|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiel komenciĝis longa kaj malfacila baraktado en la vivo de Hanyan. Kaj Peiwen? Ekde la geedziĝo, li ekhavis simplan kaj idealan opinion pri la homa vivo. Li sentis ĝojon, ravitecon, dankemon kaj kontentecon. Li mem konsideris, ke li, kiel filo dorlotata de la Ĉielo, en tia juna aĝo, havas sukcesan karieron, grandan familion kaj senkompare belan edzinon, kion alian li ankoraŭ postulas? La negocado de te-folioj pli kaj pli grandiĝis, kaj siaflanke, li havis neelĉerpeblan energion pro sia juneco. Li do verŝis sian fervoron en disvolvadon de sia afero. Kun ekspansio de la negocado, li fariĝis pli kaj pli okupita, kaj samtempe energia kaj ĝoja. Li ofte prenis ŝian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj fiere kisis ŝian etan nazpinton, dirante, “Ĝuu la vivon! Vi havas kapablan edzon, Hanyan!”
Ŝi milde ridetis al li. Kvankam interne ŝi ne preferis, ke li estis tiel okupita, nek ke lia afero disvastiĝis tiel prospere, ŝi tamen diris nenion. Ŝi sciis, ke bona edzino ne devus reteni sian edzon ĉe si, kaj ke viro havas sian mondon kaj ĉiu viro bezonas sukcesplenan aferon por riĉigi sin kaj kontentigi sian fieron.
Sed kian vivon ŝi havis?
Ĉiutage frumatene li foriris de la hejmo por komenci sian vivon de okupiteco kaj ofte ne revenis ĝis kvina aŭ sesa horo posttagmeze. Se li havis societeman aranĝon, li revenis pli malfrue.
Siaflanke, ŝi pritondis rozflorojn en la ĝardeno, ordigis la ĝardenon, ellernis kuiri, bonordigis la ĉambron, faris kudradon... ĉiutage ŝi restis endome. Ŝi ne kuraĝis eliri el la pordego de Hanyan Bieno nek vojaĝi al Tajpeo nek renkonti Peiwen-on ĉe la Bambu-Pina Ponto, ĉar ĉiumomente la akraj kaj seriozaj okuloj de maljuna sinjorino Bai ŝin spuris kaj gvatis. Se nur ŝia kapo elŝoviĝis el la fera pordego de Hanyan Bieno, la maljunulino instruis per malvarma voĉo, “Kiel? Ĉu vi ne povas resti plu endome? Mi jam frue sciis, ke estas malfacile por vi esti bonkonduta bofilino ĝuste pro via personeco.”
Kunpremante siajn dentojn, ŝi sin regis. Ŝi decidis ne eliri el la bieno eĉ unu paŝon! La domo riĉe ornamita, la ĝardeno kun prosperaj floroj kaj arboj kaj la delikate konstruitaj pavilono kaj etaĝdomo eĉ fariĝis kaĝo, kiu firme enŝlosis ŝin. La tagoj treniĝis tiel longe, solece kaj neelteneble por ŝi. Ĉe la fenestro, ŝi kalkulis la sekundojn, atendante lian revenon. En la ĝardeno, ŝi kaŝeme faligis larmojn, starante antaŭ la bedo de rozfloroj.
Tamen la maljuna sinjorino ne pretervidis ŝiajn larmojn. Rigardante ŝiajn okulojn kun falontaj larmoj, ŝi emis diri, “Ĉu la familio Bai faras iom maljustan al vi? Aŭ ĉu vi pentas pri via edziniĝo al Peiwen? Aŭ ĉu mi malbone traktas vin? Kial vi havas okulojn plenajn de larmoj de mateno ĝis la vespero, kvazaŭ vi funebre priplorus mortinton?”
Ŝi forviŝis larmojn. La unuan fojon ŝi trovis, ke ŝi eĉ ne havas liberecon faligi larmojn. Sed la maljuna sinjorino ankoraŭ ne forlasis la senlarman bofilinon. Rigardante ŝian palan kaj ĉagrenitan vizaĝon, ŝi rigore demandis. “Kial vi tenas longan nazon tuttage? Ĉu mi, kiel via bopatrino, devas agi laŭ via vizaĝesprimo? Al kiu vi prezentas koleran mienon, ĉar Peiwen forrestas de la hejmo?”
“Aĥ, maljuna sinjorino!” ŝi nereteneble kriis mallaŭte. “Kiel vi volas min konduti? Kiel vi volas min konduti finfine?”
“Kiel mi volas vin konduti?” La kolero de la maljuna sinjorino des pliiĝis. “Kiel mi kuraĝas voli vin konduti? Tuttage mi senfine toleras viajn malĝojigajn vizaĝesprimojn, ĉu mi kuraĝus korekti vin? Se vi ne volus min bone konduti, mi dankus al la Ĉielo kaj la Tero! Kiel mi volas vin konduti? Laŭ via tono, ŝajnas, ke mi tiranas vin...”
“Nu, mi eraras. Mi erare diris tion!” Hanyan urĝeme diris, penante reteni la larmojn tuj falontajn. En tia situacio, ŝi devis eviti la maljunan sinjorinon. Ŝi enfermis sin en la dormoĉambron tuttage, ne kuraĝante eliri, ĉar, se ŝi renkontiĝus kun la maljuna sinjorino, ŝi certe ricevus ŝian senmotivan riproĉadon. Sed tiu ne permesis al ŝi enfermiĝi en la ĉambro, ŝi emis diri,
“Ĉu mi formanĝus vin? Ĉu vi kaŝas vin de mi, kvazaŭ de tigro? Ĉu mia pozicio estas malsupera al la via, tiel ke mi ne rajtas paroli kun vi?”
Pro tio ŝi ne plu kuraĝis enŝlosi sin en la ĉambro. De mateno ĝis vespero, ŝi ne sciis, kiel ŝi devas konduti por eviti riproĉojn kaj kiel ŝi povas konduti prave. Ĉiumomente kaj ĉiuloke ŝi devis akcepti la rigorajn riproĉojn kaj flegmajn mokojn de la maljuna sinjorino. Ŝia malglora historio des pli fariĝis la kutima temo de la maljunulino:
“En kelkaj generacioj de la familio Bai ne troviĝas virino kun tia pozicio kian vi havas!”
“Nur virino kiel vi povas instigi la viron edziĝi malantaŭ la dorso de sia patrino. Vi ja estas saĝa, ke vi tiel kreas la plenumitan fakton kaj per tio akiras, kun granda certeco, la pozicion de sinjorino Bai!”
“Mi jam frue sciis, ke Peiwen estas sorĉita per via koketeco!”
Tiaj ripetadaj babilaĉoj ĉe ŝia orelo ofte premis ŝin al frenezeco. Unufoje ŝi neniel eltenis tion plu, kaj ŝtopante siajn orelojn per la manoj, ŝi plorante sturmis de la salono en la ĝardenon. Ĝuste tiam Gao Lide revenis de la te-plantejo. Ŝi kunfrapiĝis kun li kaj tiu tuj firme tenis ŝin, mire demandante, “Kio okazas? Ĉu troviĝas prokrasta bombo en la ĉambro?”
Ŝi haltigis la paŝojn kaj haste forviŝis larmojn, kaŝeme dirante, “Nenio, vere nenio.”
Gao perplekse sulkigis sian frunton kaj zorgeme observis ŝin. “Sed, vi ploris?”
“Ne,” ŝi skuis la kapon forte. “Ne, ne, ne.”
Li diris nenion plu, ĉar li sciis, ke troviĝas nevidebla minacanta fluo en la ĉambro. Nur li, kiu ofte restis ĉe la hejmo, sciis iom pri la turmentoj, kiujn Hanyan suferis. Sed li retiris sin flanken de la afero. Ĉar Hanyan ne volontis malkaŝi iom, li ne volis ŝovi sian nazon en ĝin. Laŭ tradicio troviĝis sennombraj problemoj inter bopatrino kaj bofilino. Kiam la maljuna sinjorino vidis la scenon okazintan en la ĝardenon, ŝi ofendante diris, “Vi jam komencis, ĉu?” Ŝi fikse rigardis ŝin.
“Mi jam anticipis, ke vi ne forlasas Gao Lide-on senfare!”
“Aĥ, maljuna sinjorino!” La vizaĝo de Hanyan fariĝis neĝe blanka kaj ŝiaj okuloj larĝe malfermiĝis. “Vi ne devus tiel kulpigi min! Vi ne devus!”
“Kulpigi vin?” la maljuna sinjorino rikanis. “Mi konas tiajn virinojn kia vi, mi konas tre bone!
Se vi timas esti kulpigita, pli bone vi iom malproksimiĝu de li! Mi diras al vi, ke mi superrigardas vin! Viaj ĉiu ago kaj ĉiu movo ne povas eskapi de miaj okuloj! Gardu vin mem!” Hanyan marasmiĝis kaj paliĝis. Kun tempopaso, la brilo sur ŝia vizaĝo malheliĝis tagon post tago, kaj ŝia mieno malvigliĝis tagon post tago. Starante en la ĝardeno, ŝi similis al malforta salikarbo en ventego, kaj sidante ĉe fenestro, ŝi aspektis kiel malgranda marmora busto, tiel pala kaj tiel senviva. Peiwen ne preterlasis tion. Vespere li okule ekzamenis ŝian vizaĝon en sia brakumo. Li afliktite demandis ŝin, “Kio? Vi, kiel magnolio ne klimatiĝanta, fariĝis pli malvigla malgraŭ mia zorgema transplantado. Kio okazis al vi? Ĉu vi ne ĝojas, Hanyan? Diru al mi, ĉu vi ne ĝojas.”
“Ho, jes.” Ŝi mallaŭte diris, “Mi tre ĝojas, vere, mi tre ĝojas.” Dirante, ŝi nereteneble sentis tristan emon plori.
Profunde rigardante ŝin, li diris per tre milda kaj zorgoplena voĉo, “Hanyan, grasiĝu por mi.
Ĉu vi aŭdas? Mi ne volas vidi viajn palecon kaj marasmiĝon. Grasiĝu kaj sane ruĝiĝu por mi. Ĉu vi aŭdas?”
“Jes,” ŝi obeeme respondis, kun larmoj rulfalantaj de sur siaj vangoj. “Mi penos, Peiwen, mi penos fari tion.” Li prenis ŝian vizaĝon per ambaŭ manoj, kun pli maltrankvila mieno.
“Kial vi ploras?”
“Ne, mi ne ploras.” Ŝi perbrake ĉirkaŭprenis lian talion kaj alpremis sian vizaĝon al lia sino.
“Mi ĝojas, mi ĝojas, ke vi tiom amas min.”
Li puŝetis ŝin kaj lasis ŝian vizaĝon fronti al li, tiel ke li povis zorgeme okule ekzameni kaj detale observi ĝin. Lia koro batis pli rapide: kiel li amas ŝin, la delikatan kaj malfortan edzineton!
“Diru al mi, Hanyan,” li dubeme demandis, “Ĉu mia patrino ne embarasis vin? Ĉu ambaŭ vi tenas bonan rilaton?”
“Oh!” ŝi sentis surprizon kaj haste diris, “Kien via penso vagas? Via patrino traktas min bone.
Ŝi estas bona patrino. Ne ekzistas ia ajn problemo inter ni, nenia problemo.”
“Do, mi komprenas.” Kun rideto, li intime kisis ŝin. “Vi multe suferas enuon. Kompatinda, kompatinda virineto, vi ne devus edziniĝi al komercisto. Tio estas mia kulpo, ke mi ofte restigas vin sola en la hejmo. Kaj poste mi certe pli frue hejmenrevenu kaj rifuze forpuŝu kelkajn societemajn aranĝojn. Mi promesas al vi, Hanyan.”
“Ne, ne malhelpu vian laboron nur pro mi,” ŝi diris, rigardante lin. “Tamen permesu al mi labori en la fabriko! Mi helpos al vi en via entrepreno!”
“Ĉu vi esperas tion?”
“Jes.”
“Ĉu tio povos plezurigi vin?”
Mallevinte sian kapon, ŝi restis senvorta.
“Nu, bone, iru al la fabriko! Kiel antaŭe, servu kiel mia sekretariino!”
Kun ĝojo, ŝi levis siajn okulharojn. Prenante lin ĉirkaŭ lia kolo, ŝi memvole kisadis lin senĉese. Tiun nokton, ŝi kondutis kiel gaja feino aŭ kiel birdeto alkroĉiĝema al homo. Sed tiu ĝojo daŭris nur unu nokton. La sekvantan tagon, dum matenmanĝo, la maljuna sinjorino tre facile renversis ŝian planon. Per malrapida, ĉirkaŭfraza kaj milda voĉo ŝi diris, “Pro kio? Se Hanyan laboros en la fabriko, oni klaĉos, ke la familio Bai estas tre avara. Cetere, Hanyan povas resti hejme kiel mia kompanino. Denaske la virino apartenas al la familio, dum la viro okupiĝas pri entreprenado, ĉu ne? Hanyan, pli bone restu hejme por akompani min!”
Ŝi gapis al la maljuna sinjorino. Dum tiu momento, ŝi venis al la kompreno, ke la maljuna sinjorino neniel forlasos ŝin, neniam forlasos ŝin! Kvazaŭ Simio Sun, kiu ne povas elsalti el la magia manplato de Budao Tathagato laŭ ĉina mito, ankaŭ ŝi ne povis liberiĝi el la kateniĝo de la maljuna sinjorino. Kontraŭ la rigardo de Hanyan, la maljuna sinjorino montris sian bonkoran rideton, kiu, ŝi sciis, estis evidente farita por Peiwen. Vere li turnis sin al Hanyan kaj diris ĝoje,
“Kion pri tio, Hanyan? Miaopinie, pli bone restu hejme por akompani panjon. Kiel vi opinias pri tio?”
Mallevinte la kapon, ŝi tre malforte diris, “Bone, laŭ via opinio! Mi restu hejme.”
Ŝi vidis la triumfan rigardon de la maljuna sinjorino, la kontentan rigardon de Peiwen kaj ankaŭ la simpatian kaj kompreneman rigardon de Gao Lide. Klinante sin super la bovlo, el kiu ŝi prenis rizaĵon, ŝi restis senparola ĝis fino de matenmanĝo.
Tiel la tagoj forglitis malrapide kaj peze. Hanyan pli kaj pli marasmiĝis, kio maltrankviligis Peiwen-on. Tiu invitis kuraciston fari fizikan ekzamenon por ŝi, sed neniu malsano estis eltrovita.
Nur rapide ŝi plu marasmiĝis kaj paliĝis. Vespere, kiam li ĉirkaŭbrakumis ŝian delikatan kaj magran korpon, kiu ŝajne konsistis nur el ostoj, li emis diri al ŝi en sia sino, “Kio okazas, Hanyan?
Kio okazas al vi finfine?”
Kokete kaj timide alpremante sin al li, ŝi murmuris, “Mi fartas tre bone, vere, mi fartas tre bone. Se nur vi min amas, mi sentas min bona.”
“Sed mia amo ne povas resanigi vin!” li afliktite diris, ne sciante, kio okazas al lia edzineto.
Pro tio, la maljuna sinjorino babilaĉis al Peiwen pri ŝi, “Ŝi estas la virino, kiu ne apartenas al la familio, Peiwen. Mi pensas, ke ŝia antaŭa vivo certe estis tre aktiva. Ŝi havas ion sur la koro kaj pro tio aspektas tristmiena la tutan tagon. Ŝi ne alkutimiĝas al la normala vivo, mi pensas.”
“La afero ne estas tia!” li diris agitite. “Ŝi nur havas malfortan konstitucion. Ŝi kutime ne troviĝas en bona sano.”
Printempo alvenis kaj forpasis. Dum la malfrua printempo pluveto flirtis. Hanyan fariĝis tre silentema kaj ofte distriĝeme gapis al la flirtanta pluveto, apogante sin al la balustrado tuttage. Kaj ŝi ankaŭ ofte kaŝeme faligis larmojn, tenante fasketon da rozoj en la mano. Tiun vesperon, kiam Peiwen revenis, li vidis, ke ŝi sidas sola kiel pupo ĉe la fenestro, kun skribita papero sur siaj genuoj. Kun miro li aliris kaj prenis la paperon, sur kiu ŝi kopiis poemon:
“Kiel profundas la korto grandioze?
Jen poploj kaj salikoj en nebulo,
kurtenoj pezaj multas morn-etose,
veturiloj luksaj parkas kurioze,
el domoj la rigard’ perdiĝas kroze!
Ventpluvas ĉe martfino furioze,
mi fermas pordon ĉe krepusko,
sed ne printempon tenas ŝlose!
Al floroj ĉuas larme mi patose,
ja foren ili tamen disflugas ĥaose!”
Finleginte ĝin, li ĵetis alian rigardon al ŝi, kiu rigardis lin per tristaj okuloj volantaj diri ion.
Dum ĉi tiu momento, li komencis kompreni ŝin. “Kiel profundas la korto grandioze?” Ja Hanyan Bieno jam fariĝis la kaĝo plektita per oraj fadenoj por ŝi! Preninte ŝian manon, li sidiĝis sur la tapiŝon antaŭ ŝi kaj malpeze metis sian kapon sur ŝiajn genuojn, mallaŭte dirante, “Ni faru vojaĝon, ĉu bone?”
Ŝi ektremis. “Ĉu vere?” ŝi demandis.
“Jes vere. Mi povos konfidi al direktoro Zhao la aferojn de la fabriko portempe. Ni rondvojaĝos la insulon, al la sudo, al la monto Ali kaj al la Sun-luna Lago. Ni distru nin bone dum la tuta semajno, ĉu?” Ĉirkaŭprenante lian kapon per la brako, ŝi karesis lian vizaĝon. Kun profunda sento, ŝi fiksrigardis lin per la okuloj sonĝece lumantaj. Ŝi mallaŭte diris kvazaŭ en sonĝo, “Aĥ, mi volas iri!”
“Morgaŭ mi faros aranĝojn por ĉi tio. Ni ekiru tuj la sekvan semajnon, ĉu bone?”
Ŝi ravite balancis sian kapon, kun la vizaĝo banita en milda lumo.
Sed la sekvan tagon, la maljuna sinjorino venigis ŝin en sian ĉambron. Ŝi akre rigardis tiun kaj malvarme diris, “Vi eĉ instigas vian edzon forlasi la seriozan laboron kaj akompani vin por vojaĝi? Vi ne povas resti hejme plu, ĉu? Vi edziniĝis antaŭ nelonge, sed vi jam kondutas tiamaniere. Do kio okazos poste? Mi jam frue scias, ke la virino kiel vi neniam povas esti virta edzino kaj bona patrino! Tamen, ĉar vi jam edziniĝis al viro de la familio Bai, vi devas ellerni esti bonvirta virino kaj sekvi la regulojn de la familio Bai!”
La saman vesperon, ĉi tiu virineto ĉirkaŭfraze kaj milde diris al Peiwen, “Mi ne volas vojaĝi,
Peiwen. Ni nuligu la planon!”
“Kio?” Li nekompreneme demandis, “Pro kio?”
“Pro nenio,” ŝi deturnis sian kapon, ne lasante lin vidi ŝiajn larmojn en la okuloj. “Nur pro tio, ke mi ne volas iri.”
Sulkigante siajn brovojn, li nekompreneme rigardis ŝian dorsfiguron. Li trovis, ke li pli kaj pli ne komprenas ŝin. Ŝi ŝajne sin kaŝis en maldika nebulo tuttage, tiel ke li ne povis sondi ŝian koron nek klare vidi ŝian mondon, kiu distancis treege malproksime de li. Nun li kolere diris, “Nu, laŭ via plaĉo! Mi nur vane elspezis la tutan tagon por fari planon kaj aranĝojn!”
Ŝi firme kunpremis siajn dentojn. Larmoj ondetis en ŝiaj okuloj kaj solida bulego ŝtopiĝis en ŝia gorĝo. Ankoraŭ kun sia dorso al li, ŝi tenis sin senparola. Tia silento kaj flegmo des pli vekis la koleron ĉe li. Li ne plu zorgis pri ŝi. Surmetinte piĵamon, li ŝovis sin sub vatitan litkovrilon, senparola la tutan nokton. Sidante sur la litrando en stuporo, ŝi lasis larmojn ruliĝi sur ŝiaj vangoj sensone. Ŝi jam vidis la distancon inter si kaj Peiwen, kaj ankaŭ la fendon inter ili ambaŭ. Ŝi malklare sentis, ke iutage ilia geedzeco tute disrompiĝos. Tio disŝiris ŝian koron kaj pikis ŝian senton. Ŝi ne kuraĝis plori, timante, ke ŝi surprize vekos lin. La tutan nokton ŝi tiel larmis, sidante sur la litrando.
Ĉe tagiĝo, vekiĝinte, li trovis malplenon apud sia korpo. Panike saltinte, li kriis, “Kio? Ĉu vi ne dormis la tutan nokton, Hanyan?”
Li turnis ŝian korpon kaj rimarkis la larmospurojn sur ŝia vizaĝo. Surprizite prenante ŝian brakon, li kriis panike, “Hanyan!” Kiam ŝi direktis rigardon al li, nova ondo de larmoj ŝprucis.
Ĵetinte sin al liaj piedoj, ŝi ĉirkaŭprenis lin per ambaŭ brakoj, plore kriante, “Oh, Peiwen, ne koleru kontraŭ mi, ne koleru kontraŭ mi! Mi havas nenion, sed nur vin! Se vi koleras kontraŭ mi, do mi havas nenion! Kaj pro tio mi mortos, mi certe mortos! Se iutage vi ne bezonos min, mi desaltos de la Bambu-Pina Ponto!”
“Oh, Hanyan!” kriante, li treme ĉirkaŭprenis ŝin firme. Kaj li hasteme diris, “Mi ne devus koleri kontraŭ vi, Hanyan! Estas mia kulpo, estas mia kulpo. Ne ĉagreniĝu, Hanyan! Mi ne plu koleros kontraŭ vi! Ne plu! Mi ĵuru, ke ne plu!” Li alpremis ŝin al si. Meze de larmoj kaj kisoj ili repaciĝis kaj diris sennombrajn ĵurojn pri la amo inter si.
Por ripari tiun malgrandan fendeton, post kelkaj tagoj, li eĉ donacis al ŝi lignan skatolon gravuritan per rozfloroj, en kiu plenplenis juveloj. Sed ŝi preskaŭ neniam ilin surportis, timante, ke la maljuna sinjorino, vidinte ilin, fabrikos novajn paroltemojn. Ŝi nur tre ŝatis el ili kolĉenon kun koka koro enplektita per rozoj, en kiu estis inkrustita la foto de ŝi kaj li, kaj ofte surhavis ĝin ĉirkaŭ la kolo.
Kvankam ĉifoja miskompreno rapide forpasis, la distanco inter li kaj ŝi tamen pligrandiĝis tagon post tago.
Ŝi fariĝis pli melankolia kaj silentema. Dum tiu tempo, la nura homo, kiu konis la situacion, estis Gao Lide, kiu vidis la severecon de la maljuna sinjorino kontraŭ Hanyan kaj aŭdis ŝian riproĉadon al tiu. Post kiam Hanyan estis venigita en la ĉambron de la maljuna sinjorino kaj multe riproĉita de ŝi, ŝi elkuris kaj vidis Gao Lide-on stari en la koridoro. Li rigardis ŝin kun serioza mieno. Ŝi kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj mordis lipojn suferplene. Alirinte al ŝi, li flustris ĉe ŝia orelo, “Malsupreniru! Mi volas babili kun vi!”
Ŝi obeeme malsupreniris kaj sidiĝis en sofon en la salono. Starante antaŭ ŝi, li mallaŭte kaj peze diris, “Kial vi ne diras la veron al Peiwen? Kiel longe vi volas elteni tion?”
Ŝi rapide levis la kapon kaj fikse rigardis lin, dirante, “Mi ne povas.”
“Kial ne?”
“Mi ne povas detrui la sentojn inter ili, patrino kaj filo! Mi ne povas ĵeti Peiwen en ĉagrenon, nek disigi la familion, des malpli krei la situacion, ke Peiwen elektu inter mi kaj sia patrino!”
“Do, vi lasas, ke ŝi detruu la geedzecon inter vi kaj Peiwen? Ĉu vi toleras, ke ŝi senĉese turmentas vin?”
“Eble mi devas subiĝi al mia sorto,” ŝi diris mallaŭte.
Gao hm-is tra la nazo. “Kia sorto?” Li rikanis, “Hanyan, vi estas tro bonkora kaj tro malforta.
Ĉi tiujn tagojn mi observis ĉion per malvarma okulo kaj mi vere volas pledi por vi. Vi havas nenion malpli bonan ol aliaj, Hanyan. Vi ne rajtas ekhavi la senton de malsupereco nek elteni tiujn insultojn. Estu firma. Vi povas debati kun ŝi per severaj kaj justaj vortoj!”
“Do, kio sekvos kiel rezulto?” ŝi afliktite rigardis lin. “Ĉu mi veku grandan malordon en la familio, kaj metu Peiwen en dilemon? Ne! Mi edziniĝis al li, esperante, ke mi alportas al li ĝojon.
Tio estas dumviva sinofero. Ĉar mi amas lin, mi certe pretas esti sindonema kaj sinoferema. Ĉu mi devus plendi, se mi spertas iom da sufero kaj turmento por li?”
“Ne estu tiel indiferenta pri tio,” li diris indigne. “Rigardu vin en la spegulo. Vi jam aspektas terure pala kaj marasma. Ĉu vi opinias, ke nenio malbona okazos, se vi vivos tiel? Ne estu tro naiva!” Li klinis sin al ŝi kaj varmkore diris, “Nun ĉar vi ne volas diri tion al Peiwen, mi diru al li. Mi diros al li tion, kion mi vidis kaj aŭdis, nur en mia nomo anstataŭ la via.”
Ege surprizite, ŝi rapide kaj urĝeme prenis lin je la pojno, kaj diris per unu spiro, “Ne, ne, ne!
Vi absolute ne povos! Mi petas vin! Vi neniel malkaŝos eĉ unu vorton al Peiwen! Li ĉiam konsideras, ke mi kaj lia patrino tenas bonan rilaton! Mi faris mil penojn por kovri ĉi tiun aferon, sed vi neniel malkaŝos ĝin! Mi ne volas, ke li suferu! Ĉu vi komprenas? Ĉu vi scias? Li tre adoras kaj respektas sian patrinon, kaj ankaŭ li tiel min amas. Tiu afero suferigos lin ĝis ekstremo, kaj... kaj...” Larmoj vualis ŝian rigardon. “Finfine estas mia kulpo, ke mi ne povas plezurigi lian patrinon!”
Gao gapis al ŝi. Kia ino! Bai Peiwen, Bai Peiwen, se vi ne povas domaĝi nek protekti ĉi tiun junulinon, vi estas la plej granda malsaĝulo en la mondo! Pensante, li tamen diris nenion.
“Vi promesas al mi, ke vi ne diros al li, ĉu bone?” ŝi daŭre petegis, kun sia maldika maneto ankoraŭ tenanta lian pojnon.
“Ho ve!” li mallaŭte suspiris. Fiksrigardante ŝin, li duonvoĉe diris, “Mi nur faru promeson al vi, ĉu ne?”
“Dankon!” ŝi diris ĉagrenite, mallevante sian kapon.
Ĝuste tiam ili ambaŭ aŭdis la bruon sur la ŝtuparo. Samtempe ili levis la kapon. Sur la ŝtuparo, maljuna sinjorino Bai malvarme rigardis ilin flegme. Hanyan rapide retiris sian manon de sur la pojno de Gao. Rigide sidante en la sofo, ŝi ekhavis neĝe blankan vizaĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.