|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la sekvanta monato post ilia interparolo, Bai Peiwen pasigis siajn tagojn en konfuziteco kaj nebuleco. Fang, kunportante Tingting-on, eliris frumatene kaj revenis vespere. Tuj kiam ŝi revenis al la Domo Bai, ŝi elspezis plejparton de sia tempo por helpi Tingting-on kun lernado, pretekstante, ke la infano bezonas ripetadon de lecionoj por renkonti tuj venontan semestran ekzamenon. Kelkfoje, retenante ŝin, Bai diris, “Ne konsideru tion tiel serioza, ĉar vi ja estas guvernistino!”
“Sed mi estas patrino, ĉu ne?” mallaŭte dirante, ŝi rapide elturniĝis de li kaj foriris. Li trovis, ke li neniel povas alproksimiĝi al ŝi, kaj ŝi evitas lin kvazaŭ erinacon. Li ofte atendis la tutan tagon, sed ne povis interŝanĝi eĉ unu vorton kun ŝi. Ĉiunokte ŝi frue fermis la pordon por dormi, dum frumatene, tuj je la tagiĝo, ŝi kunportis Tingting-on promeni kaj poste iris al la lernejo. Li sciis, ke ŝi penas eviti lin, sed li ne perdis sian kuraĝon. Ĉar la vintraj ferioj alproksimiĝis tagon post tago, li kredis, ke li ankoraŭ havas tempon por akiri ŝin dum la vintraj ferioj.
Kaj kio pri Ailin? Ĉe tiu virino li des malpli klare divenis, kion ŝi pensis. Ŝi ŝajne multe ŝanĝiĝis. Ŝi menciis nenion pri divorco. Ĉiufoje, kiam li parolis pri tio, ŝi ĉiam senhaste kaj supraĵe diris, “Kial vi tiel urĝas? Mi devas fari konsideron!”
Tian aferon li ne devigis ŝin fari perforte. Do, li devis atendi plu! Dume ŝi ne emis eliri eksteren kaj nur restis hejme tuttage. Ŝi nek koleriĝis nek insultis, kiel bona mastrino. Iunokte li eĉ surprizite aŭdis, ke Ailin, Tingting kaj Fang ridegas kune, oni ne scias kial. Tio igis lin surprizita kaj singardema, ĉar li timis, ke Ailin ludas artifikojn antaŭ Fang. Ĉiam karesado pli efikas ol alta premforto. Li sentis sin desapontita. Pro tio li akcelis planadon de rekonstruado de Hanyan Bieno. Sed pri tio Fang montris samajn flegmon kaj seninteresiĝon. Kaj kio pri Ailin?
Ankaŭ ŝi tute ne zorgis pri tio. Lin multe pikis ilia malatentemo. Tamen, malgraŭ tio, ĉe la fino de tiu jaro, la ruboj de la bieno estis forigitaj, la fundamento pretigita kaj nova bieno ekkonstruiĝis. En tiaj malklaraj cirkonstancoj, la vintraj ferioj alvenis nerimarkite, kune kun la pluva sezono kun tuttage seninterrompaj kaj persistaj pluvstrioj. Tiun matenon Fang eniris lian ĉambron tute ekster lia atendo.
“Mi volas interparoli kun vi, sinjoro Bai.”
“Denove vi nomas min sinjoro Bai?” li demandis, tamen kun granda ekzaltiĝo, ĉar almenaŭ ŝi memvole sin turnis al li. Dum la tempdaŭro de unu monato, ŝi ĉiam hasteme evitis lin. “Kie estas Tingting?” li demandis.
“Ailin kunportis ŝin por aĉeti surtuton. Mankas al ŝi vintraj vestoj, vi scias.”
Li ŝtoniĝis. De kiam ŝi komencis titoli ŝin per ŝia persona nomo Ailin? Ailin kunportis Tingting-on por aĉeti surtuton! Kiel nenormala tio estas! Kia sekreto sin kaŝas malantaŭ la afero?
Forta maltrankvileco rampis en lian koron, kaj li iom kuntiris siajn brovojn. “Mi ne scias, kio okazas al Ailin,” li diris, “Mi interparolis kun ŝi pri divorco, sed ŝi ŝajne ne traktas ĝin serioze.
Alian tagon, mi iros konsulti la advokaton, kiu geedziĝo estas laŭleĝe valida en nia komplikaj rilatoj. Eblas, ke la geedziĝo inter mi kaj Ailin tute ne estas valida, tiel ke ni ne bezonas plenumi formalaĵon de eksedziĝo.”
“Vi ne bezonas fari penojn por konsulti la advokaton,” ŝi sidigis sin sur la seĝon. “Tio tute ne necesas. Ailin estas bona edzino. Ankaŭ vi bezonas edzinon kaj Tingting patrinon. Tial vi devas restigi ŝin ĉe vi...”
“Mi havas mian edzinon kaj Tingting sian patrinon,” li alproksimiĝis kaj sidiĝinte kontraŭ ŝi, kaptis ŝin je la mano. “Vi estas mia edzino, vi estas la patrino de Tingting. Kial mi havigu al mi la alian?”
Ŝi forte eltiris sian manon. “Ĉu vi volas interparoli en deca maniero?” ŝi demandis severe. “Ĉu vi promesis, ke vi dece traktos min?”
“Jes, mi promesis,” li diris sinreteneme kaj eligis vesuspiron. “Vi estas vere senkompata, senkompatulino. Via koro estas el fero, kaj viaj sangotuboj el ŝtalo. Vi estas kruela kaj malmolkora. Kelkfoje mi vere volus disrompigi vin, sed mi faras nenion al vi! Se vi scius mian fervoron kaj mian manion al vi! Se vi scius la suferon de mi spertatan ĉiusekunde kaj ĉiumomente! Eĉ se vi scius nur milonon aŭ dekmilonon, ne, centmilonon aŭ miliononon da tio!”
“Ĉu vi jam findiris?” ŝi demandis kviete.
“Ne, mi ne povas findiri, ne povas findiri mian amsenton al vi por eterne. Sed mi ne volas paroli plu. Lasu min paroli poste, paroli iom ĉiutage ĝis nia estonta vivo. Bone, mi lasu vin paroli!
Tamen, se vi volas diri al mi malbonan novaĵon, pli bone ne diru!”
“Ne malbonan novaĵon, sed la bonan.”
“Ĉu jes? Do, eldiru! Rapide!”
“Mi volas edziniĝi baldaŭ!”
Li retenis sian spiron kelke da sekundoj. La muskoloj sur lia vizaĝo rigidiĝis, kaj poste, tujtuje, li revenis al normaleco kaj diris kun urĝema tono, “Jes, kompreneble, ni denove okazigos edziĝoceremonion, solenan kaj grandiozan edziĝoceremonion. Mi certigas...”
“Vi eraras, sinjoro. Mi ne edziniĝos al vi. Mi reiros al Usono. Yali letere diris, ke li atendas min por geedziĝo. Pro tio mi jam mendis flugbileton je la venonta dimanĉo. Al la lernejo mi jam prezentis petskribon pri eksiĝo.”
Ŝi unuspire eldiris ĉion, kion ŝi volis. Tio plenigis la ĉambron per granda silento, ke eĉ ŝi sentis surprizon en la koro. Sidante profunde en la sofo, ŝi rigardis al li senmove, kvazaŭ fariĝinta ŝtono per ektuŝo de la magia vergo de sorĉistino. Lia vizaĝo aspektis senemocia kaj pala, la paro de liaj blindaj okuloj impresis senvive, kaj liaj maldikaj lipoj estis firme kunpremitaj. Li nek parolis nek moviĝis nek mienis. Nur lia peza spirado urĝeme kaj rapideme levis kaj mallevis lian bruston. Ŝi atendis preskaŭ mizere la forpason de la tempo, kvazaŭ mil kaj dek mil jarcentoj forglitus. Eliginte profundan elspiron, li diris raŭke kaj seke, “Ne ŝercu tiel, Hanyan. Tio ja troas.”
“Ne estas ŝerco, sinjoro.” Ŝia voĉo iom tremis kaj ŝia koro kunpremiĝis. “Vere mi jam mendis flugbileton kaj mia fianĉo min atendas eksterlande.”
Liaj dentoj mordis sian lipon tiel firme kaj profunden, ke ŝi eksentis streĉitecon kaj malfortecon. Lia vizaĝo pli kaj pli paliĝis kaj la bluaj vejnoj sur lia frunto pulsis. Liaj fingroj firme kaptis la brakojn de la seĝo, kun reliefiĝantaj vejnoj sur liaj mandorsoj. “Diru pli klare,” li diris,
“kion vi volas komprenigi?”
“Mi volas komprenigi al vi...” ŝi diris malfacile, kun dolora premo en la gorĝo. “Mi volas reiri al Usono, ĉar miaj ferioj en Tajvano jam finiĝis. Mi jam vidis Tingting-on, kaj mi kredas, ke ŝi vivos pli bone en postaj jaroj. Tial...tial mi havas neniajn zorgojn. Mi volas reiri al la viro, kiu min atendas. Jen ĉio, kion mi volas diri. Ĉu tio ankoraŭ ne estas klara?”
“La viro, kiu atendas vin! Vi devas koni, kiu estas la viro vere atendanta vin!” Li klinis sin antaŭen kaj kaptis ŝian brakon. Tuj li fortigis siajn fingrojn kaj firme tenis ŝin per tiom granda forto, kvazaŭ volante dispecigi ŝin. El inter siaj dentoj, li puŝis sian voĉon, “Rigardu al mi,
Hanyan! Mi ja estas la viro, kiu vin atendas! Mi vin atendas jam dek jarojn! Hanyan, vidu klare!”
Ŝi eksentis doloron ĉe la brako, ke ŝi kontraŭvole enspiris tra inter dentoj. Ŝi malforte diris,
“Vi dolorigas min!”
“Ĉu mi dolorigas vin? Jes, mi volas dolorigi vin!” Li plifortigis sian tenadon. “Mi vere volus dispecigi vin, vi senkora kaj sensenta virino! Ĉu vi volas, ke mi petu, aŭ petegu al vi restigi vin?
Kiel mi povus ricevi vian pardonon? Ĉu vi volas, ke mi surgenuiĝu antaŭ vi aŭ riverence frapu mian kapon sur la teron? Diru al mi! Diru al mi! Kion vi volas, ke mi faru finfine? Kion vi volas, ke mi faru?”
“Mi ne volas, ke vi faru ion ajn,” ŝi diris, eltenante sian doloron. Larmoj plenigis ŝiajn okulojn.
“Mi jam diris al vi, ke mi pardonis vin. Mia reiro al Usono, kaj mia pardono aŭ nepardono al vi estas tute malsamaj aferoj!”
“Kial ili estas malsamaj aferoj? Ĉar vi jam pardonis min, kial vi ne volontas restigi vin ĉi tien?”
“Amo,” ŝi mallaŭte kaj suferoplene eligis la vorton. “Amo, ĉu vi komprenas?”
“Amo?” Li grincigis siajn dentojn. “Kion ĝi signifas?”
“Por la amo mi devas reiri.”
Li injektis pli da forto en siajn fingrojn. “Ĉu vi diris, ke vi amas tiun...” Li denove grincigis siajn dentojn. “Tiun damnindan Yali!”
“Ĝuste,” dirinte, ŝi enspiris kaj lipogrimacis pro doloro. “Ĝuste tio, kion mi volas diri!”
“Vi mensogas!” li minace diris. Lia vizaĝa koloro ŝanĝiĝis de paleco al ruĝo. Li forte forpuŝis ŝian brakon kaj eksaltis. Alirinte al la tablo kaj doninte pezan pugnobaton sur ĝin, li muĝis, “Vi mensogas! Vi mensogas! Vi mensogas!” Sidiĝinte sur la seĝon ĉe la tablo, li mizeroplene kuŝigis sian vizaĝon sur la tablon kun la kapo firme ĉirkaŭpremita de ambaŭ manoj. “Hanyan, vi mensogas! Vi ne devus fari tian mensogon! Konfesu, ke vi mensogas, ĉu jes? Ĉu jes?” Lia voĉo iris de furiozeco al petemo. “Ĉu jes?”
“Ne.” Ferminte siajn okulojn, ŝi turnis sian kapon flanken sen kuraĝo vidi lin. “Bedaŭrinde, mi diris la veron. Vi ne povas esperi, ke ĉio ne ŝanĝiĝis dum dek jaroj, precipe la amo.”
Li levis la kapon. Subite li sin ĵetis apud ŝin. Kaŭriĝinte, li kaptis ŝiajn manojn. Li direktis sian ardantan vizaĝon al ŝi kaj diris urĝeme kun voĉo miksita per afliktita fervoro, “Pensu, Hanyan!
Rememoru pri tiuj tagoj de nia nov-geedziĝo! Ĉu vi ankoraŭ memoras tiun kanton, Hanyan, la kanton, kiun vi tre ŝatis kanti? ‘Ni dependas unu de l’ alia, ĵuras ja neniam apartiĝi, ni intime kveras inter floroj, paŝas man-enmane ĉe l’ rivero...’ Ĉu vi ankoraŭ memoras? Pensu, Hanyan!
Kvankam mi ne estas bona, ni kunhavis mielan tempdaŭron, ĉu ne? Hanyan, pensu, pensu...”
“Aĥ,” stariĝinte kaj elturniĝinte de li, ŝi iris rekte al la fenestro. “Tio estas senutila, Peiwen. Mi bedaŭras!”
Li hastis al la fenestro kaj malpeze brakumis ŝiajn ŝultrojn. “Ne tuj foriru,” li diris ĉe ŝia orelo.
Lia mentono alpremiĝis al ŝia tempio. Lia voĉo fariĝis tre softa, spicita per kortuŝa pasio. “Donu al mi iom da tempo, mi petas. Hanyan, ne foriru tuj. Eble vi povos enamiĝi al mi.”
“Aĥ, neeble, Peiwen, mi foriros je la venonta dimanĉo,” dirante, ŝi faris engluton de salivo.
“Vi povas malmendi la bileton.”
“Estas senutile, Peiwen, senutile,” ŝi forte skuis la kapon.
“Ĉu vi sugestas, ke vi ne plu enamiĝos al mi refoje?”
Sentante atakon de vertiĝo, ŝi fermis siajn okulojn. “Jes!” ŝi diris malmolkore.
Liaj manoj, kiuj brakumis ŝiajn ŝultrojn, ekpremis ŝin, kaj li perdis spiron dum momento.
“Pro kio?” Lia voĉo restis tiel softa, ke ĝi ŝiris la koron.
Ŝi forte skuis la kapon. “Pro nenio, pro nenio. Nur...nur la amo jam formortis. Jen la kialo!”
“La amo povas esti kulturita denove.”
“Neeble, Peiwen, neeble. Mi bedaŭras. Vere. Mi baldaŭ foriros, kaj mi nur esperas...” Ŝia voĉo aŭdiĝis iom sufokite de plorsingulto. “Post mia foriro, vi kaj Ailin bone zorgu pri Tingting kaj donu pli da amo al ŝi. Peiwen, ŝi estas tre malforta kaj sensiva infano.”
“Restigu vin, por ke ni kune zorgu pri ŝi,” li diris trememe.
“Neeble. Mi devas foriri!”
“Ĉu tute nenia eblo por diskuti?”
“Mi bedaŭras, Peiwen.”
Li intensigis sian premon sur ŝiaj ŝultroj kaj lia varma elspiro blovis al ŝia orelo. Aŭdiĝis lia voĉo kun sufokiteco kaj tremo kaŭzitaj de venonta tempesto, “Ne diru ‘bedaŭri’. Donu al mi klarigon! Pro kio vi ne povas akcepti mian amon? Mi ne volas, ke vi amu min, kaj mi ne kuraĝas elmeti tian rigoran postulon. Mi nur petas, ke vi restigu vin por akcepti mian sindonemon kaj mian amon. Ĉu vi komprenas? Restigu vin, Hanyan! Restigu vin!”
“Ne, ho, ne!” Ŝi baraktis tiel en lia brakumo kiel en sia sento. “Mi devas foriri, ĉar mi jam ne plu amas vin, ne plu amas vin!”
“Mi scias,” li diris, retenante sian spiron, “ĉar mi estas blindulo! Ĉu? Ĉu?”
Kunpreminte siajn dentoj, ŝi intence ne respondis. Ŝi sciis, ke tia silento estas la plej kruela, rigora kaj senkompata. Sed necesas, ke li rezignu sian esperon! Senparola ŝi tenis sian buŝon fermita.
“Mi jam faris trafan parolon, ĉu ne?” Lia voĉo aŭdiĝis raŭke kaj triste. Ŝia silento vere efikis kiel anticipe. Li ricevis pezan kaj fatalan baton. “Mi ne plu estas la princo en via sonĝo, sed nur malbelulo kun blindaj okuloj! Vi havas alian bonaspektan fianĉon kaj vi ne plu tenas min en viaj okuloj! Ĉu mi pravas?” Li forte kaptis ŝiajn ŝultrojn. Aŭdiĝis lia furioza kaj trista voĉo, “Diru honeste! Jen tio estas la kialo! Vi ne volas kriplulon! Ĉu jes? Ĉu jes? Ĉu jes? Diru! Vi diru!”
“Mi... aĥ, bonvole lasu viajn manojn for!” Ŝi tordis sian korpon malfacile, kun larmoj sur la vizaĝo. “Mi bedaŭras!”
Li forpuŝis ŝin tiel plenforte, ke ŝi preskaŭ falis kaj haltigis siajn ŝancelantajn paŝojn.
Apogante sin ĉe la tablo, ŝi spirege rigardis lin. Sur lia tuta pala vizaĝo videblis malespero kaj brutaleco, kaj lia minacanta mieno estis terure timiga. Li dronis en plej mizera kaj antaŭmorta baraktado, kvazaŭ sovaĝa besto ĉe la rando de pereiĝo. Tie starante, kun taŭzitaj haroj, li anhele eligis serion da timigaj korkrevigaj ekkrioj, “Vi iru for de ĉi tie! For de ĉi tie! For de ĉi tie! Se vi volas foriri, tuj foriru! Restu malproksime de mi! Ne plu lasu min aŭdi vian voĉon! Foriru! Foriru!
Rapide foriru! Ju pli malproksimen vi iras, des pli bone! Ĉu vi aŭdas min?” Li paŭzis, kaj poste, koncentrinte sian tutan forton, li laŭte kriegis, “Foriru!”
Ŝi estis timigita de li, ĉar ŝi neniam vidis tian furiozecon, kian li montris nun. La tajdo de mizero ŝin englutis. Dum ĉi tiu momento ŝi ekhavis fortan impulson, ke ŝi volas impeti antaŭen kaj brakumi la mizere muĝantan bestion por glatigi ties taŭzitajn harojn, forkisi la kruelecon ĉe ties lipoj kaj konsoli ties furiozan koron kaj malesperan animon. Sed ŝi faris nenion. Ŝi nur permane kovris sian buŝon por reteni la eksplodontan plorsingulton. Poste, ŝi fuĝis el la ĉambro kaj direktis sin rekte al sia dormoĉambro.
Ĉe la tagmezo Tingting kaj Ailin revenis. Tiam Fang eliris el sia ĉambro por pririgardi. Kun tutnova ruĝa surtuteto, Tingting gajis kiel anĝeleto. Ŝi alkuris kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolo de Fang, senĉese kriante, “Instruistino, rigardu al mi! Instruistino, rigardu al mi!”
Ŝi turnadis sin, tiel ke la basko de la surtuteto flirte ŝvebis. Kaj poste ŝi alkuris al la pordo de Bai, kriante, “Paĉjo, mi aĉetis novan palton! Jen tuŝu ĝin!”
Kun kriado ŝi puŝmalfermis la pordon. Tujtuje ŝi ŝtoniĝis, kaj mirplene demandis, “Kie estas paĉjo?” Tiam Fang trovis, ke li tute ne troviĝas en la ĉambro. Ŝi kaj Ailin interŝanĝis rigardojn.
Kiam ili malsupreniris la ŝtuparon, la servistino Yazhu diris, “Sinjoro jam eliris, li eliris sola.”
“Ĉu li ne surportas pluvmantelon?” Ailin demandis. “Pluvas ne malforte!”
“Ne.”
Ailin ĵetis rigardon al Fang kaj mallaŭte demandis, “Ĉu vi jamdiris ĉion al li?”
“Jes.” Ŝi direktis sian peteman rigardon al Ailin, dirante, “Ĉu vi volas serĉi lin?”
“Kie li troviĝas, laŭ via opinio?”
Fang malpeze mordis sian lipon. “Ĉe Hanyan Bieno,” ŝi mallaŭte respondis.
Ekde la komenco de pluva sezono, la rekonstruado de la bieno portempe haltis, kaj nun starigitaj estis nur dom-armaturo kaj kelkaj malaltaj muroj duone masonitaj. Ailin restis senparola dum momento. Fulmis strio da malagrableco kaj embaraso en ŝiaj okuloj. Poste ŝi eligis vesuspiron kaj diris, “Bone, mi iru!”
Ĵetinte pluvmantelon sur la ŝultrojn, ŝi foriris. Post unu horo ŝi returnis sin sola, kun briletantaj pluveroj sur la pluvmantelo. Kun plenvizaĝa kolero kaj kun furiozeco kaj aflikto en la okuloj ŝi kolereme demetis la pluvmantelon kaj ĝin ĵetis sur la sofon, disverŝante pluvakvon sur la teron.
Eksplodis ŝia malpacienco kaj koleremo denove. Al Fang ŝi laŭte kriis, “Lasu lin morti!”
“Ĉu li estas tie?” Fang demandis maltrankvile.
“Jes, li sidis ĉe muro kiel stultulo, malsekigita tra la korpo. Mi persvadis lin reiri hejmen.
Divenu, kion li diris al mi! Li laŭte kriis ‘For!’ al mi, kaj ordonis al mi ne zorgi pri li! Li diris, kial ni bezonas tian blindulon kia li, ĉar ni havas sanan kaj valoran korpon. Li freneziĝas kiel besto!
Mi diras al vi, ke li jam freneziĝas! Lasu lin morti! Tiu senkora fripono! Mi ne plu zorgos pri liaj aferoj! Ne plu por eterne! Li estas nedankema kanajlo!” Gapante al Fang, ŝi ekspiris, “Mi ne kapablas revenigi lin, tiel ke mi akre insultis lin!”
“Kiel vi insultis lin?” La koro de Fang jam saltis ĝis la gorĝo.
“Mi insultis lin, ke li estas blinda strangulo! Mi diris al li, ke neniu donu atenton al li! Tiu blindulo! Tiu kriplulo! Do, mi volis, ke li mortu, rapide mortu!”
Aĥ! Ne! Kun subita zumado en la kapo Fang eksentis, kvazaŭ la ĉielo kaj la tero turniĝus. Aĥ!
Ne! Tio estas tro kruela, tro kruela! La suferoj de unu homo jam sufiĉas, kial aldoniĝas tiuj de la alia! Ailin, vi ja estas kanajlo! Vi estas malsaĝulo! Aĥ, Ne! Tio estas tro kruela! Kaptinte la pluvmantelon de la sofo, ŝi elkuris direkte al la pordo. Ensaltinte en la aŭton en la ĝardeno, ŝi diris al maljuna You, “Rapidu! Al Hanyan Bieno!” Tiu startigis la aŭton kaj veturigis ĝin fulmrapide ĝis la vojo antaŭ la bieno. Elsaltinte el la aŭto, ŝi diris al li, “Venu kune kun mi, maljuna You. Ni rehejmenirigu sinjoron Bai!”
Maljuna You sekvis ŝin en la direkto al la bieno. Sed ili apenaŭ faris kelkajn paŝojn, kiam Bai ŝancele eliris grandpaŝe el interne de la bieno. Kun disŝirita vesto, li estis makulita de pluveroj kaj kotaĵoj. El liaj haroj gutis akvo kaj sur lia vizaĝo videblis sangaj frotvundoj. Evidente li estis falinta sur la teron. Nun li aspektis mizera pro embaraso. Kun timiga blue-pala vizaĝo, li, portante terure tiranecan mienon, rekte gapis per siaj senvivaj okuloj. Li ja freneziĝis! Li ŝajnis vere freneza! Ŝi alkuris kaj ekkaptis lin je pojno, sentante kvazaŭ tranĉilo tranĉus ŝian koron. Kun larmoj ŝi treme kriis, “Peiwen!”
“For!” li laŭte diris. Li forpuŝis ŝin tiel forte, ke ŝi ne povis firme stari pro malseka kaj glita tero kaj falis surteren. Maljuna You haste helpis al ŝi stariĝi. Dume Bai preterkuris ilin kaj impetis rekte antaŭen. Li frapiĝis kontraŭ la aŭtopordo, stumble ŝanceliĝis kaj starigis sin. Vidinte, ke li malfermas la aŭtopordon, ŝi akutvoĉe kriis, “Ne zorgu pri mi, maljuna You. Retiru sinjoron Bai, rapide!”
Maljuna You sin ĵetis tien, sed jam malfruis. Bai jam enŝovis sin en la kajuton kaj tuj lerte startigis la aŭton. Levinte sin el la tero, ŝi plenforte postkuris, plore kriante, “Peiwen! Ne faru tion!
Peiwen, aŭskultu min... Peiwen!”
La aŭto fulme impetis antaŭen. Ŝi akutvoĉe kriis kaj maljuna You postkuris la aŭton. Plorante, ŝi kuradis kaj kriadis. Poste ŝi ekstaris stulte tie. Tra densa pluvnebulo, ŝi vidis, ke la aŭto kunfrapiĝis kontraŭ arbego apudvoja, abrupte turniĝis maldekstren kaj ĵetiĝis al rokego de la deklivo. Iom poste aŭdiĝis bruego, kaj la aŭto renversiĝis trans vojrando en te-plantejon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.