La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXII

Ne sciante kien iri, Ŝjangzi sencele paŝadis antaŭen kun levita kapo kaj kun brilantaj okuloj, firme tenante la rikiŝajn timonetojn. Li sentis sin senzorga kaj ĝoja, kvazaŭ li jam elverŝus sur Kvaran Sinjoron Liŭ la tutan amaron, kiun li gustumis de post sia edziĝo al Huniŭ. Forgesinte la malvarmon kaj sian laboro, li volis nur plu kaj plu iradi antaŭen, kvazaŭ en iu loko li povus retrovi sian malnovan memon, tiun senzorgan, honestan, ambician kaj peneman Ŝjangzi.

Ne necesis plu diri pri tiu nigra ombro, tiu maljunulo, kiu staris en la mezo de la strateto. Triumfante super Kvara Liŭ, li triumfis super ĉio. Kvankam li ne batis per la pugno aŭ la piedo de la maljunulon, tamen tiu perdis sian ununuran samfamilianon, dum li, Ŝjangzi, denove fariĝis tute libera kiel birdo aera. Se tio ne estus ties meritita puno, kio do estus? Eĉ se la maljunulo ne mortus de kolero, tio kredeble jam igis lin stari per unu piedo en la tombo! Maljunulo Liŭ havas ĉion, Ŝjangzi nenion, tamen Ŝjangzi povas tiri rikiŝon sen ĉagreno, dum la alia eĉ ne scias, kie estas la tombo de lia filino. Maljunulo Liŭ povas havi amason da mono kaj timindan temperamenton, sed li ne povas veki eĉ sengroŝan rikiŝiston, kiu apenaŭ povas plenigi sian stomakon.

Ju pli li pensis pri tio, des pli li fariĝis bonhumora, tiel ke li tre volus laŭte kanti triumfan kanton, por ke la tuta mondo sciu, ke li, Ŝjangzi, reviviĝis, triumfis.

Kvankam la nokta glacia aero tranĉis lian vizaĝon, tamen li sentis ĝin ne malvarma, sed, kontraŭe, multe agrabla. La strataj lampoj verŝis malvarman lumon, sed lia koro estis plena de varmo, kaj ĉie estis lumo, kiu prilumis lian estontecon. Li ne fumis cigaredon jam sufiĉe longan tempon, sed li ankoraŭ ne havis la deziron je tio. De nun, neniam plu tabakon, nek alkoholaĵon; Ŝjangzi volis transturni novan paĝon, laboregi kaj penegi kiel antaŭe. Hodiaŭ li jam venkis Kvaran Liŭ, venkis lin por ĉiam. La malbeno de la maljunulo plenigis Ŝjangzi nur per pli granda espero pri sukceso.

Lia malamo, kiel elspiro de malpura aero, jam estis ellasita: de nun li ĉiam spiros freŝan aeron. Pririgardinte siajn manojn kaj piedojn, li konstatis, ke li estas ankoraŭ juna. Li volis, ke li restu ĉiam juna. Lasu Huniŭ morti, kvanran Liŭ morti, kaj li, Ŝjangzi, mi plu vivos, feliĉa kaj ambicia. Ĉiuj malbonuloj ricevos sian merititan punon kaj mortos: tiuj soldatoj, kiuj rabis lian rikiŝon, s-ino Jang, kiu malsatigis siajn servistojn, Huniŭ, kiu lin mistifikis kaj subpremis, Kvara Liŭ, kiu lin malestimis, detektivo Sun, kiu lin ĉantaĝis, Avino Cen, kiu lin trompis kaj s-ino Ŝja, kiu lin tentis… ili ĉiuj mortis aŭ mortos. Nur honesta Ŝjangzi ĉiam vivos!

“Sed Ŝjangzi, ” li diris al si, “de nun vi nepre devas pli bone labori.” “Kial do ne? Mi havas la volon, la forton, kaj mi estas juna!” li respondis kaj certigis sin, “Kiam mi sentas min feliĉa, kiu povus bari al mi la vojon al mia celo? Kun ĉio, kion mi suferis, kiu alia ne deprimiĝus kaj defalus de siaj esperoj? Sed ĉio tio jam ests for. De morgaŭ, mi estos nova Ŝjangzi, eĉ pli bona, multe pli bona, ol iam ajn antaŭe.”

Murmure dirante al si, li energie rapidigis siajn paŝojn, kvazaŭ por pruvi, ke tion, kion li diris, li nepre plenumos, kaj por tio li ja havas ankoraŭ fortikan korpon. Estis ne grave, ke li iam malsaniĝis kaj eĉ estis trafita de la hontiga malsano. Tiu ĉi lumigo en lia animo certe tuj refortigos lian korpon. Ŝvitante kaj soifante, nun li ekvidis, ke li jam atingis la pordegon Hoŭmen. Ne volante iri al la tetrinkejo, li parkis sian rikiŝon ĉe la rikiŝoparkadejo okcidente de la pordeto, vokis al si te-vendantan infanon, kiu portis grandan argilkruĉon en unu mano kaj flavan fajencbovlon en la alia, kaj englutis du bovlojn da malbonkvalita teo. Ĝi malagrable gustis, sed li diris al si, ke de nun li trinkos nur tian teon: li ne devas plu malŝpari monon sur bona teo kaj bona nutraĵo.

Antinginte tiun ĉi decidon, li intencis ankaŭ manĝi ion malfacile engluteblan kaj per tio komenci sian novan vivon peneman kaj ŝpareman. Li do aĉetis dek nesufiĉe frititajn pastbulojn, kiuj estis faritaj el malaltkvalita faruno kaj farĉitaj nur per brasikaj folioj. Ili gustis terure malbone, sed li englutis ilin kaj viŝis al si la buŝon per la mandorso. Nun kien do li iru?

Restis nur du homoj, al kiuj li povis fidi kaj devis sin turni, se li volis atingi sukceson en sia strebado, nome Ŝjaŭfuzi kaj s-ro Caŭ. S-ro Caŭ estas “saĝulo”, kiu certe komprenos lin, helpos lin kaj donos al li konsilon. Se li sekvos la konsilojn de s-ro Caŭ kaj havos Ŝjaŭfuzi kiel sian kunulinon, li certe sukcesos, mem laborante ekstere kaj havante ŝin kiel mastrumantinon hejme; kaj tio estos absolute certa, senduba.

Sed ĉu s-ro Caŭ jam revenis? Ne grave. Morgaŭ li iru al la strato Bejĉangĝje kaj informiĝu pri tio. Se li ne povos ricevi precizan informon de tie, li sin turnu al la domo de s-ro Zŭo. Ĉio estos en ordo, se li nur trovos s-ron Caŭ. Nu, bone, hodiaŭ li do rikiŝotiros la tutan nokton kaj morgaŭ matene iros viziti s-ron Caŭ kaj poste vidi Ŝjaŭfuzi. Li diros al ŝi la bonan novaĵon: kvankam Ŝjangzi ankoraŭ ne prosperis, tamen li diligente laboras kaj volas klopodi kune kun ŝi.

Tiuj ĉi planoj ĵetis lin en ĝojon, kaj liaj okuloj, brilantaj kiel tiuj de aglo,  estis turnitaj jen tien, jen ĉi tien. Ekvidinte pasaĝeron, li tuj kuris al tiu kaj demetis sian vatitan robon eĉ antaŭ ol ili finis la prezodiskuton. Kvankam liaj kruroj jam ne estis tiel fortaj kiel antaŭe, tamen, subtenate de ekzaltiĝo, li kuregis tre rapide! Kiel ajn estis, li ankoraŭ estis Ŝjangzi kaj, se li plenforte kuris, neniu ja povis lin superi per rapideco. Li preterpasis ĉiujn aliajn rikiŝistojn, kiujn li kuratingis, kvazaŭ li estus freneziĝinta. Lia korpo estis banata de ŝvito. Portinte unu pasaĝeron al la celo, li sentis sin multe pli malpeza, liaj kruroj reakiris sian elastecon: li ankoraŭ estis preta por plu kuri, kiel ĉampiona ĉevalo, kiu ankoraŭ ne sufiĉe kuris kaj stamfas post vetkuro. Li revenis al la rikiŝejo nur je la unua nokte, kun pli ol naŭ ĝjaŭoj en sia poŝo, ne inkluzive la rikiŝan lupagon.

Li dormis ĝis la tagiĝo. Li rulis sin sur la alian flankon kaj ree malfermis siajn okulojn nur kiam la suno jam alte staris sur la ĉielo. Nenia ĝuo estas pli dolĉa ol la ripozo post laciĝo. Li sin etendis kaj aŭdigis kraketojn el siaj artikoj. Lia stomako estis malplena kaj li estis malsatega. Manĝinte iom da nutraĵo, li ĝoje diris al la mastro de la rikiŝejo: “Mi ripozos unu tagon. Mi havas aferon por aranĝi.”

Li jam ŝpinis planon en la kapo: hodiaŭ li finaranĝos la tutan aferon kaj morgaŭ li komencos novan vivon.

Li direktis sin rekte al la strato Bejĉangĝje por vidi, ĉu s-ro Caŭ jam revenis aŭ ne. Dum li marŝis, li preĝis en si: Estu hejme s-ro Caŭ, ne lasu al mi vane klopodi! Se malbona estos al la komenco, ĉio ne povos iri glate. Nun kiam Ŝjangzi jam decidis transturni novan paĝon, Ĉielo certe gardos lin! Li haltis ekster la domo de s-ro Caŭ kaj premis la sonorilon per tremanta mano. Kiam li atendis, lia koro batis en la gorĝo; forgesinte la tutan pasintecon, li atendis nur tion, ke tiu ĉi konata pordo malfermiĝu kaj montriĝu konata vizaĝo. Li atendis. Eble interne estas neniu homo, alie kial estas tiel silente, tiel timige silente? Subite li aŭdis ian sonon el interne kaj li ektimiĝis. La pordo knare malfermiĝis kaj tuj eksonis la plej kara, plej amika voĉo: “Ha!” Tio estis Onjo Gaŭ.

”Ŝjangzi? Longe nevidite! Ho, vi jam malgrasiĝis!” Onjo Gaŭ efektive iom plidikiĝis ol antaŭe.

“Ĉu la sinjoro estas hejme?” Tio estis ĉio, kion Ŝjangzi povis diri.

“Jes, hejme. Ho, kia bona peco estas vi, kiu pensas nur pri la sinjoro, kvazaŭ ni du tute ne konus unu la alian! Kaj vi eĉ ne diris al mi bonan matenon! Nu, eniru.”

Kiam ili paŝis internen, ŝi demandis: “Ĉu la aferoj prosperas al vi?”

“Hm, ne tiel bone!” Ŝjangzi ekridetis.

“Sinjoro!” Onjo Gaŭ vokis ekster la kabineto. “Jen venas Ŝjangzi!”

S-ro Caŭ estis movanta la narcisojn en la sunlumon. “Envenu!”

“Nu, eniru. Ni do babilu pli poste. Nun mi iros diri tion al la sinjorino – ni ja ofte parolas pri vi. Malsaĝulo estas pli ŝatata, estas vere!” Litanie dirante Onjo Gaŭ foriris.

Ŝjangzi eniris. “Sinjoro, jen mi estas!” Li sentis, ke li devas diri vorton de saluto, sed li ne povis elbuŝigi.

“Ah, Ŝjangzi!” S-ro Caŭ staris en la kabineto, li portis mallongan jakon kaj sur lia vizaĝo vidiĝis afabla rideto. “Sidiĝu!” Li pensis momenton. “Jam antaŭ longe ni revenis. Laŭ-Ĉeng diris al mi, ke vi estas ĉe la Rikiŝejo Harmonio. Onjo Gaŭ eĉ iris vinj scrĉi, sed ne trovis vin. Sidiĝu. Kiel vi fartas? Kiel iras via afero?”

Larmoj eksidis en la okuloj de Ŝjangzi. Liaj plej intimaj pensoj estis skribitaj per sango kaj kaŝitaj en la plejprofundo de lia koro. Li ne sciis, kiel esprimi ilin al iu ajn alia. Li silentis kelkan tempon, por provi tiun korsangon en simpalaj vortojn. Ĉio estis freŝa en lia menso, necessis nur ordigi la tuton iom post iom. Li havis vivan historion por rakonti kaj, kvankam li ne sciis ĝian signifon, tamen liaj suferoj estis efektivaj, nedubeblaj.

S-ro Caŭ vidis, ke li estas absorbita en siaj pensoj, kaj sidiĝis en silento, por atendi lin ekparoli.

Ŝjangzi staris senmove kun klinita kapo kelkan tempon. Subite li levis la kapon kaj rigardis s-ron Caŭ, kvazaŭ volante diri, ke li preferus resti silenta, se neniu volus aŭskulti lin.

“Diru do!” S-ro Caŭ balancis la kapon al li.

Kaj li komencis rakonti pri sia pasinteco, komencante de sia veno el la kamparo al la urbo. Li propre ne volus mencii tiujn senutilajn aferojn, sed, se li ne tion dirus, li ne sentus sian koron trankvila, kaj lia rakonto estus nekompleta. Liaj memoroj, formitaj el sango, ŝvito kaj doloro, ne povis esti facilanime eldiritaj, kaj tial li ne volis preterlasi ion ajn dum la rakontado. Ĉiu guto da sango kaj da ŝvito venis el lia vivo, kaj ĉiu detalo, kiu okazis al li, indis je mencio.

Li rakontis, kiel li venis en la urbon, laboris kiel kulio, kaj poste transiris al la rikiŝotirado; kiel li ŝparis monon kaj aĉetis al si rikiŝon, poste ĝin perdis… kaj tiel plu ĝis la nuna momento. La longeco de lia rakontado kaj lia parolflueco surprizis eĉ lin mem. Ĉiuj epizodoj unu post alia elsaltis el lia animo, kvazaŭ ili mem povus trovi por si ĝustajn vortojn. La frazoj intersekvis sin, kiuj estis tiel kredeblaj, karaj kaj tragikaj. Li ne povis reteni tiujn memorojn kaj tiel la vortoj nehaltigeble torentis, senhezite, laŭvice, kvazaŭ li dezirus malfermi sian tutan koron. Ju pli li parolis, des pli facila li sin sentis kaj des pli li sin forgesis, ĉar li jam dronis en la rakontado. Ĉiu frazo el ĝi enhavis lin – la ambician, maljuste traktitan, penegeman, defalintan Ŝjangzi. Kiam li finis paroli, ŝvito perlis sur lia frunto, kaj li sentis sian koron malplena, tiel agrable malplena, kiel la koro de tiu, kiu svenis kaj ĵus revenis al la vivo en malvarma ŝvito.

“Vi volas, ke mi donis al vi konsilon, ĉu ne?” s-ro Caŭ demandis.

Ŝjangzi jese balancis la kapon. Ŝajnis, ke li, eldirinte ĉion, kion li havis en la koro, ne plu volas malfermi la buŝon.

“Ĉu vi ankoraŭ volas tiri rikiŝon?”

Denove li balancis la kapon.

“Tiuokaze, ” diris malrapide s-ro Caŭ, “vi havas nur du alternativojn. Unu estas ŝpari monon kaj aĉeti rikiŝon, la alia estas provizore lui unu, ĉu? Vi ne havas ŝparaĵon kaj, se pruntepreni monon, vi devos pagi interezon, do, kia estas la diferenco inter la du? Prefere luu rikiŝon kaj faru laŭmonatan laboron. Tia laboro estas regula, kaj la loĝo kaj manĝado estas certigitaj. Vi do venu al mi, ĉi tien, mi konsilas. La rikiŝon mi jam vendis al s-ro Zŭo, tial se vi venos, vi devos lupreni rikiŝon, ĉu bone?”

“Tre bone, kompreneble!” Ŝjangzi stariĝis, “Ĉu vi jam forgesis tiun aferon, sinjoro?”

“Kiun aferon?”

“Tiun , pro kiu vi kaj la sinjorino rifuĝis ĉe s-ro Zŭo.”

“O!” Ekridis s-ro Caŭ. “Tiu aferon! Tiam mi estis iom tro senaplomba. Mi kaj mia edzino restis en Ŝhanhajo kelkajn monatojn. Efektive estis ne necese tien forveturi, ĉar s-ro Zŭo jam glatigis la aferon. Kaj tiu Ĵŭan Ming, kiu nun jam fariĝis ŝtatoficisto, estas sufiĉe afabla al mi. Nu, probable vi tion ne scias. Ba, forgesu tion. Ni revenu al nia afero. Vi ĵus menciis tiun Ŝjaŭfuzi, kion vi faros kun ŝi?”

“Mi ne scias!”

“Jen mia ideo. Edziĝinte al ŝi, vi ne povos lui ĉambron ekstere, por loĝi, ĉar ĉambroluo, karbo kaj lampoleo ĉiuj kostos monon kaj da ĝi vi ne havos sufiĉe. Se ŝi laboros en la sama loko kun vi… sed la afero neniel povos esti tiel laŭdezira: estos ne facile trovi lokon, kie vi tiros rikiŝon kaj ŝi laboros kiel servistino. Certe malfacile!” li skuis sian kapon. “Nu, ne ofendiĝu kaj permesu al mi demandi, ĉu ŝi estas vere fidinda?” Ŝjangzi ruĝiĝis kaj respondis heziteme: “Ŝi faris tion nur pro la pelado de la mizero. Mi vetas je mia kapo: ŝi estas bona knabino! Ŝi…” subite ĉiuj liaj emocioj kunfluis kaj penis trovi aperturon por eliĝi el li, tiel ke lia gorĝo sufokiĝis.

“Se tiel estas, ” s-ro Caŭ daŭrigis malrapide, “eble nur ĉi tie mi povos doni al vi helpon. Egale, ĉu vi estos sola aŭ edziĝinta, vi okupos unu ĉambron, do via loĝado ne estos problemo. Cetere, ĉu ŝi estas lerta en lavado kaj kudrado? Se jes, ŝi povos helpi Onjon Gaŭ. Mia edzino baldaŭ naskos alian infanon, tiam Onjo Gaŭ sola estos tro okupita. Koncerne Ŝjaŭfuzi, se mi donos al ŝi manĝi, mi ne ŝin pagos. Kion do vi diru?”

“Tio estus bona.” Ŝjangzi naive ekridetis.

“Sed mi sola ne povas decidi tion. Mi devas konsiliĝi kun mia edzino.”

“Kompreneble. Se la sinjorino ne estas certa pri ŝi, mi venigos ŝin, por ke la sinjorino povu propraokule vidi ŝin.”

“Tio estas bona ideo.” Ankaŭ s-ro Caŭ ekridetis. Li ne atendis, ke Ŝjangzi povas havi tian sagacon. “Nu, mi diros tion al mia edzino kaj vi venigos ŝin ĉi tien alian tagon. Se mia edzino konsentos, la afero trovos sian solvon.”

“Ĉu jam nun mi povas foriri, sinjoro?” Ŝjangzi eksentis la hastemon trovi Ŝjaŭfuzi kaj diri al ŝi tiun ĉi neniam prirevitan bonegan novaĵon.

Kiam Ŝjangzi eliris el la domo de s-ro Caŭ, estis ĉirkaŭ la dekunua horo, la plej bela tempo de vintra tago. La vetero estis aparte serena. Sur la blua ĉielo estis neniu nubeto, kaj la suno, sendanta siajn radiojn malsupren tra la seka kaj malvarma aero, donis agrablan varmon. La krioj de kokoj, la bojoj de hundoj kaj la vendovokoj de kolportistoj portiĝis tre malproksimen, tiel ke ili povis esti klare aŭdataj en la najbara strato, kvazaŭ gruaj krioj venintaj el la ĉielo. Ĉiuj rikiŝoj jam malfaldis sian kapuĉon kaj iliaj latunaj partoj ore brilis. Ĉe la vojflankoj kameloj iradis malrapide, senhaste, dum aŭtomobiloj kaj tramoj rapide kuris sur la stratoj. La homoj kaj ĉevaloj, kiuj cirkulis sur la tero, kaj la blankaj kolomboj, kiuj flugis en la aero – ĉio ĉi tio donis al la antikva urbo atmosferon de vigleco miksita kun kvieteco. La serena blua ĉielo superkovris la tumulton kaj la vivpulsadon, dum ĉie staris arboj silentaj.

La koro de Ŝjangzi kvazaŭ volis elsalti el lia brusto kaj rondflugi en la aero kune kun la blankaj kolomboj. Li jam havos ĉion – laboron, salajron kaj Ŝjaŭfuzi. Li neniam antaŭe atendis, ke nur per kelkaj vortoj ĉio povos solviĝi tiel mirinde bone. Rigardu la ĉielon, kiu estis tiel klara kiel la malkaŝema naturo de la nordanoj. Kiam iu ĝojas, eĉ la vetero ŝajnas aparte serena. Li ne povis memori, ĉu li iam ajn vidis tian belan vintran tagon. Por esprimi sian ĝojon, li aĉetis glaciiĝintan persimonon. La unua mordo plenigis lian buŝon per glacieroj. La malvarmo frostigis al li la dentojn, poste malrapide disvastiĝis malsupren ĝis lia brusto, lin frostotremigante. Li formanĝis la persimonon per kelkaj mordoj. Lia lango sensentiĝis, sed lia koro havis la senton de agrableco. Li rapidigis siajn paŝojn, por trovi Ŝjaŭfuzi. En lia spirito jam aperis bildo de tiu homplena korto, la malgranda ĉambro kaj lia karulino. Forte li dezirus ekhavi flugilojn por flugi tien! Estante kun ŝi, li povos forgesi la tutan pasintecon kaj komenci novan vivon. Nun li estas pli hastema ol tiam, kiam li iris trovi s-ron Caŭ, ĉar s-ro Caŭ estas lia amiko kaj mastro – ĉiu el ili helpas la alian pro amikeco kaj reciproka kor-al-kora sindonemo. Ŝjaŭfuzi ne sole estas amikino, ŝi eĉ volas doni sian tutan vivon al li. Ili estas du homoj en la sama infero, ĉiuj de nun forviŝos al si la larmojn kaj marŝos antaŭen mano en mano, ridetante.

La vortoj de s-ro Caŭ vere emociis lin, sed Ŝjaŭfuzi povus tuŝi lian koron eĉ sen diri ion ajn. Li konfidis sin al s-ro Caŭ, sed al Ŝjaŭfuzi li povus nudigi sian koron kaj diris tion, kion li neniel povis diri al iu ajn alia. Ŝi jam fariĝis lia vivo, sen ŝi nenio havus signifon por li. Li ne devas labori nur por kontentigi siajn proprajn bezonojn; li devas savi ŝin el la eta ĉambro, gaje digne kaj amante unu la alian kiel paro da birdetoj. Ŝi povos ĉesi zorgi pri siaj patro kaj du fratoj kaj anstataŭe devos veni helpi Ŝjangzi. Erĉjangzi ja povos perlabori siajn vivrimedojn, provante kune tiri unu rikiŝon aŭ fari ion alian, sed Ŝjangzi ne povos vivi sen ŝi. Korpe kaj anime li bezonas ŝin ankaŭ por sia laboro. Kaj ankaŭ ŝi siaflanke bezonas tian viron, kia li.

Lia ĝojo kreskis kun lia malpacienco. El ĉiuj virinoj en la mondo neniu estas tiel bona kaj tiel taŭga por esti lia vivkunulino kiel Ŝjaŭfuzi. Li jam edziĝis kaj adultis; li jam tuŝis virinojn belan kaj malbelan, junan kaj maljunan, sed ili ĉiuj ne povis konserviĝi en liaj pensoj. Ĉiu el ili estis nur virino kaj ne meritis esti lia vivkunulino. Vere, Ŝjaŭfuzi ne estas la ideala knabino pura kaj senmakula en liaj revoj, sed ĝuste pro tio ŝi estas pli kompatinda kaj povas esti sindone helpi lin. Simpla knabino el la kamparo povas esti virga, sed ŝi neniel havas la kapablon, nek la karakteron de Ŝjaŭfuzi. Kaj, aliflanke, kiel estas pri li mem? Ankaŭ li estase makulita, do ili estas perfekta paro: neniu el ili superas, nek malsuperas la alian per sia moraleco. Ili estas kiel du iom difektita, sed ankoraŭ uzeblaj akvovazoj, ĝuste taŭgaj por esti lokitaj unu apud la alia. Kiel ajn ili konsideris, li rigardis tion kiel idealan vivaranĝon. Post tiaj belaj pensoj nun li venis al la praktika realo. Unue li prenos anticipe de s-ro Caŭ unumonatan salajron kaj aĉetos al Ŝjaŭfuzi vatitan robon kaj paron da sufiĉe bonaj ŝuoj, poste li kondukos ŝin al s-ino Caŭ. Vestita en nova vesto, pura de la kapo ĝis la piedoj, kun siaj juneco, aspekto kaj manieroj, ŝi certe estos prezentebla kaj certe plaĉos al s-ino Caŭ. Nenia dubo pri tio! Li atingis la cellokon, estante banata de ŝvito. Vidante tiun kadukan pordegon, li kvazaŭ vidis la longe sopiratan malnovan hejmon. La kaduka pordego, la disfalonta muro, la flavaj herboj sur la pordeg-tegmento, ĉiuj ŝajnis al li tre karaj.

Li eniris en la korton kaj sin direktis rekte al la ĉambro de Ŝjaŭfuzi. Sen frapo je la pordo kaj sen voko al ŝi li puŝmalfermis la pordon kaj instinkte retiriĝis. Sur la briklito sidis mezaĝa virino. Ĉar en la ĉambro ne troviĝis forno, ŝi sin envolvis en ĉifonan litkovrilon. Ŝjangzi senmove staris ekster la pordo.

“Kio estas?” ŝi kriis el interne. “Ĉu vi venis por anonci ies morton, he? Kial vi abrupte eniris en alies domon sen voki? Kiun vi serĉas?”

Ŝjangzi ne volis ekparoli. Subite li ĉesis ŝviti. Apogante sin per unu mano sur la kaduka pordo, li ne kuraĝis forlasi sian tutan esperon. “Mi serĉas Ŝjaŭfuzi.”

“Mi ne konas ŝin! Kaj poste, kiam vi serĉos iun, petu permeson antaŭ ol eniri. For kun via Eta aŭ Granda Feliĉo!”

Kun vaka spirito li sidis ekster la korta pordego longan tempon, forgesinte, por kio li venis. Malrapide parto de tiuj memoroj revenis al li, kaj Ŝjaŭfuzi kvazaŭ vagis tien kaj reen en lia animo, kiel papera figuro sur senĉese turniĝanta karusela lanterno. Li kvazaŭ forgesis la rilatojn inter li kaj ŝi. Poste, iom post iom, ŝia figuro malgrandiĝis, sentoj revenis al li kaj lia koro komencis lin dolori.

Kiam la sekvo de iu afero estas ankoraŭ ne certa, oni ĉiam esperas ion plej bonan. Ŝjangzi supozis, ke Ŝjaŭfuzi probable transloĝiĝis, jen ĉio. Tio estis lia kulpo. Kial li ne ofte venis vidi ŝin? Honto instigis lin al ago, por ke li povus kovri sian kulpon. Plej bone estis, ke li unue informiĝu pri ŝia loĝejo. Reirinte en la korton, li demandis malnovan najbaron, sed li ricevis nenian precizan informon. Ankoraŭ nutrante la esperon, kun stomako malsata li decidis serĉi Erĉjangzi aŭ siajn du fratojn. Ili devas esti ie sur la stratoj, kaj ne estos malfacile ilin trovi.

Li petis informojn ĉie, kien li iris: ĉe rikiŝoparkadejoj, en tetrinkejoj, en grandaj miksaj kortoj. Demandante li iradis, kiom liaj kruroj povis sin movi, sed ĝis la tagfino li ankoraŭ sciis nenion pri ŝi. Vespere li revenis en la rikiŝejon, tute elĉerpita kaj ankoraŭ obsedata de la pensoj pri ŝi. Post unutaga seniluziĝo li ne plu kuraĝis esperi ion ajn. La malriĉuloj facile mortas kaj estas facile forgeseblaj. Ĉu eble Ŝjaŭfuzi jam mortis? Se ne, eble ŝia patro jam denove vendis ŝin al iu tre malproksima loko.

Tio ĉi estas tre probabla kaj multe pli malbona ol morto. Alkoholaĵo kaj tabako ree fariĝis liaj amikoj. Se li ne fumus, kiel li povus mediti? Kaj se li ne drinkus, kiel li povus ĉesigi la meditadon?


Notoj:

  1. Ŝjaŭfuzi signifas etan feliĉon.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.