La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

20.

Tagoj malrapide forpasis. Nelonge post kolektado de aŭtunaj tefolioj alvenis la vintro. Dum tiujara vintro la pluvado komenciĝis tre frue. Kvankam ankoraŭ ne alvenis la dek-unua monato laŭ la luna kalendaro, pluvakvo jam gutadis senĉese tuttage el la tegmentrandoj kaj arbopintoj. Pro tio, ke la vintro ne estis la sezono por plukado de tefolioj, Gao Lide restis hejme pli multe ol antaŭe, dum multe pri la entrepreno okupiĝis Bai Peiwen, kiu, aĉetinte la terpecon apud la fabriko por pligrandigi ĝin, konstruigis novan maŝin-domon. Ĉar li persone desegnis la konstru-planon, li certigis, ke oni devas plenumi liajn postulojn, ne rajtante ŝanĝi lian desegnon, tiel ke li persone superrigardis la konstruadon. Pro tio li estis multeokupita, eĉ ne donante atenton al tempopaso nek al okazaĵoj ĉirkaŭ si. En lia sango brulis la ambicio de vireca entreprenemo, kiu puŝadis lin kiel energiplenan motoron. Ĉirkaŭprenante Hanyan, li iam diris, “Vi alportas al mi bonŝancon kaj trankvilon, Hanyan. Vi estas mia bonŝanco kaj mia forto. Vin mi amas.” Ĉe tio, ŝi emis montri sian dolĉan rideton, ravite de tiu sento. Klopodu, Peiwen! Entreprenu, Peiwen! Disvolvu vian estontecon, Peiwen! Ne lasu vian edzineton malhelpi vin! Vi ja estas viro!

Sed samtempe, maljuna sinjorino Bai ne malstreĉis sian atenton al ŝi. Ĉiutage ŝi venigis ŝin en sian ĉambron kaj restigis ŝin antaŭ sin, por ke ŝi faru kudradon, triku lanveston aŭ legu libron al ŝi. Ŝi malkaŝe diris al ŝi, “Pli bone vi restu ĉe mi, ĉar mi volas protekti la reputacion de mia filo!”

“Maljuna sinjorino!” ŝi kriis kun pala vizaĝo.

“Ne parolu!” la maljuna sinjorino malhelpis ŝin. “Mi bone konas vin! Mi scias, kia vi estas!”

Tiu ne senkulpigis sin. Kaj plie, kun tempopaso, ŝi ekhavis senton de laceco. Ŝi agu laŭ sia plaĉo!

Obeante la maljunan sinjorinon, ŝi ne disputis kun ŝi nek senkulpigis sin. Kiam Peiwen forestis de la hejmo, ŝi estis nur maŝino aŭ fantomo. Ŝi lasis la maljunan sinjorinon insulti kaj riproĉi, ĉar ŝi jam fariĝis sensenta al tio.

Tamen ŝia sensenteco des pli incitis la maljunan sinjorinon, kiu nomis ŝin senviva kaŭĉukulino senhonta kaj malhonesta. Kion ajn ŝi diris, Hanyan nur rigardis ŝin per siaj grandaj senbrilaj okuloj, kaj poste eligis mallaŭtan suspiron, mallevante sian kapon. Pro tio la maljuna sinjorino des pli koleriĝis, sentante, ke ŝi estis humiligita kaj malestimita, ĉar, laŭ la konduto de Hanyan, ŝi ne estis priatentata nek inda je respondo.

Ŝi komencis klaĉi al la najbaraj maljunulinoj, “Kiom da vortoj mi diras al mia bofilino, ŝi ĉiam reagas kiel lignokapulino. Nur antaŭ la vizaĝo de viroj, ŝi ridas kaj parolas. Fakte, laŭ ŝia deveno...” Al tiuj vortoj Hanyan same turnis surdan orelon. Sed onidiro pri ŝi rapide diskoniĝis.

Riĉa kaj influhava estas la familio Bai, kies bagatelo eĉ povis fariĝi sensacio, por ne paroli pri la afero inter viro kaj virino. Tiel, la sekvan printempon, kiam laboristinoj komencis pluki printempajn tefoliojn, ili emis kanti la jenajn versojn:

Kiel Cindrulino vivas ŝi mizere
Kun okuloj grandaj sub brov-arko.
Ŝiaj longaj haroj ondas jen libere,
Sed ŝi dormas ĉe kaduka forno!
Facilmove dancas ŝi kiel hirundo,
Ŝia kantsonoro eĥas longe enaere,
Ŝia brila okulparo sorĉas bele!
Iutage ŝi kaj la reĝido sur ĉevalo blanka
Eniras la palacon sen ajna peno!
Surportante luksajn vestojn kaj manĝante riĉe,
Loĝas ŝi en kort’ profunda de Hanyan Bieno!

Oni ne scias, kiu ŝatis tian anekdoton aŭ eĉ verkis tiujn versojn. Ĉar Hanyan preskaŭ kaŝis sin de la mondo kaj oni ne povis vidi ŝian veran fizionomion, ŝi estis priskribita kiel mita figuro, laŭ onidiro. Ĝojinde estis, ke tiu kantteksto havis nenian malicon kontraŭ ŝi, kaj ŝi donis nenian atenton al ĝi. Kaj plie, ŝian atenton okupis alia afero, kiu alportis al ŝi ebriigan, ravan kaj anticipan ĝojon. Ekde la vintro, ŝi trovis, ke ŝi baldaŭ fariĝos patrino. Ŝia gravediĝo ekzaltis Peiwen-on ĝis ekstremo. Jam superinte la aĝon de tridek jaroj, la aĝon por la patreco, li senpacience aspiris la naskiĝon de la malgranda vivo. Li montris grandajn favoron kaj dorloton al ŝi, ne permesante al ŝi fari ion ajn alian. Cetere li vidis la brilon sur ŝia vizaĝo jam longe perdiĝintan. Li kaŝeme esperis, ke la malgranda vivo alportos al ŝi sanon kaj ĝojon.

Sed pri la novaĵo la maljuna sinjorino eksentis nenian ĝojon. Ŝi sekrete diris al Peiwen,

“Donu pli da atento al via edzino! Vi okupas vin en la fabriko tutan tagon kaj lasas vian junan edzinon en la hejmon. Kaj en la hejmo hazarde troviĝas alia juna viro!”

“Panjo!” li kriis, kuntirante siajn brovojn, “Kion vi volas sugesti?”

“Mi ne faras sugeston. Mi nur diras al vi la fakton.”

“Kia fakto?” li demandis dubeme.

“Hanyan havas ion pezantan sur la koro,” ŝi deturnis flanken la paroltemon. “Ŝi ne alkutimiĝas devontigi sin, mi pensas.”

“Kion vi scias finfine, panjo?” li preme demandis.

“Observu mem,” ŝi hm-is mallaŭte. “Mi ne volas ruinigi la senton inter vi geedzoj. Mi ne estas tia maljunulino, kia ŝatas enmiksi sin en alies aferojn.”

“Sed vi certe scias ion!” Li obstine insistis. Ŝia ambigua sinteno pliigis lian dubon. Li flamiĝeme diris, “Diru al mi, panjo!”

“Ne, mi scias nenion!” Ŝi deturnis sian kapon. “Mi nur vidis, ke ili ofte babilas, kunprenante manojn.”

“Kunpreni manojn?” dirante kun peza nazosono “hm”, li larĝe grandigis siajn okulojn.

“Tio estas nenio,” ŝi afektis esti senĝena, rigardante tra la fenestro. “Eble tio estas ordinara afero. Lide estas via bona amiko, kaj kompreneble ankaŭ ŝia bona amiko. En nuna interrilatado, geviroj ne donas atenton al sia konduto. Kaj cetere, ili ambaŭ havas la komunan intereson!”

“La komuna intereso?”

“Unu ŝatas rozojn, kaj la alia estas fakulo pri kultivado. Estas neevitebla afero, ke ili kune plantas florojn, mortigas fiinsektojn, kaj gaje interkomunikas. Nenecese faru ŝtormon en tetaso! Ili nur havas pli malpli komunajn paroltemojn, mi pensas.”

“Ho, ĉu jes?” li diris kun retenita koleremo. Multe da suspektoj alsvarmis al lia menso.

Nemirinde, ke ŝi aspektas ŝarĝita per maltrankvilo! Nemirinde, ke ŝi ne volas forlasi Hanyan Bienon! Nemirinde, ke ŝi ĉiam havas larmomakulitan vizaĝon! Krome...krome... ŝi iam petis labori en la fabriko. Ĉu ŝi klopodis, penis eskapi de eksteredzeca amrilato? Ju pli li pensis, des pli flamiĝema kaj maltrankvila li fariĝis. Sed fine, ekskuinte la kapon, li diris, “Mi ne kredas, ke ili kondutas tiel. Hanyan ne estas tia virino. Tio estas neebla!”

“Kompreneble,” ŝi diris supraĵe, “mi nur timas, ke la sento estas tro subtila por klarigi per rezonoj!”

Tiuj vortoj ja estis pravaj. Li falis en pli grandan maltrankvilon. Li diris nenion pri tio al Hanyan, sed li fariĝis flamiĝema, dubema kaj malfacile traktebla. Tuj ŝi sensive perceptis lian ŝanĝiĝon kaj ŝi diris nenion. Sed dika vualo de mallumo falis inter ilin.

Post kiam ŝi jam pasigis malfacile elteneblan vomadon dum la komenca tempdaŭro de gravediĝo, la vetero pli kaj pli varmiĝis. Pro vetera ŝanĝiĝo kaj fiziologia influo de gravediĝo, ŝi ekhavis labilan temperamenton. Dume maljuna sinjorino Bai fariĝis pli kaj pli rigora al ŝi. Ŝi eĉ ne donis konsideron pri ŝia memrespekto kaj, de tempo al tempo, embarasis ŝin eĉ antaŭ la vizaĝo de Gao Lide kaj geservistoj. Siaflanke Hanyan daŭre montris toleremon, sed la plendemo en ŝia koro pliiĝis, kvazaŭ aktiva vulkano, kiu estis eruptonta pro interna pliiĝanta varmego.

Iutage, dum tagmanĝo, la maljuna sinjorino sarkasme diris, “La tutan antaŭtagmezon mi ne vidis vin. Kion vi faris, sinjorino Bai?”

“Mi dormis,” honeste diris Hanyan, kiun lacigis gravediĝo.

“Vi dormis! Hm!” La maljuna sinjorino rikane diris, “Vi ja havas malsaman devenon kaj via korpo estas dorlotinda. Kiam mi estis bofilino, ĉu mi ĝuus tian komforton? Ĉu mi povus tradormi la tutan antaŭtagmezon?” Ŝin fikse rigardis Hanyan, kun bolanta plendema kolero en sia brusto, kiun ŝi penis regi. Sed ŝia vizaĝo tiom paliĝis kaj ŝia brusto forte leviĝis kaj malleviĝis de retenita koleremo. Ŝi gapis al ŝi senparole.

Ŝia gapado kolerigis la maljunan sinjorinon. Tiu ankaŭ respondis per gapado kaj rigore diris,

“Kion vi volas diri? Ne gapu kiel la mortinta fiŝo!”

Kunpreminte siajn lipojn, Hanyan senpripense eligis sian voĉon, “Ĉu mi rajtas paroli, maljuna sinjorino?”

Demetinte la bovlon, kun indigno brulanta en la okuloj, la maljuna sinjorino direktis fiksan rigardon al ŝi kaj diris per mallaŭta voĉo, “Kion vi volas diri?”

“Mi volas diri...” Hanyan diris mallaŭte, sed forte kaj klare, “Antaŭ via vizaĝo mi neniam rajtas paroli. Vi estas imperiestra patrino Cixi, dum mi estas imperiestra kromedzino Zhen!”

Gao Lide tuj ĵetis sian rigardon al ŝi, ĉar ŝia rebato surprizis lin. Eble pro tio, ke li aprobis tion, kion ŝi faris, li nereteneble aperigis rideton kaj rigardis ŝin apreze kaj kuraĝige. Sed lia vizaĝesprimo ne eskapis de la rigardo de la maljuna sinjorino. Tiu direktis koleran rigardon al ili, kaj poste, forĵetinte manĝobastonetojn, turnis sin senvorte kaj suprenpaŝis kun la kapo levita. Ŝi digne iris, seriozmiene kaj kun rekta dorso... ŝi vere ŝajnis la imperiestra patrino Cixi laŭ siaj konduto kaj paŝmaniero. Okule akompaninte ŝin supren, Gao ridete diris, “Vi faris bone, Hanyan!

Sed gardu vin! Ŝi ne pardonos vin! Pli bone lasu min fari klarigon al Peiwen unue!”

“Ne faru tion, Lide!” ŝi diris urĝeme, “Bonvolu diri nenion! Vi malsimpligos la aferon!”

Kaj siaflanke li daŭre tenis sin silenta. Sed tiun posttagmezon Peiwen hasteme revenis el la fabriko. Estis evidente, ke la maljuna sinjorino telefone venigis lin. Unue li iris en la ĉambron de la patrino, kaj poste li revenis en sian dormoĉambron. Alvizaĝe al Hanyan, li aspektis peze kaj indigne. Sciante, ke la maljuna sinjorino diris al li multe da orelpikaj vortoj pri ŝi, ŝi rigardis lin kaj ĉagrenmiene kaj pasive atendis lin ekparoli.

“Kion vi faris, Hanyan?” li fine ekparolis per la tono basa, riproĉa kaj malkontenta. “Kiel vi povus trakti panjon tiamaniere? Ŝi montras zorgojn kaj favorojn al vi, kaj vi? Hanyan, vi devu esprimi dankemon al ŝi!

Ŝi daŭre rigardis lin. Ŝiaj brovoj malrapide kuntiriĝis kaj ŝiaj okuloj malrapide malsekiĝis, sed ŝi diris nenion, eĉ ne unu vorton.

“Hanyan, vi ŝanĝiĝis!” li daŭrigis, “Vi jam ŝanĝiĝis kaj fariĝis nekomprenata! Mi ne komprenas, kio okazas al vi. Ĉu vi havas ion kaŝitan en via koro? Ĉu vi ne kontentas pri la familio Bai? Ĉu mi traktas vin ne sufiĉe bone? Hanyan, por honeste diri, via lastatempa konduto malesperigas min!”

Ŝi ankoraŭ rigardis lin, sed larmoj malrapide rulfalis el ŝiaj vangoj. Ŝi ne forviŝis ilin kaj lasis ilin senbride flui. Ŝi larĝigis siajn okulojn flagrantajn kun larma brilo, kun nefidema lumo, kun tristeco, kun ofenditeco kaj kun multaj neeldireblaj suferoj. Li firme sulkigis sian frunton, ĉar ŝia vizaĝesprimo moligis lian koron. Sed decidiĝinte, li ordonis, “Viŝsekigu viajn larmojn, Hanyan!

Iru pardonpeti de panjo!”

Ŝi ekskuis la kapon.

“Iru!” Prenante ŝin je la ŝultro, li staris antaŭ ŝi, kiu, sidante sur la litrando, suprenrigardis lin.

Li skuegis ŝian ŝultron, severe dirante, “Vi devas iri, Hanyan!”

“Ne!” ŝi fine eligis unu vorton.

“Hanyan!” li kolere kriis. “Tuj iru!”

“Ne, ne, ne!” ŝi diris salve. “Ne devigu min, Peiwen! Ne devigu min!”

“Mi devas!” li mienis serioze. “Panjo estas la estro de familio. Mi ne toleras la klaĉon, ke Bai Peiwen havigas al si edzinon, sed forgesas sian patrinon. Se vi estas bona virino kaj bona edzino, vi devu ne konduki min al tia situacio nek stampi min per la nomo ‘nefileca filo’! Tial, vi devas iri!” lia voĉo sonis tiom firme kaj peze. “Ĉu vi aŭdas min? Hanyan, vi ne havas alternativon. Vi devas iri!”

Levinte la kapon, ŝi refoje suprenrigardis lin. Aŭdiĝis ŝia voĉo malplena, perpleksa kaj trista, kvazaŭ de malproksimo. “Ĉu vi nepre devigas min fari tion?” ŝi demandis afliktite, kun sia rigardo direktita tra li al alia loko.

“Jes!” dirante, li nereteneble ektremis. Ŝia mieno donis al li malbonaŭguran senton.

“Do, mi iru!” Stariĝinte, ŝi iris al la pordo, kvazaŭ parolante al si, “Sed, Peiwen, vi pentos pri tio!”

Kaptinte ŝin je la brako, li fikse rigardis ŝin.

“Kion vi volas diri?” Rigardante lin, ŝi malrapide ekskuis sian kapon, sed ne respondis.

Liberiginte sin el lia kaptado, ŝi iris ekster la pordon, kun rigida korpo kaj pala senesprima vizaĝo.

Ŝi rekte iris al la pordo de la maljuna sinjorino kaj puŝmalfermis ĝin. Kun sia rigardo fiksita al la maljunulino, ŝi klare diris, kvazaŭ recitante tekston, “Mi eraris, maljuna sinjorino. Bonvolu pardoni min. Ĉar mi estas de malalta deveno kaj ne scias, kiel bone konduti, mi ofendis vin. Mi esperas, ke vi montros grandanimecon kaj indulgemon al mia kulpo.”

Fininte sian parolon, anstataŭ atendi la respondon de la maljuna sinjorino, ŝi turnis sin kaj iris al sia ĉambro. Kiam ŝi iris al la pordo, ŝin kaptis subita vertiĝo kaj malforteco. Ŝi stumblis, kaj ŝi volis kapti la pordon por apogi sin, sed ŝi maltrafis. Ŝi falis alvizaĝe sur la teron kaj svenis antaŭ la tapiŝeto ĉe la pordo.

Eliginte laŭtan ekkrion, Peiwen sin ĵetis al ŝi kaj brakumis ŝian kapon, kriante plengorĝe,

“Hanyan! Hanyan! Hanyan!”

Ŝi kuŝis senkonscie, kaj ŝia kapo senforte pezis sur lia pojno. Kun sensangaj lipoj, ŝi feble spiradis. Ĉe tio lia koro dolore kuntiriĝis kaj malvarmaj ŝviteroj eksudis sur lia frunto. Kun pala vizaĝo, li brakume levis ŝin, ankoraŭ senĉese kriante, ”Hanyan! Hanyan! Hanyan!”

Tio alarmis ĉiujn en la tuta domo. Gao Lide elsturmis el la ĉambro. Vidinte tion, li tuj alprenis la plej racian rimedon. Li malsuprenkuris kaj telefone vokis la privatan kuraciston de Hanyan. Dumtempe Peiwen kuŝigis ŝin sur la liton kaj maltrankvile skuadis ŝin. Por konsciigi ŝin, li penis premi ŝian filtrumon kaj metis malvarman viŝtukon sur ŝia frunton, senĉese kriante,

“Vekiĝu, Hanyan! Vekiĝu, Hanyan! Hanyan, mia kara, vekiĝu! Hanyan! Hanyan!” Li kisis ŝiajn vangojn, frunton kaj glaciajn lipojn, sed ŝi ne reagis. Ŝia vizaĝeto pli blankiĝis ol la blanka papero, kaj du vicoj de ŝiaj gagatnigraj okulharoj kliniĝis senforte, lasante du arkformajn ombretojn sur ŝiaj palpebroj.

La kuracisto alvenis. Post kiam li okupiĝis pri injektado, preventado de aborto kaj diagnozado, li diris serioze, “Pli bone ne ekscitu ŝin kaj multe ripozigu ŝin, alie la feto abortiĝos.”

Post lia foriro, Peiwen ankoraŭ restis ĉe Hanyan. La maljuna sinjorino venis por nura ekrigardo kaj foriris, konsiderante, ke ŝia sveno estas blufa afektado. Pro tio ŝi duobligis sian abomenon al ŝi. Kiel ruzema virineto! Evidente ŝi refoje fascinas Peiwen-on.

Post longa tempo, Hanyan rekonsciiĝis kaj malrapide malfermis siajn okulojn. Dummomente ŝi sentis malklarecon en la kapo kaj ŝajnis ne rememori, kio okazis. Rigardante ŝin kun profunda sento, li kompateme karesis ŝiajn vizaĝon, harojn kaj ostecajn manojn. Kun larmoj en la okuloj, li mallaŭte vokis, “Hanyan!”

Ekrigardinte lin, ŝi rememoris, kio okazis, kaj turnis sian dorson al li. Enŝovinte sian kapon en kapkusenon, ŝi diris nenion. La sensona protesto dolore pikis lin. Li pririgardis ŝiajn dorson kaj malgrasajn ŝultrojn. Ŝi ĉiam estas tiom milda kaj obeema, sed kial ŝi fariĝas tiel flegma nun? Li pensis kun disŝirita koro. Poste li etendis sian manon por malpeze palpi ŝiajn harojn kaj mallaŭte diris, “Ne koleru kontraŭ mi, Hanyan. Ankaŭ mi ne havas alian rimedon! Mi scias, ke ne facilas teni bonan rilaton inter bopatrino kaj bofilino. Sed ni estas de pli juna generacio, ĉu ne?”

Ŝi daŭre silentis, senmove kuŝante tie. En lia koro la doloro pligrandiĝis. Li malklare sentis, ke ŝi malproksimiĝas de li. Li ne povis rekoni, kion ŝi pripensas, nek eniri ŝian regnon. La distanco inter ili pli kaj pli grandiĝis. Kial? Li pripensis kun interna doloro. Ĉu... ĉu... vere pro Gao Lide? Li pensis, kiel Gao, kun pala vizaĝo, enkuris la salonon por telefone venigi la kuraciston, kiam ŝi svenis, kaj kiel li malpacience ĉirkaŭrigardis kaj atendis ĉe la pordo... Lia koro fridiĝis. Liaj fingroj haltis rigide sur ŝiaj haroj. Tiamaniere li ŝtoniĝante sidis tie dum longa tempo.

Poste li stariĝis kaj eliris el la ĉambro silente. Vidinte lin eliri, ŝi ankoraŭ senmove kuŝis kun kapo sur la kapkuseno malsekigita de siaj larmoj. Sed en ŝia koro troviĝis fendeto, el kiu malrapide gutis sango.

Dum Peiwen malsupreniris laŭ la ŝtuparo, Gao estis leganta ĵurnalon. Ekvidinte lin, tiu remetis la ĵurnalon kaj zorgoplene demandis, “Kiel? Ĉu ŝi jam rekonsciiĝis?”

Peiwen strabe ekrigardis lin. Vi vere montras zorgon al ŝi! Li pensis. Li iris verŝi tason da teo.

Kun la taso en la mano, li rigardis Gao-on kaj malrapide diris, “Jes, ŝi rekonsciiĝis.”

Gao fikse rigardis lin. “Peiwen,” li ne povis reteni sian parolon, “traktu ŝin pli bone. Vi ofte forestas en la hejmo. Ŝi ne havas bonan tempon!”

La rigardo de Peiwen rekte falis sur lian vizaĝon. “Kion vi volas diri?” li demandis morne.

“Mi pensas...” Gao diris enpenseme, “via patrino ne tre ŝatas ŝin.”

Ho, ĉu vi jam scias pri tio? Peiwen fikse rigardis lin. La kaŭzo estas, ke vi semas malpacon!

Kian rolon vi volas ludi en nia familio? Li demetis la tason kaj malrapide diris, skandante ĉiun vorton, “Mi volas doni averton al vi, Lide! Poste, bonvole metu vian zorgon sur te-plantejojn, sed ne intervenu en miaj familiaj aferoj!”

Ĉe tio Gao eksaltis kaj kolere rigardis Peiwen-on. Tamen tiu forlasis lin kaj supreniris laŭ la ŝtuparo. Gao ŝtoniĝis de kolero longan momenton, gapante kolereme al la ŝtuparo.

En sinsekvaj tagoj, Hanyan ne forlasis la liton. Inter ŝi kaj Peiwen jam staris alta muro. Ili kaŝe observis sin unu la alian, sed ambaŭ silentis, ne volante paroli multe. Ŝi aspektis pli marasme kaj pale. Rigardante en la spegulon, ŝi ofte murmure parolis al si, “Vi baldaŭ mortos! Vi jam ne havas vivecon. Vi certe estas mortonta!”

Pro tio ŝi eligis suspirojn. Ŝi ne volis morti tiamaniere, silenteme kaj maljuste traktite! Ŝi malsupreniris laŭ la ŝtuparo. Tie troviĝis kabineto preparita por Peiwen, sed pro lia okupiteco li ne havis tempon ĝin utiligi. Ŝi ĝin eniris kaj elprenis staketon da leterpaperoj kun desegnaĵoj de rozfloroj kiel fono. Ŝi decidis skribi ion, sian triston, sian amon kaj sian voĉon el la koro. Sur la unua paĝo, ŝi skribis la jenan poemeton:

Tiutage renkontiĝe inter floroj,
Mi ĉuis vin, kia vol’ en via kor’?
Vi mallaŭte flustris ĉe orelo mia,
‘Mi vin volas! Mi vin volas kun fervor’!’
Ankaŭ mi sekrete al vi softe kveris,
‘Mi vin amas! Mi vin amas per favor’!’
Tamen kiu tago estas jen ĉi tago?
Kial kun mi ne parolas vi, sinjor’?
Mi vere ne scias pri deziro via,
Nek vi pri sekreto mia en memor’.
Nur kukol’ lamente krias en arbaro,
‘Ve, pli bone vi disiĝu, disen for!’

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.