|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pluvŝtormo jam forpasis. Malrapide Fang Siying vekiĝis kaj konfuzkape malfermis siajn okulojn. Ŝi trovis, ke ŝi kuŝas sur la lito de la dormoĉambro kun kviete pendantaj fenestrokurtenoj ore desegnitaj sur nigra fono, en la lumo de ĉe-lita lampo sub lampkovrilo de blanka gazo. Sub la lampo la vazo da flavaj rozofloroj plenigis la tutan ĉambron per delikata aromo. Levetinte siajn okulharojn, ŝi malsobre rigardis la rozoflorojn, la fenestrokurtenojn, la blankan tapiŝon...
Dummomente ŝi eksentis konfuzon, kapturniĝemon kaj malklarecon. Ŝi ne sciis, kiu ŝi estas, kie ŝi sin trovas, ĉu ŝi estas Zhang Hanyan multe suferinta maljustaĵojn aŭ ĉu ŝi estas guvernistino Fang Siying. Kuntirante siajn brovojn, ŝi nekonscie direktis sian ĉirkaŭrigardon al la interno de la ĉambro, kaj poste, subite ŝi rekonsciiĝis kaj tuj rememoris multe da okazintaĵoj: Bai Peiwen, Gao Lide, Zhang Hanyan... Ŝi surprizite eksaltis. Tiam ŝia unua ekrigardo falis sur Bai Peiwen, kiu, sidante sur seĝo ĉe lit-fino, ŝajne aŭskultis ŝiajn movojn, kun senesprimaj okuloj larĝe malfermitaj.
Je ŝia ekmovo, li jam moviĝis antaŭen rapide. Lia mano peze premis ŝian korpon. Kun fajranta brilo sur la vizaĝo, li ekstreme emocie kriis, “Hanyan!”
Hanyan! Hanyan? Ŝi ektremis. Fikse rigardante la blindulon tuj antaŭ sia vizaĝo, ŝi retiriĝis en la liton. Spiregante, ŝi eksentis kapturniĝon. Ŝi gapis al li, kun singardemaj, koleraj kaj plendemaj okuloj. Aŭdiĝis ŝia tiel malproksima, tiel malplena kaj tiel trista voĉo, “Kiun vi vokis, sinjoro Bai?”
“Hanyan!” Li soife palpe serĉis ŝiajn manojn. Atinginte ilin, li tuj firme prenis ilin, ne plu volante lasi ilin for. Sidante sur litrando, li klinis sin al ŝi kaj varme, penteme, memriproĉeme kaj amare kriis, “Ne kondutu tiel, Hanyan! Ne tenu vin tiom malproksime de mi! Pardonon al mi!
Pardonon al mi! Ĉu vi scias, ke mi jam sufiĉe suferis dum ĉi tiuj dek jaroj? Mi pasigas en pentemo ĉiun tagon, eĉ ĉiun horon, ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon! Vi ne scias, kiel longaj la tagoj fariĝas!
Mi atendas, atendas kaj atendas, Hanyan!” li anhele kriis. Lia korpo glitis de sur la litrando kaj li simple genuiĝis tie. Antaŭ la lito, li, sur genuoj, prenis ŝin je manoj per siaj ambaŭ manoj, kaj poste fervore kaj ekstaze premis siajn ardajn lipojn sur ŝian mandorson. “Dio absolvu min!” li kriis. “Vi eĉ vivas! Dio absolvu min! La Ĉielo! Kiel grandan ĝojon mi havas! Kiel dankema mi estas! Oh, Hanyan, Hanyan!”
Lia ekscitiĝo kaj fervoro ne infektis ŝin, sed male tiuj liaj vortoj dolore pikis ŝin, eĉ profunde, kaj memorigis ŝin pri la obtuza doloro kaj korsufero jam sekrete kaŝitaj dek jarojn. Ŝiaj okuloj malsekiĝis de larmoj, kiuj malklarigis ŝian rigardon. Ŝi penis eltiri siajn manojn, sed li tenis ilin tiel firme, ke ŝi eksentis doloron. “Ne, ne,” li kriis, “mi ne lasos vin forkuri de mia mano! Mi ne lasos! Ne volu eskapi! Hanyan, mi luktos per mia vivo!”
Larmoj glitfalis de sur ŝiaj vangoj. Ŝi baraktadis, “Lasu min for, sinjoro! Mi ne estas Hanyan.
Ŝi jam dronis sub la Bambu-Pina Ponto. Mi ne estas ŝi! Lasu min for!” Kun ŝtopita gorĝo, ŝi devis lukti kontraŭ senĉese fontantaj ondoj de larmoj. “Kiel vi povus nomi min Hanyan? Ŝi jam mortis delonge! Pro kio vi ankoraŭ volas tiun junulinon, kiun vi konsideras malnobla, malvirta, malinda kaj voluptema? Vi...”
“Ne plu diru, Hanyan!” Li haltigis ŝin, kun pala vizaĝo kaj raŭka voĉo. “Mi estas malsaĝulo!
Mi estas sentaŭgulo! Riproĉu min! Insultu min! Nur tio, ke vi ne forlasos min! Mi volas ripari miajn pekojn kontraŭ vi per la restantaj jaroj de mia vivo! Aĥ, mi petas vin, Hanyan!” Li palpadis ŝin de ŝia manradiko al ŝiaj ŝultroj. “Ho, Hanyan! Vi eĉ vivas! La riverfluo ne povis dronigi vin, mi devus scii pri tio! La dio de morto ne kunportas la maljuste mortigitan animon! Ho, Hanyan!”
Lia mano ektuŝis ŝian vizaĝon.
“For vian manon!” ŝi severe kriis kaj turnis sin flanken. “Vi ne estas permesata tuŝi min! Vi ne rajtas tuŝi min! Ĉu vi scias?”
Lia mano senmoviĝis rigide en la aero, kaj poste malforte falis. La muskoloj sur lia vizaĝo konvulsiiĝis. Amareco naĝis al liaj brovoj kaj pli paligis lian vizaĝon. “Mi scias, ke vi malamas min,” li flustris.
“Jes, mi malamas vin!” Ekgrinciginte siajn dentojn, ŝi diris, “Dum ĉi tiuj dek jaroj, mi neniom malpliigas mian haton kontraŭ vi! Mi malamas vin! Mi malamas vin! Mi malamas vin!” Ŝi faris spiron. “Do, tenu vian manon for! Nun mi estas nek via edzino nek Cindrulino, kiu suferis ĉiujn maljustaĵojn kaj plorante dronis en la rivero! Mi estas Fang Siying, tute alia virino! Foriru, Bai Peiwen! Vi ne rajtas tuŝi min. Foriru!”
“Hanyan?” li vokis mallaŭte kaj nekredeme. Lia vizaĝo estis distordita de aflikto. Aŭtomate li lasis ŝin for kaj genuiĝis tie, kovrante sian vizaĝon per manoj. Li apogis siajn kubutojn sur la litrandon, genuante senmove longan tempon. Poste, lia mallaŭta kaj mizerplena voĉo elflugis el liaj manplatoj, “Diru al mi, kiel vi povus pardoni min. Diru al mi!”
“Mi neniam pardonos vin!”
Li ektremis. Liaj manoj malleviĝis kaj falis sur la liton. Kun malvarmaj ŝvitoj sur la frunto, li iom kuntiris siajn brovojn.
“Donu al mi tempon, ĉu bone?” li diris nerekte kaj peteme. “Eble malrapide vi ne tiom malamos min. Donu al mi tempon, ĉu bone?”
“Vi ne havas tempon, Bai Peiwen,” ŝi diris malvarme, “vi devus ne venigi Gao Lide-on nek malkaŝi mian veran fizionomion. Nun mi ne restos plu en via hejmo, kaj mi devas tuj foriri!” Li fermis siajn okulojn kaj lia korpo ekŝanceliĝis. Tio donis al li grandan baton, tiel ke sango perdiĝis el liaj lipoj.
“Ne faru tion!” li diris urĝeme. “Bonvole restu ĉi tien, mi petas. Antaŭ ol vi pardonos min, mi promesas al vi, ke mi neniel ofendos vin! Nur, ke vi ne foriros, ĉu bone?”
“Ne,” ŝi diris decideme, ekskuante sian kapon. “Kiam vi trovis mian veran situacion, mi ne povis plu servi kiel guvernistino en via hejmo...”
“Kompreneble,” li tuj prenis la paroltemon, “vi ne plu estas guvernistino, kaj vi estas ĉi tiea mastrino...”
“Absurde!” ŝi interrompis lin.
“Ne donu atenton al Ailin,” li diris urĝeme, “Mi eksedziĝos de ŝi! Mi tuj faros tion! Mi donos al ŝi la fabrikon en Tajpeo! Mi ĝin ne domaĝas plu! Mi diru al vi, Hanyan, ke mi domaĝas nenion plu, kaj mi nur petas, ke vi ne foriru! Mi tuj eksedziĝos kun ŝi...”
“Eksedziĝi aŭ ne estas via afero,” ŝi diris ankoraŭ flegme kaj decideme. “Ĉiuokaze mi nepre devas foriri!”
Li paŭzis momenton. Sur lia vizaĝo pentriĝis eltenema kaj retenema postsigno. Post longa tempo, li demandis, “Ĉu vi ne lasas al mi ŝancon por diskuti?”
“Ne.”
Mallevinte sian kapon, li enpensiĝis longan tempon. Kiam li relevis sian kapon, ĉe liaj lipoj videblis tiom trista, senkonsila, morna kaj mizera rideto. La sulketoj sur lia frunto kaj kelkaj blankaj haroj ĉe liaj tempioj abrupte igis, ke li aspektis pli maljuna je kelkaj jarojn. Liaj fingroj subkonscie palpis la littukon sur ŝi kaj neregeble nervoze tremetis. Li ne kapablis “vidi”, sed liaj senvivaj okuloj malsekiĝis, brilante de larmoj, tiel ke liaj malklaraj pupiloj sin montris pure klaraj.
Lia mieno ektremigis ŝin kaj ŝajne tiris ŝin al la tempo antaŭ dek jaroj. Ĉi tiu viro! Ĉi tiu viro estis la plej grava persono en ŝia vivo ĉiuokaze! Li iam estis ŝia plej tenera, amema kaj alkroĉiĝema edzo! Fiksrigardante lin, ŝi ne povis reteni fontantajn larmojn. Tamen ŝi aŭdis lian voĉon tiom molan kaj senfortan kun senhelpaj ofenditeco kaj obeemo. “Mi scias, Hanyan, ke mi nun neniel rajtas postuli de vi. Tion mi jam komprenas. Estas tre malfacile peti vian pardonon pri la pekoj, kiujn mi faris en la pasinteco. Pri la nuna situacio, kvankam mi ne scias, kiel vi eskapis de la mizero kaj iris eksterlanden, mi tamen scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ aspektas june kaj bele, sed mi?” Lia amara rideto pli videblis. “Blindulo! Sentaŭgulo! Kian rajton mi havas por montri mian amon al vi? Jes, Hanyan, vi pravas! Mi ne rajtas!”
Ŝi ekmovis siajn palpebrojn. Tiuj liaj vortoj naskigis al ŝi novan emocion, sed ekster tia emocio, ŝi havis iom pikitan senton. Ŝi sentis, ke ŝi estas distordita kaj miskomprenata. Blindulo!
Ĉu mi vere malestimas lin pro lia blindeco? Tio estas tute alia afero!
“Do,” li daŭrigis, “ mi ne devigas vin, mi ne povas devigi vin, sed nur tio, ke vi pensas pri Tingting, se ne pri mi! Tiu kompatinda infano! Ŝi jam tiel dependas de vi, amas kaj adoras vin! Ne foriru, Hanyan, por tiu malfeliĉa infano!”
“Aĥ!” ŝi kriis disfrakasite, “Vi ne devus postuleme minaci min per Tingting! Kiel abomeninda ago!”
“Mi ne postuleme minacis vin, Hanyan! Mi ne postuleme minacis vin!” Li urĝeme, sincere kaj peteme diris, “Ĉu mi kuraĝus postuleme minaci vin? Mi nur volas, ke vi donu konsideron al la koro de la infano. Vi bone konas ŝin. Kiel fragila kaj facile vundebla ŝi estas!”
Pro tio, ŝi vere enpensiĝis. La infano! La infano, al kiu ŝi estas tiom alkorĉigema enkore kaj sopiras! Pro la infano, ŝi restigis sin en Tajvano kaj instruis en la lernejo proksima al ŝi; pro la infano, ŝi riskis esti rekonita kaj transloĝiĝi en Domon Bai; pro la infano, ŝi spiteme konfliktas kun Ailin! Sed nun, ĉu ŝi volas forlasi ŝin? Kiel ŝi povus fari klarigon al ŝi? Ŝi fariĝis konfuzita kaj senrimeda. Sidante en la lito, ŝi arkigis siajn krurojn kaj metis sian kapon sur la genuojn. Ŝi penis movi siajn pensojn, kiujn senorde interimplikiĝis, sed ŝi neniel bone ordigis ilin. Kaj cetere, ŝi dronis en tiel taŭzita animstato kaj ekscitita menso!
“Kien Tingting iris?” Ŝi subite ekpensis pri ŝi. Ekde kiam ŝi svenis, ŝajne jam pluraj horoj pasis. Kien Tingting?
“Gao Lide forportis ŝin eksteren. Li volas, ke ni ambaŭ restu solaj dum kelka tempo,” li diris honeste, kaj poste li subite eksaltis, “Mi forgesis, ke vi ankoraŭ ne havas vespermanĝon. Mi iru peti Yazhu-on prepari bovlon da nudeloj por vi.”
“Mi ne estas malsata nek emas manĝi,” ŝi diris, ankoraŭ enpensiĝante.
“Mi petu ŝin fari preparon unue. Kiam vi volos manĝi, do manĝu tiam. Kaj ankaŭ mi ankoraŭ ne manĝis!” Li iris al la pordo. Kiam li atingis ĝin, li turnis sian kapon kaj senvigle vokis,
“Hanyan!”
“Bonvole nomu min Fang Siying,” ŝi rigardis lin, “Hanyan jam ne ekzistas.”
“Fang Siying? Siying?” li murmuris. Subite radio de espero ardigis lian vizaĝo. Li tuj daŭrigis,
“Jes, Siying, tiuj mizerplenaj tagoj, kiuj apartenis al Hanyan, jam forpasis. Poste sekvas la tagoj de Fang Siying, plenaj de dolĉeco kaj feliĉeco! Siying, nova nomo, venos nova komenco!”
“Jes, nova komenco!” ŝi transprenis lian temon, “Mi devas havigi al mi novan komencon. Mi foriros de ĉi tie!’
Li paŭzis momenton kaj diris kun pacienco, “Pri tiu problemo ni diskutos poste, ĉu bone? Nun, unue vi devas manĝi iom!” Malferminte la pordon, li eliris. Sur lia tuta vizaĝo fajre radiis espero.
Kun grandaj paŝoj, li eliris decideme kun senŝanceliĝema mieno, kvazaŭ li reirus al la tempo antaŭ dek jaroj, dum kiu li ne timis malfacilon nek suferon por atingi la celon.
En profunda nokto, Tingting jam endormiĝis en sia dormoĉambro. La knabino, plena de naiveco kaj ĝojo, tute ne perceptis la metamorfozon okazintan en la familio. Kiel kutime, Fang zorgeme sendis ŝin en la liton, kaj ankaŭ tiu, kiel kutime, prenante ŝin ĉirkaŭ ŝia kolo, kisis ŝin kaj diris per milda kaj dolĉa infanvoĉo, “Ĝis la revido, instruistino!” Fang restis ĉe la liteto, ne volante foriri de la viveto, kiun ŝi domaĝis ĉiumomente. Kiam ŝi troviĝis en profunda dormo, ŝi sensone eliris el la ĉambro, kun okuloj plenaj de larmoj.
Nun nokto profundiĝis. Kaj la infano kaj Yazhu kaj maljuna You jam endormiĝis. Tamen en la salono de la Domo Bai ankoraŭ brile lumis la lustro. Bai Peiwen, Gao Lide kaj Fang Siying sidis en la salono. En la delikata lamplumo, ili tri sentis ioman distriĝemon, preskaŭ ne kredante, ke ilia kunsido estis neimagebla. Gao kaj Bai fumis cigaredon, eligante fumon emanantan kaj disvastiĝantan... Ĉio en la salono vualiĝis per fumo, kvazaŭ okazanta en sonĝo.
“Tiufoje, ni ne povis sukcesi elakvigi vian kadavron,” Gao diris enpenseme. “Mi divenis, ke vi ne mortis, sed via ventmantelo alkroĉiĝis al la balustrado de la rompita ponto kaj flava rozo estis enŝovita en la poŝo de la mantelo. Kaj tiam eksplodis la diluvo el la monto kaj la rivero furioze torentis. Se vi saltus en la riveron, via kadavro estus forpuŝita kiel malproksimen oni ne scias. Ĉiuj, kiuj partoprenis en elakvigo de la kadavro, asertis, ke oni ne povos trovi la kadavron...
Nur post du semajnoj, ni konsentis pri la aserto...”
“Ne,” Bai interrompis lin. “Mi ne konsentis! Mi ĉiam kovis radion da espero, ke vi ne mortis.
Mi serĉis en la tuta urbo Tajpeo. Mi kontrolis ĉiujn hotelojn, mi vizitis viajn adoptajn gepatrojn kaj eĉ iris al ĉiu dancejo kaj restoracio. Mi pensis, ke eble vi dronas en malespero kaj vi...”
“Revenos al malnova kariero?” ŝi flegme daŭrigis lian paroltemon. “Ĉu vi pensas, ke mi ankoraŭ ne suferis sufiĉe multe da humiligoj?”
“Oh,” Bai diris, “tio estis mia okaza penso pro mia senhelpeco. Tiam, se ekzistus nur radio da espero, mi neniel rezignus serĉadon, vi scias.” Li eligis buŝplenon da cigared-fumo. Lia profunda kaj facile sentema mieno duonkaŝiĝis en la leviĝanta fumo. “Por diri honeste, tiam mi troviĝis en duonfrenezeco, mi pensas...”
“Ne duonfrenezeco, sed plena frenezeco!” Gao intermetis, “Mi ankoraŭ memoras pri la afero de tiu mateno, kies scenoj sin montras klaraj, kvazaŭ okazintaj hieraŭ. Tiun matenon, mi estis la unua ellitiĝinto, ĉar mi jam decidis foriri de Hanyan Bieno. Ĉe komenca tagiĝo, kiam mi marŝis sur la flakoj al la pordo, mi trovis, ke la pordeto flanke de la fera pordego estas larĝe malfermita, kaj mi sentis tion iom stranga, sed mi ne donis atenton. Laŭ la vojo jam inundita profunde, mi iris antaŭen. Vidante, ke la te-plantejoj estas tute invaditaj de akvo, mi pensis, ke tiujn te-arbustojn trafis katastrofo. Tiam daŭris la pluvo, la pluvego post tajfuno. Mi iris kontraŭ la pluvego. Neniu troviĝis sur la vojo. Mi rekte iris al la Bambu-Pina Ponto, kaj mi surpriziĝis, ĉar la ponto jam rompiĝis, la diluvo furioze kaj rapide torentis kun disrompitaj lignopecoj kaj branĉoj sur brunaj kotaj fluoj. Terure! mi pensis, certe la monto ĉe la supra fluo de la rivero disfalis. Kaj nun la nura vojo kondukanta al Tajpeo jam disrompiĝis. Ĝuste tiutempe mi vidis tiun ventmantelon helbluan, kiun vi plej ŝatis surporti, alkroĉiĝi al la balustrado de la rompita ponto! Kun granda surprizo, mi tuj eksciis, kio okazis! Mi senprokraste returnis min kaj freneze kuris al la bieno. Apenaŭ mi atingis ĝian pordon, mi vidis, ke Bai Peiwen elsturmas elinterne kiel frenezulo. Li ekkaptis min kaj demandis, ĉu mi vidis vin. Post kiam mi anhele rakontis al li pri la ventmantelo, ni kune kuris en la direkto al la ponto...” Paŭzante, li forte suĉis la cigaredon. Silente ŝi aŭskultis la amaran okazintaĵon. Kun te-taso en ambaŭ manoj, ŝi atente rigardis la smeralde helverdan likvon, infuzaĵon de verda teo produktita de la familio Bai.
“Kiam ni atingis la ponton,” Gao daŭrigis, “Peiwen fariĝis freneza pro la vido de la ventmantelo. Malgraŭ la danĝero sur la restanta parto de la ponto, li riske kuris antaŭen kaj deprenis la mantelon. Je la unua ekvido, ni certis, ke ĝi apartenis al vi, kun flava rozo enŝovita en la poŝo kaj kolĉeno kunkorforma pendaĵo. Tiam li aspektis terure timinda. Li muĝe kriis, vokis vian nomon kaj eĉ provis salti en akvon. Mi vole nevole ĉirkaŭprenis lin, sed li, baraktante, svingis sian pugnon al mi. Mi devigite donis batojn al li, kaj ni interbatadis en kotakvo kaj pluvego ĉe la ponto... ho ve,” li haltigis sian parolon kaj, kun amara rideto, direktis sian rigardon al ŝi. “Hanyan, vi povas imagi tian situacion.”
Silenteme ŝi aŭskultis, kun okuloj pli vitrecaj.
“Ni interbatadis tre intense. Nur kiam maljuna Zhang alvenis, mi kaj tiun kune subigis lin. Sed li neniel volis forlasi la ponton, kriante, ke li serĉu vin en la torento, kaj ke vi eble estas forportita de la akvo al malprofundejo aŭ bordo. Li neniel konsentis, ke vi mortis. Do, maljuna Zhang prizorgis lin, kaj mi, reirinte al la bieno, telefonis al la polico por helpo... Post du horoj, venis aro da policanoj kaj ambulanco. Ni faris elakvigon foje refoje, sed vane. Laŭ polica aserto, la kadavro jam estis forpuŝita tre malproksimen pro la torenta fluo. Poste ni iris laŭ malsupra fluo de la rivero kaj faris elakvigon en sinsekvaj tri aŭ kvar tagoj, sed trovis nenion. Peiwen nek manĝis nek trinkis nek dormis tagnokte, sidante ĉe la pontfino kiel frenezulo.”
Kun mallevita kapo, ŝi fikse rigardis la te-tason. Ŝia larmo gutis sensone en la tason, en kiu la verda likvo skuiĝis per multaj ondetoj.
“Sekve de tio, Peiwen falis en gravan malsanon kaj dormis en komato plurajn tagojn pro forta febro. Post kiam li povis iom moviĝi, li frenezule faris vanan priserĉadon tra stratoj kaj stratetoj.
Ankaŭ mi akompanis lin en serĉado de kantejo al dancejo, de restoracio al hotelo... En profunda nokto, sidante ĉe la fenestro de la salono, li ambaŭmane tenis vian manuskripton kaj legis fojon post fojo, ofte ĝis tagiĝo. Tiam ni pensis, ke li fariĝos abnorma en mensostato.” Li faris paŭzeton.
Sidante profunde en sofo, Peiwen restis senparola, kun sia tuta vizaĝo vualita en cigared-fumo.
“Dum tiu tempo, li ne diris eĉ unu vorton al sia patrino. Mi neniam vidis tiel obstineman homon.
Kiam li estis malsana, la maljuna sinjorino larmis, restante ĉe lia lito, dum li montris sian dorson al ŝi, eĉ sen turni sin por ekrigardi. Mi pensis, ke ankaŭ la maljuna sinjorino maltrankviliĝas pro malboniĝanta afero. Kvankam Peiwen resaniĝis, li daŭre fermis sian buŝon al ŝi. Post pluraj monatoj, kiam Tingting trafis pneŭmonion kaj staris ĉe la sojlo de morto, Peiwen kaj la maljuna sinjorino tagnokte restis ĉe ŝia lito, por klopodi savi la viveton. Post kiam la infano travivis la danĝeran periodon, li komencis alparoli al la maljuna sinjorino. Tiam ni ĉiuj opiniis, ke vi mortis centprocente. Tamen la tuta bieno estis vualita en via ombro kaj tiuj tagoj estis sombraj, malhelaj kaj tristaj. Ankaŭ mi dronis en afliktoj, pro tio, ke mi estis implikita en la tragika afero. Tial, en la aŭtuno de tiu jaro, mi fine foriris malgraŭ la persvada retenado de Peiwen. Forlasinte la bienon, mi iris suden por entreprenado.”
Haltinte, li fikse rigardis ŝin. Ŝiaj okuloj estis malseketaj kaj klaraj, sed ŝia mieno nesondebla.
“Tio estas la rakonto post via foriro,” Gao prenis buŝplenon da te-akvo. “La tuta rakonto...”
“Ne, ne la tuta!” Bai subite intermetis, kun la voĉo de malfacile retenebla pasio. “La rakonto ne finiĝis. Post foriro de Lide, mi konfesas, ke mi pasigis pli malfacile elteneblajn tagojn. Mi perdis la alparolaton, al kiu mi povis paroli pri vi. Mi pentadis, suferadis kaj sopiradis al vi. Tage kaj nokte mia sopiro fariĝis tiel forta, ke mi ofte viziis vin reveni. En profunda nokto, mi vekiĝis, freneze vokante vian nomon, kaj dumtage mi emis monologe paroli al vi. Mia malsaneco eĉ kaŭzis onidiron pri hantado en la bieno. Pro tio oni parolis pri la hantado en nia bieno. Iunokte,
Alan, reveninte de ekstere, eĉ kuregis en la ĉambron, dirante, ke ŝi vidis homfiguron fortranĉi rozflorojn en la ĝardeno. Tio tuŝis mian korinklinon al vi. Ideo subite venis al mia kapo. Se vi vere mortus kaj la mortinto ja havus animon, ĉu via animo vere revenus? Oh, Hanyan, mi komencis atendi vian animon. Kaj tagon post tago mi kredis la onidiron pri hantado de fantomoj. Tial mi pensis, ke vi intence turmentas min kaj ne volas montri vin mem antaŭ mi. Poste, mi legis multajn librojn pri animoj kaj fantomoj. Ŝajne fantomoj aperas plej ofte en la kandellumo, sed ne en la ĉambro brile lumigata. Do, de la komenco de la dua jaro, ĉiunokte mi bruligis kandelon en la malgranda kabineto en teretaĝo, kaj mi, kuŝante sur kanapo, atendis vin. Kaj mi metis plumon kaj paperon sur la tablo, kio eble tentos vin skribi ion, mi pensis. Ho ve!” Li eligis suspiron. “Malsaĝa?
Sed tiam mi vere estis tre pia!”
Kaŝe levinte siajn brovojn, ŝi fikse rigardis la parolinton. La muskoloj sur ŝia vizaĝo mildiĝis.
Gao povis legi la kortuŝitecon sur ŝia vizaĝo.
“Ĉu vi kredas tion? Mi eĉ malsaĝe persistis bruligi kandelon dum jaro kaj duono. Finfine alvenis tiu nokto. Mi ne sciis, ĉu mia pieco kortuŝas la ĉielon kaj la teron, aŭ mia fanatika korinklino allogas demonojn kaj diojn. Tiun nokton, mi vidis vin, Hanyan. Vi staris en malhela kandellumo antaŭ la tablo, kun pendantaj haroj kaj vesto el blanka gazo, flirtanta kaj leĝera. Kun ruĝa rozo en mano, vi silente fiksis vian riproĉan rigardon al mi. Mi sentis min tiom ektremigita, ekscitita kaj malprudenta! Mi vokadis vian nomon kaj volis alkuri al vi por kapti vian baskon, sed vi ne lasis min tuŝi vin. Vi retiriĝis malantaŭen al la fenestro, kaj mi kriege petis al vi restigi vin ĉi tien, kun etenditaj manoj. Sed vi foriris sensone tra la fenestro kaj dissolviĝis en la malklaran noktan nebulon en la ĝardeno. Mia koro torde doloris al mi, tiel ke mi nereteneble muĝe kriegis kaj poste perdis mian konscion. Kiam mi vekiĝis en panikaj krioj kaj bruo, mi trovis min kuŝanta en la ĝardeno. La tuta bieno troviĝis en ardanta incendio. Oni diris al mi, ke la fajrego estis kaŭzita de brulanta kandelo. Tiam mi jam svenis pro pikanta fumo en la kabineto. Kiam oni eltiris min, ili ĉiuj pensis, ke mi jam estas brulmortigita. Mi eksaltis el la tero de la ĝardeno kaj trankviliĝis nur kiam mi informiĝis, ke ĉiuj sukcesis forkuri de la incendio kaj neniu el ili vundiĝis. En mia konfuzita menso, mi pensis, ke la fajrego simbolis vian volon, kaj vi volis detrui per incendio la tutan Hanyan Bienon. Mi stulte rigardis la fajron bruladi kaj ne volis ĝin estingi. Brulu! La bieno!
Brulu! Mi murmuris. Sed mi tuj ekpensis pri viaj manuskriptoj metitaj en la dormoĉambro kaj mi senhezite enkuris en la fajron, suprenkuris laŭ la flamanta ŝtuparo kaj enkuris en la dormoĉambron.
Tiam la fenestroj kaj pordo de la tuta ĉambro brulis. Mi kuris tien kaj tien en la fumo. Kaj poste mi jam fariĝis malklarkapa, ne sciante, kion mi prenis en la manoj. La planko disfalis kaj mi rekte sinkis. Oni eltiris min. Poste ili diris al mi, ke mi brakumis la keston entenantan viajn juvelojn kaj manuskriptojn per unu brako, kaj marmoran skulptaĵon de Eŭridico kaj Orfeo per la alia. Mi estis sendita en hospitalon. Mia brulvundo ne estis grava, sed min trafis cerboskuo. Kiam mi vekiĝis, mi trovis, ke mi estas blinda.”
Ŝi profunde rigardis lin, kun okuloj malklarigitaj de larmoj.
“Tio estas la vera procezo de la incendio. Poste oni eĉ klaĉis, ke mi mem bruligis la bienon.
Kompreneble tio estas onidiro. Tiam miaj okuloj estis absolute nekuraceblaj. La kuracisto diris, ke estas espero kuraci ilin, se oni riskos fari operacion sur ili, sed mi rezignis. Vere mi ne havis distingopovon eĉ per miaj okuloj. Ĉar Hanyan jam foriris, ĉu okuloj estas utilaj al mi? Mi konservis la ruinon de Hanyan Bieno kaj denove konstruigis ĉi tiun domon apud ĝi. Post du jaroj, pro manko de virino fleganta Tingting-on, mi edzinigis Ailin-on, laŭ la ordono de mia patrino. Sed en mia menso mi nur sopiris al Hanyan. Mi ofte iris al la biena ruino kaj atendis, atendis, ho ve!”
Li eligis longan vesuspiron. “La atendado eĉ daŭras dek jarojn! Hanyan, vi revenas finfine.”
Ŝi mordetis la randon de la te-taso, en kiu la te-akvo jam fariĝis malvarma. “Sed, Hanyan,”
Gao perplekse rigardis ŝin. “Kiel vi eskapis de la katastrofo? Tiunokte, post kiam vi foriris de la bieno, kio okazis al vi?” Kiel eskapi de la katastrofo? Kun te-taso en ambaŭ manoj, ŝi malrapide stariĝis kaj paŝis al la fenestro. Jes, tiunokte, tiunokte, kio ja okazis tiunokte? Ŝi direktis sian rigardon tra la fenestro, ekster kiu floroj malklaris en nebuleca lunlumo. Nokto jam profundiĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.