La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Ŝjangzi jam kuris pli ol dudek paŝojn, kiam li abrupte haltis, ne volante forlasi tiujn kamelojn. Ĉio, kio restis al li en la mondo, estis nur lia vivo. Li eĉ ĝoje levus pecon da kanaba ŝnuro de sur la tero, ĉar ĝi, kvankam senutila, povus iom konsoli lin, sentigante al li, ke liaj manoj ne estas tute malplenaj. Kompreneble, antaŭ ĉio li devis forkuri por sin savi, sed kian utilecon havus la vivo senigita je ĉio? Li devis preni kun si la kamelojn, kvankam li havis ankoraŭ nenian ideon, kion fari kun ili, ĉar ili ja estis almenaŭ io, kaj sufiĉe granda io.

Li tiris la kamelojn, por igi ilin leviĝi. Kvankam li ne sciis kiel trakti ilin, tamen li ilin ne timis, ĉar veninta el la kamparo li kutimis al bestoj. Tre, tre malrapide la kameloj leviĝis sur siaj piedoj kaj, antaŭ ol li estus certiĝinta pri tio, ĉu ili estas ligitaj kune aŭ ne, li tuj ekiris, ne konsiderante, ĉu li trenas post si nur unu aŭ ĉiujn.

Apenaŭ li ekpaŝis, li ekpentis pri sia decido. La kameloj, kutimantaj porte pezan ŝarĝon, iras malrapide. Krome, ili iras ankaŭ tre singarde pro timo je glitfalo. Kaveto da akvo aw amaseto da koto povas igi ilin rompi al si krurojn aŭ tordi al si genuon. La valoro de la kamelo kuŝas tute en ĝiaj kruroj; se ĝiaj kruroj estas kripliĝintaj, ĝia tuta valoro estas perdita. — kaj cetere, Ŝjangzi ja celis nur sin forsavi!

Kaj tamen li ne volis ilin forlasi. Li fidis Providencon kaj firme tenadis tiujn kamelojn, kiujn li ricevis por nenio.

Post sia longtempa okupiĝo pri rikiŝotirado Ŝjangzi jam havis bonan senson de direkto. Sed, malgraŭ tio, li tamen nun sentis sin iom erariĝinta. Rovintde la kamelojn, li estis forte absortita per ili, kaj kiam li sukcesis tiri ilin sur la piedojn, li havis nenian ideon pri orientiĝo, ĉar estis tiom mallume kaj li sentis sin tiom maltrankvila. Eĉ se li scius kiel sin orienti laŭ la steloj, li ne kuraĝus tion fari, ĉar — al li — la steloj ŝajnis ankoraŭ pli maltrankvilaj, svarme inter puŝiĝante en la nigra nokta ĉielo. Ne kuraĝante plu rigardi la ĉielon, li klinis la kapon kaj, kvankam brulante pro malpacienco, malrapide paŝis antaŭen kun timo. Ĝuste tiam venis al li la ideo: Kondukante la kamelojn, li prefere prenu la ĉefvojon anstataŭ iri laŭlonge de la montopiedoj. Inter la pasejo Moŝikoŭ — se ĝi vere estis Moŝikoŭ — kaj Hŭangcun, la vojo estis rekta. Ĝi taŭgis por kamelirado kaj povis evitigi al li ĉirkaŭiron. Tiu ĉi lasta oportuneco estis multe grava por la rikiŝisto, sed sur tiu vojo estis nenia ŝirmo! Se li okaze renkontos alian grupon da soldatoj, kion do fari? Eĉ se tiajn li ne renkontos, kiu povus kredi, ke li, kun la ĉifona soldata uniformo, la kota vizaĝo kaj la longaj haroj, estas kamelisto? Ne, li neniel aspektos kiel tia. Kio li vere aspektos, estos dizertinto! Se li estos kaptita de trupoj, estos ne tiel serioze; sed se iuj vilaĝanoj lin kaptos, li almenaŭ estos enterigita viva. Tiel pensante, li komencis tremi per la tuta korpo. La molaj pasoj de la kameloj irantaj malantaŭ li subite teruris lin. Se li deziris sin forsavi, li devus forlasi tiujn ĝenaĵojn. Sed tamen li ne volis ellasi el sia mano iliajn nazŝnurojn. Do li pluiru, ne konsiderante, kien li venos kaj kion malbonan li renkontos. Se li sukcesos eliri viva, al li apartenos la bestoj, ricevitaj por neniom da mono; se ne, li do submetos sin al sia sorto!

Tamen li demetis sian soldatan jakon kaj deŝiris de ĝi la kolumon; post tio ankaŭ la lastaj du latunaj butonoj, kiuj ankoraŭ plenumis sian devon, estis same deŝiritaj kaj forĵetitaj en la mallumon, kaj ili falis eĉ sensone. Li ĵetis la senkoluman, senbutonan jakon oblikve sur sian ŝultron kaj ligis la du manikojn en nodo sur sia brusto, kvazaŭ li portus pakon sur sia dorso. Li sentis, ke nun li jam aspektas malpli kiel venkita soldato, kaj li refaldis sian pantalonon iom pli surpen. Eble li aspektis ankoraŭ ne kiel vera kamelisto, sed almenaŭ li estis malpli kiel dizertinto. Plie, la koto sur lia vizaĝo kaj ŝvito sur lia korpo probable donis al li aspekton pli de karboministo ol de io ajn alia. La marŝo de Ŝjangzi funkciis malrapide, sed ĝisfunde, kaj unu fojon iu ideo venis al li en la kapon, li tuj agis laŭ ĝi. En la nigra mallumo estis neniu, kiu povus lin vidi, do estis ne necese, ke li tuj ekagu; sed li ne povis plu atendi, tiom pli, ke li ne sciis kiom baldaŭ tagiĝos. Ĉar li ne iros tra la montoj, li trovos neniun ŝirmon por sin kaŝi, tial, se li intencos fari vojiron ankaŭ dum la tago, li devos kredigi al la pasantoj, ke li estas karboministo. Li tiel pensis kaj ankaŭ agis, nun li jam sentis sin pli facila en la animo, kvazaŭ la danĝero estus jam fopasinta kaj Bejping jam kuŝus ĝuste antaŭ li. Li devis perdi neniom da tempo kaj kiel eble plej baldaŭ veni en sekureco al la urbo, ĉar li jam ne havis monon, nek nutraĵon ĉe si. Li intencis rajdi sur kamelo por konservi sian forton kaj mildigi la malsaton; sed li devus igi la kamelon genuiĝi por ekrajdi, kaj tio signifus perdi iom pli da tempo. La tempo estis tro valora, ke li ĝin perdu. Cetere, sidante tiom alte, li ne povus bone vidi la teron. Se la kamelo glitfalus, ankaŭ li falus kune kun ĝi. Ne, prefere piediru tiamaniere.

Li havis nenian ideon pri tio, kie li estas kaj kien li sin direktas, sed konsciis nur, ke li devas plu marŝi laŭ la ĉefvojo. En tia malfrua nokta horo, elĉerpita pro la laciga penegado dum la lastaj tagoj kaj premata de la timego post la eskapo, li sentis sin malbone de la kapo ĝis la piedoj, kaj lia koro estis plena de maltrankvileco. Post marŝo de ia distanco liaj malrapidaj egalaj paŝoj iom post iom igis lin dormema. La nigre malluma nokto kaj la humida, malvarma nebulo sentigis lin pli forlasita. Kiam li fiksis sian rigardon sur la tero, ĝi ŝajnis havi multajn terĝibojn, sed liaj piedoj tuŝis nur ebenan supraĵon. Tia singardo kaj impreso de trompiĝo pliigis liajn maltrankvilecon kaj malpaciencon. Li decidis ne rigardi la teron, sed nur direkti la okulojn rekte antaŭen kaj piedtrene marŝi. Li povis vidi absolute nenion ĉirkaŭ si, kvazaŭ la tuta mallumo en la mondo en alian. Kaj la silentaj kameloj ĉiam sekvis lin. Li iom post iom alkutimiĝis al la mallumo kaj lia menso ŝajnis ĉesi funkcii. Liaj okuloj pretervole fermiĝis. Li ne sciis, ĉu li estas ankoraŭ marŝanta aŭ jam haltinta, sed li sentis, nur balancan movadon, kvazaŭ drivante sur ondanta nigra maro, kaj la mallumo kunfandiĝis kun lia koro, malkvieta kaj konfuzita. Subite li sentis sian koron ekskuita, kvazaŭ li aŭdus ian sonon aŭ estus atakita de li ne sciis kia ido. Liaj okuloj denove malfermiĝis. Li estis ankoraŭ marŝanta antaŭen, ĉio estis kvieta, kaj kio ĵus venis al li en la kapon, nun jam estis for el lia menso. Lia koro forte bategis kelkan tempon, poste iom post iom ree kvietiĝis. Li ordonis al si, ke li ne refermu la okulojn, nek lasu sian fantazion libere kuri; la plej grava afero estas alveni al la urbo kiel eble plej rapide. Sed kun spirito vaka, liaj okuloj tre emis refermiĝi; li devis koncentri sian spiriton sur io por resti maldorma. Li sciis, ke li povus ekdormi por tri plenaj tagnoktoj, se li lasus sin fali sur la vojo.

Pri kio do li pensu? Li havis ioman kapturnon, kaj li sentis sian korpon malagrable malseketa. Lia kranihaŭto jukis, liaj piedoj doloris kaj en lia buŝo estis seka, amara gusto. Ĉio, pri kio li povis pensi, estis lia propra kompatinda stato; sed eĉ sur tio li ne povis koncentri sian spiriton kun sia kapo tiel vaka kaj tiel turniĝanta, kvazaŭ ekmemorinte sin mem li tuj denove forgesus sin, simile al kandelo forkonsumiĝonta, kiu apenaŭ povas lumigi eĉ sin mem. Krom tio, la mallumo ĉirkaŭe igis lin senti, kvazaŭ li ŝvebus en nigra nubo. Li sciis, ke li ekzistas kaj estas marŝanta antaŭen, sed, ĉar mankas pruvo pri tio, li estis tiel necerta pri si mem, kvazaŭ li sola estus flosanta sur vasta maro. Li neniam antaŭe suferis tian turmenton de necerteco kaj absoluta soleco. Kvankam ordinare li ne estis societema, tamen starante sole en la taglumo, kun la suno brilanta super li kaj ĉio ekzistanta ĉirkaŭe, li ne sentis timon. Nun li ankoraŭ ne timis, sed lia necerteco pri ĉio jam estis pli ol kiom li povis elporti. Se la kameloj estus tiel malfacile trakteblaj kiel muloj aŭ ĉevlaoj, li eble devus plivigliĝi por ilin prizorgi. Sed male ili estis obeemaj, tiel obeemaj, ke tion li eĉ ne povis toleri. En sia plej granda konfuziĝo, li subite suspektis, ke ili ne plu estas malantaŭ li, kaj tio lin konsternis. Li preskaŭ konvinkiĝis, ke tiuj grandaj bestoj povas senbrue malaperi en iun malluman flankvojon sen lia scio kaj iom post iom disfandiĝi kvazaŭ pecegoj da glacio. En ia momento — li mem ne sciis kiam — li sidiĝis. Se li nun mortus kaj rericevus sian konscion post la morto, li ne povus rememori kiel kaj kial li sidiĝis, aŭ ĉu li sidis kvin minutojn aŭ unu horon. Li ankaŭ ne sciis, ĉu li unue sidiĝis kaj post endormiĝis aŭ inverse. Probable li unue endormiĝis kaj poste sidiĝis, ĉar lia elĉerpiteco jam atingis tian gradon, ke li povus eĉ starante dormi.

Li subite vekiĝis. Tio estis ne iom-post-ioma natura vekiĝo, sed subita eksalto pro timo, kvazaŭ en la momento, kiam li malfermis la okulojn, li jam eksaltus el unu mondo en alian. Ĉio ankoraŭ estis malluma, sed li klare aŭdis kokokrion. La sono estis tiel klara, ke ĝi kvazaŭ tranĉus lian cerbon, farante lin plenvekiĝinta. Kie estis la kameloj? Tiumomente nenio alia gravis por li. La ŝnuro estis ankoraŭ en lia mano, la kameloj ankoraŭ apud li. Li trankviliĝis. Li sentis sin tro malforta por stariĝi kaj lia tuta korpo lin doloris, tamen li ne kuraĝis lasi sin denove ekdormi. Li devis pensi, pensi profunde, tio estis la sola, kion li povis fari. Kaj ĝuste tiam li ekmemoris sian rikiŝon kaj ekkriis. “El kia rajto?”

“El kia rajto?” tamen la krio estis vana kaj nenion helpis. Li iris kontroli, kiom da kameloj li havas. Palpante per siaj manoj, li kalkulis: estis tri. Por li tio ne estis tro multa, nek ro malmulta, kaj nun li koncentris siajn pensojn sur ilin; kvankam li ankoraŭ ne sciis kion fari poste kun ili, tamen li jam iel antaŭvidis, ke lia estonteco dependos tute de ili. “Kiel ne forvendi ilin kaj aĉeti alia rikiŝon?” li preskaŭ eksaltis sur siajn piedojn, sed li restis senmova, hontante, ke li antaŭe ne elpensis tian plej naturan, evidentan solvon. Sed la ĝojo superis la honton, kaj li faris sian decidon. Ĉu ĵus li ne aŭdis kokokrion? Eĉ se kokoj iafoje krias je la unua aŭ dua horo nokte, tio tamen signifas, ke la tagiĝo jam ne estas malproksima. Kaj kie estas kokoj, tie devas esti vilaĝo. Eble ĝi estas eĉ Bejŝin’an, kie oni bredas kamelojn. Li devis rapidigi sian iradon por alveni tien antaŭ la tagiĝo. Forvendinte la kamelojn tie, li povos aĉeti al si alian rikiŝon tuj post sia eniro en la urbon. En tiu ĉi maltrankvila batalplena tempo ĝia prezo devas esti iom malpli alta. Nun li direktis ĉiujn siajn pensojn nur al la aĉeto de rikiŝo, vidante nenian malfacilon en la vendo de la kameloj.

Ĉe la penso pri la rilato inter la kameloj kaj lia tuta malbonfarto malaperis. Se li povus aĉeti cent muojn* da tero por la prezo de la tri kameloj, aŭ interŝanĝi tiujn kontraŭ kelkaj perloj, li ne estus tiel ĝoja. Li rapide stariĝis, tiris la kamelojn sur iliajn piedojn kaj ekiris. Li ne sciis la kurantan prezon de la kamelo, sed li iam aŭdis, ke en la malnovaj tagoj, antaŭ la apero de trajnoj, unu kamelo kostis unu grandan jŭanbaŭon*, ĉar la kamelo estas pli forta kaj manĝas malpli ol la ĉevalo aŭ mulo. Li esperis ricevi ne tri grandajn jŭanbaŭojn por la tri kameloj, sed nur okdek ĝis cent juxanojn — ĝuste sufiĉe por aĉeti unu rikiŝon.

Ju pli antaŭen li marŝis, des pli heligis la ĉielo antaŭ li. Jes, li estis sin direktanta la la oriento. Eĉ se li prenus eraran vojon, lia ĝenerala direkto tamen estis ĝusta. Li sciis, ke la montoj estas okcidente kaj la urbo oriente. Antaŭ momento ĉirkaŭ li regis peĉnigra mallumo, sed nun, iom post iom, aperis nebula lumo kaj, kvankam li ankoraŭ ne povis distingi kolorojn, tamen kampoj kaj foraj arboj jam ricevis sian formon en la matenkrepusko. La steloj iom post iom paliĝis kaj la ĉielo, vualita de tavolo da grizaĵo, kiu povis esti paliĝis kaj la ĉielo, vualita de tavolo da grizaĵo, kiu povis esti nuboj aŭ nebulo, ŝajnis multe pli alta ol ĵus antaŭe. Ŝjangzi jam kuraĝis levi la kapon. Li ankaŭ povis flari la odoron de la herboj apud la vojo kaj aŭdi birdajn trilojn. Nun ke li jam vidis la nebulajn formojn de objektoj, ankaŭ liaj aliaj sensorganoj rekomencis plenumi sian funkcion. Li denove povis vidi ankaŭ sin mem kaj, kvankam en tia ĉifona vesto kaj kun tia kompatinda aspekto, tamen li almenaŭ povis sin certigi, ke li estas ankoraŭ vivanta. Kiel bela ŝajnis la vivo al li, kiu kvazaŭ ĵus vekiĝis el inkubsonĝo!

Pririgardinte sin mem, li turnis la kapon kaj ĵetis rigardon al la kameloj. Ili aspektis same mizeraj kiel li kaj samtempe ankaŭ amindaj por li. Tiam estis ĝuste la harŝanĝa sezono por la bestoj kaj iliaj grizruĝaj haŭtmakuloj montriĝis inter la disaj tufoj de molaj, pendantaj longaj haroj, kiuj estis pretaj defali en ĉiu momento. Ili estis kiel grandegaj almozuloj de la animala regno. Plej mizeraj estis iliaj senharaj koloj, tiel longaj, kurbaj kaj malgraciaj, sin elstreĉintaj kiel malvigliĝintaj malgrasaj drakoj. Sed, kiel ajn malbelaj ili aspektis, Ŝjangzi ne trovis ilin abomenindaj, ĉar ili ja estis vivaj estaĵoj. Kaj li kalkulis sin kiel la plej bonŝancan homon en la mondo, ĉar Ĉielo donis al li tiujn ĉi tre karajn kreaĵojn, kiuj estis sufiĉaj por interŝanĝo kontraŭ rikiŝo. Tia bonŝanco ja estis treege malofta, kaj li ne povis deteni sin de ekrido. La griza ĉielo komencis rugiĝi, la kampoj kaj foraj arboj ŝajnis pli mallumaj ol iam ajn. La ruĝo kaj grizo kunfandiĝis tiel, ke en iuj lokoj la ĉielo estis viola, en aliaj karmezina, dum plejparte ĝi estis vinbere purpuragriza. Iom pli poste, hela orkoloro aperis tra ruĝo, kaj ĉiuj tiuj koloroj lumiĝis. Subite fariĝis kristale klara. Poste la matenaj nuboj en la oriento fariĝis malhele ruĝaj kaj la ĉielo ĉe la zenito montriĝis blua. La ruĝaj nuboj estis trapenetritaj de oraj radioj, kiuj interplektiĝis en majestan, brilantan araneaĵon en la sudorienta ĉielo kun la nuboj kiel vefto, la radioj kiel varpo. La kampoj, arboj kaj sovaĝaj herboj ŝanĝiĝis de malhela verdo al hela smeraldkoloro. La branĉoj de antikvaj pinoj estis ruĝ-ore kolorigitaj, la flugiloj de flugantaj birdoj ore brilis. Ĉio ŝajnis ridetanta. Ŝjanngzi volus ĝojekrii al la maro da ruĝa lumo, kvazaŭ li neniam vidus la sunon de kiam la soldatoj lin kaptis. Kun kapo klinita, koro plena de blasfemoj, tiam li estis ĉiam forgesinta la sunon, la lunon kaj la ĉielon. Nun li estis libere marŝanta laŭ la vojo, kiu fariĝis des pli luma, ju pli antaŭen li marŝis. La suno faris la rosoperlojn sur la herboj ore brilantaj, prilumis liajn brovojn kaj harojn, kaj varmigis lian koron. Li forgesis ĉiujn siajn suferojn, ĉiujn danĝerojn kaj dolorojn. Kiel ajn ĉifona kaj malpura li estis, la varmo kaj la lumo de la suno ne esceptis lin, kaj li estis vivanta en mondo de lumo kaj varmo. Li estis tiel feliĉa, ke li volus ekkrii pro ĝojego.

Refoje rigardinte siajn cifonajn vestojn kaj la tri harsanĝantajn kamelojn, li ekridis. Kiel strange estas, li penisi, ke eĉ kvar tiaj mizeraspektaj kreajoj povis sukcese eskapi el la danĝero kaj nun povas marŝi sur tiu ĉi vojo renkonte al la suno. Ne necesas prijuĝi, kiu estas justa kaj kiu maljusta; laŭ li ĉio okazas laŭ la volo de la Ĉielo. Trankviliĝinte, li daŭrigis malrapide sian vojon. Se nur la Ĉielo lin protektas, li bezonas timi nenion. Kie li nun estas? Pri tio li jam ne volis demandi iun, kvankam kamparanoj jam laboris sur la kampoj. Plej bone estas, ke li daŭrigu la vojon, kaj eĉ se li ne povos tuj forvendi la kamelojn, tio ne multe gravas. La vendo povas prokrastiĝi ĝis tiam, kiam li revenos en la urbon. Ho, kiel li sopiras denove vidi Bejping! Kvankam li ne havas familion nek propraĵojn tie, tamen ĝi ja estas lia hejmo. La tuta urbo estas lia hejmo, kaj reveninte tien li povos tuj trovi iajn rimedojn

En la malproksimeco estis vilago, vilaĝo sufiĉe granda. La salikoj ekster ĝi estis kiel vico da altaj gardistoj, kaj volvaĵoj de kuirfumo ŝvebis super la malaltaj dometoj. De malproksime aŭdiĝis hundaj bojoj, kiuj sonis al li tre orelplaĉe. Li direktis sin rekte al la vilaĝo, ne esperante trovi ian bonŝancon tie, sed nur por montri, ke li timas nenion. li estis homo honesta kaj nature li ne bezonis timi la bonajn vilaĝanojn. Ĉu ili ĉiuj ne estas sin banantaj en la sama paca sunlumo? Li intencis peti de iu iom da trinkakvo, sed, se li ne sukcesos, ankaŭ tio ne gravas. Kion do signifas ioma soifo por li, kiu jam eskapis de la morto en la montoj?

En la vilaĝo li ne donis atenton al la bojado de hundoj kontraŭ li, sed la fiksa rigardo de virinoj kaj infanoj lin ĝenis. Li certe estas tre strangaspekta kamelisto, li pensis. Se ne, kial oni tiel gapas al li? Tio multe ĉagrenis lin. Antaŭe la soldatoj traktis lin kiel koton, nun la vilaĝanoj tiel rigardadas lin, kvazaŭ li estus monstro. Kion li povis fari kun tio? Antaŭe li ĉiam fieris pri siaj staturo kaj forto, sed dum la lastaj tagoj li pro nenia kaŭzo estis maljuste kaj ofende mistraktita. Direktante siajn okulojn super la tegmenton de iu domo, li ree ekvidis la helan sunon, sed ĝi ial ŝaŭnis malpli ĉarma ol antaŭ momento. La vilaĝo havis nur unu ĉefstraton, sur kiu troviĝis tie kaj tie flakoj da porka kaj ĉevala urino kaj malpura akvo, kiuj spiris odoraĉon. Timante, ke la kameloj glitfalos, Ŝjangzi decidis iom ripozi. Ĉe la norda flanko de la strato staris domo de relative bonhava vilaĝano. Ĝi estis tegoltegmenta domo sen vera pordego kaj portalo; antaŭe de ĝi estis nur unu lignobarilo. En la kapo de Ŝjangzi trafulmis la penso: tegola tegmento signifas riĉulon, dum lignobarilo signifas, ke la mastro de la domo estas kamelposedanto. Nu, bone, li ripozu ĉi tie kalkan tempon kaj eble li trovos bonŝancon por forvendi la kamelojn.

“She, she, she!” li ordonis la kamelojn genuiĝi. Tio estis la sola kamelvoko, kiun li sciis, kaj li fiere uzis ĝin por montri, ke li estas vera kamelisto. La kameloj efektive genuiĝis, kaj li sidiĝis triumfmiene sub malgranda saliko. Ĉiuj fiksrigardis lin kaj li alrigardis ĉiun, sciante, ke nur tiamaniere li povas mildigi ilian suspekton.

Baldaŭ poste iu maljunulo venis el la korto. Li portis bluan kotonan jakon nebulonumitan kaj lia vizaĝo brilis. Oni povis certiĝi ĉe la unua ekvido, ke li estas homo bonhava. Ŝjangzi faris rapidan decidon.

“Ĉu vi havas akvon, sinjoro? Mi deziras iom trinki.” “Ah!” La maljunulo, forfratante la koton de sia brusto, ĵetis ekzamenan rigardon al Ŝjangzi, poste atente pririgardis la tri kamelojn. “Estas akvo. De kie vi venis?”

“Ĉe okcidente.” Ŝjangzi ne kuraĝis diri precize, ĉar li ankoraŭ ne estis certa, kie li estas.

“Ĉu tie estas soldatoj?”

“Mi estis kaptita de ili, sed ĵus forkuris ĉi tien.”

“Ah! Ĉu jam ne estas danĝero al kameloj ekster la okcidenta pasejo?”

“La soldatoj jam ĉiuj iris sur la montojn. La vojo nun estas sendanĝera.”

“Nu!” La maljunulo malrapide balancis la kapon. “Atendu momenton, mi donos al vi trinki”

Ŝjangzi sekvis lin en la korton, kie li vidis kvar kamelojn.

“Kial vi ne restigas ĉe vi miajn tri, por fari unu karavanon?”

“Ba! Unu karavanon” antaŭ tridek jaroj mi havis tri tiajn. Sed la tempo aliiĝis. Kiu povus havi la rimedojn por bredi kamelojn?!” li staris, fiksante vakan rigardon al la kvar bestoj. Post iom da tempo li daŭrigis: “Kelkajn tagojn antaŭe mi intencis, kune kun najbaro, konduki ilin ekster la pasejon, por ilin paŝti tie. Sed estas soldatoj jen oriente jen okcidente, kiu kuraĝus iri tien? Vidante ilin entenataj ĉi tie en la korto dum la somero, mi afliktiĝas multe afliktiĝas. Jen rigardu tiujn muŝojn! Kaj kiam fariĝos pli varme, furiozos ankaŭ moskitoj. Estas terure vidi bonajn brutojn tiel suferi, vere terure!” Li ripetade balancis la kapon, kvazaŭ li havus multon por diri kaj plendi.

“Restigu ĉe vi miajn tri, sinjoro, kaj paŝtu ilin ĉiujn kune tie ekster la pasejo.” Ŝjangzi preskaŭ petegis. “Eĉ plej vivenergiaj animaloj, se ili pasigos la someron ĉi tie, estos duone mortigitaj de muŝoj kaj moskitoj.”

“Sed kiu havus la monon por aĉeti ilin, en tiaj jaroj, kia la nuna, kiu povus havi la rimedojn, por bredi kamelojn?”

“Volu restigu ilin ĉe vi, je ia ajn prezo. Ilin forvendinte, mi povos reiri en la urbon kaj perlabori vivrimedojn.”

La maljunulo denove esplore rigardis Ŝjangzi. Ŝajnis al li, ke tiu ĉi junulo ne estas bandito. Poste li rerigardis la tri kamelojn ekster la korto, kiuj vere plaĉis al li, kvankam li bone sciis, ke aĉeti ilin ne alportos al li profiton. Sed, same kiel libroamanto deziras aĉeti ĉiun libron, kiun li vidas, kaj kiel ĉevalbredisto, vidante bonajn ĉevalojn, ilin ekamas kaj sopiras aĉeti, tiel la homo, kiu iam havis tri karavanojn da kameloj, ĉiam avidas pli multajn. Cetere, Ŝjangzi diris, ke li volas ilin vendi je malalta prezo. Kiam spertulo havas okazon por aĉeti ion je pli malalta prezo, li inklinas forgesi, cu ĝi servos aŭ ne al ia ajn celo.

“Knabo, se mi havus kontantan monon sufiĉan, mi vere volus ilin aĉeti!” la maljunulo diris el sia koro.

“Prenu ilin, malgraŭe, kaj pagu kiom vi volas!” Ŝjangzi petegis tiel serioze, ke la maljunulo iom embarasiĝis.

“Por diri la veron, knabo, antaŭ tridek jaroj tiuj ĉi tri kameloj ja kostis tri grandajn jŭanbaŭojn. Sed en tiu ĉi malfacila tempo, kun malordo kaj milito tie kaj tie, mi… Nu, pli bone provu ilin vendi aliloke!”

“Pagu kiom vi volas!” Ŝjangzi povis trovi nenion alian por diri. Li sciis, ke la maljunulo diris la veron, tamen li ne volis provi vendi la kamelojn tie aŭ aliloke. – Se li ne sukcesos ilin forvendi, li eble falos en ian alian malagrablaĵon.

“Nu, jen vidu, mi hontas proponi al vi nur dudek ĝis tridek juanojn, sed eĉ tia sumo estas vere tro granda, ke mi ĝin pagu al vi. En la nunaj jaroj ĉiu ja vivas en malfacila situacio.”

La koro de Ŝjangzi eksentis malvarmon. Dudek ĝis tridek juanoj? La sumo ja estis tre malproksima de la prezo de rikiŝo. Sed li volis pli rapide fini la negocon, kaj cetere, li ne kredis, ke li povos havi la bonŝancon trovi alian aĉetanton por la kameloj.

“Pagu al mi kiom vi povas, sinjoro!”

“Kio estas vaia okupo, knabo? Evidente vi ne estas kamelpelisto.”

Ŝjangzi diris al li la veron.

“Ho, ja vi riskis vian vivon, por akiri tiujn ĉi brutojn!” la maljunulo simpatiis kun li kaj trankviliĝis, certiĝinte, ke la kameloj ne estas ŝtelaĵo.

Kvankam tio ne multe diferencis la ŝtelado, tamen en efektiveco ja estis la soldatoj inter li kaj la antaŭa posedanto de la kameloj. En tempo de milito oni ne povis juĝi la aferojn laŭ ordinaraj normoj.

“Nu do, amiko, mi donu al vi tridek kvin juanojn. Se mi dirus, ke tio ne estas modera prezo, mi estu hundo. Kaj se mi povas pagi je unu juano pli , mi ankaŭ estu hundo. Mi havas jam pli ol sesdek jarojn, do, kion pli mi diru?”

Ŝjangzi hezitis. Koncerne la monon, li ĉiam estis avara. Sed la sincera kaj amika parolo de la maljunulo, kiun li aŭdis post kiam li travivis tiujn tagojn kun la soldatoj, igis lin honti plu marĉandi kun la maljunulo. Cetere, tridek kvin juanoj en la mano estas pli fidindaj ol esperataj dek mil, kvankam la sumo estas tro malgranda por lia vivriskado. Tri kameloj, vivaj kaj vivoplenaj, sendube valoras multe pli ol tridek kvin juanojn. Sed kion li povus fari?

“Nu, la kameloj estu viaj, sinojro. Nur faru al mi alian favoron, mi petas. Donu al mi ĉemizon kaj ion por manĝi.”

“Konsentite!”

Ŝjangzi sattrinkis malvarman akvon. Poste preninte siajn tridek kvin brilajn arĝentajn monerojn kaj du maizkukojn kaj surmetinte ĉifonan blankan jakon, kiu apenaŭ kovris lian bruston, li ekiris tiel haste, kvazaŭ li volus tuj atingi la urbon per unu salto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.