La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

Ŝjangzi kuŝis malsana tri tagojn en iu malgranda gastejo en Hajdjan, je brulante de febro, jen tremente de malvarmo, kun kapo nebuleca. Purpuraj veziketoj aperis sur liaj dentokarnoj. Li suferis soifonj kaj havis nenian apetiton. Post tritaga fastado la febro cedis, sed li sentis sin terure malforta. Probable dum tiu tempo oni sciiĝis de liaj deliraj paroloj pri la historio de la tri kameloj, kaj tial, post kiam li finfine revenis plene al la konscio, oni jam nomis lin “Kamelo Ŝjangzi.”

De kiam li venis en la urbon, li ĉiam estis nomata nur “Ŝjangzi”, kvazaŭ li neniam havus familian nomon. Nun kun “Kamelo” alkroĉita la “Ŝjangzi”, oni donis eĉ malpli da atento al lia familia nomo. Antaŭe li neniam zorgis pri sia nomo, sed nun kun bedaŭro li sentis, ke li faris malbonan negocon, akirante tiom malmulte por tiuj kameloj kaj tamen ricevante la moknomon.

Tuj kiam li povis nur stari, li decidis eliri por promeni, sed li ne atendis, ke liaj kruroj estos tiom tro malfrotaj por obei al li, kaj apenaŭ li atingis la pordon de la gastejo, li jam falsidiĝis teren. Li sidis tie duonsvene longan tempon,  kun la frunto kovrita de malvarma ŝvito. Li tion sltenis. Poste li malfermis la okulojn kaj aŭdis sian stomakon murmuri. Li sentis sin iom malsata. Longe peninte li stariĝis kaj malrapide iris al iu kolportisto vendanta huntunojn. Li aĉetis bovlon da ili kaj ree sidiĝis sur la tero. Lia unua sorbo de huntunsupo kaŭzis al li vomemon kaj li tenis la kokaĵon en la buŝo kelkatempe, ĝis fine li sindevige ĝin englutis. Li ne plu deziris trinki. Kaj tamen, iom poste, li sentis, ke la varma supo iras kaj iras malsupren kaj eniĝas en la stomakon. Li laŭte ruktis du fojojn, kaj tio certigis lin, ke li povas pluvivi.

Kun iom da nutraĵo en la stomako, li donis pririgardon al si mem. Li estis multe pli maldika kaj lia ĉifona pantalono jam estis tiel malpura kiel eble. Li malemis sin movi, kaj tamen li devis tuj reakiri sian antaŭan elegantecon, ĉar li ne volis kun tia mizera aspekto eniri en la urbon. Sed tio signifis elspezi monon. Razo, ŝanĝo de vestoj kaj aĉeto de novaj ŝuoj kaj ŝtrumpetoj ĉiuj postulis pagon, sed li devis tuŝi neniun el la tridek kvin juanoj, ĉar tiu ĉi sumo, eĉ netuŝita, estis multe nesufiĉa por aĉeti rikiŝon. Sed li eksentis kompaton al si. Kvankam li pasigis ne multajn tagojn kun la soldatoj, tamen tio ŝajnis inkubsonĝo, inkubsonĝo, kiu konsiderinde maljunigis lin, kvazaŭ subite al lia aĝo jam aldoniĝus pluraj jaroj. Liaj grandaj manoj kaj piedoj evidente estis liaj propraj, tamen ili ŝajnis kvazaŭ subite trovitaj ialoke. Li sentis sin tre afliktita kaj ne kuraĝis revoki en la memoron siajn pasintajn suferojn kaj danĝerojn, kvankam ĉiam konsciante ilin, same kiel dum pluva petriodo oni scias, eĉ sen rigardo al la ĉielo, ke estas griza tago. Lia korpo ŝajnis al li aparte kara, kaj li ne devis plu esti tiel kruela al ĝi. Li stariĝis. Kvankam li sciis, ke li estas ankoraŭ tre malforta, tamen li devis ne plu perdi la tempon kaj tuj iri sin bonaspektigi, kvazaŭ nur kun kapo razita kaj en vesto nova li certe povus tuj reakiri sian forton.

Ĉio, kio servis por lia bonaspektigo, kostis nur du juanojn du ĝjaŭojn. Unu jako kaj unu pantalono el maldelikata, tre maldensa kotonŝtofo netinkturita kostis unu juanon, nigraj tolŝuoj ok ĝjaŭojn, maldelikataj ŝtrumpetoj unu ĝjaŭon kvin fenojn, kaj unu pajloĉapelo du ĝjaŭojn kvin fenojn. Siajn ĉifonaj vestojn li interŝanĝis por du pkoj da alumetoj.

Preninte la alumetojn, li ekiris laŭ la vojo al la pordego Ŝjiĝimen. Apenaŭ li iris kelkan distancon, li jam sentis laciĝon kaj malfrotiĝon, sed, kunpremante siajn dentojn, li sin tenis persiste. Li ne devis preni rikiŝon; kiel ajn estis, tio estis por li neimagebla. Por kamparano, ĉu ok aŭ dek lioj povus esti kalkulataj kiel ia distanco konsiderinda? Kaj li mem ja estis rikiŝisto. Cetere, estus ridinde, se homo, granda kaj fortika kiel li, estus veniita de tia malsaneto. Eĉ se li falus kaj ne povus restariĝi sur siaj piedoj, li preferus alruliĝi tra la vojo al la urbo, ol rezigni penadon. Se hodiaŭ li ne povus atingi la urbon, tiuokaze ja estus lia finiĝo. La sola, kion li fidis, estis lia propra forto, tute egale, kian ajn malsanon li havis.

Ŝanceliĝante li iradis antaŭen. Apenaŭ li iris kelkan distancon for de Hajdijan, li jam ekhavis stelojn antaŭ la okuloj. Li apogis sin al saliko por rekolekti siajn fortojn kaj, kvankam la ĉielo kaj la tero ŝajnis furioze turniĝadi ĉirkaŭ li, tamen li rifuzis sidiĝi por ripozi, kiam lia kapturno iom post iom kvietiĝis, lia koro kvazaŭ refalus de granda alteco en lian bruston kaj, deviŝinte la ŝviton de la frunto, li daŭrigis sian vojon. Lia kapo estis razita, liaj vestoj kaj ŝuoj estis novaj; li pensis, ke li jam faris sufiĉon por si mem, tial nun por liaj kruroj venis la vico plenumi sian devon: marŝi!

Sen refoja halto li marŝis ĝis antaŭ la pordego Ŝjangzi. La svarmado de tieaj homoj kaj ĉevaloj, la tumulta bruo, la odoraĉo de la tera polvo tiel mola sub liaj piedoj, ĉiuj estis tiel karaj al li, ke li volus kliniĝi kaj kisi la malpuran kaj malbonodoran teron, la teron, kiun li amis, kiu estis lia fonto de mono. Li ne havis gepatrojn, ne fratojn; la ununura amiko lia estis tiu ĉi antikva urbo. Ĝi jam donis al li ĉion, tial eĉ se li suferus malsaton ĉi tie, ĝi estis por li pli aminda ol la kamparo. Ĉi tie estis aferoj por vidi kaj aferoj por aŭdi, kaj estis lumo kaj sono ĉie. Se li nur energie laboris, ĉi tie estis mono nekalkulebla, kaj ankaŭ senfinaj bonaj aĝoj, pli multaj ol kom li povis konsumi. Ĉi tie eĉ almozpetantoj povis ricevi viandan supon, dum en la kamparo estis nenio alia krom maizfaruno. Kaj atinginte la okcidentan flankon de la ponto Gaŭljangĉjaŭ, li sidiĝis sur la bordo kaj verŝis kelkajn larmojn de ĝojo. La suno jam kuŝis sur la okcidenta horizonto. Sur la riveraj bordoj, maljunaj salikoj kurbe kreskis, kun suproj kliniĝantaj en ora lumo. En la rivero estis malmulte da akvo, sed abundo da akvaj herboj donis al ĝi aspekton de longa grizverda zono, mallarĝa kaj malhela, elspiranta malfortan humidan odoraĉon. La tritiko sur la norda bordo jam spikiĝis, kaj la folioj sur iliaj mallongaj sekaj tigoj estis kovritaj de polvo. Sude de la rivero, en la lotuslageto, malpeze naĝis etaj, freŝverdaj folioj, ĉirkaŭ kiuj de tempo al tempo aperadis malgrandaj veziketoj. Oriente, sur la ponto, cirkulis homoj kaj veturiloj. Vidate en la oblikvaj sunradioj, ili ŝajnis aparte hastemaj, kvazaŭ ili ĉiuj sentus ian maltrankvilon, konsciante la proksimiĝon de la vesperkrepusko. Sed en la okuloj de Ŝjangzi ĉio ĉi tio estis tre ĉarma. Por li tiu ĉi rivero kaj tiuj ĉi arboj, lotusoj, tritiko kaj ponto estis la solaj, kiuj meritis sian nomon, ĉar ili ĉiuj apartenis al Bejping.

Li sidis tie trankvile, libera de hastemo foriri. Ĉio ĉirkaŭ li estis tiom konata, tiom kara, ke li volonte sidus tie ĝis la morto, satigante siajn okulojn je la vidado.

Ripozinte tie longan tempon, li iris manĝi bovlon da delikata toŭfuo ĉe la kapo de la ponto. La vinjagro, sojsaŭco, paprikoleo kaj haketitaj poreoj, miksite kun varmega blanka toŭfuo, odoris tre agrable. La ebriiga spica odoro tiklis lian nazon tiel forte, ke li preskaŭ perdis la spiron. Kun la bovlo en la manoj, li fiksis la okulojn sur la malhele verdajn poreajn pecetojn, kaj liaj manoj komencis tremadi. Li prenis plenbuŝon da varmega toŭfuo kaj ĝi malsupreniris tra lia gorĝo en la stomakon. Li servis al si ankoraŭ du malgrandajn kulerojn da paprikoleo. Post kiam li finmanĝis la toŭfuon, lia zono jam estis tramalsekiĝinta de ŝvito. Kun okuloj duonfemitaj li antaŭtenis la malplenan bovlon kaj petis ankoraŭ unu porcion.

Stariĝinte li sentis, ke li denove aspektas kiel homo. La suno estis ankoraŭ ĉe sia plej malalta loko en la okcidento, la nuboj purpurigitaj de la suno tinkturis la riveron rozkolora. Li dronis en ekstazo kaj volus ĝojkrii. Palpinte la glatan cikatron sur sia vizaĝo kaj la monon en sia poŝo, li refoje ĵetis rigardon al la sunlumo sur la gvatturo. Li forgesis sian malsanon, forgesis ĉion alian. Puŝate kvazaŭ de ia dezirego, li decidis enpaŝi en la urbon. La enirejo de la urba pordego estsi plenplena de diversspecaj veturiloj kaj pasantoj, el kiuj ĉiu estis en hastemo trairi la pordegon, kvankam neniu kuraĝis moviĝi tro rapide. La krakado de vipoj, la krioj, la insultoj, la sonoj de kornoj, la tintado de sonoriletoj kaj la laŭtaj ridadoj intermiksiĝis kaj fariĝis konfuza bruego, kvazaŭ la pordega enirejo estus megafono kun ĉiu individuo en ĝi voĉbruanta. Ŝjangzi boris sian vojon tra la moviĝanta homamaso, trovante lokon por siaj grandaj piedoj jen ĉi tie, jen tie, kvazaŭ longa, maldika fiŝo gaje naĝanta laŭ la ruliĝantaj ondoj, ĝis fine li enpuŝiĝis en la urbon. Antaŭ li etendiĝis la bulvardo tiel larĝa kaj rekta, ke li jam povis vidi Ŝinĝjekoŭ ĉe la ekstremo. Ekvidinte ĝin, liaj okuloj brilis tiel hele, kiel la reflektita lumo sur la orientaj tegmentoj. Kaj li kontente balancis la kapon al si mem.

Lia litaĵo ankoraŭ estis en Rikiŝejo Harmonio ĉe la strato Ŝjianmendaĝje, kaj nature li direktis sin tien. Ne havante sian familion, li ĉiam loĝis en la rikiŝejo, kvankam li ne ĉiam luis ĝian rikiŝon por tiri.

La posedanto de la rikiŝejo, Kvara Sinjoro Liŭ, estis jam preskaŭ sepdekjara, tamen li ankoraŭ havis friponan koron. En sia juneco li iam estis gardisto de milita provizejo, funkciigis hazardludejon, faris sklavonegocon kaj praktikis uzuron li havis ĉiajn kvalifikojn por tiuj ĉi okupoj: forto, sagaco, artifikeco, sociaj rilatoj kaj ia reputacio. Antaŭ la falo de Ĉing-dinastio li partoprenis en amasbatalo, forrabis virinojn de bonaj familioj, kaj pro tio li iam estis submetita al torturo. Torturate, li ne kuntirus la brovojn, nek petis kompaton, kaj per tio li gajnis al si la reputacion de firma eltenemo al kruela provo.

Li eliris el la malliberejo ĝuste tiam, kiam fondiĝis la respubliko. Tiutempe la forto de la polico estis kreskanta, kaj Kvara Sinjoro Liŭ vidis, ke neniu povas plu montris sin kiel lokan heroon, kaj ke eĉ se Bravulo Huang Tjanbo reviviĝus, li apenaŭ povus trovi okazon por montri sian heroecon, kaj tial li komencis sin okupi pri rikiŝa negoco. Kiel homo mondsperta li sciis kiel trakti malriĉulojn – kiam esti severa al ili kaj kiam kiomete mildigi la premon. Kaj li havis brilan talenton por organizado. Neniu el la rikiŝistoj kuraĝis ruzi kontraŭ li. Ekridante al ili kaj tuj poste rondigante la okulojn, li povis fari ilin komplete konfuzitaj, kvazaŭ ili jam havus unu piedon en la paradizo kaj unu en la infero. Tial ili vole nevole lasis sin manipuli de li.

Nun li jam havis pli ol sesdek rikiŝojn, el kiuj eĉ la malplej bonaj estis almenaŭ sepdek-procente novaj, ĉar li ne konservis kadukajn rikiŝojn. La lupago, kiun li postulis, estis pli alta ol aliloke. Sed ĉe la tri festoj de ĉiu jaro li lasis du pluajn tagojn sen lupago ol la aliaj rikiŝoluigantoj. Lia rikiŝejo havis loĝejon, kie needziĝintaj rikiŝistoj povis loĝi senpage, kondiĉe ke ili regule pagu la rikiŝan lupagon. Se iu ne povis pagi kaj volis ankoraŭ resti tie, la mastro retenis lian litaĵon kaj forĵetis lin kiel rompitan terpoton. Kaj tamen se iu ajn havis ian urĝan aferon aŭ ian subitan malsanon, sciigite pri tio, Liŭ neniam hazitis trairi fajron kaj akvon por helpi lin. Tio estis alia maniero, per kiu li akiris sian reputacion.

Kvara Sinjoro Liŭ havis aspekton de tigro. Kvankam preskaŭ sepdekjara, li havis dorson rektan kaj kalkulis dek aŭ dudek liojn da marŝado kiel nenion. kun siaj grandaj rondaj okuloj, granda nazo, kvadrata mentono kaj elstaraj kojnodentoj, kiuj aspektis kiel tigro precipe tiam, kiam li malfermis la buŝon. altkreska kiel Sjangzi, li razigis sian kapon ĝis brileco kaj ne havis barbon, nek lipharojn. Li fieris rigardi sin kiel tigron kaj bedaŭris nur, ke li havas neniun filon, sed nur “tigran” filinon en la aĝo de tridek-sep aŭ ok jaroj. Ĉiu, kiu konis Kvaran Sinjoron Liŭ, certe konis ankaŭ lian filinon, Huniŭ (tigreca knabino). Ankaŭ ŝi havis tigran aspekton, kiu fortimigis de ŝi virojn, kaj tial, kvankam ŝi estis lerta helpanto por sia patro, tamen neniu kuraĝis peti ŝian manon. Ĉio en ŝi estis vireska, eĉ ŝiaj insultoj havis viran econ kaj iafoje ankaŭ kun iom da ŝia aldona krudeco. Kun Kvara Sinjoro Liŭ prizorganta la eksterajn aferojn kaj Huniŭ la internajn, Rikiŝejo Harmonioi estis plej efike funkciigata. Ĝia prestiĝo estis tiel alta en la rondoj de la rikiŝistoj, ke la metodoj de Liŭ-familio estis ofte menciataj kiel de rikiŝotirantoj, tiel ankaŭ de rikiŝoposedantoj, same kiel instruituloj citas el la klasikaj libroj por subteni sian argumenton. Ŝjangzi iam luis rikiŝon el Rikiŝejo Harmoinio, antaŭ ol li havis sian propran. Tiam li deponis sian ŝparitan monon ĉe Kvara Sinjoro Liŭ kaj, kiam la sumo fariĝis sufiĉa, li reprenis ĝin kaj aĉetis tiun novan rikiŝon.

“Kvara Sinjoro, rigardu mian rikiŝon!” Ŝjangzi tiris sian rikiŝon en la rikiŝejon.

La maljunulo ĵetis rigardon al ĝi kaj balancis la kapon. “Vere ne malbona!”

“Mi restos ĉi tie, ĝis mi trovos laŭmonatan laboron kaj trasloĝiĝos ĉe mian dunganto.” Ŝjangzi aldonis kun fiero.

“Bone.” La maljunulo ree balancis la kapon.

Kaj tial, kiam Ŝjangzi laboris kiel laŭmonata dungito, li loĝis ĉe sia dunganto; kaj kiam li perdis la laboron kaj sin okupis per tirado de okazaj pasaĝeroj, li do loĝis en Rikiŝejo Harmonio.

Ke iu povis loĝi en Rikiŝejo Harmonio ne luante ĝian rikiŝon, tio ŝajnis al la aliaj rikiŝistoj afero malofta. Tial iuj konjektis, ke Ŝjangzi estas parenco de la maljunulo Liŭ; aliaj asertis, ke Ŝjangzi ekplaĉis al la maljunulo kaj tiu intencas edzigi lin al Huniŭ, dezirante teni lin kvazaŭ filon en sia hejmo. Estis iom da envio en tiu ĉi aserto, sed se vere tio okazos, tiam Rikiŝejo Harmonio certe apartenos al Ŝjangzi post la morto de la maljunulo. Do ili kuraĝis diri nenion ofendan al Ŝjangzi kaj nur faris eblajn konjektojn.

Fakte la favora traktado al Ŝjangzi fare de la maljunulo ja estis el alia motivo. Ŝjangzi estis tia persono, kiu, en novaj cirkonstancoj, ankoraŭ kroĉiĝis al siaj malnovaj kutimoj. Se li aliĝus al la armeo, li neniel povus ŝajnigi sin stulta por tirani popolanojn tuj kiam li surmetis la soldatan uniformon. En la rikiŝejo li neniam estis senokupa: ĉiam kiam li ĉesis ŝviti, li tuj trovis ion por fari – purigi la rikiŝojn, enpumpi aeron en pneŭmatikojn, sunumi kontraŭpluvajn kapuĉojn, lubriki la nabojn… bezonante nenies ordonon, li faris tiujn ĉi aferojn memvole, kiaj ankaŭ en bona humoro, kvazaŭ li farus al si bonegan amuzon. En la rikiŝejo ordinare loĝis ĉirkaŭ dudek rikiŝistoj. Post kiam ili ĉesisgis la laboron, ili pejofte sidadis babilante aŭ enlitiĝis kaj dormi. Ŝjangzi estis la sola, kies manoj ĉiam faris ion. En la komenco ĉiu pensis, ke li penas plaĉi al Kvara Sinjoro Liŭ, por akiri ties favoron; sed post kelkaj tagoj ili konstatis, ke li tute ne havis ideon pri tio; li estis tiel naiva kaj sincera, kaj ili havis nenion por diri.

La maljunulo Liŭ neniam donis al Ŝjangzi laŭdan vorton, nek ĵetis al li eĉ unu plian rigardon; sed en sia kapo li ja havis siajn proprajn konsiderojn. Sciante, ke Ŝjangzi estas bona laboremulo, li volonte permesis lin plu loĝi en la rikiŝejo, kvankam tiu jam ne luis lian rikiŝon. Kun Ŝjangzi tie, la korto kaj la enirejo estas ĉiam balaitaj tiel puraj kiel eble, por ne paroli pri io ajn alia. Koncerne Huniŭ, al ŝi eĉ pli plaĉis tiu ĉi altstatura kampulo. Kion ajn ŝi diris, li atente aŭskultis kaj neniam kontraŭparolis. La aliaj rikiŝistoj, multe turmentataj de suferoj, kutime parolis en kruda maniero. Ŝi neniom timis ilin. Sed ŝi ankaŭ ne volis doni al ili multan atenton, rezervantae ĉion, kion ŝi devus diri, por Ŝjangzi. Ĉiufoje, kiam li trovis laŭmonatan laboron, la patro kaj lia filino ekhavis la senton, kvazaŭ ili perdis amikon. Kiam ajn li revenis, eĉ la insultoj de la maljunulo ŝajne fariĝis malpli krudaj.

Nun Ŝjangzi venis en rikiŝejon Harmonio, kun siaj du pakoj da alumetoj en la manoj. Ankoraŭ en mallumiĝis. Kvara Sinjoro Liŭ kaj lia filino vespermanĝis. Ekvidinte, ke li envenas, Huniŭ demetis siajn manĝbastonetojn.

“Ha, Ŝjangzi!” ŝi ekkriis. “Ĉu lupo forrabis vin aŭ vi forveturis al Afriko por elfosi oron?”

“Hm!” Ŝjangzi eldiris nenion.

La maljunulo kuirigis siajn grandajn okulojn sur lia korpo de supre malsupren kaj inverse, sed silentis. Ankoraŭ portante sian novan pajlĉapelon, Ŝjangzi sidiĝis kontraŭ ili.

“Se vi ankoraŭ ne manĝis, manĝu kun ni.” Huniŭ kondutis al li kvazaŭ bonvenigante intiman amikon.

Ŝjangzi ankoraŭ sidis tie, kaj subite sentis iom da nedirebla varmeco. Li ĉiam rigardis Rikiŝejon Harmonio kiel sian hejmon. Laborante kiel rikiŝisto laŭmonate dungita, li ofte ŝanĝis mastrojn, kaj kiam li sin okupis je tirado de okazaj pasaĝeroj sur la stratoj, la klientoj neniam estis la samaj. Nur ĉi tie oni ĉiam permesis al li loĝi kaj li ĉiam havis kunbabilantojn. Kaj nun, ĵus sin forsavinte, li revenis al siaj konatoj kaj ili eĉ invitis lin kune manĝi. Tio preskaŭ instigis lin suspekti, ke ili intencas lin prifriponi, kaj tamen samtempe li ankaŭ sentis la emon eklkarmi.

“Mi ĵus manĝis du bovlojn da delikata toŭfuo, ” li diris kun ĝentileco.

“Kie vi estis?” La grandaj rondaj okuloj de Kvara Sinjoro Liŭ ankoraŭ fiksiĝis sur li. “Kie estas via rikiŝo?”

“Rikiŝo?” Ŝjangzi ekkraĉis pro kolero.

“Venu kaj manĝu! La manĝaĵo ne venenos vin! Ĉu du bovloj da delikata toŭfuo povus vin satigi?!” Huniŭ ektiris lin al la tablo, kvazaŭ ŝi estus lia amema pliaĝa bofratino.

Antaŭ ol levi la bovlon, Ŝjangzi elpoŝigis sian monon. “Kvara Sinjoro, unue gardu por mi ĉi tiujn tridek juanojn.” Li retenis la restajn monerojn kaj reŝovis ilin en sian poŝon.

Kvara Sinjoro Liŭ levis la brovojn kaj demandis pli per ili ol per vortoj: “De kie venis tiu ĉi mono?”

Manĝante Ŝjangzi rakontis al ili sian tutan aventuron.

“Hm, vi malsaĝa knabo!” Aŭdinte tion, la maljunulo skuis sian kapon. “Se vi alkondukus tiujn kamelojn en la urbon kaj vendus ilin al buĉisto, vi ricevus almenaŭ dek kvin juanojn por ĉiu kapo. En vintro, kiam iliaj haroj estos plene reelkreskintaj, tri kameloj povus gajnigi al vi entute sesdek juanojn!”

Antaŭe Ŝjangzi jam sentis ioman bedaŭron kaj nun, aŭdinte tion ĉi, li eĉ pli ĉagreniĝis. Sed, post ioma pripenso li venis al la konkludo, ke estus peko vendi tiujn vivantajn bestojn al buĉisto. Li kaj la kameloj kune eskapis, ili havis egalan rajton pluvivi. Kaj li diris nenion, sed sentis faciliĝon en la animo. Dum Huniŭ prilevis la tablon, Kvara Sinjoro Liŭ ĵetis la kapon posten kvazaŭ por ion pripensi. Subite li ekridetis, montrante la du elstarajn kojnodentojn, kiuj ŝajnis kreski pli fortikaj kun la aĝo. “Do vi malsaniĝis en Hajdjian, he? Kial vi ne rekte revenis per la Huzangcun-ĉefvojo, vi malsaĝulo?”

“Mi prenis la pli longan vojon, kiu kuras preter la okcidentaj Montoj, ĉar mi timis, ke oni kaptus min sur la ĉefvojo. Pensu nur, ke iuj timis, ke iuj ja povus preni min por dizertinto”

Kvra Sinjoro Liŭ ekridetis kaj iom movis la okulglobojn. Li timis, ke Ŝjangzi mensogas kaj ke la tridek juanoj eble estas rabaĵo, tiuokaze li ne volus ĝin gardi por alia. En sia juneco li rompis preskaŭ ĉiun leĝon tiaman, sed nun ĉar li pretendis, ke li jam revenis sur la virtan vojon, li devis esti singarda, kaj li ankaŭ bone sciis kiel esti tia. En la rakontado de Ŝjangzi estis nur tiu ĉi suspektindaĵo, sed Ŝjangzi klarigis ĝin tute ne konfuzite, kaj la maljunulo trankviliĝis.

“Kion do vi volas fari kun ĝi?” Li demandis, montrante la monon per la fingro.

“Ion ajn, kion vi konsilas.”

“Aĉetu alian rikiŝon?” La maljunulo ree nudigis siajn elstrajn kojnodentojn, kvazaŭ por diri: “Ĉu vi intencas ankoraŭ senpage loĝi ĉi tie kun via propra rikiŝo?”

“La sumo ne sufiĉas. Se mi aĉetos rikiŝon, ĝi devos esti nova.” Ŝjangzi tiel dronis en siajn pensoj, ke li ne rimarkis tiujn kojnodentojn.

“Ĉu vi volas prunton? Kun interezo de dek procentoj. Por alia, dudek kvin!”

Ŝjangzi ne skuis la kapon.

“Pli bone estus pagi al mi dek procentojn ol fari la aĉeton per partopagoj al la rikiŝobutiko.”

“Mi ankaŭ ne faros popartopagan aĉeton, ” diris Ŝjangzi kvazaŭ en tranco.

“Mi ŝparos iom post iom. Kiam mi havos sufiĉe, mi kontante aĉetos.”

La maljunulo rigardis lin kvazaŭ iun strangan ĉifron, kiu, kvankam malplaĉa, ne povis lin kolerigi. Poste li levis la monon. “Tridek juanoj”. Ĉu precize?”

“Precize!” Ŝjangzi stariĝis. “Nun mi deziras iri dormi. Jen, mi donacas al vi pakon da alumetoj.” Li metis unu pakon sur la tablon, poste staris tie kun stulta mieno. “Ne rakontu al la aliaj pri la kameloj!” li diris.


Notoj:

  1. Vd. noton 6 de ĉapitro II.
  2. Ĉing-dinastio (1644-1911): La lasta imperiestra dinastio en la ĉina historio.
  3. Respubliko: Temas pri la Respubliko de Ĉinio fondita en 1912.
  4. Bravulo Huang Tjanba: Ĉina legenda heroo.
  5. Tri festoj: La tri ĉefaj tradiciaj festoj en Ĉinio estas: la Printempa Festo (la novjara tago), la Drakboata Festo kaj la Aŭtunmeza Festo, kiuj okazas respektive en la unua de la unua monato, la kvina de la kvina monato kaj la dekkvina de la oka monato laŭ la luna kalendaro.
  6. Manĝbastonetoj: dum manĝado ĉinoj kutimas uzi ne forkon kaj tranĉilon, sed paronj da bastonetoj por preni manĝaĵojn kaj ilin enbuŝigi

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.