XIV

La festocelebrado de Liŭ-familio estis tre brila. Kvara Sinjoro Liŭ estis tre kontenta vidi tiom multe da homoj, kiuj venis koŭtoi kaj gratuli lin, kaj lia ekzaltiĝo kreskis kun la alveno de pli kaj pli da malnovaj amikoj por esprimi siajn bondezirojn al lia naskiĝtago. Ilia alveno konvinkis lin ne nur pri tio, ke lia naskiĝtaga celebrado atingas sukceson, sed ankaŭ pri tio, ke li jam “rangaltiĝis.”, ĉar ili restis malfreŝe vestitaj, dum liaj peltorobo kaj superjako estis tute novaj. Pluraj el tiuj amikoj siatempe prosperis en sia negoco pli ol li, sed en la daŭro de dudek aŭ tridek jaroj ili malleviĝis pli kaj pli malaltaen, kaj nun iuj eĉ apenaŭ povis havi sufiĉajn vivrimedojn por plenigi sian stomakon. Li rigardis ilin kaj poste sian naskiĝtagan celebrejon, la longvivecan altaron, la pentraĵon de “La Batalo ĉe Ĉangbanpo” sur la pendigita ekrano, la tri grandegajn bovlojn de lia festeno, kaj sentis, ke li efektive estas tre alte super ili – li vere “rangaltiĝis”. Eĉ por monludo li jam preparis kompletojn da manĝangoj – tiu ludo estis multe pli rafinita ol vulgaraj hazardludaj manieroj.

Tamen en tia gaja atmostero li sentis ankaŭ ian malgajon. Kutimanta je vidva vivo, li supozis, ke liaj gastoj estos nur iuj butikistoj kaj vidvoj-amikoj, kun kiuj li antaŭe konatiĝis. Li ne atendis, ke venos ankaŭ virinoj. Kaj kvankam Huniŭ nun akceptas ilin anstataŭ li, tamen li subite eksentas sin tre soleca – ne kun edzino, sed nur kun tia filino, kiu aspektas kiel viro. Se Huniŭ estus filon, nun probable li jam havus nepon; kaj tial, eĉ kiel maljuna vidvo, li ne estus tiel soleca. Jes, en lia vivo mankas nenio, krom filo. Kaj ju pli li maljuniĝas, des malpli li povas ricevi filon. La naskiĝtaga celabrado devas esti ĝojiga okazo, sed nun li tamen sentas sin iom plorema; ĉar, kiel ajn li “rangaltiĝis”, havante neniun filon por daŭrigi lian aferon, kian utilon do li povus ahvi de tio? Antaŭtagmeze li estis en gaja humoro, gravmiene akceptante cies gratulojn, kiel meritoplena heroo. Sed en la posttagmezo li tamen malvigliĝis. Vidante la infanojn, kiujn la gastinoj havas kun si, li sentis admiron kaj envion. Li satus ludi kun infanoj, tamen li ne kuraĝis tion fari, kaj pro tio li ĉagreniĝis kaj eĉ koleriĝis; sed li ne volis lasi sin flamiĝi antaŭ ĉiuj siaj amikoj kaj parencoj. Li sciis, ke li kiel viro brava ne povas malhonori sin tiamanier. Kaj tial li deziris nur, ke la tago rapide forpasu, por ke pli frue finiĝu tiu lia netolerebla situacio. Ankoraŭ unu malagrablaĵo dum la ĝojiga celebrado estis, ke Ŝjangzi preskaŭ faris pugnobatalon kun aliaj en la mateno, kiam la rikiŝistoj havis sian festenon.

Tuj porst la oka jam komenciĝis la manĝado, kaj pro tio la rikiŝitoj iom malbonhumoriĝis. Kvankam hieraŭ ili rajtis ne doni sian rikiŝan lupagon, tamen hodiaŭ neniu venis kun malplenaj manoj. Iuj alportis unu ĝjaŭon, aliaj kvardek kuprajn monerojn, sed, pli aŭ malpli multe, ĉiu ja faris mondonacon. En la ordinaraj tempoj ili estis la malriĉaj rikiŝistoj kaj Kvara Sinjoro Liŭ estis la rikiŝejo-mastro. Sed hodiaŭ ili ja estas liaj gastoj, kial do ili devas ricevi tian traktadon? Kaj plie, tuj post la manĝado ili eĉ devas foriri el la celebrejo, kaj al ili ankaŭ estas malpermesite tiri la rikiŝon ĝuste ĉe la jarfino, kiu estas ora tempo por la rikiŝitistoj!

Ŝjangzi sciis, ke li certe ne apartenas al tiuj, kiuj devos foriri tuj post la manĝado, sed li preferis manĝi kun la aliaj rikiŝistoj. Li pensis, ke tiel li povos pli frue komenci labori kaj ankaŭ povos montri sin pli akmika al ili. Sed, tuj kiam li sidiĝis, ili komencis verŝi sur lin sian koleron kontraŭ Kvara Sinjoro Liŭ. Iu diris: “He, vi estas honora gasto, kial vi sidas ĉi tie kun ni?”

Ŝjangzi stultmiene ekridetis, ne kaptante la sencon kaŝitan en ties parolo.

Dum la lastaj tagoj li parolis kun neniu, kaj tial lia menso ŝajne funkciis malrapide.

Ĉar neiu kuraĝis provoki Kvaran Sinjoron Liŭ, do la ili restis nenio alia por fari, ol manĝi pli multe liajn manĝaĵojn. Estis nenia aldono al la manĝaĵoj, sed la brando ne estis limigita, ĉar estis naskiĝtago. Kvazaŭ kun silenta interkonsento ili samtempe sin turnis al la brando por dispeli per ĝi sian malkontentecon kaj ĉagrenon. Iuj malgaje trinkis en silento, aliaj komencis ludi fingrodivenon. Maljunulo Liŭ ne povis haltigi ilian ludadon. Ŝjangzi vidis ĉiun trinki kaj, por akordigi sin kun ili, ankaŭ trinkis du tasetojn. La trinkado ruĝe flamigis iliajn okuojn kaj plivigligis iliajn langojn. Iu el ili diris: “He vi, Ŝjangzi, Kamelo, vi ricevis belan laboron! Ĝissate manĝi la tutan tagon nur por servi la maljunulon kaj la fraŭlinon! Poste vi ne plu bezonos tiri rikiŝon. Do prefere fariĝu ilia lakeo!”

Ŝjangzi elflaris ion malbonan el la parolo, sed malgraŭe li ne prenis ĝin en la koron. Tuj kiam li revenis en Rikiŝejon Harmonio, li jam decidis forlasi sian suprermon kaj ĉiam rezignacii pri sia sorto. Do lasu ilin diri, kion al ili plaĉas. Li retenis sian koleron.

Alia diris: “Ŝjangzi estas diferenca de ni: por gajni la vivrimedojn ni ŝvitas ekstere, dum li estas interne-funkcianto!”

Ili ĉiuj eksplodis per laŭta rido. Ŝjangzi sciis, ke ili pikmokas lin, sed malgraŭe li tion toleris. Se li jam toleris tiom da maljustaĵoj, kial do ekscitiĝi ĉe tiaj vortoj? Kaj li restis silenta.

Ankaŭ iu ĉe la najbara tablo decidis piki lin per mokŝerco. Li kriis kun streĉita kolo: “Ŝjangzi, kiam vi fariĝos la mastro de la rikiŝejo, ne forgesu viajn malnovaj kolegojn!”

Ŝjangzi ankoraŭ silentis.

Iu ĉe lia tablo provokis: “Nu, diru ion, Kamelo!”

Ŝjangzi ruĝiĝis kaj diris per mallaŭta voĉo: “Kiel mi povus fariĝi mastro?”

“Hm, kial ne? Baldaŭ oni jam cimbalos kaj tamburos!”

Ŝjangzi ne komprenis la aludon de “cimbali kaj tamburi”, sed li konjektis, ke tio estas ligita kun liaj rilatoj kun Huniŭ. Lia vizaĝo perdis la ruĝon kaj paliĝis. Lia subpremata kolero tuj leviĝis kaj preskaŭ lin sufokis. Li ne povis plu ĝin reteni, kiel oni ne povas plu bari la akvon, kiu minacas elŝprucegi tra la unua breĉo.

Ĝuste tiam ankoraŭ unu rikiŝito montris lin kaj diris: “Mi diras al vi, Ŝjangzi, vi estas kiel mutulo manĝanta nombron da jaŭzioj: vi mem estas tute klara en la kapo! Ĉu estas tiel, Ŝjangzi? He vi parolu, Ŝjangzi!”

Subite Ŝjangzi saltleviĝis sur la piedojn, kun vizaĝo pala, kaj defiis sian mokanton: “Iru eksteren kaj ripetu tion! Ĉu vi kuraĝas?”

Ĉiuj aliaj konsterniĝis. Ili intence pikmokis lin nur por sin amuzi, sed neniu intencis pugnobatali.

La subita silento estis kiel tiu en la arbaro kiam papantaj birdoj ekvidas aglon. Ŝjangzi staris tie sola, kun kapo kaj ŝultro super la aliaj. Li eksentis sia izolitecon, sed lia kolero leviĝis kaj ŝajnis al li, ke eĉ se ili ĉiuj kune batalos kontraŭ li, li povos ilin venki. Kaj ili aldonis: “Nu, kiu havas la kuraĝon?”

La aliaj tuj reakiris la memregadon kaj ĥore diris: “Lasu tion, Ŝjangzi, ni nur ŝercis!”

Kvara Sinjoro Liŭ vidis ĉion tio kaj diris: “Sidiĝu, Ŝjangzi!” poste li turnis sin al la aliaj: “Ne mistifiku iun pro tio, ke li estas senartifika. Se vi malhelpus mian aferon, mi per piedbatoj forpelos vin ĉiujn! Nu, manĝu rapide!”

Ŝjangzi forlasis la tablon. La aliaj ĵetis ekrigardon al Kvara Sinjoro Liŭ kaj ĉiu levis sian bovlon. Baldaŭ ili denove ekbabilis, kiel pepantaj birdoj en la arbaro post forpaso de la danĝero.

Ŝjangzi kaŭris sufiĉe longan tempon ekster la pordo, atendante ilin. Se iu ajn plu diros malicajn vortojn, li lin forte batos. Li jam forperdis ĉion, do kian skrupulon li havus?

Sed la aliaj, elirante tri- aŭ kvinope, ne plu lin incitis. Kvankaum ne okazis pugnobatalo, tamen ŝajnis al li, ke almenaŭ li jam venĝis sin kaj iom elverŝis sian subprematan senton. Sed post plua penso li ekkonsciis, ke per tio li ofendis multajn homojn. Al li jam mankas intimaj amikoj, kiuj povus aŭskulti liajn plendojn; kiel do li povus ofendi aliajn? Li komencis penti pri sia ago. La manĝaĵo, kiun li ĵus manĝis, kvazaŭbloke kuŝis en lia stomako, tiel ke li sentis sin iom malbone. Li stariĝis. Ba! For la skrupulojn! Ĉu tiuj, kiuj pubnobatalas ĉiun dunan aŭ trian tagon kaj ĉiam dronas en ŝuldoj, ne same ĝuas la vivon? Ĉu decaj agoj vere estas afero utila?

Ĉe tiu ĉi penso lia menso lumiĝis kaj li ekkomprenis, ke li povus preni alian vojon, tute diferencan de lia antaŭa. Li povus esti tre societema kaj profitavida, trinki alies teon, fumi alies cigaredojn, prunti al si monon sen redono, neniam cedi vojon al aŭtomobiloj, pisi kie ajn al li plaĉas, ĉiam petoli kun policanoj, kalkulante kelktagan karcerpunon kiel nenion. certe ankaŭ tiaj rikiŝitoj vivas, kaj ili ĝuas la vivon pli plezure almenaŭ ol Ŝjangzi iam antaŭe. Tiam s-ro Feng, la librotenanto, jam finis la liston de la donacoj: dudek kvin longvivecaj silktukoj, tri kompletoj da longvivecaj persikoj kun vermiĉeloj, unu poto da longviveca brando, du paroj da longvivecaj kandeloj kaj dudekkelkaj juanoj kiel mondonaco. La listo de la donacintoj estis tre longa, sed la plejmulto el ili donis nur po kvardek kuprajn monerojn aŭ unu arĝentan ĝjaŭon.

Aŭdinte tion, Kvara Sinjoro Liŭ eĉ pli bolis de kolero. Se li tion antaŭe sciu, li preparus por ili nur vermiĉelojn kun frititaj legomoj! Manĝi festenon el tri grandegaj bovloj kaj donaci nur unu ĝjaŭon? Tio simple egalis ekspluaton al la maljunulo! De nun li neniam plu festu la naskiĝtagon, ke lia mono ne vane perdiĝu! Evidente, ĉiu venis kun siaj familianoj aŭ amikoj nur kun la celo manĝi frandaĵojn je lia kosto. Sed li, homo jam sesdeknaŭ-jara kaj tiel mondosperta, estis prifriponita eĉ de tiu bando da ruzaj bastardoj! Ju pli li pensis, des pli kolera li fariĝis! Eĉ la kontento, kiun li havis dum la tago, nun ŝajnis al li stulteco, kaj liaj sentoj esprimis sin per blasfemoj eksmodaj. En la domo restis ankoraŭ kelkaj gastoj, kaj Huniŭ, por ke la gastoj ne estu ofenditaj, intencus reteni sian patron de la krudaj vortoj. Sed, ĉar ili ĉiuj koncentris sian atenton sur la maĝang-ludon kaj verŝajne ne aŭdis la plendojn de la maljunulo, ŝi prefere restis silenta ol diri ion ajn, kio povus estigi malagrablaĵon, kiaj lasi lin grumbli. Se ili ĉiuj plu ŝajnigos sin surdaj, la incidento forpasos.

Sed, neatendite, liaj plendoj kaj riproĉoj iom pos iom turnis sin al ŝi. Tio estas multe tro kaj ŝi decidas ne silenti plu. Plurajn tagojn ŝi klopodis por prepari lian naskiĝtagan feston kaj kian rekompencon ŝi nun rikoltas! Tio estas netolerebla! Sesdeknaŭ-jara! Eĉ sepdeknuaŭ-jara li devus agi kaj paroli prudente!

“Vi mem volis elspezi la monon, kian rilaton tio havas al mi?” ŝi tuj rebatis.

Rebatite, la maljunulo sentis ekskuon en la animo. “Kian rilaton? Ĉian! Ĉu vi pensas, ke mi estas blinda pri la aferoj ĉirkaŭ mi?”

“Kion vi vidis? Mi tuttage laboris ĝis elĉerpiĝo kaj fine vi tamen elverŝis vian koleron sur min! Nu, diru, kion vi vidis!” Huniŭ tuj mallaciĝis, kaj ŝia lango moviĝis tre vigle.

“Ne estu envia pri mia celebrado. Kon vidi? Hm, jam antaŭ longe mi vidis la tuton!”

“Kial do mi devus envii?” Parolante Huniŭ svingis la kapon. “Diru, kion vi vidis!”

“Tion!” Kvara Sinjoro Liŭ montris la markezon, en kiu Ŝjangzi kun klinita korpo estis balaanta la plankon.

“Lin?” La koro de Huniŭ konvulsie kunpremiĝis. Kiu atendus, ke la okuloj de la maljunulo povos esti tiom akraj. “Do, kion pri li?”

“Ne ŝajnigu vin stulta, dum vi estas saĝa!” La maljunulo stariĝis. “Aŭ lin, aŭ min, faru vian elekton – jen solvo simpla! Mi estas via patro, mi havas la rajton!”

Huniŭ neniam atendis, ke la afero malkaŝiĝos tiel baldaŭ, kun ŝia plano apenaŭ duone efektivigita. Kion fari? Ŝi ruĝiĝis. Ĉe la verdeca lamplumo ŝia nigreruĝa vizaĝo kun pudrorestaĵo aspektis kiel malmole kuirita porka hepato, malbelkolora kaj naŭze impresanta., laca kaj provokita, ŝi bolis de kolero, sed ŝi ne sciis kion fari kaj sentis sin tre konfuzita. Ŝi ne povas cedi. Kiel ajn konfuzita ŝi estas, ŝi devas tuj elpensi ian rimedon, por helpi al si. Eĉ malbona ideo estus pli bona ol nenia; cetere, ŝi ja neniam antaŭe submetiĝis al iu ajn. Nu, tre bone. Lasu lin diri rekte, kion li volas. Kia ajn povas esti la rezulto, ŝi nun devas fari decidan “martelbaton”.

“Nu, bone, hodiaŭ ni publike ĝin priparolu. Eĉ se vere tiel, kion do vi intencas? Diru, kaj mi volus aŭdi. Ne kulpigu min, ke intence mi vin incitas, ja vi mem kaŭzis tion ĉi al vi!”

La maĝang-ludantoj ŝajne jam aŭdis la kverelon de la patro kaj filino, sed ili ne volis esti distritaj de ĝi; tial, por rezisti la ĝenon, ili pli forte klakĵetis siajn maĝang-pecojn sur la tablon kaj pli laŭte kriis “Ruĝan”, “Trafon…”

Ŝjangzi jam aŭdis, pri kio ili kverelas, sed li daŭrigis la balaadon kun klinita kapo. Li jam faris sian decidon: se la kverelo finiĝos malbonrezulte, li uzu la pugnon!

“Vi intencas frenezigi min, ĉu ne?” La maljunulo rondigis siajn okulojn.

“Ĉu vi pensas, ke se mi mortos de kolero, vi povos aĉeti al vi viron, he? Vane vi esperas! Sciu, mi havas ankoraŭ multajn jarojn por vivi!”

“For la sensencaĵon! Diru rekte, kion vi intencas!” La koro de Huniŭ forte batis, sed ŝia voĉo estis malmola.

Ĉu mi ne diris: aŭ min, aŭ lin” Mi ne permesos al firikiŝisto akiri ion ajn el mia poŝo!”

Ŝjangzi ĵetis sian balailon flanken, rektigis sin kaj fiksis siajn okulojn sur Kvaran Sinjoron Liŭ. “Pri kiu vi parolas?”

Kavara Sinjoro Liŭ sovaĝe ekridegis. “Ha, ha, ĉu vi intencas ribeli, he? Pri kiu mi parolas? Pri vi, kompreneble! Fi, tuj for de mi! Mi poensis, ke vi ne estas malbona, kaj dece traktis vin, sed vi forgesis, kiu mi estas ! Kial ne ree informiĝi? For de mi! Mi neniam volos vin revidi. For, for kun via malbenita deziro ĉasi ĉe mi profiton!”

La voĉo de la maljunulo fariĝis tiel laŭtega, ke pluraj rikiŝistoj estis altiritaj ĉi tien por vidi la spektaklon. La maĝang-ludantoj ankoraŭ ne volis levi la kapon por ekrigardo, pensante, ke Kvara Sinjoro Liŭ denove kverelas kun iu rikiŝisto.

Nu, se la deco, la sincereco kaj la superemo donas nenian utilon, kial do ne fariĝi unu el tiuj senhontaj friponoj? Tio ne sole ne estus malbona afero, li pensis, sed kontaŭe tio farus lin iom heroeca: tiam li timus nek la ĉielon, nek la teron, neniam humiligite klinus la kapon, nek suferadus en muteco. Jes, ĝuste tia li devus fariĝi. Aĉulo ja estas knedita el bonulo.

Nun li eĉ eksentis bedaŭron, ke ne okazis la pugnobatalo. Feliĉe, li havis por tio multan tempon, kaj li dicidis, ke de tiu ĉi tago li al neniu plu klinos sian kapon.

Neniu povis ĵeti sableron en la okulon de Kvara Sinjoro Liŭ. Kunmetinte ĉion, kion li aŭdis kaj vidis, li jam havis sufiĉe klaran ideon pri kio baldaŭ okazos. Dum la lastaj tagoj lia filino estis parte obeema. Tia ŝi fariĝis, ĉar Ŝjangzi ĉio ĉi en la koro, li sentis sin eĉ pli soleca kaj malgaja. Pensu nur, ke li, havante neniun filon, ja ne povas grandigi sian familion en brila estonteco kaj, se lia filino iam foriros edziniĝinta, vaniĝos tiam liaj penoj kaj klopodoj dum la tuta vivo! Verdire, Ŝjangzi ne estas malbona, sed, konsiderate kiel filo aŭ bofilo, tamen tute ne taŭgas tiu firikiŝisto! Ĉu estus eble, ke li, kiu batalis la tutan vivon, partoprenis bandobatalojn kaj spertis torturojn, permesu, ke iu kruda kampulo forprenu de li lian solan filinon kun lia tuta posedaĵo? Ne, absolute ne! neniu povus havi tian profiton de Kvara Liŭ! De sia infanaĝo Kvara Liŭ ja estas tia homo, eĉ kies furzo povus estigi kavaon en la tero!

Je la tria aŭ kvara posttagmeze ankoraŭ kelkaj gastoj venis por lin gratuli, sed la maljunulo jam tediĝis de tio. Ju pli ili komplimentis lin pri liaj bona sano kaj fortuno, des pli sensenca tio fariĝis por li.

Vespere, post la tempo lampo-eklumiga, la plejmulto de la gastoj jam foriris, nur dekkelkaj, kiuj loĝis proksime aŭ kiuj estis plej intimaj al li, ankoraŭ restis. Ili komencis ludi maĝangon. Rigardante la malplenan markezon, verdecan ĉe la lumo de la gaslampoj, kaj la tablojn, senigitajn je la tukoj, la maljunulo eksentis forlasitecon kajn malgajon. Ŝajnis al li ke ĉe lia morto la sceno estos ĝuste tia, nur la naskiĝtaga celebrejo ŝanĝiĝos en funebran. Estos nek filoj, nek nepoj, kiuj portus funebron pro li kaj genuus antaŭ lia ĉerko dum la nokto, sed nur kalkaj personoj, pli-malpli konataj, ludantaj maĝangon dum la nokta ĉerkogardado. Li tre volus forpeli siajn restantajn gastojn. Dum li nun ankoraŭ povas spiri, li devas montri, kio li estas. sed li trovis tro malĝentila elverŝi sian koleron sur siajn gastojn. Tial li turnis sian koleron al sia filino, kiu fariĝis pli kaj pli abomena en liaj okuloj. Ŝjangzi estis sidanta en la markezo. Kia malbelaspekta ulaĉo li estas, kun tiu cikatro sur la vizaĝo, cikatro, kiu jad-verdas en la lamplumo! Ju pli la maljunulo ilin rigardas, des pli naŭze aspektas tiu ĉi paro!

Huniŭ kutime estis tre kruda kaj senbrida. Tamen hodiaŭ, ornamita de la kapo ĝis la piedoj, ŝi afekte sin tenis kiel gastigantino; ŝi tiel agis ne nur por rikolti laŭdojn, sed ankaŭ por plaĉi al Ŝjangzi. Antaŭtagmeze ŝi trovis tion tre amuza, sed posttagmeze pro laciĝo ŝi malbonhumoriĝis kaj fariĝis incitiĝema. Kaj post la vesperiĝo ŝi preskaŭ plene perdis sian paciencon, kaj ŝiaj brovoj ĉiam estis severe kuntiritaj.

Iom post la sepa, Kvara Sinjoro Liŭ sentis iom dormema, sed malgraŭe li rifuzis enlitiĝi. La monludantoj invitis lin aliĝi al ili por kelkaj ludoj, sed anstataŭ diri, ke li jam ne havas la energion, li asertis, ke maĝangludo estas por li tro enuiga kaj ke nur vetludo kaj aliaj vulgaraj monludoj estas laŭ lia gusto. Ĉar neniu volis ŝanŝi la ludmanieron, li devis nur flanke sidi observante. Por forpeli la dormemon li trinkis ankoraŭ kelkajn tasetojn da brando, plendante foje kaj refoje, ke li ne sate manĝis, kaj ke la kuiristo priplukis lin, tiel ke la manĝaĵoj ne estis abundaj. El tio li konkludis, ke ĉion, pri kio li estis kontenta antaŭtagmeze, nun li trovis ne perfekta: la markezo, la kompletoj da mebloj kaj manĝiloj, la kuiristo kaj tiel plu, ĉio efektive kostas ne tiom, kiom oni postulis. Li trompiĝis kaj vane perdis tiom da mono!

Ŝjangzi ne havis lertan langon. Li havis multon por diri, sed eĉ unu vorton li ne povis elbuŝigi. Li staris tie stultmiene, englutante salivon kun streĉita kolo.

“For, for de ĉi tie! Vi esperas ĉasi profiton ĉe mi? Sciu, antaŭ ol vi naskiĝis, mi jam bone konis ĉian ruzaĵon kaj artifikon!” nun la maljunulo minace kriis nu por ŝajniĝo, ĉar li koleris kontraŭ sia filino multe pli ol kontraŭ Ŝjangzi. Eĉ en sia furiozo li ankoraŭ sciis, ke Ŝjangzi estas honestulo.

“Nu, mi foriros!” Ŝjangzi havis nenion pli por diri. Estas plej bone, ke li foriru kiel eble plej rapide, ĉar li sciis, ke li ne estas ilia egalulo en kverelo. La aliaj rikiŝistoj venis vidi la spektaklon pro scivolemo. Ankoraŭ tenante en la memoro tion, kio okazis en la mateno, ili tre ĝojis, kiam ili vidis, ke Kvara Sinjoro Liŭ insultas Ŝjangzi. Tamen, kiam ili aŭdis, ke la maljunulo forpelas lin, ili ekhavis simpation al Ŝjangzi. Li tiom multe laboregis dum la lastaj tagoj por la maljunulo kaj nun tiu ĉi fariĝis tiel sendanka al li! Ĉiu ekindignis pro la maljustaĵo farita al Ŝjangzi. Kelkaj el ili alpaŝis kaj demandis: “Kio okazis al vi?” Li nur skuis la kapon.

“Atendu momenton, Ŝjangzi!” en la menso de Huniŭ kvazaŭ ekbrilis fulmo ŝi klare vidis, ke ŝia antaŭa plano jam ne estas efektivigebla. Ŝi devas rapide agi por teni Ŝjangzi en sia mano, alie ŝi “ne nur perdos la kokionon, sed ankaŭ rompos la ovon”. “Ni estas kvazaŭ du akridoj ligitaj al unu sama ŝnuro: neniu el ni povas forkuri sola! Atendu ĝis mi plene eldiros, kion mi devas diri por klarigi la aferon!” Ŝi turnis sin al sia patro kaj ĵetis al li en la vizaĝon: “Mi do diru malkaŝe: mi jam fariĝis rondventra kaj tio estas de Ŝjangzi! Kien ajn li iros, mi lin sekvos! Aŭ edzinigi min al li aŭ forpeli nin ambaŭ – tio dependas de vi!”

Ŝi tute ne atendis, ke la afero tiom rapide atingos sian kulminon, kaj tio devigis ŝin ludi sian lastan karton. Kvara Sinjoro Liŭ estis eĉ pli konsternita. Sed, ĉar la afero jam stariĝis, li ne povis cedi, precipe antaŭ tiom da personoj.

“Vi eĉ havas la vizaĝon por tion diri! Mi hontruĝiĝas pro vi!” li frapis al si la vangon. “Fi, vi senhotulino!”

La maĝang-ludantoj haltigis siajn manojn, ekkonsciante, ke io estas malbona. Sed, ne precize sciante pri tio, ili povis diri nenion. Iuj stariĝis, dum la aliaj stultiene sidis, fiksante siajn okulojn sur siaj maĝang-pecoj. Nun kiam Huniŭ jam eldiris ĉion, kion ŝi volis, ŝi eksentis sian koron pli facila.

“Mi, senhontulino? Ĉu vi pensas, ke mi ne scias pri viaj malvirtaĵoj? Mi eĉ hontas ilin eldiri! Mi faris tian paŝon nur unuafoje, kaj eĉ la kulpo estas ĝuste la via! Plenaĝa viro prenas al si edzinon kaj plenaĝa knabino volas edzon – tio ja estas afero tute natura. Vi kun via sesdeknaŭ-jara aĝo ne scias eĉ pri tio! Vane vi vivas ĝis nun! Nu, ĉe ĉies alesto,” ŝi montris ĉiujn spektantojn, “mi diru malkaŝe: uzu do tiun ĉi celebran markezon por mia edziniĝa festo.”

“Mi?” La vizaĝo de la maljunulo ŝanĝiĝis de koloro ruĝa al blanka. Li furiozis. “Mi preferas forbruligi ĝin ol permesi, ke vi ĝin uzu!”

“Laŭ via bontrovo!” La lipoj de Huniŭ tremis, kaj ŝia voĉo fariĝis terure malbela. “Nu, se mi foriros kun mia litaĵo, kiom da mono do mi ricevos?”

“La mono estas mia kaj mi donos ĝin nur al tiu, kiu al mi plaĉas!” Aŭdinte, ke la filino intecnsas foriri, la maljunulo efektive malĝojiĝis, sed li ne povis cedi. Li malmoligis sian koron.

“Via mono? Jen kian penson vi havas post tiom da jaroj, dum kiuj mi helpis vin! Sen mi, pensu nur, vi certe jam tute fordiboĉus ĝin sur stratulinaĉoj. Nu, ni estu justaj!”

Ŝjangzi staris tie, rekta kiel stango. Kiel ordinare, li eldiris nenion.


Notoj:

  1. Tio aludas la kruelecon kaj terurecon de Kvara Liŭ.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo