|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Klaŭdino:
– Vere, sinjoro, vi tie prenis al vi lertan komisiulon!
Klitandro:
– Mi ne kuraĝis sendi iun el miaj homoj. Sed, mia bona Klaŭdino, mi devas ja rekompenci vin por la bonaj servoj, kiujn, kiel mi scias, vi faris al mi. (Li serĉfosas en sia poŝo.)
Klaŭdino:
– Ho, sinjoro, ne estas necese. Vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon; mi faras al vi servojn, ĉar vi ĝin meritas, kaj mi sentas en mia koro inklinon por vi.
Klitandro:
(Donante monon al Klaŭdino)
– Mi vin tre dankas.
Lubin:
(Al Klaŭdino)
– Ĉar ni edziĝos, tial donu tion al mi, por ke mi ĝin konservu kune kun mia mono.
Klaŭdino:
– Mi ĝin konservos por vi tiel same, kiel la kison.
Klitandro:
(Al Klaŭdino)
– Diru al mi, ĉu vi transdonis mian bileton al via bela mastrino?
Klaŭdino:
– Jes; ŝi jam skribas respondon al vi.
Klitandro:
– Sed, Klaŭdino, ĉu ne estas eble, ke mi povu persone paroli kun ŝi?
Klaŭdino:
– Jes; venu kun mi, mi donos al vi la eblon paroli kun ŝi.
Klitandro:
– Sed ĉu ŝi tion aprobos? kaj ĉu estas nenia risko?
Klaŭdino:
– Ne, ne! ŝia edzo ne estas en la loĝejo; kaj krom tio ne pri li ŝi devas plej multe zorgi: nur antaŭ siaj gepatroj ŝi devas sin gardi; kaj se nur pri ili estas zorgite, ĉion ceteran oni ne bezonas timi.
Klitandro:
– Mi lasas min al via gvidado.
Lubin:
(Sola)
– Al la diablo! Jen saĝan edzinon mi havos! Ŝi havas spriton kiel kvar.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.