La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Ŝjangzi volis trovi lokon por sidiĝi kaj mediti pri la okazintaĵo de la komenco ĝis la fino. Eĉ se la medito finiĝus nur per ploro, almenaŭ li povus per tio scii, kial plori. La eventoj okazis tro rapide, ke lia menso povus ilin sekvi. Sed estis neniu loko por sidi, ĉie estis nur neĝo. Ĉiuj malgrandaj tetrinkejoj estis fermitaj, ĉar jam estis post la deka horo, kaj eĉ se unu el ili estus nefermita, li neniel volus eniri. Li deziris trovi iun lokon senhoman, ĉar li sciis, ke la larmoj, kiuj staras en liaj okuloj, povas fali en ĉiu minuto.

Trovinte neniun lokon por sidi, li povis nur marŝi plu; sed kien li direktu la paŝojn? En tiu ĉi arĝente blanka mondo estis neniu loko, kie li povus sidi, nek loko, kien li povus iri. Ĉie estis blankaĵo, vidiĝis nur malsataj birdoj kaj unu homo, kiu perdis sian ŝirmon kaj vespiris en malespero.

Kien iri? Jen staras la problemo, kiun li antaŭ ĉio devas solvi. Al malgranda gastejo? Ne! Portante tiajn vestojn, li eĉ povus esti prirabita nokte, por ne paroli pri tieaj netolereblaj pedikoj. Do al pli granda gastejo? Li ne havas sufiĉe da mono por pagi al ĝi. Al li restas nur kvin juanoj, kaj tio estas lia tuta havaĵo. Al banejo? Ĉiu banejo malfermiĝis ĉe la noktomezo, kaj oni ne povas tranokti tie. Nenien li povas iri. Ne povante trovi por si ŝirmejon, li dronis en pli granda embaraso. Post tiom da jaroj en la urbo, nun li posedas nur la vestojn, kiujn li surhavas, kaj kvin juanojn en sia poŝo. Li perdis eĉ sian litaĵon! Tiu ĉi fakto devigas lin direkti siajn pensojn al la morgaŭo: kion do li faru morgaŭ? Ankoraŭ tiri rikiŝon? Hm, tio reduktus lin denove al senhejmeco kaj farus lin prirabita je sia lasta ŝparaĵo!

Ĉu fariĝi kolportisto? Kun nur kvinjŭana kapitalo, el kiu li devus elspezi por portvekto, kiel li povus esti certa perlabori siajn vivrimedojn? La rikiŝisto, komencante per nenio, povas ĉiun tagon perlabori tri aŭ kvar ĝjaŭojn; sed la kolportisto bezonas kapitalon, kaj ne estas garantio, ke li povu perlabori sufiĉe da mono por pagi la tri manĝojn de ĉiu tago. Se li tute perdus sian kapitalon en kolportado kaj poste denove sin okupus je rikiŝotirado, ĉu tio ne signifus demeti sian pantalonon por ellasi furzon – vana perdo de kvin juanoj? Ne, li ne povas facilanime lasi forgliti el lia mano ĉiun fenon el tiuj ĉi kvin juanoj, ĉar ili estas lia lasta espero.

Ĉu dungiĝi kiel servisto? Por tio li ne taŭgas. Servi aliajn? Tion li ne kapablas fari. Lavi kaj kuiri? Ambaŭ li ne scias fari. Por nenio li estas ekzercita, ne estas lerta, li estas nur grandkreska, pezmova, kruda sentaŭgulo!

Absorbita en sia penso, li jam venis sur la ponton ĉe la lago Ĝonghaj. Ambaŭflanke de ĝi estis vasta spaco kaj vidiĝis nenio krom la kirliĝantaj neĝeroj. Nur nun li eksciis, ke ankoraŭ neĝadas, kaj, ekpalpinte sian kapon, li trovis sian lanan ĉapon malseka. La ponto estis senhoma, eĉ la policano deĵoranta sin kasis oni ne scias kie. La falantaj neĝeroj faris la nemultajn lampojn kvazaŭ senĉese palpebruantaj. Ŝjangzi ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj sentis sian menson tute vaka.

Longan tempon li staris sur la ponto, kaj la mondo ŝajnis mortinta. Estis nenia sono, nek moviĝo. La grizeblankaj neĝeroj kvazaŭ profitis la okazon flirtadi malsupren leĝere, persiste, povis nerimarkeble entombigi la tutan mondon. En tia kvieteco Ŝjangzi aŭdis sian konsciencon flustri: “Ne zorgu pri vi mem, antaŭ ĉio iru returne por vidi, kiel statas Caŭ-familio.” S-ino Caŭ kaj Onjo Gaŭ estas solaj tie, senb viro en la domo. Ĉu tio ne estas s-ro Caŭ, kiu donis al li tiujn ĉi lastajn kvin juanojn? Ne kuraĝante plu pensi, li abrupte ekmarŝis returne, paŝante tre rapide.

Ekster la pordego estis piedsinoj kaj sur la vojo vidiĝis du freŝaj radsulkoj de aŭtomobilo. Ĉu s-ino jam foriris? Kial tiu Sun ne arestis ilin?

Li ne kuraĝis puŝmalfermi la pordegon, timante, ke oni refoje kaptos lin. Li rigardis ĉirkaŭen, estis neniu homo. Kun koro forte batanta, li prenis la kuraĝon prove malfermi la pordegnon. Nun por li jam estas neniu loko, kien li povus iri, do estus eble ne tro malbone, se oni arestus lin. Delikate li ekpuŝis la pordon, kiu estis neŝlosita. Laŭlonge de la muro li iris antaŭen kelkajn paŝojn kaj ekvidis lumon en sia ĉambro. Lia propra ĉambro! Li eksentis ploremon. Kliniĝinte, li ŝtelpaŝis al la fenestro kaj aŭskultis. Aŭdiĝis tuso interne – estis voĉo de Onjo Gaŭ. Li tirmalfermis la pordon.

“Kiu tie? Ho Ĉielo, estas vi! Vi teruris min ĝis morto!” Onjo Gaŭ premis siajn manojn al la brusto, poste iom trankviligis sin kaj sidiĝis sur la lito.

“Ŝjangzi, kio okazis al vi?”

Ŝjangzi ne povis respondi. Li havis la senton, kvazaŭ pluraj jaroj jam pasus de tiam, kiam li lastfoje ŝin vidis, kaj en li kvazaw leviĝis fajroglobo, kiu blokis lian bruston.

“Kio okazis” Ankaŭ en la voĉo de Onjo Gaŭ estis ploremo. “Antaŭ ol vi revenis, la mastro telefonis al ni kaj diris, ke ni veturu al la domo de s-ro Zŭo. Li diris ankaŭ, ke vi tuj revenos. Vi ja revenis, ĉu mi ne malfermis la pordon por vi? Ekvidnte, ke vi havas fremdulon kun vi, mi diris neniun vorton kaj tuj returne al la mastrino por helpi al ŝi ĉe la pakado, dume vi neniufoje envenis. Vi lasis min kaj la mastrinon senhelpaj en la malluma nokto. La sinjorido jam dolĉe dormis kaj ni devis ŝiri lin el sub lia varma litkovrilo. Pretiginte la pakojn mi iris al la kabineto por preni la pentraĵojn, kaj vi ankoraŭ ne vin montris. Kie vi estis? Kiam ni estis haste finpreparitaj, mi eliris por vidi vin, sed ho ve, vi jam malapiris! La mastrino estis tiel kolera – ankaŭ tiel maltrankvila – ke ŝi senĉese tremadis. Do mi telefone vokis taksion. Sed ni ne povis ĉiuj foriri, lasante la domon tute senhoma. Tial mi ĵuris al la mastrino, ke mi restos, kaj petis ŝin foriri unue. Mi diris, ke kiam vi revenos, mi tuj iros al la domo de s-ro Zŭo; se vi ne revenos, tiam mi submetos min al mia sorto. Nu, kion vi diru pri tio ĉi? Kio okazis al vi? Parolu do!”

Ŝjangzi havis nenion por diri.

“Diru tuj! Ĉu silento povus klarigi ion ajn? Kio do okazis al vi efektive?”

“Vi do foriru!” Ŝjangzi finfine ekparolis. “Iru!”

“Vi restos ĉi tie por gardi la domon, ĉu?” La kolero de Onjo Gaŭ iom kvietiĝis.

“Kiam vi vidos la mastron, diru al li, ke la detektivo kaptis min, sed – mi ankaŭ ne estis kaptita en la fino!”

“Kion tio signifas?” Onjo Gaŭ preskaŭ ekridis en sia kolero.

“Aŭskultu!” Ŝjangzi eĉ ekhavis iom da kolero. “Diru al la mastro, ke li forsavu sin kiel eble plej rapide. La detektivo diris, ke li havas la certecon lin kapti. Ankŭ la domo de s-ro Zŭo ne estas sekura loko. Li tuj forkuru. Kaj nun, post via foriro mi transsaltos en la korton de Ŭang-familio kaj tranoktos tie. Mi ŝlosos la ĉi-tiean pordegon. Morgaŭ mi iros aliloken por serĉi novan laboron. Mi sentas min ne inda je la konfido de la mastro.”

“Ju pli vi parolas, des pli konfuziĝas mia kapo.” Onjo Gaŭ eksuspiris. “Nu, mi devas foriri. La sinjorido eble jam malvarmumis; mi devas tuj iri kaj lin vidi. Kiam mi vidos la mastron, mi diros al li, ke vi diris, ke li devas forkuri kiel eble plej rapide. Ĉi-nokte vi ŝlosos la pordegon, transsaltos en la korton de s-ro Ŭang kaj tranoktos tie. Morgaŭ vi serĉos alian laboron. Jen ĉio, kion vi volas diri al la mastro, ĉu?

En granda honto Ŝjangzi jese balancis la kapon.

Post kiam Onjo Gaŭ foriris, li ŝlosis la pordegon kaj revenis en sian ĉambron. La frakasita fajenca ŝparmonujo ankoraŭ kuŝis sur la planko. Li levis rompopecon kaj rigardis ĝin, poste reĵetis ĝin sur la plankon. Sur la lito, lia litaĵo estis netuŝita. Strange, kion tio signifas? Ĉu la detektivo Sun povus esti falsa? Neeble! Se s-ro Caŭ ne elflaris ian danĝeron, kial li forlasis sian hejmon kaj tiel fuĝis? Tian aferon li tute ne komprenas.

Tre konfuzita, li sidiĝis sur la litrando, sed, apenaŭ li tuŝis la liton, li saltleviĝis kvazaŭ ektimigite. Li ne devas resti ĉi tie longan tempon! Kon fari, se tiu Sun revenos? Liaj pensoj kirliĝis en la kapo. Li sentis, ke li trompis la konfidon de s-ro Caŭ, sed li iom konsoliĝis per tio, ke li jam petis Onjon Gaŭ tuj iri al li kun la mesaĝo, ke li forkuru kiel ebla plej rapide. Lia konscienco estas pura. Li neniam intence faris malbonon al iu ajn, kaj li ec mem suferis ofendojn. Perdiante sian monon, li tiam ja neniel povis plu zorgi pri la afero de s-ro Caŭ. Murmurante ĉion ĉi al si, li kunligis sian litaĵon.

Surŝultriginte sian litaĵon, li estingis la lampon kaj rapidis al la postkorto.

Demetinte la litajon, li suprenstreĉiĝis sur la piedfingroj, por sin kroĉi al la mursupro per la manoj.

“Laŭ-Ĉeng!” li mallaŭte vokis. “Laŭ-Ĉeng!” Laŭ-Ĉeng estis la rikiŝisto de s-ro Ŭang.

Neniu respondis. Ŝjangzi do decidis transsalti la muron por vidi, kiel statas tie. Li ĵetis la litaĵon trans la muron kaj ĝi senbrue falis sur la neĝon. Lia koro forte batis. Li rapide grimpis sur la muron kaj saltis malsupren sur la alian flankon. Levinte la litaĵon, li senbrue direktis sin al la ĉambro de Laŭ-Ĉeng. Li sciis, kie li loĝas. Ĉiuj kvazaŭ jam endormiĝis. Aŭdiĝis nenia sono en la korto. Subite venis al li en la kapon la ideo, ke fari ŝteladon ja ne estas malfacile. Li prenis al si kuraĝon kaj memfide paŝi sur la firma neĝo, kiu kraketis sub liaj piedoj. Starante ekster la ĉambro de a Laŭ-Ĉeng, li ektusis.

“Kiu tie?” Laŭ-Ĉeng demandis, evidente li ĵus enlitiĝis.

“Estas mi, Ŝjangzi. Malfermu la pordon!”

Ŝjangzi parolis tiel nature kaj intime, kvazaŭ en la voĉo de Laŭ-Ĉeng li aŭdis kuraĝigon de iu intimulo.

Laŭ-Ĉeng eklumigis la lampon, ĵetis ĉifonan peltojakon sur la ŝultrojn, kaj malfermis la pordon.

“Kio venigis vin ĉi tien, Ŝjangzi, je tiu ĉi horo nokte?”

Ŝjangzi eniris, metis sian litaĵon sur la plankon kaj falsidiĝis sur ĝin, dirante neniun vorton.

Laŭ-Ĉeng estis en sia tridekkelk-jara aĝo kaj liaj muskoloj estis tiel fortikaj, ke ili elstariĝis en tuberoj sur lia tuta korpo, eĉ sur lia vizaĝo. Ordinare Ŝjangzi ne havis intimajn interrilatojn kun li, ili nur salutis unu la alian kaj iom babilis, kiam ili renkontiĝis. Iafoje s-ino Ŭang iris fari aĉetojn kun s-ino Caŭ, tiam la du rikiŝistoj povis havi okazon kune ripozi kaj trinki teon. Ŝjangzi ne aparte admiris Laŭ-Ĉeng, ĉar, kvankam li kuris tre rapide, tamen li balancadis la rikiŝon anstataŭ firme teni ĝiajn timonetojn. Kiel persono li ja estis bonkonduta, tamen ĝuste pro tiu ĉi lia malforteco Ŝjangzi ne povis respekti lin el la tuta koro.

Sed ĉivespere Ŝjangzi trovis Laŭ-Ĉeng treege kara. Kvankam li sidis tie senparole, tamen lia koro estis plena de varmo kaj dankemo. Ĵustempe li staris sur la ponto ĉe Ĝonghaj, nun li estas en tiu ĉi ĉambro kun sia kolego. La abrupteco de tiu ĉi ŝanĝo igis lin senti animvakecon kaj samtempe ankaŭ donis al lia koro iom da varmo.

Laŭ-Ĉeng denove enlitiĝis kaj ŝovis sin sub la litkovrilon. Montrante sian ĉifonan peltojakon, ili diris, “ĉu vi deziras cigaredon, Ŝjangzi? Estas kelkaj en mia poŝo.”

Ŝjangzi kutime ne fumis, sed ĉi-foje li sentis, ke li ne povas rifuzi. Li prenis cigaredon kaj komencis suĉi.

“Kio okazis al vi?” Laŭ-Ĉeng demandis. “Ĉu vi jam forlasis vian laboron?”

“Ne.” Ŝjangzi ankoraŭ sidis sur sia litaĵo. “Okazis malfeliĉo neatendita! La tuta Caŭ-familio forkuris kaj mi ne kuraĝas tute sola gardi la domon.”

“Kia malfeliĉo?” Laŭ-Ĉeng denove sidiĝis.

“Mi ne povas diri precize, sed ĝi estas sufiĉe granda. Eĉ Onjo Gaŭ foriris.”

“Ĉu ĉiuj pordoj estas vaste malfermitaj, eĉ sen gardanto?”

“Mi jam ŝlosis la ĉefan pordegon.”

“Hm.” Laŭ-Ĉeng pensis momenton. “Mi do iros diri tion al s-ro Ŭang, ĉu bone?” Dirante li jam volis sin vesti.

“Atendu ĝis morgaŭ. Mi ja tute ne povas klarigi la aferon.” Ŝjangzi timis, ke s-ro Ŭang pridemandos lin.

Tio, kion Ŝjangzi ne povis klarigi, estis jena: s-ro Caŭ donis kelkajn lekciojn ĉiusemajne en iu universitato. Tie estis studento nomata Ĵŭan Ming, kiu havis proksimajn rilatojn kun s-ro Caŭ kaj ofte vizitis lin por intima interparolado. S-ro Caŭ estis socialisto kaj Ĵŭan Ming estis eĉ pli radikalema, kaj tial ili havis komunaj paroltemojn. Tamen pro la diferenco inter siaj aĝoj kaj situacioj ili ne ĉiam trovis sin en perfekta akordo. El la vidpunkto de instruisto s-ro Caŭ opiniis, ke li devas dediĉi sin ĉefe al instruado, dum la studentoj devas antaŭ ĉio diligente lerni kaj ne povas ricevi siajn notojn laŭ la personaj rilatoj. Sed Ĵŭan Ming insistis, ke en tia ĥaosa mondo junulo kun altaj idealoj devas klopodi por kontribui al la revolucia afero kaj povas portempe ne multe zorgi pri sia studado. Li tenis rilatojn kun s-ro Caŭ tial, ĉar, unuflanke, ili havis komunajn paroltemojn, kaj, aliflanke, li esperis ricevi dank’ al iliaj proksimaj rilatoj sufiĉe bonan noton por trapasi la ekzamenon, malgraŭ ke li maldiligentis en sia studado. En tumultaj tempoj personoj kun altaj idealoj ofte agas malnoble. La historio konas ne malmultajn tiajn pardoneblajn ekzemplojn. Venis la ekzamena tempo kaj s-ro Caŭ tamen ne donis al li la noton “sufiĉa”. En efektiveco, eĉ se s-ro Caŭ donus al li tian noton, li ne povis daŭrigi sian studadon, tiel malaltaj estis ĉiuj aliaj notoj de li ricevitaj. Sed li treege malamis s-ron Caŭ, opiniante, ke tiu tute ne konsideris iliajn personajn rilatojn – en Ĉinio la personaj rilatoj estas samvaloraj kiel revoluci. Pro la forta deziro fari ion eksterordinaran, Ĵŭan Ming malzorgis sian studadon, kaj pro la malzorgado li iom post iom kutimiĝis al maldiligenteco, esperante, ke li povos gajni sen peno ĉies admiron kaj protekton. Kiel ajn estas, ” li pensis, “mi ja estas ideologie progresema! La fakto, ke s-ro Caŭ ne donis al mi sufiĉe bonan noton, klare montras, ke li tute ne komprenas la junulon kiun altaj idealoj. Se tiel estas, kial do li intimiĝis kun mi? Estante intima al mi, li tamen hontige embarasis min ĉe la ekzameno, el kio vidiĝas, kiel insidema li estas.” Nun kiam la ricevitaj malaltaj notoj estis neripareblaj kaj la ĉeso de la studado estis neevtebla, li volis verŝi sian koleron sur s-ron Caŭ. Ne povante plu studi en la universitato, li devis venĝi sin kontraŭ la instruisto tiel, ke ankaŭ tiu forlasu la universitaton kiel li. Tiamaniere li povis havi ion por fari en sia senokupeco kaj samtempe per tio montri, ke li ja estas tute neofendebla. Cetere, se dank’ al tiu ĉi afero li povos enbatiĝi en iun novan organizaĵon, estos pli bone.

Li do resume skribis ĉion, kion s-ro Caŭ prilekciis kaj babilis pri demandoj politikaj kaj sociaj, kaj denuncis lin al la sidejo de la partia organizajo: s-ro Caŭ propagandis ekstremismajn ideojn inter la junuloj. S-ro Caŭ jam antaŭe iom aŭdis pri tio, sed li trovis tion ridinda. Li sciis, kiel ne ĝisfunda estas lia progresemo, kaj ke lia ŝatokupo – kolektado de tradiciaj pentraĵoj – malhelpas al li fari iajn impetegan agon. Kiel ridinde malhelpas al li fari ian ajn impetegan agon. Kiel ridinde estas, ke li estas etiketita kiel revolucia instruanto! Tial li ne donis atenton al la afero, kvankam liaj studentoj kaj kolegoj avertis lin esti iom singarda. Kaj tamen, ken ĥaosaj jaroj, konservi animan trankvilecon ja ne estas garantio de sekureco.

La vintraj ferioj donis bonan okazon por purigi la universitaton. Detektivoj komencis fari esplorojn kaj arestojn. S-ro Caŭ plurfoje sentis, ke li estas gvatsekvata kaj la ombro post li turnis lian ridon en timon. Li devis pripensi: por akiri al si renomon, nun li havas bonan okazon. Esti ĵetita en malliberejon por kelkaj tagoj estas io pli simpla kaj pli senriska, ol meti inferan maŝinon, sed havanta la saman valoron, kiel la lasta. Enkarceriĝo estas unu el la kondiĉoj necesaj, por ke oni fariĝu gravulo. Sed li tion ne volis. Li ne volis per tio akri al si falsan renomon. Lia konscienco bedaŭrigis lin, ke li ne povas fariĝi ĉampiono de sia doktrino, kaj lia konscienco ankaŭ ne permesis al li, ke li fariĝu batalanto ne vera. Li do iris vidi s-ron Zŭo.

S-ro Zŭo proponis: “Se montriĝos neceseco, transloĝiĝu al mi. Almenaŭ nun ili ne aŭdacas priserĉi mian loĝejon!” S-ro Zŭo havis gravajn sociajn rilatojn, kiuj valoris pli ol la leĝoj. “Venu al mi kaj kaŝu vin ĉi tie kalkajn tagojn por montri, ke ni timas ilin. Poste ni komencos klopodi por glatigi la aferon. Vi eble devos iom ŝmiri iliajn manojn. Montrinte al ili sufican respekton kaj ilin subaĉetinte, vi povos reveni hejmen, kaj ili certe lasos vin en paco. Detekvitvo Sun sciis, ke s-ro Caŭ ofte vizitas s-ron Zŭo, kaj ke li certe iros tien, se li estos preme persekutata. La kaŝpolicistoj ne kuragis ofendi s-ron Zŭo, ili celis nur timigi s-ron Caŭ. Nur tiam, kiam ili pelos lin en la domon de s-ro Zŭo, ili povos havi la esperon melki monon el li, kaj sentos, ke ili havas vizaĝon. Ĉantaĝi Ŝjangzi ne estis parto de ilia planom sed ĉar li mem trafis en iliajn manojn, kiel do unue ne eldevigi el li ok aŭ dek juanojn?

Tia estis la vivo: ĉiu havas sian eliron kaj povas trovi ie truon por elturniĝi escepte de Ŝjangzi. Li ne povas eskapi, ĉar li estas rikiŝisto. La rikiŝisto englutas grajnoŝelojn, sed sputas sian vivosangon; li pleje streĉas ĉiun siajn fortojn por la plej malalta pago. Li staras sur la plej malalta ŝtupo de la socio, suferante la batojn de ĉiuj homoj, ĉiuj leĝoj, ĉiu malfeliĉoj.

La cigaredo jam forbrulis, tamen Ŝjangzi ankoraŭ sidis tie kun kapo konfuzita. Li similis kokon tenatan en la mano de kuiristo, dezirantan nenion alian ol vivi unu plian minuton. Li volus paroli pri la afero kun Laŭ-Ĉeng, sed li trovis nenion por diri, ĉar liaj vortoj ne povis sufiĉe bone esprimi liajn sentojn. Tial, malgraŭ ke li spertis ĉiajn suferojn, sed ne povis ilin eldiri, li do restis muta. Li aĉetis rikiŝon kaj perdis ĝin, ŝparis monon kaj perdis ĝin. Ĉiuj liaj penoj kaj klopodoj finiĝis per lia ofendiĝo kaj humiliĝo. Li kuraĝis inciti neniun, eĉ faris vojon al sovaĝa hundo. Kaj tamen, jen li estis tiel kruele ofendita, ke li apenaŭ povis spiri.

Estis ne necese plu pensi pri la pasinteco, sed kion li faru morgaŭ? Li ne povis reveni al la domo de s-ro Caŭ, do kien li iru? Ĉu mi povus pasigi la nokton ĉi tie?” li demandis kiel hundo vaganta, kiu trovinte ventoŝirman angulon esperas resti tie portempe. Sed eĉ en tia bagatelo li devis certiĝi, ĉu li ĝenos iun ajn.

“Restu ĉi tie, al kiu alia loko vi povus iri en tia neĝo? Ĉu estos al vi elteneble kuŝi sur la planko? Ni do kunpremu nin sur la lito, se plaĉos al vi.”

Ŝjangzi ne volis ĝeni lin sur la lito. Li diris, ke sur la planko estos bone. Laŭ-Ĉeng endormiĝis, sed Ŝjangzi turniĝadis en sendormeco. La malvarmo sur la planko rapide frostigis lian matracon tiel, ke ĝi kvazaŭ fariĝis ferplato, kaj en la suroj de siaj fleksitaj kruroj li kvazaŭ sentis venon de kramfo. La malvarma vento, kiu eniris tra la fendetoj de la pordo, pikis lian kapon kvazaŭ sennombraj pingloj. Li perforte fermis la okulojn kaj kovris la kapon per la litkovrilo, sed li ankoraŭ ne povis endormiĝi. La ronkoj de Laŭ-Ĉeng incitis lin tiel, ke li eĉ volus saltleviĝi kaj pugnobati lin, por kvietigi siajn sentojn. Fariĝis pli kaj pli malvarme, ke la gorĝo jukis al li, tamen li timis, ke lia tusado vekos Laŭ-Ĉeng el lia dormo.

Ne povanta ekdormi, li tre dezirus leviĝi kaj ŝtele reiri al la domo de s-ro Caŭ por ĝin refoje pririgardi. Li jam maldungiĝis, la loko estas senhoma; kial li ne iru tien kaj prenu al si kelkajn objektojn? Ĝuste pro Caŭ-familio li estis prirabita je sia malfacile ŝparita mono; ĉu ne estus tre juste, ke Caŭ-familio kompsensu ĝin al li? Ĉe tiu ĉi penso liaj okuloj ekbrilis; li forgesis la malvarmon, li devus tuj agi! Tiel facile li povus reakiri sian perditan monon malfacile ŝparita, kial do heziti?

Li jam sidiĝis, sed li denove tuj kuŝiĝis, kvazaŭ Laŭ-Ĉeng lin rigardus. Lia koro forte batis. Ne, li ne povas fariĝi ŝtelisto! Absolute ne! Antaŭ momento li jam sentis sin kulpa pri tio, ke li ne plenumis la taskon, kiun konfidis al li s-ro Caŭ, kiel do li povus permesi al si eĉ ŝteli ion el lia domo? Ne, ne, li preferus malsati ĝis morto ol fariĝi ŝtelisto.

Sed kiel li povus esti certa, ke aliaj ne priŝtelos la domon? Se tiu Sun jam forprenis ion, kiu povus scii? Li ree sidiĝis. El la malproksimo aŭdiĝis hundaj bojoj. Li denove kusiĝis. Ne, li neniel povas iri. Se aliaj ŝtelus, nu, ili ŝtelu; lia konscienco devas esti pura. Malriĉa en tia grado, li ne devas malpurigi siajn manojn per ŝtelo.

Cetere, Onjo Gaŭ sciis, ke li venos en la domon de s-ro Ŭang. Se io perdiĝos dum la nokto, li certe estos kupigita pri tio, tute egale ĉu li ĝin ŝtelis aŭ ne. Ĉe tiu ĉi penso li ne sole ne volis mem fari ŝtelon, sed eĉ timis, ke iu alia povos enŝteliĝi en la domon. Se efektive io perdiĝos, li neniel povos senkulpigi sin, eĉ se li ensalutus en la Flavan Riveron, por sin purigi.

Li ne plu sentis sin malvarma, fakte liaj polmoj eĉ iom ŝvitis. Kion li devas fari? Transsalti la muron kaj fari prigardon tie? Li ne kuraĝas. Li jam pagis monon por sia vivo, li ne povas ĵeti sin en alian kaptilon. Sed kion fari, se io vere perdiĝos?

En dilemo li denove sidiĝis, fleksis la krurojn supren kaj klinis la kapon tiel, ke lioa vizaĝo preskaŭ tusis la genuojn. La kapo estis peza kaj la palpebroj restis mallevitaj, sed li ne kuraĝis dormi. Longa estis la nokto, tamen por li estis neniu minuto por ripozi.

Li ne sciis, kiom longe li sidis, ŝpinante en la kapo unu planon post alia.

Subite ekpenso trakuris lian menson kiel fulmo kaj li ekpuŝis Laŭ-Ĉeng per la mano. “Laŭ-Ĉeng! Laŭ-Ĉeng! Vekiĝu!”

“Kio estas al vi?” Tre dormema Laŭ-Ĉeng malfermis la okulojn. “Ĉu vi volas pisi? La noktovazo estas sub la lito.”

“Vekiĝu! Eklumigu la lampon!”

“Ŝtelisto?” Laŭ-Ĉeng sidiĝis, elŝirinte sin el la dormo.

“Ĉu vi jam plene vekiĝis?”

“Jes.”

“Laŭ-Ĉeng”, rigardu! Jen estas mia litaĵo, jen miaj vestoj kaj jen la kvin juanoj, kiujn s-ro Caŭ donis al mi. estas nenio alia, ĉu ne?”

“Ne. Kio estas al vi?” Laŭ-Ĉeng oscedis.

“Ĉu vi plene vekiĝis? Jen estas ĉio, kion mi havas. Mi ne prenis eĉ unu kudrilon el la domo de s-ro Caŭ!”

“Kompreneble, vi ne prenis. Kiel ni, kiuj longatempe laboras kiel laŭmonataj dungitoj ĉe bonaj familioj , povus priŝteli ilin? Se ni kapablas labori, ni laboru; se ne, ni eksiĝu. Kiel ni povus ŝteli iliajn objektojn? Ĉu tio estas kion vi volas diri?”

“Ĉu vi bone vidas?”

Laŭ-Ĉeng ekridetis. “Jes, senerare. Nu, ĉu vi ne sentas vin malvarma?”

“Ne.”


Notoj:

  1. Laŭ: “Laŭ” estas prefikse aldonata ĝenerale al familia nomo, iatempe ankaŭ al persona nomo, por signi intimecon al kunuloj aŭ subuloj.
  2. Sidejo de la partia organizaĵo: Tiam Bejping estis sub la regado de Kuomintango, la partio estrata de Ĉjang Kajŝek. La lokaj sidejoj de la partia organizaĵo de Kuomintango estis samtempe ankaŭ sidejoj de sekreta servo, kiu konstanta gvatis kaj persekutis komunistojn kaj progresemulojn.
  3. Tiujn vortojn oni ofte diras, kiam oni ne povas senkulpigi sin. La flava Rivero estas la plej granda rivero en norda Ĉinio, en kiu la akvo ĉiam estas flava pro abundeco de sablo.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.