La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

14.

En profunda nokto, Bai Peiwen rapide veturis per sia aŭto sur la montvojo al Wulai. La vento el la monto blovis renkonte al li kaj penetris en lian kolumon. Sur la zigzaga montvojo troviĝis nek alia piediranto nek alia aŭto. En tiom kvieta, malvarma kaj profunda nokto, knarado de la aŭtradoj sur la vojo disrompis la silentan noktan pejzaĝon de la monto. Ekde kiam li eliris el la ĉambro de Hanyan, li sencele stiris sian aŭton tiamaniere tien kaj reen en la urbo kaj ĉirkaŭurbo.

Kvankam li ne prenis manĝon, li ne sentis malsaton. Lia konscio ĉiam dronis en dolora malespero.

Kun vertiĝo kaj konfuzita menso, li sentis sian koron jen kaj jen konvulsiiĝi kaj ĉiun nervon premita. Nun, li veturigis la aŭton al la supro de Monto Wulai, ne klare sciante, kion li faros tie, kaj nur sentante, ke li devas trovi kvietan lokon por trankviliĝi por siaj febre varma kapo kaj kirlanta doloro en la koro. Proksime al la montsupro, li haltigis la aŭton kaj malfunkciigis la motoron. Elaŭtiĝinte, li staris en apudvojaj herboj kaj rigardis malklaran kaj ondantan montvalon sub la lunlumo. La vento spiraliĝis el la valo sible kaj murmure, kun etoso de tristeco kaj soleco, kaj resonis kaj vibris tra la monta spaco. La lunarko jen aperis jen malaperis inter flosantaj nuboj, kaj montetoj en la valo variis sub ŝanĝiĝanta lunlumo: klaraj, malklaraj, helaj kaj malhelaj.

Apogante sin kontraŭ eŭkalipta arbo, li bruligis cigaredon kaj ŝprucante cigared-fumon, li kontemplis la montvalon. Lian menson ankoraŭ okupis ŝiaj vizaĝo kaj okuloj sonĝecaj, plendemaj kaj tristaj. Li ne povis retiri sin el la batoj de ŝia vera kaj honesta monologo. Ekde sia aĝo de dek du jaroj, li havis kontaktojn kun multe da junulinoj, inter kiuj ne mankis filinoj de distingitaj kaj nobelaj familioj, sed li ĉiam konsideris la amon kaj serioza kaj sankta, kaj pro tio li preferis prokrasti geedziĝon tagon post tago ol plenumi geedziĝon senpripense. Liaj gepatroj, pro lia obstineco, koleriĝis multfoje. Post la morto de lia patro, lia patrino des pli entuziasme zorgis pri lia edziĝo. Kiel aliaj maljunulinoj, kiuj havis la tradician ideon de daŭrigo de familia linio, lia patrino rigore demandis al sia solfilo Peiwen pli ol cent fojojn, “Vi elektas tiun kaj ĉi tiun, sed kian finfine vi elektos je via kontentiĝo?”

“La plej purkoran, la plej supervulgaran kaj la plej perfektan,” li respondis mediteme. En lia cerbo pentriĝis la feino, kiun oni neniel povis eltrovi en la homa mondo, kaj por serĉi tiun li ne volis edziĝi tiel frue. Ĉu la idolo en liaj okuloj povus deveni de la vulgara mondo? Li preskaŭ perdis sian esperon. Maljuna sinjorino Bai aranĝis serion da rendevuoj kaj prezentis al li sennombrajn famajn belulinojn, sed li trovis en ili nur pimpajn tualetojn kaj afektadon. Li lamente diris al sia patrino, “Tiun kun feina allogo, panjo! Mi volas tiun kun feina allogo!”

“Kio estas la feina allogo?” kolere diris la patrino, “Laŭ mi, vi volas tiun kun vulpa odoro!”

De sia infaneco, li kondutis obeeme al sia patrino kaj neniam iris kontraŭ ŝia volo, sed pro ĉi tiu afero la patrino travivis multe da malĝojo. Obstine li atendis kaj atendis la ŝancon neatingeblan, kaj fine li renkontiĝis kun Hanyan. Kiel granda ĝojo lin trafis! Kiom da tagoj li pasigis sen dormo kaj kun tagnokta sopiremo! Tagnokte en lia menso alkroĉiĝis ŝiaj figuro, brova kuntiriĝo kaj rido, softaj paroloj, timideco kaj mildeco, malforteco kaj aminda ĉarmeco. Li nereteneble sekvis ŝin ĉiumomente kaj avidis akiri ŝin. Lia avideco bruligis lin kiel fajro kaj turmentis lin konstante.

Hanyan, Hanyan, Hanyan... Li tuttage maĉadis tiun nomon, kiu jam fariĝis reenkarniĝo de diino kaj la anstataŭanto de ĉio la plej perfekta, la plej purkora, la plej animtuŝiga kaj la plej supervulgara! Tiu Cindrulino! Li jam volis hasteme ornami ŝin per tiu reĝina krono, sed hodiaŭa konversacio kun ŝi jam frakasis lian perfektan revon pri ŝi, kiu havis mankon kiel makuleton en diamanto, kaj li eĉ dubis, ĉu la makuleto povas esti forigita. Hangyan! Li amare direktis sian rigardon al la ĉielo. Kial vi devus diri al mi tion? Kial vi devus? Vi jam detruis kaj frakasis ĉion belan, Hanyan! La nokto pli kaj pli profundiĝis. La vento en profundaj montoj blovis friske kaj fride, kaj mallaŭta murmurado de pinoj kaj bambuoj vekis tiom da tristeco kaj izoliteco.

Malproksime en la arbaro senĉese ĉirpadis sennoma birdo, ŝajne sola de sia aro. Tiel li staris tie malgraŭ blovado de montvento, malsekigo de noktaj rosoj, subirado de la luno kaj demoviĝo de la steloj.... ĝis kiam li jam finfumis la tutan pakon da cigaredoj kaj liaj piedoj sensentiĝis kaj rigidiĝis.

Forĵetinte la lastan cigaredstumpon, li enŝovis sin en la aŭton. Li devis reiri hejmen. Kvankam li jam estis tri-dek-jara, li ankoraŭ ne povis malobservi la regulojn difinitajn de sia patrino nek volis, ke ŝi maltrankviliĝu. Startiginte la aŭton, li parolis al si mem, “Estas tiel. Mi prenu ĉi tiun aferon kiel inkubsonĝon! Ŝi antaŭe servis kiel kundancistino kaj poste kiel laboristino. La virino kun tia socia pozicio ne konvenas al mi kiel edzino. Imagu, kiel mia patrino diros. Lasu do! Ne pensu pri tio! Mi prenu tion kiel inkubsonĝon kaj kiel epizodon en mia vivo. Ĉio jam finiĝis.”

Li stiris la aŭton sur la revena vojo. Lia decido donis disŝiran doloron al lia koro. Li sciis, ke la doloro daŭros longan tempon, kaj li ne povos dummomente liberiĝi de la figuro de Hanyan. La aŭto rapide glitis en nokta mallumo, transkuris la ponton “Pinoj kaj Bambuoj”, kaj proksimiĝis al la pordo de la domo.

La domo estis nove konstruita inter te-plantejoj. Li desegnis ĝin, ĉar li lernis en arkitektura fakultato en universitato. Delonge li volis doni elegantan nomon al la domo, sed li ne sukcesis elpensi ian konvenan. Li parkis la aŭton ĉe la pordo, kaj timante, ke li surprize vekos la patrinon, li ne vokis maljunan Zhang per hupado por malfermi la pordon, kaj li mem malfermis ĝin per ŝlosilo kaj eniris.

La lampo en salono ankoraŭ lumis. Li surpriziĝis. Certe Gao Lide ankoraŭ ne enlitiĝis!

Pensante, li puŝmalfermis la pordon de la salono kaj ekvidis sian patrinon sidi rekte en la sofo kun senpalpebruma rigardo al li.

“Ho, panjo, ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝis?” li demandis surprizite.

“Ĉu vi scias, kioma horo estas?” ŝi demandis.

“Jes, mi revenas malfrue,” li respondis iom maltrankvile, irante al la ŝranko por verŝi al si glason da akvo.

“Kio okazis?” la maljuna sinjorino akre rigardis lin.

“Nenio. Estis societema aranĝo,” li malklare respondis.

“Societema aranĝo?” ŝi fikse rigardis lin. “Eldiru honeste. Vi neniam kaŝas ion de mi! Kio okazis lastatempe? Tuttage vi montriĝas distriĝema. Vi enamiĝas, ĉu ne?”

Denove li surpriziĝis, rigardante ŝin. Li sciis, ke li ne povas kaŝi iun ajn sekreton de ŝi, ĉar la maljuna sinjorino estis inteligenta, saĝa kaj decidema tipo. Kiam ŝi estis juna, ŝi estis belulino de distingita familio. La dumviva afero de lia patro prosperis dank’ al ŝiaj helpo kaj apogo. Tial, en la familio la maljuna sinjoro Bai tenis aŭtoritatecon. Lia patro kaj li ambaŭ respektis, timis, amis kaj obeis ŝin. Kiel solfilo, li restis ĉe ŝi pli longan tempon kaj nutris preskaŭan adoremon al ŝi, ĉar ŝi estis nobla, serioza, decidema kaj aŭtoritata.

“Enamiĝi?” Li turnis la glason en la mano. “Ne ĝis tiel serioza grado!”

“Kia junulino ŝi estas?”

“Ne menciu ŝin. Tio jam forpasis,” li mallaŭte diris, rigardante la glason en la mano, kaj li sentis, ke la disŝira doloro en lia koro pliiĝas.

“Ho,” ŝi fikse rigardis lin sen ignori la mizeron esprimitan ĉe liaj brovoj kaj en liaj okuloj.

“Kio do? Ĉu vi jam perdis la amon?”

“Ne,” li tuj reagis.

“Do, certe la junulino ne estas sufiĉe bona!”

“Jes!” li diris kun pli granda rapideco, kiu mirigis lin mem. “Ŝi estas tre bona! Ŝi estas la plej bona el la junulinoj, kiujn mi iam vidis.”

“Ho?” ŝi silenteme kaj enpenseme rigardis la vizaĝon okupitan de ĉagreno. “Ĉu vi konatiĝis kun ŝi en la okazo de societema aranĝo?” ŝi demandis zorgeme.

“Ne.”

“Kian okupon ŝia patro prenas? Komercisto?”

“Ne, ne,” li aldonis. Li demetis la glason, el kiu li ne trinkis eĉ unu gluton. “Ne demandu, panjo. Mi jam diris, ke ĉi tiu afero jam forpasis. Mi estas laca,” li ĵetis ekrigardon al la ŝtuparo.

“Ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝu?”

“Vi iru enlitiĝi!” diris la maljunulino, rigardante lian dorsfiguron kaj okule sekvante liajn pezajn, lacajn kaj senfortajn paŝojn supren laŭ la ŝtuparo. Stariĝinte, ŝi iris al la fenestro kaj ĵetis la rigardon al la floroj en malhelo plenaj en la ĝardeno. Ŝi, ekbalancinte la kapon, murmure parolis al si, “Forpasis? Finiĝis? Ne, ĉi tiu afero ankoraŭ ne forpasis nek finiĝis. Li vere enamiĝis.”

Jes, la afero ne forpasis nek finiĝis. La sekvantan tagon kiam li iris al la oficejo, li ĉiam prikalkulis, kion li diros, kiam li vidos Hanyan, kaj kion li diros por ne vundi ŝian koron kaj komprenigi al ŝi, ke ĉio jam finiĝis. Kompreneble ŝi ne povos resti en la fabriko. Li povos donaci al ŝi sumon da mono kaj skribi leteron por rekomendi ŝin labori en aliaj lokoj. Dank’ al sia socia pozicio, li tre facile trovos taŭgan laboron por ŝi. Ĉiuokaze ŝi ne faris grandan kulpon. Eĉ se la afero finiĝis inter ili, li ne toleros, ke ŝi ree reduktiĝos al kundancistino aŭ laboristino, kaj devas bone aranĝi ĉion por ŝi. Stirante la aŭton, li alkroĉiĝis al la problemo survoje. Li kredis, ke li jam kvietiĝis. Sed, ju pli lia aŭto proksimiĝis al la fabriko, des pli forte lia koro batis, kaj des pli rapide lia sango trafluis. Kaj krome, en sia subkonscio, li komencis atendi la momenton vidi ŝin. Ree ŝia vizaĝo flosis antaŭ liaj okuloj. Kaj li ŝajne vidis la paron da ŝiaj tristaj okuloj, kiuj gape fiksiĝis sur li. Eliginte elspiron, li aŭtomate akcelis la aŭton.

Enirinte la fabrikon, li impetis en sian oficejon. Hodiaŭ li malfruiĝis, pensante, ke Hanyan certe jam troviĝas en la oficejo. Sed, enirinte la pordon, li surpriziĝis, ĉar vaka estis la sidloko de Hanyan. Tio, kio renkontis lin, estis plenĉambra kvieto. Ŝi tute ne alvenis. Li staris ĉe la pordo kelkajn sekundojn senmove. Sekve de tio forta kaj malespera ondo sin ĵetis al li kaj englutis lin.

Post longa tempo, li iris malantaŭ sian tablon kaj peze sidiĝis sur la seĝon. Apogante sian kapon per la mano, li fermis siajn okulojn kaj falis profunde en solecon kaj frustriĝon.

Iu frapis sur la pordo. Li levis la kapon, kaj dummomente sango sin ĵetis en lian kapon. Ŝi alvenas, li pensis, kaj li preskaŭ nervoze fiksrigardis la pordon. La pordo malfermiĝis kaj envenis laborestro Cai. Li eligis longan elspiron. La laciga kaj senfortiga sento tuj ekvolvis lin. Li malĝoje demandis, “Kian aferon vi havas?”

“Yan Lili donis ĉi tiun leteron al mi kaj volis, ke mi transdonu ĝin al vi. Estas fraŭlino Zhang, kiu konfidis ĝin al Yan por transdoni al vi.”

“Fraŭlino Zhang?” li surpriziĝis kaj ekkomprenis, ke fraŭlino Zhang estas Hanyan.

Transpreninte ĝin, li refoje ne povis bridi la frenezajn korbatojn. Retiriĝante el la ĉambro, Cai scivole rigardis lin. Ferminte pordo, li sidiĝis en sofon kaj senprokraste ŝirmalfermis la koverton.

Kiam li eltiris la leterpaperon, la delikataj kaj belaj skribaĵoj de Hanyan prezentiĝis antaŭ liaj okuloj, “Sinjoro Bai...”

Tia titolado dolore pikis lin, tiel ke li forte ekmordis siajn lipojn. Post tio, li dekomence legis plu. La letero estis skribita simple kaj mallonge:

Sinjoro Bai,

Mi tre bedaŭras, ke mi alportis multe da ĝenaĵoj, kaj ankaŭ mi dankas al vi, ke vi donis al mi multflankajn zorgojn dum ĉi tiuj monatoj. Mi pensas, ke, en nuna cirkonstanco, ne plu estas oportune por mi labori en via oficejo de la fabriko, tial mi eksiĝis. Mi kredas, ke post nelonge, vi povos dungi alian por anstataŭi min.

Ne zorgu pri mi. Mi estas nur refoje priludita de la sorto. Mi neniam plendas pri mia malbona sorto kaj mizera vivo. Ekde nun mi flosas en la maro de homoj. Mi bondeziras al vi profunde! Mi  deziras al vi trovi viajn feliĉon kaj ĝojon!

Hanyan
skribis en lamplumo

Demetinte la leterpaperon, li ekhavis la senton plenan de amareco kaj acideco en la koro. Ŝi eĉ ne atendis lian promeson kaj eltiriĝis memvole. Tio devus solvi lian malfacilan problemon, sed male li kovis neeldireblajn melankolion kaj ĉagrenon. Preninte la leterpaperon, li legis ripetfoje.

Hanyan, vi malpravas, li pensis. Vi nenecese flosas en la maro de homoj, kaj mi donos al vi bonan aranĝon. Stariĝinte, li paŝis tien kaj ĉi tien de unu flanko al la alia de la ĉambro, almenaŭ pli ol centfoje. Post tio, li residiĝis ĉe la tablo. Elpreninte koverton, li metis monbiletojn de kvin mil dolarojn en ĝin kaj skribis letereton:

Hanyan,

Bonvole akceptu ĉi tiujn kvin mil dolarojn por via vivteno. En sekvaj tagoj mi faros alian aranĝon por vi. Atendu, kaj neniel rifuzu mian favoron. Unuvorte, vi estas la plej bona el la junulinoj, kiujn mi iam renkontis. Mi neniam forgesos kaj neniel povos forgesi vin. Tial ne rifuzu mian amikecon al vi.
Ĉion bonan!

Peiwen

Sigelinte la koverton kun monbiletoj, li voke venigis Cai Jinhua kaj sendis tiun al la loĝejo de Hanyan por transdoni ĝin al ŝi. Cai surprizite rigardis lin, kaj foriris obeante lian ordonon. Post du horoj, ŝi revenis al li kaj metis sur lian skribtablon la monbiletojn de kvin mil dolaroj, la samajn kiujn li sendis antaŭe. Gapante al la monbiletoj, li kuntiris siajn brovojn kaj demandis, “Ĉu ŝi ne akceptis?”

“Ne.”

“Kion ŝi diris?”

“Nenion ŝi diris. Ŝi petis min resendi ilin al vi.”

“Ĉu ŝi ne skribis ion?”

“Ne, nenion.” Rigardante lin, Cai iom hezitis, ŝajne volante diri ion, sed retenis sian parolon, kaj nur gapis al li.

“Kio?” li demandis, “Kion vi volas diri?”

“Ĉu vi jam maldungis fraŭlinon Zhang, sinjoro Bai?” ŝi fine demandis.

“Nu,” li diris malklare. “Estas ŝi, kiu ne volas plu dungiĝi ĉi tie.”

“Ho,” ŝi mallevis la kapon. “Mi pensas, ke ŝi volas labori ĉi tie, alie ŝi ne faligus larmojn, vizaĝe al via letero.”

Li ektremis. “Ĉu vi diris, ke ŝi ploris?” li demandis maltrankvile.

“Ŝi ploris tre amare, sinjoro!”

Li firme kunpremis siajn dentojn, kvazaŭ lia koro kuntiriĝus en bulon. Post kiam Cai eliris el la ĉambro, li sidis tie senmove kaj gapis al la monbiletoj sur la tablo. Dummomente li ekhavis la impulson, ke li volis veturigi la aŭton al la hejmo de Hanyan, kunportante la monon. Sed li regis sin. Se li farus tion, kio estus la rezulto? Krom se li ankoraŭ pretas akcepti ŝin... Ne, ne, li ne povas fari tion! Post kiam li sciiĝis pri tiu peco de ŝia historio, ĉio devas veni al la fino, ĉar li ne povas ignori tiun fakton. Li kovris sian vizaĝon per manoj kaj mizere skuadis sian kapon sur la manplatoj. Li ne povas preterlasi la fakton! Li ne povas!

Li ne iris al la hejmo de Hanyan, nek la sekvantan tagon nek la trian tagon. Sed li fariĝis malpacienca kaj kolerema, maltrankvila kaj marasma. Li rifuzis negocadon, multe koleris kontraŭ siaj dungitoj, ne povis labori trankvile kaj malvolontis eniri sian oficejon por ne vidi la vakan sidlokon forlasitan de Hanyan... La kvaran tagon li iris al la fabriko tre frue kaj sidis malantaŭ la skribotablo, tenante sin eksterordinare silenta. La tutan tagon li ne diris unu vorton nek traktis ofican aferon nek eliris por tagmanĝo, sed nur stulte kontemplis vizaĝe al ŝia sidloko. Kiam vesperiĝis, li subite eksaltis kaj eliris grandpaŝe el la fabriko en la direkto al sia aŭto. Malferminte ĝian pordon, li rapide ŝovis sin en ĝin kaj startigis ĝin senprokraste. Post unutaga pripenso, li ekhavis klaran komprenon, li fine ekhavis klaran komprenon! Elturninte sin el la tradicia ideo pri “virgulino”, li vokis la nomon de Hanyan per ĉiuj siaj animo, volo kaj sentoj. Hanyan! Kiel stulta mi estas! Li kriis en la fundo de sia koro. Kiel tio povus damaĝi vian perfektecon? Vi estas tiel vera, tiel korpura, tiel bonkora, tiel leĝera kaj tiel alta super aliaj, kiel blanka nubo... Kio povus damaĝi vian perfektecon? Miaflanke mi eĉ makulas vin per la socia malbonvirto! Kiel stulta mi estas, Hanyan! Mi estas la plej granda malsaĝulo en la mondo, malsaĝulo la plej stulta, la plej nepardonebla, la plej kruela kaj la plej vulgara! Mi eĉ pedante stultiĝas doni grandan atenton al “virgulino”! Ho, Hanyan! Mi vane elspezis tutajn tri tagojn, dum ni ambaŭ enabismiĝas en mizero.

Mi estas malsaĝulo! Mi estas la plej granda malsaĝulo en la mondo!

La aŭto rapidis tra stratoj kaj stratetoj en la direkto al ŝia loĝejo. Lia koro tamburadis pli forte ol la aŭta motoro. Li volis pli frue vidi ŝin, plej frue! Ĉe la fino de la strateto, li haltigis la aŭton.

Salte elirinte el la aŭto, li impetis en la strateton. Li senceŝe preĝis en la koro: Ne eliru, Hanyan.

Vi devas resti en la hejmo! Mi havas mil vortojn por diri al vi, kaj vi devas resti en la hejmo!

Sed...li repensis: ne gravas, eĉ se vi forestos en la hejmo, kaj mi staros ĉe via pordo kaj atendos ĝis vi revenos. Mi nepre vidos vin hodiaŭ, nepre!

Ĉe ŝia pordo, kiam li pretis levi sian manon por frapi, li surprizite vidis afiŝon de ruĝa papero kun tri okulfrapaj vortoj “Bona Domo Luota”. Li tuj preĝis en la koro: Ne, ne, Hanyan, vi ne povas foriri, absolute ne! Li frapis sur la pordo, sed morta silento regis en la ĉambro.

Malbonaŭgura antaŭsento fridigis lian koron. Li refoje frapis sur la pordo, kaj aŭdiĝis responda paŝbruo de lignosandaloj. Post momento malfermiĝis la pordo, aperis ne Hanyan, sed maljunulino kun hartubero. “Ĉu vi volas lupreni la domon?” ŝi demandis.

“Ne, mi volas vidi fraŭlinon, fraŭlinon Zhang,” li hasteme diris.

“Fraŭlino Zhang jam translokiĝis.”

“Translokiĝis?” Li eksentis sian kapon ŝvelanta kaj siajn membrojn malvarmaj. “Kiam ŝi translokiĝis?”

“Hieraŭ vespere.” Ŝi turnis sin por fermi la pordon. Li tuj faris paŝon antaŭen kaj baris la fermadon de la pordo. “Ĉu vi scias, kien ŝi translokiĝis, mi petas?”

“Mi ne scias.”

“Ĉu vi scias, kie troviĝas la hejmo de ŝiaj adopto-gepatroj?” li ree demandis kun preskaŭa malespero en la koro.

“Mi ne scias, mi scias nenion,” ŝi respondis malpacience, volante fermi la pordon.

Elpoŝiginte monbileton de cent dolaroj, li enŝovis ĝin en ŝian manon kaj diris preskaŭ peteme,

“Bonvole lasu min eniri por rigardi, ĉu bone?” En lia koro restis ankoraŭ strio da espero. Ĉar ŝi translokiĝis hieraŭ, en la ĉambro restas pli aŭ malpli kelkaj aĵoj, kiaj adreso, nomo de parenco kaj alia indikaĵo. Li devas eltrovi ion, li devas elserĉi ŝin!

Kun mirego kaj ĝojo, la maljunulino tenis en la mano la monbileton. Cent dolaroj! Rento por duonmonato! Li certe estas riĉa frenezulo! Ŝi haste retiriĝis kaj larĝe flankenŝovis la pordon. Ŝi ripetade diris, “Rigardu, rigardu laŭ via plaĉo, rigardu tiel longe kiel vi volas!”

Li eniris kaj ĉirkaŭrigardis. En malplena ĉambro ĉio estis pura kaj bonorda. La lito kaj tablo, kiuj apartenis al la luiganto, ankoraŭ restis tie netranslokitaj. En la ĉambro ŝajne ŝvebis alkroĉiĝeme la bonodoro de la vestoj de Hanyan, kaj li viziis ŝin, kiu, ankoraŭ kun amemaj okuloj, iom kuntiris siajn brovojn, sidante sur la litrando. Li forte ekskuis sian kapon kaj, irinte al la tablo, tirmalfermis tirkeston. En ĝi troviĝis kelkaj blankaj kovertoj neuzitaj kaj malgranda tablo-kalendaro. Li foliumis ĝiajn foliojn, esperante trovi ion de ŝi skribitan, sed nenion en ĝi. Kaj aliaj tirkestoj estis tute malplenaj. Ĉirkaŭrigardinte, li ne trovis ŝian ajnan postsignon en la ĉambro.

Kiam li mallevis la kapon, li trovis paperkorbon sub la tablo. Li klinis sin kaj eltiris ĝin. Vere en ĝi troviĝis multaj eluzitaj paperfolioj. Li pririgardis ilin unu post alia: fakturoj, eltondaĵoj de literaturaj verkoj, pakpaperoj... Poste li trovis ĉifitan paperbulon. Kiam li malvolvis ĝin, ĝi estis nenio alia ol la letereto skribita de li al ŝi, sur kiu ŝi markis per multaj krucoj per ruĝa krajono tiel forte, ke la paperfolio estis difektita. Ĉe malsupra marĝeno de la letereto, li vidis senkoherajn frazojn skribitajn de ŝi:

Kiel kruela vi estas, Bai Peiwen! Kiel reala vi estas! Vi ne necesas foririgi min per kvin mil dolaroj. Mi memvole foriros kaj ne ĝenos vin. Sed mi malamas vin!

Ho, ne, ne, Peiwen, mi ne malamas vin. Se nur vi volontus veni, mi petas, ke vi venu, venu por savi min! Mi ne plu volas esti sola, mi ne plu volas vagi tien kaj tien. Mi amas vin, Peiwen! Se nur vi volontus veni, se vi ignorus mian pasintecon, mi volas esti via sklavino rampanta ĉe viaj piedoj! Ĉu vi ne scias? Vi ne scias pri mia arda atendo de vi nek pri mia freneza amo al vi. Bai Peiwen! Bai Peiwen! Bai Peiwen! Bai Peiwen!... Savu min, Peiwen! Sed, kial vi ne alvenas? Jam du tagojn. Vi vere ne venos!

Kiel ordinara vulgarulo, vi forĵetas, abomenas kaj malestimas min. Vi estas nobla sinjoro, dum mi malpura fiulino!

Kion alian mi povas esperi? Mi ne plu sonĝas. Kiel stulta mi estas! Mi vane pensas, ke vi ŝanĝos vian eraran opinion. Mi ne plu sonĝas, neniam! Ruiniĝon al mi! Enabismiĝon al mi! Degeneradon al mi! Mi edziniĝu al tiu idioto! Kio gravas? Hanyan, Hanyan, vi estas nur kotpeco sub alies piedoj! Peiwen, mi malamas vin, malamas vin, malamas vin, malamas vin!...

Sennombraj “mi malamas vin” plenigis la malsupran marĝenon de la paperfolio. Li tremetante tenis ĝin en la mano, kun ŝvito eksudanta sur sia frunto. Nur je la nuna momento, li eksciis, kion li faris al ŝi, kiel li humiligis kaj vundis ŝian fragilan animon kaj kiel pasie ŝi lin amas. Ŝi eldiris ĉion sian al li por ne trompi lin. Ŝi pensis, ke li povas doni pardonon al ŝi kaj ekkoni ŝian puran animon.

Sed li? Li eĉ liveris al ŝi kvin mil dolarojn kiel “la pagon de disiĝo”! Li ŝancele sidiĝis sur la seĝon antaŭ la skribotablo. Apogante sian kapon per ambaŭ manoj, li rerigardis ŝian skribaĵon. Lia koro kuntiriĝis kaj doloris, lia gorĝo sekiĝis krevonte, lia rigardo malklariĝis kaj lia animo tremetis. Li jam travidis la vojon indikitan sur la papero: ŝi iros al la infero. Nur Ĉielo scias, kiun vojon ŝi elektas, kiam ŝi troviĝas en despero! Nun li tre malamis sin mem. Kial li ne ekkomprenis unu tagon pli frue? Kial li ne venis ĉi tien hieraŭ nokte! Nun kie ŝi estas? Kie ŝi estas?

“Mi volas trovi vin, Hanyan! Mi volas trovi vin!” Li diris tra inter la premantaj dentoj, “Eĉ se vi troviĝus en la infero, mi elvenigus vin!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.