|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sabate posttagmeze Fang Siying ne donis lecionojn. Tuj post ŝia tagmanĝo, Tingting enkuris en ŝian ĉambron, kriante, “Instruistino Fang, tuj foriru! Maljuna You jam venas por veturigi vin per aŭto.”
“Ho!” Fang iom kuntiris siajn brovojn kaj tuj poste ekridetis. “Via patro ja havas klaran memoron pri tio.”
“Ĉu via kofro jam estas ordigita? Mi venigu Maljunan You por forporti ĝin!” kriante, Tingting elkuris rapide.
Starante en la ĉambro, Fang ekhavis konfuzitan kaj absurdan senton dum momento. Kio okazas? Ĉu mi vere transloĝiĝos al Familio Bai? Tio ŝajnas neebla, absurda kaj nebone konsiderita.
Ŝi ankoraŭ rememoras pri la surpriza vizaĝesprimo de lernejestro Liu kaj Li Yusheng, kiam ili aŭdis pri tu ĉi informo. Ŝi ankaŭ konas grandan malaprobon en ili koro. Sed neniu donis admonon.
Ŝi scias, ke en la okuloj de lernejestro kaj aliaj, ŝi ĉiam estas groteska kaj nekomprenebla figuro, kiun ili ne povas imagi. Fakte, ŝi ja sentas sin absurda! Ĉiu el ŝiaj nervoj eĉ sugestas al ŝi, ke eraras ŝia decido transloĝiĝi al Familio Bai. Ĝi estas tre komplika familio. Se ŝi implikiĝos en ĝin, ŝi rikoltos nenion bonan! Sed, ŝi ne povas rezisti kontraŭ tiu potenca allogo, kiu devigas ŝin transloĝiĝi. Vere magipova estas Familio Bai — Hanyan bieno, la ruino, la blindulo, la knabino kaj tiuj forpasintaj rakontoj… magie regas ŝin, ke ŝi neniel sukcesas rezisti. Aŭ, iutage ŝi vere verkos novelon, kiel Jane Eyre, en kiu troviĝas ruino, blindulo, guvernistino… Ŝin kaptis subita frostotremo. Kiel stranga koincido! Nun en ĝi mankas freneza virino. Ĉu vere kaŝiĝas freneza virino en la granda korto de Familio Bai?
Tingting kure revenis, kaj ŝi anhelis pro ir-reira kurado. Sur ŝia frunto algluiĝis buklo da haroj malsekaj de ŝvito. Ŝiaj vangoj ruĝiĝis pro kurado, sed ŝiaj okuloj brilis de ekscito. Malantaŭ ŝi staris maldika kaj alta viro je la aĝo de ĉirkaŭ kvardek jaroj, bonorde vestita per blanka ĉemizo kaj griza okcidentstila pantalono. Lia figuro estis malgrasa kaj rekta. Kontaktinte la rigadon de la viro,
Fang nereteneble ektremis —lia rigardo estis akra.
“Ĉu fraŭlino Fang? Mi estas Maljuna You. Sinjoro Bai sendas min por renkonti vin.”
“Oh, dankon,” ŝi diris. Ŝi ekŝovis la okulvitrojn sur la nazo, esperante, ke ŝi aspektu iom majesta. “La kofro estas tie. Tio ĝenas vin.”
Ekpreninte la kofron, li eliris. Fang iris al la oficejo de lernejestro por transdoni la ŝlosilon.
Kaj poste, ŝi enaŭtomobiliĝis. Ĉirkaŭprenante la malgrasajn ŝultretojn de Tingting, ŝi rigardis ekster la fenestron. Laŭ ambaŭ vojflankoj rapide retiriĝis malantaŭen te-plantejo. La te-plantejo de Familio Bai! Ŝia menso denove falis en distriĝemon. Kion ŝi mem faras finfine? La aŭta veturado nur daŭris tri minutojn. Yazhu alkuris malfermi la pordegon, kaj la aŭto englitis la ĝardenon de Famlio Bai kaj haltis antaŭ la vitra pordo de ĉefa domo. Tingting la unua elaŭtiĝis, kriante,
“Instruistino Fang, mi konduku vin al via ĉambro. Ne zorgu pri la kofro. Maljuna You portos ĝin supren.” Prenante la manon de Fang, Tingting eniris la salonon per saltetantaj paŝoj. Tra la senhoma salono, ŝi, prenannte Fang-on je la mano, rapidis supren laŭ ŝtuparo. Abrupte ŝi haltigis siajn paŝojn. Kiam ŝi levis la kapon por rigardi supren, gajeco tuj malaperis el ŝia vizaĝo kaj ŝiaj lipetoj paliĝis. Ankaŭ Fang surprizite haltis. Ŝi direktis sian rigardon supren kaj ŝia rigardo ektuŝis tiun de virino. Tiu estis tre ĉarma virino, kiu tute malsamis ol Fang imagis pri duonpatrino. Ŝi havis ovalan vizaĝon, pintan mentoneton, paron da grandaj kaj brilaj okuloj, delikatajn brovojn kaj malgrandan buŝon. Sur ŝia vizaĝo troviĝis nenio kritikinda. Se oni insistus disfendi harojn pri la mankoj sur ŝia vizaĝo, oni povus aserti, ke ŝia vizaĝesprimo estas tro flegma, tro severa kaj tro apatia. Ŝia staturo estis ankaŭ bone formita kun moderaj dikeco kaj alteco. Ŝi surportis rozkoloran bluzon kun blua bordero, larĝ-manikan kaj strikt-talian, kiu aspektis tre bele kaj ŝike kaj bone sidis sur ŝi. Ŝiaj pufitaj haroj plektiĝis en multajn fasketojn da bukloj, kio havigis al ŝi iom da langvoreco kaj mildigis la survizaĝan flegmon. De sur ŝiaj oreloj pendis rozkoloraj grandaj ringoj, pendolante petoleme kaj kokete. Ŝi estis lerta en tualetado, kaj krome, ŝi estis ankoraŭ tre juna, nur iom pli ol tridek jarojn. Ŝia vestaĵo plie malpliigis ŝian aĝon. Fang sentis grandan bedaŭron por ŝi, ke se Ba Peiwen ne estus blinda, li neniel montrus malvarmon al ĉi tiu juna kaj ĉarma edzino.
Samtempe kiam Fang okulekzamenis tiun virinon, tiu ankaŭ ŝin okule esploris sekrete. Fang divenis, ke la impreso, kiun ŝi mem donis al la virino, certe estas multe malpli bona ol tiu donita de la virino al ŝi. Ŝi devas aspekti kiel tipa instruistino: miopaj okuloj, eksmoda hartubero sur la kapo kaj nigra ĉinstila robo sur la korpo. Ŝi legis malklaran kaj malestiman rideton sur la vizaĝo de la virino. Poste, tiu kviete diris, “Bonvenon, fraŭlino Fang.”
“Ĉu vi estas sinjorino Bai?” demandante, ŝi malrapide supreniris, ankoraŭ tenante Tingting-on je la mano.
“Jes,” la sinjorino faris ekrideton deteniĝeman kaj nesondeblan. “Tingting kondukos vin al via ĉambro,” ŝi diris, modere montrante sian identecon de gastigantino. “Pro okupiteco mi ne prizorgas vin. Mi esperas, ke vi alkutimiĝu al loĝado en nia hejmo, kaj des pli, ke Tingting ne tro ĝenu vin.”
“Ŝi faros nenian ĝenon,” ridete diris Fang, rigardante al ŝiaj okuloj, grandaj, belaj kaj profundaj. “Tingting estas bonkonduta knabino. Ni jam familiariĝis unu al la alia.”
“Ĉu jes?” La sinjorino, kun ekrideto, direktis sian rigardon al Tingting. Fang tuj sentis ektremon de la maneto, kiu prenis la ŝian, kaj konsole ekpremis ĝin. Dum ĉi tiu momento, stranga kaj kompreniga sento interligis ŝin kaj Tingting-on, kvazaŭ ili fariĝus aliancanoj por kontraŭbatali ion ŝultron ĉe ŝultro.
Sinjorino Bai, kun mano sur la balustrado, komencis malsupreniri laŭ la ŝtuparo, kun rektigita spino kaj noble eleganta irmaniero. Trance rigardante al ŝi, Fang trovis tiujn irmanieron kaj vizaĝesprimon tiel konataj — tipa sinteno de riĉa sinjorino. Malsuprenirante, ŝi diris, “Nu, tio estas bona. Lasu Tingting-on gvidi vin. Ŝiaj okuloj jam ne plu direktiĝis al Fang. Rekte rigardante al maljuna You, kiu supreniris, manprenante la kofron, ŝi diris, “Maljuna You, pretigu aŭtomobilon kaj veturigu min al Tajpeo.”
“Jes,” respondis maljuna You kaj portis la kofron rekte supren.
Prenante Tingting-on je la mano, Fang daŭrigis supreniradon. Ŝi aŭdis sinjorinon Bai klare ordoni, “Yazhu, ne atendu min por vespermanĝo. Mi ne revenos por manĝi.”
Atinginte la supran etaĝon, Tingting revigliĝis. Ŝi ĝoje fingromontris al Fang la ĉambron de la patro, tiun de la patrino kaj la ŝian. Fang trovis la domon delikate desegnita. Sur la supra etaĝo troviĝis eta halo meblita per kompleto da malgrandaj sofoj, florbreto, telefono kaj aliaj. Krom la eta halo sidis nur kvar ĉambroj po du ĉe unu flanko unu kontraŭ la alia, kaj koridoro kuŝis inter ili.
La cirkloforma balkono ĉirkaŭvolvis la tutan domon. Ŝi divenis, ke ĉiu ĉambro certe havas irejon kondukantan al la balkono. Bai Peiwen kaj lia edzino loĝis en la kontraŭaj ĉambroj, kaj Fang kaj Tingting en aliaj kontraŭaj ĉambroj. La najbara ĉambro de Tingting estis tiu de sinjorino Bai, kaj tiu de Fang estis la ĉambro de sinjoro Bai.
“Kial viaj gepatroj ne loĝas en la sama ĉambro?” demandis Fang.
“Ili konstante loĝas tiamaniere,” nemire respondis Tingting kaj klarigis al Fang, “Via ĉambro estis por gastoj antaŭe. Nun vi loĝas en ĝi, kaj ni ne plu havas ĉambron por gastoj.”
“Ĉu ofte gastoj venas al via hejmo?”
“Neofte. Nur onklo Gao venas loĝi ĉi tie unu aŭ du fojojn ĉiujare.”
“Onklo Gao?”
“Jes, onklo Gao. Li estas bona amiko de mia patro!” Tingting daŭrigis, “Li funkciigas agrokulturejon en la sudo kaj neofte venas. Eĉ se li alvenos, tio ne gravas. Li povos loĝi en malsupra etaĝo.” Tirante ŝin, Tingting tuj enkuris la ĉambron pretigitan por Fang, kaj gaje kriis,
“Jen vidu! Ĉu vi ŝatas ĝin, instruistino Fang?”
Trafita de atako de vertiĝo, Fang devis mane apogi sin kontraŭ la muro por stabiligi sin. Kia ĉambro ĝi estas! Ŝi sin lokis en palaco, kiun ŝi dezirus delonge. Kun konfuziteco kaj absorbiteco, ŝi ekzamenis la ĉambron. Sur la planko sterniĝis pure blanka tapiŝo, de fenestro pendis kurteno kun desegnaĵo de orkoloraj floroj sur nigra fono, staris bela dupersona lito kun blanka balustrado, blanka tualettablo kun orkolora rando kaj malgranda blanka skribotablo… Ĉio estis de mikso de blanka, nigra kaj ora koloroj. Tamen sur la lito sterniĝis brilruĝa kovrilo, kiu mildigis malvarman senton kaŭzitan de blanka kaj nigra koloroj, kaj pliigis varmon al la tuta ĉambro. En la muro troviĝis malgranda bretaro destinita por antikvaj objektoj. En ĝia mezo estis oblonga kadro, en kiu estis metita marmora skulptaĵo — figuroj de greka mito, delikate ĉizitaj kaj vivsimilaj. El ĉi tiuj aĵoj tio, kio plej ekscitis Fang-on, estis la freŝaj flavaj rozoj metitaj en florvazo el nigra marmoro, kiu staris apud tablolampo kun kovrilo el blanka gazo sur blanka litotableto kun orkolora rando.
“Ĉu vi ilin ŝatas, instruistino Fang? Ĉu vi ilin ŝatas?” kriante, Tingting senĉese skuis la brakon de Fang.
“Ho, mi ilin ŝatas, vere — ŝatas,” dirante, Fang apogis sin kontraŭ la muro, sentante sin tre laca. Ŝi direktis sian rigardon al la du vitraj fenestropordoj. Ekster la fenestroj vere troviĝis balkono, kiu povis konduki al ajna ĉambro. Sur la balkono staris kelkaj potoj da lekantoj. Estis ĝuste la sezono, en kiu lekantoj komencis floradi. Tiuj flavaj floroj pompis en sunlumo. Pluen trans la balkono videblis ondanta montdeklivo kaj parceloj da te-plantejo.
“Instruistino, vi certe ne ŝatas…” diris la knabino senteme.
“Oh, ne, ne, mi ŝatas, vere,” Fang hasteme interrompis ŝin. Altirinte ŝin en la sinon, ŝi mallaŭte demandis, “Diru al mi, Tingting, ĉu la ĉambro estas aranĝita kiel antaŭe.”
“Kompreneble ne,” la knabino ekridetis, “nur tapiŝo ne estas ŝanĝita, kaj aliaj mebloj estas nove anstataŭigitaj. Oni aĉetis ilin en la meblobutiko postulata de mia patro.”
“Kaj tiu skulptaĵo?” Fang demandis, montrante la skulptaĵon el marmoro.
“Ĝi estas nia propra havaĵo. Antaŭe ĝi troviĝis en la ĉambro de mia patro. Li diris, ke li tute ne vidas ĝin, kaj petis min transporti ĝin al via ĉambro.”
“Oho.” La rigardo de Fang falis sur la botelon da rozfloroj, kiu evidente estis aĉetitaj, ĉar ne troviĝis rozujoj en la ĝardeno de Familio Bai. Ŝi aliris al la lito kaj sidiĝis sur la litrandon, sentante grandan svenemon. La ĉambro saturiĝis per forta aromo de rozfloroj. La varma sunlumo de frua aŭtuno oblikve penetriĝis tra la vitraj fenestropordoj. Floroj, sunlumo kaj la ĉambra etoso ĉiuj estis ebriigaj.
“Ĉu vi kontentas, fraŭlino Fang?” Basa vira voĉo timigis Fang-on. Turninte sian kapon, ŝi vidis la maldikan kaj altstaturan figuron de Bai Peiwen oblikve apogantan al la pordkadro kun malfermitaj klapoj. Li senbrue alvenis, kio igis Fang-on supozi, ĉu li jam staris tie dum longa tempo, kaj ĉu li jamaŭdis la dialogon inter Tingting kaj ŝi. Ŝi stariĝis. Kvankam li ne povis vidi, ŝi subkonscie sekvis ĝentilecon. Ŝi diris, “Tio estas iom tro zorgeme aranĝita, sinjoro Bai.”
“Mi ne scias, ĉu oni harmonigis kolorojn laŭ mia intenco.”
“La koloroj bone akordiĝas.” Ŝi fikse rigardis al li. Kvankam la blindulo ne povas vidi, li estas sperta pri koloroj. “Mi ne atendis, ke vi estas fakulo en harmonigo de koloroj.”
“Tion mi ellernis,” li diris malrapide, “Mi iam vivis kun fakulo de kolorharmonigo.”
“Oh,” ŝi eĥis. Kaj ŝi balais la internon de la ĉambro per sia rigardo. “Fakte, ne necesas por vi zorgi pri tio,” ŝi diris maltrankvile, “tio vere vekas zorgojn ĉe mi!”
“Kvazaŭaŭtoro devas loĝi en la ĉambro, en kiu la inspiro facile naskiĝas,” li ridete diris.
“Kvazaŭaŭtoro?”
“Vi volas kolekti materialojn por verki, ĉu ne?” Lia rideto fariĝis pli videbla, sed subite li retiris sian rideton. “Loĝu ĉi tie, fraŭlino Fang!” li diris serioze. “Mi promesas al vi, ke vi povos trovi materialojn por verki, por verki romanon!”
“Ĉu mi diris, ke mi volas kolekti materialojn por verki?” Fang trovis tion kaj amuza kaj ĉagrena. “Mi…”
“Ne diru!” li interrompis ŝin. “Mi pensas, ke mi konas vin.”
Ŝi ŝtoniĝis dum momento. Kiel arbitra li estas! Koni ŝin! Ĉu li vere “konas” ŝin? Eklevinte siajn brovojn, ŝi ne volis disputi kun li. Irinte al la mezo de la ĉambro, ŝi malfermis la kofron, kiun maljuna You enportis, por ordigi la enhavon. Akre aŭskultinte ŝiajn movojn, la blindulo diris, “Vi certe esperas ripozi sola, mi pensas. Ni eliru, Tingting!”
“Oh,” ekkriis Tingting, “mi helpu instruistinon Fang ordigi, ĉu bone?” Ŝi turnis sian kapon al Fang. “Mi helpu al vi pendigi la vestaĵojn, ĉu bone?”
“Lasu ŝin resti ĉi tie, sinjoro Bai,” diris Fang, “Mi volas, ke ŝi helpu min ĉi tie kaj iom babilu kun mi.”
“Do, bone, ĝis baldaŭ.” Li ekbalancis la kapon, turnis sin kaj foriris.
Fang elprenis vestarkojn el la murŝranko, kaj post kiam Tingting helpis pendigi ŝiajn vestojn sur la arkojn, ŝi denove pendigis ilin en la murŝranko. Okupiĝante pri pendigo, Tingting senĉese parolis, elmetante siajn opiniojn, “Instruistino, vi havas multajn belajn vestojn, kiaj ĉi tiu ruĝa, ĉi tiu flava, ĉi tiu helverda… Kial vi ne surmetis ilin? Vi ĉiam preferas surmeti vestojn nigran, blankan, kafkoloran kaj malhelbluan… Kial?”
“Tiel vestite, mi aspektas kiel instruistino!” Fang diris ridete.
“Se vi lasas viajn harojn pendantaj malsupren, ne surmetas okulvitrojn kaj surmetas ĉi tiun helpurpuran veston, vi certe aspektas okulplaĉe,” diris Tingting, levante purpuran vesperkostumon kun arĝentkolora bordero.
“Oh, knabinaĉo, ĉu vi volas instrui al mi, kiel beligi min!” diris Fang, eksplodante per rido.
“Tamen, vi surmetis ĝin antaŭe, ĉu ne?”
“Kompreneble.”
“Kial vi ne surmetas nun?”
“Mi nun ne havas ŝancon. Tio estas vesperkostumo, kiun oni surmetas por bankedo, ĉu vi scias?” Fang pendigis la veston en la murŝrankon. Poste, ŝi subite haltis kaj altiris la knabinon, demandante, “Ĉu vi ŝatas belajn vestojn?”
“Jes,” la knabino kapjesis. “Mia patrino havas multajn belajn vestojn.”
“Kaj vi?” demandis Fang. “Mi nur vidas vin en lerneja uniformo.”
Mallevinte sian kapon, Tingting piede ludis kun la kvasto de la litkovrilo. “Ĉiutage mi devas sidi en lecionoj kaj ne havas tempon por surmeti belajn vestojn, eĉ se mi havus ilin…” ŝi diris sinĝene kaj mallaŭte.
“Ho,” Fang ekhavis komprenon. Rektiginte sian korpon, ŝi daŭre pendigis unu veston post la alia en la murŝrankon. Kaj samtempe ŝi malpeze diris, “Tingting, helpu min ordigi rapide. Poste, konduku min al via ĉambro por pririgardi, ĉu bone?”
“Bone!” ĝoje diris Tingting.
Pro malmulte da havaĵoj de Fang, ĉio estis tute ordigita nur post mallonga tempo. Sekvante Tingting, Fang alvenis al ŝia ĉambro. Ĝi estis relative granda, kaj zorgeme aranĝita per skarlataj tapiŝo kaj fenestrokurtenoj. La lito, skribotablo kaj libroŝranko estis aranĝitaj tiel bonorde kaj pure, ke Fang surpriziĝis, ĉar ĝi ne aspektis kiel la ĉambro por aliaj knabinoj. En ŝia imago, sur la planko de la ĉambro devus dise kuŝis ludiloj, kiaj pupoj, ursetoj kaj katetoj, aŭ amaso da porinfanaj legaĵoj, kiuj mankis ĉi tie. Ĝi nur estis pura kaj bonorda dormoĉambro.
“Bone, Tingting,” Fang diris ridete, “Montru al mi viajn pupojn.”
“Pu…u…p…ojn,” Tingting diris balbute.
“Jes ja!” Fang ĵetis ameman rigardon al la knabino. “Viajn nigrokulan, malbelan kaj blondabuklan pupojn…”
Tingting paliĝis kaj rideto malaperis ĉe ŝiaj lipoj. Ŝi rigide rigardis al Fang.
“Kiel pri tio?” demandis Fang nekompreneme.
La knabino mallevis sian kapon.
“Kio okazas, Tingting?” Fang fariĝis pli perpleksa.
La knabino levis siajn okulojn kaj direktis timeman ekrigardon al Fang. Ŝia vizaĝeto aspektis pli pale kaj larmeroj plenis en ŝia paro da grandaj okuloj. Kun petema mieno, ŝi tremete kaj kompatinde diris, “Vi certe scias pri tio, instruistino, ĉu?”
“Scii? Pri kio scii?” Fang altiris la knabinon al si. Sidiĝinte sur la litrandon, ŝi permane levis ŝian mentonon kaj zorgeme fiksrigardis ŝian timeman vizaĝeton. “Kio okazas do?”
Post kelkatempa silento, tiu deiris kaj levis la kapkusenon, el kiu ŝi elprenis umon kaj timeme prezentis ĝin al Fang. En ŝiaj manoj troviĝis krude farita tola pupo kun rompitaj brakoj kaj kruroj, eĉ ĝia kapo svinge pendanta nur kun kelkaj fadenoj ligitaj al la kolo. Krome, ĝia vestaĵo estis jam ĉifonita; la vizaĝo farita el blanka katuno nigris simile al la grundo, eĉ la brovoj ne distingeblis.
Ricevinte la tolan pupon, Fang demandis kun miro, “Kio…kio estas tio?”
“Mia pupo,” murmuris la knabino, kiu sentis vundiĝon pro ŝia vizaĝesprimo. “Mi pensas, ke ĝi ne tre okulplaĉa.”
“Sed, sed… kaj viaj aliaj pupoj?”
Tingting tuj levis sian kapon. Kuraĝe kaj decideme direktante sian okulojn al Fang, ŝi unuspire diris, “Mi ne havas aliajn pupojn, sed nur tiun ĉi, kiun mi trovis sur la malantaŭa montdeklivo.
Nigraokula, malbela kaj blondabukla… ĉiuj estas ĝiaj nomoj, kaj mi donis al ĝi plurajn nomojn.”
Kun larĝigitaj okuloj, Fang vidis la knabinon repreni la pupon permane kaj vane bonigi ĝian ĉifonitan vestaĵon. Ŝi eĉ ne povis eligi vorton pro stuporo. Kian familion de riĉulo ŝi havas! Kun preme mordetantaj lipoj, ŝi sentis eksciton interne kaj malsekajn okulojn. Kaj ŝia ĉiu nervo konvulsiis por la knabino. Post longa tempo, ŝi revenis al sia konscio. Karesante ŝiajn harojn, ŝi diris konsole kaj sincere, “Tiu ĉi pupo estas tre aminda, Tingting. Post du tagoj, mi pensas, mi povas fari novan veston al ĝi.”
“Ĉu vere? Ĉu vi faros tion?” ŝiaj okuloj radiis.
“Jes, mi faros tion,” diris Fang, kies larmoj preskaŭ elkuris el ŝiaj okuloj. Ŝi ne volus pririgardi ŝian vestŝrankon. Ŝi povis imagi al si, kio sin kaŝas en ĝi. Vidinte, ke Tingting bonorde demetis la pupon, ŝi altiris ŝian manon, dirante, “Ni faru ekzercojn vespere anstataŭ posttagmeze hodiaŭ. Nun, ĉu vi volas akompani min promeni ekstere?”
“Bone!” la knabino hurais.
“Do, rapidu! Diru tion al via pacĵo. Poste ni iru!”
Tingting fluge forkuris.
Post duonhoro, Fang kaj Tingting sin trovis starantaj antaŭ la ruino de Hanyan Bieno. Fikse rigardante al la rompitaj muroj kaj brikoj, Tingting sopireme diris, “Oni diras, ke mia mortinta panjo ofte hantas ĉi tien.”
“Kio?” demandis Fang. “Kiu diris tion?”
“Ĉiuj diras tion,” Tingting rigardis la malplenan framon de la domo. “Mi esperas, ke mi vidos ŝin. Mi ne timas ŝian reaperanton.”
Fang ekŝtoniĝis. “Ke ne ekzistas reaperantoj, ĉu vi scias?”
“Jes,” la knabino firme diris. “Panjo povos reveni. Mia paĉjo kaj mi atendas ŝian reaperadon.”
“Ĉu iu vidis ŝian reaperanton?” demandis Fang enpenseme.
“Jes. Multaj diras, ke ili vidis. Lastsemajne, iun nokton, Yazhu preteriris ĉi tie. Ŝi ĵuris, ke ŝi vidis virinan ombron promeni en la malplena ĝardeno, kaj ŝi kure fuĝis al la hejmo pro timego. Se estus mi, mi ne forkurus kaj alproksimiĝus al ŝi por alparoli.”
“Oj, ne faru tian fantazion,” diris Fang maltrankvile. Ŝi plej malamis, ke plenkreskuloj inokulas la pensojn pri fantomoj en geknabojn. “Ni foriru.”
“Ĉu vi timas?” demandis Tingting.
“Mi ne timas!”
“Ne timu mian panjon,” ŝi daŭrigis kun varma rigardo. “Mia panjo estas plej afabla kaj aminda.”
“Jes? Kiel vi sciis pri tio?”
“Paĉjo diris!”
“Oho!” Fang haltis. Ŝi denove ĵetis sian rigardon al la ruino de la kaduka domo sin kaŝanta inter sovaĝaj herboj, veproj kaj rampaĵoj. Ŝi imagis al si la antaŭan sendifektitan domon, kaj kiel vivis ĉi tie la “afabla kaj aminda” mastrino kaj ŝia amema edzo kun paro da brilaj okuloj. Ŝi absorbiĝis en imagado. Apud ŝi la knabineto ankaŭ staris, absorbite imagante al si sian mortintan patrinon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.