La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

Parto Unu

Spirito sur Ruino

1.

Fang Siying suriris la ponton.

Starante ĉe la balustrado de la ponto, ŝi silente observis la fluakvon sub la ponto. Sube, la fluejo ne tiom larĝis, sed la bordo plene pavimita per rulŝtonetoj kaj ŝtonpecoj okupis grandan areon. El lirlanta fluo multaj rokoj alte elstaris kun fiera pozo. La fluakvo torentis malsupren de ĉiuj interspacoj inter rokoj, levante sennombrajn bobelojn kaj kirlojn. La maja suno disŝutis siajn radiojn sur la riversurfacon kun miloj kaj miloj da rebriloj. La sonoj de kuranta riverfluo ŝajnis melodio delikata kaj softa. Ŝi staris tie kelkan tempon. La riverfluo, la ŝaŭmoj, la rokoj kaj kirloj ĵetis ŝin en ekstazo, emocio kaj ravo. Palpante la pontan balustradon, ŝi profunde enspiris la aeron kun la miksita odoro de pinoj, bambuoj kaj grundo. Poste, ŝi malrapide iris direkte al la alia ekstremo de la ponto, kie jam malproksimis de la urba centro. Tie larĝa kota vojo rekte etendiĝis antaŭen, ĉe kies maldekstra flanko troviĝis deklivo kun pinoj kaj bambuoj prospere kreskantaj, kaj ĉe la dekstra vasta kamparo kun dise lokitaj farmdomoj.

Transirinte la ponton, ŝi returnis sian kapon kaj vidis la surskribon sur la ponta fosto: “Ponto de Pinoj kaj Bambuoj, rekonstruita en 1955”.

Ŝi iom kuntiris siajn brovojn. La nomo “Ponto de Pinoj kaj Bambuoj” ne estas malbona, sed kial oni ne konstruis ĝin per ligno? Kiel malplezuriga ponto konstruita per cemento! Tamen, ĝi estas praktike utila. Ŝi povis observi la radspurojn de frekventadaj aŭtomobiloj sur la kota vojo. Ĉi tie estas la antaŭurbo de Tajpeo. Multaj riĉuloj, kiuj malŝatas la bruegon de Tajpeo, preferas loĝi en proksima ĉirkaŭurbo. Kaj plie, ĉi tie estas famkonata pejzaĝejo! Ŝi kredis, ke plu antaŭe troviĝas multaj superaj riĉe ornamitaj loĝlokoj kun pavilonoj.

Transpasinte la ponton, ŝi vidis vojmontrilon kelkajn paŝojn antaŭe, kiu legiĝis “Templo de Pinoj kaj Bambuoj”. La sago sur tabulo montris al surdekliva pado, ĉe kies ambaŭ flankoj staris rektaj pinoj. Templo de Pinoj kaj Bambuoj! Ĝi estis relative konata templo, al kiu multaj kredantoj kaj turistoj frekventis. Ĉu ŝi? Ĉu ŝi ankaŭ pilgrimos al ĝi? Ĉe la enirejo de la pado ŝi haltis momenton. Kaj poste, ŝi, ekskuinte sian kapon, deiris de la pado kaj plu antaŭeniris laŭ la larĝa kota vojo.

La sunlumo post tagmezo varme brilis. Majaj tagoj jam ne estis friskaj plu. Ŝi aŭtomate kiel eble plej malrapidigis siajn paŝojn, ĉar perlis ŝvito sur ŝia frunto. Ŝi haltis kaj forviŝis ŝviton de sur la frunto per mantuko. Fronte, sidis pluraj blankaj domoj, tute novaj, evidente nove konstruitaj, tre rafinite kaj bele. Ŝi pririgardis la domojn, kaj post tio, iom kuntirinte siajn brovojn, ŝi parolis al si,

“Kion vi volas fari? Kien vi volas iri?”

Ŝi ne donis respondon al si mem. Tamen, ŝi mekanike antaŭeniris, malrapide kaj peze.

Preterpasinte vilaojn kun ĝardenoj, ŝi trovis la kamparon ĉe ambaŭ vojflankoj fariĝi terasoj kun tearbedoj. Jen la ĝardeno de tearbedoj! Ŝi konfuzite rigardis unu teplantejon post alia. Jam proksimiĝas la tempo por pluki tefoliojn, ŝi nebule pensis. Post paso de granda peco da vojo, li haltis subite. Ŝian rigardon allogis granda konstruaĵo ĉe vojrando. Konstruaĵo? Ne, tio nur ESTIS konstruaĵo — sed nun ruino postlasita de incendio. Ŝi gapis la difektitan konstruaĵon. Juĝate el la brikoj, tegoloj, la aĵura ferpordo de la ĝardeno postlasitaj, ĝi estis luksa loĝdomego. Makadamita pado branĉita de la vojo kondukis al la aĵura ferpordo, malantaŭ kiu staris alta saliko. La pordo estis duone malfermita. Herbaĉoj prospere kreskis piede de ĉirkaŭmuro. Sur la aĵura ferpordo jam kovriĝis sennomaj rampaĵoj kun longe pendantaj ĉiroj kaj verdaj folioj. Ĉe rando de la makadamita pado ankoraŭ staris ligna tabulo preskaŭ kaŝita en abundo de herbaĉoj. Aŭtomate alirinte ĝin, ŝi flankenŝovis herbaĉojn kaj vidis la skribaĵon gravuritan sur ĝi.

Ĉu la delikata surskribo “Hanyan Bieno” kortuŝis ŝin? Ĉu la homa scivolemo regis ŝin? Ŝi ne povis fari klarigon al sia tiutempa humoro. Kiam ŝi ekrigardis tiujn vortojn, el ŝia korfundo leviĝis kurioza sentimento. “Hanyan Bieno”, “Hanyan Bieno”! Kiaj homoj loĝis tie? Kia historieto okazis?

Kiu povas rakonti al ŝi? Incendio? Kiel ĝi okazis?

Ŝi aliris la aĵuran ferpordon. Rigardante internen tra la malfermita pordo, ŝi vidis la ĝardenon senbride invaditan de herbaĉoj, inter kiuj aperis unu aŭ du ruĝaj rozujoj en disflorado. Kelkaj altaj banjanarboj, de sur kiuj pendis spirradikoj pro multjara manko de pritondado, aspektis kvazaŭ kelkaj kadukaj maljunuloj kun longaj barboj. La densa ombro de verdaj folioj donis profundecon de la korto. Malantaŭ la banjanarboj situis la forbruligita konstruaĵo kun falintaj muroj, enkaviĝinta tegmento kaj fenestroj, preskaŭ ĉiuj kun rompitaj vitroj. Tamen el tio oni ankoraŭ povis imagi al si la antaŭan bele konstruitan duetaĝan domon, ŝajne kun multaj ĉambroj, kun zigzaga koridoro, kun delikate malgranda balkono, kun ĉizita balustrado kaj kun vitralaj fenestroj.

Imageble ĉi tie certe regis prospera spektaklo de vivado: en la ĝardeno plenplenis kuriozaj floroj... kiaj homoj loĝis en tiuj ĉambroj? Kun granda atentemo ŝi pririgardis la nudan framon de la domego, nigre fumaĵitan eksteran muron, la karbiĝintajn fenestrojn kaj pordon, trabojn defalintajn sur la tero... Herbaĉoj laŭvole kreskadis, rampantoj kun dornoj etendiĝis, tra fenestroj, de interne eksteren, kaj de ekstere internen... Ho ve! Tiu ĉi domego! Tiu ĉi amaso da ruino! Neniu jam troviĝas ĉi tie! Ŝi eligis profundan suspiron. Ĉiuspeca ruino donas impreson de tristo kaj senton de soleco kaj forlasiteco. Ŝi enpaŝis la ĝardenon (se ĝi povas esti kalkulata kiel vera ĝardeno), kaj aliris apud du ruĝajn rozujojn. Nuntempe estis majo, la sezono por pompa disflorado de rozujoj.

Tiuj ĉi du rozujoj ankaŭ disfloris en prospero. Interplektiĝinte inter herbaĉoj kaj veproj, ili aspektis iom kompatinde. Klinante sian korpon, ŝi deŝiris du rozojn kaj tenis ilin en la mano. Fikse rigardante freŝajn kaj delikatajn petalojn, ŝi eligis suspiron. Tenante la florojn kun densa parfumo, ŝi aliris al la ruino.

Ŝi sentis grandan lacon, ĉar ŝi jam paŝadis preskaŭ la tuan posttagemzon. Je la dua horo ŝi eliris de la loĝejo, sed nun la suno jam komencis subiri. Suririnte kelke da ŝtonaj ŝtupoj, ŝi sidiĝis sur la falintan murpecon, kun rozoj en la mano. Apoginte sian mentonon per la mano, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj firme kaptiĝis de la dezerta ĉirkaŭaĵo.

Ŝi ne sciis, kiel longe ŝi sidis tie tiamaniere. La vesperkrepusko jam alnaĝis nerimarkite. La subiranta suno borderis la ruinon per milda orkoloro kaj vespera brizo ŝin atakis per iom da malvarmo. Ĉirkaŭprenante siajn nudajn brakojn per la manoj, ŝi rigardis la ombron ĵetitan de la alta nefalinta muro pli kaj pli larĝiĝanta, longvostan lacerton preterkuranta inter rampantoj, la rozojn en herbaĉoj tremantaj en vespera blovo, kaj... Fulmis tra ŝia menso la priskribo: la prospero de ĉiuj floroj formortas kun la ruino...

Sekve de tio, sennoma varmo leviĝis en ŝiajn okulkavojn kaj ŝia vidkampo nebuliĝis. Ŝi droniĝis en revo pri la antaŭaj ĝojo, gajaj babiloj... kaj amo. Ŝi eĉ kredis la verecon de la amhistorieto de ŝi imagita, la ama rakonto inter geviroj en forgesiteco, kompreneble interplektiĝanta kun doloro, barakto, larmoj, miskompreno kaj eksplodo... Larmoj rulfalis de ŝiaj vangoj. Ferminte siajn okuojn, ŝi nevole elbuŝigis alian longan vespiron.

Subite, ŝi surpriziĝis pro brueto. Malferminte siajn okulojn, ŝi direktis siajn okulojn al la fonto de brueto. Ŝi ege surpriziĝis. Tie, en la ombro de rompitaj muroj, tegoloj kaj brikoj, viro malrapide stariĝis... Ŝi estis tiel surprizigita, ke ŝi preskaŭ ekŝrikis, ĉar ŝi ne trovis, krom ŝi mem, alian homon, kiu evidente alveninte tien antaŭ ŝi, sensone kaŭriĝis ĉe la murangulo, kiel fantomo.

Kovrante sian buŝon per la mano kaj retenante sian krion, ŝi rigardis la viron kun larĝe malfermitaj okuloj. Li eliris el la ombro kun promenbastono en unu mano kaj alia mano apoganta la muron, alfronte al ŝi. Ŝia koro violente batadis, ĉar ŝi sciis, ke, banante en la lumo de subiranta suno, ŝi klare vidiĝis de li, jam delonge, kiu sin kaŝis tie dumtempe. Sed tuj ŝi trovis, ke ŝi eraris. Tiu viro malrapide moviĝis antaŭen, frapetante la teron per la promenbastono kaj palpante la ĉirkaŭajn murojn. Kun malfermitaj okuloj, li vidis nenion… li estis blinda!

Ŝi eligis longan spiron kaj malrapide demetis la manon kovrintan la buŝon, sed tuj ŝin kaptis alia kompatema sento. Ŝi fikse rigardis lin, liajn malfacilajn, malglatajn kaj stumblajn movojn inter ruino. Li ne estis tiel juna, iome pli-ol-kvardek-jara. Vivo klare ĉizis siajn spurojn sur lia vizaĝo, kiu eksponiĝis senerare en la rebrilo de la subiranta suno. Sur lia mieno legiĝis melankolio, sorto-atakiteco, vigleco kaj sentimento. Sen paro da senbrilaj okuloj, li estis preskaŭ bel-aspekta.

Li havis dense nigrajn brovojn, kaj rektan kaj distingan nazon. Lia firme fermata buŝo impresis per obstineco kaj malbonhumoro. Lia vestaĵo tute ne estis ĉifonaĵoj, sed male, li estis vestita dece kaj bonorde. Liaj eŭropa kostumo kaj kravato bone sidis, kaj lia promenbastono nigre lakita kun ora kapo estis cirita brile. Ĉio ĉi tio indikis, ke li ne estis vagabondo, sed ĝentlemano en la mondumo. Tamen kial li kaŝe kaŭriĝis inter la ruino?

Li palpe antaŭeniris, paŝante inter rompitaj tegoloj, brikoj kaj veproj kovrantaj la teron.

Kelkfoje li stumblis kaj li baraktis stariĝi stabile. La subiranta suno projekciis inter herbaĉojn lian ombron, longan kaj solecan. Lia palpado kaj baraktado ŝajnis tragedia, senhelpa kaj preskaŭ malespera. Larmoj denove malsekigis ŝiajn okulojn. Kia tragedio! Ĉu troviĝas io pli trista ol invalideco? Vidante, ke li sin direktis renkonte al amaso da rompita muro, ŝi nereteneble eksaltis.

Senpripense, ŝi sin ĵetis antaŭen kaj stabiligis lin tuj antaŭ ol li stumble estis falonta. Anhelante, ŝi kriis, “Ho, sin gardu!”

La viro ekhavis subitan surprizon kaj, haltinte, ekstuporis. Poste, li, vane direktante sian senbrilajn okulojn al ŝi, singardeme kaj forte demandis, “Kiu? Kiu?”

Por momento, ŝi ne donis respondon. Ŝi nur stupore rigardis la vizaĝon antaŭ si. Tio estis la unua fojo dum ŝia 30-jara vivado legi la profundan mizeron kaj senpaciencan sopiremon sur la vizaĝo de viro. Pro manko de respondo, li refoje laŭtvoĉe demandis, “Kiu? Kiu ĵus?”

Reveninte al si mem, ŝi faris enspiron kaj respondis per stabila voĉo, “Estas mi, sinjoro.”

“Vi!” li malbonhumore diris, “sed kiu vi estas?”

“Mia familia nomo estas Fang, kaj mia nomo estas Siying,” ŝi sin prezentis kontraŭvole, sentante absurdecon en la koro. Memprezentado! Kial ŝi devas prezenti sin mem? “Vi ne konas min,” ŝi diris flegme, “kiel preterpasanto, mi, pro scivolemo, eniris por pririgardi la ruinon postlasitan de fajrego.”

“Oh,” li atenteme aŭskultis al ŝi. “Do, ĉu la vespirado, kiun mi ĵus aŭdis, devus esti iluzio? Ĉu la vivanta homo, kiu troviĝas ĉi tie, ne devus esti rigardata kiel fantomo?” li malĝoje diris, kvazaŭ al si mem.

“Fantomo?” Iom kuntirinte siajn brovojn, ŝi enpense rigardis al li. “Ĉu vi atendas fantomon?” ŝi senpripense eligis tiujn vortojn, ĉar ŝi vidis malesperan esprimon sur lia vizaĝo.

“Kio?” En lia voĉo sin trudis iom da koleremo. “Kion vi diris?”

“Ho, nenion,” ŝi respondis, esplorante la vizaĝon antaŭ si. Kiel kolerema homo li estas! “Mi nur miras, kial vi sidis meze de ruino.”

“Do, kaj vi? Kial vi venas al ĉi tiu ruino?”

“Mi jam diris al vi. Pro scivolemo,” ŝi diris, “mi estus vizitinta la Templon de Pinoj kaj Bambuoj.”

“Sola?”

“Jes, mi ne havas amikojn en Tajvano. Mi estas elmigrinto. Mi venas al Tajvano por ferii. Mi jam loĝas en Usono dek kelkajn jarojn.”

“Oh.” Ŝajne li tute ne interesiĝis pri ŝiaj informoj, sed li zorgeme aŭskultis ŝin, kun atentemo de blindulo. “Sed vi bone parolas la ĉinan lingvon.”

“Ĉu jes?” Fulmis apenaŭ videbla rideto sur la angulo de ŝia buŝo. Ŝi sciis, ke ŝi parolas la ĉinan lingvon nebone, ĉar ŝi loĝis kvin aŭ ses jarojn en la medio sen ĉinoj, kaj ŝi eĉ ne parolis unu vorton de la ĉina lingvo, tiel ke ŝia prononcado de la ĉina lingvo estas miksita kun fremda akĉento.

“Jes, bone,” li diris ravite kun suspiro. “Ĉu vi portas rozon kun vi? Mi jam flaris la bonodoron de la floro.”

“Mi havas du rozojn. Mi plukis ilin en la ĝardeno.”

“La ĝardeno…” li ekhezitis. “Ĉu troviĝas floroj tie?”

“Jes, troviĝas du rozujoj inter herbaĉoj.”

“Herbaĉoj…” Inter liaj brovoj tuj aperis multe da rektaj sulketoj. “Ĉu ĉie troviĝas herbaĉoj ĉi tie?”

“Jes, herbaĉoj kaj ruino.”

“Herbaĉoj kaj ruino!” li mallaŭte diris per pala kaj vaka voĉo.” Ĉi tie prosperis floroj kaj arboj.”

“Mi povas imagi tion.” Ŝi iom kortuŝiĝis, ŝokite de la mieno de la viro. “Vi certe bone konas ĉi tiun lokon.”

“Konas? Pli ol konas. La loko estas mia. Mia domo, mia ĝardeno, kaj mia hejmo.”

“Ho,” ŝi gapis al li. “Do, vi jam perdis multon?”

“Unu mondon,” li diris mallaŭte, preskaŭ aŭdeble nur al si.

“Kiel la fajrego okazis?” Ŝi ne povis kaŝi sian scivolemon. Antaŭ ol li respondis, ŝi hasteme demandis, “Ĉu iu ajn mortis en la fajrego?”

“Ne, neniu.”

“Bone, do.” Ŝi eligis spiron. “La ĝardeno kaj domo povos esti rekonstruitaj.”

“Rekonstruitaj!” Li hmis tra la nazo. “Neniu povos rekonstrui Hanyan-bienon, neniu plu, nur se…” li haltis pro ploremo. Sin turnante sian kapon al la ĉielo, li subite elvekiĝeme demandis,

“Tempo malfruas, ĉu?”

“Jes, la suno jam subiris.”

“Do, mi devas foriri,” li hasteme diris, esplore tuŝante per sia promenbastono la tersurfacon kovratan de herbaĉoj kaj rompitaj ŝtonpecoj.

Lia senrimedeco vekis kompaton ĉe ŝi kaj ŝi aŭtomate lin apogis. “Kie vi loĝas?” ŝi demandis.

“Proksime, nur kelkajn paŝojn.”

“Do mi akompanu vin ĝis via hejmo, ĉar mi ne havas aliajn aferojn por fari.”

“Ne!” li tuj diris, preskaŭ ofendite. “Mi povas iri per mi mem. Mi konas ĉi tiun lokon kiel miajn fingrojn! Cetere, mi ankoraŭ ne pretas hejmenreveni! Mi devas iri por preni mian filinon.”

“Filino!” Post paŭzeto, ŝi fikse rigardis la viron antaŭ sia vizaĝo. “Ĉu vi havas filinon?

Kiomaĝan? Kie ŝi troviĝas? Ĉu vi renkontos ŝin tie?”

Liaj brovoj tuj kuntiriĝis. “Ĉu tio koncernas vin?” li diris senĉirkaŭfraze, “Vi ja emas ŝovi vian nazon en alies vazon!”

Ŝia vizaĝo tuj ruĝiĝis. Ŝi ĵetis sian rigardon al la horizonto. La suno jam subiris, lasinte la lastan hele skarlatan nubaron sur la malproksiman montpinton. “Mi nur faris laŭvolan demandon,” ŝi softe diris. “Mi jam diris, ke mi ne havas amikojn ĉi tie. Do, mi…” ŝi englutis tion, kion ŝi volis diri.

Evidente la viro jam ekkomprenis el tio ŝian solecon, ĉar li malstreĉis la kuntiriĝon de siaj brovoj, kaj ĉe lia buŝangulo alnaĝis pli-malpli milda esprimo, kiu moderigis la rigidecon de muskoloj sur lia vizaĝo kaj aspektigis lin afabla kaj amema. “Pardonon,” li hasteme diris,

“Lastatempe mi ĉiam havas malbonan humoron.” Por ripari la maldececon, kiun li ĵus prezentis, li memvole respondis al ŝiaj demandoj.” Mia filino estas dekses-jara kaj ŝi lernas en ĉi-tiea publika elementlernejo. Ordinare ŝi revenis hejmen per si mem. Hodiaŭ, ĉar mi jam estas ekstere, mi prefere renkontos ŝin.”

“Mi akompanu vin, ĉu bone?” ŝi varme diris, “Mi ne havas aliajn aferojn, neniom.”

“Se tio plaĉus al vi,” li diris kun flegma kaj nevarma tono. Ŝi ĵetis ekrigardon al li. Ŝi sciis, ke li opinias, ke li certe renkontas la plej enuigan kaj interveneman nenionfaranton, sed ŝi ignoris tion, kion li pripensis.

Rigardante lin, ŝi avertis, “Atenton! Antaŭ vi troviĝas amaso da ŝtonoj. Pli bone estas iri ĉiflanke!” Ŝi donis apogon al li. “Mi apogas vin por iri, ĉu?”

“Ne necese!” li diris laŭtvoĉe.

Ŝi retenis siajn vortojn. Ili ĉirkaŭiris la ruinon. Kiam ili eniris la ĝardenon, kie mankis stumbligaj lignaĵoj kaj ŝtonpecoj, liaj paŝoj plirapidiĝis. Ŝi trovis, ke li vere bone konas ĉi tiun lokon. Tiam ŝi ankaŭ trovis tion, kion ŝi ĵus neglektis: tra la ĝardeno kuŝis cementa vojo ne invadita de herboj, kio indikis, ke homoj ofte frekventis laŭ ĝi. Do, vere ofte li venas al la ruino?

Kion ĉi tiu blinda viro faras en la ruino? Ĉu li meditas pri la pasinteco ĉi tie? Ĉu li serĉas la pasintajn rememorojn? Ŝi nereteneble okule esploris, secrete kaj zorgeme, la vizaĝon de la viro apud si. Nun, li atenteme iris sian vojon, kvazaŭ li tute forgesus ŝian ekziston. Sur lia vizaĝo regis ĉagreno, flegmo, seriozeco kaj nesondebleco. Laŭ la vojo, irinte nelonge, ŝi vidis tre luksan vilaon ĉe la vojrando: du ruĝaj grandaj pordklapoj, alta ĉirkaŭmuro, nete pritonditaj banjanarboj pavilonformaj videblaj super la ĉirkaŭmuro. En la muro troviĝis duetaĝa domo tegita per bonkvalitaj koloraj kaheloj, kun belaj murlampoj kaj originalaj rondframaj fenestroj. Sur la ruĝa pordo en la ĉirkaŭmuro pendis tabulo kun oraj vortoj sur nigra fono: Loĝejo de Familio Bai. Ŝi ĵetis alian ekrigardon al li.

“Ĉu la domego ĉe la vojrando estas via hejmo, sinjoro Bai?” ŝi demandis.

Li ekmiris. “Kiel vi scias, ke mia familia nomo estas Bai?” li tuj demandis.

“Estas simple. Vi diris, ke via hejmo estas proksima, kaj tiu ĉi domego estas unusola eleganta konstruaĵo en ĉirkaŭaĵo. Laŭ via vestaĵo, vi devas esti la mastro de ĉi tiu domego. Kaj plie, sur la pordo pendas la tabulo de ‘Loĝejo de Familio Bai’.”

“Ba,” li malstreĉis la muskolojn sur la vizaĝo. “Vi havas riĉan povon de asociado. Kio vi estas?

Verkisto?”

“Mi ne havas tian talenton, sed interesiĝas pri verkado,” ŝi diris, fikse rigardante al li. “Mi studis edukadon en Usono kaj mi instruis en elementa lernejo kvin jarojn.”

“Vi povas konverti vian karieron al verkado. Ŝajne vi priserĉas rakontojn! Vi faras viziton al ruino, trovas blindulon, el kiu vi deziras elpremi epizodojn por via verko simila al Jane Eyre,

Wuthring Heights aŭ Rebecca,” li malvarme diris kun iom da sarkasmo.

“Hm!” ŝi nevole elbuŝigis. “Vi eraras, sinjoro Bai. Mi ne interesiĝas pri via rakonto.”

“Ĉu ne?” Ŝi diris nenion plu. Silenteme ili iris grandan pecon da vojo. Poste, ŝi vidis la elementan lernejon, el kies pordo elsvarmis geknaboj duope aŭ triope. La lernejo, kun la nomtabulo “Zhengxin Publika Elementa Lernejo” ĉe la pordo, situis sur la altaĵo de la urbeto.

Estis klare, ke ili venis malfrue, ĉar la lerneja kurso jam finiĝis. Multaj infanoj forkuris en la direkto al la interno de la urbeto, kaj unu aŭ du el ili venis renkonte al ili. Ili haltis. Fang ĵetis zorgeman rigardon al tiuj infanoj, kiuj, surhavante blankajn ĉemizojn kaj malhelbluajn kalsonetojn aŭ jupojn, pelis unu la alian, petole kaj inciteme ludante, kiel ĉirpantaj birdoj… Kiel vivecaj kaj ĝojaj ili estis!

“Ili jam hejmenrevenis post la lerneja kurso,” diris la blindulo.

“Jes.” Ŝia spirado iome rapidemis, ĉar ŝi soifis vidi, kia estas la filino de la viro. “Eble via filino jam revenis hejmen.”

“Eble,” diris la viro sen atentemo.

“Ĉu ŝi estas altstarura? Aŭ malalta? Beleta?” Ŝi varme kaj dezireme okule priserĉis la infanojn. “Kiel ŝi aspektas?”

“Ankaŭ mi esperas, ke oni priskribu ŝian aspekton al mi!” li murmuris. “Aĥ!” Ŝi mirplene rigardis al li. “Eĉ vi mem ne scias… aĥ!” Kompatema kaj trista sento leviĝis al ŝia brusto. Jes, li estas blinda! Li ne scias, kiel lia filino aspektas! Sed… ĉu li estas blinda dum multaj jaroj? “Mi devas hejmeniri. Ŝi certe jam troviĝas en la hejmo.” Li turnis sian korpon.

“Oh, momenton!” ŝi kriis, ĉar ŝi tuj rimarkis knabineton ĉe la lerneja pordo, kiu eliris sola, kun malalta staturo, pala kaj malforta, kun longaj harplektaĵoj, kaj kun vizaĝesprimo de frumatureco. Kun saltanta koro, ŝi certigis al si sian juĝon: tio estas lia infano! Certe! La infano aspektas simile al sia patro, tiel versimile kiel ŝi neniam vidis antaŭe. Densaj brovoj, grandaj okuloj, rekta nazdorso kaj eĉ la melankolia vizaĝesprimo estas kopio de ŝia patro. “Mi jam vidis vian infanon!” ŝi diris anhelante. “Ŝi vere estas beleta infano!”

“Kiel vi certas…” La mira krio interrompis la finitan parolon de la patro. La knabineto jam vidis ilin. Kun ekkrio, ŝi elane sin ĵetis renkonte kaj salutis anhele, “Paĉjo, paĉjo!” Ŝi sturmis al li kaj firme ekkaptis lin je la mano tenanta la promenbastonon. Ŝi havis paron da grandaj kaj brilaj okuloj. Kun raviteco kaj dorlotemo, ŝi kapleve rigardis al sia patro. Ŝia pala vizaĝo nun ruĝiĝis pro ĝojo kaj ekscitiĝo. Ŝi spiradis mallonge kaj rapideme. “Paĉjo! Ĉu vi venas por renkonti min? Ĉu jes? Paĉjo!” Kriante, ŝi ĉirkaŭiris ĉe la genuoj de sia patro. Kiel maldika kaj malgranda ŝi estas!

Dekjara? Ŝi ŝajnas ne atingi ses jarojn, kiel eta herbo, kiu ekrompiĝus je ventblovo. Ŝia pala haŭto aspektas preskaŭ diafane. Kiel fragilan vivon ŝi havas!

“Mi promenadas, kaj preterpase, mi venas por scii, ĉu vi jam finis la kurson,” monotone diris la patro, ne influite de la ĝojego de sia filino. Tiu monotoneco de lia voĉo preskaŭ iritis Fang Siying-on. Ĉu vi eĉ ne sentas kiom via filino vin amas? Stultulo! Ĉu vi eĉ ne scias, kiel la eta animo soifas je amo? Stultulo! Ĉu vi iam bone zorgis pri ŝi? Kiel kruela patro! Se vi ne povas vidi, vi minimume povas senti tion! “Oh, paĉjo!” La infano ne senesperiĝis pro la monotona parolo de la patro. En la pupiloj, per kiuj ŝi supren rigardis al sia patro, brilis simplaj kredo kaj adoro, kaj krome iom da respekto kaj timo. Apoginte sian vangon sekrete sur la mandorson de la patro, ŝi ekscitite demandis, “Ĉu vi venas sola? Ĉu Yazhu kaj Maljuna You ne akompanas vin?”

“Tiu onklino akompanis min ĉi tien. Diru dankon al ŝi!” La blindulo precize montris la pozicion, kie Fang staris. La knabino turnis sian vizaĝon al ŝi. Dum momento, Fang sentis la impulson tiri ŝin en sian sinon. Kiel ĉarma etulino! Kiel dorlotinda etulino! Ŝi eĉ volontus oferi ĉion en la mondo por akiri la rideton de ŝi.

“Aĥ, onjo, dankon al vi!” La infano iom klinis sian talion al ŝi, sed ŝi ne volontis forlasi sian patron, kun sia maneto firme tenanta la patron je la mano. Post kiam ŝi malzorgeme ĵetis tiun frazon, ŝi turnis al sia patro la vizaĝon brile brulita de ĝojo. Ŝi ĝojplene diris, “Mi helpe irigu vin hejmen, paĉjo! Singardu! Ĉe via piedo troviĝas fosaĵo!”

“Bone, konduku min, Tingting.” La patro lasis sian filino subteni lian manon. Tamen, evidente, li ne vere bezonis helpon, sed li faris tion nur por konsole plezurigi ŝin. “Ni hejmeniru!

Jam estas malfrue.”

“Ĝis revido, onjo!” La infano ne forgesis diri adiaŭ al ŝi. Post tio, subtenante la manon de la patro, ŝi iris en la direkto al la larĝa kota vojo.

Fang Siying okule akompanis la dorsojn de la patro kaj filino. La vespera krepusko jam vualiĝis nebule. La du dorsfiguroj kvazaŭ iris en maldensa nebulo, flosantaj kaj iluziaj. En tiu momento, sennoma acideco leviĝis ĝis la gorĝo de Fang Siying, kiu ekhavis fortan senton de forlasiteco. Ŝi vidis iliajn figurojn malgrandiĝi, malproksimiĝi, perdiĝi en krepusko… Ŝi stupore kaj senmove staris, kun malsekiĝintaj okulkavoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.