|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Noktomezo. Kuŝante en la lito, Fang Siying stupore gapis al la plafono. Sur la tapiŝo apud ŝi troviĝis ŝia kofro malfermita, en kiu ĉiuj ŝiaj vestaĵoj jam bone enmetiĝis. Ŝi volus foriri sen diri adiaŭ ankoraŭfoje, sed ĉe la momento tuj antaŭ ŝia foriro, ŝi hezitis. Ŝi ne povas sensone foriri, portante sian kofron, kaj cetere la lecionoj en la lernejo devas esti daŭrigotaj kaj ŝia loĝejo en la lernejo jam estas fordonita al aliulo. Se ŝi volas foriri, ŝi devos unue loĝi en hotelo kaj poste lupreni ĉambron, kaj iri laŭkutime al la lernejo por doni lecionojn. Sed, se tiel, ĉu Bai povus forlasi ŝin? “Aĥ, kiel komplike kaj malorde ĉio ĉi estas fuŝita!”
Pensante, ŝi gapis kaj gapis ĝis ŝiaj okuloj fariĝis seketaj. Ĉu ŝi povus trovi sian piedtenon en la hejmo, forte insultite kaj forpelite de Ailin? Foriri jam fariĝis por ŝi la urĝa afero nun. Ŝi ne povos plu kovi zorgojn pri Tingting, nek fari pli profundan pripenson. Jes, ŝi devas foriri kaj foriri antaŭ ol Ailin revenos! Alie tio, kion ŝi alfrontos, estos serio da pli grandaj maljustaĵoj kaj insultadoj! Ŝi ne povas heziti! Ŝi ne havas alian alternativon! Ĉar la mastrino jam donis al vi ordonon foriri, vi devas fari nenion alian ol foriri! Stariĝinte, ŝi kaptiĝis de stuporo kaj fine eligis longan suspiron. Ŝi levprenis la kofron kaj metis ĝin en angulon de la ĉambro. Ĉu ankoraŭ zorgi pri ĝi? Tute povas esti, ke ŝi revenos preni ĝin post kiam ŝi bone aranĝos ĉion. Ne gravas, eĉ se ŝi forĵetos ĝin, ĉar nun ŝi ne plu estas malriĉulino kiel antaŭe, kaj sur ŝia banklibreto registriĝas sufiĉe da mono. Surmetinte la surtuton kaj preninte la mansakon, ŝi nereteneble direktis sian rigardon al la rozoj sur la littableto, kiuj ŝajne revenigis ŝin al la nokto antaŭ dek jaroj, la nokto en tristigaj vento kaj pluvo! Tio estas la dua fojo, ke tiu ĉi familio ŝin forpelis! Aĥ! Bai Peiwen, Bai Peiwen, kiel malproksime ŝi distancas de tiu viro destinita laŭ la sorto! Ŝiaj okuloj malklariĝis.
Subite ŝi revenis al si mem surprizite. Nokto jam profundiĝis. Ailin revenos ĉiumomente. Pro kio ŝi ankoraŭ ne foriras nun? Ektirinte la kolumon kaj eksuspirinte, ŝi malfermis la pordon. Ŝi direktis sian rigardon tra la koridoro. Kvieto regis ĉirkaŭe. La tuta domo jam endormiĝis. La pordo de Bai estis firme fermita, kio indikis, ke li jam eniris en sonĝlandon. Ŝi ŝtele eliris, tre malpeze, kiel senbrua katido. Kiam ŝi malsupreniris la ŝtuparon, ŝi povis vidi nenion en malhelo, ĉar nenia lampo brilis en la salono. Ŝi ne kuraĝis ŝalti lampon, timante, ke ŝi suprprize vekus la dormantojn.
Ŝi palpe iris al la pordo. Ŝia kruro frapiĝis kontraŭ la piedon de la tablo kaj aŭdiĝis mallaŭta sono.
Ŝi haltis kaj aŭskultis kun streĉitaj oreloj. Feliĉe ŝi surprize vekis neniun pro tio. Ŝi daŭre iris antaŭen kaj fine atingis la pordon. Etendinte sian manon, ŝi sukcesis kapti la anson de la pordo.
Apenaŭ ŝi ekturnis la anson, unu mano subite etendiĝis el la mallumo kaj kaptis ŝian manradikon.
Ŝi ege surpriziĝis kaj nereteneble eligis mallaŭtan ekkrion. Poste ŝi sentis, ke ŝia korpo estas ĉirkaŭprenita de iu, kaj samtempe aŭdiĝis la basa kaj raŭka voĉo de Peiwen, “Mi scias, ke vi certe agas tiamaniere! Foriri sen diri adiaŭ, ĉu ne? Do mi sidas ĉi tie kaj atendas vin. Vi ne povas foriri!
Mi ne lasos vin foriri! Neniam!”
Ŝi baraktis, volante elturniĝi el lia brakumo, sed li firme tenajlis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj eĉ la varmo el lia buŝo blovis sur ŝian vizaĝon.
“Tio estas senutila,” ŝi diris, daŭre baraktante. “Lasu min for! Se mi decidas foriri, vi neniel povas sukcesi restigi min.”
“Mi scias,” li diris, “Pro tio mi volas, ke vi malhavigu al vi la ideon foriri! Vi devas!”
“Ĉu mi restigu min ĉi tien por aŭskulti la insultojn de via edzino?” ŝi kolere diris. “Mi ne suferis sufiĉe da maljustaĵoj antaŭ dek jaroj, kaj nun mi devas ricevi pli post dek jaroj, ĉu?”
“Mi certigas al vi, ke vi ne plu suferos de iu ajn ofenditeco kaj insultado.”
“Vi tute ne povas fari certigon,” ŝi diris. “Pli bone vi lasu min for. Mi nepre foriros de ĉi tie antaŭ ol via edzino revenos!”
“Vi ja estas mia edzino!” Ŝi ĉesis barakti. Starante tie, ŝi gapis al lia vizaĝo en mallumo. Ondo de indigno leviĝis el ŝia brusto kaj rapide disfluis tra ŝiaj vejnoj. Multe da subpremitaj ofenditeco, maljustaĵoj kaj indigno estis vekitaj de liaj tiuj vortoj. Ŝi gapis kolere al li, retenante sian spiron.
Kun kunpremitaj dentoj, ŝi martelis ĉiun vorton, “Vi ankoraŭ kuraĝus diri tion? Vi kuraĝus? Kion vi donis al mi? Protekton? Kompaton? Zorgojn? Dum ĉi tiuj dek jaroj, kion vi faris...”
“Mi sopiras al vi!” li interrompis ŝin.
“Sopiri al mi?” ŝi eklevis siajn brovojn. “Ĉu Ailin estas la rezulto de via sopirado al mi?”
“Tio estas la ideo de mia patrino. Tiam mi estis multe deprimita. Ŝi konsideris, ke alia virino povas savi min. Ekde kiam vi foriris, mia panjo sentis grandan konsciencoriproĉon pro mi. Ŝi faris ĉion por ripari antaŭajn misfarojn. Vi ne scias, ke poste mia panjo tute ŝanĝiĝis, transformiĝis al alia homo...”
“Mi ne volas aŭskulti!” ŝi malhelpis lin. “Mi ne volas aŭskulti plu kiajn ajn aferojn pri vi. Vi pli bone forlasu min. Mi volas foriri!”
“Ne!” Li pli fortigis siajn manojn. “Kio ajn okazas, mi ja ne povas forlasi vin!”
“Vi ne povas sukcesi restigi min! Ĉu vi scias, ke mi povos tute ne reveni post lernejaj horoj morgaŭ? Kial vi restigas min ĉi tien plurajn horojn por suferigi min de insultado de Ailin? Se vi havas iom da simpatio, forigu viajn manojn!”
“Mi ne povas!” Li anhelis, kun la voĉo plena de forta sento. “Profundan nokton antaŭ dek jaroj, mi perdis vin. Mi ne igu, ke la malnova rakonto denove prezentiĝu. Mi antaŭsentas, ke, se mi forlasus vin ĉinokte, mi perdus vin refoje! Pardonon al mi, Hanyan. Mi ne povas forlasi vin! Se mi perdus vin ankoraŭfoje, mi freneziĝus, furioziĝus, formortus... Aĥ, Hanyan, bonvole komprenu min!”
“Mi ne volas aŭskulti viajn vortojn, ĉu vi scias? Mi donas nenian atenton, ĉu vi freneziĝos aŭ furioziĝos aŭ ne, ĉu vi scias?” ŝi laŭtigis sian voĉon, plenforte baraktante. “Mi nepre foriros! For viajn manojn!”
“Ne!”
“For viajn manojn!”
“Ne!”
“For viajn manojn!” kriante, ŝi penforte deŝiris liajn fingrojn de si.
“Ne, Hanyan, mi neniel forlasos vin, absolute ne!” Li firme striktigis sian ĉirkaŭprenon ĉirkaŭ ŝi. Liaj brakoj katenis ŝin kiel ŝtala kablo. Ŝi komencis grate disŝiri liajn fingrojn, sed li tenajlis ŝin firme. Ŝi tordis sian korpon, anhelante kaj minace dirante, “Se vi ne forlasos min, mi ekkrios.”
“Kriu, Hanyan!” li diris, ankaŭ anhelante, “Mi neniel forlasos vin!”
“Ĉu vi vere ne forlasos min?” ŝi ekstreme indigniĝis.
“Ne! Mi ne povas!”
Frap! Levinte sian manon ŝi donis al li fortan vangofrapon. En la kvieta noktomezo, la vangofrapado sonis tre laŭte kaj klare. Vangofrapinte, ŝi ŝtoniĝis. Ŝi surprizite enŝovis siajn fingrojn en la buŝon. Ŝi ne sciis, pro kio ŝi kondutis tiamaniere, ĉar ŝi iam donis batojn al neniu.
Kun rondigitaj okuloj, ŝi rigardis lin en mallumo. Ŝi ne povis klare vidi lian vizaĝesprimon, sed povis percepti la ondadon de lia brusto kaj aŭdi lian pezan spiradon. Ŝi volis diri ion, sed povis eldiri nenion. Post tre longa tempo, ŝajne centjara tempo, ŝi aŭdis lin diri mallaŭte, peze, milde, softe kaj trankvile, “Hanyan, mi amas vin.”
Ŝi eksentis subitan disfalon, ĝisfundan disfalon. Ondo da larmoj elŝprucis, kovrante kaj dronigante ĉion. Ŝi perdis la kapablon rezisti kaj neniel rezistis kontraŭ li. Kovrante sian vizaĝon per manoj, ŝi komencis plori korŝire, senhelpe kaj triste. La suferoj, turmentoj, baraktado... akumulitaj dum multe da jaroj jam nun transformiĝis al du larmo-fontoj, kiuj torentis senhalte.
Tiam ŝi sentis, ke li malstreĉis ŝin, kaj ŝi fortiris lian manon desur sia vizaĝo. Li ambaŭmane tenis ŝian vizaĝon, kaj poste liaj lipoj alproksimiĝis kaj firme premis sur la ŝiajn.
Ŝin atakis vertiĝo, tiel ke ŝi ne bone staris pro malforteco kaj falis. Ambaŭ ili rulfalis sur la tapiŝon. Kun ŝi en sia brakumo, li gluis al ŝiaj siajn fajre varmajn lipojn kun brulanta forto. Li suĉe kisadis de ŝiaj lipoj, vangoj, oreloj, mentono al ŝia kolo. Ĉirkaŭprenante ŝin, li suĉis kaj kisis ŝin, murmure kaj mallaŭte kriante, “Aĥ, Hanyan, mia kara, mia sopirata! Aĥ, Hanyan, mi amas vin!
Mi amas vin! Mi amas vin!” Ŝi ankoraŭ ploris, sed mallaŭte plorsingultis, infanece plorsingultis kvazaŭ en la sino de patrino. Ŝi nereteneble alpremis sin al li kaj firme apogis sian kapon al lia larĝa brusto. Ŝi sentis sin laca kaj elĉerpita, multe esperante ricevi protekton. Alpremante sin al li, ŝi tremetis, kiel vundita kaj laca kolombido. “Ĉio jam forpasis, Hanyan,” li malpeze karesis ŝiajn dorson kaj harojn. Li tiris ŝin al stariĝo kaj ili sidiĝis en la sofon. Ĉirkaŭprenante ŝin, li senĉese kisis ŝiajn frunton, malseketajn harojn kaj lipetojn. “Ne forlasu min, ne foriru, Hanyan, mia etulino, ne foriru! Ni komencu denove, Hanyan. Mi promesas al vi, ke ĉio iros perfekte. Ni retrovu la tempon, kiun ni perdis.” Ŝi tenis sin senparola. Ŝi sentis sin tro senforta por diri ion, kaj ŝi nur kviete klinis sin kontraŭ lia brusto.
Iom poste hupado de aŭto tranĉis la nokton, kvazaŭ bruega tondro vekus ŝin. Eksaltinte, ŝi murmure diris, “Ŝi revenas.”
“Ne moviĝu!” Li streĉis sian brakumon ĉirkaŭ ŝi. “Ne zorgu pri ŝia reveno!”
“Vi...” ŝi montris sin panikita kaj senhelpa. “Kion vi faros?”
“Alfronti la realon! Ni ambaŭ devas alfronti la realon, Hanyan. Se mi plu montrus min evitema, kiel mi povus teni vin ĉi tie?”
“Ne,” ŝi diris urĝeme kaj panike. “Ne, ne tiel, mi ne volas...” Ŝi ĉesis paroli.
Tiam la pordo malfermiĝis. Figuro stumble enkuris. Post kiam aŭdiĝis klako de ŝaltado, la tuta ĉambro dronis en brila lumo. Fang palpebrumis, ĉar la subita lumigo sigelis ŝiajn okulojn dum momento. Poste, ŝi vidis Ailin-on, kiu, kun taŭzitaj haroj ĉe tempioj kaj neglekte vestita, staris tie ŝanĉeliĝante kaj ne tre fideme rigardis ilin per paro da malklarvidemaj kaj sangstriitaj okuloj. Dum longa tempo ŝi tiel gapis iom surprizite kaj multe ebrie. Evidente ŝi jam tro drinkis. “Ej,” ŝi balbute ekparolis, eliginte rukton de alkoholaĵo kaj klinante sian korpon al la dorsapogilo de la sofo. “Vi... vi ambaŭ kondutas bone! La afero...la afero iras tiel! Fraŭ...lino Fang, vi havas bonan artifikon! Estas malfacile delogi ĉi tiun blindulon! Instruu al mi, kiel vi... vi gajnis lin. Kiel vi sukcesis igi lin...lin liberiĝi de la fantomo?”
Fang kunŝoviĝis en la sofo, ne povante moviĝi. Dum tiu momento ŝi ne sciis, kion ŝi devas diri aŭ fari, nek sciis, kiel trakti tiun situacion. Videble Ailin estis tre ebria. Estis miraklo, ke ŝi eĉ povis sekure stiri la aŭton hejmen en tia ebrieco. Stariĝinte kaj alirinte al ŝi, Bai faris profundan enspiron kaj kviete demandis, “Kiom vi drinkis?”
“Ĉu vi zorgas pri mi?” kontraŭdemandante, ŝi plenvoĉe ekridegis. Metinte sian manon sur la ŝultron de Bai, ŝi stumblis. Kaj li instinkte apogis ŝin. Ŝi alproksimigis sian vizaĝon al li kaj malrapide diris, “Mi drinkis. Jes, mi drinkis. Ĉu vi zorgas pri tio? Vi ja scias, kia virino mi estas: mi povas fumi, drinki, danci, kartoludi... Mi estas ĉiopovulino! Ĉu vi scias? Ĉiopovulino! Kaj mi havas dekduon da amikoj en Taizhong, Tajpeo, Kaohsiung kaj aliaj lokoj. Ili ĉiuj estas belaspektaj, ludemaj kaj junaj. Kaj ili estas superaj centoble, miloble, dekmiloble al vi! Ĉu vi konsideras, ke mi zorgas pri vi? Bai Peiwen! Mi ne zorgas pri vi! Mi diru al vi, ke mi ne zorgas pri vi! Vi blindulo!
Vi kriplulo! Mi diras al vi,” ŝi pli alproksimigis sin al lia orelo kaj laŭte kriis, “Mi ne zorgas pri vi!” Pro flankeniĝo de lia korpo, ŝi perdis lian apogon kaj preskaŭ falis sur la teron laŭ la tuta korpo. Apogante sin sur la sofo, ŝi pene starigis sin. Ŝanceliĝante, ŝi ĉirkaŭiris antaŭ la sofon kaj senforte falis sur ĝin, situantan kontraŭ la sofo, en kiu Fang sidis. Kun okuloj nebulitaj de ebrieco, ŝi strabe rigardis al Fang kaj montrante ŝin per unu fingro, averte diris, “Mi... mi diras al vi, ej, vi... aĉulino. Se vi vere ŝatas... ŝatas ĉi tiun blindulon, mi... cedos lin al vi! Mi neniom domaĝas lin!
Sed, vi... vi... povas elfari fantomon? La fantomo droninta en akvo! La fantomo en Hanyan Bieno?
Vi... vi...” Levinte siajn longajn okulharojn, ŝi direktis sian seriozan rigardon al ŝi, kun akvecaj okuloj kaj ebriula mieno. “Ĉu vi vere povas kapti fantomojn? Eble vi estas sorĉistino! Sorĉistino!”
Ŝi eligis alian rukton kaj premis siajn fingrojn sur la frunton. “Vi certe estas sorĉistino, ĉar mi vidas kelkajn figurojn de vi, kelkajn! Haha! Mi certe havas du kapojn, ĉu ne? Ĉu mi havas du kapojn?”
Bai aliris kaj haltis antaŭ Ailin. Li havis solenan, seriozan kaj iom koleran mienon. “Aŭskultu,
Ailin!” li diris, “mi volus bone interparoli kun vi ĉi-nokte, sed vi aspektas tiom ebria, kaj mi ne povas interparoli kun vi. Do vi pli bone supreniru la ŝtuparon kaj dormu. Ni interparolu morgaŭ!”
“Interparoli, interparoli, interparoli!” Ŝi enŝovis sian kapon en la dorsapogilon de la sofo kaj permane taŭzis siajn harojn. Ŝi malklare diris, “Ĉu vi volas interparoli kun mi? Haha, ej, vi eĉ havas vortojn por alparoli al mi? Mi opinias, ke vi... ej, nur havas vortojn por alparoli al la fantomo. Ej.” Ĉirkaŭprenante sian kapon per ambaŭ manoj, ŝi penis subpremi la vomemon subite elĵetitan el interne. Ferminte siajn okulojn, ŝi eligis spiregon kaj penis supervenki la malfacilan momenton. Etendinte sian manon, li kaptis ŝian pojnon. “Supreniru! Vi!” li diris kun la tono de ordono.
Ŝi plenforte liberiĝis de lia kaptado. Subite ŝi alte levis sian kapon kiel iritita leono, kaj eruptis per laŭtaj krioj kontraŭ li, “Ne tuŝu min! Vi fripono! Neniam tuŝu min! Vi senkora sentaŭgulo!
For malproksimen! For malproksimen, ĉu vi aŭdas min? Bai Peiwen, mi malamas vin! Mi abomenas vin! Mi abomenas vin! Mi abomenas vin! Mi abomenas vin! Mi abomenas vin...” ŝi ripetis “Mi abomenas vin!” kelkdek-foje per unu spiro, ĝis ŝia voĉo raŭkiĝis. Fang kredis, ke ŝi certe vekis geservistojn kaj Tingting-on per sia kriado. Sed Fang kredis, ke ili jam alkutimiĝis kaj plejbone sin tenas surdaj al tio. La voĉo de Ailin raŭkiĝis, ŝiaj haroj kovris ŝian vizaĝon kaj larmoj disverŝiĝis el ŝiaj okuloj. Klinante sin sur la dorsapogilon de la sofo, ŝi subite eksplodis per plorsingultado senkaŭze.
“Vi estas ebria!” Bai diris malvarme. “Vi vere prezentas spektaklon post via ebrieco!”
Ĉion ĉi Fang rigardis kviete. Poste ŝi eliris el la sofo, kie ŝi kunŝoviĝis, kaj aliris al Ailin.
Klinite sin super ŝi, ŝi metis sian manon sur ŝian ŝultron. Per la amikema kaj milda voĉo, kiun eĉ ŝi mem ne kredis, ŝi diris, “Reiru al via ĉambro! Mi akompanos vin reiri al via ĉambro. Vi bezonas bonan ripozon.”
“Ne, ne, ne, ne!” Ailin diris infanece. Skuante sian kapon ripetade en la sofo, ŝi daŭrigis sian korŝiran kaj amaran ploradon.
“Ne donu atenton al ŝi!” Bai diris al Fang. “Ŝi certe kaj vomados kaj kriados ĝis la tagiĝo!”
“Mi akompanos ŝin al la ĉambro!” Fang diris obstine, ĵetinte rigardon al Bai. “Ankaŭ vi iru dormi. Vi interparolu pri ĉio morgaŭ. Ĉi-nokte ne eblas interparolado. Vi ambaŭ ne havas sufiĉe malvarman kapon.”
“Promesu al mi, ke vi ne ŝtele foriros,” li diris.
“Bone, mi promesas.” Ŝi malpeze suspiris. “Ĝis morgaŭ!”
Ŝi prenis la brakon de Ailin, kiu jam fariĝis tre laca kaj malforta en brua ĝenado. Ŝi tire starigis ŝin el la sofo, metis ŝian brakon ĉirkaŭ siaj ŝultroj kaj strikte brakumis ŝian talion, dirante senĉese, “Ni iru! Ni supreniru! Iru bone dormi! Ni iru! Ni iru! Ni iru!” Dum ĉi tiu momento, Ailin subite fariĝis tre obeema. Kun sia kapo lace kliniĝanta sur la ŝultro de Fang, ŝi stumble antaŭen marŝis kune kun Fang. Dume ŝi ankoraŭ senĉese plorsingultadis interrompite de ruktaĵoj kun odoro de alkoholaĵo kaj vomado, ŝanceliĝante malrekte kvazaŭ fragmito en vento. Fang pene helpis ŝin supreniri kaj eniri ŝian ĉambron. Kaj tie ŝi helpis ŝin enlitiĝi, demetis ŝiajn ŝuojn kaj eksteran veston, kaj kovris ŝin per vatita litkovrilo. Starante ĉe la lito anstataŭ foriri, ŝi stupore kaj distriĝeme rigardis ŝian tre belan vizaĝon. Sentante sin malbona, tiu malkviete turniĝadis en la lito, malklare murmurante, “Akvon, mi volas akvon! Donu al mi iom da akvo!”
Eksuspirinte, Fang aliris al la tableto, kaj verŝinte tason da malvarma boligita akvo, alportis ĝin al ŝia lito. Levante ŝian kapon, ŝi alproksimigis la tason al ŝia buŝo kaj tiu tuj eltrinkis la tutan tason da akvo. Ŝi alpremis al la malvarmega taso sian vangon, kiu febris kvazaŭ brulante, kaj ĝemis, “En mia kapo troviĝas brulanta fajro kaj dekmil pelvoj da fajro brulas tie! Ankaŭ en la koro,” ŝi premis sian manon sur la bruston. “Ili brulmortigos min! Mi certe mortos, tuj mortos!”
“Morgaŭ vi resaniĝos,” dirante, Fang iris al la pordo.
Sed Ailin tiris ŝin per febranta mano. “Ne foriru!” ŝi diris, “Mi ne volas resti sola en la ĉambro, kiu similas al tombo. Ne foriru!”
Fang haltis. Poste, ferminte la pordon, ŝi iris en la banĉambron kaj vringis lavtukon de malvarma akvo. Metinte ĝin sur la frunton de Ailin, ŝi rigardis ŝin, sidante ĉe la lito. Turnadante sian kapon sur la kapkuseno, Ailin direktis al Fang sian rigardon per siaj nigraj malklarvidaj pupiloj. Dum tiu momento ŝi similis al soleca kaj senhelpa infano. Ŝi ne plu estis tiom minaca, kruela kaj acerba, sed erarvaginta kaj malespera infano. “Mi amas lin,” ŝi subite diris. “Mi tre multe amas lin. Mi uzis ĉiujn rimedojn, sed mi ne povas supervenki la fantomon!” Ŝi enŝovis sian vizaĝon en la kapkusenon, infanece plorsingultante.
“Mi scias,” Fang mallaŭte diris, “mi scias. Mi jam sciiĝis pri tio tre frue.” Larmoj malklarigis ŝian vidkampon.
“Komence de nia geedziĝo, li brakumis min kaj vokis Hanyan, Hanyan! Tiu fantomo!” ŝi blasfemis, singultante. “Mi pensis, ke iutage li konos min kaj korinklinos al mi, sed neniam! En lia koro troviĝas nur Hanyan, Hanyan, Hanyan! Tiu virino jam tute forportis liajn animon kaj koron!
Li estas tute senviva! Senviva! Senviva!” Plorante, ŝi ŝiris la kapkusenon kaj litkovrilon. “Kiel oni povus batali kontraŭ fantomoj? Kiel? Mi proponas divorcon, al kio li donas nenian atenton. Mi diras, ke mi volas la fabrikon. Ja pri tio li vere zorgas! Li ne zorgas pri mi! Li neniam zorgas pri mi! Neniam!”
Larmoj gutis desur la vangoj de Fang. Klinante sin, ŝi disŝovis la harojn sur la vizaĝo de Ailin, kaj turninte la malvarman lavtukon al la alia flanko, remetis ĝin sur ŝian frunton. Kun larmantaj okuloj, ŝi longe rigardis ŝin. Ailin daŭre ploris, seninterrompe ploris. Larmoj kaj ŝvito malsekigis ŝian vizaĝon.
“Mi ne havas alian koramaton, neniam! Kiam mi iris al Taizhong, mi nur loĝis en la hejmo de mia adopta patrino, kaj mi neniam havas alian koramaton! Per tio mi volas inciti lin, sed li ne havas koron! Lia koro jam estas forkaptita de la fantomo! Li ne havas koron! Tute ne!” Ŝi kaptis Fang je la mano kaj gapis al ŝi. “Ke mi ne havas alian koramaton, ĉu vi kredas tion?”
“Jes,” Fang kapjesis. “Jes, mi scias. Dormu! Bone dormu! Se vi daŭre faras bruan scenon, vi povos vomi. Dormu do!”
Ailin fermis siajn okulojn pro granda laceco. Nun la tuta alkoholaĵo, kiun ŝi trinkis, efikis tra ŝia korpo. Ŝiaj palpebroj pezis kiel plumbo kaj ŝia konscio vagis flirte kaj nebule. Ŝi ankoraŭ senĉese parolis, sed ŝiaj vortoj jam fariĝis malklara murmuro. Volvate per vatita litkovrilo, ŝi turnis sin ĉe alia flanko, kaj poste, ŝi eligis longan suspiron. Ŝi ŝajne endormiĝis, kun brilantaj larmrosoj sur siaj longaj okulharoj.
Anstataŭ tuj foriri, Fang, starante ĉe la lito, bone ordigis la litkovrilon por ŝi, glatigis la kapkusenon kaj malpeze forviŝis la larmomakulojn sur ŝiaj vangoj. Poste, ŝi tre mallaŭte diris,
“Aŭskultu, Ailin. Se ne temas pri nia kontraŭstarado, kiel subtilan rilaton ni ambaŭ havas! Ni amas la saman viron, kaj estis aŭ estas liaj edzinoj. Ŝajnas, ke unu el ni ambaŭ estas destinita suferi, aŭ vi aŭ mi. Aŭ la plej malfeliĉaj estas eĉ ni ambaŭ! Kion ni devas fari? Kiel ni bone traktu ĉi tiun embarason? Ailin, minimume, ni ne devas esti malamikaj! Se iutage vi ekmemoros pri mi kaj konsideros, ke mi jam faris kontribuon por vi, do amu tiun infanon! Bone amu tiun infanon!”
Turninte sin, ŝi hasteme eliris el la ĉambro. Larmoj ŝlosis kaj kovris ĉion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.