|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Aŭdiĝis malpezaj frapetoj sur la pordo.
“Envenu!” kriis Fang Siying, levante sian kapon el super la librotablo.
Puŝmalfermiĝis la pordo. Bai Tingting envenis kun librosako sur la dorso, kaj fermis la pordon post si. Kun dolĉa rideto, ŝi mallaŭte diris, “Mi venas, instruistino.”
“Bone. Sidiĝu, Tingting.” Fang alŝovis kanseĝon al ŝi kaj sidigis ŝin. Poste, okule ekzamenante ŝin, ŝi ridete diris, “Ĉu vi scias, ke vi jam multe progresis post unu monato de lecionriparado. Videble, vi ne povas ne fari bone, sed ne volontas fari bone, ne volontas fari bone kun zorgemo.”
Mallevinte siajn brovojn, la knabino eligis suspiron.
“Jen vi suspiras denove,” Fang priŝerce diris, “De kiu vi lernas pri suspiremado? De viaj gepatroj?”
“De mia patro — aĥ!” La knabino ekpensis pri io. Ŝi eltiris koverton el la librosako kaj transdonis ĝin al Fang, ridante, “Mi preskaŭ forgesis tion. Mia patro volas, ke mi donu ĝin al vi.”
“Kio estas tio?” Fang perplekse ricevis la koverton kaj malfermis ĝin. Troviĝis en ĝi staketo da dek 100-dolaraj monbiletoj. La rideto malaperis el ŝia vizaĝo. Rigardante al la knabino, ŝi demandis, “Por kio estas ĉi tio?”
“Mia patro diris, ke vi ne senpage riparu miajn lecionojn. Ĉi tio estas dankesprimo, la pago por lecionoj.”
“La pago por lecionoj?” Fang ne povis reteni rideton. Ŝi enmetis la monbiletojn en la koverton kaj redonis ĝin al la knabino, dirante, “Redonu ĝin al via patro, ĉu? Diru al via patro, ke mi riparas viajn lecionojn ne por pago. Ne mankas al mi mono. Se vi pagas, ĉio iras nenature. Ĉu vi komprenas? Prenu ĝin hejmen!”
“Sed…” La knabino urĝeme diris, “Mia patro ordonis al mi transdoni ĝin al vi. Se mi reportos hejmen, mia patro koleriĝos.”
Fang ekstuporis. “Via patro…” ŝi heziteme demandis, “ofte koleriĝas kontraŭ vi?”
“Ne, ne!” La knabino laŭtvoĉe kriis, “Mia patro neniam koleriĝas kontraŭ mi, neniam! Li amas min, ĉu vi scias?” Ŝi eligis spiron kaj fikse rigardis al Fang. Kaj ŝi abrupte ŝanĝis sian tonon kaj diris softe, milde kaj infanece, “ Hieraŭ estis mia naskiĝtago.”
“Ĉu jes?” Fang falis en alian stuporon, ne sciante, kion la knabino volas esprimi.
“Jes, mi mem forgesis pri tio.” La knabino rigardis al ŝi per paro da rondigitaj okuloj, honestaj kaj naivaj. “Kiam mi hejmenrevenis post lerneja kurso, mi vidis grandan tritavolan torton, kandelojn kaj florojn en la ĉambro, kaj mi ŝtoniĝis pro miro. Mia patro eklevis min en la aero kaj diris ‘Feliĉan naskiĝtagon, mia etulino!’” Eliginte alian spiron, la knabino montris senlimajn kontentecon kaj ĝojon. “Mia patro ĉiam nomas min etulino. La kaŭzo kial li nomas min tia, mi pensas, estas tio, ke li ne povas vidi mian altecon pro sia blindeco. Poste panjo metis en mian sinon tre belan skatolon ligitan per ruĝa silka banto. Instruistino Fang, divenu,” ekbrilis la okuloj de la knabino, “kio troviĝis en ĝi?”
“Do kio troviĝis ene?” Fang koncentriĝis en aŭskultado.
“Granda pupo!” diris la knabino anhelante. “Ĝi havas orajn longajn harojn, malfermeblajn kaj fermeblajn okulojn, blankan gazan jupegon. Oh, instruistino, vi ne povas imagi, kiel bela ĝi estas.
Venontfoje, mi alportos ĝin al vi por pririgardi, ĉu bone? Ĝin mia panjo aĉetis persone en Tajpeo, ĉar ŝi scias, ke mi ŝatas pupojn. De mia infanaĝo, ŝi aĉetas multajn diverspecajn pupojn. Mi havas ŝrankon speciale kiel deponejon de miaj pupoj. Mi donas nomon al ĉiu pupo. Mi nomis nigran pupon karbeto kaj malbelan pupon pajaco. Nun divenu, kian nomon mi donis al tiu nova pupo.”
“Kian nomon?”
“Orbuklo. Ĉu la nomo estas bona? Se vi vidus ĝiajn orbuklon kaj platnazon!.”
“Bona nomo,” diris Fang, gapante ŝian vizaĝon plenan je infaneco. Dum tiu momento, sur ŝia infaneca vizaĝo troviĝis neniom da plenkreskula melankolio, kiun ŝi legis antaŭe.
“Ĉar vi jam havas multe da pupoj, kial via panjo ankoraŭ donacis al vi pupon?”
“Kial!” La knabino alte levis siajn brovojn. “Se estas nur sola pupo, ĝi certe enuas. Ju pli multe, des pli bone, kompreneble. Tiel, ili povas ludi kune, manĝi kune kaj dormi kune kaj ne plu enuas.”
Fang kompateme rigardis al la knabino. Tio estas la ĉagreno de solnaskitaj infanoj!
“Ĉu vi ordinare sentas enuon, Tingting?” ŝi softe demandis.
“Oh, ne!” la knabino tuj respondis. “Mi ne sentas enuon. Panjo ĉiumomente restas ĉe mi.
Matene ŝi kombas kaj plektas al mi la harojn. Kvankam Yazhu ankaŭ povas helpi min kun harplektado, mia panjo mem faras tion, timante, ke tiu dolorigas min. Poste ŝi akompanas min matenmanĝi, okule sekvas min ekster la pordon por iri al la lernejo. Nokte ŝi sidas ĉe mi, kiam mi faras hejmtaskojn, kaj zorgeme enlitigas min. Post mia endormiĝo, ŝi ankoraŭ zumas lulkanton… oh,” ŝi direktis sian ravitan rigardon eksteren tra la fenestro. La brilo de feliĉo lumigis ŝian vizaĝon. “Ŝi estas la plej bona panjo en la mondo!”
“Ho,” kunmetinte sian atenton, Fang diris, “Estas via feliĉo havi tian panjon. Do, ni ne babilu pri via panjo. Elprenu vian lernolibron de aritematiko!”
“Aj!” suspirinte, la knabino bedaŭreme eltiris sian rigardon el ekstere de la fenestro. Kvazaŭ petege, ŝi rigardis al Fang, dirante, “Ĉu necesas elpreni la libron? Ĉu vi ne ŝatas aŭskulti min?”
“Oh, mi ŝatas, Tingting,” tuj diris Fang, prenante ŝiajn manojn en la siajn. “Tamen, Tingting, lernado ankaŭ estas grava…” abrupte haltinte en parolado, ŝi gapis la paron da ŝiaj manoj. Ŝi surprizite kaj ekscitite vokis laŭtevoĉe, “Tingting!”
La knabino subite surpriziĝis, kaj volis tuj eltiris siajn manojn, sed Fang jam firme prenis ilin, ne lasante ŝiajn manojn liberaj.
“Tingting!” Fang anhelis, “Kio okazis al vi? Diru al mi, kio okazis.” Sur la polmoj, dorsoj kaj pojnoj de ŝiaj manetoj plenis blupurpuraj sangkovritaj kaj ŝveliĝintaj vundoj, videble kaŭzitaj de ia batado, kia punvergo. Nun, pro la firma prenado de Fang, la knabino sentis tian doloron, ke ŝi senĉese faris enspirojn, sed ŝi eltenis kaj brave rigardis al Fang. Ŝi klare diris, “Mi… stumble falis.”
“Stumble falis?” Fang ekkriis, ekscitite ekster si. “Ĉu stumblado povas kaŭzi tiajn vundojn?
Tingting, vi prefere diru la mi la veron, alie mi kondukos vin al via patro. Mi volas scii, kio okazis!”
“Ne, instruistino!” La knabino surpriziĝis panike. Kaptante la instruistinon, ŝi streĉe kaj petege kriis, “Ne, instruistino! Ne diru tion al mia patro! Mi petas! Instruistino, neniel faru tion!”
“Sed kio okazis al vi? Diru, diru al mi!” Fang, prenante ŝiajn ŝultrojn, skuis ŝin. “Ĉu iu batis vin? Ĉu iu malbone traktis vin? Diru!”
“Instruistino!” La knabino kolapsis psike. Ĉiuj kamuflaĵoj forlasis ŝin dum momento. Ŝi ekkriis triste, kaj larmoj rapide svarmis en ŝiajn okulkavojn. Kun pala vizaĝo kaj tremantaj lipoj, ŝi skuiĝis kiel falanta folio en frosta vento. Per voĉo petega kaj trista, ŝi kriis, “Mi petas, ke vi ne demandu plu! Ne demandu plu, mi petas, instruistino!”
“Ni iru!” Stariĝinte, Fang kaptis la knabinon. “Ni iru al via hejmo. Mi volas paroli kun viaj gepatroj!”
“Ne!” Kriante, la knabino ĉirkaŭbrakumis Fang-on. Kun sia larmokovrita vizaĝeto en ŝia sino, ŝi diris plorsingultante, “Ne diru al mia patro, mi petas! Bona instruistino, mi petas vin! Mia patro scias nenion, li nenion scias. Li estas blinda kaj vidas nenion. Ne diru al li, alie li koleriĝos kaj ne povas elteni. La kuracisto diris, ke li ne povas koleriĝi, ĉu vi scias? Instruistino, mi petas, ke li ne sciiĝu pri tio. Panjo faris tion ĝuste por kolerigi lin… Oh, instruistino!” Ŝi firme enŝovis sian kapon en ŝian sinon, sufokiĝinte de plorsingultoj.
La koro de Fang krampiĝis. “Ĉu vi diris… vi diris…” ŝi haste spiradis, “ke via panjo faris tion?
Ĉu ŝi batis vin?” ŝi demandis malfacile kaj nekredeme.
“Em, instruistino, nepre ne diru tion al mia patro! Ne diru al li, ĉu? Instruistino!” la knabino daŭre plorsingultis kaj petegis.
“Oh, Tingting.” Fang faris engluton de salivo kaj ekpalpebrumis: ŝi devas kvietigi sin unue.
Levante ŝian mentonon, ŝi okule ekzamenis ŝian larmokovritan magran vizaĝon. Kiu scias, kiel granda ŝarĝo pezas sur la koro de ĉi tiu infaneto! “Diru al mi la veron. Mi promesas, ke mi ne diros al via patro,” ŝi diris, “Kiu batis vin? Ĉu via panjo?”
La knabino kapojesis.
Fag eksentis korpremon. Ŝi firme ekfermis siajn okulojn kaj forturnis la kapon. Post longa momento, ŝi returnis sian kapon kun larmoplenaj okuloj. “Tamen, vi ĵus diris, ke via panjo tre amas vin kaj ŝi estas la plej bona panjo en la mondo!”
“Instruistino!” petegis la knabino, kompatinde rigardante la instruistinon.
“Ĉion vi teksis, ĉu ne?”
La knabino refoje kapojesis.
“Ĉu via naskiĝtago?” Fang daŭre demandis, “Ankaŭ vi mensogis, ĉu ne? Hieraŭ tute ne estis via naskiĝtago, ĉu?”
La infano honteme mallevis la kapon.
“Kial vi teksis ĉion ĉi tion?”
La infano restis senparola.
“Pro kio?”
Ŝia kapo kliniĝis pli malalten.
“Mi ne volas, ke vi kredu, ke mia panjo ne amas min.” Ŝia voĉo flustre mallaŭtis. “Mi timas, ke vi diros tion al mia patro.”
“Ĉu via panjo ofte batas vin? Kial?”
La knabino levis siajn okulharojn. En ŝia larmoplena okulparo troviĝis melankolio de plenkreskulo. Dum momento, ŝia vizaĝeto, jam ne plu naiva nek infaneca, fariĝis prudenta, saĝa kaj matura.
“Vi certe scias, ke ŝi ne estas mia propra panjo,” ŝi diris malforte. Ŝia voĉo kvietiĝis sen plendo, sen malamo. “Mi ne povas postuli, ke ŝi amu min kiel mia propra panjo, ĉu? Plie, mia patro malbone traktas ŝin kaj pro tio ŝi koleriĝas. Ŝi elverŝas sian koleron sur min, tiel ke ŝi provokas koleron ĉe mia patro.” Ekskuinte sian kapon, ŝi, kun aminda kaj tolerema mieno, rigardis al Fang. “Mi ne donas al ŝi ŝancon. Mi ne lasas mian patron sciiĝi pri tio. Instruistino, gardu la sekreton por mi, ĉu bone?”
La koro de Fang tordiĝis pro tio, kion la knabino rakontis, kaj ŝi sentis acidecon en la nazo.
Kiel mizera infano! Kian pekon ŝiaj gepatroj faris, tiel ke la magra infano eltenas turmentojn korpe kaj psike! Ŝi zorgeme okulekzamenis la knabinon dum longa tempo. Poste, ŝi firme altiris ŝin al sia sino kaj karesis ŝiajn suplajn harojn. Kun tremeto, ŝi diris, “Bone, Tingting, mi konsentas, ke mi ne diros tion al via patro, sed vi devas promesi, ke vi neniam mensogu al mi kaj diru ĉion al mi, ĉu?”
“Bone.”
“Kaj krome,” Fang sentis fridan tremon, “ne incitu vian panjon. Se ŝi volos bati vin, forfuĝu, forfuĝu foren, forfuĝu ĉe min. Ĉu vi komprenas? Stulta etulino! Ne lasu ŝin tuŝi vin, eĉ je unu fingro! Ĉu vi scias, Tingting?” La knabino kapleve rigardis al ŝi, kun okuloj plenaj de adoremo kaj amemo. Ĉar infanoj ĉiuj estas sensivaj kreitaĵoj, ili scias, kiu vere tenere amas ilin.
“Bone, instruistino,” ŝi diris. Per hezitema kaj malrapidema tono, ŝi daŭrigis, “Ne vin turnu al mia panjo, ĉu bone? Sciu, mia panjo ne estas malbona. Ŝi nur havas malbonan humoron. Ŝi ne meritas riproĉon, vi scias. Kelkatempe paĉjo kverelegis kun ŝi, kaj li insultis ŝin,” fiera brilo montriĝis en ŝiaj okuloj, “ke ŝi ne estas milone bona ol mia propra patrino. Ve, se mia propra patrino ne mortus!” ŝi profunde suspiris kaj eksilentis.
Fang perplekse rigardis al la knabino. Kian familion ŝi havas? Ŝi ne volis profundiĝi en pripensado. Sed, kia infano ŝi estas?
“Instruistino!” Envenis Tingting, puŝmalfeminte la pordon de Fang. Dum la tagmeza tempdaŭro por ripozo, la instruistino dronis en kontemplado, kuŝante oblikve sur la lito.
“Por kio, Tingting?”
“Mia patro invitas vin al vespermanĝo ĉe ni ĉivespere. Li petas, ke mi irigu vin al nia hejmo, ĉu bone, instruistino?”
“Al vespermanĝo.” Fang ekstuporis. “Kian aferon li havas por renkonti min? Ĉu estas speciala dato hodiaŭ?”
“Ne. Mia patro nur diris, ke li invitas vin al vespermanĝo.”
“Do, kial?” Fang enpense ridetis. “Kion vi diris al via patro pri mi?”
“Mi nur diris al mia patro, ke vi ŝatas min. Li pridemandis al mi multon, kaj mi diris ĉion al li.”
“Kion li pridemandis?”
“Li demandis, ĉu vi estas afabla, ĉu vi havas bonan temperamenton, kaj ĉu vi estas bela.”
“Kion vi diris?” demandis Fang ridetante.
“Mi diris,” la knabino, kun dolĉa rideto sur la vizaĝo, aliris al la litrando kaj ameme apogis sin al ŝi. “Mi diris, ke vi estas la plej bona, la plej afabla kaj la plej bela instruistino en la mondo!”
“Oh,” Fang nereteneble ridetis. “Kia infano!”
“Jen iru al nia hejmo! Ĉu bone?” ŝi petis, skuante la brakon de Fang. “Iru, ĉu bone? Mia patrino ne estos hejme ĉivespere.”
“Ĉu via patrino ne estos hejme?” demandis Fang atenteme.
“Ŝi iris al urbo Taichung kaj revenos post tri tagoj.”
“Ĉu ŝi ofte forestas hejme?”
“Jes.”
Post momenta enpensiĝo, ŝi kapjesis, dirante, “Bone, mi iros.”
“Bonege!” hurais Tingting, montrante ĝojan kaj plezuran mienon al Fang. Poste, ŝi abrupte ekhavis longan vizaĝon kaj singardeme diris, “Vi ne diskonigu la sekreton inter ni.”
“Kompreneble ne!” Fang diris, “Estu trankvila!”
“Bone. Do mi iros al vi ĉe ripozejo por instruistoj post lerneja kurso! Ni piediru rehejmen, nur kelkajn paŝojn fore.”
“Mi scias.”
La knabino ekridetis, ekscitita. Sin turninte, ŝi rapide elkuris. Longe post ŝia elkurado, Fang ankoraŭ sentis, ke en la ĉambro tintile eĥis ŝia rida parolo: “Vi estas la plej bona, la plej afabla kaj la plej bela instruisto!”
Ekskuinte sian kapon, ŝi stariĝis el la lito kaj iris al la tualettablo. En la spegulo aperis enpensiĝanta kaj iome ĉagrenanta vizaĝo kaj paro da perplekaj kaj ĝenataj okuloj. Ekzamenante sin en la spegulo, ŝi nodigis siajn longajn harojn sur la verto per malnovtipa hartubero, surportis la okulvitrojn kaj delikate ruĝumis siajn lipojn…Ŝia mano ekhaltis en la aero. Alvizaĝe al la spegulo, ŝi maltrankvile kaj mokeme murmuris, “Kion vi faras nun, Fang Siying? Li estas blindulo! Li tute ne povas vidi vin!” Forĵetinte lipruĝigilon, ŝi peze sidiĝis en la seĝon kaj falis en deprimitan pripensadon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.