La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

30.

Longatempa ĥaoso, konfuzo kaj hastado! Kaj poste plasmo, gazo, sorba kotono, sukurĉambro, kuracistoj, flegistinoj, koridoroj en hospitalo, kaj atendado, atendado, denove atendado! Atendado, atendado kaj denove atendado! La vitra pordo de la sukurĉambro malfermiĝis kaj fermiĝis, malfermiĝis kaj refermiĝis, malfermiĝis kaj denove fermiĝis! Flegistinoj eniris, eliris, reeniris kaj reeliris... Tiel forpasis kelkaj centoj kaj miloj da jarcentoj, palaj kiel la muroj de la hospitalo kaj sensanga vizaĝo de Bai Peiwen.

Sed nun regis kvieteco.

Sidante ĉe lia malsanlito, Fang stupore lin rigardis. Botelo da plasmo pendiĝis kaj sango transfluis guton post guto en lian vejnon. Li kuŝis tie vundoplena, kun la kapo, manoj kaj femuroj bandaĝitaj per gazo. Li aspektis tiel mizere kaj pale dronanta en peza komato. Dum kvardek ok horoj ekde lia enhospitaliĝo, li neniam revenis al konscio.

En la malsanula ĉambro regis tia silento, ke oni sentis sin maltrankvila. Fang jam pli frue devige hejmenirigis Tingting-on, kaj Ailin ankaŭ foriris oni ne sciis kiam. Nun falis profunda nokto. En la malsanula ĉambro troviĝis nur Fang kaj Bai. Kun okuloj plenaj de larmoj, ŝi kviete rigardis lin. Ŝi jam enkore preĝis diversajn preĝojn kaj al ĉiuj dioj, kiujn ŝi konis. La deziroj dum ŝia tuta vivo nun kunfandiĝis al ununura: “Bai Peiwen, vi devas vivi plu!”

Dum du tagoj kaj noktoj, ŝi ankoraŭ ne fermis siajn okulojn por bone dormeti dum momento.

Nun en la silenta ĉambro, ŝin atakis malrapide dormemo. Apogante sin en la seĝo, ŝi falis en mensan nebulecon.

Longa tempo forpasis. Moviĝo kaj ekĝemado el la malsanlito surprize saltigis ŝin. Sin ĵetinte al la lito, ŝi aŭdis lian murmuran kaj doloran ĝemadon miksitan kun mallaŭtaj vokoj por akvo.

Haste verŝinte glason da akvo, ŝi trempis kotonbulon en ĝin kaj gutigis akvon en lian buŝon. Pro febro liaj lipoj jam sekiĝis kaj kreviĝis. Kiel palajn lipojn li havas! Ŝi senĉese gutigis akvon sur liajn lipojn, sed ne povis ruĝetigi ilin. Samtempe ŝiaj larmoj gute falis sur lian manon nekovritan de litkovrilo. Li ektremis, kaj malferminte siajn blindajn okulojn, vane rigarde priserĉis la ĉambron. Lia konscio submergiĝis kvazaŭ ĉe la mara fundo je dek milionoj da klaftoj profunda, tiom malklara kaj tiom nebuleca, sed en lia koro ankoraŭ restis io viva, strio da deziro, strio da aspiro, strio da vaganta sonĝo... Li baraktadis, sed li ne povis elbarakti, ĉar al lia korpo kvazaŭ alligiĝis ardanta ferpeco je mil kilogramoj peza. Dum liaj ĝemado kaj anhelado, li sentis tiom mildan maneton, kiu karesis liajn vizaĝon kaj febre brulantajn vangojn. Kiel milda kaj malvarmeta maneto! Kiel absurdan sed dolĉan sonĝon li havas! Li baraktadis kontraŭ sia malklara konscio.

Neeble! Li devas dispeli la densan nebulon kaj bone aŭskulti la voĉon mallaŭtan kaj plorantan ĉe sia orelo. Kiu tio estas? Kiu? Kiu? Li daŭre baraktadis. Fine, li laŭte demandis, “Kiu vi estas?” Li pensis, ke lia voĉo estus laŭta kaj sonora, sed li nur eligis kulecan zumadon. Li aŭdis tre malproksiman voĉon kun plora tono, “Kion vi diris, Peiwen? Kion vi volas?”

“Kiu vi estas? Kiu vi estas?” li demandis murmure.

Ŝi prenis lin je la mano, la sola mano nevundita. Ŝiaj lipoj alpremiĝis al lia mandorso kaj ŝiaj larmoj malsekigis ĝin. Poste, ŝi klare diris, “Estas mi, Peiwen. Mi estas Hanyan.”

Estis la unua fojo, ke ŝi konfesis al li, ke ŝi estas Hanyan. Ĉe tiuj vortoj, ŝi trovis, ke lia korpo ne plu tordiĝis nek baraktadis kun ĝemado. Ŝi levis sian kapon en paniko. Li kuŝis rigide, kun okuloj senmove gapantaj. Li mortis! Ŝi ege surpriziĝis. Ŝi firme tenis lian manon kaj skuadis lin, kriante timoplene kaj panike, “Peiwen! Peiwen! Peiwen!”

“Jes,” li ekparolis. Poste, li eligis longan elspiron kaj diris sonĝece, “Mi havas sonĝon, tiom dolĉan kaj tiom frenezan.”

Ŝi levis sian kapon por danki al Dio. Li ankoraŭ vivas! Ĵetinte sin al la kapkuseno, ŝi urĝe diris,

“Vi ne havas sonĝon, Peiwen. Ĉio estas vera. Mi estas ĉi tie, kaj mi volas, ke vi bone vivu plu!

Aŭskultu! Peiwen, vi devas bone vivi plu por mi, por Tingting kaj por... nia estonteco.” Larmoj glitfalis desur ŝiaj vangoj. Plorsingultante, ŝi diris, “Vi devas bone vivi, ĉar mi tiom amas vin, tre amegas vin!”

Post momenta senspiro, li vere revenis al konscio. Denove sango fluis en liaj sangvazoj kaj konscio reviviĝis en lia cerbo. El la marfundo profunda je dek mil klaftoj li leviĝis, leviĝis, leviĝis ĝis la akvosurfaco, kaj li povis spiradi, pensi, deziri kaj ĝoje ĝui! Kaptinte tiujn dolĉajn vortojn, li spirege demandis, “Ĉu estas vi, Hanyan? Ĉu vere estas vi? Ĉu vi ne foriris? Ĉu vi diras, ke vi amas min, aŭ mia iluzio mistifikas min?”

“Jes, estas mi vere!” urĝeme respondis Fang Siying, ne, Hanyan. Multe da vortoj elŝprucis el ŝia buŝo, el la fundo de ŝia animo. Ŝi ne plu havis skrupulojn, ne plu tenis sin evitema, ne plu trompis sin mem. “Mi ne plu foriros. Dum dek jaroj, mi neniam forgesas vin, nek mi amas alian viron! Peiwen! Neniam! Tio estas la kaŭzo, kial mi revenis al la lando tuj antaŭ mia reedziniĝo, kaj kial mi restadas ĉi tie, nevolante reiri al Usono. Mi neniam ĉesas ami vin! Mi neniam havas la ideon edziniĝi al Yali! Neniam! Neniam! Neniam!”

Je ŝia miro, kaskado de ŝiaj senpripensaj vortoj akve elfluis, eĉ ne regitaj de ŝi mem. Sed, kiam ŝi elverŝis tiujn vortojn, ŝi subite sentis sin faciligita, kvazaŭ liberiĝinte de sia grava problemo kaj kateno de la sentoj. Ŝi direktis sentoplenan kaj profundan rigardon al li. Poste, ŝi klinis sian kapon kaj ameme alpremis siajn suplajn kaj malseketajn lipojn al liaj fajrantaj kaj sekaj lipoj. “Mi amas vin,” ŝi plore diris. “Mi neniam forlasos vin, Peiwen. Ni rekomencu! Ni rekomencu! Vi resaniĝu kaj ekbonfartu rapide, ĉar... mi bezonas vin!”

“Hanyan!” li mallaŭte kriis, vringinte la voĉon el la profundo de sia animo. “Ĉu mi povas kredi al miaj oreloj? Ĉu mi ekhavas halucinon pro mia febro? Hanyan, diru al mi! Diru al mi!

Certigu tion al mi! Hanyan, helpu al mi certigi tion!” Li diris urĝeme, “Alie mi freneziĝos, mi furioziĝos! Hanyan, helpu al mi!”

“Jes, jes!” kriante, ŝi prenis lian manon, alpremis siajn larmomakulitan vangon al ĝi kaj ĝin kisis per siajn varmaj lipoj. Klininte sian korpon, ŝi senĉese kisadis liajn vizaĝon kaj lipojn, dirante seninterrompe, “Mi kisas vin. Tio ne estas halucino! Mi kisas vian manon, mi kisas vian vizaĝon, mi kisas viajn lipojn! Ĉu tio estas halucino? Ĉu miaj lipoj ne estas suplaj kaj realaj? Aĥ,

Peiwen, mi estas ĉi tie! Via Hanyan, la cindrulino, kiun vi akiris el la sunumejo por te-folioj!”

“Aĥ, mia Ĉielo!” li mallaŭte kriis. La fontakvo de la vivo jam enfluis en lian korpon.

Kvankam li estis blinda, lia vidkampo jam pleniĝis de brila lumo. Li mallaŭte krie diris, per la voĉo vigla kaj dankema, “Ĉu mi ne devus danki la favoron de la spirito, kiu regas ĉion en mallumo!” Poste, li firme alpremis sian vangon al ŝia mano. Larmoj malrapide elfluis el liaj blindaj okuloj.

Ĉe tagiĝo, kuracisto eniris la malsanulan ĉambron kaj vidis tiun belan bildon. La malsanulo dorse kuŝis en profunda dormo kaj la delikata kaj svelta Hanyan alvizaĝe apogis sin sur la rando de la seĝo apud la malsanlito, kun longaj haroj sterniĝantaj sur la lito. Sur ŝia vizaĝo ankoraŭ videblis freŝaj larmomakuloj sub ŝiaj ebonaj okulharoj kviete mallevitaj. Ankaŭ ŝi troviĝis en profunda dormo, tamen firme prenante la manon de la malsanulo. La matenaj sunradioj filtriĝis oblikve tra la fenestro kaj ore tinkturis iliajn kapojn, manojn kaj vangojn, kio vere prezentis kvietecon kaj pacon.

La kuracisto ektusis, kio saltigis ŝin el la seĝo. Streĉite ŝi direktis sian rigardon al la lito kaj pretervole demandis, “Ĉu li... mortis?”

“Oh, ne,” la kuracisto diris ridete. “Li bone dormas.” Li okule ekzamenis lin kaj poste sin turninte, montris mildan kaj kuraĝigan rideton al ŝi, dirante, “Estu trankvila, sinjorino Bai. Li certe resaniĝos.”

“Nenia danĝero?” ŝi urĝeme demandis.

“Jes, li resaniĝos.”

Aĥ, dank’ al la Ĉielo! Starante ĉe la lito, ŝi ravite rigardis lin en dolĉa dormo, eĉ preteratentante, kiel la kuracisto nomis ŝin, kaj ke li diris adiaŭ al ŝi. ŝi nur ĝoje, ridete kaj plore rigardis lin. Tenante sin tiamaniere longan tempon, ŝi subite rekonsciiĝis kaj sin ĵetis al la telefono.

Ŝi devas komuniki tiun ĉi bonan novaĵon al Tingting! Tuj diri ĝin al ili! Kiam ŝi sukcesis turni la telefonnumeron, tuj aŭdiĝis la voĉo de Ailin, “Kiel li statas?”

“Aĥ, li resaniĝos!” ŝi respondis anhelante. “La kuracisto diris, ke li ne plu havas danĝeron!

Transdiru tion al Tingting! Ĉu vi kunportos ŝin ĉi tien post kelka tempo?”

“Ho, eble, probable,” strange aŭdiĝis la voĉo de Ailin. “Pro tio, ĉiuj povas esti trankvilaj.”

“Jes.” Hanyan ne povis kaŝi sian ekscitecon. “La kuracisto diris, ke li plej baldaŭ resaniĝos. Li nun dormas.”

“Bone,” duonvoĉe diris Ailin, “Do, ĝis la revido!”

“Ĝis!” Demetinte la aŭdilon, ŝi residiĝis sur la seĝon apud la lito kaj fikse rigardis lin. Nun ŝi jam ne plu kaptiĝis de dormemo. Bonordiginte liajn kapkusenon kaj litkovrilon, ŝi faligis sian penetreman rigardon sur lian vizaĝon suferintan multe da ĉagrenoj kaj malfeliĉoj. Kaj nun griza nubo flirte, malrapide kaj nerimarkite aldrivis kaj ŝin vualis. Aĥ, la Ĉielo! Kian promeson ŝi jam donis al li! Kian konfeson ŝi faris al li! Sed fakte, kion ŝi devas pravigi al Ailin? Ailin ja havas la saman rajton okupi sian edzon! Aĥ, la Ĉielo! Ĉu la nodo jam malligiĝis? Ŝi jam certigis al Ailin, ke ŝi foriros. Kaj ŝi ĵuris helpi al ili teni ilian geedziĝon sendifekta. Sed nun, kion mi diris al Peiwen? Neniam disiĝi! Neniam foriri! Sed... sed... sed... kion tio signifas por Ailin?

Ŝi ekhavis konfuzitan menson kaj pli kaj pli maltrakviliĝis! Antaŭ ŝiaj okuloj aperis paro da fajrantaj okuloj de Ailin, kaj ĉe ŝiaj oreloj kvazaŭ sonis ŝiaj malbonhumoraj riproĉoj kaj insultoj.

Aĥ, ĉiaokaze, Ailin estas lia laŭleĝa edzino, dum mi mem estas vaganta animo! Kaj nun, kaj nun... kien mia animo iru finfine?

Lia kapo moviĝis. Li mallaŭte delire vokis, “Hanyan? Hanyan!”

Alproksimiginte sian kapon al li, ŝi larmokule rigardis lian ankoraŭ palan vizaĝon. Aĥ, Peiwen,

Peiwen, vi havas mielan senton kaj mi longan avidemon al amo. Kial nia afero suferas tiom da malfaciloj kaj provoj? Ni jam spertis dekjaran sopiremon kaj travivis du provojn de morto kaj vivo.

Ĉu ni ambaŭ, ĝis hodiaŭ, devas apartiĝi unu de la alia? Aĥ, aĥ, Peiwen! Ĉu nia sorto destinas tion?

Ŝi etendis sian manon al la lipoj kaj subkonscie mordis siajn fingrojn. Ŝiaj pensfadenoj troviĝis en malordo. Ju pli ŝi ilin ordigis, des pli ili interimplikiĝis. Sed ŝia sento fariĝis ankoraŭ pli intensa kaj klara: ŝi ne volas forlasi lin! Ŝi amas lin! Tiel ŝi sidadis pripensante longan tempon, ĝis aŭdiĝis mallaŭta frapado sur la pordo.

Ŝi eksaltis. Ŝi sciis, ke Ailin alvenas. Ŝi devas retiri sin flanken, ĉar lia edzino alvenas.

Suspirante, ŝi senkonsole iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Tuj ŝi ekmiris. Ekstere staris Yazhu, kiu tenis Tingting-on je la mano, sed ne troviĝis Ailin. Sentante tion stranga, si demandis, “Kie estas la sinjorino?”

“Ŝi jam foriris!” diris Yazhu. “Ŝi forportis siajn ĉiujn aĵojn! Ŝi diris, ke ŝi neniam revenos!”

“Kion tio signifas?” Ŝi gapis al Yazhu.

“Ankaŭ mi ne scias. Ŝi petas min transdoni ĉi tiun leteron al vi.” Yazhu donis al ŝi dikan koverton kaj tiu dubeme ĝin akceptis. Sur la koverto skribiĝis “Por sinjorino Zhang Hanyan persone”.

Kun la letero enmane, ŝi sentis sin distriĝema. Poste, ŝi entiris Tingting-on kaj ordonis Yazhu-on reiri hejmen por prizorgi la hejmaferojn. Ferminte la pordon, ŝi atentigis al Tingting ne brue veki sian patron. Tiu obeeme kapjesis. Ekde kiam ŝia patro eldanĝeriĝis, la knabino ĉiam portis ridmienon. Transmovinte seĝon apud lin, ŝi sidiĝis kaj senbrue rigardis lin.

Residiĝinte en la seĝon, Hanyan senprokraste deŝiris la koverton kaj eltiris leterpaperon, sur kiu skribiĝis:

“Hanyan,

Vere strange! hodiaŭ eĉ mi skribas leteron al la virino kun tiu ĉi nomo! Hanyan! Hanyan! Mi devas konfesi, ke tiun nomon mi konstante abomenas, ĉar ĝi estas venena tumuro en mia ama vivo. Sed nun, kiam mi skribas ĉi tiun leteron, Dio scias, mi jam ne kovas haton kontraŭ vi. Ĉu strange, Hanyan? Mi ankoraŭ rememoras, ke tiun nokton ni malkaŝe kaj sincere interparolis unuafoje. Vi diris al mi, ke vi ne plu amas Peiwen-on, kaj petegis al mi restigi min. Vi aldonis, ke li ekamos min kaj mi ne forlasu mian amon laŭplaĉe. Aĥ, Hanyan, vi konvinkis min. (Nun kiam mi ekpensas pri tio, mi trovas, ke mi estas malsaĝa, sed vi estas pli malsaĝa ol mi.) Pro tio, mi restigis min kaj vane masonis la muron de mia amo. Sed la domarmaturo estas jam starigita, dum mia muro ankoraŭ ne trovas sian fundamenton! Hanyan, mi sentas honton! Mi ne estas bona konstruanto! Kaj mi trovas, ke en lia koro troviĝas tute nenia loketo por mi, kaj mi havas nenian eblon eniri en lian animon, ne nur en mia nuna vivo, sed ankaŭ en mia estonta vivo! Li havas nur vin en la koro! Post aŭta akcidento, mi des pli klare komprenas tion. Hanyan, vi trompis min. Vi amas lin multe pli ol mi! Nun ke vi volontas cedi pro via amo al li, tion kaŭzis mia misparolo pro ebrieco! Pri via grandanimeco, kion alian mi povas diri? Hanyan, vi supervenkis min. Ĉi-matene mi senintence trovis en via lernolibro paperpecon (ĉi-kune), ĉio sin montras kristale klara! En ĝi viaj deziro kaj intenco malkaŝe riveliĝas plene. Peiwen estas prava en tio, ke se mi restigos min, tri animoj frakasiĝos, kaj se mi foriros, unu familio rekuniĝos! Sekve de tio, mi decidas foriri kaj neniam revenos! Transdiru al li, ke mi volas nek fabrikon nek monon, volas nenion! Mi ne estas malriĉa. Dum ĉi tiuj jaroj, mi akumulis multe da mono ĉe mano. Kaj mi povos vivi bonan vivon. Ne maltrankviliĝu pri mi. Kiu povas antaŭdiri, kiel la sorto estas destinita? Eble, post kiam mi forlasos lin, mi trovos la amon, kiu apartenos al mi mem kaj konstruigos mian ‘Hanyan Bienon’!

Adiaŭ, Hanyan! Mi konfesas, mi sentas acidecon en la koro, kiam mi skribas ĉi tiun leteron. Sed samtempe ankaŭ mi ekhavas ĝojan senton. Mi pensas, ke almenaŭ mia foriro estas bona kaj mia faro brila! Fine mi esprimu bondeziron al vi. Bonvole domaĝu vian feliĉon tre nefacile akireblan! Aŭtoro tre ŝatas mencii jenajn vortojn: ‘Mi deziras al ĉiuj geamantoj belan geedziĝon. Ne mistrafu la bonan destinitan amligon.’ Mi donacu tiujn vortojn al vi. Ankoraŭfojan bondeziron al vi!

Ailin

Unuspire finleginte la leteron, ŝi ne povis distingi, kian senton ŝi havas en la koro. Ŝi nur sentis, ke ŝia koro forte batas kaj ŝiaj larmoj plenigas siajn okulkavojn. Reprenante la koverton, ŝi eltiris la eksedziĝan atestilon subskribitan kaj sigelitan de Ailin. Aldone al ĝi estis paperpeco.

Malfaldinte ĝin, ŝi trovis, ke sur ĝi skribiĝas la poemeto, kiun ŝi laŭvole verkis antaŭ pli ol monato:

Multe da paseoj ne plu memoreblas,
Hato kaj dankem’ en vento jam forblovis.
Korinklino tiom ardas en du mondoj,
Sopiremo tiom daŭras dum dek jaroj.
Ĉu la tero kaj l’ ĉiel’ kuniĝi eblus?
Nur kukol’ lamente krias en arbaro,
‘Ve, pli bone vi disiĝu, disen for!’

Jes, ŝi jam revenis el la alia mondo. Kun la koverto kaj leterpapero en mano, ŝi klinis sian korpon super Bai. Ĝuste tiam li vekiĝis. Kun maltrankvileco, li vokis, “Hanyan?”

“Jes, mi estas ĉi tie,” ŝi respondis facile en ploranta tono. Firme premante lian manon, ŝi brakumis Tingting-on, kiu portis mienon plenan de granda surprizo. Tri kapoj, ne, tri koroj alpremiĝis.

Nu, nia rakonto finiĝis.

Nu, la nova Hanyan Bieno finkonstruiĝis, pli lukse, delikate kaj bele ol tiu jam detruita de fajrego. Krom per brikoj kaj ŝtonoj, oni konstruis ĝin per multo da amo. Ĝi estis la plej bela domo en la mondo.

Nu, frumatene de nova majo, tiuj tefoli-kolektantinoj pretervole levis sian kapon kaj rigardis al la ĝardeno kun altaj arboj kaj pompaj floroj, ĉar el ĝia profundo alblovis arĝentaj ridoj kaj krioj de knabineto, “Pacĵo kaj panjo, kie vi sin kaŝas? Bone, mi jam kaptis vin!”

Kaj sekvis kaskado de ridoj kaj kantado de la knabineto,

Havas mi azenon etan,
Sed neniam rajdas sur ĝi.
Iutage pro impulso,
rajdis mi al bazaro.
Kun vipet’ en mano,
mi jen montris min fiera.
Mi ne sciis kial, pum pum,
Falis mi vere en kotaĵon.

Rido infektis. Tiuj tefoli-kolektantinoj ekridetis inter si. Kaj eĉ Gao Lide, kiu estris la laboron apude, kontraŭvole ekridetis.

La kantvoĉo el Hanyan Bieno senĉese alŝvebis, alŝvebis, alŝvebis... kaj alŝvebis el la profunda korto kaj el la mondo de amo, ĝis tre tre malproksimeco.

Ĉi tiu estas varma kaj sentoplena mondo, ĉu ne?

FINO

vespere de la 25-a demarto, 1969

Tajpeo


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.