|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post lavado de siaj vizaĝo kaj buŝo, starante antaŭ la spegulo, Fang zorgeme ekzamenis sin.
Tranokta laceco lasis nemulte da spuroj sur ŝia vizaĝo, sed nur nekomprenemo kaj perplekseco en ŝiaj okuloj iom pliiĝis. Suspirinte, ŝi brosis siajn longajn harojn, dum ŝi nevole rememoris, kion Tingting diris, “Se vi malligas viajn harojn, ne surhavas okulvitrojn kaj portas purpuran bluzon, vi certe aspektas tre bele.”
Nun ŝi jam malligis la harojn sen okulvitroj, ĉu ŝi vere aspektis bele? Ŝi zorgeme okulmezuris sin en la spegulo. Ne, ne, mi ne estas tiel bela kiel Ailin. Ŝi efektive estas belulino. Tamen... kial mi komparu min kun Ailin pri beleco? Ŝi rigardis en la spegulon. Vi estas freneza. Kion vi fantazias en via cerbo? Ĉi tiea medio ne konvenas al vi, ĉu vi ne vidas tion? Vi aspektas marasme kaj pale. Vi devus edziniĝi al Yali en Usono kaj naski aron da viglaj infanoj, sed ne resti ĉi tie en stuporo kun gapanta paro da grandaj okuloj! Vi frenezas! Vi vere havas malklaran kapon. Ekde tiu maja posttagmezo, vi jam perdis vian animon, kiu jam estas forlogita de la ruino de Hanyan Bieno.
De tiu posttagmezo vi faris nenion pravan. En Hanyan Bieno troviĝas perversa magio, kiu vere perdigis vian animon.
Ŝi murmure parolis al si mem, dum la harbroso centfoje glatigis ŝiajn harojn. Ŝi ne aprobis, ke li, kontraŭ ŝia volo, petis unutagan forpermeson por ŝi, sed ŝi gratulis sin pro la unutaga senokupiteco. Ĵetinte la broson sur la tualettablon, ŝi lerte volvis siajn harojn en hartuberon malantaŭ la kapo per kelke da longaj harpingloj kaj eksurhavis okulvitrojn. Tiu aspekto estis pli bona, kiu donis al ŝi senton de sekureco. Iu frapetis je la pordo, kaj ŝi respondis per “eniru”. La pordo malfermiĝis. Kun granda bukedo da flavaj rozoj, Yazhu eniris kaj ridete rigardis Fang-on.
Ekmire ŝi demandis, “Kion vi volas fari, Yazhu?”
“La sinjoro petis min aĉeti ĝin survoje al legombazaro. Li ordonis, ke mi metu ĝin en la ĉambron de fraŭlino Fang,” diris Yazhu, sur kies ronda vizaĝo troviĝis nenia kaŝemo. Alirinte al la bretaro, ŝi prenis la florvazon, verŝis akvon en ĝin kaj enŝovis rozojn unu post alia.
“Mi faru tion.” Fang prenis la rozojn, bonorde tondis la tigojn per tondilo kaj malrapide ŝovis ilin en la vazon. Antaŭe ŝi estis lertulo en aranĝado de floroj kaj pri tiu arto havis grandan intereson. Tamen, hodiaŭ, ŝi sin montris distriĝema, iom malatenta kaj mirplena. Flavaj rozoj!
Flavaj rozoj! La unuan tagon, kiam ŝi ekloĝis ĉi tie, troviĝis florvazo da flavaj rozoj en ŝia ĉambro.
Nun flavaj rozoj denove! Kvankam li estas blinda, li tamen ne havas blindan menson. Kion li volas fari per tio? Yazhu ne tuj foriris. Starante flanke, ŝi ridete rigardis ŝin aranĝi la florojn. Al Fang ŝi ĉiam kovis adoremon. Laŭ ŝia opinio, ekde kiam Fang eniris Domon Bai, la familio ekhavis hejmecan etoson, viglecon kaj vivecon, tial ŝi multe pli ŝatis fraŭlinon Fang ol sian propran mastrinon. “Ĉu vi estis laca lastnokte, fraŭlino Fang?” ŝi serĉis vortojn por demandi.
“Oh,” Fang iom ruĝiĝis, “devas esti, ke iu flegas la pacienton, vi scias.”
“Jes,” Yazhu eĥis. “Estas vere bone, fraŭlino Fang, de post kiam vi venis ĉi tien. Ĉio ŝanĝiĝis.”
“Kial vi diris tion?” demandis Fang nekompreneme.
“Ankaŭ Tingting dikiĝas, la sinjoro babilemas kaj ridetemas, kaj la sinjorino ne tiel kverelas nek insultas ĉiutage,” dirante, Yazhu sin direktis al la pordo. “Mi iru al la kuirejo. Maljuna You diris, ke hodiaŭ vespere gasto estas invitita al vespermanĝo.”
“Gasto?” Fang ekmiris. “Sinjoro Bai estas malsana, kaj la sinjorino foriris al Taizhong. Kial oni invitas gaston?”
“Ankaŭ mi ne scias. La sinjoro volis, ke maljuna You venigu lin per telegramo. Hodiaŭ frumatene, maljuna You iris sendi telegramon.”
“Oh?” Fang sin montris dubema. Hodiaŭ frumatene okazis tiom da aferoj. Mi esperas, ke maljuna You ne vidis min kuŝanta sur la seĝo. Sendi telegramon? Kia gasto estas tiel grava? Ĉu li estas amiko de Bai en negocado? Post kiam Yazhu malsupreniris, ŝi jam bone aranĝis la florojn kaj lavis al si la manojn. Ĵetinte rigardon tra la fenestro, ŝi vidis la aŭtunan sunon lumi brile. Ŝi eliris el la ĉambro, volante iom promeni en la ĝardeno. Preterirante la ĉambropordon de Bai, ŝi ĵetis ekrigardon tra la malfermita pordo. Ŝajne li endormiĝis. La fenestrokurteno jam distiriĝis flanken kaj la bela sunlumo disverŝiĝis en la tuta ĉambro. Ŝi ŝtele eniris, volante kuntiri la kurtenon aŭ fermi la fenestron, ĉar la homo postfebra ne povis elteni alblovojn. Kiam ŝi iris al la fenestro, li diris trankvile en la lito, “Fraŭlino Fang?”
Surprizite, ŝi turnis sian kapon kaj diris retiriĝeme, “Mi pensis... pensis, ke vi dormas.”
“Mi jam dormis sufiĉe dum nokto,” li diris, “Ĉu vi bonvolus sidi ĉe la litrandon dum momento?” Fang aspektis heziteme. “Ĉu vi timas min? Jes?” li mallaŭte diris, “Mi ne timas, fraŭlino Fang, kial vi ofte evitas min?”
“Mi ne,” diris Fang malforte.
“Do, fermu la pordon kaj sidiĝu ĉi tien. Se vi volontus doni al mi helpon, mi dankegus vin.”
Fang ne moviĝis. “Kiel, fraŭlino Fang?” Post paŭzeto, li daŭrigis, “Mi scias, ke vi certe abomenas ĝenantan blindulon, ĉu ne?”
“Oh, ne,”respondis Fang. Irinte al la pordo, ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la litrando. “Bone, sinjoro.”
“Ĉu vi volontus legi ion almi?”
“Legi ion?” Fang perpleksiĝis.
“Jes. Post kiam miaj okuloj perturbiĝis, mi ne povas legi librojn. Mi pensas, ke mia animo jam sekiĝis. Se vi volontus legi ion al mi, tio signifas, ke vi faras bonan aferon.”
“Kion vi esperas, ke mi legu por vi?”
Fosinte sub la kapkuseno, li elprenis faskon da ŝlosiloj kaj donis ĝin al ŝi. Je ŝia konsterniĝo, li diris kviete, “Per la plej malgranda ŝlosilo el ili, malfermu la tirkeston ĉe la malsupra parto de la littableto. En ĝi troviĝas ligna skatolo. Bonvole alportu ĝin al mi.”
Ŝi perplekse rigardis lin. Kion li volas fari? Vere ŝi estis konfuzita. Ŝi esperis, ke lia menso ne vage flugas. Per la ŝlosilo, ŝi malfermis la tirkeston, en kiu kuŝis ruĝligna skatolo fajne ĉizita. Kun ĝi en la mano, ŝi ekmiris, ĉar la tuta surfaco de la skatolo plenis de ĉizitaj rozoj, kiuj ĉiuj estis vivece skulptitaj. Metinte la skatolon sur la liton, ŝi diris, “Nu? Sinjoro Bai!”
“Ĝin malfermu!” Li spiris iom urĝeme.
Kun ioma retiriĝemo, ŝi ĵetis ekrigardon al li kaj restis longe senmova. Povante ne plu atendi, li urĝis, “Malfermu ĝin!”
Kiam ŝi apertis la skatolon, ŝiajn okulojn trafis blindiga brilo. La skatolo estis apartigita en du fakoj, en unu el kiuj troviĝis senescepte virinaj ornamaĵoj kiaj broĉoj, braceletoj, kolieroj kaj fingroringoj... ĉiuspecaj kun altvaloro kaj supera kvalito, kaj en la alia kuŝis kajero kun kovrilo el ruĝa veluro, volvita per rubando el nigra sateno.
Li mallaŭte diris, “Elprenu la kajeron kaj fermu la skatolon... Oh, fraŭlino Fang, ĉu vi jam aŭdis, kion mi diris? Kial vi ne moviĝas?”
“Oh, mi... jes.” Ŝi elprenis la kajeron kaj tuj fermis la skatolon.
“Remetu la skatolon en la tirkeston. Ĝi estas la unusola aĵo, kiu elsaviĝis el tiu brulego. Ĉu vi jam faris tion, fraŭlino Fang?”
“Je...es.”
“Nu, sidiĝu.”
Ŝi sidiĝis.
“Malfermu la kajeron. Ek, legu por mi.”
Ŝi ĵetis profundan rigardon al li, kaj malrapide malfermis la kajeron je la unua paĝo. Ŝi eksentis kunpremiĝon de la koro kaj steletoj saltadis antaŭ ŝiaj okuloj. Lastnokta malmulta dormado kaŭzis tian distriĝemon kaj vertiĝon. Ŝi faris profundan enspiron, koncentris sian atenton kaj rigardis la skribaĵojn sur la unua paĝo: Forlasitaj manuskriptoj de amata edzino Zhang Hanyan.
“Kio okazas al vi, fraŭlino Fang?”
“Oh, mi iom lacas. Mi ne bone dormis lastnokte, mi pensas,” ŝi nevole diris, volante eviti la nunan taskon.
“Tamen, ĉu vi volontus legi kelkajn alineojn por mi?” li insistis.
Senhelpe ŝi eligis suspiron. “Bone, se vi insistas pri tio.”
Mallevinte la kapon, ŝi turnis la unuan paĝon kaj komencis legi la tekston. La paĝoj de la teksto, kiu konsistis el delikataj kaj malgrandaj vortoj nete skribitaj sur la kremkoloraj leterpaperoj kun fona desegno de rozfloroj, estis zorgeme kaj delikate binditaj. Komence troviĝis tre kortuŝa poemeto kaj ŝi softvoĉe legis:
“Tiutage renkontiĝe inter floroj,
Mi ĉuis vin, kia vol’ en via kor’?
Vi mallaŭte flustris ĉe orelo mia,
‘Mi vin volas! Mi vin volas kun fervor’!’
Ankaŭ mi sekrete al vi softe kveris,
‘Mi vin amas! Mi vin amas per favor’!’
Tamen kiu tago estas jen ĉi tago?
Kial kun mi ne parolas vi, sinjor’?
Mi vere ne scias pri deziro via,
Nek vi pri sekreto mia en memor’.
Nur kukol’ lamente krias en arbaro,
‘Ve, pli bone vi disiĝu, disen for!’”
Malpeze levinte sian kapon, ŝi ĵetis ekrigardon al li. Li kuŝis surdorse tie kun interplektitaj manoj sub sia kapo. Li gapis per paro da siaj nevidpovaj pupiloj larĝe malfermitaj, kaj prezentis sian vizaĝesprimon seriozan, profundan kaj absorbitan. La doloro en la fundo de ŝia koro pliiĝis kaj pliiĝis... ĝis ĝi fariĝis forta premo subpremanta ŝiajn nervojn. La tasko de legado estis por ŝi kruela kaj suferiga. Du gutoj da larmoj rulfalis de sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi kaŝe forviŝis ilin. Dum ŝi legis plu, ŝi eligis tremantan voĉon:
“Mi ankoraŭ rememoras pri tiu tago kaj tiu varmega posttagmezo. Starante sur la placo kie oni sunumis tefoliojn, kun kapo, manoj kaj piedoj volvitaj per indiga tolo, mi vidis la tefoliojn flosadi antaŭ miaj okuloj. Tiam kion mi pripensis? En mia cerbo ekzistis nek sonĝo nek poemo nek prirevita princo. Mi sentis malplenon kaj solecon. Mi similis al sun-sekigita tefolio, jam perdinte jun-verdan koloron. Tamen, ĝuste en tiu posttagmezo, ardigita de la suno, mia vivo tute ŝanĝiĝis...”
Ŝi subite sentis, ke ŝi ne povas daŭrigi legadon, almenaŭ ne volontas legi plu. Ŝi ĉesis kaj, levinte sian kapon, stupore rigardis lin. Tiu ekmoviĝis kaj turnis sian vizaĝon al ŝi.
“Kio okazas?” li demandis.
Abrupte ŝi stariĝis. Ĵetinte la kajeron sur la liton, ŝi ekscitite diris per tremanta voĉo,
“Pardonon, sinjoro Bai, mi ne povas plu legi por vi. Mi estas tre laca kaj volas ripozi momenton.”
Ĉe tio, malgraŭ liaj reago kaj opinio, ŝi direktis sin al la pordo kaj, malferminte la pordon, rapide eliris. Apogante sin kontraŭ la pordo fermita, ŝi staris longan tempon kun fermitaj okuloj. Ŝia koro ŝajnis bolanta akvo senĉese ruliĝanta. Post longa tempo, ŝi malfermis la okulojn kaj surprizite vidis maljunan You stari senparole antaŭ ŝi kaj fikse rigardi ŝin.
“Oho!” ŝi panike ekkriis. “Kion vi faras ĉi tie, maljuna You? Vi timigas min.”
Maljuna You iom klinis sian korpon, esprimante neordinaran estimon.
“Pardonon,” li diris, kun paperpeco en la mano, “Jen estas telegramo. Mi volas doni ĝin al la sinjoro.”
“Oh,” ŝi haste iris flanken, dirante, “Ĉu vi legos ĝin al li?”
“Jes,” li diris, senteme rigardante ŝin. “Aŭ fraŭlino Fang eniru kaj legu ĝin al li.”
“Oh, ne.” Ŝi celis al la ŝtuparo. “Vi eniru,” dirante, ŝi rapide malsupreniris. Ŝi ne ŝatis la rigardon de maljuna You, la rigardon, kiu igis ŝin tre sinĝena. Li estis tre akra-senta persono. Kiel li opinias pri ŝi?
Posttagmeze, ŝi decidis iri al la lernejo. Ŝi trovis, ke sen ĉeesto de Tingting, Domo Bai plenigas ŝin per senforma premforto kaj streĉas ŝian ĉiun nervon, kiel streĉitan kordon, kiu rompiĝemas se plia forto aldoniĝas. En la lernejo, post kiam ŝi instruis nur du klashorojn, alvenis la telefonvoko el Domo Bai. Ŝi levis la aŭdilon, kaj la parolanto ĉe alia fino estis eĉ Bai Peiwen.
“Ĉu estas fraŭlino Fang?” demandis li, iom urĝeme.
“Jes.”
“Oh,” li eligis faciligitan spiron. “Mi pensas, ke vi...”
“Kiel?”
“Oh, lasu do.” En lia voĉo ree pleniĝis vigleco. Kio do vekis tiel grandan eksciton en lia voĉo?
“Nur pli frue vi revenu, ĉu bone?”
“Mi reiros kun Tingting. Ĉu vi...havas aferon?”
“Oh, ne. Neniom.”
Demetinte la aŭdilon, ŝi eksentis konfuzon, ĥaoson kaj maltrankvilecon en la koro. Kion Bai artifikas? El lia parolo, ŝajne li maltrankvilas pri ŝia foriro el la hejmo aŭ ŝia forlaso sen adiaŭo.
Tamen, eĉ se ŝi forlasus sen adiaŭo, ĉu tio estas grava afero por li? Sidante malantaŭ la skribtablo, ŝi gapis al la ekzercaj kajeroj kaj ne povis daŭrigi korektadon. Tiuj vortoj antaŭ ŝiaj okuloj flosis... naĝis... flosis... naĝis, kaj fine fariĝis tiu poemeto:
“Tiutage renkontiĝe inter floroj,
Mi ĉuis vin, kia vol’ en via kor’?
Vi mallaŭte flustris ĉe orelo mia,
‘Mi vin volas! Mi vin volas kun fervor’!’
...”
Kiel alkroĉiĝema kaj bela sentimento! Tamen ankaŭ venos la tago de “Ve, pli bone vi disiĝu, disen for!” Aĥ, kion oni povas kredi dum la vivo? Kaj kion oni povas prilaŭdi? Kun tiaj korinklinemo kaj sopiremo, Bai ne estas senama homo! Se Zhang Hanyan sciiĝus pri tio subtere, ĉu ŝi volontus daŭrigi la amrilaton kun li? Pensante, ŝi prenis plumon, kaj instigate de subita kaprico, imitis la tonon de Zhang Hanyan kaj aldonis strofon al tiu poemo:
“Multaj pasintaĵoj jame forgesitas,
Kaj forpasis kun vent’ dankemo kaj rankor’.
En du mondoj nin kunigas korinklino,
Pro disiĝ’ dekjara kreskas kor-dolor’.
Ĉu la renkontiĝo eblus sur ĉielo?
Mallaŭtvoĉe kuku-kriis la kukol’,
‘Tuj revenu, tuj revenu, tuj de for’!’”
Finskribinte, ŝi eksentis zumadon en siaj oreloj kaj rapidan frapadon de la koro, kaj ŝia vizaĝo terure febre brulis. Stariĝinte, ŝi verŝis glason da akvo kaj trinkis malrapide, sed ŝia korbatado ankoraŭ ne povis trankviliĝi. Metinte la poemeton inter la paĝojn de la libro, ŝi lante paŝis antaŭ la fenestron kaj ĵetis sian rigardon al malproksimo. Sur la deklivo ekster la lerneja tereno kuŝis pecoj kaj pecoj de junverdaj te-plantejoj, ŝajne en la sezono de kolektado de tefolioj. Post lernohoroj, prenante Tingting-on je la mano, ŝi reiris al Domo Bai, tre silentema sur la tuta vojo. Kun speciala kaj maltrankvila sento, ŝi eĉ timis vidi la du ruĝajn pordklapojn de Domo Bai. Ŝi ne sciis, kial ŝi spiras tiom urĝeme kaj kial ŝia koro batas tiom rapide. Ĉu io okazos? Ŝi kunpremis siajn lipojn, kaj eĉ ŝvitis ŝia mano, kiu prenis Tingting-on.
Enirinte Domon Bai, ŝi vidis maljunan You lavi la polv-kovritan Chevrolet-aŭton en la korto.
Kiam li ekvidis ilin, rideto eknaĝis ĉe liaj lip-anguloj kaj liaj akraj okuloj brilis ameme. “Tingting, rapide supreniru. Via onklo Gao jam alvenis. Li estas en la ĉambro de via paĉjo!” li diris.
“Onklo Gao?” jubilis Tingting. Forlasinte la manon de Fang, ŝi sturmis en la salonon, kriante,
“Onklo Gao! Onklo Gao! Onklo Gao!”
Fang eksentis froston ĉe la fundo de la koro. Onklo Gao? La ĉielo! Kio li estas? Dio scias! Li ne estu.... Ŝi stuporiĝis konfuzita kun membroj moliĝantaj kiel kotono. Ŝi trovis, ke ŝi ne povas movi sian menson, eĉ tute ne kapablas pensi! La dentradoj en ŝia cerbo jam stopiĝis. Mekanike enirinte la salonon, ŝi stupore staris. Aŭdiĝis bruaj ridoj kaj paroloj el supra etaĝo. Kun la rido kaj akutvoĉa kriado de Tingting miksiĝis vira, serena kaj fervora voĉo, “Tingting, vi etulino! Vi aspektas pli kaj pli bela! Pli kaj pli aminda! Venu! Vi nepre konduku min intervidiĝi kun via instruistino Fang! Ĉu ŝi estas malsupre de la etaĝo?”
Fang surpriziĝis. La unua ideo fulmis tra ŝia menso: mi foriru, tuj foriru! Tamen ŝi jam ne havis tempon por foriri. Apenaŭ ŝi sin turnis, kiam aŭdiĝis paŝbruo malsupreniranta la ŝtuparon, kune kun ĝoja kriado de Tingting, “Instruistino Fang, jen estas mia onklo Gao!”
Jes, ŝi ne povas forkuri kaj ŝi devas fronti la realon. Malrapide turninte sian kapon, ŝi rigide rigardis vid-al-vide al la viro, kiu havis altan staturon, bruan haŭton kaj paron da brilaj kaj esprimplenaj okuloj. Alirinte, ŝi malrapide etendis sian manon. “Saluton, sinjoro Gao,” ŝi diris sensente, “Agrable konatiĝi kun vi.”
“Oh,” la viro rigidiĝis, rekte rigardante ŝin, eĉ ignorante ŝian etenditan manon. Iliaj okuloj renkontiĝis kaj neniu el ili ekparolis dum longa tempo. Fine, kvazaŭ vekiĝinte el dormo, li trudis rideton al sia vizaĝo. Li ekprenis ŝian manon kaj skue premis ĝin, ĝoje dirante, “Ankaŭ mi ĝojas konatiĝi kun vi, fraŭlino Fang.” Ĉe tio, li turnis sian kapon al Tingting, kiu staris apude, “Ĉu vi devu supreniri por akompani vian paĉjon, Tingting? Li ankoraŭ ne povas ellitiĝi pro malsano.
Krome, mi metis donacon ĉe via paĉjo por vi kaj petu ĝin de li.”
“Bone!” jubile kriis Tingting kaj unuspire impetis al la supra etaĝo.
Sinjoro Gao aliris pli proksimen al Fang, kaŝinte la rideton sur la vizaĝo. Liaj okuloj senpalpebrume restis sur la vizaĝo de Fang. Kun akra, penetrema kaj kritikema rigardo, li malrapide skuis sian kapon. “Mi neniel kredas tion,” li diris.
“Li sendis telegramon por venigi vin, ĉu ne?” ŝi flegme demandis. “Mi devus diveni, ke li venigos vin. Li ne estas tiel ventkapa kiel mi imagas.”
“Li bezonas paron da okuloj.”
“Do pro tio li venigas vin! Fakte li nun ne bezonas okulojn, kaj nur bezonas la antaŭ-dek-unu-jarajn okulojn.”
Li gapis al ŝi mirplene kaj poste, okule mezuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kvazaŭ penetrante per sia rigardo en ŝiajn ostojn. Post tio, li faris profundan enspiron, “Vi ŝanĝiĝis! Vi vere ŝanĝiĝis!”
“Kiel la spirito el la alia mondo, ĉu mi povus teni min senŝanĝa?” ŝi replikis ankoraŭ flegma.
Li daŭre okule mezuris ŝin. “Tamen tio ne taŭgas al vi.”
“Kio?”
“Per la okulvitroj, la hartubero, la vestaĵo...vi ne povas kamufli vin. Kiel ajn vi ŝanĝas vian aspekton, tiuj, kiuj renkontas vin, tuj rekonas vin. Demetu viajn okulvitrojn, Hanyan!” Hanyan?
Hanyan? Hanyan? Se tiu nomo estas ĝuste vokata, ĉiuj kamuflaĵoj elvaporiĝas. Hanyan—la nomo jam dronas en forgeso dek jarojn, la nomo estas enterigita dek jarojn, la nomo formortis antaŭ dek jaroj! Sed nun, ĉu ŝi jam reviviĝas? Reviviĝas? Reviviĝas? Ŝi aŭdis sonojn el sur la ŝtuparo, kaj levinte sian kapon, ŝi vidis, ke Tingting, prenante Bai-on je la mano, malrapide malsupreniras laŭ la ŝtuparo. Lia vizaĝo estis pala kaj marasma, sed lia mieno streĉita kaj ĝojplena. Kaptante la balustradon de la ŝtuparo, li demandis kun tremanta voĉo, “Ĉu vi jam rekonas ŝin, Lide? Ĉu tio estas ŝi?”
Oh, ne, ne, Gao Lide, vi ne povas eldiri la veron! Se vi eldirus, ĉio estus finita! Oh, ne, ne,
Gao Lide, vi ne povas eldiri! Zhang Hanyan jam mortis! Ŝi mortis jam antaŭ dek jaroj! Levinte siajn okulojn, ŝi peteme rigardis Gao-on, kaj deturnis sian plendeman rigardon al Bai. El la seka ĝorĝo eliĝis lia trista voĉo, “Ne! Bai Peiwen! Tio ne estas ŝi! Jam antaŭ dek jaroj, Zhang Hanyan estis mortigita de vi!” Ĉe tio, ekmallumiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. Ne povante stabile stari sur la ondanta tero, ŝi falis kun vizaĝo al la tero kaj perdis sian konscion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.