La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO TRIA

SCENO DEKKVARA

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino, Colin.

Sro de Sotenville:

– Venu ĉi tien, mia filino, por ke via edzo petu de vi pardonon.

Angeliko:

– Mi! pardoni al li ĉion, kion li diris al mi? Ne, mia patro, mi neniel povas decidiĝi al tio; kaj mi petas vin disigi min de edzo, kun kiu mi plu ne povus vivi.

Klaŭdino:

– Kiel oni povus ĉion elporti!

Sro de Sotenville:

– Mia filino, tiaj disiĝoj ne povas esti farataj sen granda skandalo; kaj vi devas montri vin pli saĝa ol li kaj pacienci ankoraŭ ĉi tiun fojon.

Angeliko:

– Kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! Ne, mia patro, tian aferon mi ne povas konsenti.

Sro de Sotenville:

– Estas necese, mia filino, kaj mi tion al vi ordonas.

Angeliko:

– Ĉi tiu vorto fermas al mi la buŝon, kaj vi havas super mi senliman potencon.

Klaŭdino:

– Kia bonkoreco!

Angeliko:

– Estas ĉagrene, se oni estas devigata forgesi tiajn ofendojn; sed kian ajn perforton mi devas fari al mi, mi devas vin obei.

Klaŭdino:

– Malfeliĉa ŝafeto!

Sro de Sotenville:

(Al Angeliko.)

– Alproksimiĝu!

Angeliko:

– Ĉio, kion vi devigas min fari, servos al nenio; kaj vi vidos, ke morgaŭ ĉio denove rekomenciĝos.

Sro de Sotenville:

– Ni faros ordon.

(Al Georgo Dandin.)

Venu, genuiĝu!

Georgo Dandin:

– Genuiĝi?

Sro de Sotenville:

– Jes, genuiĝu, kaj tuj!

Georgo Dandin:

(Genue, kun kandelo en la mano; al si mem.)

– Ho, ĉielo!

(Al Sro de Sotenville.)

Kion mi devas diri?

Sro de Sotenville:

– Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi....

Georgo Dandin:

– Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi....

Sro de Sotenville:

– La sensencaĵon, kiun mi faris....

Georgo Dandin:

– La sensencaĵon, kiun mi faris...

(Al si mem.)

edziĝante kun vi.

Sro de Sotenville:

– Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.

Georgo Dandin:

– Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.

Sro de Sotenville:

(Al Georgo Dandin.)

– Gardu vin, kaj sciu, ke ĝi estas la lasta el la arogantaĵoj, kiun mi toleras.

Sino de Sotenville:

– Per Dio! se vi ankoraŭ unu fojon permesos al vi, oni instruos al vi la respekton, kiun vi ŝuldas al via edzino kaj al tiuj, de kiuj ŝi devenas.

Sro de Sotenville:

– Jen jam tagiĝas. Adiaŭ!

(Al Georgo Dandin.)

Iru en vian domon kaj penu esti bonkonduta.

(Al Sino de Sotenville.)

Kaj ni, mia koro, ni iru enlitiĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.