XV

Ŝjangzi ne volis pugnobati maljunulon, nek virinon, kaj tial lia forto estis nenie uzebla. Fari kanajlaĵon? Por tio li ne estis taŭga peco. Konsiderante la personecon de Huniŭ li devus tuj forlasi ŝin kaj kuri malproksimen. Sed, ĉar ŝi kverelis kun sia patro por lin sekvi, kaj ĉar neniu sciis la internan kaŭzon, ŝi per tio faris la impreson, ke ŝi sin oferas por li; kaj tial, antaŭ ĉiuj ĉi tiuj homoj li ne povis ne sin teni iom heroece. Li staris tie senparole kaj atendis la sekvon de la kverelo, sciante, ke por montri sin vera viro, li devas fari almenaŭ tion. La patro kaj la filino estis reduktitaj al silenla reciproka rigardado. Ŝjangzi restis muta. Koncerne la aliajn rikiŝistojn, estis al ili malfacile interveni en la aferon, tute egale, al kiu ili estis partiecaj. La maĝang-ludantoj, embarasitaj de la silento, estis devigitaj ekparoli. Ili diris nur supraĵajn pacigajn vortojn, konsilante, ke ambaŭ partioj kviete diskutu, ĉar nenia problemo ne estas solvebla. Ili bone sciis, ke ili povas diri nenion alian, ke ili ja ne povas nek volas solvi ion ajn. Vidante, ke ambaŭ partioj ne volas cedi, ili kaptis oportunan okazon kaj forŝteliĝis, ĉar proverbo diras: “eĉ justa ŝtatoficisto neniam intevenu en familiajn disputojn.”

Antuŭ ol ili ĉiuj foriris, Huniŭ retenis s-ron Feng, la kontiston de Karbobutiko Tjanŝun. “S-ro Feng, vi havas ĉambron neokupitan en via butiko, ĉu ne? Lasu Ŝjangzi resti tie kalkajn tagojn. Ni aranĝos nian aferon kiel eble plej baldaŭ, do li restos en via loko ne longe. Nu, Ŝjangzi, iru kun s-ro Feng, kaj morgaŭ ni revidiĝu por interkonsiliĝi pri nia afero. Kredu, se oni ne portos min al vi per novedzina palankeno, mi ne forlasos tiun ĉi domon. S-ro Feng, nun mi konfidas lin al vi kaj morgaŭ mi reprenos lin de vi!”

S-ro Feng peze spiradis, ne volante preni sur sin la respondecon. Kaj Ŝjangzi, por rapide forlasi la lokon, tuj diris: “Mi ne forkuros!”

Huniŭ okulpafis sian patron, iris en sian ĉambron kaj, ŝlosinte la pordonj de interne, eksplodis en akravoĉan ploron.

S-ro Feng kaj aliaj penis persvadi ankaŭ Kvaran Sinjoron Liŭ eniri en sian ĉambron, sed, sinj tenante kiel vriro mondosperta, li insistis, ke ili restu por trinki pliajn tasetojn da brando. “Estu certaj, sinjoroj, ke de nun ŝi iros sian vojon kaj mi la mian, mi neniam plu kverelos. Post kiam ŝi foriros, mi ne plu rigardos ŝin kiel mian filinon. Mi faris mian vojon en la mondo dum tiom da jaroj, kaj nun pro ŝi mi jam perdis la tutan vizaĝon. Se estus antaŭ dudek jaroj, mi dishakus ilin ambaŭ en pecojn. Sed nun mi lasas ŝin havi sian vojon. Deziri havi de mi iom da mono? Eĉ unu kupran moneron mi ne donos! Eĉ ne unu! Ni vidos, kiel ŝi vivas! Lasu al ŝi gustumi la vivamaraon kaj ŝi scios, kiu estas pli bona, ĉu la patro aŭ la viraĉo! Ne foriru, trunku ankoraŭ unu taseton!”

La gastoj prenis iajn pretekstojn kaj rapidis for por eviti implikiĝon en la aferon.

Ŝjangzi foriris en Karbotutikon Tjanŝun.

La afero efektive aranĝiĝis tre rapide. Huniŭ luis du malgrandajn ĉambrojn rigardantajn al sudo en iu granda miksloĝata korto en la strateto Maŭĝjaŭan. Ŝi dungis tapetiston tapeti ilin per blankaj paperoj de la planko ĝis la plafono kaj petis s-ron Feng skribi kelkajn ideografiaĵojn “Nupto” kaj gluis ilin sur la murojn. Poste ŝi iris mendi palankenon ornamitan per arĝentaj steloj kun dek ses muzikistoj, sed sen oraj lanternoj kaj eskorto. Tion aranĝinte, ŝi faris al si ruĝajn satenajn nuptovestojn: ŝi devis fini ilin antaŭ la Novjaro, por observi la regulon de neuzo de kudrilo dum la tempo inter la unua kaj la kvina tago de la Novjaro. La tago de la geedziĝo estis fiksita por la sesa – tago kun favora aŭspicio laŭ astrologio, kaj tago, en kiu forlasi hejmon ne estis tabuo. Post kiam ĉio ĉi tio estis aranĝita, ŝi diris al Ŝjangzi, ke li aĉetu al si kompleton da novaj vestoj. “Oni geedziĝas nur unu fojon dum la vivo!”

Ŝjangzi diris, ke li havas nur kvin juanojn en sia poŝo.

Huniŭ okulpafis lin. “Kio? Kaj kie tiuj tridek juanoj, kiujn mi donis al vi?"

Ŝjangzi ne povis ne diri la veron. Li rakontis al ŝi ĉion, kio okazis en la domo de s-ro Caŭ. Ŝi palpebrumis, duone kredante, duone dubante.

“Nu, bone, mi ne havas la tempon por disputi kun vi. Ĉiu el ni devas agi laŭ sia konscienco. Jen dek kvin juanoj. Se tiutage vi ne vestos vin kiel novedzo, gardu vin!”

La sesan tagon de la Novjaro Huniŭ eniris en la nuptopalankenon. Ŝi forlasis la hejmon sen iu ajn vorto al sia patro, sen iu ajn frato kiel eskortanto, sen la bondeziroj de geamikoj kaj parencoj, akompanata nur de cimbaloj kaj tamburoj, kiuj faris festan bruegon sur la stratoj, kie regis ankoraŭ la viveco de la Novjaro. La procesio bonorde marŝis preter la pordego Ŝji’anmen kaj tra Ŝjisi-portalaro, vekante envion kaj emociojn de la spektantoj en novaj vestoj, precipe de la butikaj komizoj. Ŝjangzi portis la novajn vestojn, kiujn li aĉetis en la foiro de Tjanĉjaŭ. Kun ruĝiĝinta vizaĝo li surhavis satenan ĉapon, kiu kostis tri ĝjaŭojn. Li kvazaŭ forgesis, kiu li estas, stultmiene rigardante kaj aŭskultante ĉion ĉirkaŭ si. Transloĝiĝinte el la karbobutiko en freŝe tapetitan nuptoĉambron, blankan kiel neĝo, li sentis sin komplete konfuzita. La pasinteco estis nigra kiel la karboamasoj en la butiko, sed nun li staris en nova blindige blanka ĉambro kun sangruĝaj ideografiaĵoj “nupto” sur la muroj. Li sentis, ke tio estas ia moko, blanka, nebuleca, prema.

La ĉambro estis meblita per la malnovaj segoj, tablo kaj lito de Huniŭ. La forno kaj haktabulo estis novaj, kaj en unu agulo staris kolorpluma polvoviŝilo. Li rekonis nur tiujn tablon kaj seĝojn, sed la forno, haktabulo kaj polvoviŝilo estis fremdaj al li. Tio ĉi nova kaj malnova kombino rememorigis lin pri la pasinteco kaj plenigis lian animon per antaŭtimo pri la estonteco. Manipulate de aliulo en ĉio, li mem similas ian ornamaĵon malnovan kaj samtempe novan, objekton stranga, nerekoneblan. li povas nek plori, nek ridi, kaj moviĝas mallerte en tiu ĉi malgranda komforta ĉambro, kiel granda kuniklo en malgranda ligna kaĝo, sopire rigardanta eksteren, sed ne povanta eskapi, kvankam tiel rapidkura.

Huniŭ, vestita en ruĝa jako, kun vizaĝo pudrita kaj ŝminkit, sekvis lin per la okuloj. Li ne kuraĝis rigardi ŝin rekte en la vizaĝon. Ankaŭ ŝi estas ia strangaĵo, malnova kaj samtempe nova. Ŝi estas fraŭlino kaj samtempe nefraŭlino; femalo kaj samtempe kvazaŭ makslo; homo kaj samtempe kvazaŭ feroca besto! Tiu ĉi besto en ruĝa jako jam kaptis lin kaj estas preta turmente mordadi lin. Ĉiu povas lin turmenti; sed tiu ĉi besto estas aparte feroca kaj ĉiumomente gardas lin de forkuro, fiksante siajn okuloj sur li kaj ridante al li; kaj ĝi estas kapabla forte brakumi lin kaj elsuĉi lian tutan forton. Li ne povas eskapi. Li demetis sian malgrandan satenan ĉapon kaj fikse rigardadis la ruĝan nodon sur la pinto, ĝis liaj okuloj nebuliĝis, tiel ke kiam li deturnis de ĝi sian rigardon, la muro ŝajne fariĝis kovrita de saltantaj kirliĝantaj ruĝaj punktoj. En la mezo estas la plej granda el ili ĉiuj: la tigreca knabino kun ridaĉo sur la vizaĝo.

Nur en la nuptonokto Ŝjangzi finfine sciiĝis: Huniŭ ja ne gravediĝis. Kiel magiisto klarigis sian artifikon, ŝi diris al li: “Se mi ne trompus vin, vi neniel povus definitive doni vian konsenton. Mi ŝovis al mi kapkusenon interne de la pantalono! Ha ha, ha ha!” Ŝi ĝislarme ridegis. “Vi ŝtipkapulo! Forgesu tion! Kiel ajn estas, mi faris al vi nenion malbonan. Kia vi estas kaj kia mi, ni bone scias. Mi kverelis kun mia patro ĝuste por sekvi vin. Ĉu vi ne devas danki la ĉielon kaj la teron?”

La sekvantan tagon Ŝjangzi eliris tre frue. La pli multaj el la butikoj jam estis denove malfermitaj en la nova jaro, kvankam iuj ankoraŭ restis fermitaj. La novjaraj surskriboj estis ankoraŭ helruĝaj sur la pordoj, tamen iuj el la algluita paperaj “jŭanbaŭoj” jam estis disŝiritaj de la vento. La stratoj estis kvietaj, tamen sur ili estis ne malmultaj rikiŝoj. La rikiŝistoj ŝajnis pli viglaj ol kutime, kaj preskaŭ ĉiu el ili portis novajn ŝuojn; iliaj rikiŝoj eĉ havis ruĝan paperpecon gluitan sur la malantaŭo.

Ŝjangzi tre enviis tiujn rikiŝistojn, kiuj, li pensis, havis festan aspekton, dum li estis enfermita en la ĉambro kvazaŭ en botelkukurbo tiujn ĉi lastajn tagojn. Ili kontente faras sian laboron, dum ili senfare vagadas sur la stratoj. Jam tedas al li ĉiam pasumi, sed, se li intencas fari ian projekton por la estonteco, li devas diskuti kun Huniŭ, sia edzino. Li devas almozpeti al tiu ĉi edzino por nutraĵo, kaj kia edzino ŝi estas! Lia alta kresko kaj granda forto estas senutilaj. Li devas antaŭ ĉio servi al sia edzino, tiu ruĝjaka, tigrodenta estaĵo, kiu suĉas sangon kaj energion de homo. Li jam estas ne homo, sed peco da karno. Li ne plu ekzistas, li baraktas inter ŝiaj dentoj kvazaŭ muso kaptita de kato. Li ne volas diskuti kun ŝi, li devas liberigi sin de ŝi kaj, ekhavinte ian planon de agado, tuj forkuri sen diri adiaŭ al ŝi. En tio estas nenio riproĉenda, ĉar ŝi estas sorĉistino, kiu iam trompis lin per kapkuseno! Li sentas, ke interna kolero ardas en lia koro. Li volus disŝiri siajn novajn vestojn kaj bani sin en klara akvo por forlavi tiun naŭzan tavolo da malpuraĵo gluiĝinta al lia tuta korpo. Li volas neniam plu revidi ŝin.

Kaj kien iri? Li ne sciis. Ordinare liaj kruroj sekvis direktojn ordonitajn de aliaj; hodiaŭ ili estis liberaj, sed lia menso estis vaka. Li marŝis de Ŝjisi-portalaro suden tra la pordego Ŝjŭan’umen, la vojo etendiĝis rekte antaŭ li kaj li sentis sin eĉ pli mensvaka. Trapasinte la pordegon li plu iris suden kaj vidis banejon. Li decidis eniri en ĝin.

Kiam li ĝisnude senvestigis sin, rigardante sian korpon, li sentis grandan honton. En la baseno la akvo estis tiel varma, ke ĝi preskaŭ sensentigis lin. Li fermis siajn okulojn kaj la tuta kolektita malpuraĵo kvazaŭ eliĝis el lia korpo malstreĉiĝinta. Ne kuraĝante palpi sin, li kuŝis tie kun vaka koro, kaj grandaj ŝvitguloj fluadis de lia frunto. Nur kiam lia spirado rapidiĝis, li malvigle elrampis el la baseno, tutkorpe hele ruĝa kiel ĵusnaskita bebo. Kvazaŭ timante eliri tiel nuda, li envolvis sin en grandan bantukon, sed li ankoraŭ sentis sin malbela. Kvankam la ŝvito gutadis malsupren, lia sento pri la malpuraĵo ankoraŭ ne cedis, kvazaŭ la nigra makulo sur lia koro neniam povus forlaviĝi. Ŝajnis, ke en la okulo de Kvara Sinjoro Liŭ, en la okulo de ĉiu lia konato, li estas ĉiam virin-deloganto.

Antaŭ ol ĉesis la ŝvitado, li jam haste vestiĝis kaj rapidis eksteren, por ke oni ne povu vidi lian nudan korpon. Ekstere la malvarma vento donis al li senton de faciliĝo. La stratoj nun estis multe pli homplenaj kaj la serena ĉielo aldonis iom da brilo al ĉies vizaĝo. Sed la koro de Ŝjangzi estis ankoraŭ premata de malĝojo. Li ankoraŭ ne decidis kien iri. Li sin direktis suden, orienten kaj poste denove suden kaj fine troviĝis ĉe Tjanĉjaŭ. Post paso de la novjaro, komizoj jam kolektiĝis tie ĉiakaŭ la naŭa horo post sia matenmanĝo, ankaŭ kolportistoj kaj prezentantoj de diversspecaj spektakloj tre frue starigis siajn standojn. Kiam Ŝjangzi alvenis, la sonoj de cimbaloj kaj tamburoj tie kaj tie jam altiris multajn amasojn da spektantoj. Sed Ŝjangzi ne havis la emon ĝui tiujn amuzojn, ĉar li jam forgesis kiel ridi!

En la ordinaraj tagoj la numoraj dialogoj, ursoludado, prestidigitado, ritmita deklamado, popolkanto-prezentado, legendrakontado kun akompano de tambureto, kaj akrobataĵoj ĉiuj povis doni al li veran plezuron kaj igi lin malfermi la buŝon en rido. La fakto, ke li ne volis forlasi Bejping, ŝuldis sian duonan kaŭzon al tiu ĉi loko. Ĉiufoje, kiam li vidis la matajn budojn kaj amasojn da homoj tie, li tuj ekpensis pri multaj amuzaj kaj interesaj aferoj. Sed hodiaŭ li ne emas puŝi sian vojon en la homamasojn, por dividi kun ili la ridadon. Li intencas iri al iu kvieta loko, sed li ne povas deŝiri sin de la svarmantaj homoj. Ne, li ne povas forlasi tiun karan vivoplenan lokon, ne povas forlasi Tjanĉjaŭ, ne povas forlasi Bejping. Foriri? Nenien li povas foriri. Li ankoraŭ devas hejmeniri kaj konsiliĝi kun ŝi – tiu virino! Li ne povas eskapi, nek resti senfare. Li devas esti rezignema, ĝuste kiel ĉiu, kiu troviĝas en malespera situacio. Suferinte jam ĉiajn maljustaĵojn, kial li nun devas sin teni kontraŭ tio ĉi pli serioze ol la aliaj? La pasintecon li ne povas ŝanĝi, do la sola, kion li povas fari, estas daŭrigi sian vojon.

Li ankoraŭ staris, aŭksultante la voĉbruon de la homamasoj kaj la sonojn de cimbaloj kajj tamburoj, rigardante la cirkulantajn homojn kaj veturilojn. Subite li ekpensis pri tiuj du malgrandaj ĉambroj. La tumulto ne plu aŭdiĝis al liaj oreloj, la homamasoj malaperis for de liaj okuloj, kaj ĉio, kion li povis vidi, estis tiuj du blankaj varmaj ĉambroj kun la kvadrataj ideografiaĵoj de “nupto”, kiuj frontas kontraŭ li. Kvankam li pasigis nur unu nokton tie, tamen ili estas tiel konataj kaj intimaj. Ŝajnas, ke eĉ tiu ruĝjaka virino ne estas facile forlasebla. Ĉi tie en Tjanĉjaŭ li havas nenion, li estis senvalorulo. En tiuj malgrandaj ĉambroj li havas ĉion. Li devas reiri tien, tio estas la sola vojo. Lia tuta estonteco estas tie. Honto, timo, malĝojo estas senutilaj. Se li volas plu vivi, li devas iri tien, kie estas espero.

Per unu spiro li revenis kaj eniris en la ĉambron ĉirkaŭ la dekunua horo. Huniŭ jam pretigis la tagmanĝon: mantooj, kuirita brasiko kun viandbuletoj, telero da porkhaŭta gelatenaĵo kaj peklitaj rafanoj. Ĉio jam estis sur la tablo krom la brasiko, kiu estis kuirata sur la forno kaj eligis tre agrablan bonodoron. Ŝi jam demetis sian ruĝan jakon kaj portis siajn ordinarajn vatitajn pantalonon kaj jakon, sed en ŝia hararo ankoraŭ sidis ruĝa velura floreto. Kun malgranda orkolora papera jŭanbaŭo gluita sur ĝi.

Ŝjangzi ĵetis rigardon al ŝi. Ŝi ne aspektis kiel novedzino. Ĉiuj ŝiaj movoj montris, ke ŝi estis edzinigita, kvazaŭ jam plurajn jarojn, tiel manlerta, spertoriĉa kaj memkontenta ŝi estis sed ŝajnis al li, ke estas ankaŭ io nova ĉe ŝi ŝia kuirado, la maniero kiel ŝi aranĝis la ĉambrojn, la delikata aromo en la aero, la varmo en la ĉambroj – ĉio ĉi estas aferoj, kian li neniam antaŭe spertis. Kia ajn ŝi estas, li sentas, ke li havas hejmon ĉi tie, kaj hejmo ĉiam estas aminda. Kaj li ne scias kion fari kun si mem.

“Kie vi estis?” ŝi demandis, kiam ŝi servis al li la brasikon. “Preni banon.”

Li demetis sian longan robon.

“Ĉu? Nu, poste kiam vi eliros, diru ion. Ne foriru tiel senvorte!”

Li diris nenion.

“Ĉu vi ne scipovas eligi eĉ unu vorton? Se ne, mi instruos vin!”

Li responde diris hm. Kion alian li povus fari? Li sciis, ke li jam edziĝis al demonino, kiu povas kuiri kaj ordaranĝi, lin insulti kaj ankaŭ helpi, kio multe malagrabligis lin. Li komencis manĝi la mantoojn. La manĝaĵo estis varma kaj vere pli bongusta ol kion li ordinare manĝis; sed, ĝi tamen ne povis veki ĉe li apetiton. Maĉante ĝin, li ne sentis tian plezuron, kian li kutime havis dum bonapetita manĝado.

Post la manĝo li kuŝiĝis sur la briklito, kun siaj brakoj sub la kapo kaj okuloj fiksitaj al la plafono.

“He! Venu kaj helpu lavi la manĝilaron. Mi estas nenies servistino!” ŝi vokis el la ekstera ĉambro.

Malvigla li stariĝis, ĵetis al ŝi rigardon kaj alpaŝis ŝin helpi. Ordinare li estis tre laborema. Sed nun li faris la lavadon tre ne volonte. En la rikiŝejo li ofte helpis ŝin, sed nun uj pli li rigardis ŝin, des pli fortan naŭzon li sentis. Li neniam abomenis iun ajn tiel forte, kvankam li ne povis diri kial. li havis nigran humuron, sed li ne povis esprimi siajn sentojn, kiuj restis enŝlositaj en lia koro. Ĉar li ne povis rompi la rilatojn kun ŝi, estis ne necese kvereli kun ŝi. Paŝante tien kaj reen en la malgranda ĉambro, li sentis, ke lia tuta vivo estas plenplena de plendindaĵoj.

Fininte la laboron, ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj faris ekspironj de faciliĝo. Poste ŝi ekridetis: “Nu, kiel do?”

“Kio?” Ŝjangzi kaŭris apud la forno por varmigi siajn manojn. Fakte ili ne estis malvarmaj, sed alia li ne havus konvenan lokon por ilin meti. La du ĉambroj vere aspektis kiel hejmo, tamen li ne sciis, kien meti siajn manojn kaj piedojn.

“Nu, konduku min ien por ia amuzo. Al la monaĥejo Bajjungŭan, ĉu bone? Ne, jam estas iom malfrue por tio. Do ni promenu sur stratoj.” Ŝi volis kiel eble plej ĝui la novedzinecon. Kvankam la geedziĝa ceremonio mem estis mizera, tamen tiu ĉi nova libereco ja estis bona kaj nun ŝi devis profiti la okazon por ĝui la vivon kun sia edzo kelkajn tagojn. Kiam ŝi siatempe estis en la domo de sia patro, al ŝi mankis ne nutraĵo, nek vestoj, nek poŝmono, nur viro, kun kiu ŝi povus esti intima. Por kovri la perdon, nun ŝi volis parade iri sur stratoj kaj bazaroj, sin amuzante kun Ŝjangzi.

Ŝjangzi ne volis eliri. Unue, li trovis hontinda promeni publike tie kaj tie kun sia edzino; due, li sentis, ke edzino tiamaniere prenita devus esti tenata kaŝe en la hejmo. Ŝi ne estas io prifierinda, kaj ju malpli da homoj ŝin vidas, des pli bone. Cetere, li certe renkontus iajn konatojn. Ĉiuj rikiŝistoj de la okcidenta urbo konas Ŝjangzi kaj Huniŭ. Li ne volas, ke oni mokridu lin post lia dorso.

“Ni iom konsiliĝu, ĉu bone?” Li ankoraŭ kaŭris.

“Kio indas konsiliĝon?” Ŝi alpaŝis kaj haltis apud la forno.

Li ĉesis varmigi siajn manojn kaj lasis ilin ripozi sur siaj genuoj, fikse rigardante la flamojn. Post longa momento li elbuŝigis nur unu frazon: “Mi ne povas resti tiel senfare!”

“Missorta mizerulo!” ŝi ekridis. “Mi supozas, ke vi sentas jam jukon sur via korpon, ne tirante rikiŝon eĉ unu tagon, ĉu ne? Vidu la maljunulon. Li sin amuzis dum la tuta vivo kaj eĉ starigis rikiŝejon en sia maljunaĝo. Li ne tiras rikiŝon, nek vendas sian forton, sed vivas dank’ al sia ruzeco. Vi devas iom lerni de li. Kian bonon alportus la ĉiama rikiŝotirado ni unue amuzu nin kelkajn tagojn. Estas ne necese tuj fari ian decidon. Kial tiom hasteme? Mi ne volas kvereli kun vi ĉi tiujn tagojn, do ne intence kolerigu min!”

“Ni unue interkonsiliĝu!” Ŝjangzi decidis ne cedi. Ĉar li ne povas forlasi ŝin, li devas labori. Kaj la unua afero estas, ke li klopodu trovi al si firman starejon, por ke li ne plu ŝanceliĝu.

“Nu, parolu do.” Ŝi portis benketon apud la fornon kaj sidiĝis tie.

“Kiom da mono vi havas” li demandis.

“Jen kion vi diris! Jam antaŭe mi sciis, ke vi pri tio demandos. Vi edziĝis al mi ja pro mia mono, ĉu ne?”

Ŝjangzi eksentis sin kvazaŭ eksufokita de subita ventoblovo, kaj li plurfoje faris glutojn. Kvara Sinjoro Liŭ kaj la rikiŝistoj de la rikiŝejo ĉiuj pensis, ke pro monavido li prenis ŝin al si, kaj nun eĉ ŝi mem kulpigis lin pri la samo. Pro nenia kaŭzo li perdis siajn proprajn rikiŝon kaj monon, kaj nun la kelkaj juanoj de lia edzino metis lin sub ŝian regadon, ke eĉ por ricevi nutraĵon li devas peni plaĉi al ŝi. ho, kiel li dezirus meti siajn manojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj sufokpremi ĝin! Li permu kaj premu, ĝis ŝiaj okuloj montrus la blankon. Ĝismorte sufokinte ŝin, li poste tranĉus al si la gorĝon. Ili ambaŭ estus malhomoj kaj meritus la morton. Neniu el ili meritus vivi plu!

Li stariĝis por reiri eksteren, ekpentante pri sia ĵusa reveno. Huniŭ povis legi ion nebonan en lia mieno kaj diris iom pli afable: “Nu, bone, mi diru al vi. Komence mi havis kvincent juanojn. La elspezoj por la palankeno, la domlupago por tri monatoj, la tapetado kaj la vestoj, kune kun aliaj elspezoj kaj la sumo, kiun mi donis al vi, sumiĝis je preskaŭ cent juanoj, do mi nun havas ĉirkaŭ kvarcent. Mi diras al vi, estas ne necese maltrankviliĝi. Ni do ĝuu vivplezuron kiam ni povas. Vi ĉiam tiris rikiŝon dum tiuj ĉi jaroj kaj odoraĉe ŝvitegis, nun vi devas elegante vin vesti kaj bone vin amuzi. Kaj mi, mi estis tromataura fraŭlino dum tiom da jaroj kaj nun ankaŭ devas iom min plezurigi. Kiam mia mono komencso elĉerpiĝi, ni iros peti la maljunulon pri helpo. Se tiun tagon mi ne estus malpaciĝinta kun li, mi neniel povus forlasi la hejmon. Nun mia kolero jam kvietiĝis kaj, malgraŭ ĉio, patro estas patro. Mi estas lia sola filino kaj vi estas, kiu al li ĉiam plaĉis; tial, se ni cedos kaj pardonpetos, li probable forgesos ĉion malagrablan. Tio estas, kion ni havas sur la pinto de la fingro. Li havas la monon kaj ni heredos ĝin, jen afero tute racia kaj laŭleĝa. Tio estas multe pli bona ol ke vi plu sklavus por aliaj kiel ŝarĝobruto. Post kelkaj aliaj tagoj vi unue iru lin viziti. Se li rifuzos vin vidi, vi povos iri duafoje. Se ni donos al li la tutan vizaĝon, li certe ŝanĝo sian decidon. Tiam mi iros al li kaj diros flatajn vortojn, eble ni povos transloĝiĝi ĉe lin. Poste ni povos levi la kapon kaji neniu kuraĝos nin malestimi. Se ni ĉiam restos ĉi tie kun rezignemo, ni ĉiam havos malbonan nomon. Ĉu mi pravas?”

Tio ĉi neniam venis al Ŝjangzi en la kapon. De kiam ŝi vizitis lin ĉe la domo de s-ro Caŭ, li pensis, ke li, edziĝinte la ŝi, povos uzi ŝian monon por aĉeti rikiŝon, kiun li mem tiros. Kvankam uzi la monon de la edzino estas ago ne honora, tamen tio ne gravas, car iliaj rilatoj jiam estas iel nedireble hontindaj. Al li tute ne venis en la kapon ankaŭ la ideo, ke Huniŭ havas tiun ĉi karton en sia miniko. Por homo sufiĉe dikhaŭta tio certe povus esti elirejo. Sed Ŝjangzi ne estas tia homo!

Pripensinte ĉion ĉi, li ekkomprenis kaj diris al si en penso: se vi havas monon, oni povas ĝin forrabi senkaŭze kaj vi povos vin turni al neniu loko por plendi. Se iu donas al vi monon, vi estos devigita ĝin akcepti, kaj de tiam vi ne plu estos via propra mastro. Viaj forto kaj ambicio estas senutilaj. Vi estas servatno, ludilo de via edzino, sklavo de via bopatro. La homo estas kiel birdo: Se vi serĉas por vi nutraĵon, vi pli-malpli frue enfalos en la reton. Nutrante vin per alies greno, vi devas kun kontenteco resi en via kaĝo, kantante por alia, kaj povos esti vendita en iu ajn momento.

Li ne volas iri vidi Kvaran Sinjoron Liŭ. Lia rilato kun Huniŭ estas tiu de karno en karno, t.e. de la plej intima speco, sed kun la maljunulo li havas nenian ligon. Ŝi jam trompis lin, kiel do li nun povus iri peti helpon de ŝia patro?

“Mi ne volas resti senfare!” li diris nur unu frazon, por eviti malŝparon de sia spiro kaj kverelon.

“Ve estas denaska sklavo, ĉu?” Ŝi moke diris: “Se vi volas vin okupi per io, faru do komercadon!”

“Mi ne scias kiel komerci! Mi ne kapablas gajni monon! Mi scias tiri rikiŝon, mi amas tiri rikiŝon!” La vejnoj elstariĝis sur lia frunto.

“Nu do, mi diras al vi, tio estas ĝuste kion mi ne permesas al vi fari! Mi ne permesas, ke vi odoraĉu pro ŝvitego sur mia lito. Vi havas viajn ideojn kaj mi la miajn, mi do vidu, kiu venkos kiun. Vi edziĝis, sed estis mi, kiu pagis por tio, kaj vi elspazis neniun kupran moneron. Pensu nur, kiu el ni devas aŭskulti la alian?”

Ankoraŭfoje Ŝjangzi ne povis doni respondon.


Notoj:

  1. Ŝjisi-portalaro: T.e. la Okcidentaj Kvar Partaloj. En la malnova Pekino troviĝis kvar gravaj vojkruciĝo. En la okcidento estis du: ĉe la norda ĉiuflanke staris portalo, entute kvar, kaj la irantoj kaj veturiloj trapasis tra la portaloj; kaj ĉe la suda staris nur unu portalo en la orienta flanko kaj tial ĝi nomiĝis Ŝijidan-portalo (la Okcidenta Sola Portalo). La aliaj du, Dongsi-portalaro kaj Dongda-portalo estis en la oriento de la urbo tute simetrie.
  2. Vid. noton 3 de ĉapitro XI.
  3. Briklito: Granda Lito de norda Ĉinio, masonita el brikoj aŭ adoboj, supre kovrita de mato kaj malsupre kun fajrujo, kiun oni hajtas vintre.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo