La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX

Ŝjangzi vendis sian rikiŝon!

Mono forfluis tra liaj fingroj kiel akvo. La mortinto devis esti enterigita, kaj eĉ la mortatesto por esti gluita sur la ĉerko kostis monon.

Ŝjangzi gapis al ĉiuj, kiuj moviĝadis en konfuzo, kaj ĉio, kion li povis fari, estis elpoŝigadi monon. Liaj okuloj estis terure ruĝiĝintaj, kun flavblankaĵo ĉe la okulanguloj; kaj kvazaŭ surdulo, ne sciante, kion li devas fari, li iradis tien kaj ĉi tien post la aliaj.

Lia menso iom klariĝis nur tiam, kiam li sekvis la ĉerkon de Huniŭ ekstern el la urbo; tamen li ankoraŭ ne povis kolekti siajn pensojn. Krom Ŝjangzi nur la du fratoj de Ŝjaŭfuzi estis la funebrantoj. Ĉiu el la du knaboj tenis en la mano maldikan stakon da paperaj monimitaĵoj por ĵeti dum la vojo al la spiritoj, kiuj povis venis bari la vojon.

En mensobtuzeco, kun senlarmaj okuloj Ŝjangzi rigardadis la portistojn mallevi la ĉerkon en la tombofoson. En lia koro kvazaŭ brulis fajro, kiu sekigis ĉiujn liajn larmojn, tiel ke li ne povis plori. Li rigardadis kun stulta mieno, kvazaŭ li ne scius, kion ili faras. Nur kiam la ĉefportisto diris al li, ke ili jam finis la laboron, li ekpensis pri hejmeniro.

Ŝjaŭfuzi jam reordigis la ĉambrojn. Reveninte hejmen, li tuj ĵetis sin sur la brikliton, tute elĉerpita. Liaj okuloj estis tro sekaj por fermi, do li fikse rigardis la postesignojn sur la plafono, lasitajn de la pluvakva tralaso de la tegmento. Ne povante endormiĝi, li sidiĝis, ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj poste mallevis la okulojn. Ne sciante kion fari, li eliris kaj aĉetis skatolon da cigaredoj. Poste li sidiĝis sur la briklita rando kaj ekbruligis cigaredon, kvankam li ne emis fumi. Dum li gapis al la blua fumvolvaĵo eliĝanta el la cigaredo, subite torento da larmoj ekfluis malsupren sur liaj vangoj, kaj tiam li ekpensis ne nur pri Huniŭ, sed ankaŭ pri sia tuta vivo. Plurajn jarojn li estis en la urbo kaj jen tiel finiĝis ĉiuj liaj penadoj! Li aĉetis unu kaj ĝin perdis, aĉetis ankoraŭ unu kaj ĝin vendis! Du fojojn li atingis sian idealon, du fojojn li fiaskis, vane elportante ĉiujn tiujn suferojn kaj maljustaĵojn. Nun restas al li nenio, nenio, eĉ lia edzino mortis! Vere Huniŭ estis megera, sed sen ŝi kian hejmon li povus havi? Ĉiuj objektoj en la ĉambro estis ŝiaj, kaj tamen ŝi jam estis enterigita ekster la urbo! Dum li pensis, amareco inundis lian animon, kaj liaj larmoj estis sekigitaj de flama kolero. Li do furioze suĉis sian cigaredon, li ripozigis sian kapon en la manoj, sentante la saman akran amarecon kiel en sia animo, tiel ankaŭ en sia buŝo, kaj li forte dezirus kriegi aŭ sputi sian korsangon.

Ŝjaŭfuzi envenis oni ne scias kiam. Ŝi staris apud la haktabulon en la ekstera ĉambro, fikse rigardante lin. Kiam subite li levis sian kapon kaj vidis ŝin, la larmoj denove ekfluis rivere. En sia nuna stato li povus eklarmi eĉ ĉe vido de hundo, ĉar la apero de ia ajn viva estaĵo enigus lin al malĝojo-elverŝo.

Li volus paroli kun ŝi, por ricevi iom da simpatio; sed liaj vortoj estis tro multaj por diri, kaj tial li restis silenta.

“Fraĉjo Ŝjangzi!” Ŝi iom proksimiĝis al li. “Mi jam ordaranĝis la objektojn.”

Li balancis la kapon, ne esprimante dankon al ŝi; ĉar en granda malĝojo ĝentileco estus malsincera.

“Kion vi intencas fari?”

“Ah?” Ŝajnis, ke li ne kaptis la sencon, sed tuj poste li ekkomprenis kaj skuis sian kapon – li ankoraŭ ne pensis pri tio.

Ŝi faris du paŝojn antaŭen kaj subite ruĝiĝis, montrante siajn blankajn dentojn, sed diris nenion. La vivo jam devigis ŝin forgesi pri pudoro, sed, kiam ŝi renkontis ion vere seriozan, ŝi estis ankoraŭ virino honesta, kiu penis agi konforme al la deco.

“Mi pensas…” Jen estas ĉio, kion ŝi diris. En la koro ŝi ja havis multon por diri, sed, kiam ŝi hontruĝiĝis, ĉio estis forgesita kaj ŝi povis memori eĉ ne unu vorton.

Malofte la homoj diras unu al alia la tutan veron, sed la ruĝiĝo de knabino estas pli esprimpova ol vortoj. Eĉ Ŝjangzi eksciis, kion ŝi volus diri. En liaj okuloj ŝi estas la plej bela virino, bela eĉ en ĉiuj siaj ostoj. Eĉ se ŝia tuta korpo estus kovrita de ulceroj kaj ŝia karno forputriĝus, li trovus ŝin bela. Ŝi estas bonaspekta, juna, kapabla kaj diligenta. Se li iam deziros reedziĝi, ŝi estos lia ideala edzino. Sed nun li ne volas tion – estas tro frue por fari ian ajn planon. Sed, ĉar ŝi mem volas kaj estas pelata de la kruela realeco tion proponi tiel baldaŭ, ŝajnas al li, ke li ne povas ŝin rifuzi. Ŝi estas tiel bona kaj helpis al li tiom multe, ke al li restas nur konsente balanci la kapon. Li tre dezirus ĉirkaŭpreni ŝin kaj plori fortan ploron, por forplori el si la tutan kordoloron kaj poste rekomenci la vivon kun ŝi. En ŝi li trovus ĉian konsolon, kian viro povas kaj devas ricevi de virino. Kutime li estis silentema, sed kun ŝi kiel aŭskultanto, lia parolo certe ne estus senvalora. Ŝia kapobalanco aŭ ekrideto estus unu el la plej belaj respondoj kaj havigus al li la senton, ke li kvazaŭ vere havas sian hejmon.

Ĝuste tiam la dua frato de Ŝjaŭfuzi envenis. “Franjo! Paĉjo revenis!”

Ŝi kuntiris la brvovojn. Apenaŭ ŝi puŝmalfermis la pordon, Erĉjangzi jam troviĝis en la korto.

“Kion vi faras en la ĉambro de Ŝjangzi?” Erĉjangzi rondigis siajn okulojn kaj ŝanceliĝe paŝis al ŝi. “Jam estas sufiĉe hontinde, ke vi vin vendas! Ĉu vi ankoraŭ devas doni vian korpon senpage al Ŝjangzi? Vi senhontulino!”

Aŭdinte sian nomon, Ŝjangzi eliris kaj ekstaris malantaŭ Ŝjaŭfuzi.

“Mi diras al vi, Ŝjangzi!” Erĉjangzi penis elstarigi sian bruston, kvankam li ne povis eĉ rekte stari. “Mi diras, ĉu vi povas esti kalkulata kiel homo? Kial vi por nenio penas akiri ion prefere de ŝi ol de iu ajn alia? Fi al vi, aĉulo!”

Ŝjangzi ne volis bati ebriulon, sed li ne povis regi sian koleron. Li faris paŝon antaŭen. La briloj el la du paroj da sangruĝaj okuloj kvazaŭ kunfrapiĝis en la aero kaj ĵetis fajrerojn. Ŝjangzi ekkaptis la ŝultrojn de Erĉjangzi, levis lin kiel infanon kaj ĵetegis lin tre malproksimen.

Kun kordoloro Erĉjangzi trinkis kelkajn tasojn da brando kaj fariĝis furioza, ŝajnigante sin pli ebria ol li efektive estis. La falego preskaŭ malebriigis lin. Li volus fari rebaton, sed li sciis, ke li ne estas egalulo de Ŝjangzi. Aliflanke, se li silente forkurus, tio estus tro granda humiliĝo. Li do sidis sur la tero, ne volante leviĝi, sed, restante tie, li sentis sin ankaŭ embarasata. En sia konfuzo li povis nur grumbli: “Kial vi enmiksus vin en mian aferon, kiam mi admonis mian filinon? Vi batis min, ĉu? Malkhonoro al via aveno! Vi iam pagos por tio!”

Ŝjangzi ne volis respondi. Li kviete atendis lian rebaton. Kun larmoj en la okuloj Ŝjaŭfuzi ne sciis, kion fari. Estus vane por ŝi diri ion por kvietigi la koleron de sia patro kaj, aliflanke, ŝi volis vidi lin plu batata de Ŝjangzi. Priserĉinte ĉiujn siajn poŝojn, ŝi trovis dekkelkajn kuprajn monerojn, kiujn li donis al sia frato. En la ordinara tempo la knabo ne kuraĝis alproksimiĝi al sia patro, sed hodiaŭ, vidinte lin ĵetita teren, li kolektis sian kuraĝon. “Jen prenu ĝin. Prefere foriru!”

Erĉjangzi ĵetis straban rigardon al la mono, poste enpoŝigis ĝin kaj stariĝis, murmurante: “Ĉi-foje mi lasos vin bastardojn sen puno! Se vi min tro incitos, mi mortigos vin ĉiujn!” ĝuste elpaŝante el la korto, li kriis: “Nu, Ŝjangzi, nia afero ankoraŭ ne finiĝis. Ni renkontiĝos ekstere!”

Post kiam li foriris, Ŝjangzi kaj Ŝjaŭfuzi reiris en la ĉambron.

“Kion mi povas fari?” Ŝjaŭfuzi murmuris al si. Tiu ĉi frazo esprimis ŝian tutan mizeron kaj ankaŭ ŝian esperon, ke Ŝjangzi prenos ŝin al si, por doni al ŝi ian eliron.

Tamen tiu ĉi incidento igis Ŝjangzi ekvidi iajn ombrojn ĉirkaŭ ŝi. Li ankoraŭ amis ŝin, sed li sentis, ke li ne povos preni sur sin la respondecon vivteni ŝiajn junajn fratojn kaj drinkeman patron. Li ne kuraĝis kredi, ke la morto de Huniŭ jam liberigis lin. Eĉ ŝi havis sian fortan flankon: almenaŭ ŝi multe helpis lin per sia mono. Li ne pensis, ke Ŝjaŭfuzi vivos tute el liaj enspezoj, sed estis ja fakto, ke ŝia familio estas nekapabla perlabori siajn vivrimedojn. Ami aŭ ne ami, la malriĉuloj devas fari sian decidonj laŭ mono.

La “burĝonoj de amo” disvolviĝas en florojn nur inter la riĉuloj.

Li komencis paki siajn objektojn.

“Ĉu vi intencas transloĝiĝi aliloken?” Paliĝis eĉ ŝiaj lipoj.

“Jes!” Li malmoligis sian koron. En tiu ĉi mondo maljusta la malriĉuloj devas esti malmolkaraj por konservi sian iometon da libereco.

Ĵetinte al li rigardon, ŝi klinis sian kapon kaj foriris. Ŝi sentis nek malamon, nek koleron, nur malesperon.

Huniŭ estis enĉerkigita en siaj juveloj kaj iom pli belaj vestoj, kaj nun restis al Ŝjangzi nur ŝiaj kelkaj malnovaj vestoj, mebloj kaj kuiriloj. Ŝjangzi elektis kelkajn pli bonajn vestojn kaj metis ili aparte. Poste li forvendis ĉiujn aliaj vestojn, ĉiujn meblojn ktp sen marĉando al la brokantisto por dekkelkaj juanoj. Li volis transloĝiĝi aliloken kiel eble plej baldaŭ, por liberigi sin de tiuj objektoj, kaj tial li ne povis multe klopodi por serĉi tiun, kiu volus doni al li pli objektojn, en la ĉambro restis nur lia kunrulita litaĵo kaj la malnovaj vestoj sur la senmata briklito. Vidante la ĉambron tiel malplena, li sentis sin pli facila, kvazaŭ li jam forĵetus de si ĉiujn katenojn kaj nun estus libera forflugi malproksimen.

Tamen post momento li denove ekmemoris tiujn objektojn. La tablo jam estis for, sed ĝi lasis postsignoj remomorigis al li la mebojn, Huniŭ, ĉion, kio malaperis kiel sonĝo. Ĉu ili estis bonaj, ĉu malbonaj, sen ili lia koro ja havis neniun lokon por ripozi. Li sidis sur la rando de la briklito kaj elprenis cigaredon.

Kun la cigaredo elvenis el la poŝo ankaŭ unu ĉifita monbileto kaj senpripense li elpoŝigis sian tutan monon. Dum la lastaj tagoj li havis tiom multe da zorgoj, ke li neniu foje nombris ĝin. Estis amaso da mono: arĝentaj moneroj, unu-ĝjuaŭaj biletoj, unu fenaj biletoj kaj malgrandaj kupraj moneroj. Kvankam la amaso estis sufiĉe granda, tamen ĝi sumiĝis je apenaŭ dudek juanoj. Plus la dekkelkaj, kiujn li ricevis el la forvendo de la objektoj, lia tuta havaĵo estis nur iom pli ol tridek juanoj.

Li fiksrigardis la monon sur la briklito, ne sciante, ĉu ridi aŭ plori. En la ĉambro estis nenio alia krom li mem kaj tiu ĉi amaso da mucida, malpura mono, kiu havis nenian signifon.

Li faris longan suspiron kaj reŝovis la monon en sian poŝon. Poste li levis sian litaĵon kaj la kelkajn vestojn kaj iris por trovi Ŝjaŭfuzi.

“Akceptu ĉi tiujn vestojn por via uzo. Mi lasos mian litaĵon ĉi tie por momento. Post kiam mi trovos rikiŝejon, kie mi povos loĝi, mi revenos ĝin preni.” Ne kuraĝante rigardi ŝin, kun kapo klinita li rapide diris la vortojn en unu spiro.

Ŝia sola respondo estis murmurita konsento.

Kiam Ŝjangzi, trovinte por si rikiŝejon, revenis por sia litaĵo, li vidis, ke la okuloj de Ŝjaŭfuzi ŝvelis de plorado. Ne sciante, kion alian diri, li penegis elbuŝigi nur: “Atendu min. kiam mia stato sufiĉe boniĝos, mi nepre revenos, nepre!”

Ŝi balancis la kapon, ankoraŭ silentante.

Ripozinte nur unu tagon, Ŝjangzi denove komencis la rikiŝotiradon. Li laboris ne plu tiel energie kiel antaŭe, nek malpeneme, sed nur lasis la tagojn pasadi en trankvileco. Tiel pasis ĉirkaŭ unu monato, dume li sentis sin tre kvieta kaj liaj vangoj iom rondiĝis, kvankam ili ne plu estis tiel sane ruĝaj kiel antaŭe. Li aspektis nek fortika, nek malforta. Liaj okuloj restis tre brilaj, sed sen esprimo; ili ĉiam ŝajnis tre viglaj, tamen ili kvazaŭ vidis nenion. Li estis kvazaŭ arbo posto ŝtormo, staranta en la suno kviete kaj senmove. Kutime li ne amis babili, kaj nun li fariĝis eĉ pli silentema. La vetero jam sufiĉe varmiĝis, kaj la salikoj estis jam plene kovritaj de junaj verdaj folioj. Iafoje li tiris sian malplenan rikiŝon renkonte la la suno, kun kapo klinita kaj lipoj delikate moviĝantaj; alifoje li sidis kun vizaĝo turnita la la suno kaj dormetis momenton. Krom se devigate, li parolis preskaŭ kun neniu. Li jam alkutimiĝis al fumado. Kiam ajn li sidiĝis en la rikiŝi por atendi klienton, liaj grandaj manoj komencis palpi en la piedapogilo, kie li tenis siajn cigaredojn. Ekbruliginte cigaredon, malrapide li suĉis ĝin kaj elblovis la fumon, kaj liaj okuloj sin kroĉi al la fumspiraloj, kiuj ŝvebadis supren. Poste li balancis la kapon, kvazaŭ li jam venus al ia konkludo pri la fumo.

Li ankoraŭ kuris pli rapide ol plej multaj rikiŝistoj, sed li ne plu tutforte penis. Precipe ĉe vojkruciĝoj kaj sur deklivaj vojpartoj li estis preskaŭ tro singardema. Kiel ajn oni provokis lin al vetkuro, li ĉiam tenis sian kapon klinita kaj kuris per egalaj, pli-malpli rapidaj paŝoj, kvazaŭ li, plene seniluziiĝinte, ne plu volus gajni premion, nek renomon.

Tamen en la rikiŝejo li amikiĝis kun multaj personoj malgraŭ sia silentemo, ĉar laŭ li eĉ la silenta sovaĝa ansero amas flugi en la aro. Sen amikoj, lia soleco estus netolerebla. Ĉiufoje, kiam li elpoŝigis sian cigaredskatolon, li prezentis cigaredon ronde al ĉiuj apudestantoj. Iafoje, kiam en lia skatolo restis nur unu cigaredo, kiun neniu volis elpreni, li tiam diris simple “Mi aĉetos plu!” kiam la aliaj faris hazardludon, li ne plu detenis sin for de ili kiel antaŭe, sed venis al ili por rigardi la ludon kaj iafoje eĉ aldonis vetaĵon, ne konsiderante, ĉu li perdos aŭ gajnos, kvazaŭ por montri, ke li estas unu el ili kaj scias, ke ili ĉiuj bezonas ian amuziĝon post la taga peniga laboro. Kiam ili trinkis alkoholaĵon, ankaŭ li tion faris, kvankam ne multe, kaj li eĉ pagis ĉies drinkaĵon kaj pladojn. Ĉio, kion li antaŭe malaprobis, nun ŝajnis al li pli-malpli pravigebla. Nun lia vojo jam pruviĝis neirebla, kial do ne konfesi, ke la vojo de aliaj eble estas ĝusta? Kiam iu el liaj amikoj havis solenon geedziĝan aŭ funebran, li kontribuis per kvardek kupraj moneroj aŭ ia pli-malpli granda sumeto por kune aĉeti donacon, — afero, kian li neniam antaŭe faris. Plie, li eĉ iris mem esprimi kondolencon aŭ gratulon, ĉar li nun sciis, ke tiaj aferoj ja estas ne perdo de mono, sed esenca parto de la homa amikeco. La malĝojo aŭ ĝojo en tiaj okazoj estis vera – tie oni ne faris afektadon.

Sed malgraŭe tiujn tridekkelkajn juanojn li neniel kuraĝis tuŝi. Li per granda kudrilo mallerte enkudris la monon en pecon da blanka tolo kaj ĉiam kaŝis ĝin sub siaj vestoj plej proksime al la haŭto. Li ne volis ĝin elspezi, nek denove aĉeti rikiŝon. Li tenis ĝin ĉe si nur por eventuala uzo – oni ja neniam scias, kiam povos okazi ia katastrofo. Li povos iam fali en malsanon aŭ renkonti ian alian malfeliĉon neatenditan, kaj devas esti ĉiam preparita kontraŭ tio. Li nun sciis, ke la homo ne estas farita el fero.

Ĝuste antaŭ ol komenciĝis la aŭtuno, li ricevis laŭmonatan laboron. Ĝi estis pli malpeza ol liaj antaŭaj; alie li ne akceptus ĝin. Nun li jam sciis kiel elekti al si pli malpezan laboron. Se troviĝis konvena laŭmonata laboro, li ĝin akceptis; se ne, li preferis tiri okazajn pasaĝerojn. Li ne plu laboris tiel energie kiel antaŭe, sciante, ke li devas zorgi pri sia sano kaj ke, se rikiŝisto kuras tro rapide, kiel li faris antaŭe, tio signifas, ke li mortigas sin por nenio. Spertoj instruis al homoj, ke ili devas esti ruzaj – ĉiaokaze, oni havas nur unufojan vivon.

La loko, kie li nun laboris, estis proksime al la lamaejo Honghegong. Lia dunganto s-ro Ŝja estis instruita homo pli-ol-kvindekjara, kiu observis la leĝojn de la deco. Li havis edzinon kaj dek du infanojn. Tamen, malgraŭ tio, antaŭ nelonge li prenis al si konkubinon kaj, ne kuraĝante diri tion al sia familio, elektis tiun ĉi kvietan lokon, en kiu li fondis alian malgrandan familion. Ĝi konsistis nur el s-ro Ŝja kaj la konkubino; ili havis servistinon kaj rikiŝiston – Ŝjangzi. Tiu ĉi laboro tre plaĉis al Ŝjangzi. La domo estis malgranda kun nur ses ĉambroj, el kiuj s-ro Ŝja okupis tri, la kuirejo okupis unu kaj la servistoj la du aliajn. Ankaŭ la korto estis malgranda. Apud la suda muro kreskis juna jujubarbo kun dekkelkaj ruĝetaj jujuboj sur siaj supraj branĉoj. Kiam Ŝjangzi balais la korton, al li nur kelkaj svingoj de balailo sufiĉis por balai ĝin de unu fino al la alia, kaj tio estis ekstreme facila. Vidante, ke estas neniu floro, kiu bezonus akvumadon, li ekintencis pritondi la jujubarbon; sed, konante la obstinan jujubarban naturon kreski tordita kaj malrekta, li detenis siajn manojn. Ne peza estis ankaŭ la ĉefa laboro. S-ro Ŝja veturis al sia oficejo por labori en la mateno kaj ne revenis hejmen ĝis la kvina posttagmeze. Ĉio, kion Ŝjangzi devis fari, estis rikiŝe porti lin tien kaj hejmen. Reveninte hejmen, s-ro Ŝja neniam plu iris eksteren, kvazaŭ li sin kaŝus. Kvankam s-ino Ŝja neniam iris eksteren, tamen ŝi ĉiam revenis ĉirkaŭ la kvara, por ke Ŝjangzi povu per la rikiŝo porti ŝian edzon hejmen kaj tiel fini sian tutagan laboron. Plie, s-ino Ŝja iris nur al Dong’an-bazaro aŭ Parko Ĝongŝan, tial li ankaŭ havis multe da tempo por ripozi tie. Por li tio estis tiel facila kiel ludo.

S-ro Ŝja estis tre mondomaĝema kaj neniam vane elspezis kupran moneron. Kiam ajn li paŝis, li rigardis rekte antaŭen, kvazaŭ estus neniu kaj nenio ĉirkaŭe. Sed la sinjorino estis elspezema, kaj ĉiun duan aŭ trian tagon ŝi iris straten por fari aĉetojn. Se ŝi aĉetis manĝaĵon kaj ĝi ne plaĉis al ŝi, ŝi donis ĝin al la servistoj. Kiam ŝi volis aĉeti novajn objektojn, ŝi unue fordonis la malnovajn al ili, por ke ŝi poste povu elpostuli mononj de s-ro Ŝja por la aĉeto. Ŝajnis, ke la misio de s-ro Ŝja en la vivo estas klopodadi por dediĉi siajn energion kaj monon al sia konkubino – krom tio li havis neniun alian interesojn kaj ĝuon. Lia ĉiu monero elspeziĝis nepre pere de la manoj de lia konkubino; li mem neniam elspezis kupran moneron, por ne paroli pri donado de io ajn al alia. Lia leĝa edzino kaj liaj dek du infanoj loĝis en la urbo Baŭding kaj, laŭdire, iafoje eĉ en la daŭro de kvar aŭ kvin monatoj ili ricevis de li neniun moneron. Al Ŝjangzi ne plaĉis tiu ĉi s-ro Ŝja, kiu, kun kurbigita dorso kaj suprentiritaj ŝultroj, ĉiam estis silentema, avara kaj severmiena. Kiam ajn li enkaj eliris, li ŝtele paŝis kaj fiksis la okulojn sur siajn piedpintojn. Eĉ sidante en la rikiŝo li aspektis kiel malgrasa simio. En maloftaj okazoj kiam li diris ion, liaj vortoj nepre estis ofendaj, kvazaŭ ĉiu alia persono estus fripono kaj nur li estus honesta klerulo. Ŝjangzi abomenis tian homon. Sed okupo ja estas okupo, kaj se nur li povas ricevi pagon ĉiumonate, kial do li devus zorgi pri la cetero? Plie, la sinjorino estis sufiĉe malavara kaj ofte donis al li bonan nutraĵon kaj iajn objektojn kiel donacon; nu, li do estu kontenta kaj portu lin simple kiel veran simion.

Fakte al Ŝjangzi ne aparte plaĉi la sinjorino, kiun li rigardis nur kiel virinon pli-malpli mon-donaceman. Ŝi estis multe pli bela ol Ŝjaŭfuzi, kiu neniel estis komparebla kun tiu parfumita kaj pudrita, vestita en silko kaj veluro. Sed, kvankam ŝi estis bela kaj elegante vestita, ŝi tamen rememorigis lin pri Huniŭ en ia stranga maniero. Ŝi similis Huniŭ ne per siaj vestoj, nek per sia vizaĝo, sed per io, kion ŝi havis en sia sinteno kaj konduto – pri tio li ne povis diri al si precize. Laŭ li ŝi kaj Huniŭ estis de la sama speco.

Ŝi havis nur dudek du aŭ dudek tri jarojn, tamen ŝi ŝajnis tre matura en siaj manieroj, kun nenia eco de nova edzino, same kiel Huniŭ, kiu neniam havis mildecon kaj hontemon de knabino. Ŝiaj haroj estis frizitaj, ŝi portis ŝuojn kun altaj kalkanumoj kaj ŝiaj vestoj estis fasonitaj por elmontri ŝiajn elegantajn liniojn dum ŝia gracia irado. Eĉ Ŝjangzi povis vidi, ke, kvankam ŝi estas en laŭmode eleganta tualeto, tamen ŝi ne havas la bontonecon de ordinaraj sinjorinoj, sed malgrraŭe ŝi ne aspektis kiel tiu, kiu antaŭe estis prostituitino. Ne povante pli bone koni ŝin, li nur trovis ŝin tiel timinda kiel Huniŭ, kaj eĉ pli, ĉar ŝi estis pli juna kaj pli bela. Ŝi estis kvazaŭ la personiĝo de la tutaj inseksaj krueleco kaj malvirto, kiujn li jam spertis. Kaj li neniel kuraĝis rigardi ŝin rekte en la vizaĝon.

Post paso de kelka tempo li eĉ pli timis ŝin. Ŝjangzi apenaŭ vidis s-ron Ŝja elspezi monon, sed de tempo al tempo tiu ankaŭ aĉetis medikamenton en granda apoteko. Ŝjangzi ne sciis, kiaspecan li aĉetis, sed post ĉiu tia aĉeto gesinjoroj Ŝja ŝajnis aparte ĝojaj kaj precipe s-ro Ŝja, kiu kutime estis kvieta homo, montris eksterordinaran energion. Tamen post kelkaj tagoj li denove malvigliĝis kaj lia dorso eĉ pli kurbiĝis, simile al fiŝo aĉetita viva en la strato kaj denove metita en akvo, kie post momento da gaja naĝado ĝi baldaŭ kvietiĝas. Kiam ajn Ŝjangzi vidis, ke s-ro Ŝja sidas en la rikiŝo kvazaŭ fantomo, li sciis, ke jam estas tempo por denove aĉeti la medikamenton. Al Ŝjangzi ne plaĉis la viro, sed ĉiufoje, kiam li portis lin al la apoteko, li pretervole ekkompatis tiun ĉi malgrasan maljunan simion. Vidante, ke s-ro Ŝja revenis hejmen kun la medikamento, Ŝjangzi ekpensis pri Huniŭ kaj nedireble malgajiĝis. Li ne volis malami la mortinton, sed rigardante sin mem kaj s-ron Ŝja, li ne povis ne kulpigi ŝin. Estis fakte, ke li nun ne estis tiel fortika kiel antaŭe, kaj pri tio Huniŭ devis plejparte respondeci.

Li ekvolis forlasi la laboron, sed ŝajnus al li ridinde, se li tion farus el la kaŭzo, kiu ne koncernis lin. Fumante cigaredon, li murmuris al si: “Ba! Kial do mi zorgu pri alies afero?”


Notoj:

  1. Baŭding: Tiama ĉefurbo de Hebej-provinco, pli ol cent kilometrojn sude de Bejping.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.