La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

2.

Post dekorado kaj ordigo, la malgranda ĉambro unupersona, asignita al Fang Siying fariĝis klara, freŝa kaj plezurige bonorda. Super la fenestro pendis nova helverda kurteno kun striita desegno, sur la lito sterniĝis kremkolora kaj kafkolora littuko, sur la malgranda kana te-tableto kovriĝis aĵura kroĉetita tablotuko, sur du kanseĝoj metiĝis po unu kuseno el nigra sateno, sur la skribotableto staris lampo kun kremkolora kovrilo, en la verde glazurita florvazo enmetiĝis kelkaj junverdaj bambuetoj, kiujn ŝi ĵus plukis el la malantaŭa montdeklivo, kaj sur la malgranda tualettablo disŝutiĝis kelkaj pecoj de simplaj kosmetikaĵoj.

Kun ĉio pretigita, ŝi falsidiĝis en la seĝon antaŭ la skribtablo. Ĉirkaŭrigardinte, ŝi naskis nebulan kaj nekredeblan senton. Nu, antaŭ kelkaj monatoj, ŝi ankoraŭ havis altsalajritan laboron kaj luksan apartementon fore fremdlande, dum nun ŝi restas, kiel instruistino, en la elementa lernejo en la ĉirkaŭurbo de Tajpeo. Tute nekredeble! Ŝi ankoraŭ rememoris, kion diris al ŝi s-ro Zhang el la Eduka Ministro, kiu prezentis ŝin al ĉi tiu elementlernejo:

“Fraŭlino Fang, mi ne havas sufiĉe da informoj pri vi. Laŭ via kvalifiko en edukado, estas facile por la Eduka Ministro enkonduki vin al ajna universitato kiel docenton. Kial vi insiste elektas ĉi tiun Zhengxin Publikan Elementlernejon? Kiel instruistoj de elementlernejo oni havas nealtan salajron kaj malfacilan taskon, kaj plie devas koni la ĉinan fonetikan signaron.”

“Mi konas la ĉinan fonetikan signaron. Estu libera de zorgoj, s-ro Zhang. Mi pruvos min taŭga por la tasko,” estis ŝia tiama respondo. “Mi ne volas fariĝi docento. Infanoj plaĉas al mi, dum studentoj en universitato iom timigos min!”

“Tamen, kial vi insistas pri Zhengxin? Kio pri aliaj elementlernejoj?”

“Oh, ne. Mi nur celas al Zhengxin, ĉar mi ŝatas la medion tie.”

Nun ŝi jam restis en la amasloĝejo por instruistoj de Zhengxin Elementlernejo. Apogante sin al la fenestro, ŝi povis vidi verdajn montojn en malproksimo, montdeklivon ekster la lernejo, dense plantitajn te-arbedojn sur la deklivo kaj tiujn sporade kreskantajn bambuarojn. Jes, ĉi-tiea pejzaĝo estis pitoreska kiel pentraĵo, sed ĉu tio, kio rezolute restigis ŝin ĉi tien kiel instruistinon, estis nur ĉi-tiea medio? Aŭ ia kaŭzo nekomprenebliga? Ŝi ankoraŭ rememoris pri la miro kaj surprizo montritaj de lernejestro Liu, ĉirkaŭ-40-jara, diketa, kaj bonhumora virino. “Aĥ, fraŭlino Fang, estas tro humilige por vi instrui ĉi tie!”

“Ne, tiun laboron mi deziris jam delonge,” ŝi diris, sciante, ke ŝia diplomo de magistro akirita eksterlande surprizis la lernejestrinon.

“Do, ĉu vi volontus labori kiel instruisto de la sesa klaso?”

“La sesa klaso? Mi timas, ke mi ne povas kompetenti en instruado de lernantoj, kiuj baldaŭ ricevos diplomojn. Se eble, kio pri la kvina klaso? Pli bone instrui malĉefan lernobjekton.” La kvinan klason tiu knabino estis enironta post someraj ferioj.

Tiel ŝi asigniĝis instrui al la kvina klaso matematikon.

Du tagojn proksime al la komenco de la semestro, ŝi havis tempon ĉirkaŭiri por pririgardi kaj konatiĝi kun aliaj instruistoj. Antaŭ la tualettablo, ŝi kontenteme mezuris sin: haroj ligitaj malstrikte sur la verto, delikate pudrita vizaĝo, paro da miopaj okulvitroj, kaj kompleto da simpla malhelblua vestaĵo. Jam ŝi ekhavis la aspekton de instruistino.

Kun mansako, ŝi eliris el la amasloĝejo por promeni ekster la lernejo. Ĉe vesperkrepusko, la ebenaĵo de kamparo sub la subiranta suno ravigis konfuze. Elirinte la pordon, ŝi antaŭeniris laŭ la vojo, ambaŭflankita de malaltaj te-arbedoj nete plantitaj en la kamparo. Rigardante te-arbedojn, ŝi imagis al si la te-kolektadan sezonon: ĉie troviĝas te-kolektantinoj kun bambuĉapelo sur kapo ligita per kaptuko kaj kun manoj kaj piedoj volvitaj per tolo, kiuj klinas la talion kun korbo en mano, kio vere prezentas vivecan scenon.

Post nelonga irado, ŝi vidis la loĝejon de familio Bai. En la rebrilo de la subiranta suno aspektis tre bele la domo, ekster kies ĉirkaŭmuro sieĝis te-arbedoj. Ŝi haltis momenton. Ĝuste tiam la ruĝa pordo malfermiĝis, kaj elkuris elane aŭtomobilo Chevrolet fabrikita en 1964 en la direkto al Tajpeo, levante nubon da polvo. Aŭtomobilo Chevrolet fabrikita en 1964! Nun estas 1965. Kiel prodigeme la mastro kondutas! ŝi pensis. En Usono, la studentoj el aliaj landoj kutimiĝas interesiĝi pri aŭtomobiloj, kiam ili estas liberaj, kaj tiun kutimon ŝi jam formis. Tial ŝi povis, je la unua vido de preskaŭ ĉiuspecaj aŭtomobiloj, nomi ties markon kaj fabrikjaron.

Preterpasinte la domon de familio Bai, ŝi baldaŭ vidis Hanyan Bienon, kies ruino post bruligo forte allogis ŝin. Post momenta hezito, ŝi eniris en la feran pordon. La rozfloroj ankoraŭ restis en pompa disflorado tie. Deŝirinte du branĉojn kun floroj, ŝi staris tie kaj fikse rigardis al la ruino dum kelka tempo. Poste, sin turninte, ŝi eliris. Ĉe la horizonto la subiranta suno flamis bele. Ŝi faris profundan enspiron. Sufiĉe! Ŝi sentis sin plena je varmo kaj forto. “Mi neniam bedaŭros pri mia elekto!” ŝi parolis al si.

Reveninte en sian ĉambron, ŝi enmetis la du rozojn en la florvazon sur la skribotablo. La skarlato de rozoj kaj junverdo de bambufolioj kontrastantaj reciproke bele ravigis per fantazio. La tutan vesperon, ŝi alvizaĝis la vazon distrite. Sub la malalte pendanta noktvualo alŝvebis kvakado de ranoj kaj ĉirpado de insektoj de tempo al tempo. Ŝi aŭskultis, kaj post iome ŝi eligis mallaŭtan kaj softan suspiron. Eltirinte la tirkeston de la skribotablo, ŝi elprenis staketon da leterpapero kaj komencis skribi angle leteron, kiu legiĝis jene:

Kara Yali,

Mi sentas grandan bedaŭron, ĉar mi jam decidis restigi min en Tajvano kaj ne reiri al Usono. Mi esperas, ke vi ne koleriĝu kontraŭ mi. Mi benas, ke vi trovu virinon pli bonan ol mi. Mi ne povas klarigi kial. Nur… nur okaza epizodo. Tiun postagmezon de majo, mi, puŝite de kaprica impulso, iris al la antaŭurbo kaj fariĝis sorĉita de amaso de ruino kaj knabino…”

Ŝi ne finis la leteron. Demetinte la plumon, ŝi faris longan deprimitan suspiron. Tio ne povas esti bone klarigita, nek Yali povas kompreni tion por eterne, ĉar ŝi ne povas komprenigi lin. Li eĉ prenos ŝin kiel frenezulon. Nun, ŝi gapis la du rozojn en stuporo. Nur la ĉielo scias, kial ŝi decidis resti ĉi tie. Viro malproksime en alia lando volas edzinigi ŝin. Jam estas la tempo edziniĝi por ŝi, kiu jam atingis la aĝon de tridek jaroj. Nur la ĉielo scias! Ŝi eble vere freneziĝas!

La trian tagon post la komenco de la semestro, ŝi staris en la klasĉambro. Klarigante la lecionon, ŝi fiksis sian rigardon al la knabino sidanta meze de la unua vico. Tiam ŝi eksplikis la rakonton pri koko kaj kuniklo en la sama kaĝo, sed la knabino ne direktis sian rigardon al la nigra tabulo. Apogante sian mentonon per siaj manetoj, ŝi rigardis erarvage al fenestro. Sur ŝia pala vizaĝeto ludis esprimo de atentemo, kio ankaŭ altiris la rigardon de la instruistino al la fenestro.

Malantaŭ la fenestro troviĝis lerneja tereno kun dikega banjanarbo sur la fono de flosantaj blankaj nuboj en malproksima ĉielo. Haltinte en klarigado pri leciono, ŝi ekkriis subvoĉe, “Bai Tingting!”

La knabino tamen tute ne aŭdis kaj ankoraŭ absorbiĝis en rigardado al la fenestro. Nereteneble eliginte tuseton, la instruistino iome levis sian voĉon, “Bai Tingting!” La knabino ankoraŭ ne aŭdis ŝin. Ŝia paro da nigraj okuloj aspektas malhele profundaj, kiuj tute ŝajnas ne aparteni al knabino, kaj ŝia atentema mieno des malpli ŝajnas tiu de knabino. Kio akaparas la animon de la knabino?

Fang kunŝovis siajn brovojn kaj plialtigis sian voĉon, “Bai Tingting!” Ĉifoje la knabino aŭdis.

Pro surprizo ŝi saltetis kaj sin starigis. Per paro da okuloj plenaj je paniko, ŝi senpalpebrume rigardis al Fang. Ŝiaj lipoj tremetis kaj ŝiaj mincaj fingroj nervoze kaptis la lernolibron sur la pupitro. Ŝi duonvoĉe elbuŝigis, “Oh, instruistino?” Ŝia tono timema kaj pardonpeta tute konkeris Fang-on. Nevole malstreĉinte la kuntiriĝintajn brovojn, Fang aliris al ŝia pupitro. La knabino, levinte la vizaĝon, rigardis al ŝi, kun mieno de pasiva atendo de riproĉo.

“Vi ne aŭskultis min,” la voĉo de Fang neatendite mildis. “Kion vi pririgardis?” Bai Tingting malsekigis siajn lipojn per langpinto. La milda tono kaj bonkoraj okuloj de la instruistino kuraĝigis ŝin. “Birda nesto troviĝas sur la arbo,” ŝi diris mallaŭte. “Birdino senĉese enflugas kun manĝaĵo en buŝo. Mi pririgardis, ĉu birdido enas?”

Fang turnis sian kapon. Vere, inter densaj branĉoj kaj folioj, birda nesto firme sidis sur la forko de branĉo. Returninte sian kapon, ŝi pafis atenteman rigardon al la knabino. Ŝi havis nenian kaŭzon por riproĉi ŝin. “Do, sidiĝu. Atente aŭskultu, alie, kiel vi povas ekhavi komprenon?” Post paŭzeto, ŝi aldonis, “Post lerneja tasko, venu al ripozĉambro por instruistoj. Mi volas interparoli kun vi.”

“Oh? Instruistino?” Sur la vizaĝo de la knabino denove alnaĝis esprimo de paniko.

“Ne timu,” ŝi premetis ŝiajn ŝultrojn per siaj manoj. Kiel maldikaj kaj malgrandaj ĉi tiuj ŝultroj estas! “Nenio speciala, nur babilado. Sidiĝu! Revenu al nia lernolibro. Ne zorgu pri tiuj birdidoj.”

Je la kvina posttagmeze. Post la ceremonio de flagmalhisado. Sidante en la ripozejo por instruistoj, Fang vidis la knabinon eniri malrapide. Sur ŝia tablo kuŝis mallferme la ekzercokajero de la knabino. Ŝi neniam vidis tiel fuŝfaritajn ekzercojn: ĉiuj 14 ekzercoj de aritmetiko estis eraraj, eĉ absurde eraraj. Ŝi eĉ mire scivolis, kiel ŝi eltrenis sin tra la lernado de la kvara klaso. Nun, la knabino staris timeme antaŭ ŝi. Ŝiaj du mincaj brakoj elmontriĝis el sub la manikoj de blanka ĉemizo, tiom mincaj, ke ili kvazaŭ rompiĝus je tuŝeto. En la koro de Fang nereteneble ŝveliĝis forta kaj neeldirebla kompato kaj tremo. Kia estas ĉi tiu knabino? Kian vivon ŝi vivas? Ĉu ŝia familiestro eĉ ne atentas pri ŝia malforta korpo?

“Instruistino,” la knabino leĝere vokis, kun la kapo malalte klinita.

“Venu, Bai Tingting.” Fang altiris ŝin al si kaj okulmezuris ŝian malfortan kaj belan vizaĝeton.

“Ĉu vi tute komprenas, kion mi klarigis pri la leciono?”

“Oh, instruistino,” vokante, la knabino des pli malalte klinis sian kapon.

“Ne komprenas?” Fang provis mildigi sian voĉon. “Se vi ne komprenas, vi devas demandi al mi. Ĉu vi scias? Viaj ekzercoj estas tre malbone faritaj!”

La knabino suspiris mallaŭte.

“Kiel? Ĉu vi havas demandojn? Diru al mi,” ŝi demandis pacience.

“Mi nur ne komprenas,” diris la knabino suspire, “kial kokoj kaj kunikloj estas fermitaj en la sama kaĝo. Kiel ĝena afero! Kaj plie, la kapoj de kokoj kaj tiuj de kunikloj tute malsamas, kial oni devas kalkuli kiom da kapoj kaj kiom da piedoj ili havas adicie! En mia hejmo ankaŭ Maljuna You bredas kokojn kaj kuniklojn. Mi ne estas tiel ĝenata kalkuli iliajn kapojn kaj piedojn," ŝi elspiris alian suspiron.

"Aĥ!" Fang stuporiĝis, ne sciante, kiel respondi antaŭ tiu naiva vizaĝo. "Tio estas nur metodo, metodo de kalkulado. Ĉu vi komprenas?" ŝi klarigis mallerte. La knabino fiksis sian paron da naivaj okuloj sur ŝin kaj ekskuis sian kapon.

"Ĉu tio instruas al ni, kiel malsimpligi la problemon?" demandis la knabino.

"Ha! Matematiko funkcias tiel. Ĝi provas vian cerbon per multaj metodoj kaj trejnas vian kalkulpovon. Kaj vi devas akcepti tian trejnadon. Kiam vi plenkreskiĝos estonte, vi renkontos multe da problemoj kaj solvos ilin per tio, kion vi nun lernas. Ĉu vi scias?"

"Mi scias," la knabino mallevis siajn palpebrojn, kun plia suspiro. "Mi estas stulta, mi pensas."

"Ne, ne pensu tiel," Fang tuj intermetis, prenante la du manetojn de la knabino en la siajn. Ŝia rigardo senkompare tenera restis sur ŝia vizaĝo. "Mi pensas, ke vi estas tre saĝa kaj aminda infano."

Du nuboj da ruĝo alflugis al la vangoj de la knabino. Rapide levante siajn okulharojn, ŝi pafis sian rigardon al Fang, la rigardon kun hontemo, konsolo kaj ĝojo. Sur ŝia buŝangulo fulmis delikata rideto, kiu reliefigis sian amindan mienon.

"Diru al mi, kiuj konsistigas vian familion," Fang nereteneble demandis, kun io dubinda pri la maldikeco kaj malforteco de la infano.

"Paĉjo, panjo, Yazhu kaj Maljuna You," senpripense respondis la knabino kaj tuj klarigis,

"Yazhu estas servistino, kaj Maljuna You, ŝoforo kaj ĝardenisto."

"Oh," post momenta stuporo, Fang zorgeme okulmezuris ŝin. "Sed..." ŝi demandis mallaŭte,

"ĉu via panjo ŝatas vin?"

La knabino, ekscitite pro surprizo, tuj levis siajn okulharojn kaj rekte rigardis al Fang per siaj agresemaj nigraj okuloj. "Kompreneble ŝi ŝatas min!" ŝi preskaŭ elkriis. Ŝiaj vangoj ruĝiĝis pro ekscitiĝo. Forte anhelante, ŝi aspektis multe ofendite kaj malamikece. "Ili ĉiuj ŝatas min, paĉjo kaj panjo!" Mallevinte siajn okulharojn, ŝi forte ekmordetis sian malsupran lipon per siaj malgrandaj blankaj dentoj. Ŝi denove levis sian kapon. En ŝiaj okuloj jam vanuis la malamikeco, anstataŭ kiu naĝis preskaŭ petemo. "Instruistino Fang," ŝi mallaŭte diris, "Ne aŭskultu al alies kalumnio, ne aŭskultu! Estas vere, ke miaj gepatroj montras amemon al mi! Mi vere ne trompas vin!" Sur ŝia eta vizaĝo estiĝis tiel serioza esprimo, ke fulmis doloro tra la koro de Fang Siying. Kiel kompreni "ne aŭskultu al alies kalumnio"? Okule ekzamenante la knabinon, ŝi rememoris pri la maja posttagmezo, la blinda patro, kaj ĉi tiu knabino...

Ŝi faris enspiron. "Nu, Bai Tingting, neniu dubas, ke viaj gepatroj amas vin!" Ŝi palpis ŝiajn harojn kaj trovis unu harligon malstreĉiĝi. Ŝi turnigis la infanon dorse al si kaj streĉis ŝian harligon.

Post tio, ŝi returnis ŝian vizaĝon al si. "Faru demandon al viaj gepatroj, ĉu bone?"

"Bone."

"Demandu al viaj gepatroj, ĉu ili volontus restigi vin plian horon en la lernejo, tiel ke mi povos ripari vian lernadon de aritmetiko. Post lernohoroj, vi venos al mia ĉambro kaj mi riparos vian lernadon de la bazaj scioj, alie vi postrestiĝos en la klaso. Ĉu vi scias?”

“Bone, instruistino.”

“Do, foriru.”

“Ĝis revido, instruistino.” La knabino pafis ekrigardon al ŝi, en kies okuloj brilis io speciala, milda, infaneca kaj inklinema, kio premegis ŝian koron. Ŝi sciis, ke la knabino ŝatas ŝin, kaj ŝi des pli sciis, ke ŝi vivas en soleco, ĉar iom da amo kaj zorgo alportas al ŝi grandan ĝojon. Vidinte ŝin jam retiriĝinta ĉe la pordo de la ripozejo, ŝi nereteneble ŝin voke haltigis, “Kaj pliajn vortojn, Bai Tingting!”

“Instruistino?” Haltinte, la knabino returnis sian kapon kaj rigardis al ŝi.

“Ĉu vi havas junajn gefratojn?”

“Ne.”

“Ĉu vi estas la solfilino?”

“Jes.”

“Ĉu vi havas geavojn?”

“Mia avino mortis antaŭ tri jaroj. Kaj mia avo mortis delonge, mi neniam vidis lin.”

“Oh,” Fang enpense fiksrigardis al ŝi. “Nu, mi ne havas pliajn demandojn. Foriru.” Bai Tingting foriris. Sidante peze en seĝo, Fang ankoraŭ absorbite rigardis al la pordo, kie la knabino malaperis. Nevole ŝi mordetis la gumkapon de krajono per siaj dentoj kaj formordis pecon de la gumo. Ŝia enpensiĝo rompiĝis je alveno de instruistino.

“Mi vidis, ke vi faris demandojn al Bai Tingting. Ĉu ŝi miskondutis?” demandis la instruistino kun rideto.

“Oh,” Fang levis sian kapon. Antaŭ ŝi staris Li Yusheng, juna bonhumora instruistino, kiu gvidis la kurson de la ĉina lingvo al la kvina klaso. Jam ŝi instruis tri jarojn en ĉi tiu lernejo. Krom instruado de la ĉina lingvo, ŝi funkciis kiel ĉefinstruistino en la klaso, en kiu Bai Tingting lernis.

“Nenio,” Fang diris, “ĉar ŝi ne akiris bonajn notojn en aritmetiko, mi kuraĝige alparolis al ŝi. Ŝi estas speciala infano!”

“Jes, tre speciala tipo!” diris Li. Altirinte seĝon, ŝi sidiĝis kontraŭ Fang. “Se vi legas eseojn skribitajn de ŝi, vi neniel kredas, ke tiuj eseoj produktiĝas el la mano de 11-jarulino?”

“Kiel? Bone skribitaj?”

“Bonege! Ŝia riĉa imagpovo vin mirigas!” Li skuis sian kapon kaj suspire diris, “Tia infano kun inteligenteco en unu flanko plej ĝenas. Dumtempe ŝi estas la infano kun problemo en ĉi tiu lernejo. Ĉiujare ni diskutas pri ŝia avancado al pli alta klaso, ĉar ŝi ĉiam estas malforta en aritmetiko, sed mirige forta en lernobjekto de la ĉina lingvo! Tamen, ne trompiĝu de la knabino. Ŝi ja estas inteligenta diableto!”

“Trompiĝi de ŝi?” Fang nekomprene demandis, “Kion vi volas diri? Ĉu ŝi mensogas?”

“Mensogas?!” Instruistino Li faris troigan rideton. “Ŝi estas la unuaklasa lertulo en mensogado!

Vi ekscios pri tio pli poste.”

“Kiel?” Fang nekomprene kunŝovis siajn brovojn.

Li Yusheng alproksimiĝis al ŝi. “Vi estas novevenanto. Vi certe ne scias pri la rakontoj de ŝia familio,” diris Li kun mistera mieno. Ekde estiĝo de la homaro, inoj havas la kapablon dissemi rakontojn.

“Rakontoj?” Fang plue kunŝovis siajn brovojn. “Kiaj rakontoj?” Ŝi firme fiksrigardis al Li Yusheng. Antaŭ ŝiaj okuloj riveliĝis la figuro de la blindulo.

“La patro de Bai Tingting estas Bai Peiwen, ĉu vi scias pri tio?”

Fang ekskuis la kapon.

“Ve, vi vere scias nenion!” diris Li. “Lia riĉeco kaj influo estas konataj de ĉiuj. Ĉu vi vidas la ĝardenojn de te-arbedoj ekster la lernejo? Ili ĉiuj apartenas al Familio Bai! Krome, en Tajpeo, li posedas enorman fabrikon de te-prilaborado. Ĉi-tieaj lokanoj diras, ke neniu povas taksi lian riĉecon. Li estas tiom riĉa, ke li bruligis sian domegon sendomaĝe.”

“Kio?” Fang Siying surpriziĝis. “Kion vi diris? Bruligis? Kiu bruligis?”

“Ĉu vi rimarkis la bruligitan domegon, kiu nomiĝas Hanyan Bieno?”

“Jes.”

“La domego apartenis al Familio Bai. Oni diras, ke Bai Peiwen mem bruligis la domon!”

“Bai Peiwen mem?” Kuntiriĝis la brovoj de Fang. “Kial?”

“Unuj diras, ke la domo estis hantanta, kaj aliaj diras, ke, ĉar la domo rememorigas lin pri lia mortinta edzino, li simple bruligis ĝin. Tamen, post bruligo, li pentas. Tial li ofte vizitas la bruligitan ruinon por priserĉi la spiriton de sia edzino.”

“Lia edzino?” Fang pligrandigis siajn okulojn. “Ĉu vi diris, ke lia edzino jam mortis?”

“Jam mortis lia unua edzino, kiu ankaŭ estas la propra patrino de Bai Tingting. Nun li havas la duan edzinon.”

“Oh.” Fang englutis salivon. Ŝia rigardo fiksiĝis distrite sur la ekzercokajeron de Bai Tingting sur la tablo.

“Oni diras, ke Bai Tingting ne estas la sanga filino de Bai Peiwen,” daŭrigis Li, kvazaŭ ŝi intence rivelus la rakonton poiome, por ke la aŭskultantino surpriziĝu plu kaj plu.

“Kio?” Vere, Fang rapide levis la kapon kun vaste malfermitaj okuloj je miro. “Kion vi diris?”

“Laŭdire, okazis, ke lia unua edzineto estis bela kaj timida, sed ŝi ne havis bonan devenon. Ŝi estis laboristino en lia fabriko en Tajpeo, kaj li enamiĝis al ŝi manie. Malgraŭ la oponado de sia familio, li edzinigis ŝin. Post du jaroj de ilia geedziĝo Bai Tingting naskiĝis. Kaj tiam okazis neatenditaĵo. Oni diras, ke li trovis la amaferon inter sia edzino kaj la intendanto de te-plantejoj.

Kun granda kolero, li forpelis sian edzinon el la hejmo, kiu memmortige sin ĵetis en la riveron.

Ankaŭ la intendanton li forpelis. Pro tio, oni diras, ke Bai Tingting estas la filino de la intendato anstataŭ lia.”

“Ho!” Fang malfacile eldiris, “sed…” ŝi ekpensis pri la simileco inter Bai Tingting kaj ŝia patro.

“Ĝuste pro tio,” ne atentante pri la konfuzon de Fang, Li daŭrigis laŭvole, “Bai Tingting denaske neniam ĝuas la ŝaton de sia patro. Post kiam ŝi ekhavis duonpatrinon, ŝia vivo des pli malboniĝis. Kaj krome, ŝia patro blindiĝis…”

“Ĉu li estas blinda multajn jarojn?”

“Ne malpli ol ses aŭ sep jaroj.”

“Kiel li blindiĝis?”

“Mi ne scias klare,” La instruistino ekskuis sian kapon. “Mi aŭdis, ke li vundiĝis en fajrego.

Ĉiaokaze, en tia legendeca familio, ajna rakonto povas naskiĝi. Kiu scias, kiel li blindiĝis?”

“La duonpatrino ne ŝatas Bai Tingting-on?”

Li Yusheng faris implicitan rideton. “Certe Bai Tingting diris al vi, ke ŝia patrino tre amas ŝin, ĉu ne?” ŝi demandis. “Mi ne parolos plu. Se vi interesiĝas pri la knabino, vi povos elfosi multajn rakontojn el ŝi. Vi estas studanto pri edukado kaj infana psiko. Tiu ĉi knabino estas la plej bona studobjekto. Senĝene kontaktu ŝin ofte, kaj poste, mi kredas,” ridetante, ŝi rigardis al Fang. Ĉiuj en la lernejo sciis, ke tiu instruas ĉi tie nur pro interesiĝo pri la knabino, sed ne por perlaborado kiel aliaj instruistoj. “Ŝi donos al vi miregon! Provu!”

Leviĝinte, Li ĵetis rigardon eksteren tra la fenestro. La suno jam subiris, kaj la vesperkrepusko ensvarmis de ekstere. En la ripozĉambro, aliaj instruistoj jam foriris.

“Oh,” ŝi surprizite diris, “nia babilado daŭris ĝis malfrua horo. Mi devas foriri.” Ŝi, kiu loĝis en Tajpeo, hasteme ekprenis mansakon kaj diris adiaŭ.

“Ĝis revido!” Fang okule akompanis ŝin malaperi. Kaj ŝi, ankoraŭ sidante en la seĝo, rigardis tra la fenestro la nebulan krepuskon silente, absorbite kaj longatempe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.