La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

21.

Varmega somero alvenis kune kun pluraj atakoj de tajfunoj kaj pluvegoj. Al Hanyan tiu ĉi somero estis longa, malfacile eltenebla kaj plena je ŝtormoj kaj pluvegoj. Maljuna sinjorino Bai jam fariĝis ŝia nesuperebla rivalo kaj la fonto de ŝiaj malfeliĉo kaj sufero. De la somera komenco la maljuna sinjorino elpensis novan metodon por molesti kaj humiligi ŝin. Ŝi devigis tiun legi por ŝi la malnovan romanon Historio de Sinjorino Diao, kiu rakontis, kiel voluptemulino estis kondamnita de la Ĉielo. Ĉiufoje, kiam ŝi legis, la maljuna sinjorino direktis sian riproĉeman kaj signifoplenan rigardon al ŝi, kvazaŭ dirante, “Vi ja estas tia virino! Vi estos kondamnita de la Ĉielo! Vi estos kondamnita de la Ĉielo!”

Kaj poste ŝi trejnis ŝian irmanieron kaj korektis ŝiajn parolturnojn. Ŝi senĉese admonis,

“Forigu tiujn kutimojn, kiujn vi formis en dancejo! Vi devas lerni konduti kiel damo! Jen vidu!

Frivoleco esprimiĝas sur via tuta vizaĝo!”

Hanyan ne povis eltenas, kion ŝi diris. Iufoje, pro netolerebla indigno, ŝi elkuris el Hanyan Bieno spite al pluvo. Ŝi kuregis al la Bambu-Pina Ponto, sub kiu la rivero ŝveliĝis kaj furioze torentis la diluvo el montoj post pluvego. Ŝi kure atingis la riverbordon, sed estis kaptita de Gao Lide, kiu postkuris ŝin. Kaptinte ŝin, li demandis kun pala vizaĝo, “Kion vi volas fari, Hanyan?”

“Lasu min for! Mi ne plu eltenas! Mi ne plu eltenas!” ŝi ploris.

“Estu kuraĝa, Hanyan!” Kun profunda sento, li rigardis ŝin, sincere kaj serioze dirante, “Vi jam suferis multe da mizeroj kaj maljustaĵoj senescepte por Peiwen. Se vi vin mortigus, ĉu ĉio tio valorus? Estu kuraĝa! Vi estas la plej kuraĝa el virinoj , kiujn mi iam vidis! Iun tagon Peiwen ekkomprenos vin. La suferoj, kiujn vi eltenas, estos pagitaj! Bone vivu, Hanyan, por Peiwen kaj la bebo en via ventro!” Jes, por Peiwen kaj la bebo en sia ventro ŝi ne devas sin mortigi. Kun Gao ŝi reiris al la hejmo. De tiam, Gao atenteme observis kaj protektis ŝin. Ankaŭ li akompanis ŝin per babilado por plejeble mildigi ŝiajn tristecon kaj ĉagrenojn. Li ne diris al Peiwen ion pri ŝia intenco de sinmortigo, timante, ke Peiwen naskis alian nenecesan suspekton, ĉar senbaza onidiro pri li kaj Hanyan jam disvastiĝis ĉirkaŭe. Dume Hanyan, ekde sia malsekiĝo en pluvo, malsaniĝis kelkajn tagojn. Ŝi ne povis leviĝi el la lito, kaj kiam ŝi povis forlasi la liton, ŝi jam fariĝis skelete malgrasa kiel fantomo. Ŝi ofte svenis senkaŭze. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi kutime diris al Lide, “Ne diru al Peiwen, ĉar li ne zorgas pri tio.”

Ĉu Peiwen vere ne zorgas pri tio? Ne. Li ne preterlasis ŝian malfortecon nek montris sin indiferenta pri ŝia paleco, sed li distordis la tutan realon. Li konsideris, ke tiaj malforteco kaj paleco estiĝis nur pro alia persono! Li dubis pri ŝi! Li sarkasmis pri ŝi! Kaj li mokis ŝin! Pro tio ŝi fariĝis des pli silentema, retiriĝema kaj afliktita. Hanyan Bieno ne plu estis edeno nek sonĝlando por ŝi, sed male infero kaj tombo! Ŝi ne plu volis fari iujn klarigojn al li, lasante la malvarman militon daŭri plu kaj la miskompreniĝon kaj distancon inter ili grandiĝi pli kaj pli. Rimarkante, ke ŝi restas senparola al li, dum ŝi ridete interparolas kun Lide, li fariĝis pli suspektema pri ŝi. Sekve de tio, li montris videblan flegmon kaj kritikemon al ŝi. Li abomenis ŝian palecon kaj malbenis ŝian malgrasecon. Li ekhavis alian komprenon pri ŝia ŝanĝiĝo. Iufoje, vidinte, ke ŝi sola sidas ĉe la fenestro kun larmantaj okuloj, li eĉ malvarme recitis antikvan poemon:

Belino mute sidas ĉe kurten’,
Kun sulkigitaj brovoj pro ĉagren’.
Okuloj ŝiaj brilas larmoŝvele,
Al kiu kovas ŝi malamon cele?

Distinginte la ironian kaj acidan tonon el lia recitado, ŝi levis la okulojn kaj gapis al li, demandante, “Ĉu vi kredas, al kiu mi kovas malamon?”

“Kiel mi povus scii?” diris Peiwen malbonhumore. Li eliris el la ĉambro kaj forte tirfermis la pordon post si. Dume ŝi malantaŭen klinis sin en la seĝo kaj fermis siajn okulojn. Ŝin kaptis, dronigis kaj disŝiris la ondo de malespero, timego kaj mizero. Senforte turninte sian kapon flanken, ŝi murmure kriis ripetfoje, “Ho, Peiwen! Ho, Peiwen! Ho, Peiwen! Ne kondutu tiel! Ni ne daŭru tiel! Kiom mi amas vin!”

Tiujn vortojn li ne aŭdis, kaj li jam ne povis aŭdi iun voĉon de ŝia amo. Ĵaluzeco kaj suspektemo jam kovris liajn okulojn kaj magie distordis lian rigardon. Jam fermiĝis la pordo de lia amo, ekster kiu ŝi restis kaj tra kiu ŝi ne plu povis enpaŝi.

Ĝuste dum tiuj tagoj plenaj de tristeco, sufokiteco kaj ŝtormoj, eta vivo naskiĝis en malfavora situacio. Pro miasmiĝo kaj malforteco de Hanyan, la viveto estis kaj maldika kaj malgranda.

Nov-naskita bebo ne aspektis bela, kun ruĝeta vizaĝo plena de sulketoj, kiel eta maljunulo.

Kvankam Peiwen ne estis en bona humoro, li tamen ekhavis unuan ĝojon kiam li komencis patriĝi.

Sed tia ĝojo frakasiĝis pro la jenaj vortoj de lia patrino, “Aĥ, kial tiu etulino similas nek al sia patro nek al sia patrino! Ŝajnas, ke la heredpovo de la familio Bai evidente ne tiom influis ŝin!”

La homaro estas kruela. Dio donas parolpovon al ĝi, sed oni ne atendas, ke la parolo povas fariĝi armilo facile uzebla kaj plej vunda. La ĝojo de Bai Peiwen malaperis. Li ofte gapis al la etulino dum pluraj horoj, esplorante ŝin kaj dubante pri ŝi. Pro malforta kompleksio, Tingting en sia bebeco emis plori kaj krii, kio ĵetis lin en malkvieton. Li ofte diris laŭte, “Plori! Plori! Kiam vi ĉesos plori?”

Estante tre sensiva, Hanyan tuj perceptis, ke li ne amas la infanon. En profunda nokto, ŝi ofte larmis kun la bebo en sia sino kaj mallaŭte diris al ĝi, “Tingting, eta Tingting, kial vi venas al ĉi tiu mondo? Ĉu vi scias, ke ni ambaŭ ne estas bonvenaj?”

Sed Gao Lide amis ĉi tiun infanon kun sincereco, ĉar li ĉiam kovis instinktan amon al la “vivo”. Pro tio, li ofte tenis ĝin en sia brakumo por amuzi ĝin en la ĉambro. Ankaŭ li volonte transprenis laktobotelon por manĝigi ĝin. Je ekvido de ĝia sulkigita vizaĝeto, li sentis ĝojon kaj mirplene diris ridete, “Oh! Mi neniam sciis, ke bebo aspektas tiel!”

Ĉio ĉi tio en la okuloj de maljuna sinjorino Bai kaj Peiwen malboniĝis kaj terure malpuriĝis.

La maljuna sinjorino diris al Peiwen, “Laŭ mi, la infano ŝatas Gao Lide-on multe pli ol vin! Mi neniam vidis, ke la viro, kiel Gao Lide, tiel ŝatas preni infanon en sia brakumo, kaj des pli alies infanon!”

En Hanyan Bieno densiĝis nigraj kaj dikaj nuboj, kaj pendis sufoka, sombra kaj peza aero, kvazaŭ sub minaco de alvenonta tajfuno. Jes, tajfuno vere alvenis. La intensa tajfuno skuis la teron kaj domojn, kaj detruis arbojn sur montoj, kun pluvego en uragano, kiu frapis fenestrojn tuttage.

Sub la ĉielo inke nigra, banjanarboj en la ĝardeno kliniĝis en la sama direkto pro forta blovado kaj iliaj branĉoj tordiĝis. Folioj furioze flirtis kaj salikaj vergoj interplektiĝis, baraktante en la aero.

Rozarbedoj anhele ĝemis en ventego kaj pluvego, kaj iliaj branĉoj rompiĝis kaj floroj disŝiriĝis, kio videbligis dispecigitajn foliojn kaj petalojn ĉie sur la tero. Kvankam la fenestroj kaj pordoj en la bieno estis firme fermitaj, la vento, ŝovante sin tra fendetoj, sibligis, tremigis kaj skuis ilin en la tuta domo.

Spite al tio, Peiwen iris al la fabriko. Posttagmeze, li reiris en pluvo al la bieno. Apenaŭ li eniris la salonon, li vidis, ke Gao, sidante en la sofo, tenis etan Tingting en sia sino kaj lulis ĝin, senĉese dirante, “Eta Tingting, estu bona, ne ploru. Eta Tingting ne timas venton nek pluvon.

Fariĝu heroino post plenkreskiĝo!”

Starante apude, Hanyan tenis botelon da lakto kaj skuadis ĝin por malvarmigi la lakton.

Kolero ŝprucis el la brusto de Peiwen. Kia bildo de varma familia vivo! Senvorte alirinte, li demetis la pluvmantelon gutantan je pluvakvo kaj ĵetis ĝin sur la tablon en manĝoĉambro.

Rigardante lin, Hanyan demandis malkaŝeme, “Ĉu falas pluvego?”

“Ĉu vi mem ne vidas tion!” li respondis malbonhumore.

Ekmirinte, ŝi daŭrigis demandon, “Oni diras, ke la rivero ŝveliĝas. Ĉu nenio okazis al vi, kiam vi transpaŝis la ponton? Alan diris, ke riverakvo preskaŭ dronigas la Bambu-Pinan Ponton!”

“Ĉiaokaze, estas bone, se vi ne estas dronigita!” li tuj diris.

Ekmordinte sian lipon, ŝi eksentis sin maljuste traktita. Ŝi fikse rigardis lin, kun siaj brovoj iom kuntiriĝintaj.

“Kio okazis al vi?” ŝi demandis.

“Nenio,” li respondis malgaje.

Ŝi ŝovis la cicumon de laktobotelo en la buŝon de la infano, kiun Gao Lide ankoraŭ tenis en sia sino. Ŝi eksplikis, “Tingting estas timigita de tajfuno kaj senĉese ploradis. Lide prenis ĝin en brakumo kaj rondiris en la ĉambro, tiel ke ŝi ĉesis plori.”

“Hm!” Bai Peiwen eligis rikanon. “Mi pensas, ke vi ambaŭ troviĝas en akordo. Mi eĉ ne trovas, ke Lide kapablas zorgi pri la infano!” Ĉe tio, li eĉ ne ĵetis ekrigardon al ili kaj rekte supreniris laŭ la ŝtuparo.

Dume ŝi kaj Gao rigardis unu la alian kun ekmiro. Fine Gao la unua diris, “Iru konsoli lin! Li ŝajne estas en malbona humoro!”

Transpreninte la infanon, kiu jam endormiĝis kun cicumo en la buŝo, ŝi malrapide supreniris.

Unue ŝi metis ĝin sur la liteton en infanvartejo kaj bone kovris ĝin per littuko, kaj poste ŝi reiris al la dormoĉambro, kie Peiwen, starante ĉe la fenestro, stupore gapis al pluvego ekster la fenestro.

Aŭdinte ŝin eniri, li diris sen turni sian kapon, “Fermu la pordon!”

Ŝi ŝtoniĝis. Lia tono sonis rigore, sensente kaj ordone, verŝajne similanta al tiu de lia patrino.

Ŝi obeeme fermis la pordon kaj iris al li, kiu, rekte starante, fikse rigardis tra la fenestro. Tiuj branĉoj de arboj ankoraŭ ĝemis, distordiĝis kaj baraktis en la furioza vento. Sen ia vizaĝesprimo li gapis al tiuj branĉoj.

“Kia pluvego!” mallaŭte dirinte, ŝi staris ankaŭ al la fenestro. “Rozarbedoj ĉiuj estas damaĝitaj de la pluvo.”

“Ĉiaokaze Gao Lide helpos al vi bonordigi ilin!” li diris malvarme.

Rapide turnis sian kapon kaj direktinte sian rigardon al li, ŝi demandis, “Kio okazis al vi?”

“Nenio. Mi nur sentas maljustaĵon por vi,” aŭdiĝis lia voĉo malvarma, kiel frosta vento blovanta el la profunda valo.

“Vi sentas maljustaĵon por mi?”

“Jes, vi erare edziniĝis al mi, vi devus edziniĝi al Gao Lide!” li diris mallaŭte, sed ŝajne pli brue kaj peze ol la vent-pluvo ekstere.

“Vi...” ŝi gapis al li. “Kion vi volas diri?”

“Vi komprenas, kion mi volas diri!” Turninte sian kapon, li sekvis ŝin per siaj okuloj kun indigna fajro. Lia vizaĝesprimo miksiĝis per malamo, frideco kaj kolero. Dum tiu momento eksplodis liaj suspektemo, indigno kaj malkontenteco longe fermentitaj en lia brusto. Kaptinte ŝin je la manradiko, li klinis sian vizaĝon al ŝi kaj raŭke martelis ĉiun vorton, “Mi nur diras tiujn vortojn al vi. Se vi volas intimiĝi kun Gao Lide, ne elektu la lokon kia la salono por fari tion. Mi esperas, ke vi konservu mian honoron antaŭ la subuloj!”

“Peiwen!” ŝi kriegis panike. Kun larĝigitaj okuloj, ŝi rigardis lin tiel nefideme, afliktite kaj surprizite. Ŝiaj lipoj tremetis kaj aŭdiĝis ŝia trista kaj kolera voĉo, “Ĉu... ĉu... ĉu vi konsideras, ke mi kaj Lide havas malmoralan amrilaton? Ĉu... eĉ vi kredas tiujn onidirojn...”

“Onidiroj!” li laŭte interrompis ŝin. Li mallarĝigis kaj poste rondigis siajn okulojn, kiuj plenis de kolero kaj humiligiteco, “Ne diru, ke tiuj estas onidiroj. Eĉ la vento en malplena kavo naskiĝas el sia propra fonto! Onidiroj! Onidiroj! Mi jam trompis min tre multe! Mi povas ne kredi tion, kion oni diras, sed ĉu mi ne fidas al miaj propraj okuloj?”

“Viaj proraj okuloj?” ŝi spiregis. “Kion vi vidis per viaj propraj okuloj?”

“Mi vidis, ke vi intimiĝas kun li! Mi vidis, ke vi ambaŭ flustras dolĉajn vortojn unu al la alia.”

Li firme tenis ŝian brakon per la mano tiel forte, ke ŝi grimace malfermis sian buŝon kaj kuntiriĝis pro doloro. Kvazaŭ falko kaptis kokidon, li altiris ŝin al si kaj proksimigis siajn fajrantajn okulojn al ŝia vizaĝo. Kun subpremita voĉo, li demandis, grincigante siajn dentojn, “Diru al mi honeste, ĉu Tingting estas la infano de Gao Lide?”

Terure ŝokite, ŝi rondigis siajn okulojn, kvazaŭ aŭdinte eksplodantan klakegadon de tondro kaj vidinte la ĉielon fali kaj la teron kreviĝi. Ŝia koro tute frakasiĝis. La pluvego ekstere de la fenestro lavange verŝiĝis, la tuta domo tremetis kaj la ventego muĝis... Ŝia korpo ektremis neregeble kaj larmoj luliĝis en ŝiaj okuloj. Kelkfoje ŝi volis paroli, sed ne sukcesis eligi voĉon.

Nur nun ŝi havigis al si bonan komprenon, ke ŝia mondo jam tute disrompiĝis!

“Eldiru! Eldiru! Rapide!” Li skuis ŝin ĝis ŝi sentis siajn ostojn malligitaj kaj siajn dentojn klaketi. “Eldiru! Rapide! Eldiru!”

“Pei...wen,” ŝi fine ekparolis. “Vi...vi...vi estas fripono!”

“Ho? Ĉu mi estas fripono? Ĉu tio estas via respondo?” Li malstreĉis sian kaptadon kaj ŝi falis sur la tapiŝon. Ŝi kuŝis surventre sur la planko kaj ne leviĝis. Starante antaŭ ŝi, li malsuprenrigardis ŝin, dirante, “Kokrito ĉiam estas la lasta, kiu ekkonas la veron! Mi pensas, ke ĉiuj ĉirkaŭ mi jam sciiĝis pri tio, pli frue ol mi. Nur mi estas granda malsaĝulo, Hanyan!” Li eligis tra inter siaj firme kunpremitaj dentoj, “Vi estas aĉulino!” Ŝi ektremis. Ŝiaj longaj haroj sterniĝis sur la blanka tapiŝo kaj ŝia vizaĝeto paliĝis kiel la blanka tapiŝo. Ŝi diris nenion nek senkulpigis sin, sed ŝiaj dentoj enmordis ŝian lipon kaj la eksudanta sango ruĝigis la tapiŝon. “Ĝis hodiaŭ mi ekscias pri mia naiveco. Mi eĉ fidas al viaj senmakuleco kaj boneco, kaj al la sankta pureco de via animo! Mi estas malsaĝulo! La plej granda malsaĝulo en la mondo! Mi eĉ fidis al virino el la dancejo!” Li peze anhelis. Indigna fajro ruĝe brulis en liaj okuloj. “Hanyan, vi estas malnobla, vi estas malvirta! Vi perdis vian virgecon kaj antaŭ edziniĝo kaj post edziniĝo! Pro mia blindeco mi edzinigis vin!”

Ŝi kuntiriĝis bule strikte sur la tapiŝo, kvazaŭ pro frosto. Ŝia sento glaciiĝis kaj ŝia penso sensentiĝis. Ŝia koro jam sinkis en profundan glacian maron. Lia ĉiu vorto, kiel vipo kun pikiloj, forte frapis ŝiajn korpon, koron kaj animon. Pro doloro ŝi jam havis nenian forton por kontraŭstari, barakti, pensi kaj fronti la kruelan realon.

“Ĉu vi sentas honton, Hanyan?” li daŭrigis per furioza flamiĝemo, “Mi savis vin el tia malpura medio, kiu scias, ke vi ne povas vivi puran vivon! Mi devus pli frue scii pri la temperamento de vi virino! Mi devus pli frue ekkoni vian veran vizaĝon! Hanyan, vi maldankemulino! Vi senkonscienca kaj senanima virino! Vi eĉ tiamaniere traktas kaj trompas la viron, kiu vin amas! Hanyan, vi estas aĉulino! Aĉulino! Aĉulino!”

Lia voĉo estis laŭta kaj sonora, eĉ supersonante bruon de vento kaj pluvo, kvazaŭ frapante ŝin kiel tondro. Vidante, ke ŝi ĉiam tenas sin semmova kaj senparola, li kolere turnis sin kaj volis eliri el la ĉambro por malsupreniri kaj trovi Gao Lide por luktado! Apenaŭ li ekmovis sian paŝon, ŝi abrupte eligis kriegon, ĉar en tia momento ŝia konscio revenis al ŝi. Ne, ne, Peiwen! Ni ne povas fari tion! Ni ne devas disiĝi pro miskompreno! Mi preferas morti ol perdi vin! Ne, ne, Peiwen! Ŝi levis sin kaj ekkaptis lin je la kruro. Plorante, ŝi premis sian vizaĝon al lia kruro. Baraktante kun plorsingulto, ŝi intermite diris, “Mi... mi... mi neniam, Peiwen, mi neniam... faris ion malfidelan al vi. Mi a...mas vin. Ne de...iru de mi! Ne for...lasu min! Pei...wen..., mi... petas vin!”

Li forte eltiris sian kruron el ŝia brakumo kaj piedfrapis ŝin surteren. Li rikanis. “Ĉu vi ne volas forlasi min? Ĉu vi amas min aŭ la te-plantejojn kaj riĉaĵojn de la familio Bai?”

“Oh!” ŝi laŭte kriis ĉagrenite kaj kolere. Enŝovinte sian kapon en brak-flekson, ŝi kuntiriĝis surventre sur la planko, ŝi ne plu havis forton por pluaj baraktado kaj klarigoj. Lasinte Peiwen elkuri el la ĉambro, ŝi malklare aŭdis, ke li kaj Gao Lide kverelis tre akre kaj intense, miksite kun la voĉo de la maljuna sinjorino, ke maljuna Zhang kaj Alan intervenas por pacigi la kverelon kaj ke la infano laŭte ploras en la infanvartejo. La bruo supersonis tiun de vento kaj pluvo. Des pli super ĉi tiuj sonoj estis la akuta kaj laŭta voĉo de la maljuna sinjorino, “Ĉu indas fari tion? Por malvirta virino vi damaĝas vian amikecon! Peiwen, vi ne devas kulpigi Lide-on, sed vin mem pro via malzorgema edziĝo kun tia virino!”

“Oh,” Hanyan mallaŭte kriis, “mia Ĉielo, mia Dio! Kiel kruela mondo! Kiel kruela!” Kun la kapo klinita flanken, ŝi ekhavis malklaran konscion, kiu forvaporiĝis kaj malaperis. Ŝia menso disiĝis kaj disrompiĝis. Ŝi svenis.

Oni ne scias, kiom da tempo jam forpasis, kiam ŝi rekonsciiĝis. Tiam malhele vesperiĝis. Ŝi trovis, ke ŝi ankoraŭ kuŝas sur la tapiŝo envolvate de mallumo kaj silento en la ĉambro. Kun streĉita orelo ŝi aŭskultis. Ankoraŭ pluvis, sed tajfuno jam forpasis. En gutanta pluvado okaze alblovoj trakuris la pinaron kun mallaŭta hurlo. Ŝi kuŝis dum longa momento, kaj poste malrapide sidiĝis. Kun vertiĝo, ŝi sentis sin ŝancelema. Tre nefacile ŝi stariĝis apogane sin per la liton, kaj palpe ŝaltis la lampon. Nur ŝi troviĝis en la ĉambro. Tiom silenta kaj malvarma nokto! La mondo jam tute ŝin forlasis.

Ŝi ekrigardis la brakhorloĝon. La dek unua horo! Ŝi komate dormis tiom longe! Kie troviĝas la aliaj en la domo? Kiel iris tiu kverelado? Kaj Tingting — oh, Tingting! Doloro tranĉis ŝian bruston. Ŝia malbonsorta kaj malfeliĉa filineto!

Dum tre longa tempo ŝi sidis sur la litrando, mens-malklare kaj mizere. Poste ŝi stariĝis kaj eliris el la ĉambro. Ŝi iris al la transa infanvartejo. Kiu zorgas pri la infano dum ĉi tiu longa tempodaŭro? Enirinte, ŝi tuj vidis la infanon dolĉe dormantan en la liteto, kaj Alan dormetantan sidante ĉe la liteto. Vidinte ŝin, Alan levis sian kapon kaj mallaŭte diris, “Mi ĵus manĝigis ĝin per lakto kaj ŝanĝis urintukon por ĝi. Ĝi estas en dormo.”

“Dankon, Alan,” ŝi elkore diris, kun larmoj en la okuloj. “Helpu al mi varti etan Tingting-on.”

“Jes, sinjorino,” diris Alan, kiu tre simpatiis al ŝi kaj interne opiniis ŝin milda kaj bonkora virino. “Mi certe faros tion.”

“Dankon!” aldonis Hanyan. Klinante sian korpon, ŝi malpeze kisis la vangon de la bebo. Unu larmo falis sur la vizaĝeton, kaj ŝi kaŝe forviŝis ĝin. Levinte sian kapon, ŝi demandis al Alan, “Kie estas sinjoro Bai?”

“Li dormas en la ĉambro por gastoj.”

“Kaj sinjoro Gao?”

“Li jam pakis siajn aĵojn. Li diris, ke li foriros frumatene morgaŭ. Nun li troviĝas en sia ĉambro.”

“Ho.” Ĵetinte alian rigardon al la infano, Hanyan retiriĝis el la infanvartejo. Enirinte la kabineton sub la etaĝo, ŝi malŝlosis la tirkeston de la tablo kaj elprenis binditan staketon da paperfolioj plenaj de skribaĵoj. Ĝi estis kajero, en kiu ŝi skribis vorton post vorto, linion post linio, kaj paĝon post paĝo, dum monatoj per sango kaj larmoj. Kun la kajero en la mano, ŝi supreniris kaj reveninte en sian dormoĉambron, ŝi fermis la pordon. Ŝi elprenis la keston kun juveloj, kiun Bai Peiwen donacis al ŝi, kaj enŝlosis la kajeron en ĝin. Poste ŝi sidigis sin kaj komencis skribi mallongan leteron:

Peiwen,

Mi foriras. Post serio de hodiaŭaj eventoj, mi scias, ke ĉi tie ne plu troviĝas loketo por mia restado. Niaj profunda geedza amo kaj mil korinklinaj sentoj jam disvaporiĝis. Mi forriras. Pardonon! Antaŭ ol forlasi vin kaj ĉi tiun mondon, mi volas diri al vi la lastajn vortojn: mi malamas vin!
Post kiam mi eniris Hanyan Bienon, mi registris ĉiujn miajn travivaĵojn kaj pensojn en unu kajero kun sango kaj larmoj en ĉiuj vortoj kaj frazoj. Se vi ankoraŭ tenas radion da restanta sento, bonvole bone traktu Tingting-on, kiu centprocente estas de viaj sango kaj karno. Se tiel, mi esprimos mian dankemon en la subtera mondo.
Mi lasas al vi la manuskriptan kajeron kune kun la juveloj de vi donacitaj al mi, amo kaj sonĝo. Vere bedaŭrinde, ke mi ne havas feliĉon por ĝui tiujn aĵojn. Vi povas donaci ilin al alia feliĉulino! Peiwen, mi foriras. De nun nur soleca animo troviĝas sur la Bambu-Pina Ponto. Mi  deziras, ke la klara kaj pura riverakvo lavu mian malpurigitan animon!
Peiwen, mia nuna vivo jam finiĝis. En mia venonta vivo, ho ve! Kiel pri la venonta vivo?
Mi ankoraŭ vin plej profunde benas!

la lasta skribo de Hanyan

Finskribinte, ŝi metis la letereton sur la juvelkeston kaj lokis ilin kune ĉe tablolampo sur la littableto. Apud la lampo ankoraŭ staris vazo kun flavaj rozoj, el kiuj ŝi subkonscie prenis unu.

Poste, ŝi drapire surportis ventmantelon kaj kutime preninte sian mansaketon, sensone malsupreniris kaj eliris el la pordo. En la ĝardeno videblis flakegoj sur kiuj flosis rompitaj branĉoj.

Pluvo ankoraŭ oblikve balais kaj la ventblovo venanta renkonte frost-tremigis ŝin. Ŝi tretis en flakojn kaj iris, paŝo post paŝo al la fera pordo. Malferminte pordeton ĉe flanko de la pordego, ŝi eliris kaj sin trovis ekster Hanyan Bieno.

Pluvo balais la teron. En vento ŝiaj longaj haroj flirtis. Sur la vojo troviĝis flakoj kaj kotaĵoj ĉie, sed ŝi donis nenian atenton al ili. Kiel fantomo, ŝi malrapide moviĝis antaŭen, trairante flakojn en pluva nebulo. En la menso ŝi malklare pensis pri Cindrulino, sia alinomo. Jes, Cindrulino, surportante la vestaĵon donacitan de feino, veturas en luksa kaleŝo al la palaco de princo! Vi devas reveni antaŭ la dekdua nokte, alie vi fariĝos Cindrulino en ĉifonaĵo! Kioma horo estas nun? Iom post la dek dua!

Ŝi ekridetis. Pluvgutoj kaj larmoj intermiksiĝis sur ŝia vizaĝo. La pluvo malsekigis ŝiajn harojn kaj vestojn. Ŝi marŝis kaj marŝis, paŝon post paŝo al la ponto, kiu kondukis ŝin al la alia mondo.

Pluvo daŭris malvarme kaj murmure.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.