XXI

Kiam la krizantemoj komencis aperi en la bazaro, s-ino Ŝja aĉetis kvar potojn da ili kaj la servistino Onjo Jang rompis unu el la potoj, pro kio ŝi estis superŝutita per insultoj. Onjo Jang venis el la kamparo, kaj por ŝi floroj kaj herboj ne estis io aparte valora. Tamen, ĉar ŝi jam difektis alies posedaĵon pro sia nesingardo, kiel ajn senvalora ĝi estis, ŝi ja kulpis kaj kuraĝis diri nenion. sed, kiam s-ino Ŝja plu kaj plu ĵetis sur ŝin cinikajn insultojn ĝis netolerebleco, tiu ĉi lasta ne povis deteni sin kaj komencis reciproki ŝiajn insultojn. Kiam kamparanoj tro ekscitiĝas, ili ne povas bridi sian buŝon, tial Onjo Jang ĵetis plej krudajn insultojn sur sian mastrinon. Pro tio s-ino Ŝja furioze kriegis kun saltoj kaj ordonis al Onjo Jang, ke ŝi tuj kunrulu sian litaĵon kaj foriru.

Ŝjangzi ne intervenis por ilin repacigi, ĉar li ne havis lertan langon kaj cetere la du partioj de la kverelado estis virinoj. Kiam li aŭdis, ke Onjo Jang nomas s-ion Ŝja ĉiesulino, li sciis, ke tiu certe maldungos ŝin, kaj antaŭvidis, ke kune kun ŝi ankaŭ li perdos sian laboron, ĉar s-ino Ŝja kredebgle ne volos restigi en sia domo iun ajn serviston, kiu scias ŝian hontindan pasintecon. Post la foriro de Onjo Jang li atendis sian maldungiĝon pensante, ke tio okazos tiam, kiam la nova servistino jam alvenos. Sed li ne ĉagreniĝis, ĉar sperto jam instruis al li preni kaj perdi laborojn kun trankvilanimeco. Ne necesis ĉagreniĝi pro tio. Kaj tamen, post kiam Onjo Jang foriris, s-ino Ŝja fariĝis eksterkutime ĝentila al Ŝjangzi. Sen servistino ŝi devis mem fari kuiradon; ŝi donis al Ŝjangzi monon, ke li faru aĉeton de viando kaj legomoj. Kiam li revenis, ŝi diris al li, kion li lavu kaj kion li senŝeligu. Dum li faris, kion ŝi ordonis, ŝi hakis viandon kaj kuiris rizon, babilante kun li pri tio kaj alio.

Ŝi portis rozkoloran korsaĵon, nigran pantalonon kaj blankajn broditajn satenpantoflojn. Ŝjangzi mallerte faris sian taskon kaj ne kuraĝis ŝin rigardi, kvankam li tre dezirus levi la okulojn al ŝi, ĉar ŝia forta parfumo de tempo al tempo tiklis lian nazon, instigante lin turni la okulojn al ŝi, same kiel la aromo de floroj allogas la abelojn. Kaj pretervole Ŝjangzi ĵetis du ekrigardojn al ŝi. Ŝjangzi konis la virinan timindecon kaj ankaŭ la virinan dolĉecon. Unu “Huniŭ” jam estas sufiĉa por igi iun ajn viron senti timon kaj ankaŭ voluptan inklinon al la ina sekso, tiom pli s-rino Ŝja, kiu estas multe pli apetita ol Huniŭ. Tion pensante, Ŝjangzi ne povis sin deteni kaj ĵetis rigardojn al ŝi. se ŝi estas same timinda kiel Huniŭ, ŝi tamen estas pluroble pli dezirinda ol ŝi. Se ĉio ĉi okazus antaŭ du jaroj, li neniel kuraĝus ŝin tiel rigardi. Nun li tion faris, ĉar li, spertinta virinan tentadon, ne povis plu sin regi. Cetere, ĉar li jam suriris la vojon, kiun sekvas ordinaraj rikiŝistoj, kaj ĉion, kion ili opinias ĝusta, li nun trovas natura. Konstatinte, ke liaj penadoj kaj abnegacio atingis nenian rezulton, li venis al la opinio, ke la agmaniero de ĉiuj aliaj rikiŝistoj certe estas aprobinda, kaj vole nevole decidis mem nepre fariĝi unu el ili. Sin teni malsame de ili ja estas neeble. Kaj se estas pravigebla la espero de la ordinaraj mizeruloj ricevi ian profiton al ili nericevendan, kial do Ŝjangzi devas ne preni al si ion tian, kiam okazo sin prezentas? Li ĵetis rigardojn al ŝi: jes, ŝi estas nur virino! Se ŝi volontos, li ja ne povos rifuzi. Li ne kuraĝis kredi, ke ŝi povos agi tiel cinike, sed malgraŭe li ne volis forlasi sian esperon. Se ŝi ne ekagos, li kompreneble restos sen ago; sed se ŝi la unua esprimos sian intencon fari intimaĵojn kun li, li certe embarasiĝos. Eble ŝi jam faris tian esprimon? Alie kial ŝi, eksiginte Onjon Jang, ne tuj dungis alian servistinon kaj anstataŭe petis lin helpi al ŝi ĉe la kuirado? Kial ŝi tiom forte parfumis sin, antaŭ ol labori en la kuirejo? Ŝjangzi ne kuraĝis ion decidi kaj esperi, sed en sia korprofundo li tamen ial volus fari ian decidon kaj nutri ian esperon, kvazaŭ li sonĝus tian belan sonĝon, ke li, kvankam bone konsciante ĝian nerealecon, ne volus ĝin rompi. La vivo per ia varmoforto devigis lin rekoni sian senmoralecon, sed en tiu ĉi senmorala afero sin kaŝas plej granda ĝojo – aŭ eble plej granda aflikto! Iom da espero vekis iom da kuraĝo, kaj la ioma kuraĝo estigis ardan deziron, kiu lian koron flamigis. En tia flamo estas nenia cinikeco: li kaj ŝi ambaŭ ne devas esti kalkulataj kiel cinikaj, ĉar ĉiun homon egale atakas la volupta pasio!

Iom da timo vekis la racion, kaj la racio estingis la korflamon, ke li preskaŭ volis tuj forkuri.; tie ĉi li sentis nur ĉagrenon, sciante, ke se li suriros tiun ĉi vojon, li certe kaŭzos al si malhonoron kaj honton.

Subita espero kaj subita timo alternis en lia koro, kio kvazaŭ malario turmentis lin. Tiu ĉi turmento estis pli neeltenebla, ol kiam li unuafoje renkontis la tenton de Huniŭ. Tiam li, tute sensperta, kaptiĝis en ŝia reto, kvazaŭ abeleto, unuafoje elfluginta el la abelujo, trafus en araneaĵon. Nun li jam sciis kiel esti singarda kaj kiel esti aŭdaca. Li volis, mem ne sciante kial, lasi sin vadi malsupren, sed en plena konscio li tamen timis falon!

Li ne malestimis tiun ĉi konkubinon, prostituitinon, belulinon, ĉar, kvankam ŝi estas ĉio ĉi tio, tamen ŝi estas ankaŭ nenio. Por pravigi tiun ŝian sintenon, li pensis, ke estas tiu malgrasa maljuna simio s-ro Ŝja, kiu estas abomeninda kaj riproĉinda. Kun tia edzo, kia li estas, ŝi neniel kulpus, kion ajn ŝi farus; kaj kun tia dunganto li, Ŝjangzi, povus agi kiel al li plaĉas. Kaj li kuraĝiĝis.

Tamen ŝi ne donis atenton al liaj rigardoj, kaj post kiam la manĝaĵoj estis pretigitaj, ŝi sola manĝis en la kuirejo. Poste ŝi vokis Ŝjangzi kaj diris al li: “Manĝu kaj poste lavu la manĝilaron. Kiam vespere vi iros por porti la mastron hejmen, profitu la okazon aĉeti ion por la vespermanĝo kaj tiel vi ne bezonos denove iri sur la straton. Morgŭ estos dimanĉo. La mastro restos hejme, kaj mi devos eliri por trovi novan servistinon. Ĉu vi konas iun, kiun vi povus rekomendi al mi? Vere malfacile estas trovi taŭgan servistinon! Nu, manĝu tuj, alie la maĝaĵoj malvarmiĝos!”

Ŝi parolis tre nature, trankvile. Subite la rozkolora korsaĵo ŝajnis al Ŝjangzi multe malheliĝinta. Li iom senesperiĝis kaj poste li fariĝis hontema. Evidente, li ne plu estas homo honesta, li jam fariĝis malbonulo! Li formanĝis du bovlojn da rizaĵo, sentante nenian guston. Lavinte la manĝilaron, li iris en sian ĉambron kaj seninterrompe fumis oni ne scias kiom da cigaredoj.

Posttagmeze, portante s-ron Ŝja hejmen, li sentis fortan abomenon, li ne sciis kial, kontraŭ la malgrasa maljuna simio. Li tre dezirus plirapidigi la kuradon kaj abrupte forlasi la rikiŝon, por peze faligi la maljunulon ĝis duonmorto. Nur nun li ekkomprenis, kial la plej aĝa filo de la sinjoro, ĉe kiu li iam dungiĝis, preskaŭ ĝismorte venenis sian patron post malkovriĝo de sia kaŝita amrilato kun la tria kromedzino de sia patro. Antaŭe li opiniis, ke tion kaŭzis la impertinenteco de la tro juna, naiva sinjorido. Nun li ekkomprenis, kiel mortmerita estis tiu maljuna sinjoro. Sed li mem ja ne intencis mortigon. Li nur sentis, ke s-ro Ŝja estas abomena, malaminda, kaj bedaŭris, ke li ne povas lin puni. Li intence balancegis kelkfoje la timoneton por iom skui lin. La maljunulo diris nenion, kaj pro tio Ŝjangzi iom sentis konsciencriproĉon. Li neniam antaŭe faris tian malicaĵon kaj, kvankam li nun havas bonan motivon por tio, li tamen ne povas sin pardoni. La konsciencriproĉo faris lin iom pli apatia por ĉio. Kial do li devus intence kaŭzi al si malagrablaĵon? En kia ajn okazo, li estas rikiŝisto, kaj lia tuta devo estas bone servi al lia dunganto per rikiŝotirado. Kian utilon do alportus liaj pensoj pri aliaj aferoj?

Post kiam li kvietiĝis, li forgesis tiun ĉi sian senrezultan agon; kaj kiam li okaze rememoris ĝin, ĝi ŝajnis iom ridinda. La sekvantan tagon s-ino Ŝja eliris por trovi novan servistinon kaj baldaŭ revenis kun iu por provo. Ŝjangzi definitive perdis ĉiujn esperojn, kaj li sentis amaran bedaŭron en ŝia koro.

Post la tagmanĝo, lunde, s-ino Ŝia maldungis la novan servistinon, dirante, ke ŝi estas tro malpura. Poste ŝi sendis Ŝjangzi por aĉeti unu ĝinon da kaŝtanoj. Alportinte la varmajn kaŝtanojn hejmen, li vokis al ŝi de ekster la pordo de ŝia ĉambro.

Li eniris kaj trovis ŝin pudranta sian vizaĝon antaŭ la spegulo. Ŝi ankoraŭ portis la rozkoloranj korsaĵon, sed jam ŝanĝis la pantalonon je helverda. Ekvidinte lin en la spegulo, ŝi rapide turnis sin kaj ekridetis al li. En tiu ĉi rideto Ŝjangzi kvazaŭ vidis Huniŭ, junan kaj belan Huniŭ. Li staris tie senmove kiel ligno. Forvaporiĝis liaj kuraĝo, espero, timo kaj singardemo, restis nur varma spiro, kiu lin subtenis. Tiu ĉi spiro estis lia movforto – li jam ne havis sian propran volon.

En la vespero de la sekvanta tago, li revenis kun sia litaĵo al la rikiŝejo. Pri tio, kion antaŭe li plej timis kaj plej prihontis, li nun ŝerce parolis al ĉiuj: li jam ne povis facile urini!

Ĉiu konkure diris al li, kian medikamenton li aĉetu kaj kiun kuraciston li vizitu. Neniu trovis tion honinda, sed ĉiu simpatie donis al li konsilon kaj, kun iom da hontruĝo sur la vizaĝo, fiere rakontis sian similan travivaĵon. Iuj junaj rikiŝistoj iam pagis monon por ricevi tian malsanon; pluraj mezaĝuloj siatempe senpage ricevi tian malsanon; pluraj mezaĝuloj siatempe senpage ricevis ĝin; aliaj, kiuj antaŭe laboris kiel laŭmonataj dungitoj, iam troviĝis en preskaŭ la sama situacio; ankoraŭ aliaj, kiuj mem ne spertis tion, havis diversajn historiojn pri siaj dungintoj, tre indajn je rakontado. La malsano de Ŝjangzi vigligis al ili la langon kaj igis ilin tre intime interparoli. Kvankam li forgesis sian hontemon, tamen li ne sentis fieron. Li toleris ĝin kun rezignemo, same kiel oni eltenas malvarmumon aŭ mildan sunfrapon. Kiam lin turmentis doloro, li iomk pentis, kaj kiam la doloro estis for, li denove ĝuis la rememoron pri la ioma dolĉeco kaj agrableco. En kia ajn okazo, li ne estis maltrankvila. La vivsperto jam instruis al li subtaksi la vivon. Kial do esti maltrankvila pro ĝi?

La medikamentoj kaj preskriboj kostis al li dekkelkajn juanojn, tamen li ne estis komplete kuracita kontraŭ tiu malsano, ĉar kiam li iom resanĝis, li tuj ĉesis preni medikamenton. Kaj kiam liaj artikoj doloris dumpluvaj tagoj aŭ ĉe sezonŝanĝiĝo, li ree prenis iom da medikamento aŭ eltenis la doloron ĝis ĝia forpaso. Li tute ne zorgis pri tio. Se la vivo jam estas tiel amara, kian signifon do havas la sano?

Kiam li finfine resaniĝis, li ŝanĝiĝis al preskaŭ alia homo. Li estis ankoraŭ tiel alta, sed ne plu tiel fortika. Li intence lasis siajn ŝultrojn iom antaŭen pendantaj kaj tenis cigaredon oblikve inter la lipoj. Iafoje li alfiksis cigaredstumpon malanaŭ sia orelo, ne ĉar tio estis oportuna loko, sed por fari sin plaĉaspekta. Li estis ankoraŭ silentema, sed, kiam li volis, li povis ankaŭ diri iajn spritaĵojn, kvankam ili estis ne naturaj, nek lertaj. Li ne plu havis ian celon, al kiu li strebus, kaj tial li fariĝis malpenema kaj sin tenis ĉiam malvigle, neserioze.

Tamen, kompare kun siaj kamaradoj li ankoraŭ ne estis tiel malbona. Kiam li estis sola kaj rememoris, kia li antaŭe estis, li ankaŭ deziris refariĝi bona. Li ne volis plu lasi sin tiel defali. Kvankam ambicio donis nenian rezulton, tamen sindetruo ne estas kalkulata kiel prudenta ago. En tiaj tempoj li denove pensis pri rikiŝoaĉeto. El siaj iom pli ol tridek juanoj li jam elspezis dekkelkajn por kuraci sin de la malsasno. Kia vana perdo! Sed, havante la dudek li ja povas kun pli da certeco fari ion ajn ol tiuj, kiuj ne havas eĉ unu groŝon. Tiel pensante, li tre volus forĵeti la duonskatolon da cigaredoj, kiuj estis al li, kaj de tiam abstini de tabako kaj alkoholaĵo por ŝpari monon. Poste liaj pensoj direktiĝis al Ŝjangzi kaj li eksentis sin iom kulpa kontraŭ ŝi. De kiam li forlasis la korton, li neniam reiris tien ŝin viziti. Nun li ne sole ne fariĝis bonstata, sed kontraŭe estis trafita eĉ de hontinda malsano!

Kaj tamen kiam li estis kun amikoj, li ankoraŭ fumis kiel antaŭe kaj, kiam ajn li tute forgesis Ŝjangzi. En la rondo de siaj amikoj li neniam propramove invitis aliajn fari ion ajn, sed li ne povis rifuzi, kion ili proponis, kaj ilin akompanis. La tagan penegadon kaj la ĉagrenon en la koro li povis forgesi portempe nur tiam, kiam li parolis kaj ŝercis kun ili. La momenta ĝuo povis forpeli altajn idealojn; li volis iom amuziĝi kaj poste fali en profundan pezan dormon. Kiu do ne preferus tion, vivante vivon tiel sencelan, amaran kaj senesperan? La ulcerojn de vivo oni povis portempe sendolorigi nur per tabako, alkoholaĵo kaj virinoj. Lasu venenon batali kontraŭ veneno. Ĉiu ja scias, ke pli aŭ malpli frue venos tago, kiam la veneno atakos la koron; sed kiu havus pli bonan eliron?

Lia sinkompato kreskis kun lia malpenemo. Antaŭe li timis nenian penigan laboron, nun li fariĝis komfortama: en ventaj aŭ pluvaj tagoj li ne eliris al laboro; se li sentis ian doloron aŭ doloreton, li ripozis du aŭ tri sensekvajn tagojn. Sinkompato faris lin egoisma. Li ne volis pruntedoni al iu ajn eĉ unu groŝon el sia mono, kiun li tenis ĉe si ekskluzive por la elspezoj dum tiuj ventaj aŭ pluvaj tagoj. Li povis prezenti al aliaj cigaredojn kaj brandon, sed pruntedoni monon li ne volis. Li opiniis, ke li mem pli multe meritas kompaton kaj prizorgon ol iu ajn alia. Ju pli li evitis penojn, des pli mallaborema li fariĝis kaj, enuante pro nenifarado, li ofte bezonis ian amuziĝon aŭ aĉeti ion bongustan por manĝi. Eĉ kiam venis al li en la kapon la penso, ke li ne devas tiel malŝpari la tempon kaj monon, li sin pravigis per argumento, kiun li ĉerpis el siaj multaj spertoj: “Antaŭe mi multe strebis al mia celo, sed kion bonan mi riklotis el tio?”

Ĝi estis nerefutebla kaj nerespondebla, kaj tial nenio povis deteni Ŝjangzi de sindetruado.

Mallaboremo povas fari la homon kolerema, kaj nun Ŝjangzi fariĝis tre kruda al aliaj. Li ne plu estis cedema al klientoj, policanoj kaj iu ajn alia. Antaŭe, kiam li diligente laboris, li neniam ricevis justecon. Nun li jam konis la valoron de sia ŝvito, kaj se li povis ŝpari unu guton, li tion faris. Oni absolute ne plu povis preni de li profiton! Li ĉiam parkis sian rikiŝon kie al li plaĉis, ne konsiderante ĉu permesite aŭ ne. Kiam policano venis por lin foririgi, li argumentis kaj persiste restis sur la loko tiel longe, kiel li povis. Kiam evidentiĝis, ke li devas sin movi de tie, li fariĝis eĉ pli kriema kaj komencis insulti. Se la policano ne toleris liajn insultojn, tiam pugnobatalo estis por nenio serioza, ĉar li sciis, ke li estas forta. Ne konsiderante, ĉu li povos iri aŭ ne en malliberejon por kelkaj tagoj, li donis al la policano solidajn batojn. En pugnobatalo li sentis sin forta kaj kapabla. Bategante iun per la tuta forto, li estis tiel ekzaltita, ke la suno ŝajnis al li aparte brilanta. Antaŭe li neniam sonĝis pri sia partopreno en pugnobatalo, tamen nun li eĉ trovis en ĝi plezuron. Kiel ridinda tio estas!

Lin timigis nek la senarmaj policanoj, nek la aŭtomobiloj sur la stratoj. Kiam aŭtomobiloj impete kuris al li, levante polvon post si, li rifuzis cedi al ili la vojon, kiel ajn laŭte sonoris iliaj hupoj kaj kiel ajn time kriegis la pasaĝeroj. Nur kiam la aŭtomobilo estis devigita malrapidiĝi, li deflankiĝis, por eviti enspiri multe da polvo. Kaj li faris la samon, kiam la aŭtomobilo venis de malanatŭe. Sciante, ke neniu ŝoforo kuraĝas kurigi sian aŭtomobilon rekte al li, li ne komprenis, kial oni devas cedi la vojon jam tiam, kiam la aŭtomobilo estas ankoraŭ tre malproksime, kaj lasi al ĝi levi la tutan polvon sur la strato. Policanoj liberigis la vojon nur por motorveturiloj, ĝuste por ke ili povu rapide kuri kaj tiel levi pli da polvo. Ŝjangzi, kiu ne estis policano, kompreneble ne volis permesi ilin senbride kuregi. En la okulo de la policanoj li estis “akra pikilo”, kaj neniu el ili kuraĝis lin provoki. Inter la malriĉuloj mallaboremo estas la nataura sekvo de vana penado, kaj ilia “akrapikileco” ja havas ian justecon.

Li ankaŭ rifuzis esti kompleza al siaj klientoj. Li tiris ilin nur tien, kien ili diris, neniun paŝon pli. Se ili diris al li la “buŝon” de iu strateto, kaj poste petis, ke li tiru ilin “en” ĝin, absolute neeble! Se lia kliento pafis lin per furioza rigardo, li rigardis lin per pli vaste rondigitaj okuloj. Li sciis, kiel forte la sinjoroj timas, ke iliaj okcident-stilaj vestoj fariĝos malpuraj, kaj kiel arogantaj kaj avaraj la pli multaj el ili estas. Kaj tial, se ili ekflamis per kolero, li estis preta ekkapti unu el la manikoj de iliaj sesdekjŭanaj jakoj, por meti sur ĝin grandajn nigrajn fingrosignojn. Post tio ili ankoraŭ estis devigitaj pagi al li laŭ lia postulo, eksciinte, kiel granda estas la forto de lia granda mano, kiu dolorige premis iliajn maldikajn brakojn.

Li kuris ankoraŭ sufiĉe rapide, sed li neniel volis plirapidigi la kuron por nenio. Se lia kliento lin urĝis, li tuj lasis siajn grandaj piedojn frotiĝi sur la tero kaj demandis: “Kiom da mono por pli rapida kuro?” Kiel do estis kompleza li ja vendas sian ŝviton kaj sangon. Li jam ne plu nutris la esperon, ke ili malavare donacos al li pli da groŝoj. Ĉio havas sian prezon, kiu devas esti anticipe fiksita, antaŭ ol oni komencas fari fortostreĉon.

Li ne plu zorgis pri la rikiŝo kiel antaŭe. Post kiam li forlasis la ideon aĉeti al si rikiŝon, rikiŝo fariĝis indiferenta por li, des pli tiu de alia. Rikŝo estas nur rikiŝo. Tirante ĝin li povis perlabori siajn vivrimedojn kaj ĝian lupagon. Se li ĝin ne tiris, li ne bezonis pagi la lupagon; kaj tial, se li nur havas sufiĉe da mono por unutaga nutraĵo, estis ne plu necese tiri ĝin eksteren. Tia estis la tuta interrilato inter homo kaj rikiŝo. Kompreneble, li ne volis intence difekti alies rikiŝon, sed al li ankaŭ ne estis necese doni apartan prizorgon al ĝi. Se hazarde iu alia rikiŝisto kunfrape difektis ĝin, anstataŭ eksplodi de kolero, li kviete tirus ĝin returne al la rikiŝejo. Se oni postulis pagi kvinj ĝjaŭojn por la difekto. Li elpoŝigis nur du ĝjaŭojn kaj nenion pli. Se la rikiŝejomastro protestis, do, por solvi la aferon, plej bone estis fari pugnobatalon. Se la mastro tion volis, Ŝjangzi estis preta akcepti la batalon.

La vivo sin nutras per spertoj, kiuj formas la homan karakteron – estas neeble kreskigi peoniojn en la dezerto. Ŝjangzi nun jam estis en la vojsulko de la rikiŝista vivo: li estis nek pli bona, nek pli malbona ol aliaj rikiŝistoj, kvazaŭ li estus muldita en la sama muldilo kiel aliaj rikiŝiistoj. Tiel li efektive sentis sin pli komforte kaj la aliaj ankaŭ volonte akceptis lin. Ĉiuj korvoj estas nigraj, kaj li ne volis esti la sola blanka inter ili.

La vintro denove venis. Dum nur unu nokto la sabloportanta vento el la dezerto povis frostmortigi multajn homojn. Aŭskultante la ventofajfadon, Ŝjangzi kuŝis kun sia kapo kaŝita sub la litkovrilo kaj ne kuraĝis releviĝi. Nur post kiam la venta ululado ĉesiĝis, li vole nevole ellitiĝis kaj hezitis, ĉu iri eksteren aŭ ne. Li ne volis teni tiujn glacie malvarmajn timonetojn en la manoj kaj timis la sufokan, naŭzan venton. Je la kvara posttagmeze la suno komencis subiri kaj la vento plene kvietiĝis; la polvoflava ĉielo estis delikate borderita de la vesperruĝo. Li truddevigis sin iri eksteren kaj, kun la manoj enŝovitaj en la manikoj kaj kun duonfumita cigaredo pendanta inter la lipoj, promenis malrapide kaj malvigle, puŝante per sia brusto la transversan stangon de la timonetoj.

Post paso de iom da tempo falis la krepuska mallumo. Li esperis baldaŭ ekhavi klienton, ke li povu pli frue ĉesigi la laboron. Li estis tro malagema por ekbruligi siajn lampojn, kaj nur post kiam policanoj plurfoje lin urĝis, li ilin eklumigis. Sub la strataj lampoj antaŭ la Tambura Turo li sukcesis akiri klienton kaj komencis tiri lin al la orienta urboparto. Ne demetinte sian dikan vatitan robon, li trotis antaŭen. Li sciis, ke tio donas al li nedecan aspekton, sed tion li ne priatentis. Ĉu oni volus pagi pli multe pro la bona aspekto de rikiŝisto? Ŝajnis, ke nun li ne rikiŝotiras, sed nur pasumas! Eĉ kiam sur lia frunto aperis ŝvitaj gutoj, li ankoraŭ ne volis demeti sian robon. En malgranda strateto unu hundo, probable nekutimante al rikiŝisto portanta longan robon, sekvis lin kun bojoj. Li haltis, ekprenis la polvoforigilon je la tola ekstremaĵo kaj persekutis la hundon. Forpelinte ĝin kaj atendinte kelkan tempon por certiĝi, ke ĝi ne revenos, li kontentiĝis kaj blasfemis: “Malbenon al vi! Ĉu vi pensas, ke vin mi timas?”

“Kiaspeca rikiŝotiristo do vi estas?” lia kliento kolere demandis.

Ŝjangzi streĉis siajn orelojn: la voĉo estis al li konata. En la strateto estis tre mallume, kaj kvankam brilis liaj lampoj, tamen la radioj direktiĝis malsupren, ke li ne povis klare vidi la vizaĝon de sia kliento. La homo portis kapuĉon kaj envolvis siajn buŝon kaj nazon en grandan koltukon, lasante nur la okulojn nekovritaj. Ŝjangzi ankoraŭ scivolis, kiu li estas, kiam la homo demandis: “Ĉu vi estas Ŝjangzi?”

Ŝjangzi ekkomprenis, ke la homo estas Kvara Sinjoro Liŭ. Li preskaŭ senkonsciiĝis kaj tutkorpe ekflamiĝis. Dum momento li ne sciis, kion fari.

“Kie estas mia filino?”

“Mortis!” Ŝjangzi staris senmove sur sia loko, apenaŭ povante rekoni sian propran voĉon.

“Kio? Mortis?”

“Mortis!”

“En viaj manoj malbenindaj, kio alia povus okazi?!”

Ŝjangzi subite sin retrovis. “Eliĝu, eliĝu! Vi estas tro maljuna por ricevi miajn batojn, do eliĝu el mia rikiŝo!”

Kvara Sinjoro Liŭ malsupreniris el la rikiŝo, tremante. “Diru al mi, kie ŝi estas enterigita?”

“Tio ne estas via afero!” Ŝjangzi reprenis la timonetojn kaj foriris.

Irinte sufiĉe longan distancon, li turnis sian kapon kaj vidis, ke la maljunulo — granda nigra ombro, ankoraŭ staras tie en la strateto.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo