|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Frue en la sekvanta mateno Gao reiris al la sudo. Ĉe vesperkrepusko de la sama tago, kiam Fang kondukis Tingting-on en la salonon, ŝi trovis, ke Ailin jam revenis.
Tiu jam ŝanĝis sian veston por hejma kostumo: oranĝkoloraj lanpulovero kaj jupo, kaj dorsklinis sin en la sofo, fiksrigardante enpenseme la ruĝajn rozojn en la vazo sur la tableto.
Ankaŭ sur la tablo de la manĝejo staris granda vazo da rozoj. De kiam oni ne sciis, troviĝis rozoj ĉie en la salono. Aŭdinte ilin eniri, ŝi, langvore levinte siajn okulharojn, ĵetis rigardon al ili kaj distrite demandis, “Kien via paĉjo iris, Tingting?”
“Ĉu li jam eliris? Mi ne scias. Mi estis en la lernejo,” Tingting respondis timide. Kiam ŝi vidis Ailin-on, ŝi estis kvazaŭ museto, kiu vidas katon. Ekmemorante, ke ŝi ne vidis maljunan You kaj la aŭton, Fang eksciis, ke Bai eliris evidente.
“Ĉu lia malsano resaniĝis?” Ailin demandis, fajlante siajn ungojn per fajlileto. Oni ne scias, al kiu ŝia demando estis direktita.
“Jes, jam frue,” Fang respondis anstataŭ Tingting. Rigardante Ailin-on, ŝi ĝentile demandis,
“Kiel longe vi jam revenis?”
“Jam ĉi-posttagmeze,” Ailin respondis. Subite levinte siajn okulojn, ŝi ĵetis penetreman rigardon al Fang. “Ĉu vi povus sidiĝi por babilado, fraŭlino Fang?”
Sidiĝinte, tiu transdonis la librojn en la mano al Tingting kaj diris al ŝi, “Tingting, metu ĉi tiujn librojn en mian ĉambron. Kaj ankaŭ demetu vian lernej-uniformon, por ke ĝi ne malpuriĝu ĝis vi iros al la lernejo morgaŭ.”
Tingting supreniris laŭ la ŝtuparo kun la libroj en sia brakumo. Fang returnis sian rigardon kaj trovis, ke Ailin preme sekvis ŝin per esplorema kaj stranga rigardo.
“Fraŭlino Fang,” ŝi diris malrapideme, “vi ŝajnas ŝati infanojn, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kial vi ne edziniĝis?” Fang ekmiris kaj tuj amare ekridetis. Ŝi rigardis Ailin-on, ne sciante, kial ŝi volas interparoli kun ŝi! Tio estas normala! Ĉu eblas, ke ŝi trovis ion suspektindan, tuj kiam ŝi revenis? Tio neeblas. Kaj cetere, ŝi ankoraŭ ne vidis Peiwen-on. “Ĉiu havas sian malsaman sorton, vi scias,” ŝi eviteme diris.
“Ĉu vi spertis amaferon?” Ailin preme demandis.
“Jes,” la demandito montris ioman maltrankvilecon.
“Kiel ĝi okazis? Vi havas afliktan sperton, mi pensas.”
“Oh!” ŝi malforte eligis ekkrion. Rigardante Ailin-on, ŝi volis preni iniciativon. “Ne ĉiu havas tian bonŝancon kiel vi, sinjorino Bai. Ne estas facile ekhavi feliĉan familion.”
“Hm!” ŝi ekrikanis, fiksante siajn belajn grandajn okulojn sur ŝin. “Ĉu vi ironias? Vi jam tion vidis! Tiu ĉi feliĉa familio, kiel feliĉa, kiel varma!”
“Se vi nur volontus feliĉigi ĝin...” ŝi diris mallaŭte.
“Kion vi diris?” Ailin jam kaptis ŝian parolon. “Vi volas diri…”
“Sinjorino Bai!” Ŝi klinis sin al ŝi, al kiu ŝi diris tiujn vortojn tre sincere. “Vi povas ŝanĝi ĉion, se vi volas! Tiu patro kaj lia filino bezonas vin!”
“Kiel vi eksciis pri tio?” Ailin levis siajn brovojn, sub kiuj ŝiaj grandaj belaj okuloj brulis per fajro, indigna kaj malama fajro. “Vi tute ne scias pri tio! Vi scias pri nenio! Ili ambaŭ ne bezonas min. Tio, kion ili bezonas, estas fantomo, la fantomo de Zhang Hanyan!”
Ĉe tio Fang eksentis malvarman ektremon. “Mi neniam aŭdis, ke oni ne povas venki fantomojn!” ŝi diris malforte kaj nevolonteme.
“Do, vi nun aŭdas pri tio!” Ailin diris, rigardante ŝin. Poste, ŝi subite iris al alia paroltemo.
“Bone! Diru al mi, kio okazis en la hejmo dum mia kelktaga foresto.”
“Kio?” ŝi ekmiris. “Nenio okazis. Nur la homo, kiun Tingting nomas onklo Gao, loĝis kelkajn tagojn ĉi tie.”
“Tion mi jam scias. Yazhu jam diris al mi tion. Por kio li venis ĉi tien?”
“Mi ne... ne scias.”
“Kio pri ĉi tiuj floroj?” Ailin fingre montris la rozojn en la vazo. “Pro kio?”
“Oh?” Fang gapis al ŝi.
“Ĉu vi ne komprenas? En la salono de la familio Bai neniam videblas rozoj! Tio estas lia leĝo!
Sed nun, pro kio ĉi tiuj floroj aperas?”
“Mi... pardonon. Mi ne scias.”
“Ĉu vi ne scias?” Ŝi penetreme rigardis ŝin. “Sed en via ĉambro eksponiĝas floroj!” Do, ŝi jam iris en ŝian ĉambron! Fang renkonte alfrontis ŝian rigardon. Tiu virino ne estas malklarkapa! Ŝia sento estas akra kaj ŝia reago rapida. Ekmordinte la lipon, ŝi mallaŭte diris, ”Sinjorino Bai, sinjoro Bai ne donis la leĝon, ke rozoj ne metiĝu en mian ĉambron!” Kun straba rigardo al ŝi, Ailin restis senparola dum longa tempo. Fang eksentis, ke la streĉita etoso fermentiĝas inter ili ambaŭ. Ŝi ne ŝatis tian situacion nek volis malamikiĝi kontraŭ Ailin. Ĉiaokaze, en tiu ĉi familio, ŝi estis nur dungita guvernistino, dum Ailin mastrino!
“Kompreneble, li ne donis leĝon,” Ailin malrapide komencis, “Ĝuste tio estas stranga!”
Stariĝinte, Fang tuj diris, “Ho, sinjorino Bai, se tiuj rozoj ne plaĉas al vi, mi ilin forĵetos!”
“Oh, ne, ne,” Ailin tuj malhelpis ŝin. “Ŝajnas, ke tiuj floroj plaĉas al iuj homoj, alie li ne sendis Yazhu-on malproksimen por aĉeti ilin! Ho, fraŭlino Fang, ĉu vi bonvolus sidiĝi?”
Senrimede Fang residiĝis kaj direktis sian rigardon al Ailin, ne sciante, kion ŝi volas fari.
Klininte sin en la sofo, Ailin denove komencis manikuri siajn ungojn. Dum longa tempo ŝi poluris, tondis kaj fajlis siajn ungojn, eĉ sen levi sian kapon, kvazaŭ ne sciante pri ekzistado de Fang. Ŝiaj indiferenteco, fieraĉo kaj aroganteco vundis Fang-on. Penetreme fiksrigardante ŝin, tiu kviete demandis, “Sinjorino Bai, kian aferon vi restigas min ĉi tien por postuli de mi?”
Disetendinte siajn fingrojn, Ailin ekzamenis tiujn manikuritajn ungojn. Kaj poste ŝi subite turnis sian kapon kaj demandis, “Ĉu vi kapablas ŝmiri ungovernison?”
“Oh?” Fang mirkonsterniĝis.
“Mi demandis al vi, ĉu vi povas ŝmiri ungovernison? Helpu al mi ŝmiri.”
Fang gapis al ŝi. Dum ĉi tiu momento, ŝi venis al la kompreno. Ailin restigis ŝin sen alia celo ol humiligi, turmenti ŝin, kaj trovi iun por verŝi sian tutan koleron. Kaj ŝi? Ŝi jam fariĝis la homo, al kiu ŝi volis elsputi sian koleron. “Oh, pardonon,” ŝi diris, “Mi ne kapablas.”
“Vi ne kapablas?” Ailin eklevis siajn brovojn. “Do, kion vi kapablas fari finfine? Vi nur kapablas zorgi pri la blindulo, mi pensas.”
Fang eksaltis pro ŝokiteco. Ŝi ne plu povis reteni sin. Rigardante Ailin-on per rondigitaj okuloj, ŝi demandis kun subpremita kaj indigna tono, “Kion vi volas diri, sinjorino Bai?”
“Haha,” ŝi malvarme ridetis. “Ne aspektu tiel nervoza! Ne havu kulpan konsciencon kiel ŝtelisto!” Stariĝinte, ŝi ĵetis ungotondilon sur la tablon. Ŝi iris al la fenestro kaj direktis sian rigardon eksteren. Aŭdiĝis hupado ekstere. Bai Peiwen revenis.
Fang ankoraŭ stupore staris en la salono. Ŝi dronis en konfuzita animstato, kaj krom konfuzo, ŝi ekhavis la senton miksitan per ofenditeco,vunditeco, kontraŭdiroj kaj amareco. Oh, ĉio ĉi tio jam fariĝis tiom malsimpla kaj embarasiga! Kiel ŝi povus daŭrigi sian restadon ĉi tie? Kiel la afero disvolviĝos poste? Kiel longe ŝi povos resti fronte al la aroganteco de Ailin? Ĉu ankoraŭ ne sufiĉus tiuj maljustaĵoj, kiujn ŝi suferis antaŭ dek jaroj? Ĉu ŝi devus suferi la ofendon de Ailin? Ŝi malrapide turnis sin kaj iris en la direkto al la ŝtuparo per tre pezaj kaj malfortaj paŝoj. Apenaŭ ŝi atingis la ŝtuparplatformon, aŭdiĝis malantaŭ ŝi knarado de la pordo kaj la ĝoja krio de Bai, “Ĉu vi estas ĉi tie, Siying?” Ŝi haltis. Turninte sian kapon, ŝi vidis Bai-on stari antaŭ la pordo de la salono, kun papervolvaĵo en alte levita mano kaj kun vizaĝo plena je gaja kaj ĝoja brilo. Antaŭ ol ŝi malfermis sian buŝon, Ailin, starante ĉe la fenestro, eligis mallaŭtan hm-on. Pro tio, la ĝojo sur lia vizaĝo tuj malaperis kaj lia alte levita mano senforte falis. Turninte sian vizaĝon al la fenestro, li heziteme demandis, “Ĉu estas vi, Ailin?”
“Jes, estas mi,” Ailin respondis flegme, ĵetinte rigardon al Fang ĉe la ŝtuparo. “Sed, Siying, kiun vi serĉas, ankaŭ estas ĉi tie!”
Fang eligis mallaŭtan kaj senhelpan suspiron. En tia etoso ŝi preferis foriri. Sin turninte, ŝi iris al la supra etaĝo. Tamen, Ailin tuj severe vokis al ŝi, “Haltu, fraŭlino Fang!”
Surprizite Fang haltis kaj turnis sian kapon. La flamantaj okuloj de Ailin estis penetreme rigardantaj ŝin. “Ĉu vi aŭdis, ke via mastro alvokis vin? Kiel vi povus supreniri malgraŭe?
Malsupreniru!” Kun rigidaj spino kaj muskoloj, ŝi staris tie, prenante la balustradon de la ŝtuparo, kaj observis de la ŝtupo ĉion en la salono.
Kun paliĝinta vizaĝo, Bai eligis urĝeman kaj raŭkan voĉon, “Kion vi faras, Ailin? Fraŭlino Fang havas sian liberecon fari, kion ŝi volas. Tio dependas de ŝia plaĉo, ĉu ŝi malsupreniras aŭ supreniras!”
“Ĉu jes?” Ailin nazparolis, “Ĉu ŝi estas reĝino en la hejmo? Mi insistas malsuprenigi ŝin!
Ŝajnas al mi, ke ŝi iompostiome estas rajdonta sur mian kolon! Malsupreniru, fraŭlino Fang. Ĉu vi aŭdas min?”
Fang alfrontis elprovon: se ŝi malsupreniros, ŝiaj memrespekto kaj sento estos dispremitaj, kaj se ŝi supreniros, ŝi devigite diros adiaŭ al ĉi tiu familio kaj Tingting. Ŝtoniĝante, ŝi staris senmove.
Tamen Bai eksplodis de kolero pli frue ol ŝi. Irinte al Ailin, li laŭte kaj indigne jelpis, “Vi ne rajtas ordoni al fraŭlino Fang, Ailin! Nek ŝi devas obei vin! Se vi respektas vin mem, do ne malfermu vian buŝon!”
Kun rektigita korpo kaj alte levitaj brovoj, Ailin rondigis siajn okulojn. Indigna fajro brulis sur ŝia vizaĝo kaj en ŝiaj okuloj. Ŝi alpremis sin al Bai, kun forte ondanta brusto. Anhelante, ŝi mallaŭte, kruele kaj malame diris, “Vi fripono, Bai Peiwen! Vi blindulaĉo! Ne necesas por vi kovri tiun virinon! Mi scias, ke, kvankam vi estas blinda, vi havas malbonan koron! Hodiaŭ, mi volas foririgi ŝin! Sciu, ke mi ankoraŭ estas la mastrino de la hejmo!” Turninte sian kapon al Fang, ŝi diris, “Ĉu vi aŭdas? Paku viajn aĵojn kaj tuj foriru de Domo Bai!”
“Siying,” Bai urĝeme kriis, “ne kredu, kion ŝi diris! Ne kredu, kion ŝi diris! Vi ne estas invitita de ŝi...”
“Foriru! Ĉu vi aŭdas?” Ailin ankaŭ kriis. “Se vi havas iom da memfidemo kaj iom da memrespekto, ne persistu en restado ĉe alies hejmo tiamaniere! Ĉu vi aŭdas? Foriru! Tuj!”
Fang firme kunpremis siajn dentojn, sentante, ke fajro brulas en ŝia brusto kaj sennombraj tajdoj kirliĝas tie. Ŝia vidkampo malklariĝis. Ŝi aŭdis Ailin-on kaj Bai-on ankoraŭ kriadi, sed ŝi jam ne klare distingis, pri kio ili kriis. Turninte sin, ŝi mekanike, senforte kaj peze supreniris la ŝtuparon. Aŭdinte ŝiajn paŝojn sur la ŝtuparo, Bai postkuris ŝin ĉionspite, raŭke kaj dolore kriante,
“Siying, vi nepre ne foriru! Kredu al mi! Vi nepre ne foriru!”
Li sin ĵetis tiel urĝeme, ke li renversis la seĝon barantan lian vojon kaj stumble falis teren, eligante grandan bruon. Li palpe stariĝis, evidente trafite de peza falo. Prenante la balustradon de la ŝtuparo, li ne povis moviĝi. Poste, li eklevis sian kapon al la ŝtuparo kaj maltrankvile kaj zorgoplene kriis esploreme, “Siying?”
Fang englutis la bulon en la gorĝo. Ĵetinte sian kapon flanken, ŝi decideme supreniris laŭ la ŝtuparo, sen konsidero pri Bai. Kiam ŝi atingis la supran etaĝon, ŝi surprizite trovis, ke Tingting, kaptante la balustradon de la ŝtuparo, rigardis malsupren, kun larĝigitaj okuloj. Ŝia vizaĝeto paliĝis de timego kaj ŝia maldika korpeto senĉese tremadis. Vidinte Fang, ŝi etendis siajn manetojn kaj peteme kaptis Fang-on. Du linioj da larmoj glitfalis de sur ŝia vizaĝeto.
Plorsingultante ŝi mallaŭte vokis, “Instruistino Fang!” Fang tiris ŝin en sian propran ĉambron.
Ferminte la pordon, ŝi sidiĝis kaj firme ĉirkaŭprenis ŝian kapeton en la sinon. Ŝi karesis ŝiajn vangojn, harojn kaj maldikajn manetojn. Poste ŝi alpremis sian kapon al ŝia brusto kaj komencis dolore kaj korŝire plori. La knabino surpriziĝis kaj panikiĝis. Ŝi ĉirkaŭprenis ŝian korpon kaj skuis ŝin, senĉese vokante mallaŭte, “Instruistino Fang! Instruistino Fang! Instruistino Fang!”
Iom poste la maldika korpeto glitis sur la tapiŝon. Ŝi surgenuiĝis antaŭ Fang kaj metis siajn manojn sur ŝiajn genuojn. Kun levita larmomakulita vizaĝeto, ŝi direktis sian rigardon al ŝi, kaj mallaŭte kaj peteme diris, “Vi ne foriros, instruistino Fang? Mi petas vin ne foriri! Mi petas! Mi petas, instruistino Fang!”
Tra la larma vualo, Fang rigardis ŝian delikatan kaj belan vizaĝon, sentante, ke ŝia koro kuntiriĝas kaj kuntiriĝas en bulon. Ŝi malpeze disŝovis ŝiajn mallongajn harojn ĉe la frunto, forviŝis, kun senlima kompato, ŝiajn larmojn sur la vangoj, kaj milde premis ŝian kapon sur siajn genuojn. Aĥ! Ŝia infano! Ŝia filino! Ŝia “hejmo”! Nun, kian decidon ŝi devas fari? Kian decidon?
Tiameniere, ĉirkaŭprenante Tingting-on, ŝi sidis tie senmove dum tre longa tempo.
El malsupre ankoraŭ aŭdiĝis la voĉoj de kverelado inter Ailin kaj Bai, kaj evidente pli kaj pli intensiĝis ilia buŝa batalo. Ondis la bruo de kverelado, miksita de sonoj de frakasiĝo de aĵoj.
Sakrado, blasfemado kaj frakasiĝo kontribuis al grandega rumoro kaj malordo. Fang tenis sin silenta, kaj ankaŭ senparola restis la knabino, kiu kunŝoviĝis sur ŝiaj genuoj. Fine, ĉio kalmiĝis.
Iom poste aŭdiĝis surdiga hupado de aŭto kaj knarado de ĝia rapida elveturado. Ambaŭ Fang kaj Tingting eksciis, ke Ailin ekveturis eksteren denove. Fang pensis, ke Bai supreniros kaj frapos ŝian pordon, sed tio ne okazis. Ĉio dronis en silento, tomba silento, eĉ surpriza kaj korpika silento.
Ĉe vespermanĝo, Fang malsupreniris, gvidante Tinting-on. Ŝi vidis, ke Bai profunde sidis en la sofo kun alta dorsapogilo, kun pala vizaĝo, kaj elsputis plenbuŝojn da cigaredfumo. Yazhu kviete forigis la disrompitajn pecetojn de la florvazo, inter kiuj troviĝis rozaj petaloj disŝiritaj sur la tero.
Ĉe la tablo regis tre sufoka etoso. Tri altabliĝantoj tenis sin silentaj. Bai havis la mienon de enpensemo kaj ioma gvatemo. Li ŝajne sin gardis kontraŭ io, aŭ li atendis la kolereksplodon de Fang. Tamen, ŝi sin montris tre trankvila, ne volante diri ion plu. Kio utilus, eĉ se ŝi plu koleriĝus kaj plendus kontraŭ Bai? Siaflanke Tingting montris sian timidecon sur la vizaĝo kaj tremetis en la silento de la du plenkreskuloj. Tiel manĝado finiĝis en la silentema kaj kvieta atmosfero. Post manĝo Fang kondukis Tingting-on al la ŝtuparo, ĉe kiu ŝi faletis pro aĵo sur la tero. Klininte sian korpon, ŝi levis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas la paperrulaĵo, kiun Bai alportis por montri al ŝi. Kiam ŝi disvolvis ĝin, antaŭ ŝi prezentiĝis desegno de konstruado delikate pentrita kaj ĝia titolo skribiĝis en ruĝo “Plano de Hanyan Bieno”. Pro tio, ŝi eksciis, pri kio Bai okupiĝis tiun tagon. Ĉar li ne kapablis desegni mem, li devigite turnis sin al aliaj por helpo. Povis esti, ke li kaj tiu arkitekto okupiĝis pri tio la tutan posttagmezon. Ŝi pretervole eksentis spasman doloron. Aĥ, tiu viro! Aĥ,
Hanyan Bieno, kiun ŝi iam prisonĝis! Alirinte al Bai, ŝi metis la paperrulaĵon sur liajn genuojn kaj mallaŭte diris, “Jen via desegnaĵo, sinjoro.”
Li ekprenis ĝin senparole. Li turnis sian vizaĝon supren al ŝi, kun mieno de esperemo kaj atendado, kvazaŭ soifante, ke ŝi diros ion. Tamen ŝi diris nenion, kaj ne kuraĝis diri ion, ĉar ŝia gorĝo estis ŝtopita. Ajnaj vortoj povus malkaŝi ŝian senton en la koro. Kunportante Tingting-on, ŝi daŭrigis sian supreniradon. Sed, kiam ŝi ĵetis al li rigardon antaŭ ol atingi la supran etaĝon, la abrupte alnaĝantaj morneco, soleco kaj malespero sur lia vizaĝo ŝin tremegis tre forte.
La tutan nokton ŝi restis en la ĉambro de Tingting, helpante al ŝi fari hejman taskon kaj akompanante ŝin. Post kiam tiu enlitiĝis, ŝi ankoraŭ sidis ĉe la lito, rigardante ŝian dormeman vizaĝeton. Kiam ŝi bone ordigis ŝian kapkusenon kaj disŝovis ŝiajn harojn sur la vizaĝo, ŝi zumis mallaŭte lulkanton:
“Homoj kvietas en nokto profunda,
Ĉesis birdetoj pepadon mallaŭtan.
Regas pezege silent’ sur la kampoj,
Fermu l’ okulojn etulo rapide.
Vento leĝeras kaj sonĝo malpezas,
Restu rideto ja ĉe viaj lipoj...”
Malferminte siajn okulojn, la knabino ĵetis malklaran rigardon al Fang. Oscedinte, ŝi murmuris, “Vi kondutas kiel mia panjo, instruistino!”
Post tio, ferminte la okulojn, ŝi endormiĝis. Klininte sin, Fang malpeze kisis ŝin sur la frunto kaj daŭre kantis:
“Dormu, libera jen de maltrankvilo,
Panjo vin gardu, vin gardu zorgeme!”
Post kiam la knabino endormiĝis definitive, ŝi bone volvis ŝin per kotona litkovrilo kaj metis ŝian pupon al ŝia brakflekso. Post tio, starante ĉe la lito, ŝi mute rigardis ŝin. Larmoj malklarigis ŝian vidkampon, en kiu la knabino troviĝis kvazaŭ en vaporo. Post longa tempo, ŝi senbrue retiriĝis el la ĉambro kaj fermis la pordon. Tiam ŝi trovis, ke Bai, apogante sin kontraŭ la pordkadro, senmove aŭskultas ŝian moviĝon. Ŝi ekmiris kaj silente ekrigardis lin. Levinte sian kapon, ŝi volis ĉirkaŭiri lin kaj reiri al sia ĉambro. Sed li precize baris al ŝi la vojon. “Siying!” li vokis mallaŭte. “Diru ion! Koleru pro la ofenditeco, kiun vi suferis! Ne tenu vin tiel silenta, ĉu bone?”
Ŝi restis senparola. Du gutoj da larmoj nerimarkite glitfalis desur ŝiaj vangoj. Ŝi malpeze liberiĝis de li kaj direktis sin al sia ĉambro. Li ne plu baris ŝin. Li nur apogis sin tie, kun la vizaĝo plena de amareco kaj pardonpetemo. Enirinte sian ĉambron, ŝi turnis sian kapon kaj ĵetis tiujn mallaŭtajn vortojn, “Ĝis la revido!” Ŝi ne plu kuraĝis vidi lin, kaj tuj fermis la pordon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.