La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO DUA

SCENO KVARA

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin:

– Jen li vagis ĉirkaŭ vi!

Angeliko:

– Nu, ĉu ĝi estas mia kulpo? Kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tio?

Georgo Dandin:

– Mi volas, ke vi faru kontraŭ tio tion, kion faras virino, kiu volas plaĉi nur al sia edzo. Kion ajn oni dirus, la amistoj altrudas sin nur tiam, kiam oni tion akceptas. Ekestas certa dolĉa mieno, kiu ilin altiras, tiel same, kiel la mielo la muŝojn; sed la honestaj virinoj havas rimedojn, kiuj forpelas ilin tuj en la komenco.

Angeliko:

– Mi ilin forpeli! Sed pro kia kaŭzo? Mi tute ne vidas en ĝi ian skandalon, se oni min trovas bela kaj tio faras al mi plezuron.

Georgo Dandin:

– Jes! Sed kiun rolon la edzo povas ludi ĉe tiu ĉi amindumado?

Angeliko:

– La rolon de honesta homo, kiu ĝojas, se lia edzino estas ŝatata.

Georgo Dandin:

– Mi vin tre dankas por tio. Ĝi tute ne estas laŭ mia gusto; kaj la Dandinoj tute ne alkutimiĝis al tiu modo.

Angeliko:

– Ho, la Dandinoj alkutimiĝos, se ili volos; ĉar miaflanke mi deklaras al vi, ke mi ne havas la intencon forrifuzi la mondon kaj vivante enterigi min en edzon. Kio! ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, tial estas necese, ke ĉio finiĝu por ni kaj ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! Ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj; kaj tio al mi plaĉas, ke ili volas, ke oni mortu por ĉiuj amuzoj kaj oni vivu nur por ili! Mi mokas tion, kaj mi tute ne volas morti tiel juna.

Georgo Dandin:

– Tiele do vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro, kiun vi faris al mi publike?

Angeliko:

– Mi? mi ne faris ĝin al vi propravole, vi ĝin elŝiris de mi. ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento kaj ĉu mi vin volas? Vi demandis pri tio nur mian patron kaj mian patrinon; en efektiveco ja nur ili edziĝis kun vi; tial estos bone, se vi ĉiam al ili plendos, se oni agas kun vi maljuste. Kio koncernas min, kiu ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi, kaj kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn, mi pretendas, ke mi ne havas la devon sklave submeti min al viaj deziroj; kaj mi volas ĝui, mia sinjoro, la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco, preni al mi la dolĉan liberecon, kiun la aĝo al mi permesas, vidi iom la belan societon, kaj gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn, kiujn oni diras al mi. Prepariĝu al tio, ke ĝi estu via puno, kaj danku la ĉielon, ke mi ne estas kapabla por io pli malbona.

Georgo Dandin:

– Jes, tiel vi prenas la aferon! Sed mi estas via edzo kaj mi diras al vi, ke mi tion ne volas.

Angeliko:

– Kaj mi, mi estas via edzino, kaj mi diras al vi, ke mi tiel volas.

Georgo Dandin:

(Al si mem)

– Mi havas grandan deziron fari kompoton el ŝia tuta vizaĝo kaj meti ŝin en tian staton, ke ŝi plu neniam en sia vivo plaĉu al la dirantoj de flataĵoj. Iru, Georgo, Dandin; mi ne povus min deteni, kaj estas pli bone forlasi la lokon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.