|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ekde tiu nokto, Fang venis al la kompreno, ke tute ne ekzistas amikeco inter ŝi kaj sinjorino Bai. Pli ol tio, ili, preskaŭ dekomence, fariĝis malamikoj. Fang anticipis, ke estos tagoj malfacile trakteblaj poste. En la komencaj tagoj, ŝi tenis singardemon, atendante la tempeston venontan en iu ajn tempo. Tamen nenio okazis. Ŝi trovis, ke ŝi preskaŭ ne vidas Ailin-on. Ĉiumatene, kiam ŝi iris al la lernejo kun Tingting, Ailin ankoraŭ estis en la lito. Posttagmeze, kiam Fang revenis hejmen kun Tingting, Ailin probable jam eliris delonge kaj ŝia foresto daŭris ĝis la profunda nokto.
Tiaj tagoj pasis trankvile. Kaj malaperis iom post iom ŝiaj maltrankvileco kaj timemo, kiujn Fang ekhavis en komenca tempdaŭro, kiam Fang ekloĝis en la hejmo de Bai.
Nun Fang ekabsorbigis sin en zorgado pri la farto de Tingting. Por matenmanĝo, ŝi certigis, ke Tingting prenu glason da lakto, kaj ovon. Por tagmanĝo, Tingting manĝis el la kunportata gamelo, kies enhavon Fang persone kaj Yazhu kune preparis laŭ diskutita menuo por pliigi la nutrecon kaj variecon de la manĝaĵo. Dume Fang mem manĝis en la manĝejo de la lernejo, ĉar ŝi neniam alkutimiĝis preni manĝon el gamelo. Nun la vespermanĝo fariĝis plej serioza, ĉar oni ne scias de kiam Bai Peiwen ŝatis malsupreniri por preni manĝon. Dum manĝado, ofte aŭdiĝis ridaj paroloj de Tingting kaj montriĝis milda zorgemo de Fang. Bai Peiwen malofte ekparolis, sed li ofte spertis ĉion ĉirkaŭ li per akra sento. Kelktempe, li haltigis la moviĝon de manĝbastonetojn nur por atenteme aŭskulti babiladon inter Fang kaj Tingting.
Ŝanĝado de Tingting estis rapidema: ŝiaj vangoj sane ekruĝiĝis, ŝia staturo mirige plialtiĝis, ŝia manĝado obliĝis... La plej granda ŝanĝo estis ŝia ridado senĉesa dum la tuta tago, arĝenttintile fluganta tra la tuta domo. Ŝia ĝojema karaktero jam plene manifestiĝis. Ŝajne ŝi havis neelĉerpeblan ĝojon tra la tuta korpo. Tuttage ŝi birde alkroĉigis sin al Fang. Eĉ bonkora Yazhu, kun larmoj, diris al Fang, “La knabino kreskas pli kaj pli bone. Jam de longe ŝi bezonis prizorganton kiel instruistinon Fang.”
Fang trankvile okupiĝis pri sia nuna laboro, eĉ dronante en la ĝojo el la laboro. Portempe ŝi forgesis Usonon kaj Yali. Jes, Yali, li letere riproĉis ŝin per tiaj severaj vortoj, kiaj malsaĝulino, frenezulino kaj sensenta kaj senrespondeca virino. Li faru kion li volas. Li ĵetu insultajn vortojn laŭplaĉe. Ŝi havas komprenon pri Yali. Post tri monatoj, li amikiĝos kun alia fraŭlino, ĉar li emas esti soleca.
Bai Peiwen iris al Tajpeo dufoje en ĉiu semajno. Fang sciis, ke li iras al sia fabriko por prizorgi negocajn aferojn. La manaĝero de la fabriko estis pli-ol-kvindek-jara maljunulo kun familia nomo He, kiu ofte vizitis Domon Bai por fari raportaĵojn aŭ telefone interkonsiliĝis kun Bai pri la aferoj en fabriko. Fang mirplene trovis, ke, kvankam kripla, Bai povas pritrakti tiujn aferojn senprokraste, ĝisfunde kaj decideme. Ĉiufoje, kiam Fang aŭdis lin telefone ordoni al manaĝero He, kion fari, ŝi ekpensis kun lamenta suspiro, “Se li ne estus blinda!” Se li ne estus blinda, kio okazus do? Ŝi ofte fokusigis sian atenton sur tiun vizaĝon, la viran vizaĝon, firman, decideman kaj aplomban... Se foriĝus melankolio ĉe liaj brovoj, kaj tristo kaj senhelpeco ĉe liaj buŝanguloj, li aspektus bele! Sufiĉe bele! Ŝi ofte kontemplis stupore pri li. Antaŭ dek jaroj, kiam li estis juna sen kripleco, kiel li statis? Liaj tagoj trankvile forglitis. Ĉu trankvile? Ĉu vere trankvile?
Dimanĉe posttagmeze. La unuan fojon Fang forlasis Tingting-on kaj iris sola al Tajpeo, kie ŝi faris multajn aĉetojn. Revenante kun pakitaj aĉetitaĵoj en siaj brakoj, ŝi surprizite trovis, ke Tingting, sidante sur la ŝtuparo en la ĝardeno, mienis ĉagrene, kun la kapo apogita per brakoj.
“Kial vi sidas ĉi tie, Tingting?” ŝi demandis mirigite.
“Mi atendas vin,” diris kompatinde la knabino, kies buŝangulo ekkonvulsiiĝis. “Venontfoje, kiam vi iros al Tajpeo, kunportu min, ĉu bone? Mi kondutos bone, kaj ne ĝenos vin.”
“Ha!” Fang apenaŭ retenis ridon. “Tingting, vi jam fariĝis alkroĉiĝema. Devu esti sendependa!
Nu, ĝojiĝu. Mi jam revenas nun, ĉu? Ni supreniru. Mi volas montri ion al vi.”
La knabino ekhezitis. “Ne eniru tuj,” ŝi diris mallaŭte.
“Kio okazis?” Fang demandis mirigite. Post momenteto, ŝin trafis subita surprizo, ĉar ŝi jam vidis la purpuraĵon sur ŝia vango grandan kiel tason. Vidante la lezon, ŝi klinis sian korpon kaj demandis, “Kie vi ricevis tiel grandan kontuzon? Ĉu vi stumble falis teren?” Skuinte la kapon, la knabino mallevis siajn palpebrojn.
“Panjo kaj paĉjo havis teruran kveleradon,” ŝi diris.
“Ĉu via panjo ne eliris?”
“Ne. Ŝi ankoraŭ troviĝas en kolero en salono nun.”
“Pro kio ili kverelis?”
“Pro mono. Panjo volis sumon da mono, sed paĉjo ne donis.”
“Oh, mi komprenas.” Fang kompreneme ĵetis rigardon al la kontuzo sur ŝia vango. “Do vi ricevis revenĝon de via panjo pro tio denove. Ĉu ŝi pinĉis vin?”
Antaŭ ol la knabino respondis, la vitra pordo subite malfermiĝis. Levinte sian kapon, Fang tuj vidis, ke Ailin staras en la pordo kun kolera mieno. Kun rektigita svelta korpo, tiu staris kaj fiksis siajn belajn, sed glacie malvarmajn okulojn sur Fang. Aŭtomate Fang rektigis sian korpon, renkonte al ŝia rigardo, atendante ŝian parolon.
“Vi nenecese demandu al ŝi,” aŭdiĝis malvarma kaj seka voĉo de Ailin. “Mi povas diri al vi, ke mi pinĉis ŝin. Kion do?”
“Vi...vi ne devus pinĉi ŝin!” Fang aŭdis sian voĉon kolera, kuraĝa, tremanta kaj forta. “Ŝi ne ofendis vin, kaj vi ne devus elŝuti vian koleron sur la infanon!”
“Hm!” El la okuloj de Ailin ŝprucis fajro. “Kiu vi estas? Ĉu vi rajtas zorgi pri la aferoj de mia familio? Vi estas guvernistino de mi pagata je dumil dolaroj ĉiumonate. Ĉu vi estas konsiderata kiel defendanto de Tingting? Jes, mi batis ŝin. Ĉu tio koncernas vin? La leĝo ankoraŭ ne difinas, ke patrino ne rajtas puni sian infanon. Mi batis ŝin, pro tio, ke ŝi ne volas konduti bone, ŝi mensogas, ŝi agas ŝtele kiel la fantomo de sia mortinta patrino! Jes, mi batis ŝin! Kion vi povas fari al mi?” dirante, ŝi rapide levis sian manon kaj donis klakan vangfrapon al Tingting, antaŭ ol Fang komprenis, kion ŝi volas fari. Tingting, kiu staris tremanta ĉe Fang, ne atendis, ke ŝi ricevos baton ĝuste ĉe ĉi tiu momento, tiel ke la klarsona vangfrapo solide falis sur ŝian vangon kaj pro tio ŝi preskaŭ stumble falis teren sen firma staro. Fang eligis panikan ekkrion, kaj ĉiuj pakaĵoj en ŝia brakumo disĵetiĝis teren pro etendiĝo de ŝiaj brakoj. Ŝi sin alĵetis kaj sukcesis subteni Tingting-on.
Starante antaŭ Tingting, ŝi ekscitiĝis, kaj eĉ freneziĝis, kun miksitaj sentoj de suprizo kaj doloro.
Anhelante, ŝi gapis al Ailin, kaj tremante tra la tuta korpo pro ekscitiĝo, kriis, “Vi ne rajtas bati ŝin!
Vi ne rajtas! Vi...” Ŝi ne plu povis eligi vortojn. Indigno ŝtopis ŝian gorĝon kaj streĉigis ŝian spiradon.
“Ĉu mi ne rajtas fari tion?” La brovoj de Ailin alte leviĝis. Ŝi aspektis minaceme. “Vi foriĝu!
Hodiaŭ mi nepre batu ĉi demoneton ĝis la morto! Ni vidu, ĉu ŝi ankoraŭ ludas la rolon de kompatindulineto!” Denove ŝi sin alĵetis. Fang rapide puŝis Tingting-on malantaŭ sian dorson kaj elstarigis sin ĉe la fronto. Dum ĉi tiu momento, ŝi havis nenian alian ideon ol protekti la infanon, eĉ oferi sian vivon. Ailin, kiu jam sin alĵetis, kelkfoje etendis sian manon por kapti la infanon kaj malsukcesis pro tio, ke Fang intervenis per barado. Sekve ŝi kvazaŭfreneze frapadis la korpon de Fang, kiu eltenis kaj obstine protektis la knabinon.
Ailin komencis akute insulti, “Kial vi ŝovas vian nazon en alies vazon? Kiu dungis vin kiel korpgardiston? Vi maljuna fraŭlinaĉo! Vi sorĉistino kun anormala psiko! Tuj foriĝu malproksimen!
Tiu ĉi eta bastardino ne estas via propra! Se vi vere volas insiste zorgi pri ŝi, ni atendu kaj vidu. Mi suferigos vin pro tio!”
Subite aŭdiĝis eksploda voĉo de Bai Peiwen, “Ĉu vi freneziĝas denove, Ailin!”
“Bone, venas alia intervenanto!” diris Ailin, anhelante. “Ŝajnas, ke vi havas grandan potencon!
Kia alianco! Blindulo, maljuna fraŭlinaĉo kaj eta bastardino! Kia potenco! Mi ne povas riski ofendi vin, sed ni pesu la aferon! Ni atendu kaj vidu!” Post tio, forlasinte ilin, ŝi grandpaŝe rapidis en remizon. Sen la ŝoforo Maljuna You, ŝi mem startigis la aŭton kaj fulme forveturis.
Siaflanke, pro tia ofendiĝo, Fang neniel povis regi siajn sentojn. Eĉ sen ekzameni la vundon de Tingting, ŝi senkonsidere sturmis preter Bai Peiwen, suprenkuris la ŝtuparon kaj sin ĵetis en sian ĉambron. Ferminte la pordon, ŝi faligis sin sur la liton, demetis siajn okulvitrojn kaj komencis ploregi laŭtvoĉe.
Post momenta plorado, ŝi aŭdis malpezan frapadon je la pordo. Kvankam ŝi ignoris tion, la porda anso turniĝis kaj la pordo puŝmalfermiĝis. Iu alkuris al ŝia litrando. Ŝi sentis, ke Tingting, plorsingultante, puŝetis ŝin, mallaŭte kaj milde kriis, “Instruistino, ne ploru! Instruistino!”
Levinte la kapon, ŝi vidis tra larmvualo la ruĝan kaj ŝvelintan vangon de la knabino. Permane karesante ŝian vunditan vangon, Fang altiris ŝin en sian sinon, kun neniel retenebla plorado.
Plorante, ŝi dolore laŭte eligis, “Tingting! Ho ve, vi etulino kun amara sorto!”
Inspirate de ŝiaj vortoj, Tingting sentis tristecon el interne. Ĉirkaŭprenante la talion de Fang, ŝi enŝovis sian kapon profunden en ŝian sinon kaj eksplodis per ploro. Ĝuste kiam ili ambaŭ ploradis,
Bai Peiwen malpeze eniris. Starante longan momenton, li eligis longan suspiron.
“Mi bedaŭras, fraŭlino Fang,” li diris kun interna doloro.
Forviŝinte siajn larmojn, Fang, post longa momento, sukcesis fini sian ploradon. Ŝi puŝlevis Tingting-on kaj viŝis per mantuko la vangon de la knabino. Jam nun ŝi povis regi sin. Munginte sian nazon kaj profunde spirinte, ŝi altrudis rideton kaj diris al Tingting, “Ne ploru, bona infano.
Estas mia kulpo plorigi vin. Nun, lavu vian vizaĝon kaj alportu miajn pakaĵojn el sube, ĉu bone?”
“Bone,” obeeme diris Tingting. Ĉirkaŭprenante la kolon de Fang, ŝi kisis ŝian vangon kaj malsuprenkuris la ŝtuparon.
Ĉi tie Fang silentis longe, dum Bai restis senparole. Fine ŝi la unua rompis la silenton. “Kial ankoraŭ teni tian geedziĝon?” ŝi demandis mallaŭte.
“Ŝi volas eksedziniĝi,” li diris, “sed ŝi postulas kiel la kondiĉon de eksedziĝo, ke mi donu al ŝi la tutan fabrikon. Kiel mi povus promesi?”
“Kial vi edzinigis ŝin?” Li silentis. Ŝi sentis sian spiradon peza.
“Mi estas blindulo!” li senpripense diris, ambaŭsence.
Ŝi sentis tordiĝantan doloron interne. Ŝi stariĝis, volante lavi sian vizaĝon en banĉambro, sed Bai peteme ekkris, “Ne foriru!”. Ŝi haltis, stupore rigardante al Bai.
“Diru al mi,” lia voĉo urĝis kun doloro kaj petemo. “Kiel vi eniris mian familion?”
“Vi dungis min,” Fang diris kun treniĝa kaj malforta voĉo.
“Jes, mi vin dungis,” li murmuris, “sed, de kie vi alvenis? Je tiu posttagmezo de majo, de kie vi alvenis? De alia mondo?”
“Jes, de alia mondo,” ŝi respondis, sentante malvarmon tra la spino. “De la alia bordo de la maro, de la alia flanko de la terglobo.”
Bai volis paroli plu, sed anhelante eniris Tingting kun pakaĵoj en sia brakumo. Alirinte, Fang transprenis tiujn pakaĵojn kaj metis ilin sur la liton. Bai ne plu parolis, sed li ne foriris. Sidante en la seĝo ĉe la skribotablo, li, kun enpensema mieno, atenteme kaj akrasente aŭskultis ĉion ĉirkaŭ si.
“Alvenu, Tingting,” vokis Fang, kiu venigis ŝin al la litrando. Poste, ŝi malfermis la pakaĵojn unu post la alia. Ĉiufoje, kiam ŝi malfermis unu pakaĵon, la knabino eligis mirplenan ekkrion kaj pli rondigis siajn okulojn. Ĝis kiam ĉiuj pakaĵoj malfermiĝis, la knabino, jam apenaŭ spirante, kun ruĝiĝinta vizaĝo kaj tremantaj lipoj, balbutis, “Instru...istino, por kio vi...vi...aĉetis tia-aĵojn?”
“Ĉio ĉi tio estas por vi, Tingting,” diris Fang, puŝante tiujn aĵojn antaŭ Tingting-on.
“Instru...istino!” tiu ekkriis mallaŭte, nekredeme per mano tuŝetante ilin. Tie kuŝis tri delikate faritaj pupoj, kies okuloj povis fermiĝi kaj malfermiĝi. Unu el ili, kun abundo da blondaj haroj, surhavis luksan balet-jupon; la dua estis knabo kun lentug-plena vizaĝo, kiu tenis pilk-batilon; la tria estis eĉ negreto. Krom tiuj pupoj, tie kuŝis ankaŭ tri kompletoj da vestoj: unu estis blua jupo kun orkoloraj butonoj, la alia aŭtun-kostumo el skarlata veluro, kaj la tria pure blanka kostumo.
Tingting tuŝetis jen ĉi tiun jen tiun, dum ŝia vizaĝo paliĝis. Levinte la kapon, ŝi, kun pupiloj malsekigitaj de larmeroj, rigardis Fang-on kaj mallaŭte demandis, “Kial vi...vi aĉetis ĉion ĉi tion?”
“Kio? Ĉu ili ne plaĉas al vi?” Fang altiris la knabinon al si kaj direktis profundan rigardon al ŝi.
“Jen, vidu, tiu estas Orbuklo, tiu Arlekeno kaj tiu Karbeto. Kun ili, via pupoj ne plu estas solecaj, ĉu ne? Pri tiuj vestoj, Tingting, mi diru al vi, ke knabinoj ŝatas beligi sin. Ĉu vi volontas provi ilin, ĉu ili sidas al vi bone aŭ ne? Mi pensas, ke ne estas problemoj.”
“Oho!” la knabino eligis ekkrion. Fine ŝi eksentis la verecon de la afero. Larmoj ruliĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi profunde enŝovis sian kapon en la sinon de Fang, por ke ŝi povu kaŝi siajn larmojn fluantajn pro granda ĝojo. Poste, ŝi levis sian kapon kaj alrapidis al la litrando. Ŝi ekprenis jen ĉi tiun pupon jen alian, kaj pririgardis jen ĉi tiun veston jen alian, ripetante la jenajn vortojn,
“Oh, instruistino! Oh, instruistino! Oh, instruistino! Oh, instruistino...” Kaj ŝi levis la pupon kun orkoloraj bukloj kaj alrapidis al sia patro, kun ĝojaj krioj, “Paĉjo, palpu ĝin! Paĉjo, instruistino Fang donis al mi multe da bonaĵoj, tiel multe, tiel multe, tiel multe! Oh! Paĉjo! Ĝin palpu!”
Bai malpeze palpis la pupon senparole. Lia vizaĝesprimo estis enpensema kaj nesondebla. “Nu, instruistino, ĉu mi povas porti ĉi tiujn aĵojn en mian ĉambron?” Tingting levis sian vizaĝeton kaj rigardis Fang-on.
“Kompreneble jes,” Fang diris. Ŝi sciis, ke la knabino volas ĝui la subitan ĝojon per si mem tuj post fermo de la pordo. “Ankaŭ vi devas prezenti ĉi tiujn novajn pupojn al via malnova pupo, kiu jam solece silentis por longa tempo. Kaj krome, ne forgesu provi tiujn vestojn!”
Kun tiuj aĵoj en sia brakumo, la knabino enkuris sian ĉambron.
Starante ĉe la lito, Fang malrapide kolektis pakpaperojn, skatolojn kaj pakŝnuretojn. Restante kun Bai en la sama ĉambro sola, ŝi ekhavis senton de streĉiteco kaj premiteco. Precipe la enpensemo kaj nesondebleco sur la vizaĝo de Bai igis, ke ŝi neniel povis legi tion, kion li pripensis en la koro.
“Ĉu vi, per tiu ĉi maniero, riproĉas la patron, kiu neglektas sian filinon?” li diris finfine.
“Mi ne havas intencon riproĉi iun ajn...”
“Do, ĉu vi ‘punas’min?” li demandis sen malstreĉiteco.
Fang haltis kaj rigardis en la neflekseblan vizaĝon de Bai.
“Male, viaj vortoj plenas je riproĉo kaj malkontento al mi!” ŝi deklaris, iome kolere. “Puni? Ĉu mi rajtas puni? Mi nur estas guvernistino salajrata je du mil dolaroj ĉiumonate.
“Vi estas tiom kruela diri tiujn vortojn!”
“Via edzino ja diris tiujn vortojn!” Ŝi emfazis “vian edzinon”, antaŭ ol ŝi metis paperojn en la rub-korbon.
“Kruele? Tiu ĉi mondo ja estas kruela. La plej kruela estas, ke vi ambaŭ vundas la animon de la knabino. Ŝin vi molestas kaj malbone traktas. Se mi ne restigus min pro la infano, mi ne restus ĉi tie eĉ unu horon pli!”
“Ĉu jes?” La voĉo de Bai sonis tiom base. Ĉe lia frunto aperis tuŝo de doloro. “Ĉu vi pensas, ke mi ne amas tiun knabinon?”
“Ĉu vi ŝin amas?” Fang alkroĉigeme demandis. “Do, ĉu vi ne scias, ke ŝia vestŝranko malplenas, ke ŝia nura ludilo estas la pupo, kiun ŝi trovis ĉe la montdeklivo, ke ŝi vivas en revoj kaj tuttage ŝpinas amzorgojn kaj kompatemon, kaj vi eĉ ne scias, ke ŝi aspektas maldike kaj pale!”
Bai ricevis frostotremon. “Neniam oni diras al mi tion,” li diris, kun tremanta voĉo. “Ŝi similas al sia propra patrino, kiu eltenis grandan suferon sub peza premo por atingi trankvilon... Ŝi tute similas al sia propra patrino!”
Kunpremiĝo ekis ĉe la korfundo de Fang. Denove mencio pri “propra patrino”! Ŝi timis aŭdi tiujn du vortojn. “Vi havas bonan infanon,” ŝi intence evitis la temon pri “propra patrino”. Ŝi diris sincere, “Amu ŝin bone, sinjoro Bai! Kvankam ŝi ne havas patrinon, ŝi tamen havas patron!”
“Ĉu ŝi estas bela?” demandis Bai.
“Jes, ŝi similas al vi.”
“Ŝi similas al mi?” Bai ekŝtoniĝis. “Mi esperas, ke ŝi similu al sia propra patrino! Ŝia propra patrino estas belulino.” Denove temis pri “propra patrino”! Fang deturnis sian kapon.
Subite, elpreninte ion el la vesta poŝo, Bai donis ĝin al Fang kaj diris, “Ĝin malfermu!”
Fang falis en stuporon. Subkonscie ŝi ĝin prenis. Ĝi estis malgranda korforma skatoleto delikate farita kaj reliefe ornamita per du rozoj. Ŝi malrapide malfermis ĝin kaj trovis en ĝi inkrustitan foton. Gapante al tiu senkoloriĝinta foto, ŝi staris senmove ŝtoniĝanta.
La foto montris paron: la viro, kiu sendube estis Bai Peiwen, aspektis june kaj bele, kun paro da brilaj okuloj, plenaj je energio kaj vigleco, amo kaj feliĉeco, kaj la virino, havis longajn harojn pendantajn ĝis la ŝultroj kaj blankajn dentojn kaj brilajn okulojn, kun neordinara mildeco sur la vizaĝo kaj sonĝeca raviteco en la okuloj, kaj kun dolĉa rideto ĉe la maldikaj lipoj. Kiam ŝi rigardis, ŝiaj okuloj nereteneble malsekiĝis.
“Ĝi estas la nura foto, kiun mi ankoraŭ konservas ĝis nun. Hanyan ne ŝatis fotiĝi, kaj ĝi estas la ununura.”
“Hanyan?” ŝi murmuris per tiu nomo.
“Oh, ĉu mi iam ne diris al vi, ke Zhang Hanyan estas ŝia nomo? Post kiam ni geedziĝis, mi nomis nian domon Hanyan Bieno. Hanyan (nebulfumo)! Ŝia persono similas al ŝia nomo: leĝera, libera kaj eleganta!”
“Ĉu vi ankoraŭ sopiras al ŝi nun?” demandis Fang kun ioma sufero.
“Jes, mi sopiras al ŝi mian tutan vivon!”
Fang ektremis. Ŝi fermis la korforman skatoleton kaj redonis ĝin al li. Ŝi nereteneble zorgeme esploris lian vizaĝon vivecan kaj sentoplenan, dum li ŝajne dronis en revo.
“Ĉu vi kredas je spiritoj, fraŭlino Fang?” li demandis.
“Ne,” Fang ekrigidiĝis. “Mi pensas, ke mi ne kredas, almenaŭ mi ne tre kredas, ĉar mi ne vidis ilin.”
“Sed ŝi ekzistas.”
“Kiu ekzistas?” Fang surpriziĝis.
“Hanyan!”
“Kie ŝi estas?”
“Ĉirkaŭ mi. En la ruino de Hanyan Bieno. Mi povas senti, ke ŝi ekzistas.”
“Oho, sinjoro Bai,” Fang plirondigis siajn okuloj. “Vi timigas min!”
“Jes?” Lia tono sonis iom eksterordinare. Lia penso vagis, kien oni ne scias. “Iun nokton antaŭ kelkaj tagoj, mi iris al la ruino de Hanyan Bieno kaj mi aŭdis ŝiajn paŝojn, ŝiajn vesuspirojn kaj eĉ susuradon de ŝiaj vestoj.”
“Oh, sinjoro Bai!”
“Mi asertas al vi, ke ŝi ja ekzistas.” Lia tono estis firma kaj fervoro naĝis sur lia vizaĝo. Fang estis konfuzita, perpleksigita kaj kortuŝita de lia vizaĝesprimo. “Ŝi vere ekzistas!” li daŭrigis, dronante en enpensemo kaj iluzio. “Ĉu vi kredas pri tio, fraŭlino Fang?”
“Eble...” Fang balbutis, “pro via profunda sopiremo, vi... ekhavis halucinon.”
“Halucinon!” ekkriis Bai. “Mi ne havas halucinon! Mi havas akran senton. Blindulo havas pli akran senson super ordinaraj homoj. Mi scias, ke ŝi estas ĉe mi!”
Fang konsternite rigardis la entuziasmiĝintan vizaĝon, bruligitan per forta doloro kaj sopiremo.
Unu viro atendas unu spiriton. Ĉu tio eblas? Ŝi ektremis, multe tremis. Poste, ŝi aliris kaj staris antaŭ Bai-on. Permane premetante la ŝultron de Bai, ŝi sincere diris, “Dio benu vin, sinjoro Bai.
Bondeziron al vi, sinjoro Bai. Mi deziras, ke vi iam trovos vian feliĉecon, sinjoro Bai.”
Kun larmoj, ŝi hasteme foriris por vidi Tingting-on provi tiujn vestojn en sia ĉambro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.