|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kuŝante sur la lito en sia ĉambreto, Hanyan stupore rigardis la plafonon, kun siaj manoj sub la kapo. Vaporeca varma aero pleniĝis en la ĉambreto. La sunsubira rebrilo oblikve prilumis la dekoloriĝintan fenestrokurtenon el blua tolo. Sen ajna ventblovo en la aero, la ĉambreto estis varmege sufoka kiel granda bakforno. Ŝiaj nuko kaj mallongaj haroj ĉe la frunto malsekiĝis de ŝvito. La kotona matraco sub ŝia korpo elsputis varmon kiel fajreto. Turninte sin sur alian flankon, ŝi ĵetis la longajn haroj de nuko al verto kaj faris longan elspiron, kiu ankaŭ estis varma. Ekster la fenestro staris alta muro de alia fabriko. La griza kaj malnova muro punktita per kafokoloraj makuloj kaj pluvaj postsignoj prezentis nenian estetikan belecon. Tiu posttagmezo estis longa kaj laciga, sekigita de la suno, senodora, sengusta kaj senkolora.
Hodiaŭ ŝi ne iris al laboro, kaj kiel ŝi povis pasigi la sekvajn tagojn? Ne labori, ne. Bai Peiwen jam diris, ke ŝi ne estas taŭga kiel laboristino. Se ŝi daŭrigus sian laboron en la fabriko, ŝi nur pliigus ŝarĝon. Ŝi absolute ne utiligus la simpation de viro kiel la ŝtuparon supren. Ŝi ne povas akcepti la laboron proponitan de li, kaj krome, ŝi ne plu povas labori en tiu te-prilaborejo kaj devas elserĉi alian elirejon. Jes, alian elirejon! Kiel simplaj la du vortoj! Sed kie estas ŝia elirejo? Antaŭ la pordo kuŝas nur la sakstrato.
Ŝi sidiĝis sur la lito, ŝvitmalseka tra la korpo, multe suferante. Ŝi rememoris la poemon de Su Shi “kun glacieca haŭto kaj jadecaj ostoj, ŝi malvarmeta sen ŝvito”. Ŝajnas, ke tiu “ŝi” ne restis en ĉi tiel sufoka ĉambro, alie ŝi ne havus “glaciecan haŭton kaj jadecajn ostojn”. Ŝi eksuspiris. Ĉiu ajn poezieca ĉarmo bezonas subtenon de ekonomia forto! Realo estas kruela vipo, kiu povas forpeli ĉiujn poeziecajn ĉarmojn. Stariĝinte, ŝi malfermis la malantaŭan pordon, kiu kondukis al malgranda korto, kie troviĝis pumpilo por eltiri akvon, ĉar oni ne disponis pri kranakvo ĉi tie.
Malantaŭ la korteto staris la domo de la luanto, de kiu ŝi luis la ĉambreton kontraŭ 200 dolaroj ĉiumonate. Fakte, ŝia ĉambreto estis konstruita de la luanto, kiu utiligis la spacon de la korteto. Je ŝia ĝojo, la ĉambreto havis du pordojn: unu kondukanta al la korteto, kaj la alia al strateto, tiel ke ŝi povis libere en- kaj eliri. Enirinte la korteton, ŝi pumpis pelvon da akvo kaj portis ĝin en la ĉambreton. Ŝi trempis siajn tutan vizaĝon kaj brakojn en la malvarmetan akvon, kio donis al ŝi friskon. Rektiginte sin, ŝi prenis la speguleton de sur la tablo (ĉar ne troviĝis tualeta spegulo en la ĉambro) kaj esplore rigardis sin. Sub distaŭzitaj haroj elmontriĝis ŝia pala vizaĝo kaj soleco pleniĝis en ŝiaj senbrilaj grandaj okuloj. Demetinte la spegulon, ŝi eligis longan suspiron. Sidiĝinte ĉe la tablo, ŝi elprenis plumon kaj skribis sur papero, “Ju pli malriĉa mi estas, des pli mi devas min respekti. Ju pli humila mi estas, des pli alte mi devas min taksi. Ju pli sensignifa mi estas, des pli mi devas min domaĝi.” Finskribinte, ŝi sentis sin multe refreŝigita kaj eĉ la sufoka varmo ŝajne nemalmulte malaperis. Kombinte siajn harojn kaj ŝanĝinte helbluan veston, ŝi decidis eliri por kelka tempo. Antaŭ ol ŝi eliris, ŝi aŭdis frapadon je la pordo. Ŝi ekmiris. Kiu faris viziton al ŝi? Al ŝia ĉambro neniam venis gasto.
Kiam ŝi malfermis la pordon, ŝi ankoraŭ pli ekmiris. Ĉe la pordo staris ridetanta viro, rekta, alta kaj ordema... Li estis eĉ Bai Peiwen!
“Ho,” ŝi kriis surprizite. “Mi ne atendis... mi vere ne pensas, ke vi...”
“Ne tre facile por mi trovi vian loĝejon,” li diris ridete. Sen ŝia invito, li jam memvole envenis kaj senzorgeme okule mezuris ĉi tiun simplan ĉambron. Li daŭrigis, “Mia aŭto ne povis atingi ĉi tien, kaj mi nur parkumis ĝin ĉe la fino de la strateto.”
“Kiel vi sciiĝas pri mia adreso?” ŝi demandis. Ferminte la pordon, ŝi iris al la tablo kaj verŝis tason da akvo. “Pardonon, mi nur havas simplan boligitan akvon.”
“Ha, ne tre facile,” li diris, oblikve apogante sin kontraŭ la tablo kaj rigardante ŝin. “Mi turnis min al Cai Jinhua por informo, kaj ŝi turnis sin al Yan Lili...” Li fikse rigardis ŝin. “Kial vi ne venis al la fabriko?” li demandis kun mallaŭta sed peza voĉo. Rideto malaperis de sur lia vizaĝo kaj en liaj okuloj brilis premanta lumo, kiu rekte fiksiĝis sur ŝia vizaĝo.
“Oh!” Ŝi eksentis strangajn korbategojn kaj lia rigardo igis ŝin retiriĝema. “Mi eksiĝis el la laboro, sinjoro,” ŝi diris mallaŭte.
Senparole li rigardis ŝin, riproĉe, esploreme kaj iom malkontente. Sin turninte kaj vidinte la paperon sur la tablo, li ekprenis ĝin kaj fikse rigardis la skribaĵojn. Post longa tempo, li demetis la paperon, kaj, levinte la kapon, rigardis ŝin kviete. “Ni interbabilu, ĉu bone?”
“Jes, sinjoro Bai,” ŝi diris iom streĉite.
Sidiĝinte sur la seĝon ĉe la tablo, li direktis sian rigardon al ŝi. Senrimede malpeze suspirinte, ŝi ankaŭ sidiĝis sur la litrandon kontraŭ li, ĉar troviĝis nur unu seĝo en la ĉambro. Levinte palpebrojn, ŝi renkontis lian rigardon, kun pasiva mieno.
“Kial vi eksiĝis el la laboro?” li demandis.
“Vi jam diris, ke tiu laboro ne taŭgas al mi.”
“Mi havas laboron taŭgan por vi.”
“Sinjoro!” ŝi ekkriis peteme.
Li prenis de sur la tablo la paperon en la mano kaj ekbalancis la kapon.
“Tio estas, kion vi volas esprimi, ĉu ne?” li demandis, fiksrigardante ŝin. “Kia homo mi estas, laŭ via opinio? Ĉu mi volas venigi vin al mia oficejo kiel ornaman florvazon? Ĉu vi, pro via memrespekto, povas rifuzi alies favoron laŭplaĉe? Mi volis doni al vi helpon, sed tio rezultigis vian senlaborecon. Ĉu via ago ne embarasigas min? Ho, fraŭlino Zhang,” li preme rigardis ŝin kun brilantaj okuloj. “Ĉu vi ne agas iom troe?”
Ŝi fiksrigardis lin tiom mirplene kaj senhelpe. Movetante siajn lipojn, ŝi balbutis, ”Ho, sinjoro Bai, vi... vi ne devus paroli tiel. Tio, kion vi... vi tiel diris, simple estas... kulpigi min!”
“Mi ne volas kulpigi vin,” li diris seriozmiene. “Vi donis al mi senton, ke mi erare faris tion.”
“Do, kion mi devu fari?” ŝi rigardis lin, kun la kompatinda mieno de senhelpeco.
“Akceptu la laboron, kiun mi aranĝis por vi,” li diris serioze, penante regi sin, ke li ne prezentu en sia voĉo la mildan senton de simpatio el la korprofundo.
“Ho, sinjoro Bai!” Ŝia voĉo tremetis. “Mi ne deziras, ke vi maltrankviliĝu, sed... sed, sinjoro Bai...”
“Se vi ne deziras, ke mi maltrankviliĝu,” li interrompis ŝin, “do, ne diru ‘sed’!”
“Sed... sed...”
“Ha, vi tuj diris ‘sed’ denove!” dirante, li penis reteni la ridon. Li devis per la plej granda forto regi la muskolojn sur la vizaĝo por ne vidigi siajn sentojn. Ŝi fikse rigardis lin, ne sciante, kion fari.
Ĉi tiu viro donis al ŝi la senton de premado, tiel ke ŝi preskaŭ perdis sian spiron. Li aspektis tiom gigante, tiom memfide kaj tiom agreseme. Antaŭ li ŝi sin montris liliputa, febla kaj sendecida. “Nu, ni decidiĝu, ĉu?” Li aldonis premon al ŝi, “Venu labori en la oficejo morgaŭ!”
“Ho, sinjoro, ŝi hezitis. “Ĉu vi vere bezonas helpanton?”
“Ĉu vi timas, ke mi ne povas doni al vi taskon, aŭ ke vi havas malaltan salajron?” li demandis.
“Ho, jen, mi ankoraŭ ne diris al vi pri via salajro. Nun vi estas sekretariino. Kompreneble vi ne povas esti pagita laŭ ordinara salajro. Ni difinu du mil dolarojn ĉiumonate, ĉu bone?”
Ŝi mallevis sian kapon silenteme.
“Kio pri tio?” li sin montris iom maltrankvila. Sur lia frunto eksudis ŝviteroj pro varmego kaj sufokeco en la ĉambro. Vespera krepusko invadis la ĉambron. Sidante ĉe litrando, ŝi iom klinis la kapon. La krepuska lumo borderis per brila orkoloro ŝiajn frunton kaj nazspinon, kaj ŝi aspektis kiel malgranda statuo, fajne farita artaĵo. Tio igis, ke li ekhavis simpatian senton kaj ne povis reteni la rampantan pasion en sia koro. Tuj poste li senpacience urĝis, “Kio pri tio?” Ŝi daŭre tenis sin silentema. “Kio pri tio? Kio pri tio?” li elmetis kaskadon da demandoj.
Subite levinte sian kapon, ŝi rekte rigardis lin. Ŝiaj okuloj brilis kaj tiuj nigraj okulgloboj stele flagris. Ŝia tuta vizaĝo estis vualita per neordinara lumo kaj prezentis mirindan belecon. Kun milda kaj obeema voĉo, ŝi softe diris, “Vi jam penis konvinki min per tiom da vortoj, kion mi povus fari krom akcepti? Li retenis sian spiradon kelkajn sekundojn. Tuj poste lia sango akcelis sian kuradon tra la korpo kaj lia koro ekbatis forte kaj rapide, tiel ke li ne povis regi sian ravitecon.
Estis la unua fojo dum lia tuta vivo penetreme rigardi ŝin. Li trovis, ke antaŭ li sidas centprocenta virino, kaj li mem estas centprocenta viro. Allogite, forte allogite de ŝi, li eĉ timis, ke ŝi forglitos el liaj manoj. Dum momenteto li jam faris tian decidon, ke li neniel forlasu ŝin! Ŝia malgranda kapo kaj febla animo estos la trezorejo, kiun oni ne povas prifosi ĝis elĉerpiĝo. Li volas esti tiu prifosanto kaj li volas investi ĉion lian por prifosi la riĉan ercfonton.
En la sekvantaj tagoj ĝusta pruviĝis lia prikalkulado, ke la animo de tiu junulino vere estis neelĉerpebla trezorejo. Krom ŝia animo, ŝiaj saĝeco kaj cerbo estis ankaŭ la unuaklasaj. Ŝi komencis helpi al li ordigi la dokumentojn. La kontraktoj, kiujn ŝi ellaboris, estis bone konstruitaj, la leteroj, kiujn ŝi respondis, koncizaj, kaj la kontoj, kiuj ŝi kopie skribis, netaj kaj bonordaj... Li mirplene trovis, ke ŝi vere fariĝis lia helpanto kaj plenumis multajn taskojn asignitajn al ŝi. La taskoj, kiuj ofte prokrastiĝis nefinitaj dum unu aŭ du monatoj, estis plenumitaj dum kelkaj tagoj en ŝia mano. Ĉiutage, li esploris ŝin per tute nova rigardo kaj povis trovi ŝian alian bonan kvaliton nemalkaŝitan.
Li formis la emon iri al la fabriko. Li gratulis sin mem, profunde gratulis sin mem, ke li ne maltrafis ŝin. Kaj Hanyan? Ŝi jam fariĝis en la fabriko legenda figuro, kiu promociiĝis unupaŝe de laboristino al sekretariino. Ĉiuj laboristinoj babilis pri tio malantaŭ ŝia dorso, kaj ĉiuj superaj oficistoj, kiaj direktoro Zhao kaj kontisto Zhang, direktis novan rigardon al ŝi. Tamen ili ne estis kritikemaj al ŝi kaj ili nur interŝanĝis komprenan rideton. Kiel la juna mastro povus rezisti kontraŭ la allogo de bebulino? Kvankam Zhang Hanyan ne estis tiom ĉarma kaj bela kreitaĵo, ŝi tamen estis delikata kaj gracia, afabla kaj milda, ĝuste kiel blanka kaj delikata majfloro. Ili ĉiuj povis rimarki, ke li pli kaj pli ŝatas resti en sia oficejo tagon post tago, kaj lia rigardo ĉiam aŭtomate sekvas ŝin. Kiu scias, kiel tio disvolviĝos en estonteco? Ŝajnas, ke la laboristino, kiu svenis sur la te-sunuma tereno, fariĝos la fama Cindrulino en la fabelo. Nu, oni nomis ŝin Cindrulino sekrete.
Precipe, post kiam ŝi demetis la laborveston de la laboristino, ŝi elmontris sian elegantecon kaj noblecon en temperamento, kaj pro tio la nomo Cindrulino cirkuladis tra la tuta fabriko. Bai Peiwen sciis, ke oni certe havas multajn babilojn pri lia konduto malantaŭ lia dorso, sed li donis nenian atenton al ili. Dum la komencaj tagoj, Hanyan vere sentis sin sinĝena kaj maltrankvila, sed poste ŝi alkutimiĝis al tio trankvile. Ŝi kondutis tre afable kaj milde al laboristinoj kiel siaj egaluloj, kaj respektoplene al direktoro Zhao kaj aliaj. Pro tio, ĉiuj homoj, de supre al malsupre, tre ŝatis ŝin kaj volontis fari ion por plaĉigi ŝin. Eĉ Cai Jinhua, la laborestrino diris al aliaj laboristinoj, “Frue mi jam sciis, ke ŝi ne estas nia egalulo. La unuan tagon, kiam ŝi venis al la fabriko, mi konsideris ŝin nesimpla. Vidu, eble iun tagon, ŝi fariĝos nia mastrino!” Nun ke ekzistis tia ebleco, kiu povus ŝin malestimi? Kaj plie, ŝi mem estis tiel milda kaj aminda, ke ŝia pozicio fariĝis subtila en la fabriko. Ankaŭ la rilato inter Bai Peiwen kaj Hanyan iris en subtilan staton.
Tiun tagon, pro okupiĝo pri pli da aferoj en la fabriko, Bai ĉesis labori antaŭ la sesa, kaj li diris al Hanyan, “Mi invitas vin al vespermanĝo, ĉu bone?”
Kiam ŝi hezitis, li tuj diris, “Ne penu serĉi pretekston por rifuzi min!”
Ne povinte reteni la ridon, ŝi diris, “Vi ne invitas min, sed ordonas al mi! Bone, kien ni iru por vespermanĝo?”
“Do sekvu mian aranĝon!” Ŝi ekridetis senparole. Dum ĉi tiuj tagoj, ŝi jam konis lin. En kia ajn okazo, li ĉiam estis la viro, kiu fariĝis la fokuso, kaj cetere, senkonscie li fariĝis ordonanto, gvidanto kaj “mastro”.
Ili enaŭtiĝis kaj li stiris la aŭton en la direkto al la antaŭurbo, malproksimiĝante de la urbo.
Ekster la aŭta fenestro iom post iom prezentiĝis la verdaj ebenaĵo kaj kampoj, kiujn ŝi rigardis tra la fenestro. Friska vespera vento enbloviĝis tra la apertita fenestro kaj distaŭzis ŝiajn harojn.
Apogante sian kapon sur la seĝo, ŝi, kun duonfermitaj okuloj, profunde enspiris la malvarmetan venton miksitan kun odoro de la ebenaĵo, banante sin malstreĉite en la vespera vento.
Stirante la aŭton, li ĵetis ekrigardon al ŝi trans la ŝultron. Ŝi ĝoje kaj memkontente apogis sin sur la dorso kun siaj longaj haroj flirtantaj. Ĉe ŝiaj lipoj videblis nedistingebla rideto kaj ŝiaj okulharoj duonfermitaj lasis duoncirklan ombron sub la palpebroj. Ŝia figuro sin montris delikata, febla kaj ensonĝe leĝera.
“Ĉu vi ne demandis min, kien mi kunportas vin?” li diris.
“Certe al bona loko,” ŝi malklare respondis kun pliiĝanta rideto.
Li eksentis rapidajn korbatojn. “Mi deziras, ke vi tiel fidu min por ĉiam. Mi vere soifas kunporti vin al mia kampo.”
“Via kampo?”
“Jes,” li diris mallaŭte. “Ĉiu havas sian kampon, la kampon en la koro.”
“Ĉu vi mem kredas, ke via kampo estas bona loko?” ŝi rigardis lin el la duone mallevitaj okulharoj.
“Jes. Ĝi estas fekunda virga tero.” Li rigardis la antaŭan vojon. “Mankas al mi bona kultivisto.”
“Kia domaĝo,” ŝi klakis per la lango. “Mi ne estas kampulo, sed se vi bezonas kultiviston, mi helpos vin serĉi lin.”
“Dankon pro via zorgemo,” li diris el inter dentoj. “Kaj via kampo? Ĉu kultivisto iris en ĝin?”
“Mi ne havas fekundan virgan teron, sed aridan grundon netaŭgan por disflorado kaj fruktodonado.”
“Jes?” aŭdiĝis lia peza voĉo.
“Jes.”
“Do, ĉu vi volontus doni vian grundon al mi kaj lasi min esplori, ĉu ĝi vere ne taŭgas por disflorado kaj fruktodonado?”
“Dankon pro via zorgemo,” ŝi imitis lian parolmanieron.
Ĵetinte tuj ekrigardon al ŝi, li vidis ŝin milde rideti. Ŝi malfermis siajn okulojn duonfermitajn antaŭe kaj rigardis absorbite la senliman verdan pejzaĝon tra la fenestro de la aŭto. Ĉe la rando de la ĉielo plenis la koloraj nuboj kaj la subira suno estis falanta al la horizonto. Nur post momento, krespusko vualiĝis, kaj la montoj kaj arboj en malproksimo baniĝis en nebulo, svagaj kiel tiuj en ĉinstila pentraĵo de pejzaĝo.
Ili haltis ĉe antaŭurba restoracio, kiu portis la ŝildon kun eleganta nomo “Loĝejo en Monto”.
Situante ĉe la monttalio de Baitou Pitoreskejo, ĝi estis konstruaĵo duon-ĉina kaj duon-japana kun zigzagaj klostroj, delikataj balustradoj kaj elegantaj salonetoj frontantaj al la montvalo. Ili elektis saloneton, kie la tablo staris antaŭ pordofenestro, ekster kiu kuŝis klostreto kun balustrado. En duonluma krepusko, la rigardado malproksimen ĉe balustrado povis ĉirkaŭpreni la ennebulan montpejzaĝon kaj la sunon duonkaŝitan de smeralda monto.
“Kiel?” li demandis.
“Tre bela!” Ŝi profunde enspiris, apogante sin sur la balustrado. Nereteneble ŝi disetendis siajn membrojn, starante renkonte al la vento, kiu pufigis ŝian vestaĵon kaj distaŭzis ŝiajn harojn. Ŝi mallaŭte recitis kelkajn versojn verkitajn de antikva poeto, “Salikoj flirtas en nebula palo, tegoloj glimas en krepuskvualo, ĉe balustrado spektas mi en staro, subira suno glitas al montaro.” Li rigardis ŝin sen palpebrumado. Hodiaŭ ŝi estis en pure blanka tali-svelta bluzo kaj mallonga jupo, starante en vento kiel feino. Ĉu ŝi estis la laboristino volvita per indiga tolo, kiu svenis sur la te-sunuma tereno? Li eksentis konfuzitecon kaj distriĝemon. Aŭdinte ŝin softe reciti “ĉe balustrado spektas mi en staro, subira suno glitas al montaro” mildvoĉe, li spertis ankoraŭ pli grandan ravitecon. Starante apud ŝi, li nereteneble ĉirkaŭprenis ŝian sveltan talion per la mano.
“Ĉu vi legis multe da poemoj?”
“Jes, mi ŝatas ilin,” ŝi diris. “Tagoj estas amaraj por mi, kaj mi legas poemojn. Kiam mi afliktiĝas, mi laŭtvoĉe legas ilin. Ju pli multe mi legas, des pli profunde mi dronas en la bela imago, tiel ke mi povas teni min ekster vulgaraj aferoj kaj ekhavi klaran animstaton, kaj ĉiuj ĉagrenoj kaj afliktoj forlasas min.”
Li penetreme rigardis ŝin. Kiel delikata kaj kortuŝa junulino ŝi estas! Ĉu ŝia kampo estus arida?
Kiel fekunda tero ĝi devas esti! Li devas eniri, nepre okupi ĝin kaj esti la nura mastro de la fekunda tero!
“Hanyan!” li ameme vokis.
“Jes?”
“Ĉu vi opinias, ke mi estas tre vulgara?” li demandis, sentante, ke li fariĝis triviala kaj sensignifa antaŭ ŝi.
“Kiel vi povus esti tia? Vi estas firma, zorgema kaj ĝuema pri la homa vivo. Viaj pensoj estas super ĉiuj vulgaraj. Vi estas la homo kun la plej profundaj pensoj, kiun mi iam vidis antaŭe.”
Lia koro ŝveliĝis plene pro tiuj vortoj, sango rapide fluis tra lia korpo, lia menso vagis tien kaj reen, kaj lia spirado rapidemis.
“Ĉu vere?” li demandis.
“Jes vere,” ŝi respondis serioze.
“Do, ĉu vi povus malfermi la pordon de via kampo al mi?” li demandis kun retenita spiro.
“Mi ne komprenas, kion vi celas.” Deturninte sian kapon, ŝi montris la ĝardenon kun prosperaj floroj kaj arboj kaj diris, “Jen estas rozoj. Ĉu vi jam flaras la aromon de rozoj? Mi tre ŝatas rozojn, precipe la flavajn. Mi ĉiam revas, ke mi havus grandan ĝardenon plenan de rozarbustoj.”
“Ke vi havos grandan ĝardenon, mi promesas tion al vi. Tamen vi ne deturniĝu de nia konversacio. Vi ankoraŭ ne respondis al mi la demandon.” Ŝi ĵetis al li strangan rigardon.
“Mi jam diris, ke mi ne komprenas, kion vi celas.”
“Do, mi klarigu pli klare...”
Antaŭ ol li finis sian parolon, kelnero alportis pladojn. Rapide turninte sin, ŝi iris al la fenestropordo, dirante, “Oni alportas pladojn. Ni manĝu! Mi estas malsata.”
Kun kolereto li rigardis ŝin, kiu la unua residiĝis ĉe la tablo kaj bele ridetis al li. Eliginte longan spiron el la nazo, li vole nevole reiris al la tablo. Kiam li sidiĝis, ili komencis manĝadon.
Lia rigardo karesadis ŝian vizaĝon, sed ŝi ŝajne ne konsciiĝis pri tio kaj nur silenteme kaj dolĉe ridetis. Post longa tempo, li rompis la silenton kaj diris subite, “Vi ŝatas poemojn. Ĉu vi konas tiun poemon?”
“Kiun poemon?” ŝi demandis, levante la paron da naivaj okuloj.
Rigardante ŝin, li malrapide recitis, “Spite al frida flor-pejzaĝo, mi serĉis primaveron jam malfrue pro domaĝo. Mi scias ne en nuna vivo, kien mi fine povus vidi vin en efektivo? Perfekta kreitaĵ’ vi estas, neniom da kompren’ pri mia korinklin’ ne restas. Kun vera korinklino al vi, mi certe staros kun vi sur la sola branĉ’ kun pi’!”
Ŝi rigardis lin, iomete ebria pro drinketado. Ŝiaj okuloj brilis akvece, ŝiaj vangoj ete ruĝiĝis pro ioma ebrieco, kaj malseke karmiziniĝis ŝiaj lipoj, ĉe kiuj ankoraŭ restis rideto, naiva kaj infaneca.
“Mi ne scias, kion ĝi esprimas.”
Li fikse rigardis ŝin, iom kolera, sed ŝia figuro ne lin kolerigis. Enspirinte, li diris, “Vi mistifikas min, Hanyan. Mi sentas, ke vi ĝuas mian suferon. Mi ne povas distingi, ke vi eĉ estas tiel kruela bubineto!”
Ŝiaj okulharoj malleviĝis kaj la rideto malrapide fadis el ĉe ŝiaj lipoj. Rigardante la tason kaj pleton antaŭ si, post longa tempo, ŝi eklevis sian kapon malrapide. Sur ŝia vizaĝo ne plu restis la rideto kaj naiva mieno, sed anstataŭe trista kaj petema vizaĝesprimo, kaj en ŝiaj okuloj glimis larma brilo.
“Mi ne volas mistifiki vin, sinjoro. Mi ne suferigu vin, sinjoro. Se vi demandas pri mia sento al vi, mi malkaŝe diru al vi, ke mi admiras kaj adoras vin! Sed ne babilu kun mi pri aliaj temoj. Ni povas amikiĝi. Iun tagon, vi renkontiĝos kun junulino pli bona ol mi...”
“Kion vi volas diri?” Rigardante ŝin, li subite kompreneme diris, “Ho, mi komprenas. Ĉu vi pensas, ke mi nur amuziĝas kun vi? Tio kulpigas min, ke mi ne bone esprimas, kion mi volas.
Hanyan, mi malkaŝe demandu al vin, ĉu vi iomŝatas min?”
Ŝi deturnis sian kapon kaj diris mallaŭte, ”Ni ne babilu pri tio, mi petas!”
“Hanyan!” Li tuj aldonis, “Vi devas respondi al mi!”
“Ne, sinjoro Bai,” ŝi surprizite ekskuis sian malgrandan kapon. “Ne devigu min, mi petas!”
“Hanyan...”
“Mi petas!” Ŝi supren rigardis lin. Ŝia rigardo kun pliiĝanta tristo retenis liajn sekvantajn vortojn. Li gapis al ŝia vizaĝo paliĝinta pro paniko, ŝiaj tristaj nigraj okuloj kaj tremetantaj lipoj...
Li ne plu havis koron eldevigi ŝin. Vesuspirinte, li deprimite mallevis la kapon, dirante, “Bone!
Ŝajnas, ke mi ne havas bonŝancon hodiaŭ! Nu, ni ne babilu pri tio, sed, ne pensu, ke mi forlasos vin, Hanyan, mi neniam forlasos vin dum mia tuta vivo.”
“Sinjoro!” ŝi vokis alifoje.
“Sufiĉe! Mi ne ŝatas aŭdi vin nomi min per tiu titolo,” li parolis al si mem, kuntirante siajn brovojn. “Ŝajnas, ke ŝi ne konas vian nomon.” Returninte sian kapon, li direktis sian vizaĝon al ŝi,
“Bone, ĝoju. Almenaŭ ni manĝu kun plezuro!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.