La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIX

Post kiam Ŝjangzi kuŝis surlite en duonkonscio du tagnoktojn, Huniŭ litmiĝis, lis iris al Templo de Diino kaj petis magian preskribon, kiu postulis iom da incensa cindero kaj du aŭ tri kuracajn herbojn. Ŝi enverŝis tian tizanon en la gorĝon de s kaj li efektive malfermis la okulojn, sed baldaŭ li denove endormiĝis. Malklare murmurante. Nur tiam Huniŭ iris voki kuraciston. Kelkaj pikoj de akupunkturo kaj dozo da medikamento revenigis lin al la vivo el la sveno. Tuj kiam li malfermis la okulojn, li demandis: “Ĉu ankoraŭ pluvas?”

La duan maldolĉan tizanon li rifuzis engluti, parte pro domaĝo pri la mono, kiun ĝi kostis, parte pro honto pri tio, ke li falis en malsanon nur pro sia malsekiĝo en pluvo. Por pruvi, ke li ne bezonas medikamenton, li decidis tuj leviĝi. Tamen apenaŭ li sidiĝis, li ekhavis la senton, ke granda ŝtono pezas sur lia kapo; kaj lia kolo moliĝis, oraj steloj dancis antaŭ liaj okuloj kaj li ree falis sur la liton. Estis ne necese diri ion ajn plu, kaj li levis la tizanon kaj ĝin englutis.

Dek tagojn li kuŝis tie, pli maltrankvile kun ĉiu tago. Iafoje li kaŝis la vizaĝon en la kapkusenon kaj senvoĉe ploris. Li sciis, ke nun kiam li ne povas perlabori, Huniŭ pagas ĉiujn elspezojn; kaj post kiam ŝia mono elĉerpiĝos, ilia vivteno dependos tute de lia rikiŝo. Ŝi estas elspezema kaj tre frandema, kiel do li povs vivteni ŝin kun la infano naskiĝonta? Ju pli longe li kuŝis, des pli li dronis en siaj turmentaj pensoj kaj maltrankviliĝis, kaj tio nur prokrastis lian resaniĝo.

Tuj kiam li sentis sin iom pli bone, li demandis: “Kiel statas la rikiŝo?”

“Estu trankvila, ” diris Huniŭ. “Mi luigis ĝin al Ding Si.”

“Ĉu?” Li maltrankviliĝis, timante, ke Ding Si aŭ iu alia difektus ĝin. Sed, ĉar li ankoraŭ ne povis leviĝi, ĝi nature devis esti luita al iu ajn kaj ne povis esti neuzata. Li do komencis pripensi. Se li memtirus la rikiŝon, li ordinare povus enspezi kvin aŭ ses ĝjaŭojn ĉiutage, — sumon pli-malpli sufiĉan por pagi la domlupagon, karbon, nutraĵon, lampoleon kaj teon, ne enkalkulante la vestojn por du personoj. Eĉ tiam li devus esti ŝparema kaj ne elspezi tiel senbride, kiel Huniŭ. Nun li enspezas nur iom pli ol unu ĝuaŭon da lupago de la rikiŝo, kio signifas, ke ili devas malprofiti kvar aŭ kvin ĝjaŭojn, ne inkluzive la koston de medikamento. Se li ne resanigus, kion do fari? Ne estas mirinde, ke Erĉjangzi drinkis kaj liaj sortobatitaj amikoj tiel fikondutis kaj diboĉis – fariĝis rikiŝisto ja estas kvazaŭ eniri en sakstraton! Kiel ajn energie vi penadas kaj strebas, vi neniam devas edziĝi, nek malsaniĝi, nek fari mispaŝon. Hm! Li ekpensis pri sia unua rikiŝo kaj sia ŝparaĵo. Li antaŭe ofendis kaj incitis neniun, tamen li, nek pro malsano, nek pro edziĝo, senkaŭze perdis ilin. Kion ajn li faras, bonan aŭ malbonan, tiu ĉi vojo kondukos lin al morto, kaj li ankaŭ tute ne scias, kiam ĝi venos. Ĉe tiu ĉi penso, lia malĝojo cedis al malespero. Ba, se vi ne povas leviĝi, kuŝu do – estas tute egale ĉiaokaze. Kaj li ĉesis pensi, kviete kuŝante tie. Sed baldaŭ li ne povis plu elteni kaj ekintencis tuj ellitiĝi por denove fari la vivbatalon. Vere la vojo koondukos al morto, sed nun li ankaŭ vivas, kaj dum oni vivas, oni devas ĉiam havi esperon. Kaj tamen li ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por stari surpiede.

Deprimita li kompatveke diris al Huniu: “Mi kredas, ke tiu rikiŝo estas fatala! Vere fatala!”

“Pensu nur pri via saniĝo. Ĉiam parolante pri la rikiŝo. Vi fariĝas rikiŝomaniulo!”

Li diris nenion pli. Jes, li estis rikiŝomaniulo! De kiam li komencis la rikiŝotiradon, li ĉiamn kredis, ke la rikiŝo estas ĉio…

Tuj kiam li sentis sin iom pli forta, li leviĝis kaj rigardis sin en la spegulo. Li apenaŭ povis rekoni sin. Lia barboplena vizaĝo aspektis kiel stoplaj, liaj tempioj kaj vangoj enfaliĝis, liaj okuloj estis du profundaj kavoj, kaj eĉ lia cikatro sulkiĝis! En la domo estsi premvarme, tamen li ne kuraĝis iri eksteren, parte ĉar li sentis siajn krurojn kvazaŭ senoste molaj, parte ĉar li timus renkonti iun ajn. En tiu ĉi korto kaj ĉe la rikiŝoparkadejoj de la orienta kaj okcidenta pordoj de la urbo ĉiu ja sciis, ke Ŝjangzi estas unu el la plej fortaj junaj rikiŝistoj. Kiel li povas esti reduktita al tia mizera stato? Li ne volis iri eksteren, sed en la ĉambro li sentis la varmon tre sufoka. Li treege dezirus, ke li povu tute refortiĝi tuj post engluto de plenbuŝo da nutraĵo, por iri eksteren kaj rekomenci la rikiŝotiradon. Sed malsano estas konsumeca, ĝi venas kaj foriras malgraŭ homa volo.

Li ripozis unu monaton, poste, ne konsiderante, ĉu li plene resaniĝis aŭ ne, li rekomencis tiri la rikiŝon. Kun lia ĉapelo albrove tirita, li esperis, ke oni ne rekonos lin kaj ke tiel li povos kuri iom malpli rapide. La nomo de Ŝjangzi estis ĉiam ligita kun “rapideco”, tial, se li publike malrapidus sur la stratoj, li farus sin ĉies mokindaĵo.

Tamen, ĉar li estis ankoraŭ ne tute resaniĝinta kaj, precipe, ĉar li tiris pli da klientoj, por kovri la perdojn, kiujn li suferis dum sia malsaniĝo, li baldaŭ ree falis en la saman malsanon, ĉi-foje ankaŭ kun disenterio. Malpacienca li vangofrapadis sin, sed tio estis senutila; lia stomadko kvazaŭ gluiĝi al lia spino kaj lia ventro ankoraŭ ellasis flue. Finfine lia disenterio ĉesis, kaj tamen li restis tiel malforta, ke li eĉ apenaŭ povis restariĝi el kaŭra pozicio, por ne paroli pri la rikiŝotirado. Li ripozis ankoraŭ unu monaton, kaj li supozis, ke Huniŭ probable jam preskaŭ elspezis sian tutan monon.

La dekkvinan de la oka monato li decidis komenci labori. Se li ree malsaniĝos, li ĵuris, li dronigu sin en rivero!

De lia unua malsaniĝo Ŝjaŭfuzi ofte venis vidi lin. Ĉar li neniam povis superi Huniŭ en disputo, tiel ke li ne emis paroli kun ŝi, kaj ĉar li havis tiom multe en sia koro por elverŝi, li do iafoje diris ion al Ŝjaŭfuzi. Tio kolerigis Huniŭ. Kiam Ŝjangzi forestis el la hejmo, Ŝjaŭfuzi estis bona amikino; kaj dum li estis hejme, ŝi venis, laŭ Huniŭ, ja por fari senhontan koketadon al li. Ŝi do devigis Ŝjaŭfuzi pagi, kion ŝi ŝuldis, kaj diris: “De nun vi ĉiam estu for de mia domo!”

Kun neniu loko akcepti klientojn, ĉar ŝia ĉambro estis tiel kaduka – la mato de la briklito ankoraŭ pendis sur la breĉita muro –, ŝi havis nenian alternativon krom iri al la “transporta kompanio” or enskribi sian nomon. Sed la “kompanio” ne bezonis ŝin, ĉar ĝi estis speciale por “studentinoj” kaj “filinoj el bonaj familioj”. Ĝi servis nur al la mondumo kaj postulis altajn makleraĵojn, kaj pro tio ĝi ne volis akcepti ordinaran prostituitinon kiel Ŝjaŭfuzi. Ŝi ne sciis kion fari. Ŝ intencis dungiĝi en bordelon, ĉar pro manko de kapitalo ŝi ne povis memstare fari la “negocon”, sed tio signifus kompletan perdon de ŝia libereco, kaj tiam kiu do povus prizorgi ŝiajn fratojn? Morti estus por ŝi la plej simpla fino, vivo ŝia jam estas kvazaŭ en infero. Ŝi ne timas morti, sed morti ŝi ne volas, ĉar ŝi havas ion pli bravan kaj pli noblan por fari. Se ŝi povos vivi ĝis tiam, kiam ŝin vidos la fratojn perlabori siajn vivrimedojn, kiam ŝi povos morti kun trankvila animo. La morto pli aŭ malpli frue venos. Sed ŝi devas Ŝjangzivi la du vivojn koste de sia propra!

Post longa pripensado ŝi trovis nur unu elirejon: vendi sin pli malkare. Ĉiu, kiu volos enveni en ŝian domaĉon, kompreneble ne volos pagi multon. Tre bone, ĉiu do venu, se li nur pagos iom. Tiamaniere almenaŭ ŝi povos ŝpari al si la monon por pli bonaj vestoj kaj ŝminkado. La viroj, kiuj venos ŝin ĝui, ne povos esti postulemaj pri ŝia tualeto, ĉar ili pagos al ŝi nur malgrandan sumeton por la plezuro. Ŝi estas tiel juna, kaj por tia prezo ŝi ja estos malkare pagata. Nun kiam Huniŭ jam fariĝis rondventra pro gravedo, por eviti aborton ŝi timis eĉ iri eksteren por fari aĉeton. Ĉar Ŝjangzi estis for de ŝi la tutan tagon kaj Ŝjaŭfuzi ne volis plu veni al ŝi, ŝi sentis sin tial soleca kiel hundo dome-ĉenita.

Tio nur pligrandigis ŝian koleron kaj ŝi sentis, ke Ŝjaŭfuzi malkare vendis sian korpon ĝuste por inciti ŝin. Kompreneble ŝi ne toleris tian ofendon. Por sin venĝi, ŝi sidis en la ekstera ĉambro kun la pordo malfermita kaj atendis. Vidante, ke iu ajn iras al la ĉambro de Ŝjaŭfuzi, ŝi kriis per forta voĉo insultojn, por embarasi kiel la vizitanton, tiel ankaŭ Ŝjaŭfuzi. Kiam la klientoj de Ŝjaŭfuzi malmultiĝis, ŝi ĝojis.

Ŝjaŭfuzi sciis, ke se tiel plu estos, la aliaj loĝantoj ĉi–tieaj baldaŭ kuniĝos kun Huniŭ por elpeli ŝin el ŝia loko. Ŝi timis, sed ne kuraĝis koleri, ĉar homo en ŝia situacio devas forgluti siajn larmojn kaj sin submeti al la realaĵoj. Kaj ŝi, kune kun siajn junaj fratoj, aliris kaj genuiĝis antaŭ Huniŭ. Ŝi diris nenion, sed ŝia vizaĝesprimo montris, ke se tiu ĉi humiliĝo ne sufiĉos, ŝi preparos sin al morto, sed nepre kune kun Huniŭ. Elporti humiliĝon estas la plej granda sinofero, kaj la plej profunda humiliĝo estas la prepariĝo al kontraŭbatalo. Huniŭ siavice embarasiĝis, ŝi sentis, ke ŝi estas superruzita, sed kun sia ŝveliĝinta ventro ŝi ne povas riski pugnolukti kun ŝi kaj pro tio ŝi devas trovi ian elirejon. – Nu, ŝi faris tion nur ŝerce! Sed la simplanima Ŝjaŭfuzi prenis ĝin tiel serioze! Post tiuj ĉi klarigoj ili denove amikiĝis kaj Huniŭ helpis Ŝjaŭfuzi en ĉio kiel antaŭe.

De post la Aŭtummeza Festo, en kiu Ŝjangzi rekomencis tiri la rikiŝon, li ĉiam estis singarda pri sia sano. La du malsaniĝoj pruvis al li, ke li ne estas tiel fortika kiel fero. Kvankam li ankoraŭ esperis perlabori pli multe da mono, sed la du suferitaj repuŝoj montris al li, kiel malforta estas la homo kia li. Bravulo estas iam devigita kunpremi siajn dentojn kaj eble eĉ sputi sangon. Kvankam la disenterio jam pasis, tamen li ankoraŭ havis ventrodoloron de tempo al tempo. Iafoje, ĝuste kiam li komencis peli siajn piedojn por iom pligrandigi la rapidecon, liaj intestoj kvazaŭ tordiĝis kaj pro doloro li malrapidiĝis. Li devis eĉ abrupte halti kun sia kapo klinita, por kiel eble plej forte elporti la doloron en sia ventro. Se li sola tiris la rikiŝon, tio ne estis tiel malfacila; sed kiam li estis en grupo kaj tiel ekhaltis, tio surprizis la alian, kaj ankaŭ li mem multe embarasiĝis. Li estis nur iom pli-ol-dudekjara kaj tamen li jam faris tian hontindaĵon. Kio do okazos, kiam li atingos la aĝon de tridek aŭ kvarde jaroj? La penso teruris lin tiel, ke el li tuj eliĝis malvarm ŝvito.

Konsiderante sian sanstaton, li preferus denove preni laŭmonatan laboron, ĉar tiuokaze li havus ŝancojn por ripozi. Kvamkam li devus kuris pli rapide, kaj tio estus multe pli malpeza ol tiri okazajn klientojn sur la stratoj. Sed li sciis, ke Huniŭ neniel konsentos pri tio. Lia edziĝo signifas finiĝon de lia libereco kaj, krome, Huniŭ estas tia granda megero. Jen la missorto, kiun li devas toleri. Kaj tiel li pasigis duonjaron, laborante nek diligente, nek maldiligente, korpremata kaj tamen firmanima. Li ĉiam singardeme tenis la kapon klinita, kaj ne plu estis tiel vigla kaj superema kiel antaŭe. Kaj tamen li perlaboris ankoraŭ pli multe ol ordinara rikiŝisto, ĉar li preterlasis neniun klienton, kiun li povis tiri, krom se lia ventrodoloro estis neelportebla. Li neniam akiris tiajn kutimaĉojn, kiajn ordinaraj rikiŝistoj havis, kiel ekzemple postuli tro altan prezon, ŝanĝi klienton duonvoje aŭ atendi nur klienton, kiu pagos pli multe. Tiamaniere li laboris pli pene, sed dank’ al tio li havis regulan enspezon. Li neniam faris artifikon kaj tial riskis nenion.

Sed malgraŭe liaj enspezoj ne sufiĉis por tio, ke li havu iom da ŝparaĵo. Mono venis en lian maldekstran manon kaj foriris el lia dekstra, kaj tiel ĉiun tagon restis al li neniu groŝo ŝparita. Pri ŝparado li jam forlasis ĉian esperon. Kvankam li sciis domaĝi la monon, tamen Huniŭ estis terure elspezema! Laŭ antaŭvido ŝia akuŝado estos ĉirkaŭ la komenco de la dua monato post la Novjaro lunkalendara, kaj efektive de la komenco de vintro ŝia ventro jam ŝvelis. Kaj plie, ŝi intence elstarigis sian ventron, por elmontri sian gravecon. Kiam ŝi rigardis sian ventron, ŝi eĉ ne volis leviĝi el la briklito kaj lasis la kuiradon al Ŝjaŭfuzi por fari. Kompreneble la manĝrestaĵoj devis aparteni al la fratoj de la knabino kaj tio signifis pli da elspezo.

Inter la regulaj manĝoj Huniŭ amis manĝeti ian frandaĵon de tempo al tempo. Ju pli ŝvelis ŝia ventro, des pli ŝi opiniis, ke ŝi devas manĝi pli multe frandaĵojn. Ŝi ne nur mem aĉetis, sed ankaŭ petis Ŝjangzi alporti al ŝi iajn manĝaĵojn ĉiutage. Tial, kiom ajn multe da mono li perlaboris, ŝi elspezis ĝis tute, kaj ŝia postulo kreskis kaj malkreskis kun liaj enspezoj. Kaj Ŝjangzi povis diri nenion. Dum li malsanis, ili elspezis ŝian monon. Nun li devas repagi ĝin al ŝi, aĉetante kion ajn ŝi deziras. Se li iom streĉus la monuj-ŝnuretojn, ŝi eble tuj malsaniĝus.

“Gravedeco estas naŭ-monata malsano, ” ŝi diris al li. “Vi scias nenion pri tio!” Kaj tio estis la vero.

Kiam la Novjaro proksimiĝis, ŝiaj postuloj plimultiĝis. Ne volante sin movi, ŝi sendis Ŝjaŭfuzi aĉeti jen tion, jen alion. Kvankam ŝin forte ĉagrenis, ke ŝi devas ĉiam resti hejme, tamen ŝi tro multe dorlotis sin mem por iri eksteren, kaj tial ŝi multe enuis. Ŝia sola distriĝo do kuŝis sur pli multaj aĉetoj. Tiuj ĉi aĵoj, ŝi insistis, estis ne por ŝi mem, sed por Ŝjangzi.

“Vi laboregas la tutan jaron, kiel do ne manĝi iom da frandaĵoj?” ŝi diris.

“Vi ja ne komplete refortiĝis de post tiu malsano. Nun estas la jarfino, manĝu ion, aŭ ĉu vi atendas fariĝi maldika kiel litcimo?”

Ŝjangzi ne volis, nek sciis argumenti. Kiam la manĝaĵo estis preparita, ŝi manĝis du aŭ tri grandajn bovlojn da ĝi kaj poste, pro manko de korpa ekzercado, sentis sian stomakon tiel malagrable troplenigita, ke ŝi ambaŭmane tenis al si la ventron kaj plendis, ke tion kaŭzis la gravedeco.

Post la Novjaro ŝi ne permesis Ŝjangzi iri eksteren en la vesperoj, ĉar ŝi ne sciis, kiam ŝi akuŝos, kaj ŝi timis. Nur nun ŝi ekmemoris sian efektivan aĝon kaj, kvankam ŝi ankoraŭ ne volis ĝin konfesi, ŝi tamen jam ĉesis diri: “Mi estas nur ‘iom’ pli aĝa ol vi.”

Ĉio ĉi tio ja konfuzis Ŝjangzi. La naskiĝo de infano signifas daŭrigon de la vivo, kaj Ŝjangzi, kvankam tute ne volante havi infanon, ne povis sin deteni de ĝojo, ĉar tiu plej simpla, plej sorĉa vorto “paĉjo”, kiam dirita al iu viro, certe devas tuŝi ties koron eĉ ŝtonan. Mallerta kaj stultmiena. Ŝjangzi trovis en si nenion fierinda; sed ĉe la ekpenso pri tiu sorĉa vorto, li subite ekkonsciis sian propran valoron. Ŝajnis al li, ke estus ne grave, se li havus nenion; kaj se nur li havos infanon, lia vivo ne estos vanta. Kaj tial li penis fari ĉion, kion li povis, por Huniŭ, kaj ĉiel servi ŝin ĉar ŝi ne plu estis “unu” persono. Ŝi ja estas abomene malbela, sed en tiu ĉi afero ŝi plene meritis laŭdon. Kaj tamen, malgraŭe, la de ŝi estigita tumulto ja estis vere netolerebla. Ŝi konstante ŝanĝadis sian ideon kaj malkvietis tiel, kvazaŭ ŝi estus loĝata de demono, sed Ŝjangzi devis perlabori vivrimedojn kaj bezonis ripozi. Eĉ se Ŝjangzi devis perlabori vivrimedojn kaj bezonis ripozi. Eĉ se la mono estis malŝparita, li tamen bezonis bonan noktan dormon, por ke li povu komenci la penigan laboro de la sekvanta tago. Huniŭ ne permesis lin labori dum la nokto, nek dormi en paco, kaj tial li tuttage estis en sensobtuzeco, kun kapo pezega. Li sentis jen ĝojon, jen maltrankvilon, jen enuon. Li havis iafoje konscion de kulpeco pri sia ĝojo, alifoje sin konsolis en sia maltrankvilo kaj devis trovi ĝojon en sia enuo. Tiuj ĉi konfliktantaj inter si emocioj tiel konfuzis lin, la plej simplan homon, ke li ofte perdis la orientiĝon. Foje li eĉ forgesis la adreson, kiun lia kliento jam donis, kaj preterpasis la cellokon!

Ĉirkaŭ la Lanterna Festo Huniŭ sendis Ŝjangzi por voki akuŝistinon, ĉar ŝi jam ne povis plu elteni. La akuŝistino venis kaj diris al ŝi, ke estas ankoraŭ tro frue, kaj ankaŭ klarigis, kiaj estas la antaŭsignoj de la akuŝo. Huniŭ eltenis ankoraŭ du tagojn kaj poste denove bruegis, tiel ke la akuŝistino estis ree alvenigita. Sed ĉi-foje estis ankoraŭ tro frue. Ŝi ploris kaj kriis, ke ŝi volas morti, ne povante plu elteni tian turmenton. Ŝjangzi ne sciis kion fari, sed por montri, ke li estas zorgema al ŝi, laŭ ŝia postulo li portempe ĉesis tiri la rikiŝon. Tio daŭris ĝis la fino de la monato, kiam eĉ Ŝjangzi povis vidi, ke ŝia tempo efektive venas. Huniŭ jam aspektis apenaŭ kiel homo. La akuŝistino denove venis kaj aludis al Ŝjangzi, ke tio probable estos malfacila akuŝo pro la aĝo de Huniŭ kaj la fakto, ke ĝi estos ŝia unua infano. Ĉar ŝi neniam faris korpan ekzercadon kaj manĝis tro multe da grasaj nutraĵoj, la feto estis tre granda, kaj ne estis espereble normala akuŝo. Cetere, dum la gravedeco ŝi neniam vizitis kuraciston kaj nun jam estis tro malfrue por ŝanĝi la malĝustan pozicion de la feto en la utero. La akuŝistino ne havis tian lertecon. Ĉio, kion ŝi povis diri, estis ke la bebo eble eliĝos transverse kaj estos malfacila akuŝo.

En tiu ĉi miksa korto, la naskon de infano kaj morton ĉe akuŝo oni menciis preskaŭ samtempe. Sed por Huniŭ la danĝero estis pli granda. Aliaj virinoj ĉiam laboris ĝis la akuŝotempo kaj ne manĝis sufiĉe da nutraĵo, sekve iliaj beboj neniam estis tro grandaj kaj povis facile naskiĝi. Ilia plej granda risko estis post la nasko. Huniŭ estis ĝuste la malo. Estis ŝia bonstato, kiu kondukis ŝin al pereo.

Ŝjangzi, Ŝjaŭfuzi kaj la akuŝistino gardadis ŝin dum tri tagnoktoj. Ŝi alvokis ĉiujn spiritojn kaj budhojn kaj faris sennombrajn votojn, sed tute vane. Fine ŝi raŭkiĝis, tiel ke ŝi povis nur ĝemi: “Panjo, ho, panjo!” La akuŝistino povis fari jam nenion kontraŭ tio, nek ĉiu alia. Estis Huniŭ mem, kiu diris al Ŝjangzi, ke li iru voki Avinon Ĉen, kiu loĝis ekster la pordego Deŝengmen. La maljuna mediumo ne volis veni, krom se oni pagas al ŝi kvin juanojn. Huniŭ do elprenis siajn lastajn sep aŭ ok juanojn.

“Bona Ŝjangzi, tuj iru! Ne domaĝu la monon. Post kiam mi resaniĝos, mi ĉiam obeos vin dum la cetero de mia vivo. Rapidu!”

Nur ĉirkaŭ la lampo-eklumiga tempo vespere la maljuna virino finfine alvenis kun sia “helpanto-knabo” – ĉirkaŭkvardekjara grandkorpa viro kun flava vizaĝo. Avino Ĉen mem havis ĉirkaŭ kvindek jarojn. Ŝi portis bluan silkan jakon, kaj ŝiaj haroj estis ornamitaj per ruĝaj granatfloroj kaj kompleto da oritaj juveloj. Ŝiaj okuloj estis akraj kiel boriletoj. Unue ŝi lavis al si la manojn kaj bruligis incenson, poste koŭtois, sidiĝis malantaŭ la tablo, sur kiu staris la incensfasketo, kaj fikse rigardis la pinton de la incensfasketo. Subite ŝia korpo skuiĝis en forta spasmo. Kun kapo klinita kaj okuloj fermitaj ŝi restis senmova dum longa momento. En la ĉambro regis tia silento, ke oni povis aŭdi eĉ falon de pinglo, kaj eĉ Huniŭ kunpremis la dentojn kaj ne kuraĝis plu ĝemi. Malrapide Avino Ĉen levis sian kapon kaj rigardis ĉiujn ĉeestantojn, balancante la kapon; tiam la “helpanto-knabo” ektiris Ŝjangzi, ke li tuj koŭto-u. Ŝjangzi ne esits certa, ĉu li kredas je la spirito aŭ ne, sed li nur sentis, ke koŭtoado ne povas kaŭzi malbonon, kaj li en konfuziteco frapadis la plankon per la frunto en pluraj fojoj. Kiam li releviĝis, li rigardis tiujn akrajn “spirit-okulojn” kaj tiujn brulantajn ruĝajn incenspintojn, kaj flaris la bonodoroan fumon, malklarmense esperante, ke io bona povos estiĝi el ĉio ĉi tio. Li atendis stultmiene, kaj liaj manplatoj malvarme ŝvitis.

La sorĉistino komencis balbuti per raŭka voĉo: “Ne, ne, ne grave! Faru sorĉskribaĵon por akceli, akceli la naskon!”

La “helpanto-knabo” rapide donis al ŝi maldikan flavan paperon. Ŝi kelkfoje penis kapti incensfumon per sia kavigita mano kaj poste, malsekiginte sian fingron per salivo, komencis skribi. Poste ŝi murmuris kelkajn vortojn, kies proksimuma signifo estis: en sia antaŭa enkarniĝo Huniŭ faris ŝuldon al tiu ĉi infano, kio estis la kaŭzo, kial ŝi nun devas suferi la turmenton. Kun zumanta kapo Ŝjangzi ne tute komprenis, sed li iom timiĝis.

Avino Ĉen larĝe kaj longe oscedis kaj, sidinte kelkan tempon kun fermitaj okuloj, levis la palpebrojn, kvazaŭ ŝi vekiĝus el sonĝo. La “helpanto-knabo” tuj raportis al ŝi, kion la spirito diris. Ŝajnis, ke ŝi multe ĝojas pro tio. “Hodiaŭ la spirito estas en bona humoro kaj parolis multe!” Dirinte tion, ŝi montris al Ŝjangzi kiel helpi al Huniŭ engluti la sorĉskribaĵon kune kun la pilolo, kiun ŝi donis.

Ĉar la maljuna virino volis atendi por vidi la efikon de la sorĉskribaĵo, Ŝjangzi devis doni al ŝi manĝaĵon. Li konfidis tion al Ŝjaŭfuzim, kiu aĉetis kelkajn varmajn sezamkukojn kaj gelatenan porkfemuraĵon. Eĉ tiam la maljuna virino plendis, ke mankas vino.

Post kiam Huniŭ prenis la sorĉskribaĵon kaj Avino Ĉen kaj ŝia helpanto-knabo” finis sian manĝadon, Huniŭ ankoraŭ ĝemante ruliĝadis sur la briklito. Tio daŭris pli ol unu horon, ĝis ŝiaj okulgloboj komencis turmiĝi supren. Avino Ĉen ehhavis alian ideon kaj trankvile diris al Ŝjangzi, ke li genuu antaŭ brulanta incensfasketo. Tiam Ŝjangzi jam apenaŭ havis fidon al ŝi, sed, ĉar li jam pagis al ŝi kvin juanojn, li pensis, ke li devas provi ĉiujn ŝiajn metodojn. Li ja ne povas bati ŝin, do restas al li nur obei ŝin, kun la espero, ke eble la metodoj efikos. Genuante kun la trunko rekta antaŭ la incensfasketo, li ne sciis, kiun spiriton li petegas, sed li sentis, ke li devas esti sincera. Fiksrigardante la flagretantan incensfasketon, li kvazaŭ vidis iajn ombrajn formojn sur ĝia brulanta pinto kaj al ili li tuj komencis en ŝi preĝi. La brulanta incensfasketo pli kaj pli malaltiĝis, kaj ĝia ruĝa pinto komencis griziĝi; li klinis la kapon pli malsupren, metis la manojn sur la plankon kaj komencis dormeti, ĉar jam de tri tagoj li ne bone dormis. Subite lia kapo ĵetiĝis antaŭen kaj li vekiĝis kun ekskuo. Li direktis la okulojn al la incensfasketo: ĝi jam preskaŭ forbrulis. Sen konsidere al tio, ĉu jam estas tempo leviĝi aŭ ne, li malrapide stariĝis. Liaj kruroj estis sensentaj.

Avino Ĉen kaj ŝia “helpanto-knabo” jam forŝteliĝis. Ŝjangzi ne havis la tempon ŝin malami. Li rapidis al Huniŭ, sciante, ke nun jam estas por ŝi preskaŭ nenia helpol ŝi malfacile spiregis, ne povante eĉ ĝemi. La akuŝistino konsilis al li porti Huniŭ al hospitalo, ĉar ŝiaj kapabloj estis jam elĉerpitaj.

Subite la koro de Ŝjangzi kvazaŭ disfendiĝis, li eksplodis en ploron. Ankaŭ Ŝjaŭfuzi ploris, se kiel apudestaranto ŝi konservis la kapoklarecon. “fraĉjo Ŝjangzi, ne ploru. Mi do iru al la hospitalo por peti helpon!” senkonsidere ĉu li aŭdis aŭ ne, viŝante al si la larmojn ŝi kuris eksteren.

Pasis unu horo ĝis ŝi kurante revenis. Ŝi tiel anhelis, ke ŝi preskaŭ ne povis paroli. Apogante sin al la tablo, ŝi finfine trovis sian voĉon, dirante, ke la kuracisto postulas dek juanojn por unu vizito, sed nur por ekzameni la pacienton. La akuŝigo kostas dudek. Se estas malfacila nasko, oni devas iri al la hospitalo, kio kostas plurajn dekojn da juanoj. Fraĉjo Ŝjangzi, kion do ni faru?”

Al Ŝjangzi restis nenio alia por fari, ol atendi ĝis mortos tiu, kiu devos morti.

Malklero kaj krueleco estis fenomenoj ĉi-tieaj, kiuj por sia ekzisto havis tian kaj tian kaŭzon.

Ĉe la noktomezo Huniŭ elspiris la lastan spiron kun mortinta feto en sia ventro.


Notoj:

  1. Vd. noton 5 de ĉapitro IV.
  2. “Transporta kompanio”: Loko, kie oni peris prostituon.
  3. Vd. noton 1 de ĉapitro XVI

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.