La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVI

Ŝjangzi restis senfare ĝis la Lanterna Festo, kaj tiam li ne plu toleris. Nuniŭ estis en gaja humoro. Ŝi okupiĝis pri kuirado de jŭanŝjaŭojn kaj ĝjaŭziojn, vizitadis la templan foiron dum la tago kaj rigardadis kun plezuro la koloraj lanternojn sur la stratoj en la nokto. Ŝi ne permesis al li esprimi sian opinion pri io ajn, sed ĉiam igis lian buŝon gustumi ĉiaspecajn frandaĵojn, aĉetitajn kaj hejmfaritajn de ŝi.

En ilia granda korto miksloĝis sep aŭ ok familioj, kiuj plejparte konsistis el po sep aŭ ok personoj, maljunaj kaj junaj, kiuj kunpremiĝe vivis en unu ĉambro. Inter ili troviĝis rikiŝisto, kolportisto, policano, servisto k.a. ciu zorgis pri sia okupo, neniam havante liberan tempon. Eĉ la infanoj eliris kun malgranda korbo por peti de la filantropia kuirejo rizkaĉon en la mateno kaj kolekti skorion. Nur la plej junaj restis en la korto, ludante kaj petolante, kun malgranda postaĵo ruĝiĝinta de frsosto en sia disfendita pantalono. Cindro, polvo kaj malpura akvo estis forĵetitaj en la korton, kiun neniu purigis. En ĝia mezo kuŝis tavolo da glacio, kiun la pli aĝaj knaboj uzis kiel glitejon post kiam ili revenis el skorio- kolektado; glitante sur ĝi, ili laŭte, ĝoje kriadis. La plej malfeliĉaj estis la maljunuloj kuŝis sur glacie malvarmaj briklitoj, atendante senpacience la sumeton da mono, kiun la laborkapablaj perlaboris, por havigi al si bovlon da kaĉo. Iafoje la junaj gajnis iom da mono, iafoje ili revenis kun malplenaj manoj; kaj ili estis en kolera humoro kaj volis trovi pretekstonj por kvereli. La malsataj maljunuloj povis nur engluti siajn larmojn. Koncerne la virinojn, ili devis ne nur prizorgi la maljunaj kaj junajn, sed ankaŭ peni kontentigi siajn virojn monperlaborantajn. Eĉ gravedaj ili laboris kiel kutime, manĝante nur maizpastaĵon kaj batatan kaĉon. Krome, ili ankaŭ devis peni akiri kaĉon de la filantropia kuirejo kaj klopodi por ricevi aliajn bagatelajn laborojn por fari. Post kiam fine la maljunaj kaj junaj estis nutritaj kaj enlitiĝis, ili devis lavi, ripari kaj fliki kion ili prenis de aliaj kiel laboron, sub malforte lumanta kerosena lampo. En la malgranda ĉambro estis glacie malvarme, ĉar la malvarma vento, kiu fajfis tra la murfendoj internen, forportis la tutan malmulton da varmo, kiu povis resti en la ĉambro. Vestitaj en ĉifonoj, kun nur unu aŭ duona bovlo da kaĉo en la stomako, aŭ eĉ gravedaj de ses aŭ sep monatoj, ili devis penlaboradi, kaj unue lasi la maljunaj kaj junajn manĝi ĝissate. Suferantaj malsanojn, ili komencis kalviĝi jam antaŭ la aĝo de tridek jaroj, tamen ili neniam povis ripozeti; kaj kiam malsano rabis al ili la vivon, iliaj familioj devis peti “filantropojn” pri ĉerko. La knabinoj, eĉ dekses- aŭ deksepjaraj, ne surhavis pantalonon kaj, envolvitaj en ĉifonoj, nur restis en la ĉambro – ilia natura malliberejo – helpante al sia patrino ĉe laboroj. Por iri en la necesejon, ili devis unue certiĝi, ke la korto estas senhoma, kaj poste kure elŝteliĝis. Dum la tuta vintro ili neniam vidis la sunon, nek bluan ĉielon. La malbelaj poste okupos la lokon de sia patrino, la pli belaj — eĉ ili mem sciis pri tio — pli-malpli frue estos venditaj de siaj gepatroj, por “vivi feliĉan vivon”. En tia miksa korto Huniŭ sentis sin tre memkontenta. Ŝi estis la sola, kiu ne bezonis fari al si zorgojn pri nutraĵo kaj vestoj, havis tempon por pasumi kaj sin amuzi. Kiam ŝi iris en kaj el la korto, ŝi ĉiam tenis la kapon alte levita, konsciante sian propran superecon kaj donante nenian atenton al siaj malriĉaj najbaroj pro timo, ke ŝi estus makulita de ili. La kolportistoj, kiuj venadis en la korton, preskaŭ ĉiuj vendis plej malkarajn varojn: viandopecetojn deŝiritajn for de ostoj, frostodifektitajn brasikojn, neboligitan fabosukon, azen- kaj ĉevalviandojn. Post kiam Huniŭ transloĝiĝis ĉi tien, ankaŭ tiuj, kiuj vendis pli multekostajn varojn, kiel ekzemple ŝafan kapaĵo, fumaĵitajn fiŝojn, kukojn kaj frititan toŭfuon en spicita saŭco, venadis kaj vendovokis ekster ŝia pordo. Kiam ŝi tenante la nazon supren, revenis al sia ĉambro kun iaj frandaĵoj, la malgrandaj infanoj ĉiuj enŝovis siajn maldikajn, malpurajn fingrojn en sian buŝon kaj gapis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus princino. Ŝi venis por ĝui plezuron kaj ne povis, nek volis vidi la suferojn de aliaj.

Ŝjangzi malaprobis ŝian konduton. Estante malriĉa de sia infanaĝo, li sciis, kio estas mizero, kaj li ne volis manĝi tiujn diversajn frandaĵojn – li domagis la monon. Kaj plie, li jam venis al la doloriga konkludo, ke ŝi ne permesas al li tiri rikiŝon kaj penas nutri lin per bonaj manĝaĵoj, same kiel oni grasigas bovinon por ricevi pli da lakto. Li jam fariĝis ŝia ludilo. Li abomenis tian vivon kaj estis maltrankvila pri si. Li sciis, ke tiu, kiu vendas sian forton, devas prizorgi sian korpon, ĉar sano estas ĉio. Se li plu vivos tiamaniere, li certe iam fariĝos malplena ŝelo. Ĉe la penso li ektremis de timo. Se li volas plu vivi, li devas tuj komenci tiri rikiŝon. Tuttage kurinte, li povos profunde dormi en la nokto kaj ne manĝos ŝiajn frandaĵojn. Tiamanniere li ne plu servos kiel ŝia ludilo. Li do decidis tiel agi kaj ne plu cedi. Se ŝi bonvolos doni monon por aĉeti rikiŝon, estos bone; se ne, li luos unu. Dirite, farite. Kaj li tuj iris lui rikiŝon, ne dirante eĉ unu vorton.

La deksepan de la monato, li denove komencis tiri rikiŝon dum la tago. Post tirado de du longdistancaj pasaĝeroj li komencis havi novan sensaĵon: moliĝon en siaj suroj kaj doloron en siaj koksoj. Li sciis la kialon, sed por konsoli sin li atribuis tion al sia nelaboro dum pli ol dudek tagoj; kaj li pensis, ke kiam liaj kruroj ree kutimiĝos al la kurado, post portado de kelkaj pasaĝeroj, ĉio estos en ordo.

Ŝjangzi akiris ankoraŭ unu klienton. Ĉi-foje estis kvaropo da rikiŝistoj, kiuj estis dungitaj por kuna kurado. En konsento la tri petis la tri petis la altkreskan, kiu havis pli ol kvardek jarojn, esti la unua en la vico. Ekridetinte, li komencis kuri, bone sciante, ke la tri aliaj ĉiuj estas pli rapidaj ol li. Tamen li ne volis preteksti la aĝon por kuri malrapide kaj kuris per ĉiuj siaj fortoj. Post unu lio, unu el la junaj rikiŝistoj laŭdis lin: “Kiel vi vin sentas? Ĉu laca? Sufiĉe forta vi estas ankoraŭ!”

Anhelante li respondis: “Kiel mi povus malrapide, kurante kun vi?”

Kaj efektive li kuris ne malrapide, eĉ Ŝjangzi devis uzi sep aŭ ok dekonoj de sia forto por lin sekvi. La altkreskulo havis malbelan teniĝon dum la kurado. Li ne povis sin fleksi ĉe la talio, kvazaŭ lia tuta dorso estus solida lignopeco, tiel ke li devis klini sian tutan korpon antaŭen, kun brakoj etenditaj malantaŭen. Tio signifis, ke li devas pli forte movi siajn koksojn, por peli antaŭen siajn piedojn, kiuj kvazaŭ balais la teron. Li kuris vere rapide, sed evidente tre pene. Li turniĝis ĉe anguloj tiel abrupte, ke la aliaj eĉ pro timo retenis la spiron, ĉar ŝajnis, ke li donas atentonj nur al sia antaŭenkurado, tute ne konsiderante sian rikiŝon.

Kiam ili atingis sian celon, ŝvito gutadis de lia nazo kaj la orel-loboj. Li lasis la rikiŝajn timontojn, rapide rektigis la talion kaj lipgrimacis; kaj kiam li ricevis sian pagon, liaj manoj tiel forte tremis, ke li apenaŭ povis teni la monon. La kuna rikiŝotirado faris ilin amikoj, kaj ili ĉiuj parkis siajn rikiŝojn samloke. Ŝjangzi kaj la aliaj junaj rikiŝistoj forviŝis la ŝviton kaj komencis ŝerci kiel kutime. La mezaĝa altkreskulo plu paŝadis sola kelkan tempon, atakata de seka tusado. Nur post kiam li kraĉis multe da blanka ŝaŭmo, li povis iom post iom rekolekti siajn fortojn kaj komencis aliĝi al la konversacio.

“Ho ve, jam pasis miaj tagoj! Mi estas ankoraŭ superema en la koro, sed la dorso kaj kruroj jam tro malfortiĝis! Kiel ajn mi penas rektigi min, mi ne povas pli alten levi miajn krurojn. Tio vere afliktas min!”

“Vi ĵus kuris ja ne malbone, ĉu vi opinias la kuradon malrapida?” diris la malalta dudekjarulo. “ Por diri la veron, ni tri estas sufiĉe fortaj sed kiu el ni ne ŝvitis?”

La altkreskulo faris iom memkontentan mienon, sed li ankaŭ hontis kaj eksuspiris.

“Per via nuna kurmaniero vi certe ankoraŭ povas superi pli-malpli fortajn, ĉu vi kredas?”

La altkreskulo ridetis kaj skuis la kapon. “Ne tute temas pri la aĝo, fratoj. Mi diras al vi, havante nian okupon, vi neniam devas fondi al vi familion, kaj tio estas la vero!” Vidante, ke la aliaj klinas la orelon al li, li daŭrigis per mallaŭtigita voĉo. “Post kiam vi edziĝos, vi havos neniun momenton da ripozo tage kaj nokte, kaj ĉio pereos! Jen, rigardu miajn koksojn! Rigidaj kiel tabulo, ili havas neniom da elasteco. Se mi kun fortostreĉo kuras rapide, mi komencas tusi kaj sentas premsufokiĝon en la brusto. Por ni estas nur unu vojo: restu soluloj, se ni volas daŭrigi tiun ĉi okupon! Eĉ la paseraĉoj vivas en paroj, sed ni devas resti soluloj! Plie, post kiam vi edziĝos, naskiĝos al vi po unu infano jare. Nun mi jam havas kvin, kiuj ĉiuj atendas nutriĝon! La rikiŝa lupago estas alta, la greno estas kara, la laboro estas peniga, kion do vi povas fari? Pli bone estus ne edziĝi la tutan vivon kaj iri en malĉastejon kiam ajn vi tion bezonas. Se vi ricevos sifilison, tiam submetu vin al via sorto! Kiam vi iam mortos, mortu prefere kiel solulo! Havante familion kun pluraj membroj, junaj kaj maljunaj, kiuj manĝi bezonas, post la morto vi eĉ ne povos fermi viajn okulojn, turmentate de la maltrankvilo pro viaj familianoj. Nu, diru, ĉu mi pravas?” li demandis al Ŝjangzi.

Ŝjangzi balancis la kapon kaj diris nenion.

Tiumomente alvenis kliento kaj la malalta juna rikiŝisto post marcando kun li venis al interkonsento pri la prezo. Sed li diris al la altkreska mezaĝulo: “Nu, frato, vi portu lin. Kvin infanoj en la hejmo atendas vin!”

La altkreskulo ekridetis: “Bone, mi do kuru ankoraŭ unu fojon, kvankam ne decas tiel agi! Post tio mi povos alporti hejmen iom pli da kukoj. Ĝis revido, fratoj!”

Vidante lin foriri, la malaltulo diris al si mem: “Kia damninda vivo: ni ŝvitegas la tutan vivon kaj tamen ne povas eĉ kuŝi kun edzino! Sed tiuj uloj en grandaj domoj povas ĉirkaŭpremi po kvar aŭ kvin virinojn!”

“Unue ne pri ili parolu, ” diris alia juna rikiŝisto. “Li estas prava: praktikante tiun ĉi okupon, vi devas esti singarda. Por kio do vi prenu edzinon? Ĉu ŝi estas ornamaĵo por rigardado? Ne, jen la kaŭzo de la malagrablaĵo. Manĝante nur maizpanon ĉiutage kaj konsumate kvazaŭ kandelo brulanta ĉe ambaŭ ekstremoj, eĉ la plej forta junulo iam falos!”

Finaŭdinte tion, Ŝjangzi levis la rikiŝoajn timonetojn kaj diris murmure: “Mi moviĝos suden. Neniu kliento ĉi tie.”

“Ĝis revido!” la aliaj du respondis.

Ŝajnis, ke Ŝjangzi ne aŭdis tion. Li paŝadis antaŭen, de tempo al tempo svingante alten la piedojn; liaj lumboj vere iom doloris lin. Li volus tuj iri returne hejmen, sed li ne havis la kuraĝon. Tie lin atendas ne edzino, sed vampiro sangosuĉanta!

La tagoj fariĝis pli kaj pli longaj. Li paŝadis kelkan tempon kaj ankoraŭ estis nur la kvina horo. Li redonis la rikiŝon al la rikiŝejo kaj pasigis iom da tempo ankaŭ en tetrinkejo. Trinkinte du kruĉojn da teo, li eksentis sin malsata kaj decidis manĝi ion antaŭ ol iri hejmen. Li formanĝis dek du ljangojn da viandfarĉitaj kukoj kaj unu bovlon da ruĝfazeola kaĉo, poste malrapide iris al al hejmo, brue ruktante. Li sciis, ke lin atendas forta tondro en la hejmo, sed li sentis sin trankvila. Li decidis nek disputi, nek kvereli kun ŝi, sed tuj enlitiĝi kaj dormi. Kaj morgaŭ li denove tiros rikiŝon, tute egale, ĉu tio al ŝi plaĉos aŭ ne. Enirinte en la domon, li trovis Huniŭ sidanta en la ekstera ĉambro. Ŝi ĵetis rigardon al li kaj ŝia viazaĝo longiĝis. Por malstreĉi la atmosferon Ŝjangzi intencis saluti ŝin, sed li trovis, ke efektive li tion ne kutimas fari. Kun klinita kapo li eniris en la internan ĉambron. Huniŭ estis silenta kaj la du malgrandaj ĉambroj estis kvietaj kiel kaverno profunde en monto. La tusoj kaj konversacio de najbaroj, la krioj de infanoj estis tre klaraj, sed ŝajne ankaŭ tre malproksimaj, kvazaŭ sonoj aŭditaj de sur montosupro.

Ambaŭ restis silentaj kaj enlitiĝis unu post la alia, kvazaŭ ili estus paro da mutaj grandaj testudoj. Post mallonga dormo, Huniŭ demandis, duone kolere, duone ŝerce: “Kie vi estis la tutan tagon?”

“Tiri rikiŝon!” li murmuris en duondormo, kvazaŭ lia gorĝo estus ŝtopita de ia objekto.

“Tion mi sciis! Se vi ne ŝvitas, vi sentas jukon, vi mizerulaĉo! Vi ne manĝis la manĝaĵon, kiun mi kuiris por vi, sed kuradis ĉie en la urbo por senbride ŝtopi la stomakon, ĉu tio estas pli komforta por vi? Ne tro kolerigu min. mia patro komencis sian karieron kiel granda ĉioriskemulo, kaj mi aŭdacas ĉion fari! Se morgaŭ vi denove eliros, mi pendigso min por montri al vi, kio mi estas. Kion mi diras, mi plenumos!”

“Mi ne volas resti senfare!”

“Ĉu vi ne povas viziti la maljunulon?”

“Ne!”

“Brave! Vera obstinulo!”

Forte incitiĝinte, Ŝjangzi ne povis plu sin deteni kaj eksplodis eldirante, kion li havis en la koro. “Mi deziras nur tiri rikiŝon, aĉeti al mi propran rikiŝon. Se iu ajn baros al mi la vojon, mi foriros kaj neniam revenos.”

“Hm–” tiu ĉi sono daŭre resonis en ŝia nazo. Ĝi esprimis ŝian fieron kaj malestimon al li, sed samtempe ŝi ankaŭ pripensis en si. Ŝi sciis, ke Ŝjangzi, kvankam honesta kaj simple, estas viro nefleksebla. Kiel tia viro li neniam ŝercas: kion ajn li diras, li plenumas. Kapti lin estas por ŝi ne facile, kaj tial ŝi ne povas lasi lin forgliti el ŝiaj manoj. Li ja estas ideala edzo: honesta, laborema, forta. En ŝi aĝo kaj kun ŝia aspekto, al ŝi estus malfacile trovi alian trezoron kia li. Fera mano en velura ganto estas necesa. Kaj ŝi provis lin kaĵoli.

“Mi scias, ke vi estas ambicia, sed ankaŭ vi devas scii, ke mi ja vere amas vin. Se vi ne volas viziti la maljunulon, mi iros lin vidi. Mi estas lia filino, do estos al mi nenio, se mi perdos la vizaĝon pro tio.”

“Eĉ se la maljunulo akceptos min en sian hejmon, mi ankoraŭ tiros rikiŝon, ” diris Ŝjangzi kategorie.

Huniŭ silentis dum longa momento. Ŝi ne atendis, ke li povas estis tiel saĝa. Tiuj malmalmultaj vortoj klare montris, ke li ne plu lasas sin trompi de ŝi kaj ke li ne estas malsaĝa kiel azeno. Al ŝi estas necese kaj interese uzi pli da ruzeco por bridi tiun ĉi grandan mulecan estaĵon, kiu kolerigite povus kalcitri. Ŝi ne devas tro krude inciti lin, ĉar kapti lin ja ne estas afero facila! Streĉi kaj poste malstreĉi la bridon estas la rimedo taŭga por teni lin en la manoj.

“Nu, bone, se vi nepre volas tiri rikiŝon, mi ne povas vin haltigi. Sed vi devas promesi al mi ne labori kiel laŭmonata dungito kaj reveni hejmen ĉiuvespere. Unu tagon sen vi mi freneziĝus. Promesu al mi, ke vi revenos frue ĉiuvespere”

Ŝjangzi ekmemoris la vortojn de la altkreskulo. Streĉe rigardante en la mallumon, li kvazaŭ vidas amason da rikiŝistoj, kolportistoj, kulioj, ĉiu kun rigida dorso kaj treniĝantaj piedoj. Ankaŭ li iam estos tia. Sed nun estas al li ne necese plu malobei ŝin, sia permeso, ke li povu tiri rikiŝon, jam estas lia venko ne malgranda. Tial li diris: “Mi do nur tiros okazajn klientojn!”

Fakte Huniŭ ne tiel forte deziris viziti sian patron, kiel ŝi diris. Kvankam antaŭe ili ofte kverelis inter si, tamen nun la cirkonstancoj ŝanĝiĝi: ŝi jam ne estas ano de Liŭ-familio, kaj ĉi-foje la problemo ne estos tiel facile solvebla. Edziniĝinta filino ne plu estas tiel proksima al siaj gepatroj kiel antaŭe, tial ŝi ne kuraĝas marŝi rekte en la domon de sia patro. Se li efektive malkonfessos ŝin kaj rifuzos doni al ŝi eĉ unu kupran moneron, tiam ŝi povos fari nenion kontraŭ tio, kiel ajn megera ŝi sin montros. Kaj eĉ paciganto ne povos doni al ŝi helpon, se estiĝos inter ili nekvietigebla kverelo, kaj ĉio, kion li povos fari, estos konsili ŝin reiri hejmen – ĉar sian propran hejmon ŝi jam havas.

Ŝjangzi plu tiris rikiŝon kiel antaŭe, dum ŝi, estante sola en la domo, paŝadis tien kaj reen. Plurfoje ŝi intencis surmeti sian superveston por viziti la patron, tamen ŝiaj manoj ne sin movis. Ŝi estis en dilema embaraso. Por sia propra komforto kaj feliĉo ŝi devas iri al li, sed, se ŝi tion faros, ŝi perdos sian memrespekton. Se la kolero de la maljunulo jam kvietiĝis kaj, se ŝi nur sukcesos treni Ŝjangzi returne al Rikiŝejo Harmonio, tie li nature ricevos ian laboron por fari. Li ne bezonos plu tiri rikiŝon kaj certe povos transpreni la aferon de ŝia patro. Ŝia koro eklumas.

Sed kio fariĝos, se la maljunulo rifuzos cedi? Ŝi ne nur perdos la vizaĝon, sed ankaŭ estos kondamnita ĉiam esti edzino de rikiŝisto. Ha fi! Tiam ŝi, Huniŭ, estos tute ne diferenca de tiuj virinoj en tiu ĉi korto! La penso subite plenigis ŝin per nigra malespero. Ŝi preskaŭ ekpentis, ke ŝi edziniĝis al Ŝjangzi. Kiel ajn ambicia li estas, se ŝia patro rifuzos rekoni lin kiel sian bofilon. Li restos ĉiam rikiŝisto. Ĉe tiu ĉi penso ŝi eĉ decidis reveni sola al al patra domo kaj rompi la rilatojn kun Ŝjangzi. Ŝi ne devas perdi ĉion pro li. Sed tuj poste ŝi ekpensis pri la nedirebla plezuro, kiun ŝi konis kun li. Sidante sur la rando de la briklito, ŝi stultmiene profundiĝis en dolĉajn pensojn pri sia postedziniĝa feliĉo, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi kvazaŭ granda ruĝa floro floras en la suno. Ne, ŝi ne povas forlasi Ŝjangzi. Li do estu plu rikiŝisto, kaj eĉ se li fariĝus almozulo, ŝi devus ĉiam resti kun li. Kion la virinoj en tiu ĉi korto povas elteni, tion ankaŭ ŝi. Ba, lasu tion! Ŝi ne plu intencas vidi sian patron.

De kiam Ŝjangzi forlasis Rikiŝejon Harmonio, li ĉiam evitis iri al Ŝji’anmendaĝje. Dum la lastaj du tagoj, li konstante direktis sin al la orienta urbo por eviti embarason kaŭzitan de renkontiĝo kun siaj malnovaj kolegoj en la okdidenta urbo. Tamen hodiaŭ, redoninte sian rikiŝon, li intence preteriris antaŭ Rikiŝejo Harmonio kun la celo ĝin iom rigardi. La vortoj de Huniŭ ankoraŭ resonis en liaj oreloj, kaj li volis vidi, ĉu li havos la kuraĝon reiri tien, se ŝi paciĝos kun la maljunulo. La plej bona provo estas, antaŭ ĉio, ĉu li kuraĝos aŭ ne marŝi sur tiu ĉi strato.

Kun ĉapelo ŝovita malsupren li sendis sian singardan rigardon al Rikiŝejo Harmonio de kelka distanco, timante renkontiĝi kun iu konato. Kiam li vidis la lumantan lampon super la pordego, li eksentis ian strangan malĝojon. Li revolis en sian memoron la tempon, kiam li unuafoje venis ĉi tien, la tenton de Huniŭ al li kaj la scenon en la nokto de la naskiĝfesto.

Ĉio ĉi tio klare aperis en lia animo kvazaŭ bildoj, kaj kun tiuj ĉi bildoj estis intermiksitaj ankaŭ aliaj bildoj egale klaraj, sed mallonge-daŭrantaj: la Okcidentaj Montoj, la kameloj, la domo de s-ro Caŭ, la detektivo… Ĉio ĉi tio kombiniinta formis klaran, teruran tuton, tiel klaran, ke li eĉ havis la impreson, ke li forgesis sian rolon en ĉio ĉi tio kaj estas rigardanta efektivajn bildojn. Kiam li ekkonsciis siajn rilatojn kun ili, liaj pensoj tuj konfuziĝis kaj li ricevis kapturnon. Nebulkapa, li ankoraŭfoje demandis sin, kial li devis suferi tiom da maljustaĵoj kaj turmentoj. Tiuj ĉi scenoj ŝajnis okupi tempon jen tre longan, jen tre mallongan, tiel ke li ne povis scii, kian aĝon li nun havas. Li sentis nur, ke li multege pliaĝiĝis de tiam, kiam li unuafoje venis al tiu ĉi rikiŝejo. Tiam lia koro estis plena de espero, sed nun li estas turmentata de maltrankvilo kaj ĉagreno. Li ne scias la kialon, tamen tiuj ĉi bildoj ja estas veraj.

Proksimiĝinte al la rikiŝejo, li haltis sur la kontraŭa flanko de la strato kaj fikse rigardis la tre brilan elektran lampon super la pordego. Subite li ekrimarkis ion. La oraj ideografiaĵoj “Harmonio” sub la lampo jam ŝanĝiĝis! Kvankam nelegoscia, li tamen tre bone memoris, kiel aspektis la ideografiaĵoj – la strangaj sed simplaj ideografiaĵoj 人和. Laŭ la sono li konjektis, ke ili signifas “Harmonio”. Nun ili jam ŝanĝiĝis en strangajn ideografiaĵojn 仁和. Kial do? La du ĉambroj ambaŭflanke de la pordego – ĉambroj, kiujn li neniam forgesos – ambaŭ dronis en mallumo. Nur kiam lia pacienco estis elĉerpita pro longa starado tie, li komencis iri hejmen, meditante kun klinita kapo. Ĉu eble Rikiŝejo Harmonio jam transiris en la manojn de iu alia? Li devas malkovri la veran staton, sed estas ne necese nun diri ion ajn al la edzino. Kiam li atingis la hejmon, Huniŭ estis manĝanta lemonsemojn por si distri.

“Denove tiel malfrue!” ŝi kolere agordis la vizaĝon. “Mi diras al vi: se estos plu tiel, mi ne povos tion toleri. Vi estas for el la hejmo tuttage, dume mi ne kuraĝas eĉ movi min el tiu ĉi korto plena de fimalriĉuloj, timante perdi ion ajn. Al neniu mi povas paroli la tutan tagon! Ne, tion mi ne plu toleros, mi ja ne estas el ligno. Penu trovi por mi ian elirejon, terure mi enuas!”

Ŝjangzi diris nenion.

“Ekparulu! Intence vi kolerigas min, ĉu ne? Kiel do estas via buŝo?” ŝiaj vortoj elbuŝiĝis pli kaj pli rapide kaj sonis pli kaj pli laŭte, kiel sinsekvo da krakantaj petardoj.

Kaj Ŝjangzi ankoraŭ diris nenion.

“Nu, jen kion mi proponas.” Ŝi vere malpacienciĝis, sed, ĉar ŝi ne sciis kiel helpi al si kontraŭ li, ŝi ekhavis urĝeman kaj senpovan mienon, kun esprimo nek ĝoja, nek malĝoja. “Ni aĉetu du rikiŝojn kaj luigu ilin, kaj vi restu hejme kaj vivu el la rikiŝa lupago. Ĉu bone?”

“Du rikiŝoj kune enspezigus nur tri ĝjaŭojn ĉiutage, ne sufiĉe por nia vivteno. Ni do luigos unu kaj mi tiros la alian. Tio ŝajnas pli-malpli bone.”

Ŝjangzi parolis tre malrapide, sed naturtone. Paroli pri rikiŝo-aĉeto igis lin forgesi ĉion alian.

“Sed tio estus la sama afero! Tiam vi same forestus el la hejmo la tutan tagon!”

“Aŭ aranĝu la aferon jene maniere.” Parolante pri rikiŝoj, Ŝjangzi kvazaŭ pleniĝis de ideoj. “Luigu unu por la tuta tago. La alian mi tiros dum duontago kaj luigos por la cetera tempoparto. Se mi tiros ĝin je la matena skipo, mi eliros frue en la mateno kaj revenos je la tria horo posttagmeze. Por la vespera skipo, mi forlasos la hejmon je la tria kaj revenos en la nokto. Laŭ mi tio estos tre bona solvo.”

Huniŭ balancis la kapon. “Lasu min iom pripensi. Se ni ne elpensos pli bonan, do estu tiel.”

Ŝjangzi tre ĝojiĝis. Se tio efektiviĝos, li povas denove tiri sian propran rikiŝon. Kvankam ĝi estos aĉetita de lia edzino, tamen dank’ al impostioma ŝparo li povos aĉeti al si ankoraŭ unu. Nur nun li eksentis, ke en Huniŭ troviĝas ankaŭ io bona, kaj li ekridetis al ŝi. Tio estis simplanima, elkora rideto, kvazaŭ ĉiuj antaŭaj suferoj estus tute forgesitaj, kaj tiumomente la mondo kvazaŭ subite ŝanĝiĝis – tiel facile kaj tiel ĝojige, kiel oni ŝanĝas sian veston por nova.


Notoj:

  1. Lanterna Festo: La 15-a de la unua monato lunkalendara. En tiu vespero oni lumigas multe da diversformaj lanternoj sur stratoj por ke ĉiuj ĝuu. Oni kutimas ankaŭ manĝi jŭanŝjaŭojn.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.