La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

23.

“Simpla estis mia sperto. Mi tute ne saltis en la riveron por mortigi min,” ŝi trankvile diris, returninte sian kapon de la fenestro. Antaŭ ŝiaj okuloj flosis nubo da nebulo, en kiu ĉio okazinta en tiu nokto reaperis nun: la pluvego, la ventego, la vojo kun flakoj, la muĝantaj pinoj, la torentaj akvofluoj, la disfalonta ponto... Apogante sin kontraŭ la fenestro, ŝi distriĝeme rigardis la murlampon. Rememoroj pri la okazintaĵo ŝin suferigis kaj korŝiris.

“Kio okazis al vi, do?” Gao tuj demandis. “La disrompita ponto kaj via pluvmantelo indikis, ke vi ne havis alternativon! Cetere, ĉu vi ne intencis mortigi vin per salto en akvon?”

“Jes, mi pretis fari tion,” ŝi enpenseme diris. “Tiam mi jam havis neniajn aliajn pensojn. Mi nur pensis pri morto, nur volis fini mian vivon, ju pli rapide, des pli bone. Tiutempe morto prezentis al mi neniom da teroro, sed, male, ĝi servis kiel varmobedo, kiun mi atendis, kaj kiu kondukos min al eterne stagnanta kaj sensenta mensostato. Kun tia penso, mi marŝis laŭ la vojo punktita de flakoj ĝis la Bambu-Pina Ponto. Kiam mi atingis ĝin, mi ŝtoniĝis. Mi neniam aŭdis tiel laŭtan plaŭdadon de riverakvo, mi nur aŭdis, ĉar tute mallumis ĉirkaŭe. Mi direktis mian streĉitan rigardon kaj nur vidis la malhelan akvosurfacon kun etaj rebriloj. Kaj la ponto ĝemis kaj baraktis en la akvo kun la disrompiĝa bruo de lignopecoj. Mi pensis, ke la ponto disrompiĝos, tuj disrompiĝos aŭ jam disrompiĝis, ĉar mi ne povis klare vidi, kio okazis al ĝi.”

Englutinte buŝplenon da te-akvo, ŝi revenis antaŭ la sofon. Gao profunde fiksrigardis ŝin, dum ŝin iom streĉite aŭskultis Bai, el kies nazotruoj eliĝis densa cigared-fumo.

“Mi staris ĉe la ponto longan tempon,” ŝi daŭrigis, sidiĝinte. “Mi faris nenion, sed nur aŭskultis la sonon de torentantaj fluoj. En mia menso, mi malklare pensis, ke mi suriros la ponton kaj poste saltos malsupren de la ponto, sed mi aŭdis la bruon de disrompiĝo de la ponto. Nu, mi pensis, ke la ponto disrompiĝis. Vere aŭdiĝis laŭtega sono de disrompiĝo kune kun bruo de disverŝado. En tiu miksita bruego mi suriris la ponton. Mi pretis marŝi antaŭen paŝon post paŝo ĝis la disrompiĝejo de la ponto kaj mi estis falonta de la ponto. Tiel mi iris paŝon post paŝo. La ponto ŝanceliĝis sub miaj piedoj kaj ĝiaj ĉiuj lignoj knaradis. Kun ĉiu paŝo mi ekpensis, ke mi faros la sekvan paŝon sur malpleno, sed ankoraŭ sur solidaĵo. Poste venis alblovo. Pro nestabila staro, mi min klinis kaj tenis la balustradon de la ponto, kiu tuj eligis serion da knaradoj. Mi rekte starigis min kaj trovis mian mantelon alkroĉigita. Mi rezigne forlasis ĝin kaj daŭrigis mian paŝadon, ĉar mi tre volis faligi min en la akvon. Sed post kelkaj paŝoj, mi trovis, ke miaj piedoj ne plu tuŝis lignotabulonn, sed teron. Mi jam sekure transpasis la ponton sen fali en la akvon. Mi sentis min tiom surprizita kaj mirplena, sed malespera. Ĝuste tiumomente mi eksaltis surprizite je la bruego de klakado. La ponto vere disrompiĝis.” Ŝi lekis siajn lipojn kaj falis profunden en la fundon de la rememoroj.

“Tiam, mi pensis, ke mi restas tie dum pluraj minutoj. Kaj poste mi turnis min kaj iris al la ponto. Ĉifoje eĉ se la ponto ne disrompiĝus, mi pensis, mi volos desalti de ĝia mezo. Kun grandaj paŝoj, mi surpaŝis sur la lignotabulon, sed mi subite ŝtoniĝis. En mensa malklareco mi ŝajne klare aŭdis delikatan kaj fortan voĉon, de kie oni ne scias, ‘Ne plu iru! Ne plu iru! Vi jam transpasis tiun ponton de mizeroj. Ne returnu vin! Iru antaŭen! Vi estas ankoraŭ juna kaj havas longan belan vivovojon! Ne facile metu finon al vi mem! Refoje pripensu! Refoje pripensu!’ Mi vere haltis kaj vere ekmovis miajn pensojn! Ekde kiam mi eliris el la bieno, mi neniam povis ekpensi, sed nun, la dentrado de mia penso rapide turniĝadis. Mi eĉ sukcesis transpasi la ponton. Ĉu tio estas la volo de Dio? Kiu povus aserti, ke ne ekzistas la plej alta potenco en ĉi tiu vaste senlima universo? Mi levis mian vizaĝon al la ĉielo kaj la pluveroj frapis ĝin pike malvarme. Sekve de tio mi tuj sentis, ke mia vidkampo klare larĝiĝas kaj ĉiuj miaj ĝenoj foriĝis, kaj nova mi, tute nova mi transmutaciiĝis! Mi jam transpasis tiun ponton de morto, kaj pro tio mi jam reenkarniĝis, forĵetinte ĉiujn miajn antaŭajn haŭton kaj ostojn. Nun mi ne plu estas tiu malforta kaj obeema Zhang Hanyan, kiu ĉiam subiĝis al la sorto! Aŭskultante muĝadon de la rapide torenta rivero, mi diris al la fluoj, kun pugnita mano, ‘Zhang Hanyan, Zhang Hanyan! De nun vi jam formortis pro dronado.

Vi mortis sub ĉi tiu ponto! Kaj mi? Mi estas alia homo! Mi volas bone vivi plu kaj krei alian mondon por mi mem!’ Mi turnis min kaj grandpaŝe marŝis en la direkto al Tajpeo.”

Haltinte ĉe tio, ŝi malpeze eligis longan spiron. Bai sidis senmove. Longa peco de cigareda cindro falis sur lian veston, ĉar li jam forgesis suĉi la cigaredon. Tiam, levinte sian kapon kun la vizaĝo direktita supren, li stulte gapis kun vitrecaj okuloj. Tamen sur lia tuta vizaĝo brilis radioj de dankemo kaj pieco.

“Post du horoj, mi atingis Tajpeon. Kiel sola virino, mi ne kuraĝis iri al la hotelo. Tiam tagiĝo ne malproksimiĝis. Mi iris al la fervojostacio kaj atendis en atendejo ĝis la mateno. Tiam mi trovis min tre feliĉa, ĉar en la mansako, kiun mi kunportis, troviĝis kontanta mono de pli ol mil dolaroj kaj mia identigilo. Do, iom post la oka horo, mi veturis per la unua frua trajno suden ĝis la urbo Gaoxiong. Tiam mi ne intencis fari ion tie, kaj mi nur konsideris, ke pli bone estas por mi vojaĝi pli foren por ne esti trovita de vi. Mi esperis, ke vi ĉiuj opinios min droninta en la rivero, ĉar mi ne plu volis reveni al la bieno. La unua afero, kiun mi faris, post kiam mi atingis Gaoxiong-on, estis aĉeti kompleton da novaj vestoj kaj mi ekloĝis en malgranda hotelo, kie mi bone banis min kaj dormis longan dormon. Kiam mi vekiĝis, mi denove pesis mian situacion. Pli ol milo da dolaroj nur daŭrigis mian kelkatagan vivon, kaj mi devis dungiĝi kaj lupreni simplaĉan ĉambron. Do mi tuj luprenis ĉambron, kaj pro malfacila dungiĝo je konvena laborposteno, mi servis kiel komizino ĉe butiko en la kvartalo Qianjin.”

Bai eligis vesuspiron. Lia mieno distordiĝis pro kompatemo, memriproĉo kaj amemo.

“Post tri tagoj mia servado kiel komizino estis interrompita de neatendita afero. Iutage fraŭlino faris aĉeton ĉe nia butiko. Surprizite, mi trovis ŝin mia bona amikino dum mezlernejaj jaroj, kiu ne komunikiĝis kun mi ekde diplomiĝo el supera mezlernejo. La revidiĝo ekscitis nin ambaŭ. Ŝia hejmo situis proksime de nia butiko. Tiun nokton, mi restis ĉe ŝi kaj ĝue babiladis tra la nokto. Mi ne rakontis al ŝi, kio okazis al mi, kaj mi nur diris, ke mi renkontis korŝiran okazintaĵon. Tiam mi restis pala kaj malgrasa. Ŝi montris al mi kompaton kaj penis persvadi min, ke mi ne laboru kiel komizino kaj loĝu portempe en ŝia hejmo. Mi pli aŭ malpli volonte promesis.

Tiam ŝi plenumis formalaĵojn por iri eksterlanden, kaj ŝi demandis, ĉu mi ankaŭ volas fari la samon. Dum tiu tempo tiuj, kiuj diplomiĝis el mezlernejo, rajtis iri eksterlanden. Mi respondis, ke al mi mankas mono por vojaĝi kaj estas senutile por mi plenumi tiujn formalaĵojn. Sed ŝi admonis al mi unue prezenti peton al eksterlanda lernejo. Neatendite mia peto estis eĉ akceptita, kaj ankaŭ la ŝia. Ŝi prove persvadis min iri eksterlanden per jenaj tri motivoj: unue ŝanĝi la nunan medion por forgesi la pasintaĵojn, due lerni ion novan por pliriĉigi niajn proprajn sciojn, kaj trie iri de la tute nova komenco por fariĝi nova homo. Ankaŭ mi volis fari provon, sed mankis al mi mono kaj kaŭcio. Tamen ekpenso fulmis kaj mi rigardis la ringon sur la fingro... ve,” ŝi mallaŭte veis, rigardante al Bai. “La ringo kun tri-karata diamanto! Ĝi helpis al mi transpasi la maron kaj rekte flugi al alia mondo! Tial, dum vi serĉis min de unu dancejo al alia, mi jam studis en fakultato pri edukado en usona universitato.”

Bai rekte sidigis sin. Emocio briligis lian vizaĝon. Li diris base kaj milde, “Laŭ la aranĝoj de la Ĉielo, ĉio estas justa.” Li eksuspiris. “Vi komencis alispecan vivon, kaj mi? Mi jam enfalis en malluman inferon. Tio estas fatalo, ĉu ne?” Ŝi restis senparola. Ŝiaj delikataj dentoj malpeze mordis la lipon, kaj ŝia profunda kaj esplorema rigardo restis sur lia vizaĝo. Estinginte la cigared-stumpon en la mano, Gao perplekse demandis, rigardante ŝin, “Kaj poste? Kio igis vin reveni al la lando?”

“Post finiĝo de lernado en universitato, mi studis en la fako pri infana edukado en kolegio por esploraj studentoj. Gajninte magistrecon, mi instruis en okcidenta urbeto, kie nur mi estis ĉino.

Kvin jarojn mi instruis, kaj tiel mi restis en Usono sume dek jarojn. Estis Tingting, kiu ĉiam hantis en mia memoro, kaj mi neniel forgesis ŝin. Ĉiufoje, kiam mi vidis tiujn infanojn, mi ekpensis pri ŝi, pri ŝia alteco, pri ŝia aspekto kaj pri ŝia vivo. Mia sopiremo al ŝi pliiĝis tagon post tago. Kaj krome, tiam, usonano nomita Yali tutforte penis plaĉi al mi, kaj fine mi akceptis lian peton.”

Bai ektremis. Lia vizaĝo iom paliĝis kaj lia spirado iom urĝis.

“Ek de kiam mi iris al Usono, mi alinomiĝis Fang Siying. Mi hatis la nomon Zhang Hanyan, kies familia nomo Zhang ne estas tiu de mia propra, sed tiu de mia adoptopatro, kiu jam frue ĉesigis sian adoptadon al mi. Mi reuzis mian propran familian nomon Fang, kaj alinomiĝis Siying kiel mia persona nomo. Fakte mi uzis anglalingvan nomon en Usono. Post mia fianĉiniĝo al Yali, mia sopiremo al Tingting pli intensiĝis kaj mi decidis reveni al la lando. Ĝuste tiam mi havis tri semajnojn da ferioj. Mi diris al Yali, ke mi devos reiri al Tajvano por kontentigi mian sopiremon por vidi Tingting-on, eĉ nur unu fojon. Se ŝi vivas sufiĉe bone, mi povos trankvile edziniĝi al Yali.

Ĉar pri mia pasintaĵo li havis nenian ideon, li konsideris, ke mi hejmenveas, kaj ankaŭ konsentis, ke mi reiros al mia lando. Ni jam konsentis, ke ni geedziĝos post mia reveno al Usono. Do, mi revenis al Tajvano en majo. Tio estas la kialo, ke mi iris al la ruino de Hanyan Bieno iun posttagmezon de majo. Tiam mi tute ne sciis, ke la bieno jam fariĝis ruino, des malpli, ke Peiwen suferas de blindeco. Mi nur volis migradi ĉirkaŭ la bieno por kaŝrigardi Tingting-on. Kiam mi atingis tien, mi eĉ renkontis Peiwen-on kaj samtempe trovis, ke vi jam fariĝis blinda. En hasteco mi kaŝis mian veran fizionomion. Mi kredis, ke post longa tempo kaj multjara loĝado en alia lando, vi ne povas rekoni mian voĉon.”

“Vi eraras,” li ekparolis nur tiam, “Kvankam via voĉo jam ŝanĝiĝis multe, tio tamen ankoraŭ estas neebla, ke mi tute ne rekonas vin laŭ via espero. Ĉar mi jam konstatis, ke Hanyan jam mortis, mi nur ekstuporis, kaj viaflanke vi asertis, ke vi nepre ne estas Hanyan, kaj mi pensis, ke mi havas halucinon.”

“Nu, kiel ajn, mi eĉ vidis Tingting-on tiun tagon!” ŝi daŭrigis. ”Vi ne povas imagi, kiel mi sentis ektremegon en mia koro. Kiam mi ekvidis la infanon je la unua momento, mia spirito tute frakasiĝis. Ĉiuj plej fortaj sentoj de patrineco revenis al miaj brusto kaj sangvazoj! Kiel malgrasa, malforta, beleta kaj kompatinda ŝi aspektis! Mi ne povis plu regi min mem. Mi vidis la infanon, kiu perdis sian patrinon kaj al kiu mankas flegado. Dum tiu momenteto mi decidis, ke mi restigos min ĉe la infano por flegi kaj protekti ŝin!”

“En sinsekvaj tagoj mi kolektadis multajn informojn pri via familio. Laŭ mia scio, la malnovaj geservistoj jam foriris kaj eĉ en via fabriko novaj laboristinoj jam anstataŭis la malnovajn, kaj Lide ankaŭ foriris, tial mi ne plu timis, ke ĉirkaŭaj homoj povas rekoni min, ĉar la pasinta Hanyan fermis sin en la hejmo kaj neniu urbetanoj konatiĝis kun ŝi. Do mi kuraĝe restigis min ĉi tien kaj akiris la postenon de instruistino en elementa lernejo. Sed por eviti tiujn, kiuj iam vidis mian foton, mi ŝanĝis kostumon kaj aspekton, aldone kun paro da okulvitroj.”

“Fakte tio estas senutila,” Gao prenis la paroltemon. “Kostumo, aspekto kaj tempo ne povas vin ŝanĝi. Vi restas ankoraŭ bela, sed montras vin firma, matura kaj alloga!”

“Fakte, sciu, ke mi ne plu estas Hanyan!” ŝi diris, fikse rigardante al Gao. “Tiu Hanyan jam dronis! Ĝuste pro tio, ke mi havas memfidon, mi riskis eniri en Domon Bai por fariĝi guvernistino de Tingting!”

“Sed, kiam vi ĉetabliĝis la unuan vesperon, mi ekhavis tian senton,” Bai diris ekscitite. “Mi sentis, ke vi similas al Hanyan, tiel ke mi ekhavis fortan senton, ke Hanyan revenas. Pro tio, mi hasteme klopodis por gajni vin! Ankaŭ mi aranĝigis tiun ĉambron en sama maniero por provi vin!

Ekde forbruligo de la bieno, mi ne plu kreskigis rozojn, ĉar mi timis flari ties aromon, kiu malgajigas kaj melankoliigas min, sed por vi mi ordonis prepari vazon da flavaj rozoj. Jen, vi ne estas tiel nescia! Sed vi fuĝis tre rapide! Ĉiufoje, kiam mi volis provi vin, vi jam fuĝis malproksimen! Ve, Hanyan, kiel longe vi lasas min palpi en mallumo!”

“Ĉu vi jam suspektis min?”

“Jes! Tagon post tago mia suspektemo pliiĝis. Mi ekpensis, ke Hanyan certe ne mortis! Oni neniam elakvigis la kadavron, per kia pruvo oni povus aserti, ke ŝi mortis? Tiel mi ekhavis pli kaj pli grandan kredemon, kaj cetere maljuna You diris...”

“Maljuna You?” ŝi ekmiris.

“Jes, maljuna You. Vi ne konas lin, sed li vidis vin antaŭ dek jaroj. Li estis ŝoforo de la fabriko, kiu transportis te-foliojn per kamiono. Kiam vi estis en la fabriko, li vidis vin. Tamen kun pli ol dek jaroj forpasintaj, li ne povas certigi sian rekonon pri vi. Sed laŭ lia multfoja rakontado kaj priskribado, mi des pli kredas, ke vi estas Hanyan, do...”

“Ho, maljuna You estas via spiono!” ŝi diris ekkomprene. “Ne mirindas, ke li ĉiam direktas al mi strangan rigardon!”

“Ne riproĉu lin,” li diris, “Li fakte tenas grandan respekton al vi! Li opinias, ke vi estas la plej perfekta virino! Efektive, apenaŭ vi eniris la familion Bai, vi jam fariĝis ĝia mastrino. Ankaŭ Yazhu adoras vin!”

“Mastrino?” ŝi ekrikanis. “Tion mi ne ŝatas!”

“Mi scias,” li diris urĝeme. Maltrankvileco renaĝis al lia vizaĝo. “Ne vi, sed mi ŝatas tion!”

“Jes?” ŝi diris flegme. “Tio estas la ĝenerala malsano, ke io perdita ĉiam estas la plej bona, sed oni ne domaĝas ĝin, se ili akiras ĝin!”

“Faru alian provon, ĉu bone?” li demandis soifeme.

“Mi jam neis. Ne!” Rigardante lin, ŝi subite ekmemoris ion. “Diru al mi alian aferon. Ĉu vi scias, ke estis mi, kiun vi ekkaptis sur la ruino tiun nokton?”

“Aĥ?” Li aspektis perplekse kaj konfuzite. “Mi ne certis, sed mi esperis, ke estas vi, kaj mi esperis, ke vi estas Hanyan!”

“Vi certe uzis ruzon, mi pensas. Kiam vi certigis al vi, ke mi estas Hanyan?”

“Kiam mi vekiĝis el komato, mi trovis, ke vi kuŝas sur la kanapo. Kaj krome, maljuna You diris al mi, ke lastnokte, kiam vi revenis, vi faligis surteren unu rozon, la rozon el Hanyan Bieno.

Tiam, mi eksciis, asociigante ĉiujn aferojn rilatajn al vi, ke Fang Siying ja estas Zhang Hanyan!”

“Do, por kio vi venigis Lide-on?”

“Por malhelpi vian fuĝadon! Vi faros tion, mi scias! Kaj cetere mi ankoraŭ ne povas fari definitivan aserton centprocente!”

“Bone, nun, vi jam malkaŝis min,” ŝi diris firme kaj flegme. “La unuan tagon, kiam mi ekloĝis ĉi tie, mi jam decidis, ke, se mi ne estos rekonita, estos bone, sed se jes, mi tuj foriros tiun tagon!”

“Hanyan!” Lia vizaĝo denove paliĝis. “Mi jam diris, ke mi ne kuraĝas pardonpeti de vi, sed faru konsideron pri Tingting!”

“Tingting?” Ŝi stariĝis kaj iris al la fenestro. “Vi ĉiam prenas Tingting-on kiel vian armilon!”

Ŝia voĉo plenis de kolero kaj plendemo. “Vi nek domaĝas nek simpatias ŝin. Pro tio mi devigite restigas min ĉi tien. Nun vi volas alligi min ĉi tien per ŝi kiel armilo!”

“Ne estas tiel, Hanyan!”

“Mi ne estas Hanyan!”

“Nu, bone, Siying,” li korektis sin. “Mi ja amas tiun infanon, sed ŝi des pli bezonas la patrinon!”

Ŝi fermis siajn okulojn kaj eksentis kapturniĝon. Liaj tiuj vortoj batis kaj pikis ŝian vundeblan kaj malfortan lokon! Tingting! Tingting! Tingting! Ĉu ŝi povus malmolkore foriri de ŝi kaj rezigne forlasi la kompatindan infanon? Kiel mola ŝia koro estas, kvankam ŝi parolas decideme kaj firme!

Fakte, ŝi volontas akiri kontraŭ la tuta mondo la rajton kunesti kun la infano! Ŝi ne toleras, ke ŝi apartiĝu de la infano, tute ne! Ŝi tenis per la mano la kadron de fenestropordo kaj apogis sian frunton sur mandorson. Kun fermitaj okuloj, ŝi sentis tian doloron en la tuta koro, ke malvarma ŝvito eksudis sur ŝia frunto. Kion ŝi faros? Kion ŝi faros finfine? Unu mano malpeze metiĝis sur ŝian ŝultron. Kun ekmiro, ŝi turnis sian kapon. Jen estis Gao Lide, kiu rigardis ŝin per tiom mildaj kaj komprenemaj okuloj. Li mallaŭte diris, “Restu, Hanyan! Kiajn ajn kondiĉojn vi elmetos, mi pensas, ke Peiwen konsentos pri ili. Plej gravas, ke vi ambaŭ, patrino kaj filino, ne plu disiĝu!”

“Jes,” Bai tuj daŭrigis lian parolon. Li ankaŭ iris al la fenestro, kun la mieno de maltrankvila petemo. “Se vi nur restigos vin, kiaj ajn kondiĉoj elmetitaj de vi povas estis akceptataj!”

“Ĉu vere?” ŝi demandis mediteme.

“Jes vere!” Bai diris decideme.

“Ĉu vi ne pentos pri tio? Ĉu vi ne rompos la interkonsenton?”

“Ne! Vi elmetu!”

“Nu, unue mi estas Fang Siying, sed ne Hanyan. Ne nomu min Hanyan! Mi restos la guvernistino de Tingting!”

“Akceptata!”

“Due, neniam atencu min, nek montru vian amon al mi!”

“Hanyan...” li ekkriis.

“Kiel? Ĉu vi ne povas observi tion?” ŝi plilaŭtigis sian voĉon.

“Jes, jes!” li tuj jesis, ekkunpreminte siajn dentojn. “Bone, mi promesas. Kaj la tria?”

“Ke mi estas Hanyan, tio estas sekreto nur inter ni tri. Nepre ne malkaŝu ĝin al aliaj! Mi volas teni la nunan situacion!”

“Konsentinte!”

“Kaj krome,” ŝi ekmordis sian lipon.

“Kiel?” li preme demandis.

“Vi devas repaciĝi kun Ailin!”

“Kio?” li surpriziĝis.

“Vi devas repaciĝi kun Ailin!” ŝi ripetis. “Ŝi estas via edzino. Se ne hantos la fantomo de Hanyan en via menso, vi ambaŭ povas teni bonan interrilaton! Fakte ŝi tre amas vin!”

“Vi devigas min fari, kion mi ne volas!” li kontraŭdiris. “Vi postulas tro, Hanyan!”

“Jen! Vi tuj iras kontraŭ via promeso!”

“Oh, Siying,” li korektis sin malpacience kaj ĉagrene. “Esceptante la lastan postulon, mi povas akcepti viajn aliajn postulojn!”

“Vi ne povas escepti ĝin! Vi klopodu repaciĝi kun ŝi. Mi superrigardas vin, alie mi foriros kiam ajn!”

“Siying, mi petas...”

“Neniel!” ŝi diris firme decideme.

“Aĥ!” li hezitis, kun ŝviteroj sur la frunto. Fine, kun decidemo, li eksvingis la kapon kaj diris,

“Bone, mi promesas al vi!”

Eliginte malpezan elspiron, ŝi subite eksentis grandan lacecon. En la ĉambro regis kvieto. La ĉi-nokta interparolo daŭris tiom longe! Ŝi feble ĵetis sian rigardon eksteren de la fenestro. Ĉe malproksima horizonto jam elŝoviĝis la unuaj radioj de aŭroro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.