|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉirkaŭ 15-a aŭ 16-a de la monato laŭ luna kalendaro. La luno estis tiel ronda kiel granda. La tuta kaduka ĝardeno, la ruino, la fera pordo kaj la rompitaj muroj estis farbitaj arĝente kaj vualitaj per nereala nebulsimila gazo. Sub la lunlumo la ruino de disfalinta domo similis al pentraĵo, al tiu en sonĝo aŭ al nereala vizio. Tamen ĉio tio estis klare videbla. Ĉiu briko, ĉiu tegolo, ĉiu herbo kaj ĉiu arbo tute eksponiĝis en la lunlumo.
Fang Siying malpeze eniris la ĝardenon kun rampantaj herboj en nebula vualo. Ŝi sciis, ke ŝi ne devas ĉi tien veni ankoraŭfoje, sed ŝi venis, denove venis, kvazaŭ senforma forto altirus, puŝus kaj manipulus ŝin, tiel ke ŝi ne povis regi sin. En lunlumo, ŝi surtretis noktajn rosojn, kaj la misteran noktan aeron, kaj ankoraŭfoje eniris la lokon plenan de magio. La malplena ŝelo de la domo staris en lunlumo, pecoj kaj pecoj de rompitaj muroj sieĝataj de sovaĝaj herboj ĵetis siajn ombrojn tie kaj ĉi tie. La rampantaĵoj, kiuj etendis siajn branĉetojn kaj ĉirojn tra fenestroj, similis al manoj soifantaj al pluvo kaj rosoj. La du rozujoj ankoraŭ disfloris inter sovaĝaj herboj kaj la brila koloro de iliaj floroj, kontraste kun la lunlumo, similis al du gutoj da freŝa kaj ruĝa sango.
Kun molplandumaj ŝuoj sur piedoj, Fang sensone aliris kaj deŝiris rozon kaj enŝovis en butontruon de sia ventmantelo. Surportante kremkoloran longan vestmantelon kaj kun belaj longaj haroj pendantaj, ŝi ne surhavis okulvitrojn, ĉar en tia malluma nokto, okulvitroj utilis neniom. Laŭ la cementa pado en la ĝardeno, ŝi iris rekte antaŭ la ruinon, kie troviĝis kelkaj ŝtupoj plene kovrataj per musko. Du dikpezaj kaj antikv-stilaj pordklapoj el sabina ligno nun estis duonmalfermitaj oblikve. Kiam ŝi eniris, ŝi renkontis fridan aeron, tenebran kaj humidan. Farinte profundan enspiron, ŝi transpasis la rompitajn brikojn, tegolojn kaj trabojn sur la tero. La luno rekte ĵetis la lumon surteren tra la sentegmenta domo. Ŝi rigardis sian ombron sur la rubo, kun flirtantaj longaj haroj kaj vestaĵoj en brizo.
Preterpasinte plurajn rompitajn murojn kaj meblajn kadavrojn, ŝi eniris la estintan ĉambron, kie jam nun la muroj estis falintaj, pordo kaj fenestroj forbruligitaj, planko malaperinta, kaj sovaĝaj herboj senbride kreskis el la fendoj de tiuj meblaj kadavroj. Levante sian kapon, ŝi povis vidi parton de la dua-etaĝa planko kaj senpere la brilan lunon sur la ĉielo tra la detruita loko de la etaĝ-planko. Mallevante sian kapon, ŝi vidis duonon da skribtablo forbruligita ĉe fenestro, la skribtablo, kies skulptita rando videbligis ĝian antaŭan luksan rafinitecon. Ŝi aliris kaj subkonscie etendis sian manon por eltiri la tirkeston. Ĉu ŝi volis trovi, kio troviĝis en ĝi? Ŝi mem ankaŭ ne sciis pri tio. Pro longtempa neuziteco, ĝi ne cedis, sed ŝia eltiro faligis la tuan skribtablon, eligante laŭtan sonon, pro kiu ŝi desaltis timigita. Kiam ĉio ĉirkaŭ ŝi ree kvietiĝis, ŝi reprenis trankvilon el la timo. Subite ŝi trovis, ke kuŝas malgranda kajero sur la brikoj malantaŭ la falinta skribtablo. Ŝi aliris kaj levprenis ĝin, kies angulo estis forbruligita kaj restaĵo ŝimiĝis pro humideco. Ĝia nigra kovrilo montris, ke ĝi estis notlibro. En lunlumo, malferminte ĝin, ŝi ne povis deĉifri tiujn vortojn skribitajn per plumo, kiuj dissolviĝis pro humideco, por ne paroli pri delikata malgrandeco de tiuj vortoj. Ŝi enmetis la kajeron en la poŝon de sia ventmantelo, kaj turninte sin, volis foriri, sed subite ŝi haltis.
Ŝi aŭdis klarajn paŝojn renkonte al ŝi. Kun plirapidiĝantaj korbatoj, ŝi volis forkuri de ĉi tie, sed ŝi ne povis moviĝi, kvazaŭ firme najlite al la tero. Starante, ŝi apogis sin al la muro kaj kaŝis sin en la ombron ĉe murangulo. Ŝi aŭdis sonojn de stumblado kaj murmuradon de monologo. Tuj poste ŝi vidis lin, kies maldika kaj longa figuro staris en lunlumo, kiu briligis la oraĵon tegitan sur lia lambastono. Ŝi eligis faciligitan elspiron. Tio ne estis monstro nek fantomo. Tio estis li ——
Bai Peiwen, kiu denove venis por serĉi la spiriton de sia edzino. Ŝi nereteneble longe elspiris, kio lin surprizis. Li rapide faris du paŝojn antaŭen kaj vane etendis siajn manojn, urĝeme kriante, “Kie vi estas, Hanyan?”
Ne, ne, mi ne ludas tian rolon! Pripensante, ŝi moviĝis al alia rompita muro. Mi devas foriri, tuj foriri, kaj mi ne povas ludi la rolon de spirito.
“Respondu al mi, Hanyan!” li ordone kriis mallaŭte. Li daŭrigis antaŭeniron kaj per la mano, kiu ne tenis lambastonon, palpis la aeron ĉirkaŭe. Lia voĉo estis urĝema kaj varmplena. “Mi jam aŭdis vin, Hanyan. Mi scias, ke vi estas ĉi tie. Vi neniel povas forkuri. Respondu al mi, Hanyan, mi petas.”
Fang retenis siajn spirojn kaj restis silenta. Ŝi ne kuraĝis eligi iom da sono kaj nur fikse rigardis la blindulon antaŭ si. En lunlumo, tre klare riveliĝis lia vizaĝo, bruligita de lia fanatika sopiremo kaj turmentita de forta sufero. Pro nerespondo, li daŭrigis moviĝon antaŭen en ĝusta direkto. Fang trovis, ke ŝi estas jam alpremita al murangulo kaj ke estas tre malfacile por ŝi foriri sensone.
“Parolu, Hanyan, mi petas! Mi scias, ke tio absolute ne estas mia halucino. Vi estas ĉi tie!
Hanyan, ĉiu nervo de mi scias, ke vi estas ĉi tie! Hanyan, ne estu tiom kruela! Iam vi estis tiom milda kaj bonkora, Hanyan. Mi serĉadas kaj atendadas vin tagnokte, ĉu vi ne domaĝas tion?”
Li alpremis sin pli proksimen. Fang penis moviĝi. Ŝi surtretis tegolon kaj eliĝis sono de krevado. Pro tio, Bai tuj ekkaptis per mano kaj Fang haste elturniĝis. Li maltrafis. Li haltis, spiregante rapideme kaj neregule. Lia vizaĝo tordiĝis pro sufero. “Ĉu vi evitas min, Hanyan?” Lia voĉo aŭdiĝis ĉagrene kaj triste. “Mi scias, ke vi certe min malamas, ĝisoste malamas. Kion mi povas diri, Hanyan? Kiamaniere mi povus akiri vian pardonon? Dum ĉi tiuj dek jaroj, mi jam sufiĉe suferas, ĉu vi scias? Mia koro, same kiel ĉi tiu forbruligita domo, jam fariĝis ruino, ĉu vi scias? Mi rifuzis operacion al miaj okuloj, ĝuste pro tio, ke mi volas puni min mem kaj mi devas meriti blindecon! Pro kio mi fariĝis blinda antaŭ dek jaroj? Ĉu vi komprenas, Hanyan?” Lia tono aŭdiĝis pli triste. “Pensu, Hanyan, kiel firma kaj memfida mi iam estis. Sed kiel nun? Mi havas nenian volon, sed nur unu deziron kaj unu peton, oh, Hanyan!”
Li jam haltis tuj antaŭ ŝi, tiel proksime, ke eĉ lia varma elspiro sentigis ŝian vizaĝon. Ŝi ne povis moviĝi kaj neniel povis moviĝi, kvazaŭ ŝi estus hipnotigita de lia petema kaj suferplena voĉo kaj de lia turmentata mieno. Stupore gapante, ŝi aŭskultis lian neinterrompantan korverŝiĝon,
“Hanyan, se vi volus puni min, ĉi tiuj dek jaroj jam sufiĉas, ĉu ne? Vi estis bonvirta, bonkora kaj fervora, kaj neniam lasis min esti maljuste traktita, sed nun donu pardonon al mi! Mi estas malkaŝe montranta la plej fieran kaj memfidan koron ĉe viaj piedoj, ĉu vi scias? Hanyan, kio ajn vi estas, ĉu fantomo aŭ animo, mi ne plu lasu vin forgliti, neniel!”
Li abrupte etendis sian manon kaj ŝin kaptis. Fang eligis softan ekkrion. Ŝi volis forkuri, sed lia forta mano ŝin tenis. Deĵetinte sian lambastonon, li altiris ŝin en sian sinon kaj tuj firme tenajlis ŝin per ambaŭ manoj. Ŝi baraktis el lia virseksa potenca brakumo, sed vane. Ŝi do ĉesis moviĝi kaj pasive staris tie, rigardante lian ferocan, ekstazan kaj masklan vizaĝon.
“Oho, Hanyan!” li kriis mire, karesante ŝiajn vangojn kaj harojn per la mano. “Vi estas varma, sed ne frida kiel la spiritoj. Vi ankoraŭ havas tiajn longajn harojn, via tuta korpo ankoraŭ elspiras la aromon de rozoj, oh!” li voke kriis. Lia voko vringiĝis el lia interno, tiom varma kaj suferplena.
La okuloj de Fang estis nebule malsekigitaj de larmoj kaj sur ŝiaj vangoj rulis du grandaj larmoj, kiujn li jam tuŝis. Li sonĝece murmuris, “Vi ploras, Hanyan, ĉu? Vi ploru, Hanyan, vi rajtas plori.
Estas mia kulpo. Mi lasis vin havi sufiĉe da suferoj kaj ofenditeco. Hanyan, ploru laŭ via volo, laŭ via volo!”
Fang vere plorsingultis. Ŝi ne povis elteni ĉion ĉi tion, kio tuŝis ŝiajn inseksan kaj plej malfortajn nervojn. Ŝi vere ploris, ĉagrene kaj aflikte.
“Oh, ploru, mia etulineto! Hanyan, mia etulineto, ploru!” Li daŭrigis, “Mi nur petas, ke vi ne fumece malaperu el mia brakumo. Se tiel, mi mortos. Aĥ! Aĥ, Hanyan!” Li ŝovis siajn lipojn al ŝia vango kaj komencis suĉi ŝiajn larmojn. Lia tremanta, retenita kaj malklara voĉo daŭre sonis, “Vi ne malaperos, Hanyan? Ĉu ne vere? Vi ne fariĝos tiom kruela. Oh, ĉielo! Kian ĝojegon mi havas nun, kian ĝojegon!” Sekve liaj lipoj subite glitis al la ŝiaj. Li firme alpremis sin al ŝi kaj firme ĉirkaŭprenis ŝin. Liaj lipoj fajre varmaj kaj furioze insistaj prezentis lian postulemon el la tuta animo. Ŝi ne povis spiri nek pensi nek rezisti... Ŝi sentis molecon kaj malfortecon tra la korpo; ŝia penso vagis malproksimen; ŝiaj piedoj ŝajnis treti sur nuboj, senforte kaj leĝere. Aŭtomate ŝiaj brakoj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Kun fermitaj okuloj, ŝi lasis larmojn flui sur ŝiaj vangoj. Ŝi mallaŭte ĝemis, fandiĝante en vizian kaj sonĝecan senton. Subite ŝi surprizite reprenis sian konscion kaj sentis atakon de frosta tremo tra sia spino. Kion ŝi faras nun? Kial ŝi lasas lin preni ŝin por la spirito de Hanyan? Kun ektremo, ŝi abrupte rektigis sin kaj tuj forpuŝis lin plenforte.
Anhelante, ŝi retiris sin flanken kaj palpis sian vojon al breĉo de rompita muro. Vidante, ke li sin alĵetas al ŝi, ŝi tuj transgrimpis la breĉon kaj, eliginte mallaŭtan ekkrion, ŝi per ĉiuj siaj fortoj forrapidis, kvazaŭ forfuĝante de plago, ĝis ekster la ĝardeno. Ŝi aŭdis lin freneze krii malantaŭ ŝi,
“Hanyan! Hanyan! Hanyan!”
Ŝi kuradis per ĉiuj siaj fortoj tre malproksimen kaj ankoraŭ aŭdis lin disŝire kriegi, “Hanyan, revenu! Hanyan, revenu! Hanyan, revenu!”
Kurinte ĝis la ĉefa pordo de Domo Bai, ŝi elpoŝigis ŝlosilon al la flanka pordo kaj malfermis ĝin, kun tremantaj manoj, furiozaj korbatoj kaj konfuzita kapo. Enirinte, ŝi rapidis al sia ĉambro tiel hasteme, ke ŝi preskaŭ frapis sin kontraŭ viro. Ŝi haltis kaj levinte sian kapon vidis maljunan You, kiu estis levprenanta la ruĝan rozon falintan de sur ŝi.
“Fraŭlino Fang, via rozo!”
Dirante tion, li transdonis al Fang la rozon. Ŝi ĵetis rigardon al li, kies rigardo estis akra kaj esplorema. Hasteme preninte la rozon, ŝi demandis, kvazaŭ kaŝante ion, “Ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝis?”
“Mi atendas sinjoron Bai. Li ankoraŭ ne revenis.”
“Oh,” ŝi eĥis. Kun la rozo en la mano, ŝi rapidis en la domon, ankoraŭ sentante, ke la akra rigardo de maljuna You longe fiksiĝas sur ŝia dorso.
Suprenirinte, kiam ŝi eniris sian ĉambron, ŝi eksentis sin senforta kaj emis kolapsi. Ferminte la pordon, ŝi faligis sin peze sur la liton kaj kuŝis senmove longan tempon. Poste ŝi sidiĝis kaj malrapide demetis siajn ventmantelon kaj ŝuojn. Sur ŝiaj vestoj kaj ŝuoj ankoraŭ algluiĝis herberoj el Hanyan Bieno, kaj la rozo jam ĉifiĝis en erojn. Surmetinte la piĵamon, ŝi sin kuŝigis, sed ŝi ne povis trankviligi sin pro konfuzita koro. La kiso, kiun li allasis sur ŝiajn lipojn, ankoraŭ klare senteblis. Krome, ŝi eĉ trovis, ke ŝi ne abomenas tiun kison, sed male ke ŝi konstante havas ravitan, suferplenan kaj molan senton. Ŝi ne ŝatis tiun senton, ĉar ĉiu nervo de ŝia animo havis pikdoloron——subpremitan, kontraŭdiran kaj afliktan pikdoloron. Ŝi ne aŭdis la sonojn de lia reveno al lia ĉambro. Ĉu li ankoraŭ faras vanan priserĉadon sur la ruino? Sur la tenebra, trista kaj malhele frida ruino! Ŝi ŝajne viziis lian figuron kaj malgrasajn kaj petemajn manojn etenditajn al la ĉielo. Palpado kaj palpado, vokado kaj vokado, priserĉado kaj priserĉado... Sed, kie estas lia Hanyan? Kie finfine?
Ŝi algluis sian vizaĝon al siaj manplatoj. Kia suferplena kaj aflikta sopiremo! Kial li ankoraŭ ne revenis? Tie malvarmas la roseroj sur la verda musko kaj atake blovas nokta vento. Kial ankoraŭ ne revenis? Ŝi subite memoris pri la nigra kajero. Ŝi elprenis ĝin el la poŝo de sia ventmantelo kaj ĝin malfermis. La vortoj en ĝi estis apenaŭ rekoneblaj. En la lamplumo, ŝi zorgeme ĝin pririgardis. Ĝi estis simpla notlibro, en kiu skribiĝis sporadaj aferoj kaj hazardaj pensoj:
Hodiaŭ ni komencis pluki tefoliojn. Tiuj kolektantaj knabinoj kantis belvoĉe ekster la fenestro.
“Ŝi” denove venis ĝeni min. Mi sentas suferojn en la koro. Mi ne scias, kion fari. Mi absolute ne lasas Peiwen sciiĝi pri tio. Mi pensas, ke mi... (La sekva parto estis forbruligita.)
Mi decidis skribi iom. Ofte mi havas malbonaŭguran senton. Mi devas noti multajn aferojn.
Tuttage Peiwen laboris en la fabriko. “Ŝi” puŝas mian spiriton al la rando de disrompiĝo. Gao propraokule vidis ĉion. Li diris, ke li volas sciigi ĉion al Peiwen, sed post mia petema persvado, li promesis ne fari tion.
Tuttage Peiwen restas hejme, kaj mi helpis al li ordigi la kontojn de la fabriko. Mi ne volas, ke li forlasu min. Mi amas lin! Mi amas lin! Mi amas lin!
Mi devas noti tion. Mi devas... (La sekva parto estis forbruligita.)
Gao insistis, ke mi ne vivu tiel. Li ekscitite diris, ke Peiwen estas stultulo kaj blindulo.
Mi staras ĉe la sojlo de freneziĝo. Mi pensas, ke mi certe freneziĝos. Hodiaŭ “ŝi” pridemandis min pri informoj de miaj prapatroj, sed mi ne povis parkere citi. Aĥ!
Mi esperas, ke Peiwen ne estu tiom okupita, mi ja esperas! Por Peiwen, mi povas oferi ĉion, ĉion!
Kiaj tagoj! Peiwen, vi ne devus riproĉi min. Mi jam suferis tiom multe, ĉu vi ankoraŭ min riproĉas? Peiwen, kiel kruela vi estas, kiel kruela, kiel kruela! Mi ploradis la tutan tagon. “Ŝi” diris al mi... (La sekva parto estis forbruligita.)
Gao akompanis min la tutan tagon, timante, ke mi volas mortigi min.
Mi decidas verki iom, kiel etan libron. Mi volas noti ĉion pri mi kaj Peiwen.
Mi komencis verki. Ĉio iras glate.
Mi sentas min tre laca, kaj mi iom febras hodiaŭ.
Mi povas senti, ke tempesto estas alvenonta, kaj krome Peiwen forestas de la hejmo. Mi okupiĝas pri verkado super la tablo tuttage. Ĉe vesperiĝo, subite... (La sekva parto estas forbruligita.)
Vere! “Ŝi” faris ĝenon denove. Oh, la ĉielo! Hodiaŭ torentas pluvo. Ke Peiwen iris al la fabiko, mi ne povis elteni tion. Mi kuris eksteren en pluvo kaj malsekiĝis. Gao revenigis min hejmen.
Post malsaniĝo, mi aspektas enue kaj mallaboreme. Peiwen ne estas tiom komprenema al mi, kaj pro tio mi sentas mian koron rompita.
Malforta tra la tuta korpo, mi havas nek klaran vidon nek koncentriĝeman atenton. Kvankam mi volas verki, mi tamen ne havas forton por fari tion, kion mi volas. Gao persvadis min al ripozo, asertante, ke mi estas morte pala kaj marasma.
Mi daŭrigis verkadon. Tre laca.
La bebo estas naskiĝonta dum la dua tagdeko. Mi sentas doloron en la tuta dorso tuttage. La kuracisto diris al mi, ke mi havos malfacilan akuŝon pro mia malforta korpo.
Estas varmege kaj la suno brulas. “Ŝi” ordonis al mi legi al ŝi la libron Historio de Sinjorino Diao. Mi ne scias, kion ŝi volas (La sekva parto estas forbruligita.)
Mi svenis kelkfoje. Gao venigis kuraciston. Mi petis, ke li ne diru tion al Peiwen, ĉar tiu vere estas okupita. Tio ne estas lia kulpo.
Febra kaj soifa, mi staras ĉe la sojlo de morto. Mi devas finverki la libron. Oh, la ĉielo! Mi ne volas morti.
Peiwen kaj Gao kverelegis. Ĉu Peiwen kredas tiujn vortojn? Mi penis ellitiĝi por verki, sed mi falis pro mia malforteco.
Kiajn vertiĝon kaj vizion mi havas! Peiwen, ne forlasu min! Peiwen, mia amo, mia koro, mia mondo!
...
Ŝi abrupte fermis la notlibron kaj ne volis legi plu. Tiuj fragmentoj kaj nekompletaj notoj dolore tordis ŝian koron kaj vringis larmojn el ŝiaj okuloj. Enŝlosinte la notlibron en tirkeston de la lit-tableto, ŝi reiris al la lito kaj kuŝigis sin. Ŝi aŭskultis kun streĉitaj oreloj, kaj Bai ankoraŭ ne revenis. Nur la pinoj kaj bambuoj sur la deklivo eligis softan kaj plendeman murmuradon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.