|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Angeliko:
(Al Klitandro)
– Adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi, kaj mi devas min gardi.
Klitandro:
– Promesu do al mi, sinjorino, ke mi povos paroli kun vi ĉi tiun nokton.
Angeliko:
– Mi penos pri tio.
Georgo Dandin:
(Al gesinjoroj de Sotenville)
– Ni alproksimiĝu kviete de malantaŭe, kaj ni zorgu, ke oni nin ne vidu.
Klaŭdino:
– Ha, sinjorino! ĉio estas perdita! Jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo.
Klitandro:
– Ho, ĉielo!
Angeliko:
(Mallaŭte al Klitandro kaj Klaŭdino)
– Tenu vin tute trankvile kaj lasu min agi.
(Laŭte al Klitandro.)
Kio! Vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! kaj, tiamaniere vi kaŝas viajn sentojn! Oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min, kaj ke vi havas la intencon admonakiri min; mi atestas al vi mian indignon, kaj mi klare esprimas al vi miajn pensojn en atesto de ĉiuj; vi laŭte neas la aferon kaj donas al mi la vorton, ke vi havas nenian penson ofendi min; kaj tamen en tiu sama tago vi havas la arogantecon veni al mi vizite, diri al mi, ke vi min amas, rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al viaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino, kiu povas rompi la ĵuron de fideleco, kiun mi donis al edzo, kaj iam forkliniĝi de la virteco, kiun instruis al mi miaj gepatroj. Se mia patro tion scius, li bone instruus al vi provi tiajn entreprenojn! Sed honesta virino ne amas skandalon, tial mi gardas min ion diri al li, (farinte signon al Klaŭdino, ke ŝi alportu bastonon) kaj mi montros al vi, ke kvankam mi estas virino, mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi. Tio, kion vi faris, ne estas ago de nobelo, kaj tial mi traktos vin ankaŭ ne kiel nobelon.
(Angeliko prenas la bastonon kaj levas ĝin kontraŭ Klitandron, kiu forkliniĝas tiamaniere, ke la batoj falas sur Georgon Dandin.)
Klitandro:
(Kriante, kvazaŭ li estus frapita)
– Aj! aj! aj! Kviete!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.