|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Colin:
(Tra la fenestro.)
– Sinjoro?
Georgo Dandin:
– Nu, rapide ĉi tien!
Colin:
(Elsaltante tra la fenestro.)
– Jen mi estas. Pli rapide oni ne povas.
Georgo Dandin:
– Vi estas ĉi tie?
Colin:
– Jes, sinjoro.
(Dum Georgo Dandin iras serĉi Colin’on sur la flanko, kie li aŭdis lian voĉon, Colin transiras sur la duan flankon kaj tie endormiĝas.)
Georgo Dandin:
(Turnante sin al la flanko, kie li supozas la ĉeestadon de Colin.)
– Mallaŭte, parolu mallaŭte. Aŭskultu. Iru al miaj gebopatroj kaj diru al ili, ke mi ilin petas tre insiste veni tuj ĉi tien. ĉu vi aŭdas? He! Colin! Colin!
Colin:
(Sur la dua flanko, revigliĝante.)
– Sinjoro?
Georgo Dandin:
– Kie, al la diablo, vi estas?
Colin:
– Ĉi tie.
Georgo Dandin:
– Malbenita sentaŭgulo, kien li foriĝis!
(Dum Georgo Dandin returniĝas al la flanko, kie li supozas, ke Colin restis, Colin, duone dormante, transiras al la dua flanko kaj tie endormiĝas.)
Mi diras al vi, ke vi iru tuj al miaj gebopatroj kaj diru, al ili, ke mi ilin petegas veni ĉi tien tuje. ĉu vi min komprenas? Respondu! Colin! Colin!
Colin:
(Sur la dua flanko, revigliĝante.)
– Sinjoro?
Georgo Dandin:
– Tiu ĉi pendindulo min frenezigos! Venu al mi.
(Ili renkontiĝas kaj ambaŭ falas.)
Ha, la kanajlo! Li min kripligis! Kie do vi estas? Alproksimiĝu, ke mi donu al vi bonan porcion da batoj. ŝajnas al mi, ke li forkuras de mi.
Colin:
– Kompreneble.
Georgo Dandin:
– Ĉu vi venos
Colin:
– Tute ne.
Georgo Dandin:
– Venu, mi diris al vi.
Colin:
– Ne. Vi volas min bati.
Georgo Dandin:
– Nu, bone, mi nenion faros al vi.
Colin:
– Certe?
Georgo Dandin:
– Jes. Venu. Bone!
(Tirante Colin’on je la brako.)
Ĝi estas via feliĉo, ke mi vin bezonas. Iru rapide peti en mia nomo miajn bogepatrojn, ke ili venu ĉi tien plej baldaŭ kiel ili nur povas, kaj diru al ili, ke ĝi estas por afero ekstreme grava kaj, se ili farus ian malfacilaĵon kaŭze de la malfrua horo, ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu, en kia ajn stato ili troviĝas. Nun vi min bone komprenas?
Colin:
– Jes, sinjoro.
Georgo Dandin:
– Iru rapide kaj tuj revenu.
(Pensante, ke li estas sola.)
Kaj mi reeniros en mian domon kaj atendos, ĝis.... Sed mi aŭdas iun. Ĉu ĝi ne estas mia edzino? Mi aŭskultu kaj mi profitu de la mallumo.
(Georgo Dandin stariĝas apud la pordo de sia domo.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.