La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EN PROFUNDA KORTO

Aŭtoro: Chiung Yao

©2026 Geo

La Enhavo

9.

Frumatene Tingting diris al Fang, ke Bai malsaniĝis. Tuj fulmis tra la koro de Fang forta dubemo kaj malkvieto. Malsaniĝi? Ŝi ne sciis, je kioma horo li revenis lasttnokte. Antaŭ tio ŝi jam endormiĝis pro lacego. Tamen kiam ŝi fosis en sia memoro pri la lastnokta okazaĵo, ŝi ankoraŭ dronis plene en amara ekscito kaj ŝi ankoraŭ memoris, kiel ŝi kruele forlasis lin sola sur la ruino.

Malsaniĝi? Ĉu malsaniĝi fizike aŭ mense? Ŝi ne sciis. Kiom malfacile estis por ŝi esprimi sian zorgemon siaflanke kiel guvernistino!

“Kiu malsano?” ŝi demandis al Tingting.

“Mi ne scias. Maljuna You jam veturis al Tajpeo por venigi kuraciston Liu. Tiu estas la kuracisto de mia patro, ankaŭ de mi dum ĉi tiuj jaroj.”

“Ĉu vi jam vidis lin?” Ŝi nereteneble demandis, ne povante bridi siajn malkvieton, ĉagrenon kaj suferplenan zorgemon.

“Kiun? Ĉu kuraciston Liu?”

“Ne, vian patron.”

“Jes. Mi ĵus vidis lin. Li petis al mi eliri. Mi pensas, ke li febras, ĉar li turniĝadas surlite.”

“Oho,” Fang fiksis sian rigardon tra la fenestro al la ĉielo, kie flosis kelkaj blankaj nuboj. Kiel fragilaj estaĵoj estas la homoj! Kiu povus elteni kaj fizikan kaj mensan turmentojn? Kial? Kial vi volas serĉadi spiriton sur la ruino? Kion vi jam eltrovis? Tio estas nenio alia ol turmento al vi mem.

Ŝi alpremis sian manon al siaj lipoj—Zhang Hanyan en lia sonĝo! Kaj nun, ĉu li ankoraŭ kredas, ke tio estas la spirito de Hanyan, kiun li kisis lastnokte? Ŝi divenis, ke li estas tute certa pri tio. Aĥ, kiel implikita amsento!

“Kio okazas al vi, instruistino Fang?”

Tingting rompis ŝian enpensiĝon. Jes, ŝi devas elturniĝi el la sento, kiu ŝin obsedas. Ŝi devas!

Tia-aĵo estas timiga, suferiga kaj ĉagreniga! Oh, Fang Siying, Fang Siying, vi estas firma ino, via koro trankvilas kiel kvieta akvo, vi jam estas hardita, nevundebla kaj firma kiel monto, sed, kio pri vi? Ŝanceliĝi? Oh, ne! Ŝin kaptis frosttremo, kaj ŝi tuj rektigis sian spinon.

“Oh, rapidu, Tingting, alie ni malfruos al la lernejo.”

“Ĉu ni povas ne iri al la lernejo?” demandis Tingting, maltrankvile rigardante al la ĉambro-pordo de sia patro.

“Ni telefonos al Yazhu tagmeze, ĉu bone?” admonis Fang, “Mi supozas, ke via patro nur malvarmumis. Ne gravas.”

Ili iris al la lernejo. Tamen la tutan tagon Fang aspektis distriĝeme. Ŝi eĉ faris erarojn en korektado de ekzercoj kaj leciondonado, kaj emis fali en profundan enpensemon. Ne atendinte ĝis tagmezo, ŝi jam telefonis al Domo Bai kaj diris al Yazhu, “Tingting volas sciiĝi pri la stato de la malsano de sia patro.”

“Kuracisto Liu diris, ke li malvarmumis kaj krome li trafis surprizan timigon. Nun li havas altan febron. Kuracisto Liu preskribis medikamentojn, kiujn mi jam aĉetis. Li havas malbonan humoron kaj malpermesas al iu ajn eniri lian ĉambron!”

“Oh,” ŝi eksentis kunpremiĝon de la koro. “Ĉu ne necesas enhospitaliĝi?”

“La kuracisto diris, ke ne necesas, des pli, ke la sinjoro ne volas enhospitaliĝi.”

“Oh, do, mi ne havas alian aferon por diri.”

Demetinte la aŭdilon ŝi ekhavis pli malordajn sentojn. Lastnokte! Lastnokte mi ne devus iri al la ruino! Mi des malpli devus teni min silenta, tiel ke li prenis min por la spirito. Tiu amplena kaj soifa kiso kaj tiuj vortoj el la animo! Kaj ĝisraŭkiĝaj vokoj: “Hanyan, revenu! Hanyan, revenu!

Hanyan, revenu!”

Aĥ! Kiajn aferojn mi faras do? La situacio fariĝos pli kaj pli komplika. Ŝi jam avertis al si mem, ke ŝi ne devu eniri ĉi tiun familion. Sed nun, ĉu ŝi povus ekhavi tempon por elturniĝi? Ĉu ŝi ankoraŭ povus elturniĝi? Ĉu ŝi volontus elturniĝi? Se ŝi ne plu elturniĝus, kio okazus al ŝi? Aĥ!

Tiuj ĝenaj pensoj, kiel malordaj grimpantaĵoj sur la ruino de Bieno Hanyan, jam nedisapartigeble interplektiĝis. Post posttagmezaj lecionoj, Fang kunportis Tingting-on reveni al Domo Bai. Ekster ŝia atendo, Ailin eĉ troviĝis en la salono. Kun cigaredo brulanta, ŝi staris ĉe fenestro, fiksante sian rigardon tra la fenestro al la montoj en malproksimeco. Fang unuafoje trovis ŝin fumanta. Tiu, sen densa ŝminko, aspektis iom lace kaj marasme, kaj la helverda koloro ĉe okulkavoj perfidis ŝian maldormecon. Kun iom malordaj mallongaj haroj, ŝi surhavis ordinaran kaj blu-satenan noktorobon. Je la vido de Ailin, Tingting sin montris ektremanta kaj retiriĝema, kaj ŝi afekte salutis, “Panjo!”

Turninte sian kapon, Ailin ĵetis al ŝi flegman rigardon. Kvankam tiu rigardo entenis nenian varmon, tamen estis ĝojinde, ke ĝi ne direktiĝis malamike. Evidente ŝi kovis multajn aferojn sur la koro, kaj ŝi eĉ kontraŭkutime balancis sian kapon al ili. Ŝi ordonis, “Tingting, iru vidi vian paĉjon kaj demandi kion li volas manĝi.”

Konsternite dum kelka tempo, Fang subite sentis, ke ŝi bezonas fari alian takson pri Ailin. Ĉu tiu marasmiĝas pro la malsano de Bai? Ĉu tiu vere estas kruela kaj senkompata kiel ŝi konsideras?

Aŭ—ĉiu ajn malfeliĉa geedziĝo estas kaŭzita de pluraj kaŭzoj—ĉu estas juste se ĉiuj respondecoj atribuiĝas al Ailin?

Suprenirinte, Tingting unue frapis je la pordo de sia patro. Pro nenia respondo, ŝi malpeze puŝmalfermis ĝin. Starante ĉe la pordo, Fang enrigardis la malhelan ĉambron kun fermitaj fenestroj, hermetike kovritaj per ruĝaj veluraj kurtenoj. Bai kuŝis sur granda lito, kun okuloj fermitaj, kvazaŭ en dormo. Fang volis tiri Tingting-on eksteren, kiam Bai subite demandis, “Kiu tio estas?”

“Mi,” Fang tuj respondis. “Mi kaj Tingting. Ni volas vidi, ĉu vi fartas pli bone.”

Regis silento sur la lito. Kaj poste, Bai ordonis, “Eniru!”

Fang kaj Tingting eniris. Tingting alrapidis al la litrando kaj prenis la manon de la patro. Ŝi tuj panike kriis, “Paĉjo, kiel febre varma vi estas!” Li eligis suspiron. Li sin montris malforta, soleca kaj senhelpa. Vidinte la paksakon de medikamento kaj kruĉon, Fang prenis la papersakon, sur kiu skribiĝis “unu pilolo en ĉiu kvara horo”, kaj malferminte ĝin, ŝi vidis, ke la dozo estas por du tagoj kaj ankoraŭ restas dek unu piloloj. Ŝi surprizite demandis, “Ĉu vi ne prenis medikamenton regule?”

“Preni medikamenton?” Bai kuntiris brovojn, kun senkonsila mieno. “Mi pensas, ke mi jam forgesis.”

Fang volis diri ion, sed ŝi retenis sin. Kun glaso da akvo, ŝi iris al la litrando kaj diris, kun altrudita rideto, “Mi pensas, ke mi devas ludi la rolon de flegistino portempe. Sinjoro Bai, bonvole prenu pilolojn.”

Tingting helpis al sia patro sidiĝi, kaj Fang enmanigis la pilolojn al li kaj almetis la glason al liaj lipoj. Li tuj prenis ĝin, kaj kvazaŭ banante sin en la favora pluvo, je eklevo de kapo, trinkis la akvon ĝis la lasta guto. Poste li falkuŝigis sin al la kapkuseno, anhelante. Grandaj ŝviteroj rulfalis de sur lia frunto kaj nenormalaj ruĝaĵoj kaŭzitaj pro febro sin montris sur liaj vangoj. Ŝajne kun ioma distriĝemo, li delire murmuris, “Mi tre soifas, ho ve, mi malsatas kaj soifas jam dek jarojn.”

Fang denove eksentis tordan doloron en la koro. Ŝi rigardis al Bai, kies mieno estis distordita de freneza konfuziteco, kaj kies blindaj pupiloj senmove kaj stulte gapis, kun iom da senhelpa tristo kaj malespera timemo. Ŝi supriziĝis. Ŝia koro kunpremiĝis kaj sendis doloron al ĉiu ŝia nervo. Lia malsano estis multe pli serioza ol ŝi anticipis. Ŝi iom brulis de indigno, kiu direktiĝis al aliaj familianoj. Ĉu neniu el ili flegas lin ĉe litrando? Li ne kapablas vidi kaj samtempe grave malsaniĝas, sed estas neniu, kiuj povas alporti al li akvon! Povas esti, ke li ankoraŭ ne manĝis la tutan tagon.

“Tingting,” ŝi haste ordonis, “vi malsupreniru kaj diru al Yazhu, ke ŝi preparu kaĉon kaj iom da sekigitaj viandpecetoj. Kiel ajn malsana, li devas preni manĝon, ĉu ne? Kiel li povus resaniĝi sen manĝado?”

Ĉe tio, Tingting tuj malsuprenkuris. Starante en la ĉambro, Fang ĉirkaŭrigardis. Trovinte, ke la aero en la ĉambro estas malbona, ŝi iris al la fenestro kaj ĝin malfermis, lasante la kurtenon pendanta por eviti alblovojn al la paciento. Pro malbona lumiĝo, ŝi ŝaltis la lampon. Pensante, ke la lampoj en la ĉambro servas al la blindulo nur kiel ornamaĵoj, ŝi tuj eksentis erupcion de kompatemo. Reirinte antaŭ la liton, ŝi subkonscie ordigis la littolaĵojn, kaj subite ŝia mano estis kaptita de varmega mano.

“Oh, sinjoro Bai,” ŝi mallaŭte ekkriis surprizite. “Kion vi volas fari?”

“Ne foriru,” li petis anhele.

“Mi ne volas foriri!” ŝi diris kontraŭvole, provante eligi sian manon el la lia.

“Ne, ne, ne foriru,” li murmuris, prenante ŝian manon pli firme. “Hanyan, ĉu vi estas Hanyan?” Oh, ne, ne, li ripetas tion denove! Neniel mi akceptas tion, absolute ne! Ŝi plenforte eltiris sian manon. Ŝi aŭdis sian voĉon soni glacie kaj seke, “Vi eraras, sinjoro Bai. Mi estas Fang Siying, la guvernistino de via filino. Mi ne scias, kiu estas Hanyan, mi neniam scias.”

“Fang—Si—ying?” li diris la nomon per treniĝema voĉo, ŝajne penante priserĉi ion en la fundo de sia memoro. Lia mensostato ankoraŭ estis en malordo. “Kio estas Fang Siying?” li diris, perplekse kaj konfuzite. “Mi ne povas rememori. Iom konata. Fang Siying? Oh, oh, ne zorgu pri tiu Fang Siying. Hanyan, vi alvenas, ĉu ne?” Etendante sian manon, li soife palpis en la malplena aero.

Fang desaltis de la litrando. Ŝia koro doloris, forte doloris, kaj ŝia vido malklariĝis. Bai abrupte sidiĝis en la lito, kaj lia mano svinganta en la aero faligis la glason sur la littableto, tiel ke akvo el la glaso disverŝiĝis sur la tapiŝon. Fang hasteme alrapidis por starigi la glason. Forte spiregante, Bai baraktis en sia halucino. Pro tio, ke li ne povis alpalpi la manon, kiun li deziris kapti, li abrupte eligis korŝiran frenezan ekkrion, “Hanyan!” Lia krio sonis tiel laŭte, ke Fang eksaltis el sia haŭto. Tuj sekve, levinte sian kapon, ŝi vidis Ailin-on stari ĉe la pordo, kies vizaĝo similis al frostiĝinta glacio. La okuloj de tiu lasta tenebre fiksiĝis sur lia vizaĝo, tiel penetraj kiel du akraj glavoj. Se li havus vidkapablon kaj senson, certe li estus pikvundita aŭ pikdolorigita. Sed nun li jam perdis sian konscion kaj falis en komaton pro ardanta febro, baraktante subkonscie. Lia kapo senĉese skuiĝis sur la kapkuseno kaj lia ŝvito malsekigis la ĝian tegilon. Li konstante elmurmuris la vokojn kaŝitajn en la profunda fundo de la koro, “Hanyan, Hanyan, mi petas al vi, bonvolu... mi petas al vi... laŭ beno de Dio! Savu min... Hanyan! Aĥ, kion mi faris al vi, Hanyan?

Aĥ, kion maldecan mi jam faris?...”

Ailin eniris, kun rektigita spino kaj rigida bela kolo, tiel lante kiel moviĝanta marmora statuo.

Haltinte ĉe lia lito, ŝi klinis sian kapon por pririgardi. Nun ŝia glacia rigardo ekbruliĝis pro ia hato kaj indigno. Ĉe ŝia buŝangulo altrudiĝis preskaŭ kruela rikano. Levinte la kapon, vid-al-vide al Fang, ŝi klare diris per pli malpli rapida kaj pli malpli alta voĉo, “Jen estas tiel. Hanyan! Hanyan!

Hanyan! Ĉu dumtage aŭ nokte, ĉu sobre aŭ senkonscie, li vokis senescepte tiun nomon. Se via malamiko estas homo, vi povas batali kontraŭ li, sed se tio estas spirito, kion vi povus fari kontraŭ ĝi?”

Fang staris en stuporo. Dum ĉi tiu tempeto, ŝi ekhavis multe pli profundan komprenon pri Ailin ol tiun obtenitan dum du monatoj ekde kiam ŝi ekloĝis ĉi tie. Rigardante Ailin-on, ŝi neniam eksentis kompaton al ŝi kiel en nuna tempeto. Amo ja estas fragila kaj delikata floro, kiu ne povas elteni trosekecon dum jaroj! Malsekiginte siajn lipojn per la langopinto, Fang mallaŭte kaj kontraŭvole diris, “Sinjorino Bai, li troviĝas en febro!”

“En febro?” Ailin iom levis siajn brovojn. “Por tiu spirito, li jam dronas en febro dek jarojn!”

Ŝajne por atesti tiujn vortojn de Ailin, li forte skuis sian kapon sur la kapkuseno kaj svingis siajn manojn antaŭ si, kvazaŭ elbaraktante el ia kateno, senĉese bruante, “For, for, ne ĝenu min. Ŝi alvenas, Hanyan! Ŝi alvenas!Aĥ, ne ĝenu min, ne kovru mian rigardon, mi jam vidas ŝin. Hanyan!

Hanyan! Hanyan! Aĥ, abomeninda nebulo, tro densa, ĝi kovras mian vidon, ĝi kovras mian vidon, ĝi kovras mian...” Li anhelis kiel tuj mortonta besto. Liaj manoj senĉese kaptadis, gratadis kaj svingadis en la aero. “Aĥ, ne kovru mian vidon, for, for! Ne kovru mian vidon! Aĥ, Hanyan!

Hanyan! Bonvole, mi petas vin, ne foriru, Hanyan!...”

Iritite, Ailin deturnis la kapon. El ŝiaj okuloj ŝajne ŝprucis fajro. Firme kunpreminte manojn en pugnojn, kun alte levita kapo, ŝi sputis el inter la dentoj, “Vi mortu, Bai Peiwen! Nun ke vi amas ŝin, vi devus iri kun ŝi subteren jam frue! Vi mortu! Post via morto, vi povus eltrovi ŝian spiriton!

Vi mortu!”

Fininte sian parolon, ŝi tuj deturnis sian korpon kaj grandpaŝe eliris el la ĉambro. Laŭtigante sian voĉon, ŝi kriis, “Maljuna You, pretigu aŭton. Mi volas veturi al Taizhong! Yazhu, supreniru por paki miajn aĵojn!”

Fang subkonscie kure sekvis ŝin ĝis la ĉambra pordo, volante voke haltigi Ailin-on kaj restigi ŝin, al kiu ŝi havis multe da vortoj por elverŝi... Tamen ŝi faris nenion kaj diris nenion. Kiam ŝi returnis sin al lia flanko, rigardante lian ŝajne flamantan vizaĝon kaj aŭskultante liajn delirojn kaj vokojn, ŝi sentis sin nur tre malforta, timema kaj senhelpa.

Kiam Tingting revenis el sube, ŝin panikigis la aspekto de ŝia patro. Per maneto ŝi nervoze kaptis Fang-on, kaj tremante demandis, “In...struistino, ĉu paĉjo... estas... mortonta?”

“Ne babilaĉu!” Fang tuj respondis. “Li havas febron kaj iom malklaran konscion. Ĝis kiam la febro foriĝos, li resaniĝos.” Alportinte kuvon da malvarma akvo el la banĉambro, Fang vringis malvarman lavtukon kaj ĝin metis sur lian frunton. Tuj kiam la lavtuko varmiĝis, ŝi anstataŭis ĝin per alia malvarma. Tiuj malvarmaj lavtukoj ŝajne iom komfortigis lin. Liaj deliroj reduktiĝis kaj li ne plu svingis siajn manojn. Post horo, li eĉ eniris en duondormecon. Tamen lia dormo ne estis tiel stabila. De tempo al tempo li surprizite moviĝis aŭ kriante vekiĝis. Ĉiufoje li sin trovis en malklara konscio, kaj poste endormiĝis kun malklara kapo.

Ailin foriris kun malgranda vojaĝsako. Fang sciis, ke ŝi revenos almenaŭ post tri tagoj. Ŝi ne sciis, kiel la geservistoj pensas, ke Ailin forlasis lin en serioza malsano kaj vojaĝas al Taizhong ĉi-momente. Bonkora Yazhu kaŝe skuis sian kapon. Kaj maljuna You? Kun senesprima vizaĝo, li sin montris deteniĝema, silentema kaj nesondebla.

Post vespermanĝo, Fang kaj Tingting reiris al la supra etaĝo. Fang provis manĝigi al Bai iom da kaĉo, sed li neniel sobriĝis pro persista febro, tiel ke ŝi petis al Yazhu forporti la kaĉon. Ĝis ĉirkaŭ la naŭa, ŝi insiste petadis Tingting-on al la lito por dormi, kaj tiu fakte jam ne povis elteni sian elĉerpitecon.

Post kiam la infano endormiĝis, Ailin foriris kaj geservistoj retiriĝis je dorma tempo, la tutan domon regis kvieto kaj silento. Fang ankoraŭ restis ĉe Bai kaj ŝanĝis la lavtukojn sur lia frunto. Ŝi volvis per lavtuko la glacipecojn el varmobotelo kaj metis ĝin sur lian febrantan frunton. Pro tio, ke glacipecoj rapide degelis, ŝi devis, de tempo al tempo, forviŝi la defluantan akvon per alia seka lavtuko por eviti malsekiĝon de littolaĵon kaj kapkuseno. Pro alta febro li sin montris malkvieta.

Li senĉese deliris, ĝemis kaj baraktis, kaj kelkfoje li subite konsciiĝis sobra, demandante per laca, senforta kaj raŭka voĉo, “Kiu estas ĉi tie?”

“Tio estas mi, Fang Siying,” respondante, ŝi kaptis la ŝancon igi lin preni pilolojn. Tamen kiam li troviĝis en komato, ŝi ne sciis, kiel igi lin preni pilolojn.

Vesuspirinte, li deturnis sian kapon flanken kaj mallaŭte diris, “Vi jam faris sufiĉe da penoj, ĉu?”

Ŝi ne donis respondon. Lia sobriĝo daŭris nur momenteton. Post tio, li tuj falis en deliradon kaj inkubsonĝon. Foje li eĉ surprizite laŭte ekkriis, “Ne foriru! Ne foriru! Akvo ŝveliĝas, montoj disfalas, pontoj rompiĝas! Ne foriru, Hanyan!” Li kriis tiom triste kaj mizere, kaj liaj manoj nervoze gratis kaj pugniĝis en la aero, tiel ke ŝi nevole kaptis ilin per siaj propraj manoj. Li tuj premis ŝin al si, tre forte. Lia voĉo muĝis rapideme, interrompe kaj konfuzite, “Ne foriru! Ne foriru, ĉu? Hanyan? Vi ne foriru, vi estas bonkora...bonvirta...kompatema... Tiu akvo ne dronigos nek forkaptos vin. Vi estas mia... vi estas mia...vi estas mia...”

Per febranta mano li palpis ŝiajn vizaĝon kaj harojn. Ŝi deprenis siajn okulvitrojn kaj metis ilin sur la littableton. Refoje ŝi kontentigis lin pasive kaj kontraŭvole. Ŝi lasis lin palpi ŝin kaj kapti ŝin en sia tenajlo, aŭskultante lian subpremitan, deliran, flamantan kaj mallaŭtan monologo. “Mi amas vin, Hanyan. Ne foriru, ne foriru. Vi povas laŭplaĉe bati min, insulti min kaj koleriĝi kontraŭ mi, sed ne foriru de mi. Ekstere pluvas. Vi ne povas eliri, alie vi malvarmumiĝos... Ne eliru, ne foriru!

Hanyan... la plej amata de mi, mia koro, mia vivo. Vi estas ĉi tie, vi estas ĉi tie, parolu iom.

Hanyan, ne, ne, ne parolu... parolu nenion. Vi estas ĉi tie, do tio estas bona...”

Li kaptis ŝin tiom forte, kvazaŭ timante, ke ŝi forfuĝus je malstreĉiĝo de lia mano. Lia tenado dolorigis ŝin. Sidante sur la tapiŝo ĉe la lito, ŝi cedis al lia firma prenado al ŝia mano. Ŝia kapo ripozis sur lia lito sub lia palpado. Ŝi ne volis moviĝi nek veki lin el la bela sonĝo. Tamen ŝiaj larmoj el la okulanguloj sensone fale glitadis sur la kotonan litkovrilon. Ŝi plorsingultis kun dampita voĉo, dum ŝia koro gutadis per sango. Post momento, ŝi sentis, ke lia kaptado iom malfirmiĝis kaj lia delirado fariĝis nedeĉifrebla murmurado. Ŝi malrapide levis sian kapon kaj vidis, ke li jam endormiĝis kun okuloj fermitaj. Ŝi prenis la gutantan lavtukon de sur lia frunto kaj ektuŝis lian frunton. Dankon al la ĉielo! Lia febro jam seniĝis. Ŝi eltiris la malsekigitan kapkusenon, sed ŝi ne trovis dummomente la sekan por anstataŭi ĝin, kaj ŝi devis alporti sian propran kapkusenon el sia ĉambro. Ŝi helpis al lia kapo kuŝi sur la sekan kapkusenon kaj forviŝis akverojn kaj ŝviterojn de sur lia frunto per lavtuko. Post kiam ĉio estis en ordo, ŝi sentis sin tre laca kaj senforta. Ŝi ne kuraĝis tuj foriri, timante, ke io neatendita okazos al li. Altirante longan seĝon, ŝi sidiĝis ĉe la lito, dirante al si, “Mi ripozu nur momenton.”

Kiam ŝi kuŝis en la seĝo kun fermitaj okuloj, laceco tuj sieĝis ŝin de ĉiuj flankoj. Ŝi eligis mallaŭtan vesuspiron, kaj preskaŭ samtempe falis en profundan dormon. Kiam ŝi vekiĝis, sunlumo jam riveliĝis sur la tuta fenestrokurteno. Surprizite ŝi eksaltis kaj tiam trovis lankovrilon sur si.

Kiu ŝin kovris per ĝi? Ĵetinte sian rigardon al la lito, ŝi vidis, ke Bai kuŝas tie, sobra kaj pura.

Aŭdinte ŝian moviĝon, li tuj salutis, “Bonan matenon, fraŭlino Fang.”

Kioma horo estas nun? Ŝi ekrigardis la brakhorloĝon. Kvin minutojn post la deka! Kio okazis al ŝi? Ŝi jam maltrafis la matenajn lecionojn. Ŝi nereteneble kriis, “Terure! Mi malfruas.”

“Mi jam petis al Tingting akiri unutagan forpermeson por vi,” li diris. Kvankam li aspektis laca kaj marasma, li jam resaniĝis nemalmulte.

“Oh,” ŝi eksentis hontemon kaj malkvietecon. Preninte siajn okulvitrojn sur la littableto, ŝi nevole diris, “Mi ĝojas vidi, ke vi resaniĝis. Via malsano venas rapide kaj ankaŭ foriras rapide.

Kion vi volas manĝi?”

“Mi jam manĝis kaĉon.” Li diris, “Vi preparigis ĝin por mi hieraŭ.”

Ŝi iom ruĝiĝis. Ŝia malkvieteco pliiĝis. Ĉu mi mem dormis tiom profunde! Do, eĉ Tingting kaj Yazhu vidis min dormi ĉi tie! Ŝi turnis sin kaj pretis eliri eksteren de la ĉambro, dirante,

“Memorigu vin pri prenado de piloloj. Nun estas tempo por tio denove. La piloloj troviĝas ĝuste sur la littableto ĉe via flanko.”

“Se vi estas helpema, transdonu ilin al mi,” li diris.

Hezitinte iom, ŝi aliris, verŝis glason da akvo kaj prenis unu pilolon. Kiam ŝi donis ilin al li, li sidigis sin fortostreĉe per siaj manoj. Vere post forta febro, li sentis sin kapturna. Ŝi nereteneble donis al li helpon per mano. Post kiam li prenis la pilolon, vidinte lin rekuŝiĝi sur la kapkusenon, ŝi volis foriri, kiam li vokis, “Fraŭlino Fang!”

Ŝi haltis, gapante al li.

“Mi esperas, ke mi ne kaŭzis tre grandan ĝenon al vi lastnokte, precipe, ke mi ne montris mian maldecan konduton al vi.”

Dum momento, ŝi rigidiĝis. “Oh, neniom, sinjoro.”

“Do, antaŭ ol vi eliras el la ĉambro,” li aldonis, kun ekstreme milda voĉo, “akceptu miajn dankemon kaj pardonpeton. Mi dankas al vi pro ĉio ĉi tio. Se mi faris pekon, bonvole pardonu min laŭeble.”

“Oh,” ŝi estis iom surprizita kaj konfuzita. “Mi jam diris, ke tute neniom. Nu, ĝis la revido, sinjoro.”

Ŝi hasteme eliris el la ĉambro, urĝe kaj rapide. Rekte enirinte sian propran ĉambron, ŝi ankoraŭ neniel komprenis, kial li havas tiajn specialajn eksciton kaj ĝojon sur sia vizaĝo kaj en sia voĉo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.