniĝinte al oficiro, ŝi vidis multon de la mondo kaj sekve meritis fariĝi ŝia amikino. Virinoj ne estas amikiĝemaj unu kun alia, sed, unu fojon decidinte interamikiĝi, ili baldaŭ intimiĝis unu al la alia; en kelkaj tagoj Huniŭ kaj Ŝjaŭfuzi jam fariĝis proksimaj amikinoj. Huniŭ amis de tempo al tempo manĝeti ion frandan, kaj ĉiufoje, kiam ŝi havis akvomelonajn semojn aŭ ion alia por manĝeti, ŝi vokis Ŝjaŭfuzi al si. Dum ili kune manĝetis, ili babilis kaj ridis. Kun gajaj ridoj Ŝjaŭfuzi montris siajn blankajn dentojn en tiu sia simpla maniero kaj rakontis al Huniŭ diversajn aferojn, kiajn ŝi neniam antaŭe aŭdis. Kvankam ĉe la oficiro Ŝjaŭfuzi vivis ne en lukso, tamen kiam li estis en bona humoro, li ankaŭ iris kun ŝi al restoracio aŭ teatro, kaj tial ŝi havis multon por rakonti, kio vekis envion kaj admiron en Huniŭ.

Estis ankoraŭ multaj aliaj aferoj, pri kiuj Ŝjaŭfuzi hontis paroli, ĉar por ŝi ili estis korpaj suferoj; sed por Huniŭ aŭdi ilin estis plezuro. Kaj kiam Huniŭ insiste petegis ŝin rakonti, ŝi embarasiĝis kaj tamen ne povis rifuzi. Huniŭ rigardis ŝin kiel la plej amindan kaj enviidan el ĉiuj virinoj. Aŭdinte tiujn ĉi rakontojn, Huniŭ ekpensis pri si – sia aspekto, sia aĝo kaj sia edzo – kaj sentis, ke ŝia tuta vivo estis pasigita en maljusteco. Ŝi ne havis junecon en la vera senco de la vorto, nun nek estontecon; kaj plie, Ŝjangzi estas tiom obstina kiel mulo. Ju pli ŝi malkontentiĝis pri li, des pli enviinda por ŝi fariĝis Ŝjaŭfuzi. Kvankam la knabino estis tiom mizera kaj kompatinda, tamen Huniŭ opiniis, ke ŝi, kiu jam ĝuis la plezuron de la vivo kaj multe vidis la mondon, devas havi nenian bedaŭron, eĉ se ŝi mortus jam nun. En la okulo de Huniŭ, Ŝjaŭfuzi simbolas la plej bonan, kion la virino devus esperi de la vivo. Ŝajnis, ke Huniŭ ne rimarkas la malfacilaĵojn kaj mizeron de Ŝjaŭfuzi. Ŝi revenis kun malplenaj manoj, tamen ŝi devis provizi siajn du fratojn je porvivaĵo, ĉar ŝia patro estis nekapabla tion fari. Kie ŝi povis akiri la monon por ilin nutri?

Kiam Erĉjangzi ebriiĝis, ideo venis al li en la kapon. “Se vi vere kompatas viajn fratojn, vi devas trovi ian rimedon ilin nutri. Kaj mi, se mi estas ŝarĝobruto laboranta la tutan tagon, mi devas la unua satmanĝi! Ĉu vi opinias, ke mi povas kuradi kun malplena stomako? Mi supozas, ke vi trovos amuza tion, ke mi falis morta sur la strato! Vi restadis senfare, dum vi havas ion pretan por vendi. Kion vi atendas, he?” Ŝjaŭfuzi direktis la rigardon al sia ebriiĝnta patro, al siaj skeletaj fratoj malsataj kaj poste al si mem. Ŝi povis nur plori. Sed larmoj ne povis kortuŝi sian patron, nek nutri ŝiajn fratojn, ŝi devis fari ion pli praktikan. Por nutri la knabojn ŝi devis vendi sian propran karnon.

Ĉirkaŭpremante la plej junan, ŝi verŝis larmojn sur liajn harojn, dume li diris: “franjo, mi estas malsata!” Ho franjo! Franjo ja estas peco da karno, destinita esti nutraĵo por ŝiaj fratoj. Huniŭ, anstataŭ ŝin konsoli, proponis al ŝi prunton, por ke ŝi povu iom sin ornami, kondiĉe ke ĝi estu repagita tiam, kiam ŝi ricevos enspezojn. La ĉambro de Ŝjaŭfuzi estis tro malpura, do Huniŭ konsentis ankaŭ liveri al ŝi unu el siaj ĉambroj, kiuj ja estis en pli-malpli bona ordo. Huniŭ havis du ĉambrojn, tiel ke estis sufiĉe da spaco por ili ambaŭ. Ĉar Ŝjangzi tuttage forestis el la hejmo, ŝi povis senskrupule helpi sian amikinon kaj samtempe sciiĝi pli multe pri tio, kion ŝi antaŭe ne havis okazon sperti kaj nun, kvankam tre dezirante, ne povas mem fari. Ŝi metis unu kondiĉon: Ŝjaŭfuzi devas pagi po du ĝjaŭojn ĉiufoje, kiam ŝi uzas la ĉambron. Amikeco aparte, afero aparte. Pro Ŝjaŭfuzi ŝi devfas purigi la ĉambrojn, kio signifas ne nur laboron, sed ankaŭ elspezojn. Ĉu balailo kaj polvoŝovelilo ne kostas monon? Du ĝjaŭoj estas prezo modera, kaj ŝi donas al ŝi tiun ĉi favoron nur tial, ke ili estas amikinoj. La lipoj de Ŝjaŭfuzi ekdisiĝis kaj montriĝis ŝiaj dentoj, dume ŝi englutis siajn larmojn.

Ŝjangzi sciis nenion pri tio, sed liaj noktoj estis ree maltrankviligitaj. Ĉar Huniŭ jam komencis “helpi” Ŝjaŭfuzi, kaj volis ankaŭ reakiri sian perditan junecon per li.


Notoj:

  1. Vd. noton 6 de ĉapitro I.
  2. Vintro-komenco: unu el la 24 sunperiodoj, en la 7-a aŭ 8-a denovembro. La tuta jaro estis dividita en 24 sunperiodojn, kiuj montras la ŝanĝiĝojn de klimato kaj utilas al la agrikultura produktado.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo