La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

15.

Monato forpasis. Hanyan malaperis kiel ŝtono falinta en la maron. Bai Peiwen utiligis mil rimedojn por serĉi ŝin. Li petis de laboristino Yan Lili informon pri ŝi, publikigis priserĉan anonceton en ĵurnalo, kaj eĉ sendis ekzameni la registradon de loĝantoj en policejo, sed ŝi ŝajnis ŝaŭmo malaperinta en la maro kaj donis nenian postsignon.

Li bedaŭris, ke antaŭe li ne demandis ŝin pri la nomoj kaj la adreso de ŝiaj adopto-gepatroj, kaj nun perdis ĉiujn eblojn. La priserĉa anonceto en ĵurnalo pligrandiĝis kaj daŭris semajnon, sed neniu telefonvoko de ŝi alvenis. Rapide li malgrasiĝis kaj aspekis marasme. Li ne havis apetiton nek emon al endormiĝo, kvazaŭ senhejma hundo tuttage. Li ne povis resti hejme eĉ unu minuton, ĉar li timis, ke ŝi telefonos al la fabriko. Sed en la fabriko li same ne povis teni sin senmova.

Ĉiumomente li eksaltis pro subita timo, viziante, ke ŝi edziniĝis, eĉ al tiu idioto. Kaj pro tio li ektremetis kaj sentis konvulsion en la koro kaj la tuta korpo. Tamen lia tuta kondutado ne povis eskapi el la rigardo de lia patrino kaj lia amiko Gao Lide.

Gao estis diligenta junulo, kiu alvenis sola al Tajvano post la okupado de la ĉeftero, kaj lernis en agrikultura fakultato en universitato, kiel kunlernanto de Bai. Pro intimaj konversacioj, li kaj Bai fariĝis koramikoj. Tial, post diplomiĝo, li translokiĝis en Domon Bai kaj administris la tutan te-plantejon, kiun Bai komisiis al li. Aplikante tion, kion li lernis en lernejo kaj kun granda intereso pri te-kreskigo, Gao eĉ prosperigis la te-plantejon pro sia laboremo. Oni povis rikolti sep aŭ ok fojojn la tefoliojn en la plantejo de Domo Bai, kio tute ŝuldiĝis al li. Por danki lin, Bai disponigis al li akciojn kaj pagis al li altan dividendon ĉiujare. Pro tio, Gao ĝuis specialan pozicion en la familio Bai, kiel koramiko, frato kaj helpanto de Bai.

Tiun nokton Gao kaj maljunula sinjorino Bai estis en la halo, dum Bai paŝadis tien kaj ĉi tien senĉese en sia ĉambro. Lastatempe, preskaŭ ĉiuvespere, li tiel paŝadis tien kaj reen eĉ ĝis profunda nokto. En sia dormoĉambro li same paŝadis tiel ĝis tagiĝo.

“Peiwen,” kriis lia patrino nereteneble, “kio okazas al vi?”

“Ho?” Haltinte, li ĵetis nekompreneman ekrigardon al ŝi.

“Ĉu laboristino povus tiel okupis vian animon?” Ŝi fikse rigardis lin.

“Ho, panjo?” li mire demandis, “Kiel vi povus scii...”

“Mi scias ĉion,” ŝi ekbalancis la kapon. “Mi persvadas vin forlasi ŝin! Ŝi ne konvenas al vi, nek al nia familio. Ŝi nur allogis vin, kaj vi neniel falu en ŝian kaptilon!”

“Panjo!” li reziste protestis, “Vi tute ne scias! Vi tute ne konas ŝin! Tio, kion vi diris, ne estas justa!”

“Ĉu mi ne scias?” La maljuna sinjorino levis la brovojn. “Tiuspecajn junulinojn mi bone konas. Mi konsilas, ke vi ne obstine insistu pri via konduto! Jen vidu, kiel ŝi vin turmentas!

Rigardu vin en la spegulo, ĉu vi havas decan aspekton? Vi estas vere stranga. Vi faris elektadon mil kaj mil fojojn, sed vi nur korinklinas al laboristino en via fabriko, anstataŭ al belaj filinoj de distingitaj familioj!”

“Ŝi ankaŭ estas abituriento!” li laŭte diris. “Ĉu laboristino malsuperas? Multaj gravuloj devenis de laboristoj!”

“Kompreneble,” ŝi ekrikanis. “Tiu laboristino tre baldaŭ fariĝos la mastrino!”

“Ne parolu tiel, panjo.” Starante antaŭ sia patrino, li ŝajnis ŝtonstatuo, kun pala vizaĝo kaj malserenaj okuloj. “Ŝi fakte ne inklinas edziniĝi al mi. Ŝi jamsenspuriĝis de unu monato.”

“Ŝi aperos,” ŝi diris kviete. “Ŝi jam elĵetis la hokon kun logaĵo, kaj iam venos por ĉasaĵo. Sed,

Peiwen, mi diru al vi, ke mi ne volas tian bofilinon.” Li rigide staris tie. Findirinte tiujn vortojn, la maljuna sinjorino stariĝis kaj rekte supreniris laŭ la ŝtuparo. Li ankoraŭ restis staranta en stuporo ĝis kiam Gao Lide aliris kaj donis al li bruligitan cigaredon.

“Ŝajnas al mi, ke vi bezonas cigaredon,” Gao diris ridete.

Bai prenis la cigaredon. Eliginte longan suspiron, li deprimite sidiĝis en la sofon, kun siaj fingroj enŝovitaj profunde en la harojn. Bruliginte cigaredon, Gao sidiĝis kontraŭ li kaj diris kviete,

“Kio do okazis? Eldiru kaj mi donos al vi proponon.”

Levinte la kapon, li ĵetis rigardon al Gao, kies rigardo estis kuraĝiga. Refoje li eksuspiris kaj forte eksuĉis la cigaredon, el kiu la densa fumo ŝvebis inter la du viroj. Gao sidis kun unu kruro metita sur la alia kaj mienis senzorge kaj senĝene, dum Bai firme kuntiris la brovojn kun la vizaĝo plena je malĝojo kaj ĉagreno.

“Kiel panjo sciiĝis pri Hanyan?” li demandis al Gao.

“Ŝi telefonis al direktoro Zhao kaj informiĝis pri tio,” Gao diris. “Nu, ĉu ŝi vere estas laboristino?”

“Jes.” Ekscitite li kriis, “Se vi vidus la laboristinon! Se vi vidus ŝin!”

Gao ekridetis leĝere. “Kiel ŝi malaperis?” li demandis.

Bai mallevis la kapon kaj denove silentis. Dum kelka tempo ili restis senparolaj. Siaflanke Gao ne urĝis lin respondi kaj nur elblovis cigared-fumon.

Post tre longe Bai malrapideme diris, “Antaŭ kvar monatoj mi rimarkis ŝin la unuan fojon.” Li sputis plenbuŝon da fumo kaj fikse rigardis ĝian disvolviĝon. En la ŝvebanta fumo li ŝajne viziis la vizaĝon de Hanyan malforte, leĝere kaj iluzie duonkaŝitan de fumo. Malrapide li rakontis la historieton inter si kaj Hanyan tute kaj senrezerve. De Gao li neniam kaŝis sekreton. Finrakontinte, li apogis sian korpon al la sofo kaj gapis al la plafono. Kun senviglaj okuloj, li diris mallaŭte, “Mi volonte ŝanĝus la tutan mondon por ŝi! La tutan mondon!”

Enpenseme silentis Gao, kiu estis lerta en pensado. Post kelka tempo, li subite diris, “Ĉu vi iris al la publika dancejo por peti informojn?”

“Publika dancejo?” Bai surpriziĝis.

“Nu, ŝi servis en publika dancejo antaŭe. Por renovigi sian vivon, ŝi decideme liberiĝis de ĝi kaj fariĝis laboristino. Sed vi donis batojn al ŝi kaj frakasis ŝian esperon. Se la junulino, kiu troviĝas en malespero, trovas, ke tiu renovigo ne alportas al ŝi respekton kaj reputacion, kaj des pli, ke tio ne igas la viron, kiun ŝi amas, havi altan kaj decan opinion pri ŝi, kiel ŝi agus?”

“Kiel?” La frunto de Bai ekŝvitis.

“Ŝi volontas degenerigi sin! Tial ŝi diris, ke ŝi volas flosi sur ondoj, perei kaj degeneri. Ŝi jam tute senkuraĝiĝis! Nun estas du ebloj pri ŝi: aŭ ŝi jam edziniĝis al tiu idioto aŭ reiris al dancejo kiel kundancistino. Do, mi proponas al vi serĉi ŝin en dancejo!”

Penetreme rigardante Gao-on, li restis senparola longan momenton. Poste li eksaltis, kaj ekkaptinte la jakon pendantan sur la seĝdorso, kuris eksteren. Gao surprizite kriis, “Kien vi kuras?”

“Al dancejo!”

“Kiu dancejo? Ĉu eblas, se vi havas nenian informon pri ĝi?”

“Mi serĉos ŝin de unu dancejo al alia!” Post kiam li impetis eksteren, Gao aŭdis la motoran bruon de la aŭto. Stariĝinte, li iris al la fenestro kaj okule akompanis lian aŭton, kiu elkuris kiel sago. Li eklevis la brovojn kaj iom klinis flanken la kapon. Ŝovinte ambaŭ manojn en la poŝojn de sia jako, li parolis al si, “Do, mi vere volas vidi tiun Zhang Hanyan-on!”

Pluaj tri tagoj forpasis. Bai iris al pli ol dek kelkaj dancejoj por serĉi ŝin, sed li povis trovi neniun spuron de ŝi, unuflanke pro tio, ke li ne sciis la nomon, kiun ŝi uzis en dancejo, kaj aliflanke pro tio, ke li ne havis ŝian foton en la mano. Tial li devis subaĉeti la direktoron de la dancejo, petante, ke tiu montru al li la fotojn de kundancistinoj. Sed tio ne helpis multe, ĉar multe da kundancistinoj ne disponigis siajn fotojn. Do, li ofte sidis silenteme en la angulo de dancejo, forte fumante cigaredon kaj rigardante kundancistinojn, kaj silenteme foriris. Tamen, tiun nokton li vere vidis ŝin.

Tio estis duaklasa, eĉ triaklasa publika dancejo, kie regis bruo, malordo kaj cigared-fumo, kaj malgranda bando ludis laŭtan muzikon. En mallarĝa danc-areno interpuŝiĝis paroj de gedancantoj, kiuj dancis rapidritme. Kaj Hanyan turniĝis en la brakumo de mezaĝulo. En malhela lamplumo, ŝiaj orelringoj kaj kolĉeno brilis. Kvankam en tia malhela lamplumo, kvankam en tia ĥaosa interpuŝiĝo, kvankam ŝia aspekto tute malsamis kiel kutime... tamen li rekonis ŝin je la unua vido.

Tuj kiam li eniris la dancejon, li rekonis ŝin! Li sentis rapidajn korbatojn kaj vertiĝon. Li ektremetis pro surpriziĝo. Sidiĝinte sur sidlokon, li diris kelkajn vortojn al la direktoro kaj fingromontris ŝin. Poste li subskribis ĉekon al la direktoro de kundancistinoj. Tiu mirplene gapis al li kaj foiris. Li mendis botelon da vino kaj bruligis cigaredon. Tiamaniere atendante kviete, li verŝis en sian ventron unu glason da vino post alia. Post longa tempo, lin vualis malluma homa ombro staranta antaŭ li. Li malrapide levis sian kapon. Jen timida kaj delikata figuro estis volvita per okcidentstila vesto el nigra veluro, el kies larĝe malfermita kolumo montriĝis ŝia delikate longa kolo. Ŝiaj malgrasaj kaj malfortaj ŝultroj aspektis pale kaj alloge kompatinde, kaj la brilanta koliero kroĉiĝis al ŝia delikata kaj glata haŭto. Lia rigardo supren leviĝis kaj tuŝis la ŝian.

Ŝajne ŝin trafis granda skuado. La sango rapide forlasis ŝiajn vangojn kaj lipojn. Ŝi apogis sin al la tablo per la mano, kun kolapsanta korpo. Li tuj stariĝis kaj ŝin helpis. Poste li sidigis ŝin sur seĝon. Per tremetantaj manoj li verŝis por ŝi glason da vino kaj donis ĝin al ŝi. Preninte la glason, ŝi eltrinkis la vinon per unu gluto. Li sidiĝis kontraŭ ŝi kaj fikse rigardis ŝin tra la larma nebulo abrupte formita. Ŝi aspektis pli malgrase kaj marasme. La tualeta pudro ne povis kaŝi ŝiajn palecon kaj lacecon, kaj sub ŝiaj okuloj klare montriĝis nigaj ringoj. Ŝiaj longaj okulharoj svingiĝis, duonkaŝante paron da malklaraj kaj timidaj okuloj. Li mordis al si la lipojn, sentante tordan doloron profunde en la koro.

“Hanyan!” li mallaŭte vokis. Li per tremetanta mano kovris ŝian maneton sur la tablo. “Kiel penige serĉi vin!”

Ŝi eltiris sian manon malpeze, levante siajn brovojn. Ŝia rigardo fiksiĝis sur lia vizaĝo la unuan fojon hodiaŭ nokte, kun ioma prijuĝemo kaj flegmo. “Ĉu vi volas danci, sinjoro?” ŝi demandis kun frida mieno. “Dankon pro via atentemo al mi!”

“Hanyan!” li kriis, ne sciante, kion diri, pro urĝemo. Ŝia senesprima vizaĝo pikis lin. Li konfuziĝis kaj streĉiĝis, sentante sian internon dolore turniĝanta. “Hanyan, ne kondutu tiel. Mi venas pardonpeti de vi kaj kunporti vin eksteren!” li hasteme diris. Liaj manplatoj malsekiĝis de ŝviteroj.

“Kunporti min eksteren?” ŝi murmuris. “Jes, se vi pagas por ekstera tranoktiĝo, vi povas kunporti min eksteren.” Ŝi stariĝis kaj rigardis lin kviete. “Ĉu ni eliru nun, sinjoro?”

Li rigardis ŝin, ŝian marasman vizaĝon, ŝian lacan mienon kaj ŝian flegman vizaĝesprimon, kvazaŭ li estus nur ordinara kundancanto kaj fremdulo tre malproksima de ŝi. Lia koro disŝiriĝis de ŝia konduto. Li ekkomprenis, ke ŝi ne volas daŭrigi antaŭan intiman rilaton kun li, kaj ke li jam perdis ŝin! Iam li tenis ŝin en la mano, sed nun li perdis ŝin!

“Kiel do?” ŝi demandis. “Iri eksteren aŭ danci?”

Li ekgrincis siajn dentojn kaj subite stariĝis. “Bone, ni iru eksteren unue! Antaŭ ĉio ni forlasu ĉi tiun lokaĉon!”

Ŝi alportis sian ventmantelon. Li helpis al ŝi surŝultrigi ĝin, kaj ĉirkaŭbrakumante ŝian talion, li eliris kune kun ŝi el la dancejo. Siaflanke ŝi ne rifuzis lian ĉirkaŭbrakumon, kio naskis strion da espero en lia koro. Fikse rigardante ŝin tra siaj okulharoj, li trovis indiferentecon kaj senzorgemon sur ŝia vizaĝo. Tio refoje pikis lin.

“Kien ni iru?” ŝi demandis al li.

“Kie vi loĝas nun?”

“Proksime de ĉi tie.”

“Ĉu mi povus sidi kelkan tempon en via loĝejo?”

“Jes,” ŝi eklevis siajn brovojn, “se tio plaĉas al vi.”

Senvorte ŝi nur paŝis antaŭen. La vento de profunda aŭtuno renkonte atakis ilin per penetrema malvarmeto. Ŝi iom ektremetis kaj li nereteneble firme ĉirkaŭprenis ŝin, kiu ne rezistis. Ili iris sur la norda strato Zhongshan kaj turnis sin en strateton. Ili eniris apartamentan domon kaj supreniris al la dua etaĝo. Ŝi elprenis el la mansako ŝlosilon kaj malfermis la pordon de la ĉambro. Nun li sin trovis en malgranda kaj bela salono, kiu estis nekompareble supera al ŝia antaŭa ĉambreto: tapetitaj muroj, luksa lustro pendanta el la plafono, gramofono, ŝranko kun kelkdek specoj da vino eksponitaj, kompleto da elegantaj sofoj, malhele ruĝa fenestrokurteno pendanta ĉe fenestropordo...

Ĉirkaŭrigardante, li sentis malklaran doloron en la koro. Li vidis la tipan ĉambron de kundancistino, kaj krome li sciis, ke ofte gastoj frekventas ĉi tien.

“La ĉambro estas bone dekoraciita,” li laŭdis malsincere.

“Jes?” ŝi demandis senemocie. “Mi luis ĝin, kune kun ĝiaj mebloj kaj ornamaĵoj. Mi ne faris ŝanĝon al ĝi. Se ĝi estus mia, mi elektus kreman kaj kafan kolorojn por la salono, blankan, oran kaj nigran kolorojn por la dormoĉambro, kaj aldonus ruĝan litkovrilon kaj similajn.” Ŝi montris la sofon, “Bonvole sidiĝu!” Kaj malferminte la cigared-skatolon sur la tableto, ŝi demandis,

“Cigaredon?”

“Ne.”

“Kion vi volas trinki?” Ŝi aliris al la ŝranko kaj elprenis vinglason, “Kion vi emas trinki, viskion aŭ brandon?”

“Nenion. Mi volas nenion,” li diris ekscitite, fiksante sian rigardon sur ŝin.

“Do, kio pri aliaj trinkaĵoj, oranĝa suko aŭ soda akvo aŭ kokakolao? Vi devas trinki ion, ĉu ne!

Vi jam elspezis tiom multe da mono por mi, kaj miaflanke mi devas bone regali vin!” ŝi diris, intence evitante lian rigardon.

Alirinte al ŝi, li tenis ŝian brakon per la mano, turnigis ŝian korpon kaj devigis ŝin fronti al li.

Kaj li penetreme rigardis ŝian vizaĝon. Li havis okulojn plenajn je sangaj strioj kaj distaŭzitajn harojn. Li rapide spiregis, kun pala kaj marasma vizaĝo.

“Sufiĉe!” li diris raŭke. “Ne turmentu min, Hanyan. Mi eraris, mi eraris. Ne turmentu min plu!” Li ne povis regi sin. Li firme alpremis ŝin en sian sinon kaj ŝovis sian kapon en ŝian kolumon. “Superŝutu min per via kolero! Batu kaj skoldu min! Kriegu al mi! Diru al mi, ke mi estas la plej granda malsaĝulo! Sed ne turmentu min per flegmo tiamaniere! Ne kondutu tiel! Sciu, ke mi faris nenion alian ol serĉi vin dum ĉi tiu monato. Sufiĉas via puno al mi, jam sufiĉas!

Hanyan, indulgu min!”

Ŝi elbaraktis kaj forsaltis de li. Apogante sin kontraŭ la muro, ŝi gapis al li kun larĝe malfermitaj okuloj. Ŝia vizaĝo montriĝis morte pala kaj ŝia mieno kaptiĝis de retiriĝemo kaj konfuziteco.

“Kion... kion vi volas, sinjoro?” ŝi demandis, kvazaŭ li ankoraŭ estus fremdulo.

“Mi volas doni al vi edziĝpeton,” li urĝeme diris. “Mi petas, ke vi edziniĝu al mi. Mi amas vin kaj mi volas vin.”

Ŝi rigardis lin. Ŝia vizaĝo pli paliĝis kaj laceco riveliĝis en ŝiaj okuloj. Malrapide deturninte sian kapon, ŝi mallevis siajn palpebrojn.

“Se vi petas mian edziniĝon, do, mi rifuzas, sinjoro,” ŝi diris seke kaj malforte.

“Hanyan!” kriante, li sin ĵetis antaŭ ŝin kaj kaptis ŝiajn manojn. “Mi scias, ke vi koleras kontraŭ mi kaj vi malamas min. Mi scias. Mi tute scias. Sed ne parolu tiel definitive. Bonvole donu al mi alian ŝancon. Provu min ankoraŭfoje, Hanyan, mi petas!”

“Ne,” ŝi diris mallaŭte, rigardante malplene tra la fenestro, sen ia vizaĝesprimo. “Vi malestimas min, kaj konsideras min malpura. Mi ne povas edziniĝi al tiu, kiu min malestimas. Ne, neniel. Mi jam diris antaŭe, ke mi ne meritas pariĝi kun vi!”

“Ne, ne, Hanyan, ne estas tiel. Estas mi, kiu ne indas je vi. Mi estas vulgara, malgrandanima kaj egoista. Nun mi jam ekhavas klaran komprenon, ke tiu afero neniom damaĝas vian purecon kaj bonecon. Mi estas tre malsaĝa, Hanyan! Nun nenio malhelpas nin. Mi ne plu zorgas pri via deveno kaj via pasinteco. Vi estas la plej perfekta en mia koro. Mi petas, Hanyan, ke vi edziniĝu al mi, edziniĝu al mi! Hanyan, ne rifuzu min!”

Ŝi ektremis, ankoraŭ rigardante tra la fenestro, sed larmoj ŝveliĝis kaj inundis ŝiajn nigrajn pupilojn. Ŝiaj lipoj iom moviĝis kaj malforta rideto naĝis al la liprando. “Se vi dirus tiujn vortojn antaŭ monato,” ŝi diris malgaje, “mi genuiĝus ĉe viaj piedoj kaj kisus ilin. Sed nun tio ne helpas.

Mi jam reiris al la dancejo, kaj mi ne plu revis pri tio. Mi ne edziniĝos al vi, sinjoro Bai. Tamen vi povas iri al la dancejo. Kiel riĉulo, vi povas pagi miajn servohorojn aŭ pagi por mia eliro kun vi.”

“Ne, Hanyan!” kriante, li peteme skuis ŝin, kaj karesis ŝiajn vangojn kaj harojn. Lia rigardo arde fiksiĝis sur ŝian vizaĝon. “Mi ne permesas al vi resti en la dancejo, neniel! Mi nepre edzinigos vin, kion ajn vi diras! Ne estus tiom kruela, Hanyan...”

“Jen vi estas kruela, sinjoro Bai!” dirante, ŝi deturnis sian rigardon de la ekstera pejzaĝo kaj faligis la rigardon sur lin. Larmoj glitis laŭ ŝiaj vangoj kaj fale gutis sur ŝian veston. “Bonvole forlasu min kaj ne tedu min,” dirante, ŝi komencis plorsingulti mallaŭte kaj reteneme.

Ŝia plorsingultado disŝiris kaj dolore pikis lian koron. Li ambaŭmane levis ŝian vizaĝon kaj forkisis ŝiajn larmojn per la lipoj. Li peteme diris, “Indulgu min, indulgu min, Hanyan. Mi estas kulpa. Mi kondutis kiel azeno. Mi igis vin multe suferi por nenio kaj fali en multajn maljustaĵojn.

Mi estas kulpa. Hanyan, donu al mi ŝancon, la ŝancon al mi por renovigi min kaj ripari mian kulpon. Mi certigas al vi, Hanyan, ke viaj dumvivaj suferoj jam finiĝis kaj mi donos al vi la plej dolĉan kaj la plej feliĉan vivon. Hanyan, promesu edziniĝi al mi! Hanyan, promesu tion!”

“Vi... vi pentos pri tio,” ŝi diris plorante, “Iun tagon vi malŝatos kaj forĵetos min...”

“Mi neniel, absolute neniel faros tion!”

“Vi faros tion, ĉar vi jam malŝatis kaj forĵetis min foje. Kaj poste vi ankoraŭfoje faros tion. Mi timas tiun tagon. Mi ne kuraĝas akcepti vin, mi ne kuraĝas!” Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj.

Plorado tremigis ŝiajn ŝultrojn kaj larmoj falfluis el inter ŝiaj fingroj. “Mi jam diris, ke mi hontas pri mia malindeco, mi estas humila kaj sensignifa... Mi ne volas edziniĝi al vi, mi ne volas! Iun tagon, kiam vi ne plu amos min, tiam vi malbenos min kaj vi pentos... Aĥ, ne, ne,” ŝi skuis sian kapon inter la manoj. “Forlasu min! Forlasu min! Mi estas tiel humila. Ne ŝerce trompu min...” Ŝi ne plu povis parolis kaj eĉ povis eligi neniajn sonojn pro dolora plorado. Li perforte tiris ŝian manon el de ŝia vizaĝo kaj rigardis ŝiajn vizaĝeton terure makulitan de larmoj kaj maljuste ofenditan kaj retiriĝeman mienon. Lia koro spasme konvulsiiĝis. Li ekkomprenis, kiom serioze li vundis tiun fragilan koron, tiel ke, ŝi ne plu kuraĝis kredi aŭ akcepti la amon. Li fikse rigardis ŝin longe kaj profunde, kaj poste li eligis ekkrion kaj timplene altiris ŝin al sia sino. Tremete prenante ŝian kapon en sian brakumon, li kriis, “Aĥ, Hanyan, kion mi faris al vi? Mi devas esti damnita, mi devas esti kondamnota en la inferon! Ho, Hanyan, batu kaj malbenu min!”

Levinte ŝian kapon per la mano, li alpremis siajn lipojn al la ŝiaj tremetantaj lipoj. Siaflanke ŝi ankoraŭ ploris. Plorante, ŝi ĉirkaŭprenis lin tre forte kaj demandis plorsingulte, “Ĉu vi... vi... vi vere... volas min?”

“Jes, jes, Hanyan! Mia ĉiu osto kaj ĉiu fibro volas vin! Mi volas vin! Mi volas vin, Hanyan!

Ni geedziĝu tuj morgaŭ! Mi pagos por vi la monsumon, kiun vi ŝuldas al viaj adopto-gepatroj, kaj mi finos anstataŭ vi vian kontrakton kun la dancejo. Hanyan, vi ne plu havos mizerajn tagojn!

Tion mi certigas al vi. Mi protektos vin dum nuna vivo kaj estonta vivo!”

“Vi... ne estas sincera...”

“Mi estas sincera, sincera!” li diris ripetade.

“Vi scias, ke mi ne estas... bona junulino, kaj ne pura, ne...”

Li kovris ŝian buŝon per la mano. “Vi estas bona kaj pura junulino! Vi estas perfekta kiel neprilaborita jado! Vi estas la junulino, pri kiu mi revadas!”

Ŝi levis sian kapon kaj ŝiaj pupiloj larme vualitaj flagradis. Ŝi rigardis lin longe tiamaniere, kaj poste timide kaj malforte demandis, “Ĉu vi... ne... pentos?”

“Penti?” Li fikse rigardis ŝin. “Jes, mi pentas, ke mi prokrastis unu monaton kaj ke mi multe suferigis vin!”

Ŝi mallevis siajn palpebrojn kaj staris senmove.

“Hanyan,” li softe vokis. “Ĉu vi jam pardonis min?”

Sen diri ion, ŝi nur malpeze ĉirkaŭprenis lin, malpeze apogis sin al lia sino kaj malpeze alpremis sian vangon al lia firma kaj larĝa ŝultro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.