|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La vetero estis ŝanĝiĝema. Matene estis ankoraŭ serene, dum posttagmeze jam flirtis pluvaj strioj. La ĉielo malheliĝis, kun densiĝanta etoso de aŭtuno. Kiam la lernejaj horoj finiĝis, Fang jam sentis aŭtunan malvarmecon. Elirinte el la lerneja pordo, ŝi renkontis atakon de malvarma vento kaj ekfrostotremis pretervole. Ŝi ĵetis sian rigardon al la ĉielo, kie densaj nuboj pendis malalte. Ĉe la lerneja pordo, falintaj folioj sterniĝis ĉirkaŭ sennoma arbo. Delikataj pluvstrioj falis sur ŝian vizaĝon kaj sentigis al ŝi nepriskribeblan mornecon.
“Hej, maljuna You estas ĉi tie por preni nin per aŭto!”
Vere, jam parkis la aŭto ĉe la vojrando kaj li respektoplene malfermis la aŭtpordon, ridete dirante, “Pro pluvo, la sinjoro ordonis al mi preni vin.”
Fang ree levis sian kapon por rigardi la ĉielon. La pluvstrioj estis tiel delikataj, mildaj kaj malpezaj, kiel fumo, kiel nebulo aŭ kiel vasta, malklara vualo. Ŝi faris profundan enspiron el la densa aŭtuna malvarmeco. Poste ŝi diris al maljuna You, “Kunportu Tingting-on hejmen unue.
Kaj mi volas promeni en la kamparo.”
“Vi ne havas pluvmantelon, fraŭlino,” li diris.
“Ne necesas la pluvmantelo, ĉar la pluvo tre etas. Vi hejmeniru!”
“Pli frue revenu! Vi malsaniĝus, se vi malsekiĝus en pluvo, instruistino,” diris Tingting kun levita naiva vizaĝeto.
“Ne gravas. Foriru do!” Karesinte la harojn de la knabino, ŝi puŝis ŝin en la aŭton. Post kiam ĝi forveturis, ŝi malrapide marŝis antaŭen laŭ la kota vojo. Delikata kaj malpeza pluvo vualis ŝin.
Ŝi lante moviĝis antaŭen, kvazaŭ en sonĝo. La triste blovanta vento, la vualanta pluveto, la siblado de pinarboj kaj murmurado de bambuoj altiris ŝin al alia mondo — nekonata, malklara kaj konfuzoplena mondo. Ŝi, absorbita kaj ravita, rekte iris antaŭ la ruinon de Hanyan Bieno.
Puŝmalferminte la feran pordon, ŝi eniris, malpeze vagante inter la rompitaj brikoj kaj tegoloj. En pluva nebulo la ruinigita bieno sin montris des pli dezerteca kaj trista. La vento senbride navede siblis tra la falintaj pordoj kaj fenestroj; rampantaj sarmentoj kaj lianoj peze pendis sur la muroj, kviete gutante per pluvakvo; la aeroradikoj de maljuna banjanarbo tremetis en frida vento; la longaj branĉoj de salikarboj estis punktitaj plene je brilantaj akvoperloj, ĉiu el ili reflektis Hanyan Bienon kun ĝiaj rompitaj muroj, velkintaj lianoj kaj maljunaj arboj. Ŝi vesuspiris. Kiom da delikataj kaj mielaj sentoj, kaj kiom da malnovaj rakontoj jam dissolviĝis sub la ruino. Kiu povus elfosi kaj elserĉi ĉi tie tiujn enterigitajn rakontojn kaj sentojn, kaj la sonĝon, kiu apartenas al ŝi? Tiuj aĵoj aspektis tiel solecaj kaj malklaraj kiel la ruino kaj pluva nebulo. Ŝi timis, ke ŝi mem ne povas plu kunigi la pecojn de tiuj sonĝoj. Sidiĝinte sur la rompitaj tegoloj, ŝi dronis en profunda meditado, malgraŭ flirtantaj pluveroj kaj malvarme blovanta vento. Ŝi ne sciis, kiel longe ŝi sidis, kaj poste ŝi surprizite vekiĝis de vokado “Hanyan!”
Levinte sian kapon, ŝi tuj vidis Bai-on stari ĉe la pordo de la bieno, kiu portis maltrankvilecon kaj konsterniĝon sur la tuta vizaĝo. Lia figuro baniĝis en la pluva nebulo ĉe vesperkrepusko, impresante neordinare solece kaj triste.
“Hanyan, ĉu vi estas ĉi tie? Hanyan?” Kun lambastono, li, en malhelblua pluvmantelo, enpaŝis iom ŝancelete, kun ŝia ventmantelo sur sia brakoflekso. Ne tolerante vidi lin vane priserĉi, ŝi eliris el la rompita muro kaj rekte iris antaŭ lin, respondante, “Jes, mi estas ĉi tie.”
Brilo de ekstazo prilumis lian vizaĝon. Etendante sian manon por tuŝi ŝin, li eligis longan elspiron. “Oh, mi pensas... mi pensas...” li murmure diris.
“Ke mi foriris?” ŝi demandis, rigardante lin. Kiom profunde sincera sento gravuriĝas sur lia vizaĝo! Kiel manie korinklinema li sin montras! Aĥ! Kiel malfacile por mi malmolkore forlasi tian viron! Ĉu ŝi vere faros tion? Por forporti la lastan radion da lumo en lia malluma mondo?
“Ho, jes,” li haste ekridetis, eĉ kun iom da hontemo. “Mi estas timigita birdo, Hanyan.” Li karesis ŝiajn harojn kaj palpis ŝiajn glacie malvarmajn manojn. “Vi estas kaj malseka kaj malvarma! Kiel kaprice!” Li helpis al ŝi surŝultrigi la ventmantelon kaj bukis ĝin sur ŝia brusto.
“Maljuna You diris, ke vi ne volis enaŭtiĝi kaj foriris sola en pluvo. Tio ege timigis min. Aĥ, ne incitetu min. Se vi timigus min kelkfoje, mi pro tio mortus.”
“Mi nur volas promeni,” ŝi mallaŭte diris. Ŝi pene forturnis sian rigardon de lia vizaĝo kaj direktis ĝin al la ruino en pluva nebulo. “Ĉi tie ŝajnas tombejo, la tombejo, kie ĝojo kaj amo estas enterigitaj.”
“Ĝi estas rekonstruota, Hanyan,” li diris sentoplene, “Mi jam promesis al vi, ke ĉio estas rekonstruota.”
“Io povas esti rekonstruota, sed mi timas, ke alio ne povas.” Tuj poste ŝi mallaŭte recitis versojn de franca poeto Paul Verlaine:
“En ĝarden’ soleca, frida
Du siluetoj svage iris.
Okuloj sensentaj, lipoj suplaj
Ne aŭdeblis iliaj vortoj.
En garden’ soleca, frida
Du fantomoj dronis en rememoroj.
... tiam la ĉielo bluis kaj espero ardis!
... jam l’ espero svenis jen en nokton.
Tiel ili ĵus eniris l’ avenkampon,
Nur krepusko aŭdis ilin kveri.”
“Kion vi recitas?” li demandis.
“Poemon.”
“Mi esperas, ke vi aludas nenion per ĝi,” li sensive diris. “Nun mi tre timas vin, ĉar mi ne povas eldiveni, kion vi pensas, nek eĥi kun viaj sentoj. Mi ĉiam sentas, ke vi penas forlasi min.
Pro tio mi devas tutanime provi, gvati kaj kateni vin.”
“Ĉu vi volas plekti novan orfadenan kaĝon, kiel la antaŭan, kiu preskaŭ mortigis min? Kiel efikas la nova?”
“Nenia kaĝo,” li diris.
“Do, lasu min flugi libere!”
Kun ekfrostotremo li diris iom treme, “Mi lasos vin flugi, sed la birdeto scias, kie estas ŝia hejmo.”
“Ĉu jes?” ŝi demandis malĝoje, rigardante la ruinon. Kie estas mia hejmo? Ĉu la ruino estas la loko por mia nesto? Kaj krome, la nesto de la birdeto estas okupita de alia birdo. La malnova nesto jam ne ekzistis. Kiom da pluvo kaj vento la nova nesto povas elteni?
“Ni iru, Hanyan. Vi estas malsekigita de pluvo.” Li prenis ŝin ĉirkaŭ ŝia brako.
“Mi ankoraŭ ne volas reiri,” ŝi diris, “Malsekiĝo en pluvo donas al mi alian animstaton. Mi volas plue promeni.”
“Do, mi akompanu vin.”
Nun ili jam eliris el la bieno kaj paŝis antaŭen laŭ la kota vojo. La ventpluvo de malfrua aŭtuno vualis iliajn figurojn. Dum longa tempo neniu el ambaŭ ekparolis. Ili iris ĝis la Bambu-pinan ponton. Aŭskultante la lirladon de la rivero, li ekparolis, “Mi tre malamis tiun riveron dum tempdaŭro.”
“Oh, ĉu?” ŝi demandis, “Ĉu vi malamis nur ĉi tiun riveron?”
“Kaj min mem.”
Ŝi tenis sin senparola. Ili komencis iri sur la revena vojo. Post peco da vojo, li malpeze brakumis ŝin. Ŝi ne rezistis, ĉar ŝi jamperdiĝis en la pluva nebulo.
“Mi volus diri al vi,” li daŭrigis, “Sciu, ke mia patrino mortis pro hepata kancero antaŭ tri jaroj. Ĉu vi scias, kion ŝi diris al mi tuj antaŭ morto? Ŝi diris, ‘Se mi revivigus Hanyan, Peiwen, mi mortus en paco.’ Ekde kiam vi foriris, mi kaj mia patrino vivis en malespero kaj bedaŭro. Ĝis la morto ŝi diris nenion ajn rilatan al vi. Ĉu vi povus pardoni ŝin, Hanyan? Ŝi estis nur firma, kaprica kaj soleca maljunulino.’
Ŝi malpeze suspiris.
“Ĉu vi povus?”
“Jes.”
“Do, kaj mi? Ĉu vi ankaŭ povus pardoni min?” Li firme tenis ŝin je la mano malvarma kaj malsekigita de pluvakvo.
Ŝi ree malpeze suspiris.
“Ĉu vi povus? Ĉu vi povus? Ĉu vi povus, bona Hanyan?”
“Jes,” ŝi respondis malpeze. “Mi jam pardonis vin, jam frue. Sed tio ne signifas, ke mi akceptas vian senton.”
“Mi scias. Donu al mi tempon.”
Senparola, ŝi direktis sian rigardon tra pluva nebulo al la malproksima, tre malproksima loko.
Nokte pluvo intensiĝis. Post kiam Tingting endormiĝis, ŝi aliris al la pordo de Ailin kaj malpeze frapis je la pordo. Kvankam ne videblis lamplumo en la ĉambro de Bai, ŝi tamen sciis, ke li ne dormas kaj li certe atenteme aŭskultas ŝian moviĝon. Tial ŝi devis malpeze kaj sensone eniri la ĉambron de Ailin por fari seriozan interparolon kun tiu. La pordo malfermiĝis. Antaŭ ŝi staris Ailin en ruĝeta noktorobo, gapante al ŝi. Antaŭ ol ŝi reagis, Fang jam rapide puŝis sin en la ĉambron kaj fermis la pordon. Rigardante al Ailin per honestaj kaj sinceraj okuloj, ŝi mallaŭte diris, “Pardonon. Mi devas interparoli kun vi.”
Ailin retropaŝis kaj lasis ŝin eniri. Alirinte al la tualettablo, ŝi bruligis cigaredon kaj silente direktis sian rigardon al Fang. Estis ankoraŭ la unua fojo, kiam ŝi okulmezuris Fang, kiu havis alabastran haŭton, gagatnigrajn okulojn, etan buŝon kaj pintan mentoneton, kun la mieno de ioma tristeco kaj delikateco. Ŝi mem devus doni atenton al tiu virino!
“Sidiĝu, Fang... ho,” ŝi iom kuntiris siajn brovojn. “Kia mi devas nomi vin? Fraŭlino Fang?
Fraŭlino Zhang? Aŭ... sinjorino Bai?”
Kun rondigitaj okuloj, ŝi fiksis sian rigardon sur Ailin.
“Ĉu li jamdiris ĉion al vi?”
“Jes.” Ailin elblovis plenbuŝon da fumo. “Eksterordinara kaj nekredebla rakonto!”
“Fantazia rakonto,” Fang diris mallaŭte. Ŝi vesuspiris kaj mallevis malalten siajn okulharojn.
Sur ŝia paleta vizaĝo naĝis apenaŭ videbla rideto malhelpa kaj kompatinda. Ailin estis multe kortuŝita de tia rideto. Ŝi eĉ trovis stranga sian ĉi-momentan senton. En sia imago, ŝi devus ŝin malami, envii kaj blasfemi. Tamen, dum ĉi tiu momento, ŝi ne nur ne havis malamikan humoron, sed strangan, subtilan kaj neklarigeblan senton. Pro kio ŝi sin montras tia? Nur pro tio, ke ŝi zorgis pri ŝi lastnokte dum ŝia ebrieco? “Dankon, ke vi zorgis pri mi lastnokte,” Ailin ekmemoris tion.
“Tio estas nenio.”
“Kion mi diris lastnokte?”
Fang direktis sian mildan rigardon al ŝi. En ŝiaj okuloj troviĝis multe da vortoj. Tiam Ailin ekkomprenis, ke ŝi mem certe diris ion, kion ŝi devus diri al siaj plej karaj kaj intimaj fratinoj.
Mallevinte sian kapon, ŝi fumis cigaredon moroze.
“Mi vizitas vin, sinjorino Bai, ĉar mi volas peti de vi helpon,” Fang ekparolis.
Jes, jen vi venas! La unua edzino venas postuli sian antaŭan pozicion! Ailin rektigis sian korpon. “Kian aferon vi havas?” ŝi demandis, kun malvarma mieno.
“Ĉar vi jam konas mian veran identecon, mi pensas, ke ni povas honeste interparoli pri ĉio,”
Fang diris kun iom milda tono de petemo, sincere fiksrigardante Ailin. “Kiel patrino mi serioze konfidu mian infanon al vi. Mi volas, ne, mi petas, ke vi bone zorgu pri ŝi! Mi esprimos grandan dankon al vi.”
Ailin surpriziĝis. Kun rondigitaj okuloj, ŝi mire gapis al Fang. Tiujn vortojn ŝi ne atendis eĉ en sonĝo. “Mi ne komprenas, kion vi volas diri,” ŝi diris.
“Mi ne volontus diri tiel,” Fang malsekigis siajn lipojn per lango. “Sed tio estas fakto. Ŝajnas al mi, ke vi ne ŝatas tiun infanon. Mi nur petas al vi, ke vi traktu ŝin iom pli bone...”
“Ĉu vi sugestas, ke mi malbone traktas la infanon?” Ailin eĉ ekhavis ruĝiĝintan vizaĝon.
“Ne, mi ne kuraĝas,” Fang softe diris, montrante la mienon de cedemo. “Sed ĉiu infano esperas mildan senton, kaj cetere vi estas ŝia patrino, ĉu ne?”
“Jen vi estas ŝia patrino!”
“Ŝi neniam scias pri tio. Fakte ŝi nomas vin patrino. Tial vi estas kaj estos ŝia patrino. Dume mi nur pririgardas ŝin, kun mia nomo kaŝita. Kaj mi finfine foriros.”
“Foriros?” Ailin estingis la cigared-stumpon. “Vi devas fari definitivan aserton! Mi pensis, ke vi neniam foriros!”
“Post kiam mi finos mian instruadon de ĉi tiu semestro en la lernejo, mi devos reiri al Usono.”
Ŝi kviete rigardis al Ailin. “Nun estas nur unu monato antaŭ la vintraj ferioj. Tial ĝi estas la lasta monato, dum kiu mi restadas ĉi tie. Ĉu vi komprenas, kion mi diris? Mi tre malvolontas forlasi Tingting-on. Se vi volontus doni al mi promeson zorgi pri ŝi, mi...” Ondo de larmoj tuj elŝprucis kaj atakis ŝin. Ŝiaj okuloj dronis en nebulo de larmoj. “Mi ne povas esprimi, kion mi nun sentas.
Mi pensas, ke ni ambaŭ estas virinoj, kiuj havas sentemon. Vi povas kompreni min.”
Ailin fikse rigardis ŝin. Post longa tempo ŝi restis senparola. Poste ŝi altiris seĝon kaj sidiĝis kontraŭ Fang. Ŝi faligis sian profundan kaj esploreman rigardon sur ŝian vizaĝon. “Ĉu vi donas almozon? Ĉu vi grandanime donas vian edzon al alia virino? Ĉu jes?”
“Ne, vi eraras.” Fang respondis per siaj penetremaj okuloj al ŝia rigardo. “Mi ne estas tia virino. Se mi amas lin, mi nepre strebas akiri lin. La problemo kuŝas...” ŝi paŭzetis. “Dek jaroj estas tre longa tempdaŭro, kiu malebligas al mi reiri al la antaŭa amsento. Ĉu vi komprenas?
Krome, mia fianĉo atendas min en Usono por geedziĝo, kaj mi ne povas restigi min plu en Tajvano. Mi devas reiri por geedziĝo.”
La du virinoj alfrontis unu al la alia. Tio estis la unua fojo, ke ili profunde okulmezuris kaj esploris sian kontraŭulon, kaj samtempe penis ekkoni kaj travidi ŝin.
“Sed...” Ailin diris, “ĉu vi ne scias, ke li volas edzinigi vin? Hodiaŭ li jam proponis divorcon al mi.”
“Ĉu jes?” Iom levinte siajn brovojn, Fang enpenseme diris, “Tio estas lia solflanka volo. Tio ne eblas, ĉar mi jam ne plu amas lin. Mi restas tiel longe kiel duonjare nur por Tingting. Se ŝi ĝoje vivas ĉi tie, mi ne plu havas sopiremajn zorgojn pri ĉi-tieaj aferoj. Mi devas foriri, kaj iri al alia viro!”
“Sed...”Ailin dubeme rigardis ŝin. “Ĉu vi ne plu donas konsideron al Peiwen, kiu vere tutanime sopiras al vi dek jarojn!”
“Mi kortuŝiĝis, tial mi pardonis lin,” ŝi diris. “Sed amo estas tute alia afero, ĉu ne? Amo ne estas kompato kaj simpatio.”
“Do, vi certe foriros, laŭ via diro?”
“Jes.”
“Ĉu li scias pri tio?”
“Li ekscios, kaj mi konigos tion al li kiel eble plej frue.”
Ailin eksilentis, kaj ŝi neniel deturnis sian rigardon de ŝia vizaĝo. Ŝi konsideris, ke tiu virino estas enigmo, malfacile deĉifrebla persono kaj kompleksa libro. Post longa tempo ŝi ekparolis,
“Se vi foriros, lia koro frakasiĝos.”
“La mano de virino povas suturi tiun vundon,” Fang diris mallaŭte. “Li bezonos vin!”
Ailin levis siajn brovojn. Iliaj rigardoj renkontiĝis. Neniu el ambaŭ parolis. Granda silento regis en la ĉambro. Nur aŭdebliĝis frapado de pluvogutoj sur la fenestro-vitroj. Malproksime malvarma vento blovis leĝere super la kamparo kaj penetris en pinaron, kun trista basa hurlado.
Ailin aliris al la fenestro kaj apogante sian kapon al ĝia ŝproso, direktis sian rigardon al la pluva nebulo ekstere, kiu vuale etendiĝis senlime.
“Mi ne pensas, ke li bezonos min,” ŝi kontraŭdiris. “Nun tio, kion li postulas de mi, estas nur eksedziĝa atestilo.”
“Kompreneble vi certe ne promesos tion al li!” dirante, ŝi iris al Ailin. “Li baldaŭ sin plibonigos, post kiam mi foriros.” Aŭdiĝis ŝia voĉo urĝema kaj sincera. ”Kredu min. Neniel forlasu lin!”
Turninte sian kapon, Ailin rekte rigardis ŝin. “Ĉu vi ŝajne urĝe volas repacigi nin ambaŭ?” ŝi demandis.
“Jes.”
“Kial?”
“Se li havas bonan edzinon kaj feliĉan familion, mi povas liberiĝi de mia spirita ŝarĝo. Kaj krome, mi esperas, ke Tingting vivos en normala kaj feliĉa familio.”
“Ĉu vi pensis, ke, se vi ambaŭ rekuniĝos kiel geedzoj, tio formos feliĉan familion?” Ailin tuj sekvigis alian demandon. Ŝia akra rigardo pafiĝis rekte al la vizaĝo de Fang.
“Tio jam ne eblas,” Fang malkaŝe rigardis ŝin. “Mi jam diris, ke mi ne plu amas lin.”
“Ĉu vere? Ĉu vi intence diris tion pro ia kaŭzo?”
“Vere! Tute vere!”
Ailin denove ĵetis sian rigardon eksteren de la fenestro. En ŝian koron rampis komplika sento.
Ŝi sentis sin acida kaj konfuzita. Ŝi perceptis, ke tute nova sento leviĝas interne. Ŝi trovis sin tiel virineca kaj febla. En ŝiaj sangotuboj milda sento svarmis kaj disvastiĝis tra ŝia korpo. “Bone,” ŝi returnis sian kapon. “Mi certigu al vi, ke, post kiam vi foriros, mi bone traktos la infanon.”
Larmoj glitfalis desur la vangoj de Fang. Ŝi rigardis Ailin per la okuloj trempitaj en larmoj.
Dum tiu ĉi momento stranga kaj tute nova amikeco naskiĝis inter la du virinoj. Fang ne tuj foriris.
Neniu sciis, pri kio alia ili interparolis. Kiam Fang reiris al sia ĉambro, la nokto jam profundiĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.