La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO DUA

SCENO NAŬA

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Georgo Dandin.

Georgo Dandin:

– Nu, vi ne volis kredi al mi antaŭ, kaj via filino venkis; nun mi havas en la mano la eblecon vidigi al vi, kiel ŝi min aranĝas; kaj, dank’ al Dio, mia malhonoro estas nun tiel klara, ke vi ne povos plu dubi pri ĝi.

Sro de Sotenville:

– Kiel, mia bofilo! vi ĉiam ankoraŭ ripetas tion saman?

Georgo Dandin:

– Jes, ĉiam ankoraŭ; kaj neniam mi havis por tio tiom da kaŭzo, kiel nun.

Sino de Sotenville:

– Vi denove volas turni al ni la kapon!

Georgo Dandin:

– Jes, sinjorino; kaj kun mia kapo oni agas pli malbone.

Sro de Sotenville:

– Ĉu vi neniam laciĝos tedi nin?

Georgo Dandin:

– Ne, sed mi forte laciĝas esti moke trompata.

Sino de Sotenville:

– Ĉu vi neniam volas liberigi vin de viaj strangaj pensoj?

Georgo Dandin:

– Ne, sinjorino sed mi tre dezirus liberigi min de edzino, kiu min malhonoras.

Sino de Sotenville:

– Granda Dio! nia bofilo, lernu paroli konvene.

Sro de Sotenville:

– Al la diablo! serĉu esprimojn malpli ofendajn.

Georgo Dandin:

– Kiu perdas, tiu ne ridas.

Sino de Sotenville:

– Memoru, ke vi edziĝis kun nobela fraŭlino.

Georgo Dandin:

– Mi tion memoras sufiĉe, kaj mi ĉiam nur tro multe memoros tion.

Sro de Sotenville:

– Se vi tion memoras, tiam penu paroli pri ŝi kun pli da respekto.

Georgo Dandin:

– Sed kial ŝi pli ĝuste ne penas agi kun mi pli honeste? Kio! ĉar ŝi estas nobelino, ŝi devas havi la liberecon fari al mi, kion ŝi volas, kaj mi ne devas kuraĝi eĉ diri vorteton?

Sro de Sotenville:

– Kio do fariĝis al vi, kaj kion vi povas diri? Ĉu vi ne vidis hodiaŭ matene, ke ŝi eĉ ne konis tiun, pri kiu vi parolis al mi?

Georgo Dandin:

– Jes; sed kion vi diros, se mi nun vidigos al vi, ke la amisto estas kun ŝi?

Sino de Sotenville:

– Kun ŝi?

Georgo Dandin:

– Jes, kun ŝi, kaj en mia domo.

Sro de Sotenville:

– En via domo?

Georgo Dandin:

– Jes, en mia propra domo.

Sino de Sotenville:

– Se ĝi estos tiel, ni estos por vi kontraŭ ŝi.

Sro de Sotenville:

– Jes, la honoro de nia familio estas por ni pli kara ol ĉio en la mondo; kaj se vi diras la veron, ni malkonfesos en ŝi nian sangon kaj ni forlasos ŝin al via kolero.

Georgo Dandin:

– Vi bezonas nur sekvi min.

Sino de Sotenville:

– Gardu vin kontraŭ trompiĝo!

Sro de Sotenville:

– Ne faru kiel antaŭe.

Georgo Dandin:

– Mia Dio! Vi tuj vidos.

(Li montras en direkto al Klitandro, kiu elvenas kun Angeliko.)

Nu, rigardu, ĉu mi mensogis?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.