|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sino de Sotenville:
(al Georgo Dandin)
– Iru, vi ne meritas la honestan edzinon, kiun oni donis al vi.
Klaŭdino:
– Vorton de honoro, li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris; kaj, se mi estus sur ŝia loko, mi ne longe marĉandus.
(al Klitandro.)
Jes, sinjoro, vi devus nun, por lin puni, amindumi mian mastrinon. Komencu kuraĝe, mi tion diras al vi, ĝi estos tre ĝustatempa kaj mi proponas al vi, ke mi vin helpos, ĉar li ja tiamaniere min jam taksas.
(Klaŭdino foriras).
Sro de Sotenville:
– Vi meritas, mia bofilo, ke oni diru al vi tiajn aferojn: via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi.
Sino de Sotenville:
– Iru, penu agi pli bone kun fraŭlino altedevena; kaj gardu vin de nun, ke vi plu ne faru tiajn eraregojn.
Georgo Dandin:
(al si mem)
– Mi estas tute furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.