La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

S-ro Caŭ riparigis la rikiŝon kaj ne dekalkulis la koston el la salajro de Ŝjangzi. S-ino Caŭ donis al li du pilolojn kontraŭ ekstera vundo, kiujn li ne prenis. Li ne plu diris ion pri la forlaso de sia laboro. Dum pluraj tagoj lin obsedis honto, sed finfine la konsilo de Onjo Gaŭ gajnis la venkon. Post nelonge, kiam la vivo denove estis en ordo, li iom post iom forgesis la akcidenton kaj la espero ree ĝermis en lia koro. Ĉiufoje, kiam li sidis sola en sia ĉambro, meditante pri la maniero klel ŝpari monon por aĉeti al si rikiŝon, liaj okuloj radiis kaj li senĉese murmuris al si kvazaŭ homo duonfreneza. Liaj kalkulmetodoj ne estis bonaj, sed li konstante ripetis, kiel en la kapo, tiel per la buŝo, “sesoble ses faras tridekses”. Fakte ĝi apenaŭ havis ian rilaton al la sumo de lia mono, sed ĝia konstanta ripetado firmigis lian memfidon, kvazaŭ li vere havus konton.

Li multe admiris Onjon Gaŭ, opiniante, ke ŝi estas eĉ pli sagaca kaj pli kapabla ol viroj ordinaraj, kaj ke ŝiaj paroloj estas plej ofte celtrafaj. Li ne kuraĝis proponi sin mem kiel ŝian kunbabilanton, sed kiam li okaze renkontis ŝin en la korto aŭ ĉe la pordego, kaj se tiam ŝi havis tempon por iom babili kun li, li tre volonte aŭskultis ŝin. Ŝiaj vortoj ĉiam indis lian longa pripensadon, kaj tial ĉiufoje, kiam li renkontis ŝin, li mirstulte ekridetis, por montri al ŝi, ke li admiras ŝiajn vortojn, kaj pro tio ŝi sentis sin iom fiera kaj volis iom babili kun li eĉ tiam, kiam ŝi estis okupita.

Sed pri la maniero kiel disponi pri sia mono, li ne kuraĝis facilanime sekvi ŝian konsilon. Ŝia ideo, laŭ lia opinio, vere ne povis esti kalkulata kiel malbona, sed ĝi ŝajnis pli aŭ malpli riska. Li tre deziris aŭskulti ŝin, por lerni de ŝi pli da saĝo kaj igi sian koron senŝarĝiĝi. Sed en agoj li ankoraw tenis sin je sia malnova principo – ne facilanime ellasi la monon el sia mano.

Jes, Onjo Gaŭ ja estis saĝa: de kiam ŝi vidviniĝis, ŝi pruntedonadis la malmultan monon, kiun ŝi povis ŝpari ĉiumonate, po unu aŭ du juanoj al servistoj, dua- aŭ triarangaj policanoj kaj etkomercistoj kun interezo de almenaŭ 30 procentoj. Tiuj homoj ofte bezonas monon tiel urĝe, ke eĉ se oni pruntedonus al ili monon kun interezo de 100 procentoj, ili ĝin prenus; alie la mono ne povas esti vidata de ili. La mono, kiun ili vidas, estas venena kaj, post kiam ili ĝin ricevas, povas elsuĉi ilian tutan sangon; sed malgraŭ tio ili devas ĝin preni. Ĉion, kio povas servi por prokrasti ilian morton, ili kuraĝas preni, ĉar la vivo estas por ili ĝuste la prokrasto de la morto. Onjo Gaŭ, dum ŝia edzo vivis, iam suferis de tiu ĉi veneno. Ĉiufoje, kiam ŝi edzo ebriiĝinte venis al ŝi, ŝi ne povis foririgi lin sen doni al li unu juanon. Se tiam ŝi ne havis monon por doni, li duondelire bruegis ĉe la pordego de la domo, en kiu ŝi servis, tiel ke ŝi povis fari nenion alian ol tuj pruntepreni tiun unu juanon, kiel ajn alta estis la interezo. El sia propra sperto ŝi ĉerpis tiun ĉi rimedon, kiun ŝi uzis ne por sia venĝo, sed por racia, preskaŭ urĝa, bonfarado. Unu urĝe bezonas pruntepreni, alia estas preta pruntedoni – jen afero de volonteco.

Laŭ ŝia opinio, se la celo ne estas malbela, ŝi devas uzi rimedojn pli severajn – ŝi ne povas lasi sian monon forflosi sur akvo. Kion oni faras, pri tio oni devas esti kompetenta. Por ke ŝia ŝparaĵo ne tute perdiĝu, necesas al ŝi akravideco, artifikoj, singardemo akj aŭdaco, kaj pro tio ŝi ne estas malpli zorgoŝarĝita ol bankiero, ĉar ŝi bezonas esti pli singarda. La kapitalo povas esti granda aŭ malgranda, sed la principo estas la sama, ĉar kapitalisma estas la socio, kiu similas kribrilegon kun tre malgrandaj truetoj. Kiam ĝi estas uzata por kribri monon, nur malgrandaj moneroj povas pasi tra ĝiaj truetoj; dume la principo povas facile tragliti malsupren, kiel ajn malgrandaj estas la truetoj, ĉar ĝi estas senkorpa. Oni diris, ke Onjo Gaŭ estas malfacile traktebla, kaj tion ankaŭ ŝi mem konfesis. Ŝia malfacile-traktebleco elforĝiĝis el ŝiaj mezero kaj suferitaj turmentoj. Ekpensante pri siaj antaŭaj suferoj kaj la senkompateco eĉ de sia propra edzo, ŝi kunpremis la dentojn. Ŝi povis esti kiel afabla, tiel ankaŭ kruela, kaj ŝi sciis, ke alie ŝi ne povus vivi en tiu ĉi mondo.

Tute el bona intenco ŝi konsilis ankaŭ al Ŝjangzi pruntedoni sian monon kontraŭ interezo, dirante, ke ŝi povos lin helpi, se li volos tion fari.

“Aŭskultu min, Ŝjangzi: tenate en via poŝo, unu monero restas ĉiam unu monero! Sed pruntedonite ĝi ja povos naksi novan monon! Kredu al mi, miaj okuloj ja estas akraj! Certigu vin pri la fidindeco de pruntopetantoj, antaŭ ol fari pruntedonadon, alie via mono estos tute poerdita. Se pruntepreninte policano ne pagos al vi la interezon je fiksita dato aŭ ne redonos la pakitalon, iru denunci lin al lia estro, kaj tiam li, unuvorte, estos eksigita! Aŭ bone informiĝu pro la dato de ilia salajr-ricevo kaj iru al la policejo por eldevigi la redonon. Malkonfesi la ŝuldon? Absolute neeble! Tute egale, ĉu la sumo estos unu aŭ dek juanoj, ĝi estu pruntedonita al fidindulo. Se petanto estos fidinda, pruntedonu; alie via mono estos ĵetita kvazaŭ en maron. Aŭskultu mian konsilon, kaj vi havos bonon.”

Ne necesis al Ŝjangzi diri ion ajn, lia mieno jam sufiĉe esprimis oian admiron al la vortoj de Onjo Gaŭ. Sed post ioma konsidero li tamen venis al la opinio, ke plej sekure estas teni la monon en la propra mano. Vere, en lia mano la mono estas morta kaj ne naskos novan monon, sed ĝi neniel povos esti perdita, — ankaŭ tio etas certa. Li delikate elprenis la kelkajn arĝentajn juanojn, kiujn li ŝparis en la lastaj monatoj, kaj sensone palpadis ĉiun el ili. La arĝentaj moneroj estis tiel brileblankaj, dikaj kaj okulplaĉaj, ke li des pli ne volis lasi ilin for el siaj manoj, krom se per ĝi li aĉetus rikiŝon. Ĉiu havas sian apartan maniero de mondisponado, do ne necesis al li sekvi tiun ŝian konsilon. Iam antaŭe li dungiĝis ĉe iu sinjoro, kies familinomo estis Fang. Ĉiuj familianoj de la sinjoro kaj eĉ liaj servistoj havis kurantan konton ĉe la poŝto. S-ino Fang iam konsilis Ŝjangzi: “Per ne malpli ol unu juano ŝparlokita oni povas malfermi konton. Kial vi ne tion faris? Proverbo diras: ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone. Estante juna kaj forta, vi devas ŝpari kelkan monon, ĉar el la tuta jaro ne ĉiu tago estas bela. La ŝparlokado estas simpla, sekura kaj krome ankaŭ interezdona. En okazo de urĝa bezono vi ankaŭ povos libervole repreni iom el la mono ŝparlokita por via uzo. Kio alia do povus esti pli oportuna, he? Iru kaj havigu al vi formujlon de kont-malferma peto. Se vi ne scias skribi, mi plenigos ĝin anstataŭ vi. Mi ja estas tute por via bono!”

Sciante, ke ŝi diris ĉion ĉi tute el bona intenco, kaj ke ankaŭ la kuiristo Sesa Ŭang kaj la nutristino Onjo Ĉin ambaŭ havas kurantan konton ĉe la poŝto, Ŝjangzi tre volus tion provi. Sed kiam iun tagon fraŭlino Fang sendis lin deponi por ŝi dek juanojn, li ŝanĝis sian intencon. Tiam li detale pririgardis la deponlibreton, kiu estis tiel malpeza kiel peco da neceseja papero pluroble faldita, kaj la vortojn kaj malgrandajn ruĝajn stampojn en ĝi. Li donis la monon al kasisto, kaj tiu skribis kelkajn vortojn kaj metis malgrandan stampon en la deponlibreton, ĉion ĉi li trovis nepra trompo. Fordoni brileblankajn arĝentajn monerojn, por ricevi kalkajn skribitajn vortojn – tiel trompiĝi li ne voli. Li suspektis, ke Fang-familio havas iajn rilatojn kun tiu ĉi negoco de la poŝto, kiu, laŭ lia opinio, havas ĉie filiojn jam longe ekzistantajn, kaj ĝuste pro tio s-ro Fang kaj lia edzino tiel fervore varbas klientojn por ĝi. Eĉ se en efektiveco tio ne estas trompo, la kontanta mono en la mono ja estas multe pli certa ol en la malgranda deponlibreto! La mono en la deponlibreto estas nur kelkaj vortoj Koncerne bankojn, li sciis nur ke ili estas lokoj, kie li povas trovi por sia rikiŝo klientojn. Se plicanoj ne malhelpas rikiŝparkadon proksime de bankoj, li certe povas tie havigi al si klientojn. Pri tio, kion oni faras en la bankoj, li havis nenian ideon. Jes, tie certe estas muultego da mono, sed kial oni venas nur tien por manipuladi la monon, li ne sciis. Kiel ajn estis, li mem tamen ne povis facile ekhavi rilatojn kun ili, kaj tial ne necesis al li cerbumi pri tio. En la urbo ja estis multaj aferoj por li nekompreneblaj, kaj ju pli li aŭdis siajn amikojn babiladei pri ili en tetrinkejoj, des pli lia kapo konfuziĝis, ĉar iliaj diroj estis inter si diferencaj kaj, cetere, ne konvinkoplenaj. Li ne plu volis aŭdi ilin, nek pensi pri tiuj aferoj. Li sciis nur, ke se oni irus fari rabon, plej bone estus prirabi bankon. Sed en efektiveco li ne volis esti rabisto, li do prefere bone tenu sian monon en la mano kaj zorgu pri nenio alia. Li opiniis, ke plej bona estas tia agmaniero.

“Mi scias, Ŝjangzi, ke vi ne volas pruntedoni vian monon kontraŭ interezo, ĉar vi deziras pli frue aĉeti al vi rikiŝon. Ankaŭ tio estas bona ideo. Se mi estus viro kaj ankaŭ rikiŝisto, mi prefere tiru mian propran rikiŝon. Se kantanto povas mem akompani sin per muzikilo, al li ne necesas peti alies helpon ĉe kantado tiaokaze mi ne volus esti eĉ guberniestro, se oni nomumus min tia! Vere la rikiŝotirado estas peniga okupo, sed se mi estus viro forta, mi preferus fari rikiŝotiradon, ol esti policano. Kiel en vintro, tiel en somero policanoj devas ĉiam stari surstrate, tamen ili estas tiom malmulte salajrataj, sen kroma enspezo kaj plena aglibereco; apenaŭ ili maljuniĝas, ili estas eksigitaj: unuvorte, prosperi al ili tute ne eblas. Nu, mi revenu al la afero! Se vi volas kiel eble plej frue aĉti rikiŝon, mi donas al vi bonan konsilon: fondu interhelpan societon el ĉirkaŭ dek, maksimume dudek, personoj. Se ĉiu persono kontribuos du juanojn monate kaj vi la unua prenos el la komuna kaso, ĉu tiam vi ne tuj havos ĉirkaŭ kvardek juanojn? Kredeble vi jam havas kelkan ŝparaĵon; kunigante la du sumojn, vi jam povos aĉeti al vi rikiŝon por tiri, jen kia simpla afero! Ekhavinte la rikiŝon, vi bezonos nur plu fari regule vian kontribuadon ĝis la fino de la interhelpa societo. Tiu ĉi afero, kiu estas honesta kaj postulas nenian interezon, certe plaĉos al vi. Se vi vere inciciatos interhelpan societon, mi nepre partoprenos en ĝi, tute senhezite! Ĉu bone?”

Tio vere igis la koron de Ŝjangzi bati iom pli rapide! Se li vere povos sukcese havigi al si tridek aŭ kvardek juanojn, kunigante ilin kun la pli ol tridek juanoj tenataj en la mano de Kvara Sinjoro Liŭ kaj la kalkaj en sia mon, ĉu tiam li ne jam havos ĉirkaŭ okdek juanojn? Kvankam la sumo ne sufiĉos por aĉeti rikiŝon centprocente novan, tamen por okdek-procente nova ĝi ja sufiĉos. Cetere, tio ankaŭ ebligos al li repreni de Kvara Sinjoro Liŭ la monon, ke ĝi ne plu tiel restu en ties mano. “Nu, bone, ” Ŝjangzi pensis en si, “mi do unue prenu okdek-procente novan por provizora uzo kaj poste, kiam mi havos sufiĉe da mono, mi ŝanĝos ĝin por pli nova.”

Sed kien do li sin turnos, por inviti tiom da personoj bezonotaj, eĉ se li sukcesos en tio, ĝuste pro amikeco oni aliĝos al la interhelpa societo. Nun li havas urgan bezonon de mono kaj iniciatos interhelpan societon, sed poste se iu iniciatos alian tian societon kaj invitos lin al ĝi, kion do li faros? En la nunaj malfacilaj tempoj ja ofte okazas antaŭtempa disiĝo de interhelpa societo! Ne, brava vrito ne devas peti alies helpon. se la sorto permesas al li aĉeti rikiŝon, li aĉetu kun nenies helpo!

Vidante, ke Ŝjangzi restas silenta, Onjo Gaŭ volus iom moki lin, sed ekpensante pri liaj simpleco kaj honesteco, ŝi sin detenis kaj diris: “Brave, vi nekonvinkebla peco! Nu, bone, agu laŭ via bontrovo.”

Ŝjangzi diris ankoraŭ nenion. nur post kiam Onjo Gaŭ foriris, li balancis la kapon al si, kvazaŭ esprimante admiron al sia nekonvinkebla obstineco, kaj lia koro estis ĝojoplena.

Estis jam frua vintro. Nokte, en la stratetoj, inter la krioj de “Dolĉajn rostitajn kaŝtanojn!” kaj “Ternuksojn!” nun aŭdiĝis ankaŭ la malalta malgaja voko “Noktova-a-azon!” en siaj korboj la noktovazo-vendanta kolportiso ankaŭ havis fajencajn ŝparmonujojn en formo de globo, kaj Ŝjangzi elektis por si unu el la plej grandaj. Ĉar li estis la unua aĉetanto, la kolportisto ne povis trovi monerojn por doni la restaĵon. Kaj Ŝjangzi, ekvidinte kuriozan noktovazeton brile helverdan, kun paŭtanta buŝeto, ne povis sin deteni de ekdeziro ĝin aĉeti kaj diris: “Ne necesas doni la restmonon. Donu al mi unu el tiuj!”

Demetinte la ŝparmonujon Ŝjangzi enportis la verdan noktovazeton en la internan ĉambron. “la sinjorido ankoraŭ ne enlitiĝis, ĉu ne? jen estas malgranda ludilo!”

Tiam ĉiuj estis rigardantaj Ŝjaŭŭen, la fileton de gesinjoroj Caŭ, kiu estis sin bananta. Ekvidinte la donacon de Ŝjangzi, ili ĉiuj ne povis sin deteni de ekrido. Gesinjoroj Caŭ ne diris ion. Ili probable sentis, ke, kvankam la donaco estas kruda, tamen lia bonvolemo estas akceptenda kaj tial ili ambaŭ ridetis kun dankemo. Kompreneble, Onjo Gaŭ ne povis lasi sian buŝon ripozi.

“Rigardu, kion vi aĉetis, Ŝjangzi! Ĉu vi, homo grandkreska, povus elhavi tian ideon? Fi, kia malbela aĵo!”

Al Ŝjangzi tre plaĉis la ludilo kaj li tuj enigis iom da banakvo en ĝin. “tiu ĉi malgranda tekruĉo havas grandan buŝon!” li ĝoje kriis.

Ĉiuj ridis eĉ pli forte. Ŝjangzi ordigis siajn vestojn – ĉar li, tute ekster si de ĝojo, ne sciis kion fari – kaj eliris. Li ĝojis, ĉar tio estis la unua fojo, ke ĉiuj turnis sian ridantan vizaĝon al li, kvazaŭ li estus ia tre grava persono. Ridetante, refoje li eligis siajn kelkajn arĝentajn monerojn kaj delikate, unu post alia, enmietis ilin en sian fajencan ŝparmonujon. Li diris en si: “Tio ĉi ja estas la plej fidinda metodo! Kiam mi ŝparos al mi sufiĉe, mi ĵetos tiun ĉi ŝparmonujon kontraŭ la muron kaj krak’, tiam estos pli da moneroj ol rompopecoj!”

Li decidis neniam plu peti ies helpon. eĉ Kvara Sinjoro Liŭ, kiu estis tiom fidinda, iafoje ŝajnis al li ne inda, ke li sin turnu al li kun peto. Mono en la manoj de tiu maljunulo vere estis sufiĉe sekura, sed malgraŭe li sentis sin iom maltrankvila. Mono estas kiel ringo, kiun oni prefere ĉiam portas sur sia propra fingro. Farinte tiun ĉi decidon, li sentis sian koron faciliĝinta, kvazaŭ li jam estus iom plistreĉinta sian zonon, ke lia brusto fariĝus pli elstaranta kaj pli firma ol iam ajn.

Estis pli kaj pli malvarme, sed tion Ŝjangzi kvazaŭ ne sentis. Nun ke li havis difinitan celon, ŝajnis al li , ke ĉirkaŭe fariĝis multe pli lume, kaj sekve li ne plu povis senti malvarmon. La unua glacio vidiĝis sur la tero, ecs la trotuaroj glacie krustiĝis. Ĉio estis seka kaj solida. La nitra tero montriĝis iom flava, kvazaŭ jam foriĝus la tuta humido. Precipe en la frumateno la vojsulkoj plugitaj de ĉaroj iĝis inkrustitaj per prujno, kaj penetrantaj blovoj de frosta venteto dispelis la ĉielruĝon por malkaŝi la ekstreme serenan ĉielon. Eĉ tiam Ŝjangzi volis eliri kaj kurante tiri la rikiŝon, ke la frosta vento penetru en liajn mankojn, ektremigante lin, kvazaŭ li prenus malvarman banon. Iafoje leviĝis furioza ventego, kiu batis lin preskaŭ ĝis perdo de la spiro; sed li, kun klinita kapo kaj kunpremita dentoj, penege kuris antaŭen, kvazaŭ granda fiŝo naĝanta kontraŭ la fluo. Ju pli forta la vento, des pli firma estis lia rezisto, kvazaŭ tio estus vivo-morta batalo. Kiam subita ekblovo de forta kontraŭvento premis lin tiel, ke li ne povis spiri, li tenis sian buŝon fermita dum kelkaj minutoj, poste ellasis rukton, kvazaŭ li estus jam plonĝinta en profundan akvon. Post la rukto li plu kuris antaŭen, borante al si vojon, kun ĉiu muskolo streĉita; kaj nenio povis halltigi tiun ĉi giganton. Li estis kvazaŭ verda insekto, kiu, atakita de formikoj, tremis per la tuta korpo en sia rezisto

Kaj kian ŝviton li ŝvitis! Post kiam li demetis la timonetojn kaj rektigis sian talion, li tiris profundan spiron kaj forviŝis la polvon de ĉirkaŭ la buŝo kaj li havis la senton, ke li estas vere nevenkebla. Vidante, ke la vento balaas la polvon preter li, li kontente balancis la kapon, la vento fliksis la arbojn, la vojon borderantajn, disŝiris la tolajn butikŝildojn, fortiris ĉiujn afiŝojn de sur la muroj. Ĝi vualis la sunon, ĝi kantis, kriis, hurlis, resonis. Iafoje ĝi furioze kuregis antaŭen kvazaŭ terurita spirito, deŝirante la ĉielon de la tero; kaj subite, kvazaŭ en paniko, ĝi kirliĝis ĉie en ĉiuj direktoj kiel feroca demono frenezanta; poste ĝi abrupte transverse ekbalais, kvazaŭ ĝi volus suprize ataki ĉion, rompante branĉojn, forportante tegolojn kaj deŝirante elektrajn dratojn. Tamen Ŝjangzi staris tie rigardante; li ĵus venis el la vento, kiu estis senpova kontraŭ li. Venko apartenis al li! Kaj en la okazoj, kiam la vento lin favoris, li bezonis nur firme teni la timonetojn kaj lasis sin gliti antaŭen. La vento, kvazaŭ bona amiko, ruladis la radojn por li.

Ŝjangzi ne estis blinda, kaj nature li jam vidis tiujn maljunajn, kadukajn rikiŝistojn. Iliaj vestoj esti tiel ĉifonaj, ke ilin venteto povis trapenetri kaj forta ventoblovo povis disŝiri; kaj iliaj piedoj estis vinditaj per oni ne scias kiaj tukaĉoj. Ili atendis, tremante de malvarmo, ĉe rikiŝoparkadejoj, kun okuloj ŝtele turnitaj tien kaj ĉi tien, kaj tuj kiam iu aperis, ili vete alrapidis kaj demandis: “Ĉu kaj tuj kiam iu aperis, ili vete alrapidis kaj demandis: “Ĉu rikiŝon?” Kaj, ekhavinte klienton, ili varmiĝis de kurado kaj iliaj ĉifonaj vestoj ŝvite tramalsekiĝis. Tuj kiam ili haltis, la ŝvito glaciiĝis sur ilia dorso. En kontraŭblovanta vento, ili ne povis levi la piedojn kaj trenis la rikiŝon kun granda peno. Kiam la vento frapis ilin de supre, ili devis klini sian kapon al la brusto, dum suprenblovanta vento povis preskaŭ levi ilin de sur la tero. Kiam ili renkontis frontan venton, ili ne kuraĝis levi la manon, timante, kke la rikiŝo renversiĝus, dum se la vento venis de malantaŭe, ili perdis la regadon de la rikiŝo kaj de si mem. Tamen ili ĉiel penadis, streĉante ĉiun sian muskolon, por treni la rikiŝon al la celo, preskaŭ mortiĝante por kelkaj kupraj moneroj.

Post ĉiu rikiŝotira kuro, polvo kaj ŝvito miksite malpurigis ilian vizaĝon, lasante vidiĝi nur tri froste ruĝiĝintaj cirklojn – la okulojn kaj la buson. en tiel mallongaj, malvarmaj tagoj estis malmultaj homoj sur la stratoj, tial eĉ post tuttaga pena kurado ili ankoraŭ ne povis perlabori sufiĉe por sia satmanĝo; sed la maljunaj havis ankaŭ edzinon kaj infanojn en la hejmo, la junaj gepatrojn kaj pli junajn gefratojn. La longa vintro estis por ili infero, kaj estis nur la vivspiro, kiu distingis ilin de fantomoj, kiuj estis liberaj de la zorgoj kaj suferoj, kiujn ili havis. Morti kiel hundo sur la strato estis ilia sola espero pri paco. Laŭdire la fantomo de frostomortinto ja ĉiam havis rideton sur sia vizaĝo!

Kiel Ŝjangzi ne povus vidi ĉion ĉi tion? Sed li ne havis tempon por maltrankviliĝi pro aliuloj. Ilia sorto estis ankaŭ la lia, sed li, estante ankoraŭ juna kaj forta, povis elteni penegojn kaj ne timis malvarmon, nek venton. Kaj kun pura ĉambro por la nokto kaj bonordaj vestoj por la tago, li havis la senton, ke li apartenas al alia kategorio. Kavnkam li nun suferis same kiel ili, tamen liaj suferoj diferencis de iliaj en grado. Li nun suferis malpli ol ili kaj poste ankaŭ povos eskapi de ilia sorto, ĉar li estis konvinkita, ke en sia maljuneco li certe ne plu tiros kadukan rikiŝon kaj ne plu suferos malvarmon kaj malsaton. Li kredis, ke lia nuna supereco garantias lian estontan venkon. La sintenado de Ŝjangzi kontraŭ siaj maljunaj kadukaj kamaradoj estis simila al tiu de ŝoforoj, kiam tiuj lastaj renkontis rikiŝistoj ekster la restoracioj aŭ privataj loĝejoj. Ili neniam kune babilis, ĉar la ŝoforoj sentis, ke havi kontaktojn kun rikiŝistoj perdigus al ili la dignon. Ili ĉiuj estis en la sama infero, sed sur malsamaj niveloj. Al ili neniam venis en la kapon la ideo, ke ili staru kune, kaj tial ĉiu el ili iris sian propran vojon, blindigita de siaj propraj espero kaj strebo. Ĉiu kredis, ke kun siaj malplenaj manoj li povas fondi al si propran familion kaj sola plu palpi sian vojon antaŭen en la mallumo. Ŝjangzi neniam pensis, ken aorgis pri aliaj, kaj ĉio, kio gravis por li, estis lia mono kaj estonta sukceso.

La stratoj iom post iom havis festan aspekton kiam la Novjaro proksimiĝis. En sunaj, senventaj tagoj la aero estis krevige malvarma, tamen ambaŭ flankoj de la stratoj fariĝis pli kolorriĉaj pro la apero de novjaraj bildoj, gazlanternoj, ruĝaj kaj blankaj kandeloj, silkaj floroj por knabinaj kapoj kaj sukeraĵoj en diversaj grandecoj. Tio estis spektaklo ĝojiga, sed ankaŭ iom maltrankviliga, ĉar, kvankam ĉiu esperis pasigi en ĝojo kelkajn tagojn eum la novjaro, tamen ĉiu ja havis siajn zorgojn grandajn aŭ malgrandajn.

La okuloj de Ŝjangzi heliĝis, kiam li vidis la festan spektaklon, sciante, ke Caŭ-familio certe sendos al siaj amikoj donacojn kaj por ĉiu donac-alporto farita li ricevos kelkajn ĝjaŭojn kiel trinkmonon. La regula novjara kromsalajro estos du juanoj, tiu sumo ja ne estos kalkulata kiel granda; sed, kiam gastoj venos por fari novjaran viziton, li devos rikiŝe porti ilin hejmen, kaj de ĉiu el ili li ricevos du aŭ tri ĝjaŭojn. Se ĉio ĉi adiciiĝos, li havos konsiderindan sumon. Kvankam la sumo ne estos sufiĉe granda, tamen, se li nur konstante ricevos iom, lia ŝparmonujo ne trompos lin. En la vesperoj, kiam li estis senokupa, li ofte fisrigardis sian fajencan amikon, kiuj povis nur engluti monon, sed ne elvomi ĝin. Mallaŭte li admonis ĝin: “Manĝu pli multe, amiko, manĝu pli multe! Kiam vi satiĝos, ankaŭ mi kontentiĝos!”

La novjaro fariĝis pli kaj pli proksima kaj tre baldaŭ jam estis la oka ke la dekdua monato lunkalendara. Ĝojo kaj zorgoj devigis la homojn fari planon kaj preparon. Estis same dudek kvar horoj en ĉiu tago, sed tiuj ĉi tagoj estis malsamaj ol la ordinaraj kaj oni ne povis ilin pasigi kiel kutime, sed devis ion fari kun okulo al Novjaro, kvazaŭ la tempo subite ekhavus konscion kaj sentojn, kiuj devigis la homojn pensi kaj klopodi laŭ ĝiaj deziroj.

Ŝjangzi apartenis al tiuj, kiuj sentis ĝojon. La strata movado, la kolportistaj krioj, la espero pri kromsalajro ka trinkmonoj, la novjaraj ferioj kaj la vizio pri bonaj manĝaĵoj plenigis lin kvazaŭ infanon per ĝojo kaj atendo. Li decidis elspezi ok ĝjaŭojn aŭ unu juanon por aĉeti donacon al Kvara Sinjoro Liŭ. La donaco eble estos malgranda, tamen ĝi montros lian respekton. Li devos porti ion al li, kiam li lin vizitos, unuflanke por peti lian pardonon pri tio, ke li estis tro okupita por lin viziti lastatempe; aliflanke por ebligi al si repreni tiujn tridekkelkajn juanojn. Elspezi unu juanon por reakiri la tridek estis multe inda afero.

Kontenta li iom skuis la ŝparmonujon kaj imagis, kiel bele sonos la peza tintado post kiam li aldone enmetos tiujn tridek juanojn. Jes, kun la reprenita mono en siaj manoj, li havos nenion pli por maltrankviliĝi.

Iuvespere, apenaŭ li intencis ree skui sian trezorujon, Onjo Gaŭ kriis al li: “Ŝjangzi! Ĉe la pordego estas fraŭlino, kiu volas vin vidi. Ŝi demandis min pri vi, kiam mi revenis el la strato.” Kiam Ŝjangzi eliris, ŝi aldonis mallaŭte: “Ŝi estas kiel granda nigra turo, vera teruraĵo!”

Ŝjangzi tuj ruĝiĝis tiel, ke lia vizaĝo kvazaŭ estis brulanta. Li sciis, ke lin atendas io malbona.


Notoj:

  1. Interhelpa societo: Provizora kuniĝo de personoj, kiuj regule kontribuas al komuna kaso kaj prenas el ĝi por sia uzo laŭvice.
  2. La oka de la dekdua monato: Budaisma festo. Laŭ legendo en tiu ĉi tago Ŝkjamunio budaiĝis. Pro tio en la datreveno en budaismaj temploj oni recitis ŝutrojn kaj kuiris kaĉon el diversaj grenoj kaj fruktoj por kulti la Budaon. Poste tio fariĝis ankaŭ popola moro. En tiu tago oni manĝas tian kaĉon por celebri riĉan rikolton.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.