La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO DUA

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin:

(Al si mem, vidante, ke Lubin eliras el la domo.)

– Kion, al la diablo, tiu sentaŭgulo faris ĉe mi?

Lubin:

(Al si mem, rimarkante Georgon Dandin.)

– Jen ia homo min observas!

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Li min ne konas.

Lubin:

(Al si mem.)

– Li ion suspektas.

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Ha, li forte sin ĝenas saluti.

Lubin:

al si mem – Mi timas, ke li ne rakontu al iu, ke li vidis min elirantan el tie.

Georgo Dandin:

Bonan tagon!

Lubin:

– Via servanto!

Georgo Dandin:

– Vi ne estas de ĉi tie, al mi ŝajnas?

Lubin:

– Ne, mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston.

Georgo Dandin:

– Efektive? diru, mi petas, vi venas de tie el la domo?

Lubin:

– Ts!

Georgo Dandin:

– Kio?

Lubin:

– Silentu!

Georgo Dandin:

– Kio do estas?

Lubin:

– Ho, nu! Vi ne devas diri, ke vi vidis min elirantan el tie.

Georgo Dandin:

– Kial?

Lubin:

– Mia Dio! ĉar....

Georgo Dandin:

– Kial do?

Lubin:

– Mallaŭte! mi timas, ke oni nin aŭskultas.

Georgo Dandin:

– Tute ne, tute ne!

Lubin:

– Mi ĵus parolis kun la mastrino de la loĝejo, en komisio de unu sinjoro, kiu faras al ŝi amajn okuletojn; kaj estas necese, ke oni tion ne sciu. Vi komprenas?

Georgo Dandin:

– Jes.

Lubin:

– Tio estas la kaŭzo. Oni severe ordonis al mi, ke mi min gardu, ke neniu min vidu; tial mi petas vin, ne diru, ke vi min vidis.

Georgo Dandin:

– Mi min gardos.

Lubin:

– Mi tre volas fari la aferojn sekrete, kiel oni rekomendis al mi.

Georgo Dandin:

– Tre prave.

Lubin:

– La edzo, kiel oni diras, estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino, kaj li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj. Vi komprenas?

Georgo Dandin:

– Tre bone.

Lubin:

– Estas necese, ke li nenion sciu pri tio.

Georgo Dandin:

– Sendube.

Lubin:

– Oni volas trompi lin tute silente. Vi komprenas?

Georgo Dandin:

– Plej perfekte.

Lubin:

– Se vi dirus, ke vi vidis min elirantan el lia domo, vi malbonigus la tutan aferon. Vi komprenas?

Georgo Dandin:

– Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?

Lubin:

– Ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de.... Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli... Klitandro.

Georgo Dandin:

– Ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas....

Lubin:

– Jes, apud tiuj arboj.

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Ha, tio estas la kaŭzo, ke antaŭ nelonge tiu sinjoreto prenis loĝejon kontraŭe de mi! Videble mi havis bonan nazon, kaj lia najbareco tuj estis por mi suspekta.

Lubin:

– Vorton de honoro! li estas la plej honesta homo, kiun oni iam vidis. Li donis al mi tri orajn monerojn, por ke mi nur iru diri al la virino, ke li ŝin amas, kaj ke li tre dezirus havi la honoron paroli kun ŝi. Nu, diru, ĉu ĝi estas granda laboro, por ke li devu pagi al mi tiel bone? kaj kio estas, en komparo kun tio, tuta tago da laborado, kiu donas al mi ne pli ol dek soldojn!

Georgo Dandin:

– Nu, ĉu vi plenumis vian komision?

Lubin:

– Jes; mi trovis tie iun Klaŭdinon, kiu tuj en la unua momento komprenis, kion mi volas, kaj enkondukis min al sia mastrino.

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Ha, fripona servantino!

Lubin:

– Al la diablo! Tiu Klaŭdino estas tute bela; ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.

Georgo Dandin:

– Sed kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro kortegulo?

Lubin:

– Ŝi ordonis, ke mi diru al li.... Atendu, mi ne scias, ĉu mi bone memoras ĉion ĉi tion.... ŝi diris, ke ŝi estas al li tre danka por la amo, kiun li havas por ŝi; sed pro ŝia edzo, kiu estas stranga homo, li sin gardu, ke oni tion ne rimarku; kaj ke oni devos peni trovi ian rimedon, ke ili povu ambaŭ paroli inter si.

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Ha, pendiginda virino!

Lubin:

– Al la diablo! Estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn; tio estas la plej bona; kaj li havos longan nazon kun sia ĵaluzeco. Ne vere?

Georgo Dandin:

– Certe vere.

Lubin:

– Adiaŭ! Tenu la buŝon fermita. Konservu bone la sekreton, ke la edzo nenion sciu!

Georgo Dandin:

– Jes, jes.

Lubin:

– Kio min koncernas, mi, ŝajnigos, ke mi nenion scias. Mi estas granda ruzulo, kaj neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.