La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Pensante pri la maljunulo kaj Ŝjaŭmar, Ŝjangzi forlasis ĉian esperon kaj decidis ĝui la vivon dum li povis. Kial tuttage kunpremi la dentojn kaj tiom multe suferigi sin? Ŝajnas al li, ke la sorto de la malriĉulo similas jujubokernon, pinta ĉe ambaŭ ekstremoj kaj ronda en la mezo; se vi estis sufiĉe sortfavora, ke vi ne mortis de malsato en la infaneco, vi apenaŭ povos eviti la malsatmorton en la maljuneco. Nur dum la meza periodo, kim vi estas juna kaj forta, kapabla elporti malsaton kaj penlaboron, vi povas vivi kiel homo. Vi estus vera malsaĝulo, se vi ne uzus tiun tempon por ĝui vian vivon, ĉar tio estas kvazaŭ la lasta gastejo en la lasta vilaĝo: preterpasinte ĝin oni povas trovi neniun alian okazon! Ĉe tia kondsidero, eĉ Huniŭ kaj tiu ŝia afero koncerne lin ne indas lian maltrankviliĝon.

Kaj tamen, kiam li ekvidis sian fajencan ŝparmonujon, li denove ŝanĝis sian opinion. Ne, li ne povas agi laŭ sia kaprico. Se li nur ŝparos pliajn dekojn da juanoj, li povos havi sufiĉan sumon por aĉeti rikiŝon. Li ne devas lasi vaniĝi siajn antaŭajn klopodojn kaj penojn, nek devas, almenaŭ, facilanime forĵeti tiun sian ŝparaĵon, kiun li tiel malfacile perlaboris! Li devas pluiri la ĝustan vojon kaj nepre neniun alian! Sed Huniŭ? Tiu malbeninda “dudeksepa” ankoraŭ mordis lian animon.

Kiam li sentis sin tute senespera, li premadis la ŝparmonujon al sia brusto kaj murmuris: “Kio ajn okazus, tiu ĉi mono estas mia! Neniu povas ĝin forpreni! Kun mono, mi timas nenion. se mi estos tro incitita, mi forkuros por ĉiam. Kun mono mi ja povas iri kien ajn mi volas.”

La stratoj farigs ĉiam pli kaj pli vivoplenaj. Ĉie vidiĝis vendostandoj de maltozaĵoj por honori la Kuirejan Dion, kaj en ĉiu angulo aŭdiĝis vedovokoj de “Maltozaĵon!” Ŝjangzi antaŭe tre deziris, ke la Novjaro venu kiel eble plej baldaŭ, sed nun lia deziro jam malvarmiĝis. Ju pli movoplenaj estis la stratoj, des pli streĉita fariĝis lia koro. Tiu terura “dudeksepa” jam estis tuj venonta! Liaj okuloj fariĝis enfalintaj kaj eĉ la cikatro sur lia vizaĝo iom bruniĝis. Tirante la rikiŝon, li devis esti aparte singarda, dum tiel homplenaj kaj glitigaj estis la stratoj. Samtempe lia propra problemo obsedis lin tiel, ke li ĉiam sentis sin distriĝema. Ekpensinte pri unu afero, li tuj forgesis la alian, kaj ofte kun subita tremo li eksentis jukon, kiel infaneto suferanta je varmobutonoj dum somero.

En la posttagmezo de la tago de oferado al la Kuireja Dio, blovoj de orienta vento alportis malhelajn nubojn, kiuj drapiris la ĉielon, kaj subite fariĝi iom pli varme. Ĉirkaŭ la vesperiĝo la vento kvietiĝis kaj komencis flugadi maldensaj neĝeroj. La vendistoj de maltozaĵoj tre maltrankviliĝis, timante, ke la varmo kaj la neĝo igos iliajn varojn kungluiĝi. Ili energis ŝutis blankan pulvoron sur la maltozaĵojn. Falis ne multaj neĝeroj; baldaŭ ili turniĝis en grajnetojn, kiuj susure faladis ĝis blankiĝis la tero.

Post la sepa horo oni komencis, en butikoj kaj hejmoj, fari oferadon al la Kuireja Dio. La subtila neĝo daŭre falis meze inter la incensaj lumetoj kaj la intermitaj fulmoj de Krakfajraĵoj, aldonante sombran tonon al la festa atmosfero.

La homoj, piedirantaj aŭ veturantaj sur la stratoj, ĉiuj havis mienon maltrankvilan kaj malpaciencan, ĉar ili deziris alveni hejmen kiel eble plej baldaŭ por fari sian oferadon, tamen sur la glitigaj vojoj ili ne kuraĝis iri per rapidaj paŝoj. La maltozaĵovendistoj, esperante forvendi sian stokon antaŭ la paso de tiu ĉi festotago, estis kriegantaj por oferti siajn varojn, el la tuta gorĝo kaj kun apenaŭa paŭzo por spiri, kaj iliaj voĉoj sonis tre animskue. Ĉirkaŭ la naŭa horo Ŝjangzi estis tiranta s-ron Caŭ hejmen de la okcidenta urbo. Trapasinte la trafikoplenan vojparton ĉe Ŝjidan-portalo,, ili turnis sin en la straton Ĉang’anĝje kaj la vojo iom post iom fariĝis malpli homplena. Sur la larĝa, ebena asfaltita vojsurfaco sterniĝis maldika tavolo da neĝo, kiu estis blindige brila sub la stratlampoj. Jen kaj jen aŭtomobilo preterpasis, ĝiaj reflektoroj ĵetis lumon antaŭen al la foro kaj faris la falantajn neĝerojn flavaj, simile al disŝutitaj oraj sableroj. Proksime de la pordego Ŝinhŭamen la larĝa strato, maldike kovrita de neĝo, etendiĝis foren kvazaŭ al senlimeco, kaj ĉio ĉirkaŭe alprenis pli solenan aspekton. Ĉang’anj-portalo, la turo de la pordego Ŝinhŭamen kaj la ruĝaj muroj ĉe la lago Nanhaj, ĉiuj portis blankajn ĉapojn, kiuj bele kontrastis kun iliaj vermiljonruĝaj kolonoj kaj muroj. Silente kaj kviete, en la lumo de la stratlampoj ili elmontris la majestecon de la antikva ĉefurbo. La tempo kaj la loko igis Bejping ŝajni kvazaŭ senhomejo, konsistanta nur el luksaj haloj kaj palacoj kun kelkaj maljunaj pinoj, kiu silente ricevis la falantan neĝon.

Ŝjangzi ne havis la emon ĝui la belan pejzaĝon; ekvidinte la jadblankan vojon, li pensis pri nenio alia ol kiel eble plej rapide reveni hejmen. En lia anima okulo li povis vidi la pordegon de la domo de s-ro Caŭ ĉe la alia fino de la rekta, blanka, kvieta strato. Sed li ne povis pliigi sian rapidecon, ĉar la neĝo, kvankam ne profunda, algluiĝis al liaj ŝuoj kaj baldaŭ formis dikan tavolon sub liaj plandumoj. Li piedfrape forigis ĝin, sed baldaŭ ĝi ree aperis. La neĝgrajnetoj, kvankam tre malgrandaj, estis sufiĉe pezaj. Ili konfuzis lian vidon, tiel ke li ne povis rapide kuri. Liaj ŝultroj blankiĝis de nedegelinta neĝo kaj, kvankam tio nje multe ĝenis lin, tamen li sentis sin iom malagrable pro la malseketeco. Estis preskaŭ neniu butiko en la proksimo, tamen fajraĵkrakoj ankoraŭ de tempo al tempo aŭdiĝis el malproksimo, kaj la mallumo estis jen kaj jen heligata de alten ĵetiĝinta duoble-eksploda raketo aŭ unu el tiuj fajraĵoj konataj kiel “Kvin-demonoj-kontraŭ-inferjuĝisto”. Kiam la fajreroj malaperis, la ĉielo ŝajnis pli malluma ol iam ajn, eĉ timige nigra. Aŭskultante la fajraĵkrakojn kaj rigardante la fajrerojn kaj la mallumon, Ŝjangzi forte deziris tuj veni en la hejmon. Sed li ne povis libere peli siajn krurojn, kaj tio ĉagrenis lin.

Kio des pli ĝenis lin estis, ke dum la tuta vojo ekde la okcidento li sentis, ke iu biciklanto lin sekvas. Sur la strato Okcidenta Ĉang’anĝje, kie estis pli kviete, li povis eĉ aŭdi la pneŭmatikojn de la biciklo knareti sur la neĝo; kvankam la sono estis malforta, tamen ĝi estis aŭdebla. Samke kiel ĉiuj aliaj rikiŝistoj, Ŝjangzi forte abomenis biciklojn. Aŭtomobiloj ja estas sufiĉe abomenindaj, tamen ili tiel bruas, ke oni povas cedi al ili la vojon kiam ankoraŭ estas sufiĉe longa distanco. Sed bicikloj sviniĝadas jen orienten, jen okcidenten, zigzagante tra la trafiko en tia maniero, ke rigardante ilin oni povas ricevi kapturnon. Cetere, oni ja devas eviti kunpuŝiĝon kun iu el ili, ĉar, se okazas io malfeliĉa, la kulpo ĉiam troviĝas ĉe la rikiŝisto: la policano senescepte riproĉas lin opiniante, ke rikiŝistoj estas pli facile trakteblaj ol biciklantoj. Plurajn fojojn Ŝjangzi intencis subite haltigi sin kaj igi tiun biciklanton ĵetiĝi teren, sed li ne kuraĝis. La rikiŝistoj devas toleri ĉiajn ofendojn. Tial ĉiufoje, kiam li volis halti por forigi la neĝon de sur siaj piedoj, li ĉiam kriis: “Halton!” La strato antaŭ la pordego de Nanhaj estis tre larĝa, tamen la biciklo ankoraŭ strikte sekvis lin. Plikoleriĝinte, Ŝjangzi intence ekhaltis por frapforigi la neĝon de siaj ŝultroj. Kiam li staris tie, la biciklo preterfrotis la rikiŝon kaj la biciklanto eĉ turnis la kaponj por rigardi lin. Ŝjangzi intence lantis, ĝis la biciklanto estis jam sufiĉe malproksime, kaj poste li denove prenis la timonetojn.

“Fi!” li blasfemis.

La “humanismo” de s-ro Caŭ igis lin ne voli ekipi sian rikiŝon per kontraŭventa vatita kapuĉo, kaj li permesis starigi la tolan kapuĉon nur tiam, kiam pluvegis, por ŝpari al la rikiŝisto fortojn. En tiu ĉi maldensa neĝfalo li trovis nenian neceson malfaldi la tolkapuĉon kaj, cetere li ankaŭ volis lasi al siaj okuloj ĝui la vesperan neĝpejzaĝon. Ankaŭ li rimarkis la biciklon, kaj post la blasfemo de Ŝjangzi kontraŭ la biciklanto li mallaŭte diris; “se li ĉiam sekvos nin, ne haltu ĉe mia domo, sed iru al la loko de s-ro Zuo apud la pordego Hŭanghŭamen. Ne konfuzigu pro timo!”

Ŝjangzi efektive iom timkonfuziĝis. Li antaŭe ĉiam abomenis biciklantojn, sed li neniam rigardis ilin kiel ion timindan. Se s-ro Caŭ ne kuraĝas reveni hejmen, tiu ĉi ulo devas esti io tre minaca! Apenaŭ li kuris kelkajn paŝojn, li jam atingis la biciklanton, kiu estis atendanta ilin. Preterpasante lin, Ŝjangzi ĵetis rigardon al li kaj vidis, ke li estas sekreta policisto. Li ofte renkontis tiajn homoj en tetrinkejoj kaj kvankam li neniam antaŭe parolis kun iu ajn el ili, tamen li povis ekkoni ilin laŭ ties sinteno kaj kostumo. La kostumo de tiu ĉi ulo estis sufiĉe konata al li: nigra vatita robo kaj felta ĉapelo kun randaĵo malalten tirita.

Kiam ili atingis la kruciĝejon ĉe la strato Nanĉangĝje, profitante la okazon de sinturno tie, Ŝjangzi ĵetis rapidan rigardon malantaŭen. La homo ankoraŭ ilin sekvis. Li preskaŭ forgesis la neĝon sur la tero kaj pli forte pelis siajn piedojn. La longa, rekta strato etendiĝis blanka antaŭ li, prolumata jen kaj jen de malvarmaj stratlampoj kaj malantaŭ li estis detektivo lin sekvanta! Tian situacion Ŝjangzi neniam antaŭe spertis, kaj li ekŝvitis. Ĉe la posta pordego de la parko li ree ĵetis rigardon malantaŭen: ankoraŭ tie!

Kiam ili venis al la hejmo, li ne kuraĝis halti, kvankam li tre volus ĉesigi la kuradon; ĉar s-ro Caŭ estis silenta, li devis nur plu kuri norden. Per unu spiro li atingis la nordan finon de la strato: la biciklo ankoraŭ lin sekvis! Li turnis sin en strateton, ankoraŭ tie! Elirinte el la strateto, ankoraŭ tie! Nur kiam li atingis la nordan finon de la strateto, li trovis, ke ili ne estas sur la ĝusta vojo al Hŭanghuzamen, kaj li devis konfesi, ke lia kapo ja iom konfuziĝis, kio eĉ pli kolerigis lin.

Kiam ili atingis la malantaŭan flankon de la monto Ĝingŝan, la biciklo turnis sian norden la la pordego Hoŭmen. Ŝjangzi deviŝis la ŝviton de la frunto. La neĝo falis malpli dense kaj inter la neĝgrajnetoj aperis kelkaj neĝeroj. Li amis neĝerojn, kiuj gaje flirtis en la aero, malsame ol tiuj incitantaj neĝgrajnetoj. Li rigardis malantaŭen kaj demandis: “Kien do, sinjoro?”

“Ankoraŭ al la domo de s-ro Zŭo. Se iu demandos vin pri mi, diru, ke vi ne konas min.”

“Jes, sinjoro.” La koro de Ŝjangzi komencis tambure bati, kaj li ne faris nedecajn pluajn demandojn.

Kiam ili atingis la domon de s-ro Zŭo, s-ro Caŭ diris al Ŝjangzi, ke li tiru la rikiŝon en la korton kaj rapide fermu la pordegon. Li ŝajnis ankoraŭ trankvila, tamen lia vizaĝo perdis la koloron. Dirinte tion, li eniris en la domon. Apenaŭ Ŝjangzi tiris la rikiŝon en la tegmentitan enirejon kaj restigis ĝin tie, s-ro Caŭ denove eliris kun s-ro Zŭo, bona amiko de Caŭ-familio.

“Ŝjangzi, ” la lipoj de s-ro Caŭ moviĝis tre rapide, “veturu hejmen per taksio. Diru al la mastrino, ke mi estas ĉi tie kaj per vi sciigas ŝin, ke ankaŭ ili venu ĉi tien, per taksio. Sed voku alian taksion kaj ne igu la de vi prenitan atendi ilin. Ĉu vi komprenas? Bone! Kaj diru al la mastrino, ke ŝi kunprenu kun si la ĉiutagajn necesaĵojn kaj tiujn rulpentraĵojn en mia kabineto. Ĉu vi plene komprenas? Tuj baldaŭ mi telefonos al ŝi, sed mi diras ankaŭ al vi, por ke vi povu rememorigi ŝin, se ŝi forgesos miajn vortojn en hasto.”

“Lasu min iri, ĉu bone?” demandis s-ro Zŭo.

“Ne necese. Estas ne certe, ke tiu persono estas detektivo, sed kun tiu ĉi afero en mia koro mi devas esti antaŭgardema. Ĉu vi povus telefone alvoki taksion?

S-ro Zŭo iris telefoni, dume s-ro Caŭ donis al Ŝjangzi plian instrukcion.

“Kiam la taksio venos, mi pagos la ŝoforon. Diru al la mastrino, ke ŝi sin preparu rapide. La aliaj objektoj ne gravas, sed ŝi nepre devas kunpreni la objektojn de la infano kaj tiujn pentraĵojn en la kabineto, tiujn rulpentraĵojn! Kiam  ŝi estos jam preta, diru al Onjo Gaŭ, ke ŝi telefone alvoku taksion kaj venu rekte ĉi tien. Ĉu vi jam komprenas ĉion, kion mi diris? Post kiam ili foriros, vi ŝlosu la pordegon kaj transloĝiĝu en la kabineton, kie estas telefono. Ĉu vi scias uzi telefonon?”

“Mi ne scias fari vokojn, sed nur povas ricevi ilin.” Fakte al Ŝjangzi ne plaĉis ankaŭ ricevi telefonvokojn, sed li ne volis pli multe maltrankviligi s-ron Caŭ.

“Nu, bone!” S-ro Caŭ daŭrigis tre rapide. “Se okazos io ajn, ne malfermu la pordegon! Ne trovinte nin, ili certe ne lasos vin sen puno. Se vere la danĝero vin minacos, estingu la lampon kaj transsaltu la malantaŭan muron en la korton de s-ro Ŭang. Vi konas la familianojn de s-ro Ŭang, ĉu ne? Nu, bone! Kaŝu vin tie kelkan tempon kaj poste foiru. Ne zorgu pri miaj objektoj, nek pri la viaj, nur transsaltu la muron kaj forkuru, antaŭ ol ili vin kaptos. Se vi perdos ion ajn, poste mi ĝin kompensos. Jen estas kvin juanoj por nun. Nu, mi nun iros telefoni al la mastrino, kaj kiam vi atingos tien, vi povos ripeti kion mi diris – sed ne menciu pri aresto. Tiu homo, kiun ni ĵus vidis, eble estas detektivo, eble ne. do ne perdu la saĝon.”

La pensoj de Ŝjangzi estis en granda konfuzo. Li havis multajn demandojn, sed li ne kuraĝis ilin meti, tiel forte li deziris enkapigi al si ĉion, kion s-ro Caŭ diris.

La taksio venis kaj Ŝjangzi mallertmove eniris en ĝin. La nego ankoraŭ falis, nek dense, nek maldense, kaj ĉio ekster la taksio estis ne klare videbla. Li sidis rigide kaj rekte, kun la kapo preskaŭ tuŝanta ĝian supron. Li volus pensi, sed liaj okuloj estis direktitaj al la ruĝa sago antaŭe de li, tiel helkolora kaj plaĉa ĝi estis. Ankaŭ la glacoviŝilo antaŭ la ŝoforo, svingiĝanta aŭtomate, dekstren-maldekstren kaj forviŝanta la vaporon sur la vitro, estis tre amuza. Ĝuste kiam li komencis tediĝi de la rigardado al ĝi, la taksio haltis antaŭ la pordego de la domo de s-ro Caŭ. Malvolonte li eliris el ĝi. Apenaŭ li ekintencis sonigi la sonorilon, iu viro aperis kvazaŭ el la muro kaj kaptis Ŝjangzi je la pojno. Lia unua instinkto estis provi liberigi sin, sed li ne moviĝis, ĉar li jam rekonis la viron. Tio estis la detektivo sur la biciklo.

“Ŝjangzi, ĉu vi min ne rekonas?” Kun ridetaĉo la viro liberigis lian manon.

Ŝjangzi faris ekgluton, ne sciante, kion diri.

“Ĉu vi forgesis, kiel ni kondukis vin al la Okcidentaj Montoj? Mi estas plotonestro Sun, ĉu vi ekmemoris?”

“Aĥ, plotonestro Sun?” Ŝjangzi ne memoris lin. Kiam la soldatoj fortrenis lin al la montoj, li donis nenian atenton al kiu estas plotonestro aŭ kompaniestro.

“Vi ne memoras min, sed mi memoras vin. Tiu cikatro sur via vizaĝo estas bona rekonilo. Antaŭ momento, dum mi sekvas vin sur la vojo, mi komence ne povis vin plene rekoni, sed, rigardinte vin de ĉiu flanko, mi certiĝis, ke la cikatro estas ĝuste la via!”

“Ĉu vi havas aferon kun mi?” Denove Ŝjangzi ekintencis sonigi la sonorilon.

“Mi estas okupita!” Ŝvito perlis sur lia frunto, kaj kolero fumis en lia interno. “Dum mi devas provi forkuri de li, kiel mi povas enlasi lin en la domon?” li pensis en si.

“Ne maltrankviliĝu. Mi venis por via bono, ” sur lia vizaĝo aperis ruza rideto. Kiam Onjo Gaŭ malfdrmis la pordon, li tuj enpaŝi preter ŝi, murmurante: “Pardonon, pardonon!” kaj ne donante al Ŝjangzi okazon por diri al ŝi ion ajn, li tiris lin internen kaj, montrante la apudpordegan ĉambron, diris: “Ĉu ĉi tie vi loĝas?” Li eniris kaj turnis sian rigardon ĉirkaŭen. “Sufiĉe pura kaj komforta! Ne malbonan okupon vi havas!”

“Kio estas via afero? Mi estas multe okupita!” Ŝjangzi ne povis plu aŭskulti tian babilaĉon.

“Ĉu mi ne diris al vi, ke ĝi estas grava?” Detektivo Sun ankoraŭ ridetis, sed lia voĉo estas severa. “Mi do diru al vi sen ĉirkaŭfrazo. Tiu ulo, kies familinomo estas Caŭ, estas ano de la ribela partio. Post kiam li estos kaptita, li devos esti pafmortigita, kaj li ne povas forsavi sin! Nu, ĉar ni havis traktadon inter ni tiam, kiam vi servis min en la barako, kaj ĉar ni ambaŭ same estas pavimbatantoj, tial je risko de peza puno mi venis vin averti. Se vi ne forirus unu momenton pli frue, vi estos kaptita, ĉar ni tuj baldaŭ blokos ĉiujn elirejojn de la nesto por ilin kapti, kaj neniu el ili povos forkuri. Kial do homoj kiel ni, kiuj vendas la forton por vivrimedoj, devus envolvi nin en tian kompromitan proceson? Ĉu mi pravas, he?”

“Tamen mi kulpus kontraŭ la mastro!” Ŝjangzi ankoraŭ memoris la taskon, kiun s-ro Caŭ ordonis al li.

“Kontraŭ kiu?” La lipoj de detektivo Sun kurbiĝis je ridetaĉo, kaj liaj okuloj strabis al li. “Estas ili mem, kiuj kaŭzis al si tian malfeliĉon; pri kio vi kulpas? Kion ili aŭdacis fari, ties sekvojn ili devas porti; estus ne juste, se ankaŭ ni bruligus niajn fingrojn en ilia afero. Por paroli pri nenio alia, ĉu vi, kutimanta vivi kiel sovaĝa birdo, povus elteni trimonatan sidadon en malluma karcero?

“Kaj korme, se ili iras en malliberejon, ili havas monon por subaĉeto kaj ne tiom multe suferos. Sed vi, frato mia, vi ne havas pagilon, sekve ili certe kruele traktos vin. Kaj tio estas nenio kompare kun la fakto ke, se okaze ili per mono ŝmiros ies manon, ili ricevos nur kelkjaran malliberecon, dum vi fariĝo la propeka kapro, se la oficistoj ne povos likvidi la proceson. Vi kaj mi, ni neniun ŝokas kaj ofendas, do kiom maljuste estus, se ni finus la vivon per ricevo de plumbaj jujuboj en la brustonj ĉe Tjanĉjaŭ! Nu, vi estas homo prudenta, kaj prundenta homo ne faras ion, pro kio li scias, ke li suferos. Kulpi kontraŭ ili? Ba! Permesu al mi diri al vi, frato, ja oni faras ankoraŭ nenion, pri kio oni povus esti senkulpaj kontraŭ ni mizeruloj!”

Ŝjangzi ektimiĝis. Rememorante, kion li suferis en la manoj de tiuj soldatoj, li povis bone prezenti al si la bildojn de la malliberejo. “Do mi foriru kaj ne plu zorgu pri ili, ĉu?”

“Se vi zorgas pri ili, kiu zorgos pri vi?”

Ŝjangzi havis nenion por respondi. Li staris senmove, ĝis fine eĉ lia konscienco jesis. “Nu, bone, mi foriros.”

“Ĉu nur tiel, he?” Detektivo Sun malice kekridetis.

Ŝjangzi ankoraŭfoje konfuziĝis.

“Ŝjangzi, amiko mia, kiel stulta vi fariĝis! Mi estas detektivo, ĉu vi pensas, ke mi volas permesi al vi forkuri?”

“Do…” Ŝjangzi tiel konfuziĝis, ke li ne sciis, kion diri.

“Ne ŝajnigu vin malsaĝa.” Detektivo Sun fikse rigardis Ŝjangzi rekte en la okulojn. “Vi probable havas iom da ŝparaĵo, elportu ĝin kaj pagu per ĝi vian vojimposton. Ĉiumonte mi perlaboras eĉ malpli ol vi, kaj mi devas min nutri kaj vesti kaj vivteni mian familion. Por pagi ĉiujn ĉi elspezojn, mi ne povas ne akiri iom da mono ekster mia regula salajro. Mi ja diras al vi malkaŝeme. Ĉu vi vere pensas, ke mi povas lasi vin forkuri el mia mano? Amikeco estas amikeco, kaj se mi ne estus via amiko, mi ne venus konsili vin. Sed afero estas afero. Ĉu vi volas, ke mi eliru el ĉi tie kun malplenaj manoj ka mi familio manĝu la nordokcidentan venton? Ni ambaŭ estas homoj mondospertaj kaj ne devas malŝpari vortojn, ĉu ne vere?”

“Kiom vi postulas?”

“Tiom, kiom vi havas. Ne fiksa estas la prezo.”

“Mi prefere iru en malliberejon.”

“Tion vi ja mem diris, ne bedaŭru pro ĝi!” Detektivo Sun enŝovis sian manon en la vatitan robon. “Rigardu tion ĉi, Ŝjangzi! Eĉ nun mi povas aresti vin kaj, se vi rezisto, mi pafos! Se mi nun arestos vin, ĵetite en malliberejon vi estos tuj senigita eĉ ja viaj vestoj, por ne paroli pri via mono. Vi estas homo prudenta, mem bone konsideru la sekvojn.”

“Se vi havas la tempon min premi, kial vi ne premas s-ron Caŭ?” Kun granda peno Ŝjangzi eldiris ĉi tiujn vortojn.

“Li estas la ĉefkrimulo. Se mi kaptos lin, mi ricevos iom da rekompencon; se ne, mi portos la sekvojn de mia fuŝo. Koncerne vin, mia stulta amiko. Lasi vin forkuri estis por mi tiel facile kiel furzi, pafmortigi vin kiel mortigi litcimon. Donu la monon kaj vi povos iri vian vojon; se ne, ni nin intervidos ĉe Tjanĉjaŭ! Nu, ĉesu heziti kaj estu prudenta – jam vi ne estas plu juna. Cetere, tiu ĉi sumeto da mono ja ne tute apartenos al mi sola, ĉiuj miaj kamaradoj devas dividi ĝin kun mi, kaj mi ne scias, kiom da kupraj moneroj eniros en mian poŝon. Tia malalta prezo por via vivo kaj tamen vi eĉ hezitas! Vi vere faras min senkonsila! Nu, kiom da mono vi havas?”

Ŝjangzi stariĝis. Liaj vejnoj sur la frunto elstariĝis kaj liaj manoj forte pugniĝis.

“Levi pugnon, mi vin avertas, signifas vian finon. Mi havas grandan aron da homoj ekstere. Tuj elportu la monon! Rapide! Mi ja donas al vi vizaĝon, do sciu esti danka al mi!” La okuloj de detektivo Sun radiis minacan brilon

“Kiun mi ŝokis? Kaj kiun mi ofendis?” Estis plortona vibro en la voĉo de Ŝjangzi. Poste li denove sidiĝis sur la litrando.

“Neniun. Vi nur trafis en malfeliĉon. La homo sorto estas decidita jam en la utero de lia patrino, kaj ni devas esti ĉe la plejmalsupro de la socio, jen la fakto neŝanĝebla.” Detektivo Sun skuis la kapon, kvazaŭ li profunde emociiĝus.

“Sufiĉe jam! Do rigardu min prefere kiel ĉantaĝiston kaj estu prudenta tuj meti finon al via hezito!”

Ŝjangzi denove pensis momenton, sed li ne povis trovi elirejon. Per tremanta mano li elprenis sian fajencan ŝparmonujon el sub la litkovrilo.

“Lasu min rigardi!” Detektivo Sun ekridetis kaj, kaptinte la ŝparmonujon, frakasis ĝin je la muro.

Rigardante la monerojn disĵetitajn sur la planko, Ŝjangzi sentis sian koron preskaŭ disŝiriĝi.

“Ĉu tio estas ĉio?”

Ŝjangzi diris nenion. al li resti nenio alia por fari, ol tremedi.

“Nu, bone! Mi ne volas peli homon tro kruele, amiko estas amiko! Sed sciu, vi ja faras bonan negocon, aĉetante vian vivon per tia malgranda monsumo.”

Ankoraŭ Ŝjangzi diris nenion. tremante li komencis kunruli sian litaĵon.

“Ne tuŝu ĝin!”

“Estas tiom malvarme…” La okuloj de Ŝjangzi flamiĝis.

“Mi jam diris al vi, ke vi ne tuŝu ĝin!”

Ŝjangzi faris ekgluton, kunpremis siajn lipojn, poste puŝmalfermis la pordon kaj eliris el la ĉambro.

Estis jam pli ol unu colo da neĝo sur la tero. Ŝjangzi marŝis kun klinita kapo. Ĉio estis pura kaj blanka, escepte de la grandaj nigraj piedsignoj, kiujn li postlasis post si.


Notoj:

  1. Honori la Kuirejan Dion: Laŭ legendo, en la 23-a de la dekdua monato laŭ la luna kalendaro, la Kuireja Dio, kiu rolas ankaŭ kiel Hejma Dio, ascendus al la ĉielo por renkontiĝi kun siaj senmortaj parencoj kaj samtempe raporti al la Ĉiela Imperiestro, la plej supera Dio, pri la familio sub sia regado. Tial en la malnova Ĉinio multaj familioj oferis al li antaŭ lia foriro paperan ĉevlon kaj dolĉajn maltozaĵojn, por ke li raportu pri ili kiel eble plej favore.
  2. La pordego Ŝinhŭamen: Sudokcidenta pordego de la iama Malpermesita Urbo, ĉe la lago Nanhaj.
  3. Tjanĉjaŭ: Fama loko en la sudo de la ekstera urbo de Bejping, populara amuzejo en la malnova tempo, kie folkloraj artistoj prezentis lokajn operoj, humorajn dialogojn, akrobataĵojn, pubteatraĵojn, luktoj k.a. Tie estis ankaŭ foiro kaj ekzekutejo.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.