La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

4.

Prenante la maneton de Tingting, Fang eniris en la pordon de la bieno de Familio Bai.

Ĝi estis ĝardeno kun vasta spaco. Meze de la ĝardeno etendiĝis larĝa aŭtovojo. En florbedoj estis plene plantitaj diversspecaj floroj: krizantemoj, siriaj kaj ĉinaj hibiscoj, kaj kamelioj. Laŭ ambaŭ flankoj de la betona vojo bonorde staris po spaliro da cipresoj kaj kelkaj banjanarboj pritonditaj ronde kaj ombrelforme. La ĝardeno impresis bonorde, freŝe kaj lukse, sed al ĝi mankis eleganteco, precipe, je ŝia eltrovo, neniu rozujo troviĝis sur la tuta tereno. Laŭ Fang, kiu tre ŝatis rozojn, tio estis bedaŭrinda manko. La domo estis duetaĝa konstruaĵo, al kiu aldoniĝis remizo, kie parkis helblua Chevrolet. Suprenirinte kelkajn ŝtupojn, Fang puŝmalfermis du grandajn pordklapojn kaj ŝi jam sin trovis en luksa salono, kies planko estis pavimita per tabuloj de pampelmusligno kaj kie troviĝis kompleto da malhelruĝaj sofoj, antaŭ kiuj sterniĝis diketa ruĝa tapiŝo. Ĉe ambaŭ flankoj de la salono staris po fenestropordo kun pendanta kurteno de blanka gazo. La du aliaj muroj estis masonitaj per krudaj ruĝaj brikoj, sur kiuj pendis pentraĵoj de abstrakta skolo. Kvankam la tuta salono estis lukse meblita, ĝi tamen impresis ŝin, kiel la ĝardeno, per pli da riĉeco, sed malpli da eleganteco. Se ŝi estus la dekoranto de la salono, ŝi certe adoptus kremkoloran kaj kafkoloran tonojn. En ŝiaj okuloj, ruĝo povis aplikiĝi al litĉambro kaj tiu en salono ne estis de bona gusto.

“Instruistino, bonvole sidiĝu,” krie diris Tingting, kaj poste laŭtigis sian voĉon, “Yazhu!

Yazhu!”

Envenis okulplaĉa servistino, kiu portis bluan antaŭtukon, kaj rigardis ridmiene al Fang.

“Yazhu, jen estas instruisto Fang. Alportu tason da teo al ŝi!” diris Tingting. Mallaŭtiĝante, ŝi demandis, “Kie estas mia paĉjo?”

“Supre,” Yazhu fingromontris la supran etaĝon, ridetante kuraĝige al la knabino. Vidinte tion,

Fang komprenis, ke la servistino tre ŝatas sian etan mastrinon. “Via panjo jam foriris antaŭtagmeze,” ŝi daŭrigis aŭtomate. Rideto intensiĝis sur ŝia bonkora kaj juna vizaĝo.

“Ĉu vere?” La knabino levis siajn brovojn, kaj ĝojo tuj brilis sur ŝia vizaĝeto. Tenante sian librosakon, ŝi tuj diris, “Mi iru vidi paĉjon sur supra etaĝo!” Returninte sian kapon, ŝi parolis al Fang, “Instruistino, atendu momenton. Mi tuj akompanos mian paĉjon malsupreniri!” Rigardante ŝin duobli sian paŝadon laŭ la ŝtupoj, Fang sidiĝis en sofon. Tiumomente, ŝi rimarkis, ke la ŝtuparo troviĝas trans la manĝejo, kiu ligiĝas kun la salono, nur apartigita per blanka aĵura ekrano.

Yazhu alportis tason da teo kun delikata aromo, kaj Fang akceptis ĝin, la blankan fajnan porcelanan tason, en kiu freŝe verdaj tefolioj kolorigis la tutan tason da akvo per helverdo. Ŝi suĉis te-akvon per trinketo. Kiel aroma! Kiel palatoplaĉa! Ĝi certe estas el la te-plantejo de Familio Bai!

Ŝi ekpensis pri la te-plantejo kaj te-prilaborejo de Familio Bai, kiujn Li Yusheng menciis al ŝi. La buŝpleno da te-akvo enfluis kun delikata dolĉeco ĝis ŝia interno. Ŝi tuj sentis mensan konfuzitecon kaj malfacile klarigeblan strangan humoron tra sia korpo. Kio troviĝas en tio? Ŝi abrupte rektigis sian korpon. Strio da malvarmo kuris tra ŝia spino, kaj eta voĉo el ŝia interno petis, “Foriru de ĉi tie! Foriru de ĉi tie! Foriru de ĉi tie!”

Kial? Ŝi rezistis, rezistis kontraŭ la malfacile klarigebla forto. Ŝi sentis sian kapon iom turniĝema, sian vidon iom malklara, sian spiriton iom konfuzita… kvazaŭ ŝi fuŝus gravan aferon.

La voĉo en ŝia interno plilaŭtiĝis, kriante, “Foriru de ĉi tie! Foriru de ĉi tie! Foriru de ĉi tie!”

Kio okazas al mi? Ĉu mi estas ensorĉita? Pensante, ŝi forte svingis sian kapon, kaj jen ĉio kalmis kaj malaperis. Sammomente, prenante la manon de sia patro, Tingting malsupreniris laŭ la ŝtuparo. La knabino montris rideton sur la plena vizaĝo, dum la vizaĝo de la blindulo estis malhela, serioza kaj sensenta.

“Paĉjo, jen estas instruistino Fang!” Tingting kondukis sian patron antaŭ la sofon.

“Bonan tagon, sinjoro Bai,” salutante, Fang laŭkutime etendis sian manon, sed tujtuje, ŝi trovis, ke ŝia salutito ne kapablas vidi, kaj ŝi hasteme retiris sian manon.

“Oho!” Lia vizaĝesprimo subite ŝanĝiĝis, kaj singardemo rampis sur lia vizaĝo. Li tuj demandis, “Ĉu ni intervidiĝis? Ŝajnas, ke mi aŭdis vian voĉon de kie mi ne scias.”

“Jes,” Fang malkaŝeme konfesis, “antaŭ kelkaj monatoj, mi renkontis vin sur la ruino de Hanyan Bieno. Kaj post kelka babilado, mi akompanis vin ĝis la pordego de la lernejo.”

Li denove ohois. Eble pro tio, ke la vortoj “Hanyan Bieno” en la parolo tuŝis lian nervon, lia vizaĝo ektordiĝis. Kaj samtempe li ŝajne estis skuita. “Ĉu vi estas la knabino, kiu volas kolekti materialojn por verki,” li parolis kvazaŭ al si mem.

“Vi eraras,” diris Fang kun retenita rido. “Mi neniam diris, ke mi volas kolekti materialojn por verki, kaj krome mi ankaŭ ne estas knabino, ĉar mi jam ne plu estas tiel juna.”

“Ĉu ne?” li demandis penseme, kaj sidiĝis en sofon. Turninte sian kapon, li diris al sia filino,

“Vi ne diris al mi, Tingting, ke instruistino Fang estas la onklino, kiu akompanis min al la lernejo tiutage.”

“Oh,” Tingting aspektis iome surprizite, rigardante al Fang kun larĝe malfermitaj okuloj. “Mi jam ne povas rememori pri tio, paĉjo, mi ne rekonis ŝin.”

“Infanoj ne povas havi tiel bonan memoron,” diris intervene Fang, ĉirkaŭrigardante, kaj ŝi volis ŝanĝi la paroltemon. “Via salono estas bele aranĝita, sinjoro Bai.”

“Ĉu ĝi donas al vi bonan impreson?” li demandis. “Ĉu la ruĝa koloro? Mia edzino faris tion, mi pensas.” Li eklevis siajn ŝultrojn. “Ruĝa, nigra kaj blua koloroj pensigas pri kafejoj en Parizo.

En salono, oni prefere uzas kreman kaj kafan kolorojn.”

“Oh,” Fang ektremis kaj ŝi fikse rigardis al li. “Kial vi ne dekoris ĝin per krema kaj kafa koloroj?”

“Kial? Koloroj servas al tiuj, kiuj kapablas aprezi kolorojn. Ĉiuj koloroj estas egale nenio por mi, ĉar mi ne povas vidi. Do lasu ŝin, kiu povas vidi, dekori laŭ sia plaĉo. La salono ne estas aranĝita de mi.”

Radio da ĉagreno fulmis tra la koro de Fang. Rigardante al Bai Peiwen, la patro de la knabino, ŝi ne sciis, kion diri.

“Mia filino diris al mi, ke vi metas grandan zorgon sur ŝin.”

“Tion mi devas fari, ĉar ŝi estas mia lernanto!” Fang tuj eldiris. Tuj poste, ŝi trovis tiujn vortojn hipokrita ĝentilaĵo, tiel ke ŝia vizaĝo ruĝiĝis pretervole.

“Ĉu nur pro tio, ke ŝi estas via lernanto?” Bai premis ŝin per tiuj akraj vortoj.

“Kompreneble ne tute,” Fang maltrankvile ekridetis. Turninte sian kapon, ŝi rigardis al apudstaranta Tingting kun okulplaĉa rideto. Etendinte sian manon, ŝi tiris ŝin en sian sinon, ridete dirante, “Via filino kaj mi estas ligitaj sorte. Je la unua vido, mi jam ekhavis ŝaton al ŝi.”

“Mi tre ĝojas aŭskulti tiujn vortojn,” diris Bai. Sur lia vizaĝo alnaĝis neofta rideto. Poste, li diris al Tingting, “Tingting, diru al Yazhu, ke ŝi alportu manĝon. Mi jam malsatas, kaj nia gastino ankaŭ malsatas, mi supozas.”

Elturniĝinte el la sino de Fang, Tingting rapide kuris eksteren. Tiam Bai Peiwen abrupte demandis kun mallaŭtigita kaj dezirema voĉo, “Diru al mi, fraŭlino Fang. Ĉu mia infano estas tre aminda?”

“Oh!” Fang ekhavis la senton de ŝtoniĝo, kaj ne povante regi sian tonon, varme diris, “Sinjoro Bai, vi devus kompreni ŝin, ĉar ŝi estas via filio!”

“Ĉu vi diras…”

“Ŝi estas la plej aminda infano en la mondo!” ŝi preskaŭ kriis.

“Kiel strange,” diris Bai enpense, “ŝi diras, ke vi estas la plej bona instruistino en la mondo, kaj vi asertas, ke ŝi estas la plej aminda infano. Laŭ mi…” Li restis senparola dum momento. “Vi ambaŭ ja estas destinitaj al reciproka laŭdado.” Ĉe tio Fang ruĝiĝis senkaŭze.

Tingting kure revenis. Post nelonge, Yazhu dismetis manĝilarojn sur la tablo. Manĝantoj konsistis el tri personoj: Bai Peiwen, Bai Tingting kaj Fang Siying. Yazhu preparis entute ses pladojn kaj supon, riĉan manĝon. Videble ŝi rigardis Fang-on kiel honoran gastinon. Kun scivolemo, Fang fikse rigardis Bai-on en manĝado, ne sciante dubeme, kiel blindulo povas trovi la bovlojn en ĝustaj lokoj, sed ŝi tuj trovis, ke ne malfacilas por Bai manĝi, ĉar Tingting atenteme zorgas pri sia patro. Manĝante preskaŭ nenion, ŝi senĉese prenadis manĝaĵojn per manĝbastonetoj en la bovlon de sia patro, dirante, “Jen estas kuboj de kokidaĵo, paĉjo. Jen estas legomo kaj freŝaj fungoj, paĉjo.”

“Mi ĉerpis bovleton da supo por vi, paĉjo. Jen ĝi estas tuj antaŭ vi.”

Ŝia voĉo sonis tiel milde kaj ameme, impresante, ke ŝajnis natura afero por ŝi zorgi pri sia patro, kaj videble ŝi provis eviti maltrankviliĝon de la zorgato. Tiu sceno tiom kortuŝis kaj surprizis Fang-on. Tiu ne sciis, kiu zorgas pri manĝado de la blindulo, kiam Tingting havas lecionojn en la lernejo. Ŝajne travidinte la perplekson de Fang, Tingting ridete diris al ŝi, “Kutime mia patro ne malsupreniras por manĝo. Hodiaŭ li malsupreniris honore al vi. Ni preparis gamelon, tiel ke li oportune prenas manĝon.”

“Oho,” eĥis Fang, ne sciante, kiel respondi. Ŝi, nur sentis, ke ĉio, kio okazis antaŭ ŝiaj okuloj, plenigis ŝian koron per amareco, kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis pretervole. Manĝado finiĝis en relative silentema etoso. Post manĝado, ili revenis en salonon. Post kiam ili sidiĝis, Yazhu preparis aliajn du tasojn da teo. Prenante tason en la mano, Fang fikse rigardis la verdetan likvon en la taso, demandante ridete, “Ĉu tiuj estas tefolioj el la te-plantejo de Familio Bai?”

Bai Peiwen eligis unu cigaredon kaj precize bruligis ĝin. Lia mano kun fajrilo haltiĝis en aero momente. Kvankam lia paro da senvidaj okuloj aspektis malvigle, liaj buŝanguloj kaj brovoj tamen estis esprimriĉaj. Fang rimarkis, ke moka esprimo alnaĝis al lia buŝangulo. “Vi jam aŭdis pri la te-plantejo de Familio Bai,” li diris.

“Jes. Ĉi tie estas urbeto, kaj plie Familio Bai estas tro fama.” Fang rekte rigardis al Bai. Tio estas la avantaĝo, ke oni povas senskrupule okulmezuri kaj esplori la blindulon, kiam oni sidas vidalvide al blindulo.

“La plej bona speco de teo estas tiu kun rozflora bonodoro. Estas domaĝe, ke vi ne povas ĝui ĝin nuntempe,” li diris distreme.

“Kial ne?” Ŝi fikse rigardis lin.

“Ni jam ne plu produktis tiun specon delonge.” Lia vizaĝesprimo impresis iom triste. Li silentis longan tempon, kvazaŭ profundiĝante en pensado. Poste, li subite turnis sian kapon, demandante, “Ĉu vi troviĝas ĉi tie, Tingting?”

“Jes.” La knabino hasteme aliris kaj kaptis la manon de sia patro. “Jen mi estas ĉi tie!”

“Bone,” li diris, kun iom da ordona tono. “Supreniru nun por fari hejmtaskojn. Mi volas interparoli kun instruistino Fang pri kelkaj aferoj. Ne ĝenu nin!”

“Bone,” diris malrapide kaj obeeme Tingting, sed ŝi ne tuj moviĝis pro tio, ke ŝi pli malpli inkliniĝis al la interparola rondo. Alvizaĝe al Fang, ŝi senĉese palpebrumadis, komprenigante, ke ŝi nemalkaŝu la sekreton inter ili. Fang ridete kapjesis por trankviligi ŝin.

Ne elteninte plu, la blindulo laŭtigis sian voĉon, “Nu, ĉu vi ankoraŭ ne supreniras, Tingting?”

“Oh, jam, mi jam foriras,” kriante senĉese, la knabino unuspire enkuris manĝejon kaj rapideme suprenkuris.

Post kiam sia figuro tute malaperis, Fang klinis sin malantaŭen en sofo. Trinketinte gluton da te-akvo, ŝi, rigardante atenteme la viron antaŭ si, treniĝeme demandis, “Oh? Sinjoro Bai?”

Li profunde suĉis la cigaredon sen paroli dum kelka tempo, kaj silente elŝprucis fumon. Post longe, li eligis abruptan demandon, “Kiom da jaroj vi havas, fraŭlino Fang?”

Ĉe tio, ŝi ekstuporis momenton kaj iom maltrankviliĝis, ŝajne por eviti ion. Ŝi elturniĝeme diris, “Mi jam diris al vi, ke mi ne estas tro juna, nek tiel maljuna. Eksterlande oni ne tiel bruske demandas pri la aĝo de fraŭlino, kiel vi.”

“Sed nun ni troviĝas enlande.” Li, tirinte siajn ŝultrojn, forlasis la paroltemon kaj pludemandis,

“Vi estas ankoraŭ ne edzinigita. Kial?”

Ŝi denove stuporiĝis. “Ho, sinjoro Bai,” ŝi diris flegme, “mi ne scias, kion vi volas scii. Vi invitas min ĉi tien por enketi pri mia travivaĵoj, ĉu ne?”

“Kompreneble ne,” li diris, “ mi nur trovas tion stranga, kial la bela ino kiel vi forlasis la luksan vivon en Usono kaj laboras kiel instruistino en la kamparo.”

“Bela?” Ŝi eklevis siajn brovojn. “Kiu diris al vi, ke mi estas bela?”

“Tingting.”

“Tingting?” Ŝi ekridetis. “Tio estas nur infana parolo.”

“Se mi ne eraras,” li diris senĉirkaŭfraze post kiam li elblovis bulon da fumo, “vi suferis ian malsukceson de sento en Usono, ĉu? Tial vi restadas ĉi tie por kuraci vian vundon, aŭ por eviti kelkajn aferojn, travivaĵon de amo aŭ unu personon, ĉu ne?”

Fang tute dronis en stuporo. Ŝi gapis al li longan tempon, ne sciante, kion ŝi devas diri. Kaj post longe, ŝi eligis malpezan elspiron kaj malforte ekkriis, “Ho, sinjoro Bai!”

“Nu, ni ne babilu pri ĉi tio,” li tuj diris, “mi pardonpetas, ke mi menciis ĉi tion. Mi nur volas scii, ĉu vi ne revenos al Usono dum mallonga tempo.”

“Mi pensas, ke ne.”

“Do, tre bone.” Li ekbalancis la kapon. La cigareda stumpo preskaŭ brulis ĝis liajn fingrojn, kaj li palpis sur la tablo por trovi la cindrujon. Ŝi aŭtomate ŝovis ĝin en lian manon. Li akceptis la ujon kaj estingis la cigaredan stumpon. Li diris duonvoĉe, “Dankon.” Ŝi ne respondis. Ŝi silente trinketis teon, iome distriĝema.

“Mi esperas, ke miaj tiuj vortoj ne malgajigu vin,” li diris base kaj mildvoĉe kun iom da bedaŭro.

“Ho, ne, neniel,” ŝi ekvigliĝis.

“Do, mi volas interparoli pri mia celo inviti vin ĉi tien, ĉu bone?”

“Jes.”

“Mi kredas…” li paŭzis momenton, “ke vi vere ŝatas Tingting-on.”

“Jes.”

“Tial mi esperas, ke vi transloĝiĝu ĉe nin.”

“Oh? Sinjoro Bai?” ŝi ekskuiĝis de surprizo.

“Tio, kion mi volis diri, estas inviti vin ĉe nin kiel guvernistinon de Tingting. Mi divenas, ke ŝia lernado ne estas tiel bona, ĉu ne?”

“Ŝi povos sin plibonigi…”

“Sed, ŝi bezonas bonan instruiston,” li intermetis.

Ŝi maltrankvile ekmovis sian korpon.

“Ho, sinjoro Bai…” ŝi heziteme diris, “Se mi ne loĝos en via hejmo, mi ankaŭ povos ripari ŝian lernadon. Fakte, ĉiutage…”

“Jes, mi scias,” li rompis ŝian parolon, “ke vi faras tion unu horon ĉiutage, sed vi ne akceptas pagon. Vi ŝajne ne estas tiu, kiu jam ricevis edukadon en Usono.”

Ŝi ne parolis.

“Mi scias,” li daŭrigis, “ ke vi ne donas atenton al mono. Do, mi pensas, ke se mi dirus al vi, ke vi ricevos altan pagon, tio certe ne kortuŝus vin.”

Ŝi ankoraŭ ne parolis.

“Kiel pri tio, fraŭlino Fang?” li sin klinis iome antaŭen.

“Ho,” ŝi perplekse kuntiris siajn brovojn. “Mi ne bone komprenas, sinjoro Bai. Se vi konsideras, ke unu horo por ripari ŝian lernadon ne sufiĉas, mi povos pliigi la tempon ĝis du aŭ tri horoj. Ĉiuvespere mi alvenos ĉi tien post vespermanĝo, kaj reiros hejmen post riparado. Mi kredas, ke ne necesas por mi loĝi ĉi tie.”

Li eligis alian cigaredon, kaj lia vizaĝesprimo aspektis iome urĝeme.

“Fraŭlino Fang,” li malfacile diris, mordetinte siajn lipojn, “mi kredas, ke vi aŭdis pri miaj onidiroj.”

“Jes,” ŝi diris mallaŭte.

“Do, ĉu vi komprenas min?” Li peze spiris, kun sombra mieno. “Ŝi estas infano, kiu perdis sian patrinon.”

“Jes,” ŝi ankaŭ ekmordetis siajn lipojn.

“Do, vi devas kompreni. Mi ne nur volas havigi al la infano guvernistinon, sed ankaŭ personon, kiu povas vere atenti pri ŝi, flegi ŝin kaj zorgi pri ŝi, tiel ke ŝi kreskadas sane kaj ĝoje.”

“Sed, mi aŭdis…” ŝi sentis sian voĉon seka kaj obtuza, “ke vi jam havigis al la infano duonpatrinon.”

Li ekŝokiĝis, kaj longa peco da cigareda cindro falis sur lian ĉemizon. Li ekhavis longan vizaĝon. Dum momenteto, li aspektis kaj pale kaj maljune, kaj lia voĉo fariĝis mallaŭtigita kaj subpremita.

“Tio estas unu el la kaŭzoj, kial mi invitas vin ĉi tien,” li diris, kun iom da malfacile neretenebla ekscito. “Sciu, ŝi ne estas ordinara infano. Se ŝi estus traktita maljuste, ŝi neniel dirus unu vorton pri tio antaŭ mi. Eĉ se ŝi estus torturita ĝis morto, ŝi ankoraŭ prenus min ĉirkaŭ mia kolo, dirante, ‘Kiel mi ĝojas!’ Ĉu vi komprenas, fraŭlino Fang?”

Ŝi subite deturnis sian kapon flanken, sentante du varmajn fluojn ŝpruciĝi en ŝiajn okulojn, tiel ke ŝia vidkampo fariĝis malklara. Io kortuŝa, ekscita kaj preskaŭ ĝojiga fulmis en ŝi. Oh, ĉi tiu patro ne estas tiel senscia, nekomprenebla nek nezorgema pri sia infano, kiel ŝi imagas! Ŝi ekmovis siajn palpebrojn kaj nerimarkite forviŝis larmojn de la vangoj. Dum ĉi tiu momento, ŝi fine komprenis, komprenis la triston apartenantan al la blindulo. Tiu ĉi homo ne sole havigas al sia filino protektanton, li eĉ petas helpon de ŝi!

“Kiel pri tio, fraŭlino Fang?” li demandis urĝeme.

“Oh, mi…” ŝi falis en konfuzitecon. “Mi ne scias… Mi pensas, ke mi devas konsideri pri tio.”

“Pri kio konsideri?”

“Vi scias, ke mi estas instruisto de Zhengxin Lernejo, kaj Tingting mia lernanto. Se mi nun servus kiel ŝia guvernistino, tio ŝajnas ne deca kaj krome kaŭzus klaĉojn de aliaj…”

“Hm! Kia sensencaĵo!” li diris rikane, “Multas instruistoj de elementaj lernejoj, kiuj servas kumule kiel guvernistoj. Vi neniel estas ununura guvernisto. Se vi vere donas atenton al tio kaj volas eviti klaĉojn, do, rezignu la oficon de Zhengxin Lernejo! Mi donos duoblan pagon, kiun vi ricevas de Zhengxin Lernejo.”

Ŝi nereteneble montris flegman rideton. Nebulo da abomeno estiĝis en ŝi. Ŝi ne komprenis, kial tiuj riĉuloj emas atingi la celon per mono, kvazaŭ ili povus aĉeti per mono ajnan aĵon en la mondo.

“Ĉu vi alkutimiĝas fari tiajn aĉetojn?” ŝi diris moke. “Sed tre domaĝe, ke mi simple estas…”

“Lasu do,” li interrompis ŝin. Stariĝinte, li lerte iris al la ĝisplanka fenestro kun sia dorso al ŝi.

Li diris mallaŭte kaj morne, “Ŝajnas, ke mi uzis eraran metodon, sed vi ne povas nei, ke tiu metodo estas la plej efika por solvi problemojn. Nu, se mi diras, ke Tingting vin bezonas, ĉu tio efikas?”

En ŝia koro fontis acideco. Ŝi aŭde distingis el la tono de la viro senhelpecon kaj petemon.

Stariĝinte, ŝi laŭvole alproksimiĝis al li. Ekster la fenestropordo brilis luno kaj, sub la lunlumo, disflorantaj floroj skuiĝis, ĵetante ombrojn sur la teron. Profunde enspirinte, ŝi rigardis altan florarbeton, dirante, “Kiel bona rozujo!”

“Kio?” li surprizite ekkriis, kvazaŭ elektrofrapite. “Kion vi diris? Rozujo? Ĉu troviĝas rozujoj en mia ĝardeno?”

“Oh, ne, mi erare nomis ĝin.” Ŝi fikse rigardis al lia paliĝinta vizaĝo. “Ĝi nur estas hibiska arbeto. Mi ne scias… Ĉu vi ne ŝatas rozojn? Kial? Vi devus ŝati ilin, ĉar ili estas la plej bonodoraj, dolĉaj kaj belaj, precipe la flavaj rozoj.”

Li kaptis per mano la anson sur la fenstropordo, kun rigidigitaj muskoloj sur sia vizaĝo.

“Ĉu vi ŝatas rozojn?” li demandis senemocie.

“Kiu ne ilin ŝatas!” ŝi respondis ankaŭ senemocie. Rigardante ekster la fenestron, ŝi staris kelkan tempon. Poste, ŝi subite ekvigliĝis. Turninte sian kapon, ŝi direktis sian rektan rigardon al li, kaj diris decideme, “Ĵus mi jam faris pripenson, sinjoro Bai, kaj mi akceptas vian inviton. Sed mi ne povas rezigni la oficon de Zhengxin Lernejo. Tial mi loĝos ĉe vi. Ĉiutage mi kaj Tingting kune iros al la lernejo kaj revenos kune. Mi esperas, ke mi havu apartan ĉambron, salajron de 2000 dolaroj, kaj— tutan liberecon.” Post paŭzo, ŝi aldonis, “Mi transloĝiĝos ĉi-sabate!” Sin turninte, ŝi iris al sofo kaj prenis sian mansakon.

Li urĝeme turnis sian kapon, kun brilanta vizaĝo.

“Ĉu decidite?” li demandis.

“Decidite!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.