La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

24.

Matene, kun laceco de ununokta maldormo, Fang Siying iris al la lernejo, prenante Tingting-on je la mano. Okule sekvinte la figurojn de ambaŭ patrino kaj filino, kiuj malaperis ĉe la fino de la vojo, Gao Lide kaj Bai Peiwen staris longe ĉe la pordo de Domo Bai. Poste, Gao vespiris kaj diris, “Tio estas nekredebla afero!”

Malfrua aŭtuno. La suno disĵetis siajn brilajn kaj helajn radiojn. Banante sin en sunlumo, Bai plenis je neeldireblaj varmo kaj pasio. La longa interparolo tra la nokto ne lacigis lin, sed, male, lin vigligis kaj ekscitis. Sentante la belan sunlumon, li diris, “Ni iom promenu, ĉu bone?”

“Bone,” Gao kapjesis. “Ankaŭ mi volas pririgardi viajn te-plantejojn. Kiam mi venis, mi jam rimarkis, ke vi lasis sovaĝajn herbojn elŝoviĝi ĉie.”

“Ĉu mi havas emon zorgi pri tio!” Bai lamente veis. Ili marŝis laŭ la vojo. Gao instinkte ĵetis rigardon al la te-plantejoj, enkuris en te-plantejon de tempo al tempo kaj deŝiris te-folion por esplore pririgardi, dum Bai aspektis distriĝema. Irinte pecon da vojo, Bai haltis kaj diris, “Diru al mi. Ŝi jamŝanĝiĝis multe, ĉu ne?”

“Ĉu vi parolas pri Hanyan?” Gao demandis enpenseme. “Jes, ŝi jam multe ŝanĝiĝis! Tute ekster mia atendo!” Li falis profunden en pensojn. “Ŝi estas pli matura kaj pli firma ol antaŭe, kaj ankoraŭ pli ĉarma.”

“Ĉu jes?” Bai faris enspiron. “Mi divenas, ke jes! Lide, kiel vi divenas, mi volas fari de komenco. Mi volas akiri ŝin! Akiri ŝin je kia ajn kosto!”

“Peiwen,” Gao malrapideme diris, ”mi konsilas al vi ne agi senpripense!”

“Vi volas diri...”

“Ŝi jam ne plu estas tia, kia ŝi estis antaŭe! Se vi pririgardas ŝin, vi ekkomprenas tion. Ŝi jam ne plu estas gracila kaj timida knabino, sed maturulino! Ŝi povas plenumi tion, kion ŝi promesas.

Vi pli bone agu laŭ ŝia postulo, mi pensas, alie ŝi foriros de ĉi tie!”

“Sed...” Bai urĝeme diris, “ĉu ŝi neniom konsideras la antaŭan amsenton inter ni?”

“Amsento?” Gao ekridetis. “Peiwen, vi estis kulpa kontraŭ ŝi antaŭe. Kredeble la malamo, kiun ŝi kovas kontraŭ vi, multe superas tiun amsenton! Kaj cetere, dum longaj dek jaroj, ŝi restas senedza, dum vi havas alian novan edzinon! Kian amsenton vi esperas, ke ŝi povu memori?” Bai ŝtoniĝis. Malespero kaj konfuzo naĝis al liaj brovoj. Li stupore staris tie senparola dum longa momento. Poste, li murmure ripetis, “Jes, kian amsenton mi esperas, ke ŝi povumemori?”

“Sed ne perdu vian esperon,” Gao nereteneble metis sian manon sur lian ŝultron. “Estas malfacile bone klarigi la aferojn de la homa vivo. Neniu povas antaŭvidi la disvolviĝon de venontaj aferoj. Jen ni ĉiam konsideris, ke Hanyan jam mortis, sed kiu pensis, ke post dek jaroj ŝi subite reaperis kaj magie revenis post diplomiĝo el alilanda universitato. Nun ŝi ne plu estas la kompatinda laboristineto nek sendecidema bofilineto malbone traktita. Ŝi estas sendependa kaj staras pli stabile ol ni ambaŭ! Mi diru al vi, Peiwen, ke ŝi estas mirakla virino! Vi ne devus perdi ŝin! Pro tiu okazintaĵo, mi nun volus doni batojn al vi!”

“Batu min do!” Bai amare ekridetis. “Mi certe ne rebatos! Mi vere meritas batojn!”

“Ne, mi ne donas al vi batojn,” Gao ekridetis. “Vi jam batis vin mem dum dek jaroj. Ĉu mi senkompate aldonu al vi batojn?” Li forte ekfrapetis lin je la ŝultro. “Sed jam sufiĉas nun. Ĉesu malbone trakti vin mem, Peiwen! Vi devas revigligi vin.”

“Estu libera de zorgoj,” Bai ekrektigis siajn ŝultrojn. “Mi devas revigligi min. Laŭ via diro,

Hanyan jam ŝanĝiĝis, sed mi volas reakiri ŝin! Mi certigu al vi, ke mi certe reakiros ŝin! Ĉu vi opinias, ke mi sukcesos?”

“Vi provu! Sed estu singardema! Ŝi nun estas rozo kun pikiloj. Se vi kondutos maldece, vi estos pikvundita tra la tuta korpo!

“Mi ne timas tion!” Bai kunpremis siajn dentojn. Nun al lia vizaĝo revenis memfidemo kaj brilo. “Mi kredas je la proverbo ‘Per persista frotado, oni povas transformi feran pistilon en kudrilon’. Mi nepre atingos mian celon!”

“Mi antaŭtempe deziras al vi sukceson!” Gao estis infektita de lia ekscitiĝo kaj memfidemo.

“Mi esperas vidi, ke vi rekonstruigos Hanyan Bienon!”

“Rekonstruigi Hanyan Bienon!” Bai ekkriis, kun brilanta vizaĝo. “Vi atentigas min pri tio! Jes, mi volas rekonstruigi Hanyan Bienon kaj restarigi tiun grandan roz-ĝardenon! Ke ŝi ankoraŭ ŝatas rozojn, ĉu vi scias? Oh,” li subite ekmemoris ion, “Lide, kiel statas via farmobieno? Kiam vi venis, vi tuj okupiĝis pri la afero de Hanyan. Mi jam forgesis pridemandi vin pri ĝi. Krome, ĉu viaj edzino kaj infanoj fartas bone?”

“Jes, ili fartas bone,” respondis Gao, kiu jam edziniĝis antaŭ ses jaroj. “En la sudo ardas la suno. Miaj du infanoj aspektas sunbrune kiel karbo. Pri la farmobieno…” li ekenpensiĝis. “Mi nur pene funkciigas ĝin en malfacila situacio. Mi ne devus bredi tiujn melkobovinojn. En Tajvano la laktoindustrio vere ne bone disvolviĝas. Eble mi forvendos ilin.”

“Laŭ mi...” Bai diris diskrete kaj malrapide, “forvendu la tutan farmobienon, ĉu bone?”

“Kio?” Gao direktis sian rigardon al li. “Mi ne komprenas vin!”

“Vidu, miaj te-plantejoj jam troviĝas en malordo. Nun jam estas la sezono de rikoltado de aŭtunaj te-folioj, sed mi ne havas forton fari aranĝojn, kaj sovaĝaj herboj, kiel vi diris, kreskas ĉie.

Lastjare la krudaj te-folioj, kiujn mi rikoltis, nur estis duone malpli ol kiam vi estis ĉi tie. Tial... laŭ mi, revenu, Lide. Kiel antaŭe, mi donas akciojn al vi, kaj fakte ni kunagu kiel partneroj. Kiel do? Ĉu vi konsideros tion?”

Ridetante, Gao fikse rigardis tiujn te-plantejojn. Vere li sentis kordoloron, vidante, ke sovaĝaj herboj pompe kreskas, dum te-folioj, jam iom malfreŝaj, estas ankoraŭ ne kolektitaj, kaj ke jam longe ne estas sterkitaj tiuj te-arbustoj, kiuj aspektas subnutritaj. Tiuj ĉi te-plantejoj! Kiom da penoj li iam faris sur ili! Enpensiĝante, li restis senparola longan tempon.

“Kiel do?” Bai preme demandis.

“Ho, vi ne komprenas, kia mi min sentas,” Gao fine diris. “Mi tre volonte revenus ĉi tien.

Kvankam mia farmobieno estas malgranda, ĝi tamen estas mia propra entreprenado. Kaj ĉi tiuj te-plantejoj...”

“Mi komprenas,” Bai interrompis lin. “Vi pensas, ke vi servas por aliaj, sed ne entreprenas por vi mem! Vi eraras, Lide. Miaflanke, mi petas vin kunlabori kun mi. Tia kunlaborado ankaŭ estas via entreprenado. Kaj krome, tiuj te-arbustoj rekonas vin, sed ne min. Ili obeas vin, Lide. Vi estas ilia mastro!”

Gao ekridetis. “Bone dirite, Peiwen! Vi kortuŝas min,” li diris, “sed, mi nun havas malsaman situacion ol antaŭe. Antaŭe mi estis senedzina, sed nun mi havas familion, kiu ĉiam limigas mian agadon. Do, permesu al mi fari konsideron!”

“Mi diras al vi, Lide,” Bai diris ekscitite, “mi volas rekonstruigi Hanyan Bienon kaj mi transloĝiĝos al ĝi. Kaj la domon, kie mi nun loĝas, mi donos al vi kaj via familio! Jen, ĉu tio ne estas perfekta?”

“Transloĝiĝi al Hanyan Bieno? Kune kun Ailin?” Gao demandis dubeme.

“Ne! Mi volas eksedziĝi kun Ailin. Ĉar mia unua edzino ne mortis, la nuna geedziĝo estas senvalida!”

“Ne forgesu vian promeson al Hanyan!”

“Mi ne povis ne faris tiun promeson!”

“Ŝi volas, ke vi plenumu vian promeson! Ŝi estas decidema virineto!”

“Mi klopodos,” Bai diris, “Mi volas rekonstrui mian familion. Edzo, edzino kaj ilia filino devus rekuniĝi! Ili devus esti feliĉa familio!”

“Bone! Mi vidos, kion vi faros!” Gao diris, “Mi difinu la tagon, kiam vi vere konvinkos Hanyan, solvos la problemon de geedziĝo kun Ailin kaj finkonstruigos Hanyan Bienon! Do, tiun tagon mi revenos kaj ekordigos la te-plantejojn!”

“Ĉu vere?”

“Vere!”

“Do, ni faru decidon pri tio! Tiam vi devos reveni, sed ne mistifikos min per diversaj kaŭzoj!”

“Certe! Sed vi havos mizerplenan vojon antaŭ vi!”

“Tio estas mia afero!” dirante, Bai etendis sian manon. “Ni manpremu por la interkonsento!

Neniel rompu vian promeson!” Tiel du viroj firme manpremis, el kio novaj amikeco kaj kredo naskiĝis. Kun surprizo, Gao rigardis Bai-on. Li vidis brilan kaj decideman vizaĝon, kaj kuraĝan, firman kaj novan vivon. Li eksentis tian konfuzon: tio tute estas la animo reviviĝanta el la morto!

Je vesperkrepusko, Fang Siying, tirante Tingting-on je la mano, eliris el la lernejo. Apenaŭ ili trapasis la pordon de la lernejo, ili vidis Gao-on kaj Bai-on starantajn ĉe la pordo. Tingting, tuj forlasinte la manon de Fang, alkuris, kriante, “Paĉjo! Paĉjo! Onklo Gao! Onklo Gao!”

Kaptinte ŝian maneton, Bai ĉirkaŭprenis ŝian maldikan talion. Li milde ridetis kun dorlotemo kaj ĝojo. Li ekkaresis ŝiajn harojn, demandante, “Ĉu vi bone kondutis en la lernejo? Ĉu instruisto riproĉis vin?”

“Ne! La direktoro de instruado ankoraŭ laŭdis min!”

“Ĉu vere?”

“Demandu al instruistino Fang, se vi ne kredas!” Starante apude, Fang fiksrigardis Bai, kun mirplena mieno. Li jam ŝanĝiĝis! Ŝi tuj trovis tion. Nun li plenis tutkorpe je varma tenereco, lia vizaĝo brilis, kaj lia voĉo milde sonis. Li jam denove ŝanĝiĝis al la vivanta homo kun sango, karno kaj ostoj! Ŝi gapis al li, dum Tingting jam alkuris kaj svingante ŝian manon, ameme kaj dolĉe diris,

“Diru al mia paĉjo, instruistino Fang! Diru al mia paĉjo!”

“Ĉu jes?” Bai turnis sian vizaĝon al Fang. “Ĉu ŝi diris la veron?” Lia voĉo aŭdiĝis tiom tenere kaj sur lia vizaĝo disfloris milda brilo.

“Jes, ŝi diris la veron,” ŝi malrapideme diris, kun distriĝema mieno.

“Jen! Ĉu jes? Mi ne mensogis!” Tingting fiere turnis sin al sia patro. Kaj poste, ŝi turnis sin al Gao, “Onklo Gao, kiom da tagoj vi restos en mia hejmo?”

“Mi foriros jam morgaŭ!”

“Tiel baldaŭ? Kial vi ne restos ĉi tie pli da tagoj?”

“Petu al onklo Gao, ke li alportu siajn du filetojn por ludi kun vi!” Bai diris.

Surprizite Fang rigardis Gao-on. “Ĉu vi jam edziĝis?”

“Ses jarojn. Mi havas du infanojn, ambaŭ filojn.”

“Ili certe estas amindaj.”

“Tre petolemaj,” dirante, li prenis Tingting-on je la mano. “Venu, Tingting! Ni vetkuru. Ni vidu, kiu el ni la unua atingos la pordon de la domo, ĉu bone?”

“Bone! Cedu al mi dek sekundojn por kuri unue!” Tingting petis.

“Konsentite!”

Tingting tuj kuris, rapide movante siajn piedojn. Paro da harligetoj malantaŭ ŝia kapo svingiĝis supren malsupren kaj ankaŭ flirtis du bantoj el satena rubando noditaj ĉirkaŭ harligoj.

Ŝia jupeto estis pufigita de ventblovo kiel disetendita pluvombreleto. Gao turnis sian kapon al Fang kaj diris, “Vi havas bonan filinon. Hanyan, donu bonan edukadon al ŝi!” Findirinte, li, kiel knabego, ekpelis siajn krurojn por postkuri antaŭen.

Tiel, ŝi kaj Bai estis forlasitaj malantaŭe. Vidante la dorsojn de Lide kaj Tingting, ŝi ne povis ne senti, ke Gao intence forlasis ilin. Ĵetinte ekrigardon al Bai, ŝi senrimede diris, “Ni iru, sinjoro Bai!”

“Sinjoro Bai?” li eĥis. “Ĉu vi insiste nomas min tia? Almenaŭ vi povas nomi min Peiwen!”

“Ne. Ni jam interkonsentis pri tio. Ni devas teni la nunan situacion. Ni ne povas lasi geservistojn naski dubon.”

Li eligis mallaŭtan veon. Ili ambaŭ silenteme iris antaŭen. Post longa tempo, li diris, “Vi certe sentas vin tre laca, ĉar vi tute ne fermis viajn okulojn dum la lasta nokto.”

“Ne tre,” ŝi respondis seke.

“Mi volas rekonstruigi Hanyan Bienon. Kion vi opinias pri tio? Vi ĝojos ekhavi grandan roz-ĝardenon, mi pensas.”

“Mi ne zorgas pri ia roz-ĝardeno!” ŝi diris malbonhumore. “Ĉu rekonstruigi Hanyan Bienon aŭ ne, tio estas via afero. Min tio ne koncernas!”

Li pikvundiĝis, kaj tolereme eligis alian mallaŭtan veon. “Mi divenas, ke mi vekas vian abomenon, ĉu ne?’ li demandis. “Yali, via amiko en Usono, ĉu li estas belaspekta?”

“Jes, tre.”

“Kiel li reagus, se vi ne reiros post la difinita tempo?”

“Li atendas min!” ŝi intence diris. Fakte, post furioza insultado al ŝi, Yali jam fulme fianĉiĝis kun usona fraŭlino. Sed ŝi ne sentis bedaŭron pri tio, sentante, ke ŝia elektado ne estas erara.

“Oh,” li ŝajne ricevis klab-baton. “Do, ĉu vi pretas reiri al Usono?”

“Mi reiros pli malpli frue!”

“Oh, tamen vi jam promesis resti ĉi tien lastnokte, ĉu ne?”

“Sed tio ne signifas, ke mi ne reiros mian tutan vivon! Mi nur diris, ke ne nuntempe.”

Li ekkunpremis siajn dentojn, kaj sur lia frunto pulsis blua vejno. “Mi konsideras...” li diris malĝoje, “ke vi multe ŝanĝiĝis kaj vi fariĝis kruela.”

“Kruela?” ŝi hm-is malvarme. ”Mi ellernis tion!”

“Kaj vi fariĝis ankaŭ senindulga!”

“Indulgema homo estas malsaĝulo!”

“Oh!” li lamentis malpeze, eligante nereteneble alian suspiron.

Estis malfacile por ili daŭrigi la konversacion. Ne plu dirante ion, li silente paŝis, dum ŝi ankaŭ senparole iris ĉe alia flanko. Sur lia vizaĝo malaperis la ĝojo kaj brilo, kiujn li ĵus ekhavis ĉe la pordo de la lernejo, kaj anstataŭe ondis peza malhelo. Liaj piedoj subkonscie moviĝis antaŭen kaj lia irbastono treniĝis neglektite ĉe lia flanko. Videble lia penso estis konfuzita kaj melankolia. Pro tio li rekte direktis sin al fosto apudvoja. Kiam li estis frapiĝonta kontraŭ ĝi, ŝi instinkte sin ĵetis al li kaj fortiris lin, kriante, “Gardu vin!” Pro ŝia tirado, li rapide haltigis siajn paŝojn, kaj puŝiĝis rekte kun ŝi alkuranta. Li apogis ŝin kaj kaptis ŝian manon per sia, ne volante forlasi ĝin. Firme prenante ŝian molan maneton, li ekscitite murmuris, “Hanyan!” Post kiam ŝi stuporiĝis kelkajn sekundojn, ŝi forte eltiris sian manon kaj indigne diris, “Bone! Nur kelkaj horoj pasis, kiam vi faris promeson. Kia homo estas vi, kiu eĉ ne povas teni sin je sia promeso! Ŝajnas, ke mi absolute ne povas resti ĉi tie!’

“Oh, Hanyan, ne, Siying!” Li urĝeme diris, “Pardonu al mi ĉifoje! Mi nur ne povis regi mian emocion.”

Ĝuste kiam ŝi volis ekparoli, Tingting spirege alkuris al ili kun rideto. Anhelante, ŝi diris,

“Paĉjo! Instruistino Fang! Divenu, kio estas la rezulto. Mi venkas en kurado, sed,” haltinte kaj farinte amindan grimacon, ŝi mallaŭtigis sian voĉon, “sed onklo Gao intence cedis la venkon al mi!

Mi povas travidi lian ŝajnigon!” Ekpreninte Fang je la mano, ŝi tuj surprizite ĵetis sian ekrigardon al sia instruistino, kaj poste al sia patro. Ŝi maltrankvile demandis, “Ĉu vi ambaŭ koleriĝas? Vi kverelis, ĉu ne? Paĉjo? Instruistino Fang?”

“Via instruistino koleras kontraŭ mi,” la patro, kaptante la ŝancon, utiligis sian filinon. “Ŝi diris, ke ŝi volas nin forlasi!”

“Ĉu vere, instruistino Fang?” La knabino vere kaptiĝis de paniko. Kun siaj honestaj kaj naivaj okuloj, ŝi konsternite rigardis sian instruistinon kaj ĉirkaŭprenis ŝian manon per ambaŭ siaj.

“Paĉjo koleras vin, sed mi ne, instruistino Fang!” ŝi diris tiom plendeme.

“Jes ja! Tingting ne koleras vin!” Bai prenis ŝian paroltemon.

Fang ĵetis koleran rigardon al li, sed li ne povis vidi ŝian mienon. Ŝi estis plena je flamanta kolero, sed ŝi ne povis eksplodi per ĝi antaŭ la vizaĝo de Tingting. Vidante la tristoplenan vizaĝeton de la infano, ŝi nur ŝajnigis sin ĝoja kaj diris kviete, “Kiu koleriĝas? Neniu koleriĝas!”

“Ĉu ne? Ĉu vere?” hurae kriis la knabino. Petoleme ridetante, ŝi prenis Bai-on per unu mano, kaj Fang-on per la alia. Ŝi eĉ klinis sian kapon kaj kisis la manojn de ambaŭ. Kun milda, sincera kaj naiva voĉo de la infano, ŝi diris, “Bona paĉjo! Bona instruistino Fang! Ne kverelu! Ne estu koleraj! Mi kantu kanton por vi ambaŭ!”

Tiel inter ili ambaŭ, ŝi, prenante ilin je la mano, saltete iris kaj kantis,

Havas mi azenon etan,
Sed neniam rajdas sur ĝi.
Iutage pro impulso,
rajdis mi al bazaro.
Kun vipet’ en mano,
mi jen montris min fiera.
Mi ne sciis kial, pum pum,
Falis mi vere en kotaĵon.

La okuloj de Fang malsekiĝis. Firme prenante ŝian maneton, ŝi sentis grandan amarecon en la koro. La infaneca kaj ĝoja kantvoĉo de la knabino supervenkis ŝin. Ŝi jam ne estis la knabino, kiun ŝi unuafoje vidis ĉe la pordo de la lernejo, sed ŝia filineto, kiu vekas ŝian sopiremon. Kiel ŝi povus malmolkore forlasi ŝin?

Same la kantvoĉo supervenkis lin. Ankaŭ liaj okuloj malsekiĝis. Kantante, la infano iris inter ili, kaj ili paŝis ĉe ambaŭ flankoj de la infano, promenante sur vojeto en vesperkrepusko. Kia bildo multjare prisonĝata tio estas! Nun ĝi jam fariĝis la realo laŭ lia deziro, sed kiel longe ĝi daŭros?

Kiel longe? Ĉu li povas sukcesi restigi ŝian koron jam malvarmiĝintan?

Antaŭen ili paŝis. Tingting senĉese kantadis. Fang kaj Bai restis silentemaj, ambaŭ kun kortuŝita mieno kaj humidaj okuloj. Starante ĉe la pordo, Gao atendis ilin. Kiam li vidis la trion en tia animstato, liaj okuloj nereteneble malsekiĝis de larmoj.

Tiun nokton Bai ordonis vespermanĝi pli frue kaj insistis, ke Tingting ne devu lerni iom por kompletigi jam lernitajn lecionojn, ĉar instruistino Fang estis tre laca. Vere, pro sendorma nokto kaj unutaga instruado, kaj aldone pro tiom da konfliktoj, premo kaj ĝenaĵoj en sia sento... ŝi estis vere laca, tre tre elĉerpita. Tre frue ŝi reiris al sia dormoĉambro, volante enlitiĝi. Eble, post sufiĉa dormado, ŝi povis fari bonan pripensadon. Tuj kiam ŝi eniris la ĉambron, ŝin atakis aromo de rozoj.

Sur la littableto novaj freŝaj rozoj anstataŭis la malnovajn. Ŝi nereteneble eligis mallaŭtan suspiron.

Surmetinte la piĵamon kaj brosinte siajn harojn, ŝi malklarkape iris al la lito. Neeble, ŝi ne plu pensu pri io ajn kaj ŝi devas dormi. Levinte la litkovrilon, ŝi volis kuŝigi sin sur la liton, sed ŝi surpriziĝis. Sur la neĝblanka littuko kuŝis silente ruĝa rozo kun longa tigo, sub kiu paperslipo estis premita. Levinte la rozon, ŝi ekprenis la paperslipon kun tordita kaj malorda skribaĵo de la blindulo, kiu legiĝis “Sennombrajn bonajn sonĝojn”. Ŝi deprimite demetis la rozfloron kaj kuŝigis sin sur la liton. Ŝi fermis la okulojn, sed ne sukcesis endormiĝi, kun malordaj pensfadenoj, kun nebulecaj sentoj kaj kun amara amemo. Ŝi remalfermis siajn okulojn kaj vidis, ke al ŝi ĝoje ridetas la rozoj sur la littableto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.