|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Klaŭdino:
– Jes, mi tuj divenis ke ĝi certe venas de vi, kaj ke vi ĝin diris al iu, kiu ĉion rakontis al nia mastro.
Lubin:
– Mi ĵuras al vi, mi nur pasante diris pri ĝi unu vorton al iu homo, por ke li ne diru, ke li vidis, ke mi eliris el la domo; videble la homoj en tiu ĉi lando estas grandaj babiluloj.
Klaŭdino:
– Efektive, sinjoro la vicgrafo faris bonan elekton, prenante vin kiel sian sendaton! li uzas la servon de homo tre dube fidinda!
Lubin:
– Nu, alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.
Klaŭdino:
– Jes, jes, estos la ĝusta tempo.
Lubin:
– Ni ne parolu plu pri tio. Aŭskultu.
Klaŭdino:
– Kion vi volas, ke mi aŭskultu?
Lubin:
– Turnu iom vian vizaĝon al mi.
Klaŭdino:
– Nu, kion do vi volas?
Lubin:
– Klaŭdino!
Klaŭdino:
– Kio?
Lubin:
– He, he, ĉu vi ne scias tre bone, kion mi volas diri?
Klaŭdino:
– Ne.
Lubin:
– Al la diablo! mi vin amas.
Klaŭdino:
– Efektive?
Lubin:
– Jes, la diablo min prenu! Vi povas kredi al mi, ĉar mi ĝin ĵuras.
Klaŭdino:
– Nu, bone.
Lubin:
– Mi sentas, ke mia tuta koro tremas, kiam mi vin rigardas.
Klaŭdino:
– Mi tre ĝojas.
Lubin:
– Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela?
Klaŭdino:
– Tiel same, kiel faras la aliaj.
Lubin:
– Vidu, oni ne bezonas tiom da ceremonioj: se vi volas, vi estos mia edzino kaj mi estos via edzo; kaj ni ambaŭ estos geedzoj.
Klaŭdino:
– Vi eble estus tiel ĵaluza, kiel nia mastro?
Lubin:
– Tute ne!
Klaŭdino:
– De mia fianko, mi malamas la suspektemajn edzojn: kaj mi volas tian edzon, kiu ne timas ĉion, kiu estus tiom plena de konfido al mi kaj tiel certa pri mia ĉasteco, ke li sen maltrankvileco povus min vidi en la mezo de tridek viroj.
Lubin:
– Bone! mi estos tute tia.
Klaŭdino:
– Ĝi estas la plej malsaĝa afero en la mondo, kiam oni ne konfidas al edzino, kaj oni ŝin turmentas. Kaj en efektiveco oni ĉe tio nenion gajnas: ĝuste tio devigas nin pensi pri malbono; kaj ofte la edzoj mem, per sia bruego, faras el si tion, kio ili estas.
Lubin:
– Nu, mi donos al vi la liberecon fari ĉion, kio al vi plaĉos.
Klaŭdino:
– Jen tiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata. Kiam edzo fidas nian honestecon, ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas; ĝi estas tiel same, kiel kun tiuj, kiuj, malfermas al ni sian monujon kaj diras al ni: ”prenu!” Ni faras el ĝi uzon honeste, kaj ni kontentiĝas per tio, kio estas justa. Sed se iu nin ĉikanas, ni penas lin tondi, kaj ni tute lin ne indulgas.
Lubin:
– Bone, mi estos el tiuj, kiuj malfermas sian monujon, kaj vi bezonas nur edziniĝi kun mi.
Klaŭdino:
– Bone, bone, ni vidos.
Lubin:
– Venu do ĉi tien, KIaŭdino.
Klaŭdino:
– Kion vi volas?
Lubin:
– Venu, mi diras al vi.
Klaŭdino:
– Ha, kviete! Mi ne amas la palpistojn.
Lubin:
– He, iomete, pro amikeco.
Klaŭdino:
– Lasu min, mi diras al vi: mi ne komprenas ŝercojn.
Lubin:
– Klaŭdino!
Klaŭdino:
repuŝante lin – He, for!
Lubin:
– Ha, kiel kruda vi estas kun homoj! Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn! ĉu vi tute ne hontas esti bela kaj ne voli, ke oni vin karesu? He, lasu do!
Klaŭdino:
– Mi donos al vi sur la nazon.
Lubin:
– Ho, kia malcedema, kia sovaĝa! Fi! Estas malbele esti tiel kruela!
Klaŭdino:
– Vi fariĝas tro libera.
Lubin:
– Kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi?
Klaŭdino:
– Vi devas havi paciencon.
Lubin:
– Nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo.
Klaŭdino:
– Mi dankas por tio.
Lubin:
– Klaŭdino, mi vin petas, vi ĝin deprenos de la kalkulo.
Klaŭdino:
– He, certe ne! Mi jam unu fojon enfalis. Adiaŭ! Iru for, kaj diru al sinjoro la vicgrafo, ke mi akurate transdonos lian bileton.
Lubin:
– Adiaŭ, sovaĝa belulino!
Klaŭdino:
– La vorto montras enamiĝon.
Lubin:
– Adiaŭ, roko, ŝtono, marmoro, ĉio plej malmola en la mondo.
Klaŭdino:
sola
Mi tuj transdonos en la manojn de mia mastrino.... Sed jen ŝi venas kun sia edzo; mi foriĝu kaj atendu, ĝis ŝi estos sola.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.