La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

La ĝojo plikuraĝigis Ŝjangzi kaj, kun sia propra rikiŝo li kuradis eĉ pli rapide. Kompreneble, li estis aparte singarda pri sia propra posedaĵo, sed, rigardante sin mem kaj sian rikiŝon, li sentis, ke li iel kulpus, se li ne kurus kiel eble plej rapide.

De kiam li venis en la urbon, li jam kreskis ankoraŭ unu celon. Kaj nun li ankaŭ havis la senton, ke li devas ankoraŭ kreski. Vere li jam fariĝis pli fortika ol antaŭe kaj jam portis malgrandajn lanugajn lipharojn, sed li ankoraŭ volis kreski. Ĉiufoje, kiam li devis profunde klini la kapon por trairi malgrandan dompordon aŭ malantan stratpordon, lia koro estis plena de silenta ĝojo pro tio, ke li sentis sin ankoraŭ kreskanta. Tio elvokis en li ankaŭ la strangan senton, ke li jam estas plenkreskinta kaj samtempe estas ankoraŭ knabo.

Kun sia fortika korpo kaj sia bela rikiŝo — la risortoj estus tiel flekseblaj, ke eĉ la timonetoj kvazaŭ vibradis dum la kurado; la kaleŝaĵo estis brila, la kuseno blanka kaj pura kaj la korno laŭta — li sentis, ke li esuts kulpa kontraŭ ili ambaŭ, se li ne kurus rapidege. Tio estis ne el vantemo, sed el la konscio, ke li nepre devas kuri, kuregi, por plene elmontri la fortecon de siaj muskoloj kaj la belecon de sia rikiŝo. Tiu rikiŝo ja estis vere aminda, ĉar post ses monatoj ĝi kvazaŭ jam ricevis vivon kaj povis scii, kion li intencis fari: ĉiufoje, kiam li subite flankeniĝis, fleksis sian kruron aŭ rektigis sian talion, ĝi tuj donis plej kontentigan respondon. Inter ili estis nenia miskompreno kaj nenia malkonkordo. Kiam ajn ili venis sur ebenan, liberan vojpecon, Ŝjangzi kuris kaj kuregis, malstreĉe tenante la timoneton nur per unu mano kaj la mallaŭta siblado de la kaŭĉukaj pneŭmatikoj malantaŭe instigis lin kuri pli rapide, firmapaŝe. Post atingo de celloko la vestoj de Ŝjangzi tiel malsekiĝis, ke li eĉ povus eltordi el ili multe da ŝvito, kvazaŭ ili estus ĵus eligitaj el akvo, kaj tiam li sentis sin laca, sed feliĉa kaj fiera, kvazaŭ li estus galopinta dekojn da lioj sur pursanga ĉevalo.

Esti kuraĝa ne signifas esti riskema, kaj Ŝjangzi, kvankam kuraĝa, neniam estis riskema. Se malrapida kurado malkontentigus lian klienton, do tro rapida kurado, kiu povus kaŭzi difekton al lia rikiŝo, estus malutila al li mem. La rikiŝo estis lia vivo, kaj li sciis kiel li devas esti singarda pri ĝi. La kuraĝo kombinita kun la singardemo faris lin pli kaj pli memfida, kaj li konvikiĝis, ke li kaj lia rikiŝo ambaŭ estas nedetrueblaj. Kaj tial li ne nur tutforte kuradis, sed ankaŭ ne donis atenton al la laborhoroj. Por li, tiri rikiŝon por akiri siajn vivrimedojn estis la plej vira afero en ti ĉi mondo; se li volis labori neniu povis lin haltigi. Li preskaŭ ne donis atenton al la onidiroj, kiuj rondiris en la urbo — la reapero de soldatoj en Ŝjijŭan, la refoja ekbatalo en Ĉangŝindjan, la denova perforta rekrutado ekster la pordego Ŝjiĝimen, la jam duontagon daŭranta fermiteco de la pordego Ĉjijŭamen — neniu el tiuj lin maltrankviligis. Kompreneble, kiam la butikoj jam fermiĝis kaj armitaj policanoj kaj soldatoj de sekurigaj trupoj vidiĝis preskaŭ ĉie sur la stratoj, li ne volis serĉi al si malagrablaĵon kaj haste ĉesigis la laboron, same kiel ĉiuj aliaj. Sed la onidirojn li ne kredis. Li sciis, kiel li devas esti singarda, des pli, ke la rikiŝo estis lia, tamen li, veninta el la kamparo, ne estis tiom vigle atenta pri danĝero kiel urbanoj. Cetere, li havis fidon je sia propra forto, kaj kredis ke, eĉ se li falus en danĝeron, li povus sin elsavi. Fakte li ja ne estis facile ofendebla, tiel altkreska kaj larĝaŝultra li estis!

Preskaŭ ĉiujare onidiroj kaj novaĵoj pri milito elkreskis kun la printempa tritiko. Por nordanoj tritikspikoj kaj bajonetoj povis esti kalkulataj kiel simboloj de iliaj esperoj kaj timoj respektive.

La rikiŝo de Ŝjangzi atingis ĝuste la aĝon de ses monatoj, kiam la tritiko bezonis printempan pluvon. Kvankam pluvo ne ĉiam falas kiam ĝi estas plej sopirata, tamen milito ĉiam venas, tute egale, ĉu ĝin oni volas aŭ ne. Sed ĉi-foje ĉu la novaĵoj estis veraj aŭ malveraj, Ŝjangzi ŝajne jam forgesis, ke li iam antaŭe prilaboradis kampojn, kaj al li estis indiferente, ĉu milito ruinigos la grenon aŭ falos neniom da printempa pluvo. La sola afero, pri kiu li zorgis, estis lia rikiŝo. Ĝi povis provizi lin per dabingoj kaj ĉiaj nutraĵoj; ĝi estis movebla kaj magia kampo, kiu ĉiam obeeme sekvis lin de loko al loko. Ŝjangzi sciis, ke pro manko de pluvo kaj pro la novaĵoj pri milito plialtiĝis la prezo de greno; sed same kiel ĉiuj urbanoj, li povis nur fari plendojn, li havis nenian rimedon kontraŭ tio. Se greno fariĝis kara, kion oni povas fari kontraŭ tio? Tia sinteno faris lin pensi nur pri sia propra vivpano, tiel ke li elpuŝis ĉiujn pensojn pri katastroj kaj plagoj el sia kapo. Se la urbanoj estas senpovaj kontraŭ ĉi tio, ili tamen scias kiel disvastigi onidirojn — iuj el kiuj estas centprocentaj fabrikitaj mensogoj, aliaj havas nur grajnon da vero en si — por pruvi, ke ili ne estas malsaĝuloj, nek nenifarantoj. Same kiel fiŝetoj, kiam ili havas nenion alian por fari, ili naĝas al la akvosurfaco kaj memkontente blovas tute senutilajn aerveziketojn. Iliaj plej interesaj onidiroj estas tiuj pri milito. Aliaj plejofte estas centprocentaj elpensaĵoj, same kiel rakontoj pri fantomoj aŭ vulpospiritoj, kiuj, vi estas certa, neniam povas enkarniĝi. Sed ĝuste ĉar pri milito estas nenia fidinda novaĵo, onidiroj pri milito ricevas multe-kredatecon kaj eĉ montriĝas profetecaj. En detaloj ili eble iras tro malproksimen de la vero, sed rilate la demandon, ĉu okazos milito aŭ ne, ili plejofte estas precizaj. “Okazos milito!” se ekkuras tia onidiro, batalo certe eksplodas pli aŭ malpli frue. Koncerne la demandon, kiuj armeoj interbatalos kaj kiel, ĉiu homo havas sian malsaman aserton.

Ŝjangzi ja ne estis sen scio pri tio. Sed, kvankam tiuj, kiuj vendas siajn muskolfortojn — inkluzive rikiŝistojn — neniam bonvenigas militon, tamen ili ankaŭ ne bezonas timi pri sia ruiniĝo kaŭzita de ĝi. La plej panikiĝemaj estas la riĉuloj. Tuj kiam ili aŭdas, ke la situacio estas malboniĝanta, ili komencas pensi pri forkuro. Mono pavimas ilian vojon kaj plirapidigas ilian forkuradon. Sed ili ne povas kuri sur siaj propraj kruroj, kiuj estas tiel peze ŝarĝitaj per iliaj riĉaĵoj, tial ili devas dungi multajn aliajn homojn kiel siajn krurojn. Iliaj kestoj kaj valizoj devas esti forportitaj, iliaj junaj kaj maljunaj familianoj devas esti forveturigitaj. Ĝuste tiam tiuj, kiuj vendas siajn muskolfortojn, trovas bonan ŝancon por altigi la prezon.

“Al la pordego Ĉjanmen, la orienta Stacidomo!”

“Kien?”

“Orienta — Stacidomo!”

“Nu, donu simple unu juanon kvar ĝjaŭojn! En tia maltrankvila tempo de milito, ne marĉandu!”

Ĝuste en tiaj cirkonstancoj Ŝjangzi eltiris sian rikiŝon ekster la urbopordegojn. Onidiroj jam cirkulis pli ol dek tagojn kaj la prezoj altiĝis, sed portempe la milito ŝajnis ankoraŭ malproksima de Bejping. Ŝjangzi ankoraŭ laboris kiel kutime, ne prenante la onidirojn kiel pretekston por iom ripozi. Iutage li iris al la okcidenta urboparto kaj rimarkis ion nekutiman. Ĉe la okcidenta fino de la strato Hugŭosi kaj ĉe la T-strato Ŝinĝjekoŭ estis neniu rikiŝo, kiu proponus porti pasaĝeron al Ŝjijŭan aŭ la uinversitato Ĉinghŭa. Li vagis proksime de Ŝingĝjekoŭ kelkan tempon kaj aŭdis, ke neniu veturilo jam kuraĝas forlasi la urbon, ĉar oni kaptas kiel ĉarojn, tiel ankaŭ rikiŝojn tie ekster la pordego Ŝjiĝimen. Li decidis trinki bovlon da teo kaj poste sin direkti suden. La preskaŭa senhomeco ĉe la rikiŝoparkadejo antaŭsentigis veran danĝeron, kaj kvankam timulo li ne estis, tamen li vidis enenian motivon por riski sian vivon. Ĝuste en tiu momento aperis du rikiŝoj el la sudo. La pasaĝeroj aspektis kiel du studentoj kaj la kurantaj rikiŝistoj estis kriantaj “He, al Cinghŭa! Ĉu iu volas?” Tiuj kelkaj rikiŝistoj ĉe la rikiŝoparkadejo ne respondis. Iuj el ili rigardis la du rikiŝitistojn kun indiferenta rideto, aliaj sidis tie kun malgranda pipo inter siaj lipoj kaj eĉ ne levis sian kapon. “Ĉu vi ĉiuj estas mutuloj? Al Ĉinghŭa!” la du rikiŝistoj daŭrigis kriadon.

“Se por du juanoj, mi volus!” iu malalta junulo kun razita kapo diris ŝerce por rompi la silenton “Venu do kaj trovu ankoraŭ unu!” la du rikiŝistoj haltis.

La junulo embarasiĝis, ne sciante kion fari. Ankoraŭ neniu ekmoviĝis. Ŝjangzi povis vidi, ke eliri el la urbo estas vera danĝero; alie kial neniu kuraĝas kapti la okazon por akiri du juanojn nur per unufoja kuro al Ĉinghŭa, kio ordinare kostas nur du aŭ tri ĝjaŭojn. Ankaŭ li ne volis iri tien. Sed videble la razita junulo jam decidis, ke se iu alia iros kun li, li prenos la riskon. Li ĵetis rigardon al Ŝjangzi kaj diris: “kion vi pensas pri tio, altulo?”

La vorto “altulo” ekridigis Ŝjangzi; ĝi estis laŭdo. Li komencis konsideri. Tiel komplimentite, li devas subteni la proponon de tiu ĉi aŭdaca mallongulo kun razita kapo. Kaj krome, du juanoj ja estas sumo sufiĉe granda, kian oni malofte povas ricevi. Koncerne danĝeron, ĉu en ĝin li vere enfalos? Ĝuste antaŭ du tagoj li aŭdis, ke ĉe la Ĉiela Altaro svarme loĝas trupoj, sed propraokule li vidis nenian ombron de soldato. Tiel rezonante, li tiris la rikiŝon antaŭen.

Kiam ili atingis la pordegon Ŝjiĝimen, tie apenaŭ troviĝis homoj. Timo komencis ataki la koron de Ŝjangzi. Eĉ la alia rikiŝisto fariĝis maltrankvila, tamen li diris kun rideto: “Ni pluiru, frato! Se malfeliĉo devas veni, ĝin eviti neniu povas. Hodiaŭ jam estas la tempo!” Ŝjangzi sciis, ke al ili neeviteble okazos io malbona, sed, post tiom da jaroj en la urbo nun li ja ne povas rompi sian vorton kaj retiriĝi pro timo kiel virino.

Ekster la urbomurego vere ili renkontis neniun rikiŝon. Ŝjangzi klinis sian kapon, ne kuraĝante rigardi ambaŭflanken de la ŝoseo, kaj lia koro frapegis kvazaŭ kontraŭ liajn ripojn. Atinginte la ponton Gaŭljangĉjaŭ, li ĵetis rigardon ĉirkaŭen, sed vidis neniun soldaton, kaj li denove iom trankviliĝis. Li pensis en si: du juanoj ja estas du juanoj kaj por akiri tian sumon oni nepre devas esti iom aŭdaca. Sur la ŝoseo estis teurure kviete kaj, kvankam kutime li estis silentema, tamen ĉi-momente li eksentis la emon diri ion al sia kamarado.

“Ni prenu la mallongan vojeton, ĉu bone? La ŝoseo…”

“Kompreneble!” la alia tuj ekkomprenis. “Tiu vojeto estas pli sekura.”

Sed antaŭ ol ili sin turnis al la vojeto, ambaŭ rikiŝistoj, iliaj rikiŝoj kaj pasaĝeroj, jam ĉiuj falis en la manojn de dekkelkaj soldatoj. Kvankam jam estis la jartempo por pilgrimantoj oferi incenson en la templo sur la monto Mjaŭfengŝan, tamen la vetero ankoraŭ estis tia, ke nur sola maldika ĉemizo ne estis sufiĉa por ŝirmi la homon kontraŭ la nokta malvarmo.

Ŝjangzi estis senigita je ĉio alia krom griza soldata jako kaj blua kotontola pantalono, kiujn li portis sur si. Ili odoraĉis pro ŝvito — tial ili jam estis, antaŭ ol estki metitaj sur lin. La ĉifona soldata uniformo rememorigis lin pri liaj blanka kotona ĉemizo kaj indantrenaj subŝtofitaj vestoj. Kiel puraj kaj elegantaj ili tiam estis! Kompreneble, en tiu ĉi mondo ja ekzistas multaj aĵoj pli elegantaj ol indantrena tolo, sed Ŝjangzi sciis, kiel malfacile estis por li mem atingi tian gradon de pureco kaj eleganteco. Nun la ranca ŝvitodoraĉo eliĝanta el la uniformo igis lin senti, ke liaj antaŭaj luktoj kaj sukcesoj estis dekoble pli noblaj. Ju pli li rememoris la pasintecon, des pli li malamis tiujn soldatojn. Ili forrabis de li ĉion, liajn vestojn, ŝuojn kaj ĉapon, lian rikiŝon kaj eĉ lian tolzonon, postlasante al li nenion alian krom bluaĵoj sur la tuta korpo kaj multaj haŭtveziketoj sur la piedoj. Liaj vestoj estis nenio, kaj kontuzoj povis baldaŭ resaniĝi, sed lia rikiŝo, tiu kara rikiŝo, pro kiu li sange ŝvitadis plurajn jarojn, perdiĝis! Tirite al la soldataj barakoj, ĝi tuj malaperis! Ĉiujn aliajn afliktojn li povis forpeli kaj forgesi, sed kiel li povus forgesi tiun rikiŝon?

Li ne timis penigan laboron, sed aĉeti alian rikiŝon ja estis por li afero tute ne facila. Tio postulis almenaŭ plurajn. Ĉiuj liaj antaŭaj penoj kaj klopodoj jam vane pereis, kaj nun li devis rekomenci tuj de la nulo. Tion pensante, Ŝjangzi eklarmis. Li malamis tiujn soldatojn, malamis la tutan mondon. El kia rajto ili tiel tiranis kaj humiligis homojn? El kia rajto?

“El kia rajto?” li kriis.

Lia voĉo, kvankam donante al li ian animfaciligon, abrupte rememorigis lin pri lia danĝero. Ĉion alian li povis lasi portempe; antaŭ ĉio li devis forkuri pov savi sian vivon.

Sed kie li nuin troviĝis? Pri tio li ne povis respondi kun certeco. Dum la lastaj tagoj li sekvis la retiriĝantajn soldatojn banante sin en ŝvito. Marŝante, li devis porti, puŝi aŭ tiri iliajn ekipaĵojn; post kiam ili haltis, li devis porti akvon, fari fajron por kuirado kaj manĝigi la ŝarĝobrutojn. De la mateno ĝis la vespero li penis kolekti siajn lastajn fortojn en siajn manojn kaj piedojn, kaj dume lia spirito estis absolute vaka. Nokte, kusiĝinte sur la tero, li tuj enfalis en pezan dormon, kaj ŝajnis al li, ke se li neniam revekiĝos, tio ne certe estos ia malbona afero.

Li malprecize memoris, ke la trupoj unue retiriĝis en la direkto al la monto Mjaŭfengŝan; poste, kiam ili atingis la nordan flankon de la monto, lia tuta atento estis koncentrita sur la grimpadon, ĉar tiam li estis obsedata de timo pri falo al la valfundo kaj pri disŝiriĝo de sia karno fare de rabobirdoj. Ili rondiradis inter la montoj plurajn tagojn, ĝis la tereno fariĝis malpli montoza, kaj iuvespere, kiam la suno jam subiris malantaŭ ili, li vidis ebenaĵon en malproksimeco. Kiam oni klarionis al la vespermanĝo, kelkaj soldatoj revenis kun pafilo sur la ŝultro kaj kondukis kelkajn kamelojn.

Kameloj! Ŝjangzi sentis sian koron vigle ekmoviĝi kaj sian menson subite relumiĝi, same kiel erarvaganto ekvidinte konatan vojmontrilon ree sin orientas. Kameloj ne povas grimpi, kio signifis, ke ili jam alvenis al ebenaĵo. Kiom li sciis, kamelojn oni bredas en vilaĝoj okcidente de Bejpin. Ĉu povus esti, ke la ĉirkaŭvojoj jam venigis ilin al la pasejo Moŝikoŭ? Li ne sciis, kia strategio tio ĉi estas, se tiuj ĉi soldatoj kapablantaj nur retiriĝi kaj rabadi havas ankaŭ ian ajn strategion. Sed pri unu afero li estis certa, kaj tio estis, ke, se ili jam vere atingis la pasejon Moŝikoŭ la trupoj, ne povante trovi al si elirejon el la montoj, nun sin direktas al la ebenaĵo por sin savi. Moŝikoŭ estis strategia nodpunkto inter la Okcidentaj Montoj nordoriente kaj Ĉangŝingdjan aŭ Fengtaj sude, kaj transe de la pasejo estis ankoraŭ unu vojo, kiu kuris rekte al la okcidento. Kiam li konsideris la eblajn movadojn de la trupoj, li samtempe ankaŭ desegnis en la kapo sian propran vojo, ĉar nun jam estis tempo po li sin forsavi. Se la soldatoj denove retiriĝos al la montoj, tiam lin certe minacos malsatmorto, eĉ se li sukcesos forkuri de ili. Tial nun li devis kapti la okazon, se li volis sin savi. Li kredis, ke forkurinte el iliaj ungegoj li povos rapide veni rekte al Hajdjan, ĉar li bone konis ĉiujn lokojn en tiu regiono. Se li nur fermis la okulojn, en lia kapo tuj aperis mapo; ĉi tie estas Moŝikoŭ, — ho ĉielo kompatema, nepre faru ĝin Moŝikoŭ! — se li direktos sin nordorienten preter la Orpinta Monto kaj Tombo de Princo Li, li povos alvenis al la Ok Vidindejoj; poste, sin turninte ĉe Sipingtaj orienten, li povos atingi la Abrikotan Pasejon kaj Nanŝinĝŭang. Por havi pli da ŝirmo, li pli bone iru laŭlonge de la montoj kaj sin direktu de Bejŝinĝŭang morden, tra Ŭejĝjacun, denove norden al Nanhetan, ankoraŭ norden al la Ruĝa Montsupro kaj la Palaco de Princo Ĝje kaj fine al Ĝingji-ĝardenoj. Atinginte tien, eĉ kun fermitaj okuloj li povos trovi sian vojon al Hajdjan. Ĉe tiu ĉi penso lia koro saltegis preskaŭ ekster la bruston! En la lastaj tagoj lia tuta sango kvazaŭ forfluis en liajn kvar membrojn, sed nun ĝi kvazaŭ estis refluinta en lian bruston, tiel ke lia koro brule varmiĝis, dume liaj brakoj kaj kruroj fariĝis malvarmaj. Febra espero igis lin tremi per la tuta korpo.

Ĉe la noktomezo li ankoraŭ restis sendorma. Espero ĝojigis lin, sed timo faris lin maltrankvila. Li deziris dormi, sed ne povis endormigi, kuŝante sternita sur fojno. Ĉio estis kvieta, nur la steloj tremetis samritme kun lia koro. Subite iu kamelo eligis plendan krion, ne malproksime de li. Simile al subita ekkrio de koko en la nokto, ĝi vekis en lia animo malgajecon kaj samtempe donis al li ian konsolon.

Kanonoj komencis murmuri en la foro; tre malproksime, sed sendube kanonoj. Li ne kuraĝis sin movi, sed la tendaro tuj ektumultis. Li retenis sian spiron, nun jam estis lia ŝanco! Li sciis, ke la trupoj certe denove retiriĝos kaj probable sin direktos al la montoj. La spertoj de la lastaj tagoj diris al li, ke en la batalo tiuj soldatoj povas nur sovaĝe sin ĵetadi en ĉiu direkto, kvazaŭ abeloj enfermitaj en ĉambro.

Aŭdinte la kanonbrun, la trupoj certe forkuros, tial pli bone li restu viglatenta. Retenante la spiron, li rampis antaŭen kun la celo serĉi la kamelojn. Li bone sciis, ke ili donos al li nenian helpon, sed ĉar li kaj ili same estis kaptitoj, li sentis ian simpation al ili. Pli granda ĥaoso nun regis en la tendaro. Li trovis la kamelojn, kaŭrantajn kvazaŭ montetoj da tero en la mallumo; ili faris nenian bruon krom sia peza spirado, kvazaŭ nenio okazus ĉirkaŭe. Tio plikuraĝigis lin kaj li kaŭriĝis apud ili, simile al soldato sin ŝirmanta malantaŭ sablosakoj. Tiam subite venis al li en la kapon la ideo: se la kanonbruo, kiu venas de la sudo, ne signifas veran batalon, ĝi almenaŭ estas averto, ke tiu vojo estas fermita. Do la soldatoj devos denove retiriĝi al la montoj. Se tiel estos, ili ne povos preni la kamelojn, kaj tiuokaze li kaj la kameloj dividos la saman sorton. Se la soldatoj prenos la brutojn, tiam li estos perdita; sed se ili forgesos la kamelojn, tiam li do povos sin forsavi. Li alpremis sian orelon al la tero, aŭskultante paŝbruojn, kaj lia koro furioze bategis.

Li ne sciis, kiom longe li jam atendis, sed neniu venis por forkonduki la kamelojn. Fine li, preninte al si kuraĝon, sidiĝis supren kaj elrigardis tra inter iliaj duoblaj ĝiboj. Ĉirkaŭe regis mallumo, kaj li povis vidi nenion. Nun jam estis la tempo por kuri for. Ĉu por vivo, ĉu por morto, kuru nur!


Notoj:

  1. Ĉangŝindjan: Loko sudokcidente de Bejping.
  2. La pordego Ŝjiĝimen: unu el la okcidentaj urbopordegoj.
  3. La pordego Ĉjihŭamen: unu el la orientaj urbopordegoj.
  4. La Orienta Satcidomo: Tiam ĉe la pordego Ĉjanmen estis orienta kaj okcidenta stacidomoj. La orienta Stacidomo estis por pasaĝertrajnoj.
  5. Vd. noton 3 de ĉapitro I.
  6. Hajdjan: Urbeto en la nordokcidenta antaŭurbo.
  7. Ok Vidindejoj: Famaj vidindaj lokoj ĉe la Okcidentaj Montoj, okcidente de Bejping.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.