|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La unuan nokton, kiam Fang ekloĝis en la domo de Familio Bai, ŝi maldormis.
Kuŝante sur la luksa litego kun manoj sub sia kapo, ŝi gape rigardis al la vitra lustreto pendanta el la plafono. Ĉe la litkapo aromo de rozfloroj atakis ŝian nazon. Ekster la fenestro la lunlumo mildis kiel akvo, kaj la nokta zefiro blove karesis la fenestrajn kurtenojn. En la tuta domo regis silento. Ŝi kuŝis senmove. Kvankam ŝi estis tre laca, ŝi ne emis endormiĝi. Ŝi nur sentis maltrankvile ondantajn pensojn en la kapo. Ŝi serĉis en la memoro tiutagan posttagmezon: kion ŝi faris tiam? Ŝi promenadis kun Tingting en la pinarbaro sur la montdeklivo, kaj ŝirkolektis du junajn bambuoj en bambuaro. Poste ili paŝadis laŭvole. Kiam ili atingis la randon de la ponto ĉe bambuaro, ŝi diris al Tingting, “Ni kolektu ŝtonetojn sub la ponto, ĉu bone?”
Tiu hezitis iomete. Kun neordinara mieno, ŝi ĵetis abomemindan rigardon al la rivereto. Fang mirplene demandis, “Ĉu vi ne ŝatas ŝtonetojn en la rivereto do?”
“Ne estas tiel,” ŝi skuis la kapon. Poste, montrante la rivereton, ŝi diris, “Ĝuste en la rivereton mia propra patrino ensaltis kaj dronis en ĝi.”
“Ho,” Fang rapide ekkuntiris siajn brovojn. Kial plenkreskuloj lasas siajn infanojn sciiĝi pri tiuj malfeliĉaĵoj! Ili eĉ ne konsideras, ĉu tiuj animetoj povas elteni tion! Kiel kruela vi estas, Bai Peiwen!
“Ili diris, ke tiun tagon la rivereto ŝveliĝis. Kaj plie la ponto estis puŝrompita de fluakvo pro la tajfuno de antaŭa tago. Tial, paĉjo diris, ke panjo falis pro mispaŝo. Ĉi tie ne estis lampoj kaj tiun nokton estis tre mallume. Ŝi certe ne vidis, ke la ponto jam estis rompita.”
“Kiel vi sciiĝas multe pri tio?”
“Tion ĉiuj scias. Ili babilis pri tio malantaŭ mia dorso, pensante, ke mi ne povas aŭdi. Ili ankoraŭ diris…” La knabinon kaptis subita malvarma ektremo.
Ne! Ĉu ili ne volas teni la sekreton pri la deveno de la knabino? Ektirante la manon de Tingting, Fang tuj venis al la alia temo de la parolo, “Ni ne plu babilu pri tio, Tingting. Vi konduku min al la Templo de Pinoj kaj Bambuoj por nin distri, ĉu bone? Mi aŭdis, ke la templo estas tre fama, sed mi neniam vizitis ĝin.”
“Bone! Mi konduku vin tien.” Tiel ili iris al la templo laŭ la vojeto inter pinarbaro. Ili grimpis laŭ la ŝtonŝtuparo, ambaŭflanke de kiu staris junverdaj pinoj en silento. La pinoj ŝirmis ilin kontraŭ la sunlumo kaj ili surpaŝis la ŝtupojn kovritajn per malhela musko. Ĉirkaŭe regis nepriskribebla soleneco kaj kvieto. Post longa tempo, grimpinte multe da ŝtupoj, ili fine venis antaŭ la templon. Floroj kaj arbedoj dense kreskis antaŭ ĝia pordo, antaŭe kaj malantaŭe staris pinarbaro, kaj dekstre kaj maldekstre troviĝis bambuaro. Pro tio oni nomis ĝin “Templo de Pinoj kaj Bambuoj”. En ĝi Avalokiteŝvaro estis kultata. Antaŭ la templa navo ŝvebis spirale incensfumo.
Kaj antaŭ la pordo staris grandega bronza kvarpieda incensbruligujo, en kiu sennombraj incens-vergetoj brulis. Starante antaŭ la pordo, oni povis pririgardi la urbon Tajpeo en malproksimo tra la ĉirkaŭa pitoreskejo.
Antaŭ la templo ili staris dum kelka tempo. Tingting, svingante sian manon, diris, “Instruistino, ĉu vi ne petas paperslipon pri sortodivenado!”
Kun malseriozeca konduto, ŝi vere bruligis fasketon da incensvergetoj kaj petis paperslipon, sur kiu legiĝis la jenaj vortoj kun tre ambigua senco:
“Geedziĝo kaj riĉeco sendependas de la homa volo, certe la vantulon vanigos la dezir’ altcela en parolo, homoj, kiuj blinde trovas sin en labirinto nur komprenas, ĝis la lun’ elvenos kaj disdividiĝos dika nubtavolo.”
Kun streĉita kolo, Tingting rigardis scivoleme kaj demandis, “Kion ĝi diras, instruistino? Kion vi deziras el sortodivenado?”
Ĉifinte la slipon, Fang ridete respondis, “Mi deziras tion, kion mi volas, dum ĝi diras tion, kion ĝi volas. Nu, Tingting, estas malfrue. Ni devas reiri.”
Kiam ili atingis la domon, estis tempo por vespermanĝi. Sinjorino Bai ankoraŭ ne revenis, kaj sinjoro Bai ordonis porti sian porcion al supra etaĝo, tiel ke nur ambaŭ Fang kaj Tingting altabliĝis. Ĉar ŝi kuradis tien kaj reen ekstere la tutan posttagmezon, Tingting havis bonan apetiton kaj unuspire englutis du bovlojn da rizoj, dum Fang manĝis malmulte. La bona apetito de Tinging gajigis ŝin. Rigardante Tingting-on, ŝi demandis, “Ĉu vi manĝas sola en ordinara tempo, dum via paĉjo restas sur la etaĝo kaj via panjo forestas?”
“Jes,” respondis Tingting, “mi ne manĝas ofte.”
“Ne manĝi?”
“Estas tre seninterese por mi manĝi sola. Mi rifuzis manĝi. Kelktempe, Yazhu devigis min manĝi, kaj mi nur manĝis iomete.”
Ne mirinde, ke la knabino estas tiel magra! Rigardante al Tingting, Fang faris decidon interne.
Ŝi volas, ke la knabino normaliĝos, gajiĝos kaj bonsaniĝos. Nuntempe ŝia lernado siavice fariĝas malpli grava. Post vespermanĝo, Fang urĝis ŝin finfari ekzercojn sub ŝia superrigardo kaj helpis ŝin ripari la mankon en aritmetiko. Poste, ŝi petis al ŝi elpreni tiun rompitan pupon. Ŝi elspezis unu kaj duonon da horoj por fliki kaj bonigi ĝin. Ĉar ŝi ne havis pecetojn da tolo, ŝi eĉ disŝiris sian propran subjupon, per kies silkpeco kaj punto ŝi elfaris novan bluzon por la pupo. Dum kudrado,
Tingting ĉiam staris sur genuoj apud ŝi, ĝojmiene rigardante ŝin en laborado, kaj helpis ŝin, jen transdonante pinglon jen fadenon. Post kiam ŝi fine prilaboris la pupon, Fang stariĝis el la tapiŝo, ridete dirante, “Bone, via pupo aspektas pli bele.”
Tingting ĵetis adoreman rigardon al Fang. Kaj ŝi fiere okule ekzamenis sian pupon kaj alpremis ĝin al sia brusto, murmure dirante, “Bona pupo, mia tre tre aminda pupo.”
Ĉe tio Fang tre emociiĝis. Pro malfrua tempo, ŝi urĝis ŝin enlitiĝi post sinbanado. Vidinte, ke ŝi surmetas piĵamon kaj sin enŝovas sub la litkovrilon, Fang sin klinis por ordigi ŝian vatitan litkovrilon. Ĝuste dum ĉi tiu momento, la knabino subite levis sian korpon, ĉirkaŭprenis ŝian kolon per siaj brakoj, altiris ŝian kapon kaj ekkisis per malseketaj lipetoj sur ŝia vango, hasteme dirante, “Mi vere amas vin, instruistino.” Post tiuj vortoj, ŝi, pro hontemo, forlasis Fang-on, kaj sin turninte, enŝovis sian kapon en kapkusenon por afekti endormiĝi. Starante en stuporo, Fang ne moviĝis por longa tempo. Tiu neatendita ago de Tingting tre emociis kaj ekscitis ŝin, tiel ke ŝi ne povis sin regi. Kun malsekigitaj okuloj, ŝi eĉ ne povis havi klaran vidon tra siaj okulvitroj, sur kiuj flosis tavolo da vaporo. Post longa momento, vidinte ke Tingting ne turniĝadas plu, ŝi ĵetis alian rigadon al ŝi kun klinita korpo super ŝi. Vere la knabino dronis en profunda dormo post tuttaga laciga irado. Kun vesuspiro, ŝi kovris ŝian frunton per kiseto kaj duonvoĉe diris, “Dormu bone, infano. Havu dolĉan sonĝon.”
Eliginte alian suspiron, ŝi retiriĝis el ŝia ĉambro kaj tirfermis la pordon. Tiam, ŝi trovis, ke Bai Peiwen staras ĉe la kruĉiĝo de la saloneto kaj koridoro, kun sia vizaĝo al ŝi. Ŝi sciis, ke li havas akrajn orelojn. Ŝi, alpaŝante, salute diris, “Ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝas?”
“Venu ĉi tien kaj sidiĝu dum momento,” diris Bai.
Ŝi alpaŝis kaj sidiĝis sur la sofon en la saloneto. Tie, krom murlampo, aliaj lampoj ne estis ŝaltitaj, kaj regis nur malhela kaj milda lumo. Apogante oblikve kontraŭ la fenestropordo, li diris kviete, “Vi jam okupiĝis la tutan possttagmezon. Laŭ mi, vi elkore prizorgas la infanon, ĉu ne?”
“Mi prizorgas ŝin, ĉar ŝi estas tre ‘malriĉa’,” ŝi respondis.
“Malriĉa?” Li ekŝtoniĝis. “Kion vi volas indiki per tiu vorto?”
“Mi neniam vidis alian infanon, kiu estas pli mankoplena ol ŝi!” ŝi diris iom ekscitite. “Al ŝi mankas varmo, mankas amo, mankas zorgiteco kaj mankas ĉio!”
“Ĉu vi riproĉas min?” li demandis.
“Mi ne kuraĝas vin riproĉi, sinjoro Bai,” ŝi diris, penante mildigi sian ekscitecon. “Sed, donu pli da amo al ŝi, sinjoro Bai. Ŝi vin bezonas!” En ŝia voĉo troviĝis iom da peta tono.
Li eksentis kortuŝitecon. “Mi scias,” li diris, ĉi-foje kun voĉo sincera kaj elkora. “Vi certe pensas, ke mi estas nerespondecema patro. Tamen, sciu, ke mi kutime ne scias, kiel zorgi pri la infano, kaj des malpli, kiel trakti ŝin. Tiu knabino ofte vekas en mi dolorajn rememorojn. Nu, fraŭlino Fang, ĉu vi aŭdis pri ŝia propra patrino, mi pensas?”
“Jes, iomete,” ŝi diris duonvoĉe, “ŝi estas bona virino, kiu indas je via rememorado dum la tuta vivo.”
Li dronis en meditado. “Ofte pro momenta konfuziteco en menso, oni emas fari eraron neripareblan dum la tuta vivo. Se ŝi ankoraŭ vivus…” Li faris profundan enspiron kaj daŭrigis impulse en tono dolora kaj aspira, “Mi volontas oferi ĉion mian por reakiri ŝian vivon!”
“Oh, sinjoro!” ŝi ekkriis pretervole. Ŝi kortuŝiĝis. Sur lia vizaĝo, ŝi vidis ardajn varmon kaj doloron, kiuj ŝin frapis. Ŝi sentis konfuzitecon, perplekson kaj senhelpecon.
“Oh,” li tuj venis al sia konscio. Maltrankvileco naĝis sur lia frunto. Li tuj cedis, dirante elturniĝeme, “Pardonon, fraŭlino Fang. Bonvole pardonu min. Mi ne devus diri al vi tion. Mi perdis sinregadon, mi pensas.”
“Oh, ne, sinjoro Bai,” ŝi diris hasteme kun sentoj ondantaj en si. Ŝi pentis, ke ŝi eltiris el li tiun parolon. Stariĝinte, ŝi diris rapideme, “Mi sentas elĉerpitecon, sinjoro Bai. Mi volas reiri al mia ĉambro. Ĝis morgaŭ, sinjoro Bai!”
“Momenton,” li diris sentive. “Ŝajnas, ke vi iom timas min, fraŭlino Fang.”
“Ne,” ŝi ekhavis kontraŭvolan ektremon, sentante sin tre malforta.
“Ne timu min, fraŭlino Fang,” diris la viro brustvoĉe. “Bonvole pardonu min pro miaj malĝentileco kaj malprudenteco, kiujn kaŭzas mia malofta kontaktado kun aliaj, precipe kun inoj.
Mi preskaŭ forgesas ĝentilecon kaj dececon en interparolo.”
“Oh, vi estas bonkora, sinjoro Bai,” ŝi diris iom rigide, “Mi ne timas vin, neniam. Do, ĝis revido, sinjoro Bai.”
Sin turninte, ŝi hasteme reiris en sian ĉambron, tiel hasteme, kvazaŭ fuĝante de io.
Nun kuŝante en la lito, kun fikasa rigardo al la plafono, ŝi neniel endormiĝis. Tio, kion ŝi spertis dumtage, sin prezentis en ŝia menso bildon post bildo, tiel klare kaj tiel vivece. Ŝi neniel sukcesis forskui la figurojn de la patro kaj filino de antaŭ siaj okuloj. La blindulo pasigas tristajn tagojn kaj la knabino troviĝas en kompatinda situacio. Kiel doni helpon al ili? Ĉu denove trovi la pereintan edzinon kaj patrinon por ili ambaŭ? Ŝi eksentis malvarman tremon. La nokta vento kun aŭtuna frosto enblovis tra fenestro garnita per kulvualo. Nokto jam profundiĝis.
Ŝi ĵetis rigardon al brakhorloĝo. Estis proksime al la unua horo. Ĉirkaŭe regis silento.
Sinjorino Bai ankoraŭ ne rehejmiĝis. Preninte la anglalingvan libron Fiero kaj Antaŭjuĝo, ŝi komencis legi ĝin distrite. Fakte ŝi ne povis koncentri siajn pensojn nek ŝia rigardo povis fiksiĝi sur la libro longe. Leginte kelkajn liniojn, ŝi ĉiam pretervole levis siajn okulojn al la envazaj rozoj aŭ al la skulptaĵo por mediti senvorte. Oni ne sciis, kiom da tempo forpasis. Ekhupado surprizis ŝin. Tiu sinjorino Bai revenas. Kial sonorigi la hupon? En tiel kvieta profunda nokto! Ĉu ŝi ne kunportas la ŝlosilon al la dompordo? Demetinte la libron, ŝi aŭskultis subkonscie. La aŭto veturis en la ĝardenon. La aŭtopordeto frapfermiĝis, eligante grandan bruon. Kaj sekvis klakaj paŝoj de altkalkanumaj ŝuoj irantaj en la salonon. Poste, ŝi supreniris la etaĝon, kantante per laŭta voĉo. Ŝi vere havis belan voĉon. La kanto, kiun ŝi kantis, ne estis la laŭmoda, sed la malnova poemo muzikigita:
Loĝas vi ĉe la Janzi-rivera fin’,
kaj mi loĝas ĉe malsupra basen-ter’.
Mi sopiras, sed laŭ vol’ ne vidas vin,
trinkas ni la saman akvon de l’ river’...
Tamen ŝi ne finkantis la kanton kaj abrupte interrompis kantadon, kvazaŭ ĝenite de io. Fang ne aŭdis la pordon de la najbara ĉambro malfermiĝi, sed nun ŝi aŭdis la retenatan kaj koleran voĉon de Bai Peiwen, kiu mallaŭte muĝis, “Ailin!”
Ailin? Ĉu tio estas la nomo de sinjorino Bai?
“Kio? Ĉu vi? Bai Peiwen?” La tono de la virino estis akuta kaj provoka. “Kian aferon vi havas?”
“Ĉu vi volas brue veki dormantojn de la tuta domo?”
“Oh? Ĉu vi timas, kiun mi voĉe vekas? Tiun vian guvernistinon? Haha!” Ŝia ridsono akutiĝis.
“Ne timu, ke mi voĉe vekas ŝin. Se vi ne estus blinda, vi trovus, ke ŝi ankoraŭ ne endormiĝis!
Lamplumo elfiltriĝas el la pordfendo de ŝia ĉambro. Mi vetu, ke ŝi aŭskultas nian interparolon kun streĉitaj oreloj!”
“Ailin!”
“Ha, mi diru al vi, Bai Peiwen, ne ludu artifikon antaŭ mi. Mi ne scias, por kio vi venigis tiun guvernistinon al la hejmo. Sed, mi ne ŝatas ŝin, ĉar en ŝiaj okuloj videblas ŝtelista rigardo, mi diras al vi, ŝtelista rigardo!”
“Ailin! Ĉu vi freneziĝas! Kiom da vino vi jam drinkis?” En lia voĉo plenis indigno kaj senhelpeco, kaj plie kun iom da maltrankvileco. “Ĉu vi povus diri malpi da vortoj?”
“Malpli da vortoj? Kial? Estas vi, kiu paroligas min starante antaŭ mi! Ĉu vi timas nun? Ĉu vi timas, ke aŭdas ŝi, tiu, por kiu vi aranĝis dekoradon de ŝia ĉambro kaj kiun vi venigis per ĉiuj rimedoj? Maljuna virgulino! Ha! La blinda mastro kaj guvernistino, mi atendas rigardi, kiel la afero de vi ambaŭ disvolviĝos! Tio estas bonaj materialoj por novelverkado!”
“Fermu vian buŝaĉon, vi malnobla kaj obscena!” Lia voĉo tremetis, kaj tiuj vortoj videble elpafiĝis el inter liaj dentoj.
“Kio? Malnobla kaj obscena? Ĉu vi diris, ke mi estas malnobla kaj obscena?” ŝi plilaŭtigis sian voĉon. “Vere obscena estas la sinjorino, kiu ĵetis sin en la riveron. Eĉ se mi estus obscena, mi tamen ne naskis bastardon al vi!”
Klara kaj sonora frapado. Evidente estis Bai Peiwen kiu vangofrapis sian edzinon. Fang anticipis, ke sekvos pli granda ŝtormo. Ŝi aŭskultis maltrankvile. Sed male fariĝis kviete ekstere.
Neniu sono aŭdiĝis dum longa momento. Tamen, kvazaŭ pasus jam jarcento, Fang aŭdis Ailin-on diri per retenata, dentogrincanta kaj malamoplena voĉo, “Bai Peiwen, se vi refoje batos min, ne riproĉu min pro mia venena faro. Mi volas ruinigi ĉion vian!”
“Do ruinigu!” li diris en tono basa kaj trista. “Kion alian mi havas, kiun vi povas ruinigi? Ĉio mia jam estas ruinigita tuttute.”
Pordoknarado montris al Fang, ke li jam reiris en sian ĉambron. Kun retenata spiro, ŝi ne povis moviĝi dum longa momento, sentante, ke ĉiu ŝia muskolo estas rigida kaj ĉiu ŝia nervo dolora. Tiu interparolo, kiun ŝi aŭdis, igis ŝin tiel surprizita, tiel nekredebla, kaj plie ŝi ekhavis tiel pezan, intensan kaj humiligitan senton. Gapante al la plafono, ŝi ne povis endormiĝi plu. Ŝi jam delonge divenis la malbonegan rilaton inter geedzoj Bai, sed ne atendis, ke ili staras tiel antagonisme. Kia familio! Sed kio pri ŝi mem? Kian rolon ŝi ludas, implikiĝante en ĉi tiun familion? Nur simplanima guvernistino? Jen, aŭdu ĵusan paroltonon de Ailin! “Fang Siying, vi malpravas, malpravas, malpravas!” Ŝi parolis al si per la sama vorto sinsekve. Post tio, ŝin atakis subita stuporiĝo. Tra ŝia menso fulmis la ideo: retiriĝu! Se mi forlasu, estas ankoraŭ ne malfrue. Do mi retiriĝu! Tamen... tamen... kio pri la senpatrina knabino?
La sekvantan matenon, Fang ellitiĝis jam longe post la naŭa horo. Feliĉe estis dimanĉo kaj ne necesis por ŝi iri al la lernejo. Post tualetado, ŝi malsupreniris la ŝtuparon. Ŝin renkontis flugrapide Tingting kun naiva, gaja kaj infaneca mieno.
“Ĉu vi havis bonan dormon, instruistino?”
“Jes,” ŝi nereteneble oscedis.
“Mi atendas vin por matenmanĝi kune.”
“Kaj via paĉjo?”
“Li jam manĝis supre.”
“Kaj via panjo?”
“Ŝi ankoraŭ dormas.”
“Ho.” Fang altabliĝis por preni matenmanĝon, sed ŝi montris sin distrema. Tingting fiksis senteman rigardon sur ŝi. Pro ŝia silentemo, la knabino ne kuraĝis ekparoli. Post manĝado, Fang sidiĝis en sofon. Altirinte Tingting apud sin, ŝi mallaŭte diris, “Tingting, mi loĝigu min en la lernejon denove kaj mi venu ripari viajn lecionojn ĉiutage.” La knabino paliĝis.
“Pro kio? Ĉu mi nebone kondutas? Ĉu mi tro lacigis vin?” ŝi demandis ĉagrene. Tute malaperis la sunlumo el ŝia vizaĝo.
“Ho, ne, tio ne koncernas vin...” diris Fang, malvigle kaj lace.
“Do, pro kio?” Tinging timeme rigardis al ŝi per paro da tristaj kaj petemaj okuloj. Tio konkeris ŝin. “Instruistino, mi estu bonkonduta kaj obeema. Ne foriru, ĉu bone?”
“Kiu volas foriri?” demandis voĉo. Levinte la kapon, Fang vidis Bai Peiwen-on malsupreniri laŭ la ŝtuparo. En sia hejmo li moviĝis lerte kaj facile sen uzi apogbastonon.
“Jen vi, paĉjo,” diris Tingting maltrankvile, “Retenu instruistinon Fang! Ŝi diris, ke ŝi volas loĝigi sin en la lernejon denove.”
Bai ŝtoniĝis, sin tenante senparola longe. Ankaŭ Fang silentis. En aero saturiĝis doloriga kaj embarasiga etoso. Post kelka tempo, Bai duonvoĉe diris, kvazaŭ al si mem, “Ŝi estas vere forta.
Mi eĉ ne povas reteni guvernistinon!”
Lia tono pikvundis Fang-on. “Ho, sinjoro!” ŝi ekkriis. “Ne diru tion!”
“Kion alian mi devas diri?” Sur lia vizaĝo videblis nenia esprimo kaj lia voĉo sonis malplene kaj malproksime. “Ŝi ĉiam estas venkema, por eterne!”
“Sed...” Fang diris urĝeme, “mi ankoraŭ ne vere foriris!”
“Do, vi volas resti ĉi tie, ĉu?” li demandis rapide. Vigleco reaperis sur lia vizaĝo.
“Mi... aj... mi volas...” ŝi balbutis, sed fine, ŝi eligis abrupte, “Jes, mi restu ĉi tie.” Ĉe tio, ŝi malklare sentis interne, ke ŝi falis en lian kaptilon. Tamen ŝi ankoraŭ ĝojis, ke ŝi diris tion, kaj ŝi tiom ĝojis, kvazaŭ liberiĝinte el la kateno en la koro, ke ŝi mem trovis sian parolon miriga.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.