|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KAMELO ŜJANGZIAŭtoro: Lao She |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam li malgaje promenis sur la strato, li renkontiĝis kun la avo de Ŝjaŭmar. La maljunulo jam ne plu tiris rikiŝon kaj nun liaj vestoj estis pli maldikaj kaj pli ĉifonaj ol antaŭe. Sur unu ŝultro li portis lignan stangon kun granda argila tekruĉo pendanta de unu fino kaj de la alia – ronda difektita korbo entenanta kelkajn bakitajn bulkaĵojn, frititajn pastopecojn kaj unu grandan brikon. Li ankoraŭ povis rekoni Ŝjangzi.
Post kelka konversacio la maljunulo diris al Ŝjangzi, ke Ŝjaŭmar mortis jam antaŭ pli ol duonjaro kaj li forvendis sian kadukan rikiŝon. Nun li ĉiutage vendis teon, bakitajn bulkaĵojn kaj frititaĵojn ĉe rikiŝoparkadejoj. Kvankam li estis ankoraŭ tiel milda kaj afabla kiel antaŭe, tamen lia dorso estis pli kurbiĝinta, liaj okuloj larmis en la vento kaj liaj palpeblroj estis ruĝaj kvazaŭ de ĵusa plorado.
Ŝjangzi aĉetis de li tason da teo kaj mallonge rakontis al li sian malfeliĉon. “Ĉu vi pensas, ke vi estante solulo, povas atingi la celon en via strebado?” la maljunulo komentariis. “Kiu ne tiel pensas? Sed kiu do atingus bonstaton? Siatempe mi estis fortika kaj honesta, tamen nun, rigardu min! Ĉu ankoraŭ forta? Eĉ homo el fero ne povus eskapi el tiu ĉi granda kaptilo, en kiu ni vivas. Honesteco? Kian utilon ĝi havus? Oni diras, ke de bono venas bono, kaj de malbono nur malbono; tiun diron ne kredu, ĉar tia afero neniam ekzistas! Kiam mi estis juna, mi estis tre varmkora kaj helkpema al aliaj. Ĉu mi ricevis bonon? Neniam! Mi eĉ savis homojn de drono kaj sinpendigo. Kian bonon do mi havis de tio? Nenian! Mi diras al vi, mi povos frostmorti iun tagon.
“Nun mi jam komprenas, ke por ni kulioj kiel soluloj atingi bonstaton estas la plej malfacila afero en la mondo. Kian estontecon la solulo povas havi? Ĉu vi iam vidis lokuston? Estante unuopa, ĝi saltas tre malproksimen, sed, kaptita kaj ligita de infano, ĝi ne povas eĉ flugi. Kaj tamen, se svarmo da lokustoj aperis, ha! Ili ja povas tuj kaj tute formanĝi centojn da muoj da grenplantoj kaj oni povas fari nenion kontraŭ tio, ĉu ne? Kaj mi, bonkora kaj honesta, eĉ ne povis vivteni unu malgrandanj nepon. Li malsaniĝis kaj mi ne havis monon por aĉeti bonan medikamenton. Mi rigardis lin morti en miaj brakoj. Nu, tion forgesu kaj neniam plu menciu! – Teon! Kiu volas trinki varman teon?”
Nun Ŝjangzi vere ekkomprenis. Ĉiuj malbenoj liaj ne alportos punon sur Kvaran Liŭ, s-inon Jang kaj detektivon Sun. Koncerne lin mem, li neniel povos ricevi bonon el sia strebado. Sola kun nenies helpo, li estis kvazaŭ lokusto kaptita kaj ligita de infano, ĝuste kiel la maljunulo diris. Kion do helpus nun liaj flugiloj?
Li ne volis iri al la domo de s-ro Caŭ. Se li irus tien, li devus labori kiel eble plej bone, kaj kian bonon li povus ricevi de tio? Kial do ne lasi la tagojn pasi sen zorgoj, sen penoj? Kiam estos nenio por manĝi, li tiru rikiŝon eksteren kaj laboru; kiam la nutraĵo estos sufiĉa por la tago, li do ripozu kaj pensu pri la morgaŭo nur tiam, kiam ĝi jam venos. Tio estos vojo ne nur irebla, sed eĉ la sola. Ŝpari monon kaj aĉeti rikiŝon estos vana penado, ĉar oni ilin forrabos. Kial do ne ĝui la vivon dum li povas?
Kaj, cetere, se li trovus Ŝjaŭfuzi, li devos ankoraŭ fari penegojn, se ne por si mem, almenaŭ pos ŝi. Sed, ne povante trovi ŝin, por kiu do li nun devus penlabori? Li estis same malfeliĉa kiel la maljunulo, kiu perdis sian nepon. Li do rakontis al la maljunulo pri Ŝjaŭfuzi, ĉar li rigardis lin kiel sian veran amikon.
“Kiu volas varman teon?” la maljunulo vokis. Poste li diris: “Laŭ mi, ŝi havis nur du elirojn. Aŭ ŝi estis vendita de Erĉjangzi por fariĝi kromedzino aŭ ŝi estis vendita al la Blanka Kabano. Probable ŝi nun estas en la Blanka Kabano. Kial? Ĉar se, kiel vi diris, ŝi antaŭe jam edziniĝis, estas ne facile trovi iun ajn alian viron, kiu volus ŝin. Viroj volas virgulinon kiel kromedzinon. Tial tre probable ŝi estas en la Blanka Kabano. Mi estas preskaŭ sesdekjara kaj jam multe vidis la mondon dum mia vivo. Se iu fortika juna rikiŝisto forestas de la rikiŝoparkadejoj kelkajn tagojn, li aŭ sin okupas per laŭmonata laboro aŭ kuŝas en la Blanka Kabano. Kaj se subite la edzino aŭ filino de iu rikiŝisto malaperis, tre povas esti, ke ŝi iris tien. Ni ĉiuj vendas nian ŝviton, niaj virinoj sian korpon. Mi scias, mi bone scias! Iru tien kaj serĉu ŝin. Mi ne esperas, ke vere ŝi estas tie, sed… Tion! Kiu volas varman teon!”
Unuspire Ŝjangzi kuris eksteren el la pordego Ŝjiĝimen.
Tuj kiam li trapasis la straton ekster la pordego, liajn okulojn frapis la kampara dezerteco. Senfoliaj arboj staris ambaŭflanke de la vojo, sur iliaj branĉoj estis neniu birdo. Grizaj arboj, griza tero, grizaj domoj silente ripozis sub la grizflava ĉielo. En la foro vidiĝis la siluetoj de la malvarmaj nudaj Okcidentaj Montoj. Norde de la fervojo estis arbaro, kaj ĉe ties rando staris kelkaj malaltaj dometoj. Ŝjangzi konjektis, ke tiuj devas esti la Blanka Kabano. En la arbaro aŭdiĝis nenia sono. Pli norde, ekster la bestĝardeno Ŭanŝengjŭan estis marĉoj, kies surfaco estis punktita de velkintaj fragmitoj kaj herboj. Estis neniu homo ekster la dometoj, ĉirkaŭe regis tia dezerteca silento, ke li eĉ dubis, ĉu tio estas la fifama Blanka Kabano. Kolektinte sian kuraĝon, li iris al ĝi. Super ĉiu pordo pendis flava pajlokurteno, kiu estis brile nova. Li iam aŭdis ke somere la virinoj ĉi-tieaj sidas eksterdome, nudbrustaj, invitante la preterirantojn. Alpaŝante ĉi tien, iliaj “gastoj” kantis bordelajn kantojn, por montri, ke ili ne estas novicoj. Sed kial nun estas tiel kviete? Ĉu ili ĉesis fari negocon dum la vintro?
Ĝuste kiam li sin demandis pri tio, la pajlokurteno super la pordo, kiu estis la plej proksima al li, ekmoviĝis kaj aperis kapo de virino. Li estis forte konsternita de ŝia simileco al Huniŭ. “Mi venas por trovi Ŝjaŭfuzi, ” li pensis. “Se anstataŭe mi trovus Huniŭ, ja fantomo min trafus!”
“Envenu, vi kara stultulo!” ŝi diris. Ŝia voĉo, ne simila al tiu de Huniŭ, estis raŭka kaj urĝema, kian havis la maljunulo, kiun li ofte vidis vendi sovaĝajn kuracherbojn ĉe Tjanĉjaŭ.
En la ĉambro estis nenio krom la virino kaj malgranda briklito. Sur la briklito ne estis mato, sed ĝi estis hejtita per malgranda fajro, kiu plenigis la ĉambron per varma, tre naŭza malbonodoro. Sur la briklito troviĝis malnova litkovrilo, kies randoj estis grase brilaj kiel la brikoj, sur kiuj ĝi kuŝis.l la virino aspektis ĉirkaŭ kvardekjara, kun hararo taŭzita kaj vizaĝo nelavita. Ŝi portis subŝtofitan pantalonon kaj nigran vatitan jakon, kiun ŝi lasis nebutonumita. Ŝjangzi devis klini sian kapon tre malsupren por iri internen kaj, apenaŭ li eniris, ŝi ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝia nebutonumita jako malfermiĝis por montri ŝiajn grandajn pendantajn mamojn. Ŝjangzi sidiĝis sur la rando de la briklito, ĉar la ĉambro estis tro malalta, por ke li povu rekte stari. Li tre ĝojis renkonti ŝin, ĉar li ofte aŭdis pri virino, kies moknomo estis Blankaj Farunsakoj. Tio ĉi devis esti ŝi. la moknomo venis de tiuj du supermezuraj mamoj. Sen ĉirkaŭdiro, li demandis ŝin, ĉu ŝi vidis Ŝjaŭfuzi. Ŝi ne sciis. Sed post kiam li priskribis la aspekton de Ŝjaŭfuzi, ŝi ekmemoris.
“Ho jes! Estis ja tia persono. Juna kaj havanta la kutimon de tempo al tempo montri tiujn siajn blankaj dentojn. Jes, ni nomis ŝin ‘Suka Karno’.”
“En kiu ĉambro ŝi estias?” La okuloj de Ŝjangzi ekradiis sovaĝan brilon.
“Ŝi? jam de longe mortis!” Blankaj Farunsakoj montris eksteren. “Ŝi sin pendigis en la arbaro.”
“Kio?”
“Kiam Suka Karno venis, ŝi tre plaĉis al la klientoj. Sed ŝi ne estis sufiĉe fortika por ilin elteni. Iun vesperon, ĉirkaŭ la lampo-eklumiga tempo – mi ankoraŭ klare memoras tion, ĉar tiam mi sidis kun du fratinoj ĉe la pordo – iu kliento venis kaj sin direktis rekte al ŝia pordo. Ŝi kutime ne volis sidi ekstere kun ni, kaj pro tio ŝi eĉ ricevis batojn en la unuaj tagoj post sia veno. Sed poste, kiam ŝi iom disfamiĝis, ni ĉiuj do lasis ŝin sola sidi en sia ĉambro, ĉar ŝiaj klientoj volis neniun alian. Post iom da tempo ŝia kliento foriris kaj direktis sin al tiu arbaro. Ĉiu el ni pensis nenion pri tio kaj neniu eniris en ŝian ĉambron por ŝin vidi. Kiam la borelistino venis por kolekti la monon, ŝi trovis en la ĉambro tutnudan viron, kiu profunde dormis. Li estis morte ebria. Suka Karno metis sur sin liajn vestojn kaj forkuris. Vere sagaca ŝi estis. Se ne estus mallume, ŝi neniel povus forŝteliĝi; sed sub la kovro de la nigra nokto ŝi, vestita kiel viro, trompis nin ĉiujn. La bordelistio tuj sendis homojn eksteren, por ŝin serĉi. Apenaŭ ili eniris en la arbaron, ili vidis ŝin tie pendatan. Kiam ili metis ŝin sur la teron, ŝi estis jam mortinta, sed ŝia lango ne estis tro longe elŝovita kaj ŝi ne havis teruran aspekton. Eĉ mortinte ŝi estis aminda. Dum tiuj ĉi monatoj la arbaro estas tre kvieta nokte kaj ŝia spirito neniam eliris por timigi homojn. Kiel bonkora ŝi estas!…”
Antaŭ ol ŝi finis sian parolon, Ŝjangzi jam ŝanceliĝe elpaŝis el la ĉambro. Li iris al iu tombejo, ĉirkaŭkreskita de orde aranĝitaj pinoj. Tie vidiĝis pli ol dek tomboj. Ka suno estis pala, kaj en la pinaro estis eĉ pli malhele. Li sidiĝis sur la tero, kiu estis kovrita de sekiĝintaj herboj kaj falintaj pinkonusoj. Ĉio estis kvieta, nur kelkaj korvoj faris funebrajn, longe tiratajn grakojn sur la branĉoj. Li bone sciis, ke ĉi tie certe ne estas la tomboloko de Ŝjaŭfuzi, sed liaj larmoj falis per grandaj, pezaj gutoj. Ĉio forpasis, eĉ Ŝjaŭfuzi mortis kaj estis enterigita. Li siatempe estis strebema, tia estis ankaŭ Ŝjaŭfuzi, tamen ĉio, kio restis al li, estis senutilaj larmoj kaj ŝi jam sin pendigis. Esti envolvita en pajla mato kaj kuŝanta en la tombo en tiu ĉi forlasita tero, jen kien kondukis ŝia tutviva penado.
Reveninte en la rikiŝejon, li falis en letargian dormon por du tagoj. Li volis nek iri al la domo de s-ro Caŭ, nek sendi tien eĉ unu vorton, ĉar s-ro Caŭ ne povis savi lin. Post du tagoj li tiris rikiŝon eksteren, kun vaka spirito. Liaj pensoj kaj espero jam estis for, li sklavis nur por plenigi sian stomakon, kaj kiam li estis satigita, li do iris dormi. Kial plu nutri la esperon? Rigardante skelete malgrasan hundon, kiu atendis apud la portovekto de batato-kolportisto iajn ŝelpecojn kaj radiketojn, li sciis, ke li estas ĝuste kiel tiu ĉi hundo, kiu tuttage vagadas nur por trovi iajn forĵetaĵojn por manĝi. Se li nur povas treni sian vivon, kial do pensi pri io ajn alia?
La homoj levis sin alte super ĉiaj bestoj, sed nun oni ankoraŭ pelas siaspeculojn returne inter la bestojn. Ŝjangzi vivis ankoraŭ en la kultura urbo, tamen li jam fariĝis kvazaŭ kvarpiedulo, tute ne konscianta sian kulpecon. Li jam ĉesis pensi kaj tial, eĉ se li mortigus homon, li devus porti nenian respondecon. Li ne plu havis esperon, kaj en sensobtuzeco li lasis sin fali en la senfundan abismon. Li frandis, li drinkis, li vizitis bordelon, li faris hazardludon, li maldiligentis, li ruzis, ĉar li jam ne havis la koron, kiu estis forŝirita for de li. Al li restis nur la alta skeleto kun karno senanima, kiu atendis putriĝon kaj estis preta enteriĝi sur dezerta tombejo.
Pasis jam la vintro. La printempa suno estas la vesto, kiun donacas la naturo al ĉiuj homoj; li do forvendis ĉiujn siajn vatitaj vestojn. Dezirante nur plezure manĝi kaj trinki, li ne plu havis la bezonon konservi la vintrajn vestojn, tiom pli ke li tute ne volis revidi la vintron. Li devis ĝui la hodiaŭon, ke morgaŭ li mortu sen bedaŭro. Se malfeliĉe li devos ĝisvivi la vintron, li tiam serĉu alian rimedon por ŝin vivteni. Antaŭe liaj pensoj ĉiam direktiĝis al lia tuta vivo, sed nun li zorgis nur pri tio, kio troviĝis tuj antaŭ lia nazo. La sperto diris al li, ke la morgaŭo, kiu estas la daŭrigo de la hodiaŭo, heredas la hodiaŭajn maljustaĵojn suferatajn.
Vendinte la vatitajn vestojn, li sentis sin treege ĝoja. Kun kontanta mono en la mano li ja povas fari, kio al li plaĉas. Kial do li devus restigi ilin ĉe si por la malvarma kruela vintro?
Kun la paso de la tempo Ŝjangzi fariĝis pli kaj pli diboĉema. Nun li forvendis ne nur siajn vestojn, sed ĉion, kion li trovis al li portempe nenecesa.
Li volis vidi kun plezuro, ke liaj objektoj ŝanĝiĝis en monon al li disponeblan. Elspezita mono ne povas fali en alies manon – jen afero plej certa. En okazo de nebezono li faris forvendon; kaj kiam li ree bezonis ion uzi, li denove faris aĉeton. Se tiam li ne havis monon, li simple rezignis la uzon de ĉiutagaj necesaĵoj. Li povis ne lavi al si la vizaĝon, nek purigi la dentojn. Tio ŝparigis al li ne nur monon, sed ankaŭ penadon. Por kio servus la bonorda aspekto? Manĝi dabingojn kun sojsaŭce kuirita porkaĵo, kvankam esti ĉfonaĵe vestita – jen vera agrablaĵo! Kun bonaj nutraĵoj en la stomako, eĉ se li mortus, li kontentus, ĉar li tiam ne spektus kiel malgrasa muso mortinta de malsato.
Ŝjangzi, kiu antaŭe estis tiom sana kaj forta, nun jam fariĝis malaltklasa rikiŝisto, malgrasa kaj malpura. Li ne lavis al si la vizaĝon, nek sin banis, nek ŝanĝis la vestojn; iafoje eĉ dum pli ol unu monato li ne iris al barbiro. Lia rikiŝo ne estis plu bona: se nur ne granda estis la rikiŝa lupago, cian rikiŝon, novan aŭ malnovan, li akceptis. Dum rikiŝotirado, ekpensinte, ke lia perlaborita mono jam sufiĉas por la tago, li ne volis plu tiri kaj transcedis sian klienton al alia rikiŝisto. Se lia kliento protestis, li kverelis kaj lin batis. Iri al la policejo kaj resti tie por du aŭ tri tagoj? – afero por li bagatela! Portante sola sian klienton, li tiris la rikiŝon tre malrapide, ĉar li domaĝis sian ŝviton; kaj kiam li estis dungita por kuna kurado kun aliaj rikiŝistoj, se en bona humoro, li povis, kvankam malgraŭvole, kuri kelkan distancon, ekskluzive por lasi la aliajn resti postuli. En tiaj okazoj li ofte faris malicaĵojn, kiel ekzemple transversan preterpason al antaŭa rikiŝo, intencan abruptan direktoŝanĝon kaj tiel plu. Antaŭe li pensis, ke rikiŝotirado estas tia riska okupo, ke dum kurado ioma malzorgemo povus kaŭzi morton. Nun li intence faris petolaĵojn: por li ne estus grave, se iu mortus pri tio, ĉar ĉiu ja devas morti.
Li denove dronis en muto. Silente li manĝis kaj drinkis kaj silente li faris malicaĵojn. Parolo servas al la homoj por interŝanĝi opiniojn kaj esprimi sentojn unu al alia; havante nek opiniojn, nek esperon, por kio do li bezonas paroli? Krom diskuti pri la prezoj, li ĉiam tenis sian buŝon fermita, kvazaŭ ĝi servus ekskluzive por manĝi, trinki kaj fumi. Eĉ en ebrio li ne eligis unu vorton; tiam li nur sidis kaj ploris en silenta angulo. Preskaŭ ĉiufoje, kiam li ebriiĝis, li iris al la arbaro, kie Ŝjaŭfuzi sin pendigis, kaj verŝis larmojn. Post ploro li tranoktis en la Blanka Kabano. Malebriiĝinte li trovis sian monon elĉerpita, kaj lia korpo estis trafita de la abomena malsano. Li ne sentis bedaŭron. Se li havus ion pripentindan, li pentus nur, ke antaŭe li estis tiel penegema, tiel singarda, tiel honesta. Ĉio, kion li devus bedaŭri, nun jam estas for, kaj tial li havas nenian bedaŭrindaĵon.
Nun li fariĝis treege profitema. Li ĝojis, kiam li elpetis de iu cigaredon por fumi, aĉetis ion por falsa monero, manĝis iom pli da peklaĵo dum trinkado de fazeolsuko, aŭ akiris kelkajn pliajn kuprajn monerojn per malpli da forto dum rikiŝotirado. Lia profito signifis alies malprofitonj, tio ja estis venĝo! Iom post iom li eĉ plivastigis tion: li ankaŭ ellernis prunti de amikoj monon kun la intenco ĝin ne redoni. Kiam la pruntedonito firme postulis la redonon, alpremite al muro, li povis kanajle fornei la prunton. En la komenco oni tute ne suspektis lin kaj li povis tre facile prunti al si monon, ĉar oni konis lin kiel homon honestan kaj fidindan. Por tiu ĉi restaĵo de sia iama honesteco li ĉie petis pruntedonojn. La pruntita mono estis mono senpene akirita, kaj tial li sendomaĝe fordiboĉis ĝin tuj post ĝia ricevo. Kiam oni postulis ĝin redoni, li ŝajnigis sin kompatinda kaj petegis pri prokrasto. Se tio ne efikis, li do klopodis prunti de alia du pliaj ĝjaŭojn, por redoni unu ĝjaŭon kaj kvin fenojn al la postulanto, kaj kun la restantaj kvin fenoj li ree iris al drinkejo. Post plurfoja ripetiĝo de tia artifiko li ne plu povis deprunti eĉ unu kupran moneron, kaj li komencis trompakiri monon. Li vizitis unu post alia ĉiujn domojn, ĉe kiuj li iam dungiĝis, kaj teksis mensogojn kiel al mastroj, tiel ankaŭ al servistoj, por trompe akiri de ili iom da donacita mono. Se ili ne havis monon ĉemane, li petis donaci al li eluzitan veston. En lia mano la vesto tuj ŝanĝiĝis en monon kaj la mono en cigaredojn kaj alkoholaĵon. Kun klinita kapo li meditadis por elpensi mensogojn, kaj unu mensogo povis enspezigi al li eĉ pli ol kiom li perlaboris en tago, tirante rikiŝon. Tio estis enspeziga kaj samtempe ŝparigis al li penadon, kaj li trovis tion tre preferinda. Li iris serĉi eĉ Onjon Gaŭ, kiu servis en la domo de s-ro Caŭ. Li staris malproksime de la domo kaj atendis. Ekvidinte ŝin, kiu eliris por aĉeti ion, li tuj rapide kuris al ŝi kaj intime salutis ŝin per treege dolĉa tono:
“Bonan tagon, Bofranjo Gaŭ!”
“Ha, kia surprizo! Kio estas al vi Ŝjangzi? Kiel vi povas aspekti tiel mizere?” Onjo Gaŭ rondigis siajn okulojn, kvazaŭ ŝi vidus monstron.
“Ne demandu. Mi hontas.” Ŝjangzi klinis la kapon.
“Ĉu vi ne jam donis promeson al la sinjoro? Kial vi ne revenis dum tiom longa tempo? Eĉ lastatempe mi demandis Laŭ-Ĉeng pri vi. Li diris, ke li ne renkontis vin. Kie do vi laboras? La sinjoro kaj sinjorino estas ĉiam maltrankvilaj pro vi.”
“Mi preskaŭ mortis de serioza alsano! Bonvolu diri al la mastro, ke mi petas ian monhelpon. Kiam mi tute resaniĝos, mi venos labori por li.” Ŝjangzi mallonge, sed kortuŝe eldiris la jam elpensitan mensogon.
“La mastro ne estas hejme. Ĉu vi ne volus eniri kaj vidi la sinjorinon?”
“Ne necesas. Tiel aĉa estas mia aspekto! Do bonvolu transdiri mian peton al la sinjorino!”
Onjo Gaŭ alportis al li du juanojn el la domo: “Jen kion la sinjorino donas al vi. Ŝi diris, ke vi tuj aĉetu al vi medikamenton.”
“Jes! Dankon al la sinjorino!” preninte la monon, li tuj komencis pripensi, kiel li elspezos ĝin. Apenaŭ Onjo Gaŭ sin deturnis, li ekiris en la direkto al Tjanĉjaŭ, kie li sin amuzis tiun tutan tagon.
Tiamaniere unu post alia li vizitis ĉiujn de siaj iamaj mastroj kaj, kiam li faris refojan vizitadon, li ne tiel sukcesis, kiel antaŭe. Baldaŭ li vidis, ke tiu vojo ne plu estas irebla kaj li devas serĉi alian rimedon, per kiu li povus pli facile akiri monon, ol per rikiŝotirado. Antaŭe lia tuta espero estis metita sur la rikiŝotiradon, nun male li abomenis la rikiŝon. Kompreneble, li nun portempe ankoraŭ ne povis tute rompi kun la rikiŝo, sed, se nur li havis sufiĉajn vivrimedojn por ŝtopi al la la stomakon, li ne volis tuŝi ĝiajn timonetojn. Kvankam lia korpo estis mallaborema, tamen liaj oreloj estis akraj. Aŭdinte famon, ke ie oni povas facile akiri al si monon, li tuj iris tien. Se oni nur pagis, li volis dungiĝi eĉ por marŝi en ia procesio aŭ manifestacio. Por tri aŭ du ĝjaŭoj li volonte portis flagon kaj ŝafe sekvis la antaŭirantan homamason la tutan tagon. Malgraŭ ĉio, li trovis tion pli bona ol la rikiŝotirado: kvankam la pago ne estis multa, tamen tio ne postulis fortostreĉon. Tenante malgrandan flagon en la mano, kun klinita kapo kaj kun cigaredo pendanta inter la lipoj, li marŝis mute, duonridete, sekvante la antaŭirantojn. Kiam oni devis fari kelkajn kriojn, li vaste malfermis sian buŝon kaj iom movetis ĝin, eligante nenian voĉsonon el sia gorĝo, kiun li domaĝis. En ĉia okazo li ne volis uzi siajn fortojn, ĉar antaŭe li ja penegis per ĉiuj fortoj, tamen li rikoltis nenian bonon. Se dum marŝado sin prezentis ia danĝero, li la unua tre rapide forkuris. Lia vivo povis detruiĝi en siaj propraj manoj, sed li ne plu volis oferi ion sian al iu ajn alia. Homo, kiu luktas por sia propra celo, scias ankaŭ kiel ruinigi sin mem. Jen la du ekstremoj de la individuismo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.